Part 3
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Sinjoro konsulo, mi estas nun en la kvindekaj jaroj; ecx de la knabaj jaroj mi kutimigxis al la malnovaj labormetodoj --
KONSULO BERNICK Ilin ni ne povas uzi nuntempe. Ne kredu, Auxne, ke estas pro la profito; gxin mi ne bezonas, felicxe; sed mi havas konsiderojn al la socio en kiu mi vivas, kaj al la firmao, kiun mi estras. Estas de mi, ke la progresoj venos, alie ili neniam venos.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Ankaux mi bonvenigas progreson, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK Jes, por via limigita rondo, por la laborista profesio. Ho, mi bone konas vian agitadon; Vi faras paroladojn; Vi agitigas la laboristojn; sed kiam evidenta progreso ofertas sin, kiel nun niaj novaj masxinoj, vi ne volas kunlabori; kaj vi farigxas timema.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Jes, mi efektive farigxas timema, sinjoro konsulo; mi timas pro tiuj multaj, de kiuj la masxinoj prenas la panon. La konsulo ofte parolas pri la devo atenti pri la socio; sed mi pensas, ke ankaux la socio havas siajn devojn. Kiel kuragxas la tekniko kaj la kapitalo instali la novajn inventajxojn en la laboron, antaux ol la socio povas lernigi novan generacion uzi ilin?
KONSULO BERNICK Vi tro multe legas kaj cerbumas, Auxne; ne estas bone por Vi; estas _tio_ kio igas vin malkontenta pri via stato.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Ne estas tio, sinjoro konsulo; sed mi ne toleras ke unu post la alia el lertaj laboristoj maldungigxas kaj farigxas mankohavaj pro tiuj masxinoj.
KONSULO BERNICK Hm; kiam la presarto elpensigxis, multaj skribistoj perdis la laboron.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Cxu la konsulo sxatus tiun arton, se Vi tiam estus skribisto?
KONSULO BERNICK Mi ne vokis Vin por disputi. Mi vokis Vin por diri al Vi, ke nia averiulo "Indian Girl" estu preta forveli postmorgaux.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Sed, sinjoro konsulo --
KONSULO BERNICK Postmorgaux, Vi auxdas; samtempe kun nia propra sxipo; ne horon pli malfrue. Mi havas miajn bonajn kialojn por antauxenigi tiun aferon. Cxu Vi legis la gazeton de hodiaux matene? Nu, do Vi scias ke la usonanoj cxi tie denove faris tumultojn. Tiu malmorala kanajlaro kvazaux renversigas la tutan urbon; ne pasas nokto sen iu interbatado en la gastejoj kaj sur la stratoj; pri cxiu alia abomenajxo mi ne volas paroli.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Jes, estas certe, ke ili estas fiuloj.
KONSULO BERNICK Kaj kiu kulpigxas pro tiu malordajxo? Estas mi! Jes, estas mi kiu kulpigxas. Tiuj gazetskribajxoj aludacxas kasxvorte, ke ni centrigas la laboron al "La Palmo". Mi, kiu havas la taskon per la ekzemplo influi la kuncivitanojn, devas lasi jxetigxi tiajon al mi en la nazon. Tion mi ne toleras. Ne servas al mi, ke mia nomo tiel makuligxas.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Ho, la nomo de la konsulo estas tiel bona, ke gxi povas porti tion kaj ankaux pli.
KONSULO BERNICK Ne nun; gxuste en tiu cxi tempo mi bezonas cxiun estimon kaj bonvolon, kiun povas montri al mi miaj kunurbanoj. Mi havas en preparo grandan entreprenon, kiel vi eble auxdis; sed se sukcesigxas al malbonvolemaj homoj skui la nepran fidon al mia persono, tio povos okazigi al mi la plej grandajn malfacilajxojn. Tial mi volas por kiu ajn prezo eviti tiujn malicajn kaj kalumniantajn gazetskribajxojn, kaj tial mi fiksis la datolimon al postmorgaux.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Sinjoro konsulo, Vi povus same bone fiksi la daton al hodiaux posttagmeze.
