Part 7
FRAUXLINO HESSEL Amis lin! Kaj vi mem estis tiu, kiu donis la felicxon al li en la manon.
FRAUXLINO BERNICK Cxu mi ne donus al li la felicxon? mi ja amis lin? Jes, mi amis lin. Mia tuta vivo estis vivo por li, ekde kiam li forvojagxis. Kiun kauxzon mi havis por la espero, vi pensas? Ho, mi kredas, ke mi tamen havis iun kialon. Sed kiam li revenis, -- estis kvazaux cxio estas forvisxita el lia memoro. Li ne vidis min.
FRAUXLINO HESSEL Estis Dina, kiu ombris por vi, Marta.
FRAUXLINO BERNICK Ja, ke sxi tion faris. Je lia forvojagxo ni estis samagxuloj; kiam mi revidis lin, -- ahx, tiu terura momento, -- jen mi komprenis, ke mi estas dek jarojn pli agxa ol li. Li estis vivinta ekstere en la vibranta sunlumo kaj sucxanta junecon kaj sanon el cxiu spiro; kaj cxi ene mi sidis dume sxpinante kaj sxpinante --
FRAUXLINO HESSEL -- la fadenon de lia felicxo, Marta.
FRAUXLINO BERNICK Jes, estis oro, kion mi sxpinis. Neniun amarecon! Cxu ne, Lona, ni estis por li du bonaj fratinoj?
FRAUXLINO HESSEL (cxirkauxbrakas sxin) Marta!
(_Konsulo Bernick_ elvenas de sia cxambro.)
KONSULO BERNICK (al la sinjoroj tie ene) Jes, jes, estru pri la tuto, kiel vi volas. Kiam la tempo venos, mi certe -- (fermas la pordon) Ahx, cxu vi jen? Auxskultu, Marta, vi devas iomete sxangxi vestajxojn. Kaj diru al Betty, ke sxi faru la samon. Mi ne deziras ian pompon, kompreneble; nur beletan kun hejmeca fasono. Sed vi devas rapidigxi.
FRAUXLINO HESSEL Kaj felicxa, gaja mieno, Marta; gxojajn okulojn vi devas briligi.
KONSULO BERNICK Ankaux Olaf malsupren venu; mi volas havi lin flanke de mi.
FRAUXLINO HESSEL Hm; Olaf --
FRAUXLINO BERNICK Mi diros al Betty. (Sxi eliras tra la plej supra pordo maldekstre.)
FRAUXLINO HESSEL Ja, nun estas do la granda solena momento veninta.
KONSULO BERNICK (kiu maltrankvila iras tien kaj reen) Jes, gxi tiel estas.
FRAUXLINO HESSEL En tia momento viro devas senti sin fiera kaj felicxa, mi opinias.
KONSULO BERNICK (rigardas sxin) Hm!
FRAUXLINO HESSEL La tuta urbo ja iluminigxos, mi auxdas.
KONSULO BERNICK Jes, ili ekpensis tiajxon.
FRAUXLINO HESSEL Cxiuj asocioj sin prezenos kun siaj standardoj. Via nomo lumos en fajro-literoj. Cxi-nokte oni telegrafos al cxiuj partoj de la lando: "Cxirkauxata de sia felicxa familio konsulo Bernick hodiaux ricevis la omagxon de siaj kuncivitanoj, kiel unu el la kolonoj de la socio".
KONSULO BERNICK Tio okazos; kaj oni krios hura ekstere, kaj la amaso salute vokos min al la pordo tie, kaj mi farigxos devigata klini min kaj danki.
FRAUXLINO HESSEL Nu, _devigata_ al tio --
KONSULO BERNICK Cxu vi opinias, ke mi sentas min felicxa en cxi tiu momento?
FRAUXLINO HESSEL Ne, _mi_ ne kredas, ke vi povas senti vin tiel tute felicxa.
KONSULO BERNICK Lona, vi malestimas min.
FRAUXLINO HESSEL Ankoraux ne.
