Part 1
Produced by Andrew Sly
Noto de tekstpreparulo: En cxi tiu teatrajxo, la tradukisto uzas komencemajuskla "Vi" por signifi norvega formala alparola pronomo. Ankaux, cxi tiu ASCII-a versio uzas la litero "O" anstataux norvega "streko-O".
HENRIK IBSEN
LA KOLONOJ DE LA SOCIO
Dramo en kvar aktoj
(Samfundets stotter 1877)
Tradukis: Odd Tangerud
Eldonejo JEC Scandinavia a/s Postboks 54 N - 3401 Lier Tel 32 85 50 03 Fax 32 85 50 82
ISBN 82 91 707-52-9
LA KOLONOJ DE LA SOCIO
ROLOJ:
KONSULO BERNICK. SINJORINO BERNICK, lia edzino. OLAF, ilia filo, 13 jara. FRAUXLINO BERNICK, fratino de la konsulo. JOHAN TONNESEN, pli juna frato de sinjorino Bernick. FRAUXLINO HESSEL, sxia pli agxa duonfratino. HILMAR TONNESEN, kuzo de sinjorino Bernick. ADJUNKTO RORLUND. GRANDKOMERCISTO RUMMEL. KOMERCISTO VIGELAND. KOMERCISTO SANDSTAD. DINA DORF, juna knabino en la domo de la konsulo. PLENRAJTIGITO KRAP. SXIPKONSTRUISTO AUXNE. LA EDZINO DE GRANDKOMERCISTO RUMMEL. LA EDZINO DE POSXTESTRO HOLT. LA EDZINO DE DOKTORO LYNGE. FRAUXLINO RUMMEL. FRAUXLINO HOLT. BURGXOJ kaj ALIAJ LOGXANTOJ, FREMDAJ MARISTOJ, PASAGXEROJ sur VAPORSXIPO k.t.p.
(La agado okazas en la domo de konsulo _Bernick_ en eta norvega cxemara urbo.)
UNUA AKTO
(Spaca gxarden-salono en la domo de _konsulo Bernick_. Maldekstre en la antauxo pordo kondukas al la cxambro de la konsulo; pli malantauxe en la sama muro estas simila pordo. Meze sur la kontrauxa pordo estas pli granda enir-pordo. La fona muro estas preskaux tute el spegula vitro kun malferma pordo al largxa gxarden-sxtuparo, super kiu estas etendita sunsxirmilan velon. Sube de la sxtuparo vidigxas parto de la gxardeno, enkadrigita de krado kun mallargxa enir-pordego. Ekstere kaj laux la krado lauxas strato, kies kontrauxa flanko havas malgrandajn hele-koloritajn lignajn domojn. Estas somero kaj varma sunbrilo. Kelkaj homoj foje preterpasas en la strato; oni haltas kaj interparolas; farigxas komerco en vendejo situanta cxe la angulo k.t.p.)
(Ene en la gxardena salono sidas cxirkaux tablo aro da sinjorinoj. Meze antaux la tablo sidas _sinjorino Bernick_. Cxe sxia maldekstra flanko sidas _sinjorino Holt_ kun _filino_, kaj lauxvice _sinjorino Rummel_ kaj _frauxlino Rummel_. Dekstre de _sinjorino Bernick_ sidas _sinjorino Lynge, frauxlino Bernick_ kaj _Dina Dorf_. Cxiuj sinjorinoj estas okupataj pri manlaboro. Sur la tablo kusxas grandaj amasoj da duone pretigitaj kaj prettonditaj linajxoj kaj aliaj vestajxoj. Pli fone, cxe malgranda tablo sur kiu staras du florpotoj kaj glaso da suker-akvo, sidas _adjunkto Rorlund_ legante el libro ore randita, tamen tiel ke nur opaj vortoj auxdigxas de la publiko. Ekstere en la gxardeno kuras _Olaf Bernick_ cxirkauxe pafante al celo per arko.)