KONSULO BERNICK Vi aludas ke mi postulas neeblecon?
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Jes, kun tiu laboristaro, kiun ni nun havas --
KONSULO BERNICK Bone, bone; -- do ni devas sercxi aliloke.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Cxu Vi vere volas maldungi ankoraux pliajn el la malnovaj laboristoj?
KONSULO BERNICK Ne, pri tio mi ne pensas.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Cxar mi certe kredas, ke tio metus malbonan sangon kaj en la urbo kaj en la gazetoj, se Vi tion farus.
KONSULO BERNICK Eble, kaj tial mi tion ne faros. Sed se "Indian Girl" ne estos kvite vojagxpreta postmorgaux, mi maldungos _Vin_.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE (kun ekskuo) Mi! (Li ridas) Nun Vi sxercas, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK Pri tio Vi ne fidu.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Vi povus pensi pri maldungo de _mi_? Mi, kies patro kaj avo estis en la servo de la sxipfarejo cxiujn siajn vivotagojn, kaj same pri mi --
KONSULO BERNICK Kiu nun devigas min al tio?
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Vi postulas neeblecon, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK Ho, bona volo ne konas neeblecon. Jes aux ne; respondu definite, aux Vi havas Vian maldungon surloke.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE (pasxon pli proksimen) Sinjoro konsulo, cxu Vi vere pripensis, kion signifas maldungi malnovan laboriston. Vi pensas ke li devas sercxi por trovi ion alian? Nu ja, tion li ja povas; sed cxu estas per tio farite? Vi devus iam esti en la domo de tia maldungita laboristo la vesperon kiam li venas hejmen kaj metas la ilarkeston interne de la pordo.
KONSULO BERNICK Cxu vi opinias, ke mi maldungas Vin kun senzorga koro? Cxu mi ne cxiam estis bona mastro?
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Tiel ju pli malbone, sinjoro konsulo. Gxuste tial tiuj hejme ne volas kulpigi _Vin_; ili ne diros ion al mi, cxar tion ili ne kuragxas; sed ili rigardos min, kiam mi tion ne rimarkas, kaj pensos tiel: certe estas merite. Jenon Vi vidos -- tion mi ne povas elteni. Tia simpla viro kia mi estas, mi tamen estas konsiderata kiel la unua inter la miaj. Mia modesta hejmo ankaux estas eta socio, sinjoro konsulo. Tiun etan socion mi povis apogi kaj subteni, cxar mia edzino fidis min, kaj cxar miaj infanoj fidis min. Kaj nun cxio ruinigxos.
KONSULO BERNICK Jes, se ne povas esti alie, la minoro devas fali por la majxoro; la specialajxo estu je la nomo de Dio oferata por la gxereralajxo. Iun alian respondon mi ne scias doni al Vi, kaj alimaniere ne okazas en tiu cxi mondo. Sed Vi estas obstina viro, Auxne! Vi kontrauxstaras min, ne cxar Vi nenion alian povas, sed cxar Vi ne volas realigi la superecon de masxinoj kontraux la manforto.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Kaj Vi persistas je tio, sinjoro konsulo, cxar Vi scias, ke se Vi forcxasas min, Vi almenaux pruvis por la gazetaro Vian bonan volon.
KONSULO BERNICK Kaj ja se tiel estus? Vi ja auxdas, kiom tio gravas por mi, -- aux ekhavi la gazetaron sur la nukon aux bonvoligi gxin por mi en la momento, kiam mi laboras por granda afero por progresigi la komunan bonon. Kio do? Cxu mi povas agi alimaniere ol mi faras? Mi povas diri al Vi, ke cxi tie estas demando cxu subteni Vian hejmon, kiel Vi esprimas Vin, aux eble teni centojn da novaj hejmoj malsupre, centojn da hejmoj, kiuj neniam povos fondigxi, neniam ricevos fumantan tubon, se mi ne sukcesos realigi, tion por kio mi nun laboras. Tial mi donis al Vi la elekton.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Jes, cxar tiel estas, mi ne havas plian kontrauxdiron.