KONSULO BERNICK Vi ecx ne rajtas tion. Ne rajtas _malestimi_ min! -- Lona, vi ne povas imagi, kiel nedireble soleca mi staras cxi tie en jena kuntirita, kripligita socio, -- kiel mi jaron post jaro devis redukti mian postulon pri tute plenumigxa vivotasko. Tio kion mi plenumis, kvankam multspeca gxi tamen aspektas! Pecajxoj, -- okupetajxoj. Sed aliajxon aux ion pli oni ne toleras cxi tie. Se mi volus iri pasxon antaux la sentoj kaj la opinio, kiuj je tiu tempo estis reganta, estus finite pri mia potenco. Cxu vi scias, kio ni estas, ni, kiuj estas konsiderataj la kolonoj de la socio? Ni estas la laboriloj de la socio, ne pli, ne malpli.
FRAUXLINO HESSEL Kial vi tion vidas nur nun?
KONSULO BERNICK Cxar mi lastatempe multe pripensis, -- post kiam vi revenis, -- kaj pleje cxi tiun vesperon. -- Ho Lona, kial mi ne konis vin profunde tiam -- en la pasintaj tagoj.
FRAUXLINO HESSEL Kio sekve?
KONSULO BERNICK Neniam mi tiam rezignus pri vi; kaj se mi estus vin havinta, mi ne starus, kie mi nun staras.
FRAUXLINO HESSEL Kaj cxu vi ne pensas pri tio, kio _sxi_ estus povinta farigxi por vi, sxi, kiun vi elektis en mia loko?
KONSULO BERNICK Mi almenaux scias, ke sxi nenio farigxis por mi el tio, kion mi bezonis.
FRAUXLINO HESSEL Cxar vi neniam dividis vian vivotaskon kun sxi; cxar vi neniam starigis sxin libera kaj vera en sia rilato al vi; cxar vi igas sxin iri cxi tie faladante sub la riprocxo pro la honto, kiun vi amasigis sur sxiajn proksimulojn.
KONSULO BERNICK Ja, ja, ja; cxio devenas de la mensogo kaj malhonesteco.
FRAUXLINO HESSEL Kaj kial vi ne rompas kun tiu mensogo kaj malhonesteco?
KONSULO BERNICK Nun? Nun tio estas tro malfrue, Lona.
FRAUXLINO HESSEL Karsten, diru al mi, kian kontenton tiu cxi sxajno kaj trompo donas al vi.
KONSULO BERNICK Al mi donas gxi nenion. Mi pereos kiel tuta cxi tiu mizerigita socio. Sed elkreskos parencaro post ni; estas por mia filo, ke mi laboras; estas por _li_, ke mi adaptigas vivotaskon. Venos tempo, kiam enspirigxos vero en la socian vivon, kaj sur gxi li fondos pli felicxan estadon ol tiun de sia patro.
FRAUXLINO HESSEL Kun mensogo por fundamento? Pripensu kion vi donos al via filo herede.
KONSULO BERNICK (en subpremita malespero) Mi donas al li mil fojojn da pli malbona heredo ol vi scias. Sed iam tamen la kondamno devas cedi. Kaj tamen, tamen -- (ekkriante) Kiel vi povis akumuli cxion tion sur mian kapon! Sed nun tio jam okazis. Nun mi devas antauxen. Vi _ne sukcesu_ frakasi min!
(_Hilmar Tonnesen_, kun malferma bileto en la mano, envenas rapide kaj eturdite de dekstre.)
HILMAR TONNESEN Sed tio cxi ja estas --. Betty, Betty!
KONSULO BERNICK Kio nun? Cxu ili jam venas?
HILMAR TONNESEN Ne, ne; sed mi nepre devas paroli kun iu -- (Li eliras tra la supera pordo maldekstre.)
FRAUXLINO HESSEL Karsten; vi parolas kvazaux ni venis por frakasi vin. Permesu do al mi diri, el kia erco li estas, cxi tiu perdita filo, kiun via morala socio evitas kvazaux iun pestinfektitan. Li povas senesti de vi, cxar nun li estas forvojagxinta.
