Part 6
KOMERCISTO VIGELAND Mi diras, kiel mi diris al la sxipestro, ke "La Palmo" estas en la mano de la providenco. Kaj cetere gxi ja unue velos nur trans la Nordan Maron; kaj en Anglio la frajtaj prezoj estas ja nun tiel kontentige altaj, ke --
KONSULO BERNICK Jes, kauxzus al ni perdon, se ni atendus.
KOMERCISTO VIGELAND La sxipo estas ja solida, kaj krome plene asekurita. Ne, sed tiarilate estas pli riske por "Indian Girl" --
KONSULO BERNICK Kiel tio?
KOMERCISTO VIGELAND Gxi ja ankaux forvelos morgaux.
KONSULO BERNICK Jes, la sxipsocieto forte urgxis, kaj cetere --
KOMERCISTO VIGELAND Nu, se tiu malnova kesto kuragxas forveli, -- kaj krome kun tia sxipanaro, -- estus honto, se ni ne --
KONSULO BERNICK Nu bone. Supozeble Vi havas la sxipdokumentojn kun Vi?
KOMERCISTO VIGELAND Jes, jen.
KONSULO BERNICK Bone; nun bonvole eniri kun sinjoro Krap.
PLENRAJTIGITO KRAP Bonvolu; estos tuj arangxata.
KOMERCISTO VIGELAND Dankon. -- Kaj la rezulton ni metos en la manon de la cxiopova, sinjoro konsulo.
(Li iras kun _plenrajtigito Krap_ en la antauxan cxambron maldekstre. _Adjunkto Rorlund_ envenas tra la gxardeno.)
ADJUNKTO RORLUND Ah, cxu mi renkontu Vin hejme je tiu cxi tempo de la tago, sinoro konsulo?
KONSULO BERNICK (enpense) Kiel Vi vidas.
ADJUNKTO RORLUND Jes, tamen estis pro la sinjorino, ke mi eniris. Mi imagis al mi, ke sxi bezonus iun konsolan vorton.
KONSULO BERNICK Sxi eble bezonus. Sed ankaux mi volus iomete paroli kun Vi.
ADJUNKTO RORLUND Kun plezuro, sinjoro konsulo. Sed kio estas al Vi? Vi aspektas tute pale kaj konfuzite.
KONSULO BERNICK Cxu? Cxu mi tiel aspektas? Jes, kiel povas esti aliaspekte, -- tiom kiom nuntempe amasigxas antaux min? Tuta, mia granda komerco, -- kaj ankaux la fervoja establajxo --. Auxskultu: en unu vorto, sinjoro adjunkto; permesu al mi fari al Vi demandon.
ADJUNKTO RORLUND Tre volonte, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK Estas penso, kiu falis en min. Kiam oni staras antaux tia vastatinga entrepreno, kiu postulus unu opan oferon --?
ADJUNKTO RORLUND Kiel vi pensas?
KONSULO BERNICK Ekzemple mi supozas: viro intencas establi grandan fabrikon. Li scias certe -- cxar cxiuj spertoj montris tion -- ke frue aux malfrue dum la ekspluatado en tiu fabriko homaj vivoj perdigxos.
ADJUNKTO RORLUND Jes, tio estas nur tro versxajna.
KONSULO BERNICK Aux iu jxetas sin sur ekspluatado de minejoj. Li prenas kaj familiaj patroj kaj junaj vivfortaj homoj en sian servon. Cxu oni ne povas kun certeco diri, ke ne cxiuj tiuj travivos.
ADJUNKTO RORLUND Jes bedauxrinde, sendube estas tiel.
KONSULO BERNICK Nu. Tia viro ja scias antauxe, ke la entrepreno, kiun li realigos, sendube iam kostos homa vivo. Sed tiu entrepreno estas gxenerale utila; por cxiu vivo, kiun gxi kostas, gxi same sendube progresigas la bonfarton de multaj centoj.