(Post momento venas _sxipkonstruisto Auxne_ kviete enen tra la pordo dekstre. Okazas ioma interrompigxo de la legado; _sinjorino Bernick_ kapsignas al li kaj montras al la pordo maldekstre. _Auxne_ trankvile iras tien kaj frapas kelkajn fojojn sur la pordon de la konsulo kviete kaj kun interspacoj. _Plenrajtigito Krap_, kun cxapelo en la mano kaj paperoj sub la brako venas el tiu cxambro.)
PLENRAJTIGITO KRAP Cxu estas vi, kiu frapas?
SXIPKONSTRUISTO AUXNE La konsulo sercxas min.
PLENRAJTIGITO KRAP Li faris; sed ne povas akcepti Vin; li transdonis al mi -- --
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Al Vi? Mi preferus -- --
PLENRAJTIGITO KRAP -- -- transdonis al mi diri, ke Vi devas cxesi pri tiuj sabat-tagaj prelegoj por la laboristoj.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Cxu? Mi pensis ke mi povus uzi mian libertempon -- --
PLENRAJTIGITO KRAP Vi ne devas uzi Vian libertempon por fari la laboristojn sentauxgaj en la labortempo. Lastan sabaton Vi parolis pri la damagxo, kiun la laboristoj ricevus de niaj novaj masxinoj kaj de la nova labormetodo en la sxipfarejo. Kial Vi tion faras?
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Tion mi faras por subteni la socion.
PLENRAJTIGITO KRAP Strange! La konsulo diras, ke tio estas soci-disrompo.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Mia socio ne estas tiu de la konsulo, sinjoro plenrajtigito! Kiel estro de la laborista asocio mi devas -- --
PLENRAJTIGITO KRAP Vi unue kaj cxefe estas laborestro de la sxipfarejo de konsulo Bernick. Vi unue kaj cxefe faru Vian devon al la socio, kiu nomigxas la firmao de konsulo Bernick; cxar estas de _tiu_ ke ni cxiuj vivas. -- Jes, nun Vi scias kion la konsulo dirus al Vi.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE La konsulo ne estus tion _tiel_ dirinta, sinjoro plenrajtigito! Sed mi ja komprenas kiun mi povas danki por tio cxi. Estas la damnita usona averiulo. Tiuj homoj volas progresigi la laboron, kiel ili kutimigxis tie transe, kaj tio --
PLENRAJTIGITO KRAP Nu ja, nu ja; mi ne povas lasi min tirigxi enen en detalojn. Nun Vi konas la opinion de la konsulo; jen suficxe! Bonvolu returni al la farejo; certe bezonigxas; mi baldaux mem venos. -- Pardonu sinjorinoj!
(Li salutas kaj eliras tra la gxardeno kaj malsupren laux la strato. _Sxipkonstruisto Auxne_ eliras silente dekstre. La _adjunkto, _kiu dum la pasinta mallauxta interparolo dauxrigis la legadon, baldaux poste finlegis la libron, kaj batfermas gxin.)
ADJUNKTO RORLUND Jen, miaj karaj auxskultantinoj, pri tio finite.
SINJORINO RUMMEL Oh, kia instruplena rakonto!
SINJORINO HOLT Kaj kun bona moralo!
SINJORINO BERNICK Tia libro vere donas multon pripensindan.
ADJUNKTO RORLUND Ho jes; gxi estas bonfara kontrauxeco al tio, kion ni bedauxrinde cxiutage povas vidi, kaj en gazetoj kaj en periodajxoj. Cxi tiu sxminkita eksterajxo, kiun la grandaj socioj vidigas, -- kion gxi vere kasxas? Vantecon kaj putrecon, se mi povas min tiel esprimi. Neniu morala fundamento sub la piedoj. Per unu vorto, -- ili estas kalkumitaj tombejoj, tiuj grandaj socioj nuntempe.
SINJORINO HOLT Jes tutcerte.
SINJORINO RUMMEL Ni ja nur bezonas rigardi al la usona sxipanaro, kiu nun trovigxas cxi tie.