KONSULO BERNICK Sed li revenos --
FRAUXLINO HESSEL Johan neniam revenos. Li forvojagxis por cxiam, kaj Dina kunvojagxis.
KONSULO BERNICK Ne revenos? Kaj Dina kunvojagxis kun li?
FRAUXLINO HESSEL Jes, por farigxi lia edzino. Tiel tiuj du frapas la vizagxon de via deca socio, kiel mi iam -- nu!
KONSULO BERNICK Forvojagxis; -- ankaux sxi -- kun "Indian Girl" --!
FRAUXLINO HESSEL Ne; tian karan kargon li ne kuragxis konfidi al tiu malmorala bando. Johan kaj Dina forvojagxas per "La Palmo".
KONSULO BERNICK Ahx! Kaj do -- senutile -- (iras rapide kaj malferme tiras la pordon al sia cxambro kaj krias enen) Krap, haltigu "Indian Girl"; gxi ne devas forveli cxi-vespere!
PLENRAJTIGITO KRAP (interne) "Indian Girl" jam velas surmare, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK (fermas la pordon kaj diras senforte) Tro malfrue, -- kaj senutile --
FRAUXLINO HESSEL Kion vi aludas?
KONSULO BERNICK Nenion, nenion. Foriru de mi --!
FRAUXLINO HESSEL Hm; vidu jen, Karsten. Johan dirigas al vi, ke li konfidas al mi la nomon kaj famon, kiun li iam pruntedonis al vi, kaj ankaux _tiun_, kiun vi rabis de li, dum li estis for. Johan silentas; kaj mi povas agi kaj pretendi en tiu afero, kiel placxas al mi. Vidu, jen mi tenas viajn du leterojn en mia mano.
KONSULO BERNICK Vi havas ilin! Kaj nun -- nun vi volas -- jam cxi-vespere, -- eble kiam la standarda procesio --
FRAUXLINO HESSEL Mi ne revenis hejmen por riveli vin, sed por tremigi vin tiel, ke vi libervole parolu. Mi ne sukcesis. Do restu staranta en la mensogo. Jen vidu; mi sxiras viajn leterojn en pecojn. Prenu la pecojn; jen vi havas ilin. Nun estas nenio, kio atestas kontraux vi, Karsten. Nun vi estas sekura; estu nun ankaux felicxa, -- se vi povos.
KONSULO BERNICK (traskuita) Lona, -- kial vi tion cxi ne pli frue faris! Nun estas tro malfrue; nun la tuta vivo estas perdita por mi; mi ne povas dauxrigi mian vivon post tiu cxi tago.
FRAUXLINO HESSEL Kio estas okazinta?
KONSULO BERNICK Ne demandu. -- Sed tamen mi _devas_ vivi! Mi _volas_ vivi -- por Olaf. Li restarigos cxion kaj cxion rebonigos --
FRAUXLINO HESSEL Karsten --! (_Hilmar Tonnesen_ rapide revenas)
HILMAR TONNESEN Neniu trovebla; for; ecx ne Betty!
KONSULO BERNICK Kio estas al vi?
HILMAR TONNESEN Mi ne kuragxas diri.
KONSULO BERNICK Kio estas? Vi nepre diru al mi!
HILMAR TONNESEN Nu do; Olaf forkuris kun "Indian Girl".
KONSULO BERNICK (sxanceligxas malantauxen) Olaf -- kun "Indian Girl"! Ne, ne!
FRAUXLINO HESSEL Jes, li estas! Nun mi komprenas --; mi vidis lin saltanta tra la fenestro.
KONSULO BERNICK (cxe la pordo de sia cxambro krianta senespere) Krap, haltigu "Indian Girl" por kiu ajn prezo!
PLENRAJTIGITO KRAP (elvenas) Neeblas, sinjoro konsulo. Kiel Vi povas imagi al Vi --?
KONSULO BERNICK Ni devas haltigi gxin; Olaf estas sursxipe!
PLENRAJTIGITO KRAP Kion vi diras!
GRANDKOMERCISTO RUMMEL (elvenas) Olaf forkurinta? Neeblas!