KONSULO BERNICK Hm --; Mia kara Auxne, vere cxagrenigas min ke ni devas disigxi.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Ni ne disigxos, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK Kiel?
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Ankaux simpla viro havas ion por defendi en la mondo.
KONSULO BERNICK Nu do, nu do; -- kaj vi do opinias, ke vi kuragxas promesi --?
SXIPKONSTRUISTO AUXNE "Indian Girl" kvitigxos por forvelo postmorgaux. (Li salutas kaj eliras dekstre.)
KONSULO BERNICK Aha, jen mi ekmastris tiun obstinulon. Tio estas por mi bona auxguro --
(_Hilmar Tonnesen_, kun cigaro en la busxo, venas tra la gxardena pordego.)
HILMAR TONNESEN (sur la gxardena sxtuparo) Bonan tagon, Betty! Bonan tagon, Bernick!
SINJORINO BERNICK Bonan tagon.
HILMAR TONNESEN Nu, vi ploris, mi vidas. Vi sekve scias?
SINJORINO BERNICK Kion mi scias?
HILMAR TONNESEN Ke la skandalo vigle evoluas? Uf!
KONSULO BERNICK Kion tio signifas?
HILMAR TONNESEN (envenas) Jes, la du usonanoj cxirkauxiras en la stratoj, kaj montras sin kune kun Dina Dorf.
SINJORINO BERNICK (postsekvas lin) Sed, Hilmar, cxu eblas --?
HILMAR TONNESEN Jes, bedauxrinde, estas pura vero. Lona ecx estis tiel senkonsidera krii post min; sed kompreneble mi sxajnigis ne auxdi.
KONSULO BERNICK Kaj certe ne pasis nerimarkate.
HILMAR TONNESEN Ne, tion vi ja komprenas. La homoj staris trankvile postrigardante ilin. Aspekte onidiro kuris fulme tra la urbo, -- kiel fajro sur la prerioj. En cxiuj domoj homoj staris cxe la fenestroj atendante ke la aro pretermarsxu; kapon cxe kapo malantaux la kurtenoj -- uf! Jes, pardonu, Betty; mi diras uf; cxar tio cxi igas min nervoza; -- se tio dauxru, mi devas pripensi entrepreni iom longan vojagxon.
SINJORINO BERNICK Sed vi estus devinta paroli al li kaj admoni lin --
HILMAR TONNESEN Meze en la strato? Ne, vi devas pardoni. Sed ke tiu homo entute kuragxas aperi en la urbo! Nu, ni vidu cxu la gazetaro faros finon pri li; jes, pardonu, Betty; sed --
KONSULO BERNICK La gazetaro, vi diras? Cxu vi auxdis aludojn pri tiajxo?
HILMAR TONNESEN Jes, versxajne. Kiam mi foriris de vi hieraux vespere, mi pasxadis al la klubo pro mia malsano. Mi bone komprenis per la tuja silento, ke ili estis parolintaj pri la usonanoj. Kaj jen envenas la impertinenta redaktoro Hammer. Li gratulas min tute lauxte pri la hejmenveno de mia ricxa kuzo.
KONSULO BERNICK Ricxa --?
HILMAR TONNESEN Jes, tiel li esprimis sin. Kompreneble mi mezure rigardis lin lauxmerite, kaj komprenigis al li, ke mi nenion scias pri la ricxeco de Johan Tonnesen. "Cxu?" li diras, "jen strangajxo; en usono oni kutime trabatas sin, kiam oni havas ion komence, kaj via kuzo ja ne transvojagxis senhava."
KONSULO BERNICK Hm, faru nun al mi la servon --
SINJORINO BERNICK (maltrankvila) Jen, vi povas vidi, Karsten --
HILMAR TONNESEN Jes, mi almenaux havis sendorman nokton pro tiu persono. Kaj li tamen cxirkauxiras en la stratoj kun vizagxo kvazaux nenio gxenis lin. Kial li ne tuj malaperis? Estas ja netolereble kiel vivpersistaj iuj homoj estas.