ADJUNKTO RORLUND Nu, pri tia kanajlaro el la homaro mi ne degnas paroli. Sed ecx en la plej altaj tavoloj, kiel statas _tie_? Dubo kaj fermanta maltrankvilo en cxiuj lokoj; malpaco en la animoj kaj necerteco en cxiuj rilatoj. Kiel ja estas subfosita la familia vivo tie? Kiel ja esprimas sin auxdacaj deziroj renversi ecx la plej gravajn verojn?
DINA (sen suprenrigardi) Tamen cxu ne ankaux multaj grandaj faroj okazas?
ADJUNKTO RORLUND Grandaj faroj --? Mi ne komprenas --
SINJORINO HOLT (surprizita) Sed, Dio, Dina --!
SINJORINO RUMMEL (sammomente) Tamen, Dina, kiel Vi do povas --?
ADJUNKTO RORLUND Mi opinias ke ne estus sane se tiaj faroj trovis enlason cxe ni. Ne, ni cxi-hejme devas danki al Dio, ke statas cxe ni kiel estas. Certe kreskas fiherboj inter la tritiko ankaux cxi tie, bedauxrinde; sed gxin ni sincere klopodas sarki plej eble bone. Gravas ke ni tenu la socion pura, miaj sinjorinoj, -- teni ekstere cxion tion neprovitan, kiun senpacienca tempo volas trudi al ni.
SINJORINO HOLT Kaj el tio bedauxrinde trovigxas pli ol suficxe.
SINJORINO RUMMEL Jes, pasintan jaron pendis de hareto, ke ni ricevus fervojon al la urbo.
SINJORINO BERNICK Nu, tion ja Karsten sukcesis malhelpi.
ADJUNKTO RORLUND La providenco, sinjorino Bernick. Vi povas esti certa, ke Via edzo estis ilo en la mano de iu pli alta, kiam li rifuzis okupigxi pri tiu kaprico.
SINJORINO BERNICK Kaj tamen li spertis suficxe da malico el la gazetoj. Sed ni tute forgesas danki Vin, sinjoro adjunkto. Vere estas tre afable de Vi, ke Vi oferas tiom da tempo por ni.
ADJUNKTO RORLUND Ho nu, nun dum la lerneja ferio --
SINJORINO BERNICK Ja, ja, tamen estas ja ofero, sinjoro adjunkto.
ADJUNKTO RORLUND (lokigas sian segxon pli proksimen.) Ne parolu pri tio, kara sinjorino. Cxu Vi mem ne faras oferon por la bona afero? Kaj cxu Vi gxin ne donas gxoje? Tiuj morale koruptitaj, por kies plibonigo Vi laboras, estas rigardendaj kiel vunditaj soldatoj sur batalkampo; Vi, karaj sinjorinoj estas la diakoninoj, la kompatemaj fratinoj, kiuj sxirkolektas cxarpion por tiuj malfelicxaj vunditoj, metas la bandagxon milde sur la vundon, kuracas kaj sanigas ilin --
SINJORINO BERNICK Certe estas granda donaco de graco vidi cxion en tia bela lumo.
ADJUNKTO RORLUND Multo estas denaska tiurilate; sed multo eblas esti akirata. Gravas vidi la aferojn en la lumo de sincera vivotasko. Jes, kion nun Vi diras, frauxlino Bernick? Cxu Vi ne trovis kvazaux pli sekuran fundamenton kiam Vi oferis vin al la tasko instrui?
FRAUXLINO BERNICK Ahx, mi ne scias kion respondi. Ofte kiam mi iras tie en la lerneja cxambro, mi deziras esti ege fore sur la sovagxa maro.
