La kolonoj de la socio

Part 4

Chapter 4 3,849 words Public domain Markdown

KONSULO BERNICK Kompatinda? Kial tio? Vi do ne pensas, ke mi lasas sxin ion malhavi? Ho ne, tion mi kuragxas diri, ke mi estas bona frato. Kompreneble sxi logxas kune kun ni kaj mangxas cxe nia tablo; per sia instru-salajro sxi povas abunde vestigi sin, kaj sola virino, -- kion pli sxi bezonas?

JOHAN TONNESEN Tiel ni ne pensas en Ameriko.

KONSULO BERNICK Ne, tion mi ja kredas; en strecxe agitita socio kiel la usonana. Sed cxi tie en nia eta rondo, kie, dank' al Dio, la koruptigxo gxis nun almenaux ne enpenetris; cxi tie la virinoj kontentigxas per deca kvankam modesta stato. Cetere Marta mem kulpas; sxi estis povinta sekurigi prizorgon antaux longe, se sxi mem volus.

JOHAN TONNESEN Vi aludas, ke sxi povus edzinigxi?

KONSULO BERNICK Jes, krome sxi estus povinta ege favore establigxi; sxi ricevis plurajn bonajn ofertojn; suficxe strange; senrimeda knabino, ne plu juna, kaj krome tute sensignifa.

JOHAN TONNESEN Sensignifa?

KONSULO BERNICK Nu, mi ne malestimas sxin pro tio. Mi tute ne deziras sxin alia. Sciu, -- en granda domo, kiel la nia, -- estas cxiam bone havi tian ordinaran homon, kiun oni povas igi labori pri okazajxoj.

JOHAN TONNESEN Jes, sed _sxi_ --?

KONSULO BERNICK Sxi? Kiel? Nu ja, _sxi_ kompreneble ja havas suficxe por sin interesi; sxi havas ja min kaj Betty kaj Olaf kaj min. La homoj ne devas unue pensi pri si mem, precipe ne la virinoj. Ni havas ja cxiuj iun grandan aux malgrandan socion por kiu labori kaj gxin subteni. Tiel almenaux _mi_ faras. (montras al _plenrajtigito Krap_, kiu venas de dekstre) Nu, jen vi havas pruvon. Cxu vi opinias, ke estas miaj propraj aferoj, kiuj okupas min? Neniel. (rapide al _Krap_) Nu?

PLENRAJTIGITO KRAP (mallauxte; montras amaseton da paperoj) Cxiuj acxetkontraktoj en ordo.

KONSULO BERNICK Bonege! Superbe! -- Nu, bofrato, vi devas ekskuzi min dumtempe. (mallauxte kaj kun manpremo) Dankon, dankon, Johan; kaj estu konvinkita, ke cxio, cxio pri kio mi povos servi vin, -- nu, vi certe komprenas min. -- Venu, sinjoro Krap. (ili iras en la cxambron de la konsulo)

JOHAN TONNESEN (dum tempeto postrigardas lin) Hm --

(Li intencas iri en la gxardenon. Samtempe _frauxlino Bernick_ envenas de dekstre kun eta korbo sur la brako.)

JOHAN TONNESEN Jen, Marta!

FRAUXLINO BERNICK Ah -- Johan, -- cxu estas vi?

JOHAN TONNESEN Tiel frue surpiede ankaux vi.

FRAUXLINO BERNICK Jes. Atendu iomete; nun eble tuj venos la aliuloj. (volas eliri maldekstre)

JOHAN TONNESEN Auxdu, Marta, cxu cxiam urgxas por vi?

FRAUXLINO BERNICK Por mi?

JOHAN TONNESEN Hieraux vi kvazaux evitis min, kaj mi povis intersxangxi ecx ne vorton kun vi, kaj hodiaux --

FRAUXLINO BERNICK Jes, sed --

JOHAN TONNESEN Antauxe ni do cxiam estis kune, -- ni du malnovaj ludgeamikoj.

FRAUXLINO BERNICK Ho, Johan, post tiam estas multaj, multaj jaroj.

JOHAN TONNESEN Nu, je Dio, estas dek kvin jaroj post tiam, ne pli, ne malpli. Cxu sxajnas al vi, ke mi multe sxangxigxis?