KOMERCISTO SANDSTAD (venas) Li resendigxos per la piloto, sinjoro konsulo.
HILMAR TONNESEN Ne, ne; li skribis al mi; (montras la bileton) Li skribas, ke li kasxos sin en la kargo, gxis ili estos sur libera maro.
KONSULO BERNICK Mi neniam plu vidos lin!
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ho, kia babilajxo; forta kaj bona sxipo, nove riparita --
KOMERCISTO VIGELAND (kiu ankaux elvenis) -- de Via propra sxipfarejo, sinjoro konsulo!
KONSULO BERNICK Mi neniam plu revidos lin, mi diras. Mi perdis lin, Lona, kaj -- nun mi vidas -- ke mi neniam posedis lin. (auxskultas) Kio estas tio?
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Muziko. Nun venas la standardprocesio.
KONSULO BERNICK Mi ne povas, mi ne volas akcepti iun!
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Pri kio vi pensas? Tute ne eblas.
KOMERCISTO SANDSTAD Neeblas, sinjoro konsulo; pripensu tion, kio estas por vi endangxerigita.
KONSULO BERNICK Kiom tio nun valoras por mi? Por kiu mi nun laboru?
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Cxu tiel vi povu demandi? Vi ja havas nin kaj la socio.
KOMERCISTO VIGELAND Jes, vera vorto.
KOMERCISTO SANDSTAD Kaj la konsulo do ne forgesas, ke ni --
(_Frauxlino Bernick_ venas tra la pordo maldekstra supre. La muziko auxdigxas mallauxte, fore malsupre en la strato.)
FRAUXLINO BERNICK Nun venas la procesio; sed Betty ne estas hejme; mi ne komprenas kie sxi --
KONSULO BERNICK Ne hejme! Jen vi vidas, Lona; neniun subtenon, nek en gxojo, nek en aflikto.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Fortiru la kurtenojn! Venu min helpi, sinjoro Krap. Venu ankaux vi, sinjoro Sandstad. Bedauxrinda afero, ke la familio gxuste nun estas disigita; tute kontraux la programo.
(La kurtenoj fortirigxas de la fenestroj kaj la pordo. Oni vidas la tutan straton iluminata. Sur la domo transstrata estas granda tralumajxo kun la enskribo: "Vivu Karsten Bernick, la kolono de nia socio!".)
KONSULO BERNICK (pasxas malantauxen eviteme) For tio cxi! Mi ne volas vidi tion! Estingu, estingu!
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Respekte demandite, cxu vi ne estas tute prudenta?
FRAUXLINO BERNICK Kio estas al li, Lona?
FRAUXLINO HESSEL Tsxsx! (parolas mallauxte kun sxi)
KONSULO BERNICK For tiu mokanta enskribo, mi diras! Cxu vi ne vidas, ke cxiuj tiuj lumoj elsxovas la langon al ni?
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ne, nun mi devas konfesi --
KONSULO BERNICK Ho, kion vi komprenas --! Sed mi, mi --! Cxio tio estas lumo en kadavrejo!
PLENRAJTIGITO KRAP Hm!
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ne, sed haltu nun, -- vi tro afliktigxas.
KOMERCISTO SANDSTAD La knabo faros vojagxon trans la Atlantiko, kaj jen vi havos lin reen.
KOMERCISTO VIGELAND Fidu al la mano de la cxiopotenculo, sinjoro konsulo.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Kaj al la sxipo, Bernick; gxi ja ne estas subakvigxinda, mi scias.
PLENRAJTIGITO KRAP Hm --
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Jes, se estus unu el tiuj nagxantaj kadavrokestoj, pri kiuj oni auxdas en la grandaj socioj --
KONSULO BERNICK Mi sentas miajn harojn grizigxi en cxi tiu momento.
(_Sinjorino Bernick_, kun granda sxalo super la kapo, envenas tra la gxardena pordo.)
SINJORINO BERNICK Karsten, Karsten, cxu vi scias --?
KONSULO BERNICK Jes, mi scias --; sed vi, -- vi, kiu nenion vidas, -- vi, kiu ne havas patrinan okulon por li --!