ADJUNKTO RORLUND Nu auxdu, estas la malkvieto, kara frauxlino. Sed kontraux tiaj maltrankvilaj gastoj oni devas fermi la pordon. La sovagxa maro, -- tion Vi kompreneble ne pensas litere; Vi pensas pri la granda ondanta homa socio, kie multaj submergigxas. Kaj cxu Vi vere tiom alte taksas la vivon, kiun Vi auxdas zumi kaj brui ekstere? Rigardu nur la straton. Tie la homoj iras en la sunbrulo, sxvitantaj kaj baraktantaj kun siaj etaj aferoj. Por ni vere estas pli kontentige sidi malvarmete cxi tie interne turnante la dorson al tiu flanko, de kie venas la perturbo.
FRAUXLINO BERNICK Jes, Dio, vi ja eble tute pravas --
ADJUNKTO RORLUND Kaj en domo kia tiu cxi, -- en bona kaj pura hejmo, kie la familia vivo montras sin en la plej bela aspekto, -- kie paco kaj konkordo regas -- -- (al _sinjorino Bernick_) Al kio Vi auxskultas, sinjorino?
SINJORINO BERNICK (turnita al la plej antauxa pordo maldekstre) Kiel lauxtvocxaj ili farigxas tie interne.
ADJUNKTO RORLUND Cxu io aparte okazas?
SINJORINO BERNICK Mi ne scias. Mi auxdas ke estas iuj ene cxe mia edzo.
(_Hilmar Tonnesen_, kun cigaro en la busxo, envenas tra la pordo dekstre, sed haltas je la vido de tiom da sinjorinoj.)
HILMAR TONNESEN Ho, pardonu -- (volas retiri sin)
SINJORINO BERNICK Ne, Hilmar, proksimu do; vi ne gxenas. Cxu vi ion volas?
HILMAR TONNESEN Ne, mi nur volis enrigardi. Saluton, sinjorinoj. (al _sinjorino Bernick_) Nu, kio do farigxos?
SINJORINO BERNICK Pri kio?
HILMAR TONNESEN Bernick estas ja kunvokinta kunvenon.
SINJORINO BERNICK Cxu? Pri kio do?
HILMAR TONNESEN Ho, estas ja denove tiu fervoj-sensencajxo.
SINJORINO RUMMEL Ne, cxu eblas?
SINJORINO BERNICK Bedauxrinda Karsten, cxu li havu ecx pliajn malagrablajxojn --
ADJUNKTO RORLUND Sed kiel ni komprenu tion cxi, sinjoro Tonnesen? Konsulo Bernick jam lastan jaron konigis, ke li ne volas havi iun fervojon.
HILMAR TONNESEN Jes, tion ankaux mi opinias; sed mi renkontis plenrajtigiton Krap, kaj li rakontis, ke la fervoja afero denove traktigxos, kaj ke Bernick havas kunvenon kun tri el la monhavantoj en la urbo.
SINJORINO RUMMEL Jes, cxu ne estas kiel sxajnis al mi, ke mi auxdis la vocxon de Rummel.
HILMAR TONNESEN Jes, kompreneble Rummel kunestas, kaj ankaux komercisto Sandstad el la deklivo kaj Mikkel Vigeland, -- "Mikelo Sanktulo", kiel oni nomas lin.
ADJUNKTO RORLUND Hm --
HILMAR TONNESEN Pardonu, sinjoro adjunkto.
SINJORINO BERNICK Kaj nun estis ja tie cxi tiel bone kaj trankvile.
HILMAR TONNESEN Nu ja, miaparte mi ne bedauxrus, ke ili komencus denove kvereli. Estus ja ioma amuzado.
ADJUNKTO RORLUND Nu, tiajn amuzadojn mi pensas, ke oni povas senesti.
HILMAR TONNESEN Tio estas laux natura emo. Certaj naturoj bezonas foje sxirantaj bataloj. Sed de tio la etburgxa vivo ne havas multe oferenda, kaj ne estas por cxiu donita -- (foliumas la libron de la adjunkto) "La virino kiel la servantino de la socio". Kia sensencajxo estas tio?
SINJORINO BERNICK Dio, Hilmar, tion vi ne diru. Vi sendube ne legis tiun libron.
HILMAR TONNESEN Ne kaj mi ne intencas legi gxin.
SINJORINO BERNICK Vi versxajne ne bone fartas hodiaux.
