Part 2
(_Frauxlino Bernick_ kaj _Dina_ estas jam helpinta al la servistino enporti la kafajxojn. Cxiuj sinjorinoj prenas lokon tie ekstere; ili parolas supermezure amike al _Dina_. Iom poste sxi iras en la salonon kaj sercxas sian manlaboron.)
SINJORINO BERNICK (ekstere apud la kafotablo) Dina, cxu ne ankaux vi --?
DINA Ne, dankon; mi ne volas.
(Sxi eksidas kun sia kudrajxo. _Sinjorino Bernick_ kaj la _adjunkto_ intersxangxas kelkajn vortojn; momenton poste li eniras en la salonon.)
ADJUNKTO RORLUND (improvizas pretekston por iri al la tablo kaj diras mallauxte:) Dina.
DINA Jes.
ADJUNKTO RORLUND Kial Vi ne volas sidi tie ekstere?
DINA Kiam mi envenis kun la kafo, mi povis vidi sur la fremda sinjorino, ke ili estis parolintaj pri mi.
ADJUNKTO RORLUND Kaj cxu Vi ne ankaux vidis, kiel amike sxi kondutis al Vi tie ekstere?
DINA Sed tion mi ne toleras!
ADJUNKTO RORLUND Vi havas obstinan animon, Dina.
DINA Jes.
ADJUNKTO RORLUND Sed kial Vi kondutas tiel?
DINA Mi ne estas alia.
ADJUNKTO RORLUND Cxu Vi ne povus konduti alimaniere?
DINA Ne.
ADJUNKTO RORLUND Kial ne?
DINA (rigardas lin) Mi ja apartenas al la morale perdituloj.
ADJUNKTO RORLUND Fi, Dina!
DINA Ankaux patrino apartenis al la morale perdituloj.
ADJUNKTO RORLUND Kiu parolis al Vi pri tiajxoj?
DINA Neniuj; ili neniam parolas. Kial ili tion ne faras? Cxiuj ili kondutas al mi tiel konvene, kvazaux mi rompigxus, se --. Ho, kiom mi malamas tiun bonkorecon.
ADJUNKTO RORLUND Kara Dina, mi bone komprenas, ke Vi sentas premon cxi tie, sed --
DINA Jes, se mi povus iri longe foren. Mi certe helpus min mem antauxen, se mi ne vivus inter homoj, kiuj estas tiel -- tiel --
ADJUNKTO RORLUND Kiel kiaj?
DINA Tiel decaj kaj tiel moralaj.
ADJUNKTO RORLUND Tamen Dina, tion Vi ne pensas.
DINA Ho, Vi bone komprenas kiel mi pensas. Cxiun tagon Hilda kaj Netta venas, por ke mi prenu ilin kiel modelojn. Mi neniam povos farigxi tiel deca kiel ili. Mi ne _volas_ tiel farigxi. Ho, se mi estus longe fore, mi certe farigxus sagxa.
ADJUNKTO RORLUND Vi ja _estas_ sagxa, kara Dina.
DINA Kiel tio helpas min cxi tie?
ADJUNKTO RORLUND Do vojagxi --. Cxu Vi pensas serioze pri _tio_?
DINA Mi ne restus tagon pli longe, se _Vi_ ne estus.
ADJUNKTO RORLUND Diru Dina, -- kial Vi vere tiel volonte estas kune kun mi?
DINA Cxar Vi lernigas al mi tiom da belajxoj.
ADJUNKTO RORLUND Belajxoj? Cxu Vi nomas tion kion mi povas lernigi al Vi belajxoj?
DINA Jes. Aux vere -- Vi lernigas al mi ion; sed kiam mi auxdas vin paroli, mi ekrigardas tiom da belajxoj.
ADJUNKTO RORLUND Kio do estas por Vi belajxo?
DINA Tion mi neniam pripensis.
ADJUNKTO RORLUND Pripensu do nun. Kio do estas por Vi belajxo?
DINA Belajxo estas io granda -- kaj tre fora.
ADJUNKTO RORLUND Hm. -- Kara Dina, mi kore sentas zorgon pro Vi.
DINA Nur _tio_?
ADJUNKTO RORLUND Vi certe bone scias kiel nedireble kara Vi estas por mi.