ADJUNKTO RORLUND Aha, Vi pensas pri la fervojo, -- pri cxiuj tiuj dangxeraj fosadoj kaj krevigadoj de rokoj kaj cxio tio --
KONSULO BERNICK Jes; nu jes; mi pensas pri la fervojo. Kaj krome, -- la fervojo farigxos kauxzo por fabrikoj kaj ekspluatado de minejoj. Sed cxu Vi tamen ja opinias --?
ADJUNKTO RORLUND Kara sinjoro konsulo, Vi estas preskaux tro konscienca. Mi pensas, ke kiam Vi metas la aferon en la manon de la providenco --
KONSULO BERNICK Jes; certe ja; la providenco --
ADJUNKTO RORLUND -- Vi estas senkulpa. Vi konstruu fidoplene la fervojon.
KONSULO BERNICK Jes, sed nun mi supozas specialan okazon. Mi supozas, ke trovigxis bor-truo, kiu eksplodigxus, kaj tio en dangxera loko; sed se tiu bor-truo ne eksplodigxus, ne eblus realigi la fervojon. Mi supozas, ke la ingxeniero scias, ke kostos la vivo de tiu laboristo, kiu brulfajrigu la mecxon; sed fajrigata gxi devas esti, kaj estas la devo de la ingxeniero sendi laboriston tien por fari la taskon.
ADJUNKTO RORLUND Hm --
KONSULO BERNICK Mi scias, kion Vi volas diri. Estus lauxdinde, se la ingxeniero mem prenus la mecxon, kaj irus al la bor-truo por gxin brulfajrigi. Sed tiajxon oni ne faras. Li sekve devas oferi laboriston.
ADJUNKTO RORLUND Tion ingxeniero neniam farus cxe ni.
KONSULO BERNICK Neniu ingxeniero en la grandaj landoj hezitus tion fari.
ADJUNKTO RORLUND En la grandaj landoj? Nu, tion mi ja kredas. En tiuj koruptaj senkonsciencaj socioj --
KONSULO BERNICK Ho, tamen estas multaj bonoj en tiuj socioj.
ADJUNKTO RORLUND Kaj tion Vi povas diri, Vi, kiu mem --?
KONSULO BERNICK En la grandaj socioj ili tamen havas eblecojn antauxenigi utilan entreprenon; tie ili havas kuragxon oferi ion por granda afero; sed cxi tie oni restriktigxas de cxiaspecaj malgrandanimaj konsideroj kaj skrupuloj.
ADJUNKTO RORLUND Cxu homa vivo estas malgrandanima konsidero?
KONSULO BERNICK Kiam tiu homa vivo staras kiel minaco al la bono de miloj.
ADJUNKTO RORLUND Sed Vi starigas tute nepenseblajn kazojn, sinjoro konsulo! Mi tute ne komprenas Vin hodiaux. Kaj Vi ecx montras al la grandaj socioj. Jes, tie fremde, -- kion valoras homa vivo tie? Tie ili ne kalkulas per homaj vivoj, sed per kapitaloj. Sed ni ja staras sur tute alia morala starpunkto, mi opinias. Rigardu al nia honesta profesio de sxipposedantoj! Menciu unu solan sxipposedanton cxe ni, kiu por fia gajno volus oferi homan vivon! Kaj imagu tiujn friponojn en la grandaj socioj, kiuj por avantagxo cxartedonas unu nemartauxgan sxipon post la alia --
KONSULO BERNICK Mi ne parolas pri nemartauxgaj sxipoj!
ADJUNKTO RORLUND Sed mi parolas pri ili, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK Jes, sed pro kio? Tio ja ne rilatas al la afero. -- Ho, tiuj bagatelaj timoplenaj konsideroj! Se generalo cxe ni kondukus siajn homojn en la pafadon kaj ekhavus ilin mortpafataj, li poste ricevus sendormajn noktojn. Tiel ne estas aliloke. Vi auxdus kion tiu tie interne rakontas --
ADJUNKTO RORLUND Li? Kiu? La usonano --?
KONSULO BERNICK Nu jes. Vi auxdus, kiel oni en Usono --
ADJUNKTO RORLUND Li estas tie? Kaj tion Vi ne diras al mi. Mi volas tuj --
KONSULO BERNICK Vi ne sukcesos; Vi nenien atingos pri li.