HILMAR TONNESEN Ne, mi ne fartas.
SINJORINO BERNICK Cxu vi eble ne bone dormis cxi-nokte?
HILMAR TONNESEN Ne, mi dormis vere malbone. Mi faris promenadon hieraux vespere pro mia malsano. Poste mi pasxadis al la klubo kaj legis vojagxpriskribon pri la norda poluso. Estas io hardanta en tio sekvi la homojn en ilia lukto kontraux la elementoj.
SINJORINO RUMMEL Sed tio ne bone efikis al Vi, sinjoro Tonnesen.
HILMAR TONNESEN Ne; gxi malbone efikis; la tutan nokton mi turnadis duondorme songxante, ke min persekutis abomena rosmaro.
OLAF (kiu envenis supre sur la gxardena sxtuparo) Cxu persekutis vin rosmaro, onklo?
HILMAR TONNESEN Mi tion songxis, vi stultulo! Sed cxu vi dauxre cxirkauxiras ludante per tiu ridinda arko? Kial vi ne havigis al vi veran pafilon?
OLAF Jes, mi volus, sed --
HILMAR TONNESEN Cxar vera pafilo, tiu do havas iun sencon; cxiam estas io nervostrecxa kiam oni estas pafonta.
OLAF Kaj tiam mi povus pafi ursojn, onklo. Sed patro ne permesos al mi.
SINJORINO BERNICK Vi ne devas meti tiajxojn en lian kapon, Hilmar.
HILMAR TONNESEN Hm, -- tiela parencaro edukigxas hodiaux! Oni parolas pri sporto kaj sporto, -- Ho Dio, -- sed cxio estas nur ludo; neniam serioza urgxo al tio hardanta, kio trovigxas en kuragxa renkonto okulon al okulo antaux la dangxero. Ne staru celante al mi per la arko, vi stultulo; vi povus malpreni.
OLAF Ne, onklo, gxi ne havas sagon.
HILMAR TONNESEN Vi ne povas scii; gxi tamen povas havi sagon. Forprenu gxin, mi diras! -- Kial pro diablo vi neniam vojagxis transen al Ameriko en iu el la sxipoj de via patro? Tie vi povus vidi cxason al bizonoj aux lukto kontraux la rugxuloj.
SINJORINO BERNICK Tamen Hilmar do --
OLAF Tion mi volonte farus, onklo; kaj eble mi renkontus onklon Johan kaj onklinon Lona.
HILMAR TONNESEN Hm --; sensencajxo.
SINJORINO BERNICK Nun vi povas reen iri en la gxardenon, Olaf.
OLAF Panjo, cxu mi ankaux povos eliri sur la straton?
SINJORINO BERNICK Jes; sed ne tro foren.
(_Olaf_ kuras elen tra la kradpordo.)
ADJUNKTO RORLUND Vi ne devus meti tiajn kapricojn en la kapon de la infano, sinjoro Tonnesen.
HILMAR TONNESEN Ne, kompreneble, li devas iri cxi tie kaj farigxi fornosidulo, kiel tiom da aliuloj.
ADJUNKTO RORLUND Sed kial Vi mem ne transvojagxos?
HILMAR TONNESEN Mi? Kun mia malsano? Nu, tio komprenigxas; gxin oni ne multe konsideras en la urbo. Sed tamen, -- oni havas ja certajn devojn al la socio al kiu oni apartenas. Devas almenaux esti _iuj_ kiuj tenas la standardon alte. Usx, nun li denove krias!
LA SINJORINOJ Kiu krias?
HILMAR TONNESEN Nu ja, mi ne scias. Ili estas iom lauxtvocxaj tie interne, kaj tio igas min nervoza.
SINJORINO RUMMEL Certe estas mia edzo, sinjoro Tonnesen. Sed mi diru al Vi, li tiom kutimigxis paroli en grandaj kunvenoj --
ADJUNKTO RORLUND Ankaux la aliaj ne estas mallauxtaj, sxajnas al mi.