SINJORINO BERNICK Dio, Hilmar, kion vi diras?
HILMAR TONNESEN Ho, mi diras nenion. Sed jen li forsavas sin senvunde el fervojaj akcidentoj kaj de atakoj de kaliforniaj ursoj kaj de Nigrapied-Indianoj; ecx ne senskalpigita --. Uf, jen ili estas.
KONSULO BERNICK (rigardas laux la strato) Ankaux Olaf estas kun ili!
HILMAR TONNESEN Jes, kompreneble; ili volas ja memorigi al la homoj, ke ili apartenas al la plej altstara familio de la urbo. Vidu, jen venas cxiuj neniofarantoj el la apoteko por rigardi ilin kaj fari siajn rimarkojn. Tio vere ne estas por _miaj_ nervoj; kiel viro sub tiaj cirkonstancoj kapablu teni la standardon de la ideo alta, tio --
KONSULO BERNICK Ili iros rekte cxi tien. Auxdu nun, Betty, estas mia definitiva deziro, ke vi montru al ili cxian afablecon.
SINJORINO BERNICK Vi permesas, cxu, Karsten?
KONSULO BERNICK Jes certe; certe; kaj ankaux vi, Hilmar. Espereble ili ne restos longe; kaj kiam kune inter ni mem --; neniuj aludoj; neniel ni devas ilin ofendeti.
SINJORINO BERNICK Ho, Karsten, kiel grandanima vi estas.
KONSULO BERNICK Nu, nu, lasu tion.
SINJORINO BERNICK Ho, ke mi danku vin; kaj pardonu, ke mi antauxe farigxis impeta. Ho, vi ja havis cxian kauxzon por --
KONSULO BERNICK Lasu, lasu, mi diras!
HILMAR TONNESEN Uf!
(_Johan Tonnesen_ kaj _Dina_, poste _frauxlino Hessel_ kaj _Olaf_ venas tra la gxardeno.)
FRAUXLINO HESSEL Bonan tagon, bonan tagon. Vi karaj homoj.
JOHAN TONNESEN Nun ni cxirkauxiris por viziti la malnovajn ejojn, Karsten.
KONSULO BERNICK Jes, mi auxdas tion. Multaj sxangxoj; cxu ne?
FRAUXLINO HESSEL Cxie la grandaj bonfaroj de konsulo Bernick. Ni vizitis la establajxojn, kiujn vi donis al la urbo --
KONSULO BERNICK Nu _tie_?
FRAUXLINO HESSEL "Donaco de Karsten Bernick", kiel skribigxis super la enirejo. Jes, vi certe estas la viro malantaux cxio en la loko.
JOHAN TONNESEN Kaj belaj sxipoj vi ankaux havas. Mi renkontis la sxipestron de "La Palmo", mia malnova amiko de la lernejo --
FRAUXLINO HESSEL Jes, kaj nova lernejo vi ankaux konstruigis; kaj ankaux la gas-kondukilo kaj la akvo-kondukilo farigxis dank' al vi, mi auxdas.
KONSULO BERNICK Nu, oni devas ja labori por la komunumo en kiu oni vivas.
FRAUXLINO HESSEL Jes, bele, bofrato; sed estas ankaux gxojo vidi, kiel la homoj montras al vi rekonon. Mi ne estas vanta, mi opinias; sed mi ne povis min deteni memorigi al iu kaj alia kun kiuj ni parolis, ke ni apartenas al la familio.
HILMAR TONNESEN Uf --!
FRAUXLINO HESSEL Cxu vi diras Uf! al tio?
HILMAR TONNESEN Ne, mi diris hm --
FRAUXLINO HESSEL Nu, tion vi rajtas, povrulo. Sed hodiaux vi aspekte estas solaj en la domo?
SINJORINO BERNICK Jes, hodiaux ni estas solaj.