SINJORINO BERNICK Ho, auxskultu do --!
KONSULO BERNICK Kial vi ne atentis pri li? Nun mi perdis lin. Redonu lin al mi, se vi povas.
SINJORINO BERNICK Jes, mi povas; mi havas lin!
KONSULO BERNICK Vi havas lin!
LA SINJOROJ Ah!
HILMAR TONNESEN Nu, tion mi ja pensis.
FRAUXLINO BERNICK Vi ricevis lin reen, Karsten!
FRAUXLINO HESSEL Jes, nun ankaux gajnu lin.
KONSULO BERNICK Vi havas lin! Cxu estas vero, kion vi diras? Kie li estas?
SINJORINO BERNICK Tion vi ne scios, antaux ol vi estos lin pardoninta.
KONSULO BERNICK Ho cxu, pardonis --! Sed kiel vi sciigxis --?
SINJORINO BERNICK Cxu vi ne kredas, ke patrino vidas? Mi estis en morta timo por ke vi ion scius. Kelkaj vortoj kiujn li hazarde ekdiris hieraux --; kaj cxar lia cxambro estis malplena, kaj dorsosako kaj vestajxoj estis for --
KONSULO BERNICK Jes, jes --?
SINJORINO BERNICK Mi kuris; trovis Auxne; ni elvelis en lia velboato; la usona sxipo estis ekvelonta. Dank' al Dio ke ni venis en gxusta tempo, -- grimpis sursxipen, -- sercxis en la holdo, -- trovis lin. Ho, Karsten, vi ne devas puni lin!
KONSULO BERNICK Betty!
SINJORINO BERNICK Kaj ankaux ne Auxne!
KONSULO BERNICK Auxne? Kion vi scias pri li? Cxu "Indian Girl" denove estas velanta?
SINJORINO BERNICK Ne, tio ja estas la afero --
KONSULO BERNICK Diru, diru!
SINJORINO BERNICK Auxne estis same skuata kiel mi; la sercxo dauxris; mallumigxis, kaj la piloto protestis; kaj jen Auxne kuragxis -- en via nomo --
KONSULO BERNICK Nu?
SINJORINO BERNICK Haltigi la sxipon gxis morgaux.
PLENRAJTIGITO KRAP Hm --
KONSULO BERNICK Ho, kia nedirebla felicxo!
SINJORINO BERNICK Vi ne estas kolera?
KONSULO BERNICK Ho, kia supermezuro de felicxo, Betty!
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Vi do estas tro konscienca.
HILMAR TONNESEN Jes, tuj kiam estas pri eta batalo kun la elementoj, ja -- uf!
PLENRAJTIGITO KRAP (supre cxe la fenestroj) Nun la procesio venas tra la gxardena pordo, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK Jes, nun ili povas veni.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL La tuta gxardeno plenigxas de homoj.
KOMERCISTO SANDSTAD La tuta strato estas plensxtopita.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL La tuta urbo estas surpiede, Bernick. Tio cxi vere estas ardiga momento.
KOMERCISTO VIGELAND Ni prenu tion per humila animo, sinjoro Rummel.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Cxiuj standardoj estas kunportataj. Kia procesio! Jen la festkomitato kun adjunkto Rorlund antauxe.
KONSULO BERNICK Ke ili venu, mi diras!
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Sed auxskultu; la skuita animstato, en kiu vi estas --
KONSULO BERNICK Kiel?
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Mi ne estos neinklina preni la vorton en via nomo.
KONSULO BERNICK Ne dankon; cxi-vespere mi mem parolos.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Sed cxu vi ankaux scias, kion vi devas diri?
KONSULO BERNICK Jes, fidu min, Rummel, -- nun mi scias, kion mi devas diri.
(La muziko dumtempe cxesis. La gxardena pordo malfermigxas. _Adjunkto Rorlund_ antauxanta la festkomitaton entretas, akompanata de _kelkaj dungitaj servistoj_, kiuj portas kovritan korbon. Post ili venas _la burgxoj de la urbo_ el cxiuj tavoloj, tiom kiom trovas lokon en la salono. Senfina nombro da standardoj kaj flagoj vidigxas ekstere en la gxardeno kaj sur la strato.)