FRAUXLINO BERNICK Vi? Nu jes, ankaux vi, kvankam --

JOHAN TONNESEN Kion vi pensas?

FRAUXLINO BERNICK Ho, estas nenio.

JOHAN TONNESEN Aspekte vi ne multe gajigxis revidi min.

FRAUXLINO BERNICK Mi atendis tiom longe, Johan, -- _tro_ longe.

JOHAN TONNESEN Atendis? Ke mi revenus?

FRAUXLINO BERNICK Jes.

JOHAN TONNESEN Kaj kial vi pensis ke mi revenus?

FRAUXLINO BERNICK Por pentofari vian delikton.

JOHAN TONNESEN Mi?

FRAUXLINO BERNICK Cxu vi forgesis, ke virino mortis en sufero kaj honto pro via kulpo? Cxu vi forgesis, ke pro via kulpo la plej bonaj jaroj de kreskanta infano amarigxis?

JOHAN TONNESEN Kaj tion mi auxdu de vi? Marta, cxu via frato neniam --?

FRAUXLINO BERNICK Cxu li?

JOHAN TONNESEN Cxu li neniam --; nu ja, mi pensas, cxu li neniam diris ecx unu vorton senkulpigan por mi?

FRAUXLINO BERNICK Ho, Johan, vi ja konas la severajn principojn de Karsten.

JOHAN TONNESEN Hm --, certe, certe mi konas la severajn principojn de mia malnova amiko Karsten. -- Sed tio cxi estas ja --! Nu. Mi jxus nun parolis kun li. Sxajnas al mi, ke li multe sxangxigxis.

FRAUXLINO BERNICK Kiel vi povas tion diri? Karsten cxiam estis honesta viro.

JOHAN TONNESEN Jes, mi nenion aludis; sed lasu tion. -- Hm; nun mi do komprenas, en kiu lumo vi vidis min: estas la hejmenveno de la perditulo, kiun vi atendadis.

FRAUXLINO BERNICK Auxskultu, Johan, mi diros en kia lumo mi vidis vin. (montras al la gxardeno) Cxu vi vidas sxin, kiu ludas tie en la herbaro kune kun Olaf? Estas Dina. Cxu vi memoras la kapturnitan leteron, kiun vi skribis al mi, kiam vi forvojagxis? Vi skribis, ke mi fidu vin. Mi fidis vin, Johan. Cxio malbona, kio poste onidirigxis, certe okazis en kapturnigxo, sencerbe, senpripense --

JOHAN TONNESEN Kion vi sugestas?

FRAUXLINO BERNICK Ho, vi certe komprenas min; -- ne plu vorto pri tio. Sed forvojagxi vi ja devis; komenci denove -- novan vivon. Vidu, Johan, mi estis via anstatauxanto cxi-hejme, mi, via malnova ludamikino. La devoj, kiujn vi ne memoris prizorgi cxi tie aux ne povis prizorgi, tiujn mi prizorgis por vi. Mi diras tion al vi, por ke vi ne havu _tion_ por riprocxi al vi. Por la neglektita infano mi estis patrino, mi edukis sxin kiel eble plej bone --

JOHAN TONNESEN Kaj forjxetis vian vivon por tiu afero --

FRAUXLINO BERNICK Gxi ne estas forjxetita. Sed vi revenis malfrue, Johan.

JOHAN TONNESEN Marta, -- se mi povus diri al vi --. Nu, unue mi danku vin pro via fidela amikeco.

FRAUXLINO BERNICK (ridetas peze) Hm, -- Jes, nun ni do elparolis, Johan. Tsx; jen iu venas. Adiaux; mi ne povas nun --

(Sxi eliras tra la malantauxa pordo maldekstre. _Lona Hessel_ envenas de la gxardeno akompanata de _sinjorino Bernick_.)

SINJORINO BERNICK (ankoraux en la gxardeno) Sed, pro Dio Lona, pri kio vi pensas!

FRAUXLINO HESSEL Lasu min, mi diras; mi volas kaj devas paroli kun li.

SINJORINO BERNICK Sed estus grandega skandalo! Ho, Johan, cxu vi ankoraux cxeestas?