FRAUXLINO HESSEL Jes, efektive ni renkontis moralajn parojn supre sur la foirplaco; aspekte urgxis por ili. Sed ni mem ankoraux ne suficxe kunparolis; hieraux ja cxeestis tiuj fervoj-planantoj, kaj aldone ni havis tiun pastoron --
HILMAR TONNESEN La adjunkto.
FRAUXLINO HESSEL _Mi_ nomas lin la pastoro. Sed kion vi opinias pri _mia_ faro dum tiuj cxi dek kvin jaroj? Cxu li ne farigxis brava knabo? Kiu rekonus la petolulon, kiu forkuris de la hejmo?
HILMAR TONNESEN Hm --!
JOHAN TONNESEN Ho, Lona, ne tro fanfaronu.
FRAUXLINO HESSEL Jes, pri tio mi estas fiera. Je Dio, tio ja estas la sola, kion mi faris en la mondo; sed tio almenaux donas al mi iun rajton ekzisti. Jes, Johan, kiam mi pensas kiel ni du tie transe komencis per niaj kvar nudaj manacxoj --
HILMAR TONNESEN Manoj.
FRAUXLINO HESSEL _Mi_ diras manacxoj; cxar malpuraj ili estis --
HILMAR TONNESEN Uf!
FRAUXLINO HESSEL -- kaj malplenaj ili ankaux estis.
HILMAR TONNESEN Malplenaj? Ne, nun mi devas diri --!
FRAUXLINO HESSEL Kion vi devas diri?
KONSULO BERNICK Hm!
HILMAR TONNESEN Nun mi devas diri -- uf! (Li eliras sur la gxardenan sxtuparon.)
FRAUXLINO HESSEL Kio estas al li?
KONSULO BERNICK Ne atentu lin; li estas iom nervoza cxi-tempe. Sed cxu vi ne volas iomete cxirkauxrigardi en la gxardeno? Tie vi ankoraux ne estis, kaj gxuste nun mi havas liberan horon.
FRAUXLINO HESSEL Jes, sxatinde; vi sciu ke en miaj pensoj mi ofte estis en la gxardeno cxe vi.
SINJORINO BERNICK Ankaux tie estas grandaj sxangxoj, vi vidos.
(_La konsulo, la sinjorino_ kaj _frauxlino Hessel_ eliras en la gxardenon, kie oni foje vidas ilin dum kio sekvas.)
OLAF (cxe la gxardena pordo) Onklo Hilmar, cxu vi scias kion onklo Johan demandis al mi? Li demandis, cxu mi volas akompani lin al Ameriko.
HILMAR TONNESEN Vi mallertulo, ankoraux tirante la jupon de via patrino --
OLAF Jes, sed tion mi ne plu faros. Vi vidos, kiam mi farigxos granda --
HILMAR TONNESEN Ho, babilajxo; vi ne havas iun seriozan deziron por tiu sxtalhardigxo en -- (Ili eliras en la gxardenon.)
JOHAN TONNESEN (al _Dina_, kiu deprenis la cxapelon starante cxe la pordo kaj skuante la polvon de sia robo) Vi farigxis suficxe varma dum la promenado.
DINA Jes, estis gxuinda promenado; tian gxuindan promenadon mi neniam havis antauxe.
JOHAN TONNESEN Vi eble kutime ne faras matenajn promenadojn.
DINA Ho jes; sed nur kun Olaf.
JOHAN TONNESEN Nu. -- Cxu Vi eble pli emas eliri en la gxardenon ol resti cxi tie?
DINA Ne, mi pli deziras resti cxi tie.
JOHAN TONNESEN Ankaux mi. Tamen nun estas interkonsento, ke ni cxiun matenon faros tian promenadon kune.
DINA Ne, sinjoro Tonnesen, tion Vi ne farus.
JOHAN TONNESEN Kion mi ne farus? Vi ja promesis.
DINA Jes, sed kiam mi pripensas, -- Vi ne eliru kune kun mi.
JOHAN TONNESEN Sed kial ne?
DINA Nu, Vi estas fremdulo; Vi ne povas kompreni; sed mi diru al Vi --
JOHAN TONNESEN Ja?