ADJUNKTO RORLUND Tion ni vidu. Nu, jen li estas.
(_Johan Tonnesen_ venas de la cxambro maldekstre.)
JOHAN TONNESEN (Parolas malantauxen tra la malferma pordo:) Jes, jes, Dina, ke tiel estu; sed mi tamen ne lasos vin. Mi revenos, kaj tiam farigxos bone inter ni.
ADJUNKTO RORLUND Je Via permeso, al kio vi aludas per tiuj vortoj? Kion Vi volas?
JOHAN TONNESEN Mi volas, ke tiu juna knabino, antaux kiu Vi hieraux nigrigis min, farigxu mia edzino.
ADJUNKTO RORLUND Via --? Kaj Vi povas imagi al Vi, ke --?
JOHAN TONNESEN Mi volas havi sxin edzine.
ADJUNKTO RORLUND Nu, do vi spertu -- (iras al la duone malferma pordo) Sinjorino Bernick, Vi bonvole devas esti atestanto --. Kaj ankaux Vi, frauxlino Marta. Kaj igu Dina enveni. (vidas _frauxlinon Hessel_) Ahx, cxu ankaux Vi cxeestas?
FRAUXLINO HESSEL (en la pordo) Cxu ankaux mi venu?
ADJUNKTO RORLUND Cxiuj kiuj volas; ju pli des pli bone.
KONSULO BERNICK Kion vi intencas?
(_Frauxlino Hessel, sinjorino Bernick, frauxlino Bernick, Dina_ kaj _Hilmar Tonnesen_ venas el la cxambro.)
SINJORINO BERNICK Sinjoro adjunkto, per mia plej bona volo mi ne kapablis malhelpi lin --
ADJUNKTO RORLUND Mi malhelpos lin, sinjorino. -- Dina, Vi estas senpripensa knabino. Sed mi ne multe riprocxas Vin. Tro longe Vi staris cxi tie sen morala starpunkto, kiu subtenus Vin. Mi riprocxas min mem, ke mi ne antauxe donis al Vi tiun starpunkton.
DINA Vi ne parolu nun.
SINJORINO BERNICK Sed kio estas?
ADJUNKTO RORLUND Gxuste nun mi devas paroli, Dina, kvankam Via konduto hieraux kaj hodiaux faris la staton dekoble pli malfacila por mi. Sed por Via savo cxiuj aliaj konsideroj devas cedi. Vi memoras la vorton, kiun mi donis al Vi. Vi memoras, kion Vi promesis respondi, kiam mi trovus la tempon matura. Nun mi ne kuragxas pli longe heziti, kaj tial -- (al _Johan Tonnesen_:) tiu cxi juna knabino, kiun Vi aspiras, estas mia fiancxino.
SINJORINO BERNICK Kion vi diras?
KONSULO BERNICK Dina!
JOHAN TONNESEN Sxi! Via --?
FRAUXLINO BERNICK Ne, ne, Dina!
FRAUXLINO HESSEL Mensogo!
JOHAN TONNESEN Dina, -- cxu tiu viro diras la veron?
DINA (post mallonga pauxzo) Jes.
ADJUNKTO RORLUND Per tio espereble cxiuj logantaj artajxoj farigxis senpotencaj. La pasxon kiun mi por la bono de Dina decidis fari, povas libere esti konigata al nia tuta komunumo. Mi nutras la certan esperon, ke gxi ne miskomprenigxas. Sed nun, sinjorino, mi opinias ke plej bone estas, ke ni konduku sxin de cxi tie, kaj provu redoni trankvilon kaj ekvilibron en sxian animon.
SINJORINO BERNICK Jes, venu. Oh Dina, kia felicxo por vi!
(Sxi kondukas _Dina_ eksteren maldekstre; _adjunkto Rorlund_ sekvas ilin.)
FRAUXLINO BERNICK Adiaux, Johan! (Sxi eliras.)
HILMAR TONNESEN (cxe la gxardena pordo) Hm -- jen priparolindajxo --
FRAUXLINO HESSEL (kiu sekvis _Dina_ per la okuloj) Ne perdu kuragxon, knabo! Mi restos kaj atentos pri la pastoro. (Sxi eliras dekstre.)