FRAUXLINO HESSEL Eliru, knabo; ne restadu cxi tie en la cxambra aero; eliru en la gxardenon, kaj parolu kun Dina.

JOHAN TONNESEN Jes, mi gxuste intencis tion.

SINJORINO BERNICK Sed --

FRAUXLINO HESSEL Auxdu nun, John, cxu vi vere rigardis al Dina?

JOHAN TONNESEN Jes, mi kredas.

FRAUXLINO HESSEL Jes, vi vere devus bone rigardi sxin, knabo. _Jen_ io por _vi!_

SINJORINO BERNICK Sed Lona --!

JOHAN TONNESEN Io por mi?

FRAUXLINO HESSEL Jes, por rigardi, mi pensas. Iru nun!

JOHAN TONNESEN Nu ja, mi iros voleme. (Li iras elen en la gxardenon.)

SINJORINO BERNICK Lona, mi konsternigxas pro vi. En tio vi do ne povas esti serioza.

FRAUXLINO HESSEL Jes, efektive tiel estas. Cxu sxi ne estas sana kaj sincera? Jen edzino gxuste por John. Estas iu tia, kiun li bezonas tie en la Okcidento; tio estus io alia ol maljuna duonfratino.

SINJORINO BERNICK Dina! Dorf! Pripensu do --

FRAUXLINO HESSEL Unue mi pripensas la felicxon de la knabo. Cxar kunhelpi, tion mi devas; li mem ne estas precipe entreprenema en tiajxoj; knabinetoj kaj virinoj li neniam vere komprenis.

SINJORINO BERNICK Li? Johan! Nu, aspekte ni havas bedauxrindajn pruvojn por --

FRAUXLINO HESSEL Ho, inferen kun tiu stulta historio! Kie estas Bernick? Mi volas paroli kun li.

SINJORINO BERNICK Lona, vi ne faru, mi diras!

FRAUXLINO HESSEL Mi faros. Se la knabo sxatas sxin, -- kaj sxi lin, -- ili sekve havu unu la alian. Bernick estas ja tia sagxa viro; li devas trovi solvon --

SINJORINO BERNICK Kaj vi imagus, cxu tiuj usonaj maldecajxoj estus tolerataj cxi tie --

FRAUXLINO HESSEL Babilajxo, Betty --

SINJORINO BERNICK -- ke viro, kiel Karsten, kun sia severa morala pensmaniero --

FRAUXLINO HESSEL Ho, pa, gxi certe ne estas tiel senmezure severa.

SINJORINO BERNICK Kion vi kuragxas diri?

FRAUXLINO HESSEL Mi kuragxas diri, ke Bernick certe ne estas multe pli morala ol aliaj viroj.

SINJORINO BERNICK Tiel profunde sidas do ankoraux la malamo al li! Sed kion vi do volas cxi tie, cxar vi ja neniam povis forgesi ke --? Mi ne komprenas, ke vi kuragxis rigardi lin rekte en la okulojn post tiu hontinda insulto, kiun vi tiam alportis al li.

FRAUXLINO HESSEL Jes, Betty, tiam mi senpripense acxe faris.

SINJORINO BERNICK Kaj kiel grandanime li pardonis vin, li, kiu ja neniam faris delikton! Cxar _li_ ja ne povas kulpigxi pro tio, ke vi pri io esperadis. Sed depost tiam vi malamis ankaux _min_. (ekploras) Vi neniam malenviis al mi mian felicxon. Kaj nun vi venas cxi tien por renversi cxion tion super min, -- por montri al la urbo, en kiun familion mi enkondukis Karsten. Jes, estas super min ke cxio falos, kaj estas _tio_, kion vi volas. Kaj tio estas acxa de vi! (Sxi eliras plorante tra la fona pordo maldekstre.)

FRAUXLINO HESSEL (postrigardas sxin) Kompatinda Betty.

(_Konsulo Bernick_ venas el sia cxambro.)

KONSULO BERNICK (ankoraux cxe la pordo) Jes, jes, bone, sinjoro Krap; bonege. Sendu 400 kronojn por mangxigado al la povruloj. (turnas sin) Lona! (pli proksime) Vi sola? Cxu Betty ne venas?