HILMAR TONNESEN Ne, Dio gardu, kiam temas pri defendo de la monujo, jen --; cxio ja rezultas en kalkulo de bagatelajxoj cxi tie. Usx!
SINJORINO BERNICK Estas almenaux pli bone ol pasinte, kiam cxio foruzigxis en amuzadoj.
SINJORINO LYNGE Cxu vere estis tiel malbone pasinte?
SINJORINO RUMMEL Jes, Vi kredu, sinjorino Lynge. Nomu Vin felicxa, ke Vi tiam ne logxis cxi tie.
SINJORINO HOLT Jes, vere okazis sxangxoj! Ho, kiam mi pensas pri miaj knabinaj tagoj --
SINJORINO RUMMEL Ho pensu nur antaux dekkvar -- dekkvin jaroj. Dio gardu nin kia vivo estis cxi tie! Tiam ekzistis kaj la pilk-klubo kaj la muzik-asocio --
FRAUXLINO BERNICK Kaj la drama-asocio. Gxin mi bone memoras.
SINJORINO RUMMEL Jes, estas _tie_ ke via teatrajxo prezentigxis, sinjoro Tonnesen.
HILMAR TONNESEN (iras al la fono) Nu, kio, kio --!
ADJUNKTO RORLUND Teatrajxo de studento Tonnesen?
SINJORINO RUMMEL Jes, estis longe antaux ol _Vi_ venis cxi tien, sinjoro adjunkto. Cetere gxi prezentigxis nur unu fojon.
SINJORINO LYNGE Cxu ne estis en _tiu_ teatrajxo, ke Vi aktoris kiel amorantino, laux kio Vi diris, sinjorino Rummel?
SINJORINO RUMMEL (ekrigardas post la _adjunkto_) Mi? Tion mi vere ne memoras, sinjorino Lynge. Sed mi bone memoras la bruantaj sociaj arangxoj en la familioj.
SINJORINO HOLT Jes, mi ecx scias pri la domoj, kie ili prezentis du grandajn tagmangxojn semajne.
SINJORINO LYNGE Kaj ankaux venis cxi tien vojagxanta aktor-grupo lauxdire.
SINJORINO RUMMEL Jes, tio estis ja la plej malbona --!
SINJORINO HOLT (maltrankvila) Hm, hm --
SINJORINO RUMMEL Nu, aktoroj? Ne, tion mi tute ne memoras.
SINJORINO LYNGE Jes, tiuj homoj lauxdire faris tiom da petolajxoj. Kiel efektive statas pri tiuj historioj?
SINJORINO RUMMEL Ho, vere estas nenio, sinjorino Lynge.
SINJORINO HOLT Kara Dina, donu al mi tiun linajxon.
SINJORINO BERNICK (samtempe) Kara Dina, eliru kaj petu al Katrine enporti la kafon.
FRAUXLINO BERNICK Mi iru kun vi, Dina.
(_Dina_ kaj _frauxlino Bernick_ eliras tra la plej supera pordo maldekstre.)
SINJORINO BERNICK (ekstaras) Kaj nun vi pardonu al mi momenton, miaj sinjorinoj; mi pensas, ke ni trinku kafon tie ekstere.
(Sxi eliras sur la gxardenan sxtuparon kaj pretigas tablon; la adjunkto staras cxe la pordo kaj parolas kun sxi. _Hilmar Tonnesen_ sidas tie ekstere fumante.)
SINJORINO RUMMEL (mallauxte) Dio, sinjorino Lynge, kiel Vi timigis min!
SINJORINO LYNGE Mi?
SINJORINO HOLT Jes, sed estis ja Vi mem kiu komencis, sinjorino Rummel.
SINJORINO RUMMEL Mi? Ne, kiel Vi povas tion diri, sinjorino Holt? Venis ecx ne vivanta vorto el mia busxo.
SINJORINO LYNGE Sed kio do _estas_?
SINJORINO RUMMEL Kiel povis Vi komenci paroli --! Pensu, -- cxu Vi ne vidis, ke Dina cxeestas?