KONSULO BERNICK Johan, nun vi ne forvojagxos per "Indian Girl".
JOHAN TONNESEN Gxuste nun.
KONSULO BERNICK Sed vi do ne revenos?
JOHAN TONNESEN Mi revenos.
KONSULO BERNICK Post tio cxi? Kion vi volas cxi tie post tiu okazajxo?
JOHAN TONNESEN Vengxi min al vi cxiuj; krasxi plej eble multajn el vi.
(Li eliras dekstre. _Komercisto Vigeland_ kaj _plenrajtigito Krap_ venas de la cxambro de la konsulo.)
KOMERCISTO VIGELAND Nun fine, la paperoj estas en ordo, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK Bone, bone --
PLENRAJTIGITO KRAP (mallauxte) Kaj do estas fikse decidite, ke "Indian Girl" forvelos morgaux.
KONSULO BERNICK Gxi forvelos.
(Li iras en sian cxambron. _Komercisto Vigeland_ kaj _plenrajtigito Krap_ eliras dekstre. _Hilmar Tonnesen_ volas sekvi ilin, sed samtempe _Olaf_ metas la kapon singarde elen tra la pordo maldekstre.)
OLAF Onklo! Onklo Hilmar!
HILMAR TONNESEN Uf, cxu estas vi? Kial vi ne restas supre? Vi ja estas en aresto.
OLAF (pasxon antauxen) Tsxsx! Onklo Hilmar, cxu vi scias novajxon?
HILMAR TONNESEN Jes, mi scias, ke vi bastonigxis hodiaux.
OLAF (rigardas minace al la cxambro de la patro) Li ne batos min pli ofte. Sed cxu vi scias, ke onklo Johan forvelos morgaux kun la usonanoj?
HILMAR TONNESEN Kiel tio koncernas vin? Irigu vin supren.
OLAF Eble ankaux mi iam faros bizon-cxasadon, onklo.
HILMAR TONNESEN Babilacxo; tia malkuragxulo, kiel vi --
OLAF Nu, atendu nur; vi certe scios ion morgaux!
HILMAR TONNESEN Stultulo!
(Li iras eksteren tra la gxardeno, _Olaf_ reen kuras en sian cxambron, kaj fermas la pordon, kiam li vidas _plenrajtigiton Krap_, venanta de dekstre.)
PLENRAJTIGITO KRAP (iras al la pordo de la konsulo kaj malfermas gxin duone) Pardonu ke mi denove venas, sinjoro konsulo; sed kuntirigxas al ventego. (atendas momenton; neniu respondo.) Cxu "Indian Girl" tamen forvelu? (Post mallonga pauxzo respondigxas de:)
KONSULO BERNICK (ene en la cxambro:) "Indian Girl" tamen forvelos.
(_Plenrajtigito Krap_ fermas la pordon kaj reiras elen dekstre.)
KVARA AKTO
(Gxardena salono cxe _konsulo Bernick_. La labortablo estas eksteren metita. Estas ventega posttagmezo kaj jam krepusko, kiu pliigxas dum la sekvo.)
(_Servisto_ ekbruligas la lustron; _paro da servistinoj_ enportas florpotojn, lampojn kaj lumojn, kiuj metigxas sur tablojn, kaj ujoj metigxas laux la muroj. _Grandkomercisto Rummel_, en frako, kun gantoj kaj blanka koltuko, staras en la salono kaj direktas la arangxon.)
GRANDKOMERCISTO RUMMEL (al la servisto) Nur cxiun duan lumon, Jacob. Ne devas aspekti tro festene; okazu ja surprize. Kaj cxiuj tiuj floroj --? Nu ja; lasu ilin stari; povas ja aspekti, kvazaux ili staras tie cxiutage --
(_Konsulo Bernick_ elvenas de sia cxambro.)
KONSULO BERNICK (venas pli proksimen) Sed, Rummel, kion tio cxi signifu?
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Tio signifas, ke via plej fiera momento venis. La urbo prezentos al sia plej elstara viro standardprocesion cxi-vespere.
KONSULO BERNICK Kion vi diras!