DINA Se mi estus Hilda aux Netta, Vi ne timus observigi tion al aliuloj.
ADJUNKTO RORLUND Ho Dina, Vi ne povas facile prijugxi la mil konsiderojn --. Kiam viro estas starigita kiel morala subteno por la socio en kiu li vivas, jen --; oni ne povas esti tro singardema. Se mi nur estus certa, ke oni gxuste komprenus kaj interpretus miajn motivojn --. Sed egale; Vi _devas_ esti kaj _estos_ helpata supren. Dina, cxu estas interkonsento, ke kiam mi venos -- kiam la kondicxoj permesos al mi veni -- kaj mi diros: jen mia mano, -- Vi volos akcepti gxin kaj farigxi mia edzino? -- Cxu Vi tion promesas al mi Dina?
DINA Jes.
ADJUNKTO RORLUND Dankon, dankon! Cxar ankaux por mi --. Ho Dina, mi tenas Vin kara --. Tsxsx; iu venas. Dina, pro mi, -- eliru al la aliuloj.
(Sxi eliras al la kafotablo. En la sama momento venas _grandkomercisto Rummel_, _komercisto Sandstad_ kaj _komercisto Vigeland_ el la antauxa cxambro maldekstre, sekvataj de _konsulo Bernick_, kiu tenas amaseton da paperoj en la mano.)
KONSULO BERNICK Nu; do la afero estas decidita.
KOMERCISTO VIGELAND Jes, je la nomo de Dio, lasu gxin nun tia.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Gxi estas decidita, Bernick! Vorto de norvego staras fikse kiel la rokoj de la Dovre montaro, tion vi scias!
KONSULO BERNICK Kaj neniu perfidos; neniu retiros sin, kia ajn opozicio ni renkontos.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ni staras kaj falas kune, Bernick!
HILMAR TONNESEN (kiu venas de la gxardena pordo) Falas? Permesu, cxu ne estas la fervojo, kiu falas?
KONSULO BERNICK Ne, kontrauxe, gxi estos iranta --
GRANDKOMERCISTO RUMMEL -- per vaporo, sinjoro Tonnesen.
HILMAR TONNESEN (pli proksime) Cxu?
ADJUNKTO RORLUND Kiel?
SINJORINO BERNICK (cxe la gxardena pordo) Sed, kara Karsten, kio do vere estas --?
KONSULO BERNICK Ho, kara Betty, kiel tio do interesas _vin_? (al la tri sinjoroj) Sed nun ni devas ellabori la listojn, ju pli frue, des pli bone. Estas memsekvo, ke ni kvar subskribas unue. La pozicio, kiun ni havas en la socio, devigas nin strecxi nin tiel foren kiel eblas.
KOMERCISTO SANDSTAD Kompreneble, sinjoro konsulo.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Farigxos, Bernick; jxurite.
KONSULO BERNICK Jes ja, mi ne dubas pri la rezulto. Ni devas agi cxiu en sia rondo de konatuloj; kaj se ni fine povos montri al vigla partopreno en cxiuj tavoloj de la socio, sekvos de si mem, ke ankaux la komunumo devos kontribui.
SINJORINO BERNICK Tamen, Karsten, vi nepre devas veni por rakonti al ni --
KONSULO BERNICK Ho kara Betty, estas io en kio sinjorinoj ne povas trovi komprenon.
HILMAR TONNESEN Vi tamen zorgos pri la fervoja afero?
KONSULO BERNICK Jes, kompreneble.
ADJUNKTO RORLUND Sed lastan jaron, sinjoro konsulo --?
KONSULO BERNICK Lastan jaron estis tute alia afero. Tiam temis pri marborda linio --
KOMERCISTO VIGELAND -- kiu estus tute superflua, sinjoro adjunkto; cxar ni ja havas vapor-sxipojn --
KOMERCISTO SANDSTAD -- kaj kiu farigxus ekstreme multekosta, --
GRANDKOMERCISTO RUMMEL -- jes kaj kiu malutilus al gravaj interesoj en nia urbo.
KONSULO BERNICK La esenca afero estis, ke gxi ne utilus al la pli granda socio. Tial mi kontrauxis gxin, kaj tial la intern-landa linio elektigxis.