ADJUNKTO RORLUND Alte estimata sinjoro konsulo! Mi vidas el la surprizo, kiu pentrigxas en via vizagxo, ke ni cxi tie kiel neatenditaj gastoj sxovas nin enen al vi en vian felicxan familian rondon, en vian pacan hejmon, cxirkauxita de honestaj kaj agemaj amikoj kaj kuncivitanoj. Sed estis por ni kora bezono porti al vi nian saluton. Ne estas la unua fojo, ke tiajxo okazas, tamen la unua fojo en tia vasta mezuro. Ni multfoje portis al Vi nian dankon pro la ampleksa morala fundamento, sur kiu Vi, tiel dirite, konstruis nian socion. Cxi tiun fojon ni salutas Vin cxefe kiel la klarvidan, senlacan, neegoisman, ecx memoferan kuncivitanon, kiu kaptis la iniciativon por entrepreno, kiu laux la opinio de cxiuj spertuloj donos potencan antauxenpusxon al la prospero kaj bonstato de tiu cxi socio.
VOCXOJ INTER LA AMASO Bravo, bravo!
ADJUNKTO RORLUND Sinjoro konsulo, dum vico da jaroj vi donis brilan ekzemplon al nia urbo. Cxi tie mi ne parolas pri via modela familia vivo, ankaux ne pri Via senmakula morala konduto entute. Tiajxoj estu referencitaj al la sekreta cxambreto kaj ne al la festsalono! Sed mi parolas pri via burgxa aktiveco, tia, kia gxi kusxas malferma al cxiuj okuloj. Bone ekipitaj sxipoj velas el viaj sxipfarejoj, kaj montras la flagon sur la plej foraj maroj. Multnombra kaj felicxa laboristaro estimas vin kiel patron. Vokante al vivo novajn profesiajn brancxojn vi fondis la bonfarton de centoj da familioj. Per aliaj vortoj -- Vi estas la fundamenta kolono de tiu cxi socio en eminenta signifo.
VOCXOJ Auxskultu, auxskultu, bravo!
ADJUNKTO RORLUND Kaj gxuste cxi tiu malegoisma aspekto, kiu karakterizas cxiun vian konduton, estas tio, kio impresas tiel nedireble bonfare, precipe en cxi tiuj tempoj. Vi nun estas havigonta al ni -- jes, mi ne hezitas mencii la vorton prozajxe kaj rekte -- fervojon.
MULTAJ VOCXOJ Bravo! Bravo!
ADJUNKTO RORLUND Sed tiu entrepreno aspekte renkontas malfacilajxojn, precipe diktitajn de malvastaj egoismaj celoj.
VOCXOJ Auxskultu; auxskultu!
ADJUNKTO RORLUND Ne restis ja nesciate, ke certaj individoj, kiuj ne apartenas al nia socio, estas antauxvenintaj al la laboremaj burgxoj de nia loko, kaj ekposedigxis de certaj avantagxoj, kiuj rajte venus profite al nia propra urbo.
VOCXOJ Jes, jes! Auxskultu!
ADJUNKTO RORLUND Tiu bedauxrinda fakto estas kompreneble veninta al Via scio, sinjoro konsulo. Sed tamen ne malpli vi persiste dauxrigas vian entreprenon, bone sciante, ke sxtatano ne nur atentu pri sia propra komunumo.
DIVERSAJ VOCXOJ Hm! Ne; ne! Jes; jes!
ADJUNKTO RORLUND Do estas la homo kiel burgxo en la sxtato, -- la viro kiel li estu kaj devas esti, -- al kiu ni cxi-vespere en vi salutu. Ke via entrepreno farigxu al vera kaj dauxra prospero por tiu cxi socio! La fervojo certe povos farigxi vojo per kiu ni riskos alkonduki ruinigajn elementojn de ekstere, sed ankaux farigxi vojo, kiu rapide kvitigas nin pri ili. Kaj de fiaj elementoj de ekstere ni ja ne povas, ecx nun, teni nin liberaj. Sed ke ni gxuste nun cxi tiun festenan vesperon, post kio la onidiro sciigas, sukcese kaj pli rapide ol atendite, kvitigxis de tiaj elementoj --
VOCXOJ Tsxsx! Tsxsx!