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Standardprocesion kun muziko! Torcxojn ni ankaux devus havi; sed tion ni ne kuragxis en tiu cxi ventega vetero. Nu, iluminado tamen okazos; kaj _tio_ ankaux havos efikon, en la gazetoj.
KONSULO BERNICK Auxdu, Rummel, tio cxi mi tute ne volas akcepti.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Nu ja, nun tio estas tro malfrue; post duona horo ili venos.
KONSULO BERNICK Sed kial vi ne diris al mi antauxe?
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Gxuste cxar mi timis, ke vi farus protestojn. Sed mi kontaktis vian edzinon; sxi permesis al mi iomete arangxi, kaj sxi havigos refresxigajxojn.
KONSULO BERNICK (auxskultas) Kio estas tio? Cxu ili jam venas? Sxajnas al mi, ke estas kantado.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL (cxe la gxardena pordo) Kantado? Ho, estas nur la Usonanoj. Estas "Indian Girl", kiu tirigxas al la nagxobarelo.
KONSULO BERNICK Gxi eltirigxas! Jes --; ne, mi ne povas cxi-vespere, Rummel; mi estas malsana.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Jes, vi vere aspektas malsane. Sed vi devas kuragxigi vin! Vi devas, morto kaj sufero, kuragxigi vin! Kaj mi kaj Sandstad kaj Vigeland trovis plej grave realigi cxi tiun arangxon. Niaj antagonistoj estu premataj sub la pezo de kiel eble ampleksa esprimo de opinio. La urbaj onidiroj multobligxas; la informo pri la acxetoj de bienoj ne povas plu esti retenata. Kompreneble jam cxi-vespere vi devas, sub kantado kaj paroladoj, sub tintado de glasoj, mallonge, sub sxvelanta festena etoso sciigi, kion vi riskis por la bono de la socio. Sub tia sxvelanta festena etoso, kiel mi jxus esprimis, oni povas verki eksterordinare multe cxi tie cxe ni. Sed _tiu_ ja absolute bezonigxas, alie ni ne sukcesos.
KONSULO BERNICK Nu ja, ja --
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Kaj precipe kiam tia delikata kaj tikla punkto eltirigxas. Nu, vi havas, dank' al Dio, nomon, kiu toleras tion, Bernick. Sed auxskultu nun; ni devis ja interkonsenti pri io. Studento Tonnesen verkis kanton por vi. Gxi komencas bele per la vortoj: "Levu alten la standardon de l' ideo". Kaj adjunkto Rorlund ricevis la taskon prezenti la fest-paroladon. Al gxi vi kompreneble devas respondi.
KONSULO BERNICK Mi ne povas cxi-vespere, Rummel. Cxu vi ne povus --?
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Neeblas, kvankam mi volonte farus. La parolado farigxos ja, kiel vi komprenas, precipe direktata al vi. Nu, eble direktigxos ankaux kelkaj vortoj al ni aliuloj. Mi parolis kun Vigeland kaj Sandstad pri tio. Ni estis elpensintaj, ke vi povus respondi per "vivo" por la prospero de nia socio; Sandstad parolos kelkajn vortojn pri samopinio inter la diversaj sociaj tavoloj; Vigeland certe volas diri ion pri la dezirindeco, ke la nova entrepreno ne sxangxu la moralan fundamenton, sur kiu ni nun staras, kaj mi intencas en iomaj konvenaj vortoj memorigi la virinon, kies pli retenema agado ankaux ne estas sen signifo por la socio. Sed vi ja ne auxskultas --
KONSULO BERNICK Jes -- ja certe. Sed diru al mi, cxu vi opinias, ke estas tia ega surmara vento ekstere?
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ho, vi timas por "La Palmo"? Gxi estas ja bone asekurita.
KONSULO BERNICK Jes, asekurita; sed --
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Kaj en bona stato; tio estas la plej grava.
KONSULO BERNICK Hm --. Se okazos io al sxipo, ne estas certe ke homaj vivoj perdigxos. Povas perdigxi sxipo kaj kargo, -- kaj oni povas perdi kofrojn kaj paperojn --
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ho tondre, kofroj kaj paperoj ne multe gravas.