HILMAR TONNESEN Jes, sed tiu ne tusxos la urbojn en nia regiono.
KONSULO BERNICK Gxi tusxos _nian_ urbon, mia kara Hilmar; cxar nun ni konstruos flankan fervojon cxi tien.
HILMAR TONNESEN Aha; nova elpensajxo do.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Jes, cxu ne estas bonega elpensajxo? Cxu?
ADJUNKTO RORLUND Hm --
KOMERCISTO VIGELAND Ne estas neinde, ke la providenco arangxis la terenon por flanka fervojo.
ADJUNKTO RORLUND Cxu vere ke tiel estas, sinjoro Vigeland?
KONSULO BERNICK Jes, mi devas konfesi, ke ankaux mi rigardas tion kiel providencan arangxon, ke mi cxi tiun printempon veturis lauxvale en komerco, kaj hazarde mi venis en valon, kie mi neniam antauxe estis. Frapis min kvazaux fulmo, ke tie ni povus konstrui flankan fervojon al ni. Mi dungis ingxenieron por inspekti la terenon; jen mi havas la intertempajn kalkulojn kaj taksojn; nenio kontrauxas.
SINJORINO BERNICK (dauxre kune kun la sinjorinoj cxe la gxardena pordo) Sed, kara Karsten, ke vi tenis cxion tion kasxita por ni.
KONSULO BERNICK Ho, mia bona Betty, vi tamen ne povus kapti la veran konekson. Cetere mi ne priparolis tion al iu ajn vivanta homo antaux hodiaux. Sed nun la decida momento venis; nun ni agu nekasxite kaj plenforte. Jes, ecx se mi metu cxiun mian ekziston sur tiun aferon, mi realigu gxin.
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ni kune, Bernick; pri tio vi fidu.
ADJUNKTO RORLUND Cxu Vi do atendas tiom multe el tiu cxi entrepreno, sinjoroj?
KONSULO BERNICK Jes, tion mi devus pensi. Kia levstango tio estu por nia tuta socio! Imagu nur la vastajn arbarejojn, kiuj farigxos atingeblaj; imagu la ricxajn erc-ejojn, kiujn ni povos ekspluati; imagu la riveron kun aro da akvofaloj lauxvice en la valo! Kia fabrikado _tie_ povos esti efektivigata!
ADJUNKTO RORLUND Kaj vi ne timas, ke pli ofta interrilato kun malvirta ekstera mondo --?
KONSULO BERNICK Ne; estu tute trankvila, sinjoro adjunkto. Nia eta laborema loko kusxas, lauxdo al Dio, nuntempe sur sana morala fundo; ni ja cxiuj kunhelpis por dreni gxin, se mi rajtas tion diri; kaj tion ni faros estonte, cxiu siamaniere. Vi, sinjoro adjunkto dauxrigos Vian benoricxan agadon en la lernejo kaj en la hejmoj. Ni, la homoj de la praktika laboro, subtenas la socion disvastigante bonfarton en plej eble vastan rondon; -- kaj niaj virinoj, -- jes, nur proksimigxu, miaj sinjorinoj; Vi bonvole devas auxdi -- niaj virinoj, mi diras, niaj edzinoj kaj filinoj, -- jes, agadu negxenitaj en la servo de bonfarado, miaj sinjorinoj, kaj cetere estu helpo kaj komforto por Viaj proksimuloj, kiel mia kara Betty kaj Marta estas por mi kaj Olaf -- (cxirkauxrigardas) Nu, kie estas Olaf hodiaux?
SINJORINO BERNICK Ho, nun dum la feritagoj ne eblas teni lin hejme.
KONSULO BERNICK Do li certe estas malsupre cxe la maro! Vidu, li ne finos antaux ol okazos akcidento.
HILMAR TONNESEN Bah -- eta ludo kun la naturfortoj --
SINJORINO RUMMEL Kiel bele de Vi, ke Vi havas tiom da familia sento, sinjoro Bernick.
KONSULO BERNICK Nu, la familio estas ja la kerno de la socio. Bona hejmo, honestaj kaj fidelaj amikoj, eta dense kunligita rondo, kie neniuj maltrankviligaj elementoj enjxetas sian ombron --
(_Plenrajtigito Krap_ envenas de dekstre kun leteroj kaj gazetoj.)