FRAUXLINO HESSEL Ne. Eble mi sercxu sxin?

KONSULO BERNICK Ne, ne, ne, lasu tion! Ho, Lona, vi ne scias, kiel mi arde sopiris paroli malferme kun vi, -- petegi vian pardonon.

FRAUXLINO HESSEL Auxskultu, Karsten, ni ne estu sentimentalaj; tio ne konvenas al ni.

KONSULO BERNICK Vi _devas_ auxskulti min, Lona. Mi ja scias, kiel mi havas la sxajnon kontraux mi nun, kiam vi sciigxis pri la okazajxo kun la patrino de Dina. Sed mi jxuras, ke tio estis nur mallonga erarigxo; efektive mi vere kaj sincere iam sxatis vin.

FRAUXLINO HESSEL Kial vi kredas ke mi estas veninta hejmen?

KONSULO BERNICK Ecx se ion ajn vi intencas, mi petas vin nenion fari, antaux ol mi justigis min. Mi povas, Lona; mi almenaux povas senkulpigi min.

FRAUXLINO HESSEL Nun vi estas en timo. -- Vi iam sxatis min, vi diras. Jes, pri tio vi certigis min suficxe ofte en viaj leteroj; kaj eble tio estis vero -- iamaniere, tiom longe kiom vi vivis tie en granda liberigita mondo, kiu donis al vi kuragxon mem pensi libere kaj alte. Vi eble trovis en mi iom pli da karaktero kaj volo kaj memdependeco, ol cxe la plimulto cxi-hejme. Kaj estis ja ankaux sekreto nur inter ni du; neniu povis sxercacxi pri via malbona gusto.

KONSULO BERNICK Lona, kiel vi povas do kredi --?

FRAUXLINO HESSEL Sed kiam vi revenis; kiam vi auxdis la mokadon, kiu hajlis super min; kiam vi spertis la ridadon super cxion, kion oni cxi tie nomis miajn absurdajxojn --

KONSULO BERNICK Vi _estis_ senkonsidera tiam.

FRAUXLINO HESSEL Pleje por cxagreni tiujn jupvestitajn kaj pantalonvestitajn geprudulojn, kiuj trotadis cxirkauxe en la urbo. Kaj kiam vi renkontis la juna alloga aktorino --

KONSULO BERNICK Estis nur danda petolajxo; nenio pli; mi jxuras al vi, ecx ne la dekono estis vero de tiu klacxo kaj tiuj onidiroj, kiuj cirkuligxis.

FRAUXLINO HESSEL Nu, bone; sed kiam Betty venis hejmen, bela, floranta, adorata de cxiuj, -- kaj farigxis konate, ke sxi heredus la monon post onklino, kaj ke mi ricevus nenion -- --

KONSULO BERNICK Nu, jen ni estas cxe la afero, Lona; kaj nun vi auxdu senvuale. Mi ne amis Betty tiam; mi ne rompis kun vi por iu nova inklino. Estis rekte por la mono; estis devige; mi _devis_ havigi ilin al mi.

FRAUXLINO HESSEL Kaj tion vi diras al mi rekte antaux la okuloj?

KONSULO BERNICK Jes, mi faras. Auxskultu min, Lona --

FRAUXLINO HESSEL Kaj vi tamen skribis al mi, ke nesubigebla amo al Betty kaptis vin, kaj vi alvokis mian grandanimon, kaj petegis min pro Betty silenti pri tio kio antauxe estis inter ni --

KONSULO BERNICK Mi devis, mi diras.

FRAUXLINO HESSEL Nu, je la vivanta Dio, nun mi ne pentas, ke mi tiam agis senpripense.

KONSULO BERNICK Lasu min fride kaj trankvile diri al vi, kiel la stato estis en tiuj tagoj. Mia patrino, kiel vi memoras, estris la komercon; sed tute mankis al sxi komerca kompreno. Rapide mi vokigxis hejmen de Parizo; la tempoj estis krizaj; mi metus la aferojn sur firmajn piedojn. Kion mi trovis? Mi trovis ion, kio devus esti tenata en la plej profunda sekreto: firmaon preskaux ruinigita. Jes, gxi estis preskaux ruinigita, tiu cxi malnova respektata firmao, kiu staris dum tri generacioj. Kion povis mi fari, la filo, la sola filo, krom cxirkauxrigardi por savrimedo.