KONSULO BERNICK Cxu ne! Ne, ne, mi nur pensis -- Tsxsx, -- jen ili denove kantas.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Estas en "La Palmo".
(Komercisto _Vigeland_ venas de dekstre.)
KOMERCISTO VIGELAND Ja, nun ili eltrenas "La Palmon". Bonan vesperon, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK Kaj Vi, kia mar-spertulo, dauxre persistas je --?
KOMERCISTO VIGELAND Mi persistas je la providenco, mi, sinjoro konsulo; cetere mi estis sursxipe distribuante kelkajn traktajxojn, kiuj lauxespere efikos benoricxe.
(_Komercisto Sandstad_ kaj _plenrajtigito Krap_ envenas de dekstre.)
KOMERCISTO SANDSTAD (ankoraux cxe la pordo) Jes, se _tio_ sukcesos, cxio sukcesos. Ho jen, bonan vesperon, bonan vesperon!
KONSULO BERNICK Cxu io estas okazonta, sinjoro Krap?
PLENRAJTIGITO KRAP Mi nenion diras, sinjoro konsulo.
KOMERCISTO SANDSTAD La tuta sxipanaro sur "Indian Girl" estas ebria; mi ne estu honesta viro, se tiuj fibestoj hejmenvenos en vivo.
(_Sinjorino Hessel_ venas de dekstre.)
FRAUXLINO HESSEL (al _konsulo Bernick_) Jes, nun mi povas saluti de li.
KONSULO BERNICK Jam sursxipe?
FRAUXLINO HESSEL Baldaux almenaux. Ni disigxis ekstere de la hotelo.
KONSULO BERNICK Kaj lia intenco staras fikse?
FRAUXLINO HESSEL Fikse kiel monto.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL (apud la fenestroj) Al diablo tiuj novmodaj instalajxoj; mi ne kapablas malsuprentiri la kurtenon.
FRAUXLINO HESSEL Cxu malsupren? Mi pensis ke kontrauxe.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Unue malsupren, frauxlino. Jes, Vi do scias, kio okazos?
FRAUXLINO HESSEL Nu ja. Permesu al mi helpi vin; (ekkaptas la sxnurojn) Mi malsuprentiru la kurtenon por la bofrato, -- kvankam mi prefere suprenlevus gxin.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Tion vi ankaux povos fari poste. Kiam la gxardeno estas plena de la ondanta homamaso, la kurteno suprenlevigxos, kaj oni vidos interne surprizita kaj gxoja familio; -- hejmo de burgxo devas esti kiel vitra sxranko.
KONSULO BERNICK (aspekte li volas ion diri, sed turnas sin rapide kaj iras en sian cxambron.)
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Do, ni faru la lastan interkonsilon. Kunvenu, sinjoro Krap; Vi devas helpi nin per kelkaj faktaj informajxoj.
(Cxiuj sinjoroj iras en la cxambron de la konsulo. _Frauxlino Hessel_ estas tirinta la kurtenojn antaux la fenestrojn, kaj volas jxus fari la samon pri la kurteno antaux la malferma vitra pordo, kiam _Olaf_ venas kuranta desupre malsupren sur la gxardenan sxtuparon; li havas plejdon super la sxultro kaj kunligajxo en la mano.)
FRAUXLINO HESSEL Ho, Dio pardonu vin, knabo, kiel vi timigis min!
OLAF (kasxas la kunligajxon) Tsxsx, onklino!
FRAUXLINO HESSEL Cxu vi saltas el la fenestro? Kien vi intencas?
OLAF Tsxsx; diru nenion. Mi volas al onklo Johan; -- nur malsupren al la kajo, vi komprenas; -- nur diri al li adiaux. Bonan nokton, onklino! (Li kuras elen tra la gxardeno.)
FRAUXLINO HESSEL Ho, restu! Olaf -- Olaf!
(_Johan Tonnesen_ vojagxvestita, kun sxultro-valizo, venas singardeme tra la pordo dekstre.)
JOHAN TONNESEN Lona!
FRAUXLINO HESSEL (turnas sin) Kio? Cxu vi revenas?