PLENRAJTIGITO KRAP Eksterlandaj posxtajxoj, sinjoro konsulo; -- kaj telegramo el New York.
KONSULO BERNICK (prenas) Ah, de la sxipa societo de "Indian Girl".
GRANDKOMERCISTO RUMMEL Nu, la posxto venis? Jes, do mi petas permeson.
KOMERCISTO VIGELAND Jes, ankaux mi.
KOMERCISTO SANDSTAD Adiaux, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK Adiaux, adiaux, miaj sinjoroj. Kaj memoru do nian kunvenon hodiaux posttagmeze je la kvina.
LA TRI SINJOROJ Jes; bone; kompreneble. (Ili foriras dekstre.)
KONSULO BERNICK (Li legis la telegramon) Ne, tio cxi estas vere pure usona! Vere sxoka --
SINJORINO BERNICK Dio, Karsten, kio estas?
KONSULO BERNICK Jen, vidu, sinjoro Krap; legu!
PLENRAJTIGITO KRAP (legas) "Faru nur plej etan riparon, sendu 'Indian Girl' transen tuj kiam flosebla; bona sezono; okaze nagxas sur la kargo." Nu, tion mi diru --
KONSULO BERNICK Nagxas sur la kargo! Tiuj sinjoroj bone scias, ke kun tia kargo la sxipo sinkos funden kiel sxtono, se io okazos.
ADJUNKTO RORLUND Jen ni vidas kiel statas en tiuj lauxdataj grandaj socioj.
KONSULO BERNICK Vi pravas; ecx ne respekto por homa vivo, tuj kiam profito venas en la ludon. (al _Krap_) Cxu "Indian Girl" estos mar-preta post kvar -- kvin tagoj?
PLENRAJTIGITO KRAP Jes, se komercisto Vigeland akceptas, ke ni haltigas la laboron sur "La Palmo" intertempe.
KONSULO BERNICK Hm, tion li ne faros. Nu, bonvolu tralegi la posxtajxojn. Auxdu, cxu Vi ne vidis Olaf tie sur la kajo?
PLENRAJTIGITO KRAP Ne, sinjoro konsulo. (Li iras en la plej antauxan cxambron maldekstre.)
KONSULO BERNICK (denove legas la telegramon) Riski la vivon de dek ok homoj! Por tio tiuj sinjoroj ne hezitas --
HILMAR TONNESEN Nu, estas la destino de maristo spiti la elementojn; devas esti io nervostrecxa en tio, kun maldika tabulo inter si kaj la abismo --
KONSULO BERNICK Jes, mi dezirus vidi tiun sxipposedanton cxe ni, kiu povus decidigi sin al tiajxo! Ecx ne unu, ecx ne unu sola -- (ekvidas _Olaf_) Nu, lauxdo al Dio, la knabo cxeestas.
(_Olaf_ kun fisxsxnuro en la mano venis kurante laux la strato kaj enen tra la gxardena pordego.)
OLAF (ankoraux en la gxardeno) Onklo Hilmar, mi malsupreniris kaj rigardis la vapor-sxipon.
KONSULO BERNICK Cxu vi nun denove iris sur la kajon.
OLAF Ne, mi nur estis en boato. Sed imagu, onklo Hilmar; venis surkajen tuta aro da cirkistoj kun cxevaloj kaj bestoj; kaj estis multaj pasagxeroj.
SINJORINO RUMMEL Ho, cxu ni vere vidos cirkon!
ADJUNKTO RORLUND Ni? Tion mi ne supozas.
SINJORINO RUMMEL Ne, kompreneble ne ni, sed --
DINA Mi sxatus vidi cirkon.
OLAF Jes, ankaux mi.
HILMAR TONNESEN Vi estas stultulo. Cxu _tio_ estas io rigardinda? Nura dreso. Ne, kontrauxe estas io alia vidi la gauxcxon flugi trans la Pampo sur sia spireganta mustango. Sed Dio gardu, cxi tie en la urbetoj --
OLAF (tiras la jupon de _frauxlino Bernick_) Onklino Marta, vidu, vidu -- jen ili venas!
SINJORINO HOLT Jes, je Dio, jen ni havas ilin.