SINJORINO LYNGE Dina? Sed Dio gardu, cxu estas io pri --?
SINJORINO HOLT Kaj ecx gxuste en _tiu cxi_ domo! Cxu Vi do ne scias, ke estis la frato de sinjorino Bernick --?
SINJORINO LYNGE Cxu li? Mi ja scias nenion; mi estas ja tute nova --
SINJORINO RUMMEL Cxu Vi do ne auxdis ke --? Hm -- (al la filino) Iru en la gxardenon, vi Hilda.
SINJORINO HOLT Kaj ankaux vi, Netta. Kaj estu gxentilaj al la bedauxrinda Dina, kiam sxi revenas.
(_Frauxlino Rummel_ kaj _frauxlino Holt_ eliras en la gxardenon.)
SINJORINO LYNGE Nu, kio do estis pri la frato de sinjorino Bernick?
SINJORINO RUMMEL Cxu Vi ne scias ke li estis tiu en la terura afero?
SINJORINO LYNGE Cxu studento Tonnesen estis en terura afero?
SINJORINO RUMMEL Ne, je Dio, la studento estas ja sxia kuzo, sinjorino Lynge. Mi parolas pri la frato --
SINJORINO HOLT -- la perditulo Tonnesen --
SINJORINO RUMMEL Johan li nomigxis. Li fugxis al Ameriko.
SINJORINO HOLT _Devis_ fugxi, pripensu.
SINJORINO LYNGE Kaj _li_ do estis en terura afero?
SINJORINO RUMMEL Jes, estis io tia --; kiel mi do nomu gxin? Estis io pri la patrino de Dina. Ho, mi memoras kvazaux tio estus hodiaux. Johan Tonnesen tiam estis en la oficejo de maljuna sinjorino Bernick; Karsten Bernick jxus estis veninta de Parizo, -- ankoraux ne estis fiancxigxinta --
SINJORINO LYNGE Nu, sed tiu terura historio?
SINJORINO RUMMEL Jes, vidu, -- tiun vintron la aktora trupo de Moller cxeestis en la urbo --
SINJORINO HOLT -- kaj en tiu trupo estis la aktoro Dorf kaj lia edzino. Cxiuj junaj homoj profunde cxarmigxis de sxi.
SINJORINO RUMMEL Jes, Dio scias kiel ili povis trovi, ke _sxi_ estas bela. Sed jen la aktoro Dorf revenis hejmen malfrue iun vesperon --
SINJORINO HOLT -- tute neatendite --
SINJORINO RUMMEL -- Kaj li trovas --; ne; tio vere ne estas rakontinda.
SINJORINO HOLT Ne, sinjorino Rummel, li trovis nenion, cxar la pordo estis sxlosita interne.
SINJORINO RUMMEL Jes, estas ja tio kion mi diras; li trovis la pordon sxlosita. Kaj pensu, sinjorino, tiu, kiu estis interne, devas salti tra la fenestro.
SINJORINO HOLT Tute supre de mansardo!
SINJORINO LYNGE Kaj tiu estis la frato de sinjorino Bernick?
SINJORINO RUMMEL Jes, efektive estis.
SINJORINO LYNGE Kaj post tio li fugxis al Ameriko?
SINJORINO HOLT Jes, li ja devis fugxi, komprenu.
SINJORINO RUMMEL Cxar poste malkovrigxis io preskaux same malbona; imagu, li estis atencinta la kason --
SINJORINO HOLT Sed tion oni ne certe scias, sinjorino Rummel; eble estis nur onidiroj.
SINJORINO RUMMEL Sed nun auxdu do --! Cxu _tio_ ne estis konata en la tuta urbo? Cxu maljuna sinjorino Bernick ne preskaux bankrotis pro tiu afero? Tion mi ja auxdis de Rummel mem. Sed Dio gardu _mian_ busxon.