ADJUNKTO RORLUND -- tion mi prenas kiel felicxa antauxdiro por la entrepreno. Ke mi tusxas tiun punkton cxi _tie_, montras ke ni trovigxas en domo, kie la etika postulo metigxas pli alten ol la familia ligo.
VOCXOJ Auxskultu! Bravo!
KONSULO BERNICK (samtempe) Permesu al mi --
ADJUNKTO RORLUND Nur malmultaj vortoj ankoraux, sinjoro konsulo. Kion vi plenumis en cxi tiu komunumo, vi certe ne plenumis kun la subintenco, ke vi mem el gxi tirus realan avantagxon. Sed etan signon de la rekonado de viaj kuncivitanoj vi do ne rifuzos, kaj tion ja absolute ne en tiu cxi grava momento, kiam ni, laux la certigo de spertaj homoj, staras cxe la komenco de nova tempo.
MULTAJ VOCXOJ Bravo! Auxskultu! Auxskultu!
(Li donas al la dungitaj servistoj signon; ili alportas la korbon pli proksimen; la membroj de la festkomitato dum tio, kio sekvas, elprenas kaj prezentas la ajxojn pri kiuj paroligxos.)
ADJUNKTO RORLUND Nun estas do por ni la tasko prezenti al Vi argxentan kafoservicon. Ke gxi beligu Vian tablon, kiam ni estontece kiel tiom ofte antauxe, kolektigxos en tiu cxi gastama domo. Kaj ankaux Vin, miaj sinjoroj, kiuj tiel prete asistis al nia plej elstara civitano, ni petas akcepti etan memorajxon. Tiu cxi argxenta pokalo estas por Vi, grandkomercisto Rummel. Vi ofte, en elokventaj vortoj, sub la tintado de pokaloj defendis la burgxajn interesojn de tiu cxi socio; ke vi ofte trovu indajn okazajxojn por levi kaj malplenigi cxi tiun pokalon. -- Al Vi, sinjoro komercisto Sandstad, mi transdonas tiun cxi albumon kun fotografajxoj de kuncivitanoj. Via konata kaj rekonata humaneco metis vin en tiun agrablan staton nombri amikojn ene en cxiuj partioj en la socio. -- Kaj al Vi, sinjoro komercisto Vigeland, por ornamajxo en via sekreta cxambreto, mi povas prezenti tiun cxi doman predikaron sur veleno kaj en luksa bindo. Dum la maturiganta influo de la jaroj vi atingis al serioza vivkoncepto; Via agado en la cxiutagajxoj dum vico da jaroj estis purigita kaj nobeligita de la penso pri tio pli alta kaj pri tio transa. (turnas sin al la amaso) Kaj per tio cxi, miaj amikoj, vivuon por konsulo Bernick kaj liaj kunbatalantoj! Vivuon por la kolonoj de nia socio!
LA TUTA KUNVENARO Vivu konsulo Bernick! Vivu la kolonoj de la socio! Hura, hura, hura!
FRAUXLINO HESSEL Bonfelicxon, bofrato!
(Atendoplena silento.)
KONSULO BERNICK (komencas serioze kaj malrapide) Miaj kuncivitanoj, -- per via prezidanto dirigxis, ke ni staras antaux la komenco de nova tempo, -- kaj mi esperas ke farigxos tiel. Sed se tio okazu, ni devas proprigi al ni la veron, -- la veron, kiu gxis cxi-vespere, gxenerale kaj en cxiuj rilatoj, estis sendoma en tiu cxi socio.
(Surprizo inter la cxirkauxstarantoj.)