SINJORINO LYNGE Hu, la teruraj homoj!
(Multaj _pasagxeroj_ kaj aro da _urbanoj_ venas supren laux la strato.)
SINJORINO RUMMEL Jes, certe estas arlekenoj el la gxusta specio. Rigardu tiun en la griza robo, sinjorino Holt; sxi portas la valizon sur la dorso.
SINJORINO HOLT Jes, imagu, sxi portas gxin sur la ombreltenilo! Kompreneble sxi estas la edzino de la direktoro.
SINJORINO RUMMEL Kaj jen estas la direktoro mem; tiu kun la barbo. Nu, li ja aspektas kiel rabisto. Ne rigardu lin, Hilda!
SINJORINO HOLT Ankaux vi ne, Netta.
OLAF Panjo, la direktoro salutas al ni.
KONSULO BERNICK Kion do?
SINJORINO BERNICK Kion vi diras, infano?
SINJORINO RUMMEL Jes, je Dio, jen ankaux la virino salutas!
KONSULO BERNICK Ne, _tio_ estas do tro senhonta!
FRAUXLINO BERNICK (kun nevolonta ekkrio) Ah --!
SINJORINO BERNICK Kio estas, Marta?
SINJORINO BERNICK Ho ne, nenio; sxajnis nur al mi --
OLAF (krias el gxojo) Vidu, vidu, jen venas la aliuloj kun la cxevaloj kaj la bestoj! Kaj jen ankaux la usonanoj! Cxiuj la maristoj sur "Indian Girl" --
(Oni auxdas "Yankee Doodle" akompanata de klarneto kaj tamburo.)
HILMAR TONNESEN (kovras la orelojn) Uf, uf, uf!
ADJUNKTO RORLUND Mi kredas, ke ni izolu nin iomete, miaj sinjorinoj; tio cxi ne estas io por ni. Ni reiru al nia laboro.
SINJORINO BERNICK Cxu ni eble antauxen tiru la kurtenojn?
ADJUNKTO RORLUND Jes, jen gxuste kion mi pensis.
(La _sinjorinoj_ trovas siajn sidlokojn cxe la tablo; la _adjunkto_ fermas la gxardenan pordon kaj antauxen tiras la kurtenojn al gxi kaj al la fenestroj; farigxas duone mallume en la cxambro.)
OLAF (kiu sxtele rigardas) Panjo, nun la direktor-edzino staras cxe la akvokrano lavante sian vizagxon.
SINJORINO BERNICK Cxu! Meze sur la vendoplaco!
SINJORINO RUMMEL Kaj tio dum brile hela tago!
HILMAR TONNESEN Nu, se mi vojagxis en dezerto kaj trovis cisternon, ankaux mi ne hezitus --. Uf, tiu terura klarneto!
ADJUNKTO RORLUND Estas vere evidenta kauxzo por la polico por procedi.
KONSULO BERNICK Nu do; kun eksterlandanoj oni ne devas esti tro severa; tiuj homoj ja ne havas la enradikitan senton de deco, kiu tenas _nin_ ene inter la gxustaj baroj. Lasu ilin nur devojigxi. Kiel tio afektas nin? Tiu gxena konduto, kiu kontrauxas kutimon kaj bonajn morojn, felicxe ne rilatas al nia socio, se mi rajtas tiel paroli. -- Jen kio!
(La _fremda sinjorino_ rapide envenas tra la pordo dekstre.)
LA SINJORINOJ (timigite sed mallauxte) La rajdistino! La direktoredzino!
SINJORINO BERNICK Dio, kion tio signifu!
FRAUXLINO BERNICK (eksaltas) Ah --!
LA SINJORINO Bonan tagon, kara Betty! Bonan tagon, Marta! Bonan tagon bofrato!
SINJORINO BERNICK (ekkrie) Lona --!
KONSULO BERNICK (ekretirigxas) Je mia vivo --!
SINJORINO HOLT Sed Dio kompatu --!
SINJORINO RUMMEL Vere ne eblas --!
HILMAR TONNESEN Nu! Uf!
SINJORINO BERNICK Lona --! Cxu vere --?
FRAUXLINO HESSEL Cxu estas mi? Jes, efektive ke estas mi; Vi bonvole povas cxirkauxbraki min por tio.