FRAUXLINO HESSEL Kaj vi savis la firmaon Bernick je ofero de virino.

KONSULO BERNICK Vi bone scias, ke Betty amis min.

FRAUXLINO HESSEL Sed mi?

KONSULO BERNICK Kredu min, Lona, -- vi neniam farigxus felicxa kun mi.

FRAUXLINO HESSEL Cxu estis el zorgemo por mia felicxo, ke vi forlasis min?

KONSULO BERNICK Cxu eble vi kredas, ke el egoismaj motivoj mi agis kiel mi faris? Se mi tiam starus sola, mi brave rekomencus. Sed vi ne komprenas kiel komercisto sub senmezura respondeco kunkreskas kun la komerco, kiun li heredas. Cxu vi scias ke la bonfarto de centoj, ecx miloj dependas de li? Cxu vi ne pripensas, ke la tuta socio, kiun kaj vi kaj mi nomas nian hejmon, tusxigxus severe, se la firmao Bernick ruinigxus?

FRAUXLINO HESSEL Cxu estas ankaux pro la socio, ke vi dum tiuj dek kvin jaroj restis staranta en la mensogo?

KONSULO BERNICK En mensogo?

FRAUXLINO HESSEL Kion scias Betty pri cxio, kio kusxas sube kaj antauxe de sxia kunligo kun vi?

KONSULO BERNICK Cxu vi opinias ke mi por neniu utilo vundus sxin malkovrante tiujn aferojn?

FRAUXLINO HESSEL Por neniu utilo vi diras? Nu ja, vi ja estas komercisto; vi certe komprenas kio estas utila. -- Sed auxdu nun, Karsten, nun ankaux _mi_ volas paroli fride kaj trankvile. Diru, -- cxu vi ankaux vere estas felicxa?

KONSULO BERNICK En la familio, vi pensas?

FRAUXLINO HESSEL Nu ja.

KONSULO BERNICK Mi estas, Lona. Vi ne senutile estas estinta tia sindonema amikino por mi. Mi kuragxas diri, ke mi farigxis pli kaj pli felicxa laux la jaroj. Betty estas bona kaj cedema. Kaj kiel sxi dum la jaroj lernis kurbi sian konduton laux _tio_, kio estas karakteriza en _mi_ --

FRAUXLINO HESSEL Hm.

KONSULO BERNICK Antauxe sxi ja nutris kelkajn romantikajn imagajxojn pri la amo; sxi ne povis akordigxi kun la ideo, ke gxi iom post iom transirus al trankvila amikecflamo.

FRAUXLINO HESSEL Sed nun sxi estas kontenta?

KONSULO BERNICK Komplete. Sciu, ke la cxiutaga rilato kun _mi_ ne estas sen maturiga influo al sxi. La homoj devas reciproke lerni malaltigi siajn postulojn, se oni volas agi kontentige en la socio en kiu oni trovigxas. Tion ankaux Betty lauxe lernis kompreni, kaj tial nia domo estas nun modelo por niaj samcivitanoj.

FRAUXLINO HESSEL Sed tiuj samcivitanoj nenion scias pri la mensogo?

KONSULO BERNICK Pri la mensogo?

FRAUXLINO HESSEL Jes, pri la mensogo en kiu vi nun stara dum dek kvin jaroj.

KONSULO BERNICK Kaj tion vi nomas -- --?

FRAUXLINO HESSEL Mensogo mi gxin nomas. La triobla mensogo. Unue la mensogo kontraux mi; poste la mensogo kontraux Betty; kaj fine la mensogo kontraux Johan.

KONSULO BERNICK Betty neniam postulis, ke mi parolu.

FRAUXLINO HESSEL Cxar sxi nenion sciis.

KONSULO BERNICK Kaj vi tion ne postulos; -- pro konsidero rilate sxin vi tion ne postulos.

FRAUXLINO HESSEL Ho ne, mi certe scios toleri la ridsalvojn; mi havas fortan dorson.

KONSULO BERNICK Kaj ankaux Johan ne postulos; li jam promesis al mi.