JOHAN TONNESEN Restas ankoraux kelkaj minutoj. Mi devas vidi sxin ankoraux unu fojon. Ni ne povas disigxi tiel.
(_Frauxlino Bernick_ kaj _Dina_, ambaux kun manteloj, kaj la lasta kun malgranda valizo cxemane, venas de la supera pordo maldekstre.)
DINA Al li; al li!
FRAUXLINO BERNICK Jes, vi venu al li, Dina!
DINA Jen li estas!
JOHAN TONNESEN Dina!
DINA Prenu min kun Vi!
JOHAN TONNESEN Kio --!
FRAUXLINO HESSEL Vi volas?
DINA Jes, prenu min kun Vi! La aliulo skribis al mi, kaj diris, ke cxi-vespere publikigxos por cxiuj homoj --
JOHAN TONNESEN Dina, -- Vi ne amas lin?
DINA Mi neniam amis tiun homon. Mi jxetos min en la fundon de la fjordo, se li farigxos mia fiancxo! Ho, kiel li subpremis min genuen hieraux per siaj arogantaj vortoj! Kiel li igis min senti, ke li tiris malestimindan estajxon supren al si! Mi ne volas plu esti malestimata. Mi volas vojagxi. Cxu mi povas sekvi Vin?
JOHAN TONNESEN Jes, jes -- kaj mil fojojn jes!
DINA Mi ne longe maloportunos Vin. Nur helpu min transen; helpu min per komenca arangxo --
JOHAN TONNESEN Hura, tio certe arangxigxos, Dina!
FRAUXLINO HESSEL (montras al la pordo de la konsulo) Tsxsx; mallauxte, mallauxte!
JOHAN TONNESEN Dina, mi portos vin sur la manoj!
DINA Tion mi ne permesos. Mi volas porti min mem antauxen; kaj tie transe mi certe povos. Se mi nur eskapos de cxi tie. Ho, tiuj sinjorinoj, -- Vi tion ne scias, -- ankaux ili skribis al mi hodiaux; ili admonis min aprezi mian felicxon, kaj eksplikis al mi kian grandanimon li montris. Morgaux kaj cxiujn tagojn ili volas gardi min, por vidi cxu mi faras min digna al cxio tio. Mi timas antaux tiu ega dececo!
JOHAN TONNESEN Diru al mi, Dina, cxu estas nur pro tio ke Vi forvojagxos? Cxu mi estas nenio por Vi?
DINA Jes, Johan, Vi estas por mi pli ol cxiuj aliaj homoj.
JOHAN TONNESEN Ho Dina --!
DINA Cxiuj cxi tie diras, ke mi devas malami kaj abomeni Vin; ke estas mia devo; sed mi ne komprenas tion pri devo; mi neniam venos al kompreno de tio.
FRAUXLINO HESSEL Vi ankaux ne faru, infano!
FRAUXLINO BERNICK Ne, vi ne faru; kaj tial vi akompanu lin kiel lia edzino.
JOHAN TONNESEN Jes, jes!
FRAUXLINO HESSEL Kion? Nun mi devas kisi vin, Marta! _Tion_ mi ne atendis de _vi_.
FRAUXLINO BERNICK Ne, tion mi ja kredas: mi mem tion ne atendis. Sed iam tio devis erupcii en mi. Ho, kiel ni cxi tie suferas sub mistraktado pere de kutimoj kaj statutoj! Ribelu kontraux tio, Dina. Farigxu lia edzino. Okazu io kio spitas cxiun tiun kutimon kaj uzon.
JOHAN TONNESEN Kion Vi respondas, Dina?
DINA Jes, mi volas esti Via edzino.
JOHAN TONNESEN Dina!
DINA Sed unue mi volas labori, farigxi io mem, kiel Vi tia estas. Mi ne volas esti ajxo, kiu prenigxas.
FRAUXLINO HESSEL Jes, gxuste; tiel estu.
JOHAN TONNESEN Bone; mi atendas kaj esperas --
FRAUXLINO HESSEL -- kaj gajnos, knabo! Sed nun sursxipen!