DINA Ne, mi preferas ne paroli pri tio.
JOHAN TONNESEN Ho certe; al mi Vi povas ja paroli pri kio ajn.
DINA Jes, mi diru al Vi, ke mi ne estas kiel la aliaj junaj knabinoj; estas io -- io tia pri mi. Tial vi ne faru.
JOHAN TONNESEN Sed tion cxi mi tute ne komprenas. Vi do ne faris ion malbonan?
DINA Ne mi, sed --; ne, nun mi ne volas paroli pli pri tio. Vi certe sciigxos de aliuloj.
JOHAN TONNESEN Hm.
DINA Sed estas io alia, pri kio mi volus demandi vin.
JOHAN TONNESEN Kaj kio estas tio?
DINA Lauxdire estas facile akiri iun lertecon tie transe en Ameriko?
JOHAN TONNESEN Nu, tiel facile tio tamen ne cxiam estas; oni devas ofte suferi kaj pene labori en la komenco.
DINA Jes, tion mi emus --
JOHAN TONNESEN Vi?
DINA Mi certe povas labori; mi estas forta kaj sana, kaj onklino Marta multe legis kun mi.
JOHAN TONNESEN Sed je diablo, venu kaj forvojagxu kun ni.
DINA Ho, Vi nur sxercas; tion Vi ankaux diris al Olaf. Sed _tion_ kion mi volus scii, estas cxu la homoj estas tre -- tre moralecaj tie transe?
JOHAN TONNESEN Moralecaj?
DINA Jes, mi pensas, cxu ili estas tiel -- decaj kaj konvenkondutaj, kiel cxi tie.
JOHAN TONNESEN Nu, ili tamen ne estas tiel malbonaj, kiel oni cxi tie kredas. Pri tio Vi ne timu.
DINA Vi ne komprenas min. Mi dezirus, ke ili ne estus tiel decaj kaj moralecaj.
JOHAN TONNESEN Do ne? Kiel dezirus Vi ke ili estus?
DINA Mi volus ke ili estu naturaj.
JOHAN TONNESEN Nu ja, eble gxuste _tiaj_ ili estas.
DINA Cxar tial estus bone por mi se mi venus transen.
JOHAN TONNESEN Jes, certe estus! Tial vi akompanu nin.
DINA Ne, kun Vi mi ne volus vojagxi; mi devus vojagxi sola. Ho, mi certe atingus ion; mi certe farigxus --
KONSULO BERNICK (antaux la gxardena sxtuparo kun la du sinjorinoj) Restu, restu; mi sercxos gxin, kara Betty. Vi facile malvarmumigxus.
(Li venas en la salonon kaj sercxas la sxalon de la _sinjorino_.)
SINJORINO BERNICK (ekstere en la gxardeno) Ankaux vi kunvenu, Johan; ni iros en la groton.
KONSULO BERNICK Ne, Johan devas resti. Jen vidu, Dina; prenu la sxalon de mia edzino kaj kuniru. Johan restos cxe mi, kara Betty. Mi ja bezonas auxdi ion pri la kondicxoj tie transe.
SINJORINO BERNICK Jes, jes; sed venu do poste; vi ja scias kie vi trovos nin.
(_Sinjorino Bernick, frauxlino Hessel_ kaj _Dina_ foriras tra la gxardeno dekstren.)
KONSULO BERNICK (momenton postrigardas ilin, iras por fermi la plej internan pordon maldekstre, poste iras al Johan, kaptas liajn manojn, skuas kaj premas ilin) Johan, nun ni estas solaj; permesu al mi danki vin.
JOHAN TONNESEN Pro kio?
KONSULO BERNICK Mia domo kaj hejmo, mia familia felicxo, mia tuta civitana stato en la socio, -- cxion mi sxuldas al vi.
JOHAN TONNESEN Nu, tio gxojigas min, kara Karsten; sekvis do io bona el tiu freneza historio.
KONSULO BERNICK (denove skuas liajn manojn) Dankon, tamen dankon! Ne unu inter dek mil farus, kion vi tiam faris por mi.