FRAUXLINO HESSEL Sed vi mem, Karsten? Cxu ne estas io interne en vi, kio postulas eliri el la mensogo?

KONSULO BERNICK Cxu mi libervole oferus mian familian felicxon kaj mian staton en la socio!

FRAUXLINO HESSEL Kiun rajton havas vi stari en la loko kie vi nun staras?

KONSULO BERNICK Dum dek kvin jaroj mi tage acxetis al mi eron de rajto -- per mia konduto, kaj per tio kion mi faris kaj progresigis.

FRAUXLINO HESSEL Jes, vi multe faris kaj progresigis, por vi mem kaj por aliuloj. Vi estas la plej ricxa kaj potenca homo en la urbo; sub via volo ili kuragxas nenion alian fari ol kurbigxi, cxiuj, cxar vi estas konsiderata esti sen makulo kaj perfekta; via hejmo estas konsiderata kiel modela hejmo, via konduto kiel modela konduto. Sed cxiu tiu gloro, kaj ecx vi mem samtempe, staras kvazaux sur sxanceligxanta marcxo. Momenteto povos okazi, vorto povos esti dirata, -- kaj vi kune kun la tuta glorajxo suben sinkos, se vi ne savos vin gxustatempe.

KONSULO BERNICK Lona, -- kion vi vere volas cxi tie?

FRAUXLINO HESSEL Mi volas helpi vin al firma grundo sub la piedoj, Karsten.

KONSULO BERNICK Vengxo! Vi volas vengxi vin? Mi ja suspektis. Sed vi ne sukcesos! Estas nur unu cxi tie, kiu povas paroli kun auxtoritato, kaj li estas silenta.

FRAUXLINO HESSEL Johan?

KONSULO BERNICK Jes, Johan. Se aliulo kulpigos min, mi cxion neas. Se oni volas detrui min, mi luktos je la vivo. Sed vi neniam sukcesos, mi diras! Li, kiu povus faligi min, li silentas -- kaj li reen forvojagxos.

(_Grandkomercisto Rummel_ kaj _komercisto Vigeland_ venas de dekstre.)

GRANDKOMERCISTO RUMMEL Bonan tagon, bonan tagon, kara Bernick; vi devas veni kun ni en la komerca asocio; ni havas kunvenon pri la fervoja afero, vi ja scias.

KONSULO BERNICK Mi ne povas. Ne eblas nun.

KOMERCISTO VIGELAND Vi vere devas, sinjoro konsulo --

GRANDKOMERCISTO RUMMEL Vi devas, Bernick. Jen estas homoj, kiuj laboras kontraux nin. Redaktoro Hammer kaj la aliaj, kiuj preferis la marbordan linion, pretendas, ke kasxas sin privataj interesoj malantaux la nova propono.

KONSULO BERNICK Nu, do klarigu al ili --

KOMERCISTO VIGELAND Ne tauxgas kion ni klarigas, sinjoro konsulo --

GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ne, ne, vi devas mem veni; vin ja neniu kuragxas suspekti pri tiajxo.

FRAUXLINO HESSEL Ho ne, mi tion opinius.

KONSULO BERNICK Mi ne povas, mi diras; mi ne estas tute sana; -- aux almenaux, atendu -- lasu min restitui min.

(_Adjunkto Rorlund_ envenas de dekstre.)

ADJUNKTO RORLUND Pardonu, sinjoro konsulo; Vi jen vidas min en la plej impeta incito --

KONSULO BERNICK Nu jes, kio estas al vi?

ADJUNKTO RORLUND Mi devas fari al vi demandon, sinjoro konsulo. Cxu estas kun via kunsento, ke la juna knabino, kiu trovis azilon sub via tegmento, montras sin publike sur la strato en kunestado kun homo, de kiu --

FRAUXLINO HESSEL Kiu homo, sinjoro pastoro?

ADJUNKTO RORLUND Kun tiu homo el cxiuj homoj en la mondo, de kiu sxi devus teni sin plej fore.

FRAUXLINO HESSEL Hoho!

ADJUNKTO RORLUND Cxu estas kun via kunsento, sinjoro konsulo?