HILMAR TONNESEN Uf; uf!
SINJORINO BERNICK Kaj nun vi venas cxi tien kiel --?
KONSULO BERNICK -- kaj vere volas ludi rolon --?
FRAUXLINO HESSEL Ludi rolon? Kiel ludi rolon?
KONSULO BERNICK Jes, mi pensas -- kun la rajdistoj --
FRAUXLINO HESSEL Hahaha! Cxu vi estas freneza, bofrato? Cxu vi kredas, ke mi apartenas al la rajdistoj? Ne; vere faris mi multajn artajxojn, kaj arlekenis multmaniere --
SINJORINO RUMMEL Hm --
FRAUXLINO HESSEL -- sed akrobatajxojn sur cxevaldorso mi neniam faris.
KONSULO BERNICK Do ne --
SINJORINO BERNICK Ah, dank' al Dio!
FRAUXLINO HESSEL Ne, ni venis gxuste kiel aliaj decaj homoj, -- tamen kun dualoka bileto, sed al tio ni estas kutimitaj.
SINJORINO BERNICK Vi diras ni?
KONSULO BERNICK (pasxon pli proksimen) Kiuj ni?
FRAUXLINO HESSEL Mi kaj la infano, kompreneble.
LA SINJORINOJ (ekkrie) La infano!
HILMAR TONNESEN Kio!
ADJUNKTO RORLUND Nu, jen io direnda --!
SINJORINO BERNICK Sed kion vi aludas, Lona?
FRAUXLINO HESSEL Kompreneble mi aludas al John; mi ja ne havas alian infanon ol John, mi scias, -- aux Johan, kiel vi nomis lin.
SINJORINO BERNICK Johan --!
SINJORINO RUMMEL (mallauxte al _sinjorino Lynge_) La perdita frato!
KONSULO BERNICK (hezite) Cxu Johan kunvenis?
FRAUXLINO HESSEL Nu jes; nu jes; mi ja ne vojagxas sen li. Sed vi aspektas tiel triste. Kaj vi sidas en krepusko kudrante ion blankan. Cxu estas morto en la familio?
ADJUNKTO RORLUND Frauxlino, vi trovas vin en la asocio por morale perditaj --
FRAUXLINO HESSEL (duonlauxte) Kion vi diras? Tiuj belaj, silentemaj sinjorinoj estus --?
SINJORINO RUMMEL Ne _nun_ mi diru --!
FRAUXLINO HESSEL Ah, komprenas, komprenas! Sed diable, estas ja sinjorino Rummel! Kaj jen ankaux sinjorino Holt! Nu, ni tri ne junigxis de post lastfoje. Sed auxskultu nun bonuloj; lasu nun la morale perditaj atendi almenaux tagon; ili ne plimalbonigxos pro tio. Gxoja momento kiel tiu cxi --
ADJUNKTO RORLUND Hejmenveno ne cxiam estas gxoja momento.
FRAUXLINO HESSEL Cxu? Kiel vi legas vian biblion, pastoro?
ADJUNKTO RORLUND Mi ne estas pastoro.
FRAUXLINO HESSEL Nu; tamen tia vi certe farigxos. -- Sed fi, fi, fi, -- tiu cxi morala linajxo odoras tiel putre, -- gxuste kiel mortotuko. Mi kutimigxis al la aero sur la prerioj, mi; mi diru.
KONSULO BERNICK (sekigas la frunton) Jes vere estas iom nauxze cxi ene.
FRAUXLINO HESSEL Atendu, atendu; ni tamen elvenu el la tomba kelo. (tiras la kurtenojn flanken) Plenan taglumon ni havu, kiam la knabo venos. Kaj vi vidos knabon kiu forlavis la infanecon --
HILMAR TONNESEN Uf!
FRAUXLINO HESSEL (malfermas pordon kaj fenestrojn) -- Nu, tio signifas, kiam li _estos_ sin lavinta -- tie supre en la hotelo; cxar sur la vapor-sxipo li farigxis malpura kiel porko.
HILMAR TONNESEN Uf, uf!