JOHAN TONNESEN Jen babilajxo! Cxu ni ne ambaux estis junaj kaj facilanimaj? Unu el ni devis ja preni sur sin la kulpon --
KONSULO BERNICK Sed kiu estis pli proksima ol la kulpulo?
JOHAN TONNESEN Haltu! Tiam la senkulpulo estis pli proksima. Mi ja estis libera kiel birdo, orfa; eskapi el tiu penego en la oficejo estis por mi felicxo. Vi kontrauxe havis vian maljunan patrinon en vivo, kaj krome vi ja estis sekrete fiancxigxiinta al Betty, kiu multe sxatis vin. Kiel okazus pri sxi, se sxi estus sciigxinta --?
KONSULO BERNICK Vere, vere, vere; sed --
JOHAN TONNESEN Kaj cxu ne estis gxuste pro Betty, ke vi rompis tiun kasxrilaton kun sinjorino Dorf? Estis ja gxuste por rompi, ke vi vizitis sxin tiun vesperon --
KONSULO BERNICK Jes, tiun malfelicxan vesperon, kiam tiu drinkemulo venas hejmen --! Jes, Johan, estis pro Betty; sed tamen, -- ke vi tiel grandanime povis turni la sxajnon kontraux vin mem kaj forvojagxi --
JOHAN TONNESEN Neniuj skrupuloj, kara Karsten. Ni ja samopiniis, ke tiel estu; savenda vi ja estis, kaj vi ja estis mia amiko. Nu, pri tiu amikeco mi fieris! Cxi tie mi penegis kiel hejmasidulo; kaj jen vi revenas, eleganta kaj nobla, de via granda vojagxo eksterlanden; vizitis Londonon kaj Parizon. Kaj vi elektas min via amiko, kvankam mi estis kvar jarojn pli juna ol vi; -- nu, tio do estis cxar vi amindumis al Betty; _nun_ mi ja komprenas. Sed ho, kiel fiera mi estis pro tio! Kaj kiu ne estus? Kiu ne volonte oferus sin por vi; precipe kiam nur temis pri ne pli ol monat-dauxra urba klacxado, kaj ke oni tuj povis forkuri en la vastan mondon.
KONSULO BERNICK Hm, mia kara Johan, mi sincere diru al vi, ke tiu historio ankoraux ne estas tute forgesita.
JOHAN TONNESEN Cxu ne? Nu, kiel tio koncernas min, kiam mi sidas tie transe sur mia bieno --
KONSULO BERNICK Vi do revojagxos?
JOHAN TONNESEN Kompreneble.
KONSULO BERNICK Sed tamen ne tiel frue, mi esperas?
JOHAN TONNESEN Kiel eble plej frue. Estis ja nur por kontentigi al Lona, ke mi akompanis sxin cxi tien.
KONSULO BERNICK Nu? Kiel do?
JOHAN TONNESEN Jes, vidu, Lona ne plu estas juna, kaj lastatempe la sopiro al la hejmo komencis sorcxi kaj tiri sxin; sed sxi neniam volis konfesi tion; (ridetas) kiel kuragxus sxi postlasi min, facilanimulon, min, kiu jam en la agxo de dek naux eniris en --
KONSULO BERNICK Kaj sekve?
JOHAN TONNESEN Nu, Karsten, nun mi faros konfeson, pri kiu mi hontas.
KONSULO BERNICK Vi do ne konfesis al sxi la konekson?
JOHAN TONNESEN Jes. Ne estis gxuste de mi, sed mi ne povis alion fari. Vi ne povas imagi al vi, kio Lona estis por mi. Vi neniam toleris sxin; sed por mi sxi estis kvazaux patrino. En la unuaj jaroj, kiam estis pene por ni tie transe, -- ho! kiel sxi laboris! Kaj kiam mi estis malsana dum longa tempo, kaj nenion enspezis, kaj ne povis protesti, sxi komencis kanti kanzonojn en la kafejoj, -- prezenti prelegojn, pri kiuj la homoj sxercadis; kaj sxi ankaux verkis libron, pri kiu sxi poste kaj ridis kaj ploris, -- cxion por subteni la vivon en mi. Cxu mi do povus rigardi, ke sxi, cxi tiun vintron marasmigxu, _sxi_, kiu penegadis por mi? Ne, tion mi ne povis, Karsten. Kaj jen mi diris: Vojagxu vi, Lona; ne timu pro _mi_; mi ne estas nepripensema, kiel vi pensas. Kaj jen -- jen sxi sciigxis.