KONSULO BERNICK (kiu sercxas cxapelon kaj gantojn) Mi scias pri nenio. Pardonu; urgxas; mi devas iri al la komerca asocio.

HILMAR TONNESEN (venas de la gxardeno kaj iras al la antauxa pordo maldekstre) Betty, Betty, auxskultu!

SINJORINO BERNICK (cxe la pordo) Kio estas?

HILMAR TONNESEN Vi devas iri en la gxardenon, kaj finigi tiun flatadon, kiun certa persono praktikas al tiu Dina Dorf. Mi farigxis tute nervoza auxskulti al tio.

FRAUXLINO HESSEL Cxu? Kion do tiu persono diris?

HILMAR TONNESEN Ho, nenion alian ol tio, ke li volas ke sxi akompanu lin al Ameriko. Uf!

ADJUNKTO RORLUND Cxu tiajxo eblas!

SINJORINO BERNICK Kion vi diras?

FRAUXLINO HESSEL Sed estus ja bonege.

KONSULO BERNICK Neeble! Vi misauxdis.

HILMAR TONNESEN Do demandu lin mem. Jen venas la paro. Sed ne enmiksigu min.

KONSULO BERNICK (al _Rummel_ kaj _Vigeland_) Mi venos poste, -- post momento --

(_Grandkomercisto Rummel_ kaj _Vigeland_ eliras dekstre. _Johan Tonnesen_ kaj _Dina envenas de la gxardeno_.)

JOHAN TONNESEN Hura, Lona, sxi akompanos nin!

SINJORINO BERNICK Tamen Johan, -- vi senpripensa --!

ADJUNKTO RORLUND Cxu tio estas vero! Tia superega skandalo! Per kiaj delogantaj artoj estas vi --

JOHAN TONNESEN Nu, nu, sinjoro; kion vi estas diranta?

ADJUNKTO RORLUND Respondu al mi, Dina; cxu tio estas via intenco, -- cxu estas via tute libera decido?

DINA Mi devas for de tie cxi.

ADJUNKTO RORLUND Sed kun _li_ -- kun _li!_

DINA Menciu iun alian cxi tie, kiu kuragxus kunpreni min.

ADJUNKTO RORLUND Nu, vi do sciu kiu li estas.

JOHAN TONNESEN Ne parolu!

KONSULO BERNICK Neniun plian vorton!

ADJUNKTO RORLUND En tiu okazo mi malbone servus al la socio, kies moralon kaj morojn mi postenigxis por gardi; kaj nepravigeble mi agis kontraux tiu cxi juna knabino, en kies eduko ankaux mi havis esencan parton, kaj kiu por mi estas --

JOHAN TONNESEN Gardu vin por tio, kion vi faras!

ADJUNKTO RORLUND Sxi tion _sciu!_ Dina, estas tiu viro, kiu kauxzis la malfelicxon kaj honton al via patrino.

KONSULO BERNICK Sinjoro adjunkto --!

DINA Li! (al _Johan Tonnesen_) Cxu tio estas vero?

JOHAN TONNESEN Karsten, respondu vi.

KONSULO BERNICK Neniu vorto plu! Hodiaux estu silento.

DINA Do vero.

ADJUNKTO RORLUND Vero, vero. Kaj pli ol tio. Tiu homo, kiun vi tiel fidas, ne kuris senhava el la hejmo; -- la kaso de vidvino Bernick --; la konsulo povas atesti pri tio!

FRAUXLINO HESSEL Mensoganto!

KONSULO BERNICK Ah --!

SINJORINO BERNICK Ho Dio, ho dio!

JOHAN TONNESEN (kontraux lin kun levita brako) Kaj tion vi kuragxas --!

FRAUXLINO HESSEL (deturnante) Ne frapu lin, Johan!

ADJUNKTO RORLUND Jes, atencu min nur. Sed la vero apertigxu; kaj _estas_ vero; konsulo Bernick mem tion estas dirinta, kaj la tuta urbo scias. -- Nun, Dina, nun vi konas lin.

(Mallonga silento.)

JOHAN TONNESEN (mallauxte; kaptas la brakon de _Bernick_) Karsten, Karsten, kion vi faris!