FRAUXLINO HESSEL Uf? Jes vere, cxu ne estas --! (montras al _Hilmar_ kaj demandas al la aliuloj) Cxu _li dauxre_ drivas dirante sian uf?
HILMAR TONNESEN Mi ne drivas; mi estas cxi tie pro mia malsano.
ADJUNKTO RORLUND Hm, miaj sinjorinoj, mi opinias ke ne --
FRAUXLINO HESSEL (ekvidante _Olaf_) Cxu _tiu_ estas la _via_, Betty? -- Donu la manegon, knabo! Aux cxu vi timas vian maljunan, malbelan onklinon?
ADJUNKTO RORLUND (metante sian libron sub la brakon) Miaj sinjorinoj, mi opinias ke ne estas animstato por pluen labori hodiaux. Sed morgaux ni ja denove kunvenos?
FRAUXLINO HESSEL (dum la fremdaj sinjorinoj levas sin por adiauxi) Jes, tion ni faru. Mi gxuste estos sur la loko.
ADJUNKTO RORLUND Vi? Permesu, frauxlino, kion _Vi_ volas fari en _nia_ asocio?
FRAUXLINO HESSEL Mi volas aerumi, sinjoro pastoro.
DUA AKTO
(La gxardena salono de la domo de _konsulo Bernick_.)
(_Sinjorino Bernick_ sidas sola cxe la labortablo kun sia kudrajxo. Iom poste venas de dekstre _konsulo Bernick_ kun cxapelo sur la kapo kaj kun gantoj kaj bastono.)
SINJORINO BERNICK Cxu vi jam revenas hejmen, Karsten?
KONSULO BERNICK Jes. Estas iu, kiun mi petis veni.
SINJORINO BERNICK (kun sopiro) Ho jes. Johan certe venos, mi pensas.
KONSULO BERNICK Estas iu viro, mi diras. (demetas la cxapelon) Kie estas cxiuj la sinjorinoj hodiaux!
SINJORINO BERNICK Sinjorino Rummel kaj Hilda ne havas tempon.
KONSULO BERNICK Nu? Sendis ekskuzon?
SINJORINO BERNICK Jes; ili havas tiom da farendajxoj en la domo.
KONSULO BERNICK Kompreneble. Kaj la aliaj ankaux ne venos?
SINJORINO BERNICK Ne, ankaux ili havas ekskuzojn.
KONSULO BERNICK Tion mi estus povinta diri antauxe. Kie estas Olaf?
SINJORINO BERNICK Mi permesis al li iomete promeni kun Dina.
KONSULO BERNICK Hm; Dina, tiu acxa flirtulino --. Imagu ke hieraux sxi tuj ligis sin al Johan --!
SINJORINO BERNICK Sed kara Karsten, Dina ja tute ne scias ke --
KONSULO BERNICK Nu, sed Johan almenaux devus havi la takton ne montri al sxi iun atenton. Mi ja vidis la okuljxetojn de komercisto Vigeland.
SINJORINO BERNICK (kun la kudrajxo sur la genuoj) Karsten, cxu vi povas imagi kion ili volas cxi-hejme?
KONSULO BERNICK Hm; li havas ja bienon tie transe, kiu ne bone prosperas; kaj _sxi_ ja diris hieraux, ke ili devis vojagxi duaklase --
SINJORINO BERNICK Jes, bedauxrinde, eble estas io tia. Sed ke _sxi_ akompanis! _Sxi!_ Post tiu sanga insulto kiun sxi faris al vi --!
KONSULO BERNICK Ho, ne pensu pri tiuj malnovaj historioj.
SINJORINO BERNICK Kiel povas mi pensi pri aliajxoj nuntempe? Li ja estas mia frato; -- ne estas pro li; sed cxiuj malagrablajxoj kiuj kauxzigxus al _vi_ --. Karsten, mi ege timas ke --
KONSULO BERNICK Por kio vi timas?
SINJORINO BERNICK Cxu oni imagus meti lin en karceron pro la mono, kiu malaperis por via patrino?
KONSULO BERNICK Ho, babilajxo! Kiu povas pruvi ke mono malaperis?
SINJORINO BERNICK Ahx Dio, tion scias ja la tuta urbo, bedauxrinde; kaj vi mem ja diris --
KONSULO BERNICK Mi nenion diris. La urbo scias nenion pri tiuj aferoj; cxio estis nur senfundaj onidiroj.