KONSULO BERNICK Kiel sxi prenis tion?
JOHAN TONNESEN Nu, sxi opiniis, kiel vere estis, ke kiam mi scias ke mi estas senkulpa, ne povus esti embaraso por mi fari ekskurseton cxi tien. Sed estu trankvila; Lona nenion malkasxos, kaj _mi_ gardos mian busxon la duan fojon.
KONSULO BERNICK Nu ja; mi fidas tion.
JOHAN TONNESEN Jen mia mano. Kaj nun ni ne plu parolu pri tiu malnova historio; felicxe gxi estas la sola petolajxo pri kiu iu el ni estas kulpa, mi pensas. Nun mi volas gxui la malmultajn tagojn, kiujn mi restos cxi tie. Vi ne imagas kian bonegan ekskurson ni havis cxi-matene. Kiu imagus ke tiu knabineto, kiu cxirkauxkuris ludante angxelon en la teatro --! Sed diru, -- kio poste okazis pri sxiaj gepatroj?
KONSULO BERNICK Ho, kara, mi ne scias pri io pli rakontinda, ol tio kion mi skribis al vi tuj post kiam vi estis forvojagxinta. Nu, vi ja ricevis la du leterojn?
JOHAN TONNESEN Jes, ja, mi havas ambaux. La drinkemulo ja forkuris de sxi?
KONSULO BERNICK Kaj poste mortigxis en ebrieco.
JOHAN TONNESEN Ankaux _sxi_ mortis mallonge poste? Sed vi certe faris por sxi tion kion vi kasxe povus fari?
KONSULO BERNICK Sxi estis fiera; sxi nenion perfidis, kaj volis akcepti nenion.
JOHAN TONNESEN Nu, tamen estis gxuste de vi preni Dina en la domon.
KONSULO BERNICK Jes, efektive estis. Cetere estis vere Marta, kiu efektivigis tion.
JOHAN TONNESEN Do estis Marta? Jes, Marta -- vere -- kie _sxi_ estas hodiaux?
KONSULO BERNICK Nu _sxi_, -- kiam sxi ne devas atenti pri la lernejo, sxi havas siajn malsanulojn.
JOHAN TONNESEN Do estas Marta, kiu okupis sin pri sxi.
KONSULO BERNICK Jes. Marta ja cxiam havis emon por edukado. Tial sxi ankaux akceptis oficon en la lernejo. Tio estis ege malsagxa de sxi.
JOHAN TONNESEN Jes, sxi aspektis ege laca hieraux; _mi_ ankaux timas, ke sxi ne havas sanon por tio.
KONSULO BERNICK Ho, pri la sano, sxi eble eltenus. Sed estas malagrable por _mi_; sxajnas kvazaux mi, sxia frato, ne volus subteni sxin.
JOHAN TONNESEN Subteni? Mi kredis, ke sxi havas tioman kapitalon mem --
KONSULO BERNICK Ecx ne sxilingon. Vi certe memoras, kiel pene estis por patrino, kiam vi forvojagxis. Sxi dauxrigis ioman tempon per kunhelpo de mi; sed per tio mi ne longe povus esti kontenta. Kaj mi akceptis anigxi en la firmaon; sed ecx ne _tio_ estis sukceso. Mi tial devis transpreni cxion, kaj kiam ni faris la bilancon, montrigxis, ke restis preskaux nenio el la parto de patrino. Kiam patrino mallonge poste mortis, ankaux Marta staris senrimeda.
JOHAN TONNESEN Kompatinda Marta!