SINJORINO BERNICK (mallauxte kaj en ploro) Ho Karsten, ke mi tiris vin en tiun honton.

KOMERCISTO SANDSTAD (envenas rapide de dekstre kaj krias kun la mano sur la anso) Nun vi devas absolute veni, sinjoro konsulo! La tuta fervojo pendas en fadeno.

KONSULO BERNICK (spiritforeste) Kio estas? Al kio mi --?

FRAUXLINO HESSEL (serioze kaj kun emfazo) Vi ekstaru por subteni la socion, bofrato.

KOMERCISTO SANDSTAD Jes, venu, venu; ni bezonas vian tutan moralan superpezon.

JOHAN TONNESEN (tute apude cxe li) Bernick, -- ni du kunparolos morgaux.

(Li eliras tra la gxardeno; _konsulo Bernick_ kvazaux senvola eliras dekstre kun _komercisto Sandstad_.)

TRIA AKTO

(La gxardena salono en la domo de _Bernick_.)

(_Konsulo Bernick_, kun kanbastono en la mano, venas en impeta kolero el la malantauxa cxambro maldekstre, kaj lasas la pordon duone malferma post si.)

KONSULO BERNICK Nu jen; fine farigxis seriozo en tio; tiun vangofrapon mi opinias, ke li memoros. (al iu ene en la cxambro) Kion vi diras? -- Kaj mi diras, ke vi estas malprudenta patrino! Vi senkulpigas lin, konsentas al cxiuj liaj bubajxoj. -- Cxu ne bubajxoj? Kion vi do nomas ilin? Sxteliri el la domo nokte, iri surmaren per la fisxistboato, resti for gxis longe en la tago, kaj meti min en tian mortigan timon, mi, kiu havas tiom da aliajxoj por pripensi. Kaj aldone tiu kanajlo kuragxas minaci, ke li volas forkuri! Jes, ke li provu pri tio! -- Vi? Ne, tion mi efektive kredas; vi ne multe zorgas pri lia savo kaj konduto. Mi volonte kredas, ke se li riskus la vivon --! -- Nu? Jes, sed _mi_ havas taskon postlasendan en cxi tiu mondo; ne servas al mi farigxi seninfana. -- Neniuj kontrauxdirajxoj, Betty; estu kiel mi diris; li havu cxambran arestigxon -- (auxskultas) Sxsx; ke neniuj ion rimarku.

(_Plenrajtigito Krap_ envenas de dekstre.)

PLENRAJTIGITO KRAP Cxu Vi havas liberan momenton, sinjoro konsulo?

KONSULO BERNICK (forjxetas la kanbastonon) Nu ja, jes ja. Cxu Vi venas de la sxipfarejo?

PLENRAJTIGITO KRAP Jxus nun. Hm --

KONSULO BERNICK Nu? Cxu certe ne estas iu gxeno pri "La Palmo"?

PLENRAJTIGITO KRAP "La Palmo" povos forveli morgaux, sed --

KONSULO BERNICK "Indian Girl" do? Cxu mi ne scietis ke tiu obstinulo --

PLENRAJTIGITO KRAP Ankaux "Indian Girl" povos forveli morgaux; sed -- eble ne atingos foren.

KONSULO BERNICK Kion Vi aludas?

PLENRAJTIGITO KRAP Pardonu, sinjoro konsulo; tiu pordo estas nur duonfermita, kaj mi kredas, ke iu estas tie --

KONSULO BERNICK (fermas la pordon) Nu jen. Sed kio estas tio, kion neniu devas auxdi?

PLENRAJTIGITO KRAP Estas tio, ke la konstruisto Auxne certe intencas sinkigi "Indian Girl" kun aro da maristoj kaj musoj.

KONSULO BERNICK Sed Dio kompatu, kiel vi povas kredi --?

PLENRAJTIGITO KRAP Mi ne povas klarigi tion alimaniere, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK Nu, do diru al mi en malmultaj vortoj --

PLENRAJTIGITO KRAP Mi faros. Vi mem scias kiel prokrasteme la laboro farigxis en la sxipfarejo, post kiam ni ekhavis la novajn masxinojn kaj la novajn malkutimigxintajn laboristojn.

KONSULO BERNICK Jes, ja.