KONSULO BERNICK Mi devas nun komenci refutante la lauxdvortojn, per kiuj Vi, adjunkto, laux kutimo kaj uzo cxe tiaj okazajxoj, supersxutis min. Mi ne meritas ilin; cxar gxis hodiaux mi ne estis iu malegoisma viro. Ecx se mi ne cxiam aspiris monan avantagxon, mi tamen estas konscia, ke avido kaj deziro al potenco, influo, prestigxo estis la motiva potenco en la plimulto de miaj agoj.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL (duonlauxte) Kio nun?
KONSULO BERNICK Vidalvide al miaj samburgxanoj mi ne riprocxas min; cxar mi kuragxas ekstari en la antauxa linio inter la plej lertaj cxi tie cxe ni.
MULTAJ VOCXOJ Jes, jes, jes!
KONSULO BERNICK Sed tio, pro kio mi riprocxas min mem estas, ke mi ofte pro malforteco agis inside, cxar mi konis kaj timis la emon de nia socio videti malpurajn motivojn malantaux cxio, kion homo cxi tie entreprenas. Kaj nun mi venas al la punkto, kiu koncernas tion cxi.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL (maltrankvila) Hm -- hm!
KONSULO BERNICK Disvastigxas onidiroj pri grandaj acxetoj de bienoj supre en la lando. Tiujn bienojn mi acxetis, cxiujn, mi sola.
DUONLAUXTAJ VOCXOJ Kion li diras? La konsulo? Konsulo Bernick?
KONSULO BERNICK Gxis nun ili estas en mia mano. Kompreneble mi konfidis min al miaj kunlaborantoj, la sinjoroj Rummel, Vigeland kaj Sandstad, kaj ni samopiniis pri --
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ne estas vero! Pruvo -- pruvo --!
KOMERCISTO VIGELAND Ni ne samopiniis pri io ajn!
KOMERCISTO SANDSTAD Ne, nun mi do devas diri --
KONSULO BERNICK Estas tute gxuste; ni ankoraux ne samopiniis pri tio, kion mi volis mencii. Sed mi certe esperas, ke la tri sinjoroj akordigxos kun mi, kiam mi rakontos, ke mi cxi-vespere samopiniis kun mi mem, ke cxi tiuj bienoj ofertigxos al gxenerala mendo de akcioj; kiu ajn kiu volas, povas preni parton en ili.
MULTAJ VOCXOJ Hura! Vivu konsulo Bernick!
GRANDKOMERCISTO RUMMEL (mallauxte al _konsulo Bernick_) Kia fia perfido --!
KOMERCISTO SANDSTAD (same) Do trompis nin --!
KOMERCISTO VIGELAND Nu, do la diablo sxiru --! Ho kruco, kion mi estas diranta?
LA AMASO (ekstere) Hura, hura, hura!
KONSULO BERNICK Silenton, miaj sinjoroj. Mi ne meritas cxi tiun saluton; cxar tio, kion mi nun decidis, ne estis de komence mia intenco. Mia intenco estis rezervi cxion por mi mem, kaj mi dauxre havas la opinion, ke cxi tiuj bienoj plej bone estos utiligataj, se ili restos kune en unu mano. Sed oni povas elekti. Se oni tion deziras, mi estas preta administri ilin laux plej bona jugxo.
VOCXOJ Jes! Jes! Jes!
KONSULO BERNICK Sed unue miaj kuncivitanoj devas koni min gxisfunde. Ke cxiu opulo esploru sin mem, kaj ke tio estu decidita, ke ekde cxi-vespere komencigxas nova tempo. La malnova, kun sia sxminkajxo, kun sia hipokriteco kaj sia falso, kun sia mensoga dececo kaj siaj mizeraj konsideroj, staru por ni kiel muzeo, malferma por instruo; kaj al cxi tiu muzeo ni donacas, -- cxu ne, miaj sinjoroj? -- la kafoservicon, la pokalon kaj la albumon kaj la dompredikaron sur veleno kaj en luksa bindajxo.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Jes, kompreneble.
KOMERCISTO VIGELAND (murmuras) Cxar Vi prenis la aliajxojn, do --
KOMERCISTO SANDSTAD Bonvolu.