JOHAN TONNESEN Jes, sursxipen! Ah, Lona, vi kara fratino, unu vorto; auxskultu -- (Li kondukas sxin supren al la fono kaj parolas rapide al sxi.)
FRAUXLINO BERNICK Dina, vi felicxulino, -- ke mi rigardu vin, -- kisu vin ankoraux unu fojon, -- la lastan.
DINA Ne la lastan; ne, kara amata onklino, ni certe revidigxos.
FRAUXLINO BERNICK Neniam! Promesu tion al mi, Dina, neniam revenu. (kaptas ambaux sxiajn manojn kaj rigardas sxin) Nun vi iras al la felicxo, vi amata infano; -- trans la maron! Ho, kiom ofte en la lerneja cxambro mi sopiris tien! Tie certe estas bele; pli granda cxielo; la nuboj flugas pli alte ol cxi tie, pli libera aero refresxigas super la kapoj de la homoj --
DINA Ho, onklino Marta, iam vi postsekvos nin.
FRAUXLINO BERNICK Mi? Neniam; neniam. Cxi tie mi havas mian etan vivotaskon, kaj nun mi kredas ke certe mi farigxos tute plene kio mi devas esti.
DINA Mi ne povas imagi disigxi de vi.
FRAUXLINO BERNICK Ahx, homo disigxas de multe, Dina. (kisas sxin) Sed tion vi neniam spertos, dolcxa infano. Promesu al mi fari lin felicxa.
DINA Mi ne volas ion promesi; mi malamas promesi; cxio devas veni, kiel gxi povas.
FRAUXLINO BERNICK Jes, jes, gxi ja devas; vi nur restu kiel vi estas, -- vera kaj fidela al vi mem.
DINA Tion mi volas, onklino.
FRAUXLINO HESSEL (kasxas en la posxon kelkajn paperojn, kiujn _Johan_ donis al sxi) Bone, bone, mia kara knabo. Sed nun survoje.
JOHAN TONNESEN Jes, nun ne estas tempo por perdi. Adiaux, Lona; dankon pro via amo. Adiaux Marta, kaj dankon ankaux al vi pro via fidela amikeco.
FRAUXLINO BERNICK Adiaux, Johan! Adiaux, Dina! Kaj felicxon al vi cxiujn viajn tagojn!
(Sxi kaj _frauxlino Hessel_ pusxas ilin al la pordo en la fono. _Johan Tonnesen_ kaj _Dina_ iras malsupren tra la gxardeno. _Frauxlino Hessel_ fermas la pordon kaj altiras la kurtenon.)
FRAUXLINO HESSEL Nun ni estas solaj, Marta. Vi perdis sxin kaj mi lin.
FRAUXLINO BERNICK Vi -- lin?
FRAUXLINO HESSEL Ho, mi jam duone perdis lin tie transe. La knabo iris sopirante stari sur propraj piedoj; tial mi kredigis al li, ke mi suferis pro hejmveo.
FRAUXLINO BERNICK Tial? Jes, nun mi komprenas kial vi venis. Sed li volas postuli vin reen, Lona.
FRAUXLINO HESSEL Maljuna duonfratino, -- kio sxi estu por li nun? -- La viroj dissxiras multade cxirkaux si por atingi al la felicxo.
FRAUXLINO BERNICK Foje okazas.
FRAUXLINO HESSEL Sed ni kuntenu, Marta.
FRAUXLINO BERNICK Cxu mi povas io esti por vi?
FRAUXLINO HESSEL Kiuj pli? Ni du nutropatrinoj, -- cxu ni ne ambaux perdis niajn infanojn? Nun ni estas solaj.
FRAUXLINO BERNICK Jes, solaj. Kaj tial vi ankaux sciu, -- mi amis lin pli alte ol kion ajn en la mondo.
FRAUXLINO HESSEL Marta! (kaptas sxian brakon) Cxu tio estas vero?
FRAUXLINO BERNICK La enhavo de mia tuta vivo kusxas en tiuj vortoj. Mi amis lin kaj atendis lin. Cxiun someron mi atendis, ke li venus. Kaj jen li venis; -- sed li ne vidis min.