SINJORINO BERNICK Ho kiel grandanima vi estas, Karsten!
KONSULO BERNICK Cxesu pri tiuj memorajxoj, mi diras! Vi ne scias, kiom vi turmentas min revivigi cxion tian! (Li pasxas tien kaj reen sur la planko; jen li forjxetas la bastonon.) Cxagrene ke ili venis hejmen gxuste nun, -- nun kiam mi bezonas bonvoleman animstaton kaj en la urbo kaj en la gazetaro. Korespondigxos al la gazetoj en la najbaraj urboj. Cxu mi akceptas ilin _bone_ aux cxu mi akceptas ilin _malbone_, ambauxkaze tio pridiskutigxos kaj interpretigxos. Oni kirlas cxion tion malnovan, -- tiel kiel _vi_ faras. En socio kiel la nia --. (jxetas la gantojn sur la tablon) Kaj ecx neniun homon mi havas kun kiu mi povas paroli kaj cxe kiu sercxi apogon.
SINJORINO BERNICK Ecx neniu, Karsten?
KONSULO BERNICK Ne, kiu _tiu_ estus? -- Ekhavi ilin sur la nukon gxuste nun! Ne estas dubo ke ili iel faros skandalon, -- precipe sxi. Cxu ne estas malfelicxo havi tiajn homojn en sia familio!
SINJORINO BERNICK Jes, _mi_ ja ne povas kulpigxi ke --
KONSULO BERNICK Pro kio vi ne povas kulpigxi? Ke vi estas parenca al ili? Jen vera vorto.
SINJORINO BERNICK Kaj mi ankaux ne petis ilin veni hejmen.
KONSULO BERNICK Auxdu; jen ni estas! Mi ne petis ilin veni hejmen; mi ne skribis por revenigi ilin; mi ne tiris ilin hejmen per la haroj! Ho, mi scias la tutan cxenon parkere.
SINJORINO BERNICK (ekploras) Sed nun vi ja estas tiel senkoreca --
KONSULO BERNICK Ja, gxuste; ekploru, tiel ke la urbo ricevos ankaux _tion_ por priparoli. Finu tiun stultecon, Betty. Eliru; eble venos iu. Cxu oni vidu la sinjorinon kun rugxaj okuloj? Jes, tio estus bonege, se disvastigxus inter la homoj ke --. Nu, jen mi auxdas iun en la koridoro. (iu frapas) Envenu!
(_Sinjorino Bernick_ eliras sur la gxardenan sxtuparon kun sia kudrajxo. _Sxipkonstruisto Auxne_ envenas de dekstre.)
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Bonan tagon, sinjoro konsulo.
KONSULO BERNICK Bonan tagon. Nu, Vi certe divenas, kion mi volas pri Vi?
SXIPKONSTRUISTO AUXNE La plenrajtigito menciis hieraux, ke la konsulo ne estus kontenta pri --
KONSULO BERNICK Mi estas malkontenta pri la tuta organizado en la sxipfarejo, Auxne. Vi ja neniel progresas pri la averiuloj. "La Palmo" devus ja esti sub velo antaux longe. Komercisto Vigeland venas cxiun tagon cxagrenante min; estas malfacila viro havi kiel kunpartoprenanto en sxipasocio.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE "La Palmo" povos forveli postmorgaux.
KONSULO BERNICK Nu fine. Sed la usonano "Indian Girl", kiu atendis kvin semajnojn kaj --
SXIPKONSTRUISTO AUXNE La usonano? Mi komprenigxis, ke ni unue faru la laboron sur Via propra sxipo.
KONSULO BERNICK Al tio mi ne donis al vi iun kauxzon kredi. Farigxus cxiu ebla progresigo ankaux pri la usonano; sed tio ne okazas.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE La sxipo estas traputrita en la fundo, sinjoro konsulo; ju pli ni flikas, des pli da putrajxo ni trovas.
KONSULO BERNICK Tio ne estas la kialo. Plenrajtigito Krap diris al mi la tutan veron. Vi ne kapablas labori per la novaj masxinoj, kiujn mi havigis, -- aux pli gxuste, vi ne _volas_ labori per ili.