SINJORINO HOLT Nu, al sinjorino Dorf la mono almenaux ne iris, cxar sxi --
SINJORINO RUMMEL Ja, Dorf forvojagxis de edzino kaj de infanoj. Sed la sinjorino tamen estis tiel auxdaca resti cxi tie tutan jaron. Montri sin en la teatro sxi ne plu kuragxis; sed sxi vivtenis sin lavante kaj kudrante por homoj --
SINJORINO HOLT Kaj sxi provis komenci danc-lernejon.
SINJORINO RUMMEL Tio kompreneble ne sukcesis. Kiuj gepatroj volus konfidi siajn infanojn al iu tia? Sed ne dauxris longe pri sxi; la bela sinjorino ne estis kutimita al laboro; kaptigxis sxia brusto, kaj sxi mortis.
SINJORINO LYNGE Hu, estas vere teruraj historioj!
SINJORINO RUMMEL Jes, kredu, estis severe elteni por la familio Bernick. Estas la malluma makulo en la suno de ilia felicxo, kiel Rummel iam esprimis sin. Tial neniam parolu pri tiuj aferoj cxi tie en la domo, sinjorino Lynge.
SINJORINO HOLT Kaj pro Dio ankaux ne pri la duonfratino!
SINJORINO LYNGE Jes, sinjorino Bernick havas ja ankaux duonfratinon?
SINJORINO RUMMEL Havis -- felicxe; cxar nun la parenceco certe estas finita inter la du. Jes, sxi estis iu precipa! Imagu, sxi fortondis la harojn, kaj iris en viraj botoj en pluva vetero.
SINJORINO HOLT Kaj kiam la duonfrato -- la perdita subjekto -- estis forkurinta, kaj la tuta urbo kompreneble sxokigxis pro li, -- cxu Vi scias kion sxi tiam faras? Sxi vojagxas transen al li!
SINJORINO RUMMEL Jes, kaj la skandalo, kiun sxi faris antaux ol forvojagxi, sinjorino Holt!
SINJORINO HOLT Tsxsx, ne parolu pri tio.
SINJORINO LYNGE Dio, cxu sxi ankaux faris skandalon?
SINJORINO RUMMEL Jes, nun Vi auxdu, sinjorino Lynge. Bernick estis jxus sin fiancxigxinta al Betty Tonnesen; kaj gxuste kiam li venis kun sxi cxe la brako enen al sxia onklino por informi --
SINJORINO HOLT La gefratoj Tonnesen estis orfaj, Vi sciu --
SINJORINO RUMMEL -- kaj Lona Hessel ekstaras de la segxo kie sxi sidas, kaj donas al la gxentila, kulturita Karsten Bernick vangofrapon, ke resonis en li.
SINJORINO LYNGE Ne, nun mi neniam --!
SINJORINO HOLT Estas tute certe.
SINJORINO RUMMEL Kaj sxi pakis sian kofron kaj forvojagxis al Ameriko.
SINJORINO LYNGE Sed do sxi ja mem estus havinta inklinon al li.
SINJORINO RUMMEL Jes, kredu ke sxi havis. Sxi imagis ke farigxus paro el tiuj du, kiam li revenus el Parizo.
SINJORINO HOLT Jes, imagu, ke sxi kredus tiajxon! Bernick, -- tiu juna bonkonduta grandmonda sinjoro, -- perfekta galantulo, -- favorato de cxiuj virinoj --
SINJORINO RUMMEL -- kaj tamen deca, sinjorino Holt; kaj tiel morala.
SINJORINO LYNGE Sed pri kio okupigxis tiu frauxlino Hessel en Ameriko?
SINJORINO RUMMEL Nu, vidu, super tio kusxas, kiel Rummel iam esprimis sin, vualo, kiu ne estas levinda.
SINJORINO LYNGE Kion tio signifas?
SINJORINO RUMMEL Sxi ja ne plu havas iun rilaton kun la familio, Vi komprenu; sed tiom scias ja la tuta urbo, ke sxi kantis por mono en la gastejoj tie --
SINJORINO HOLT -- kaj sxi faris prelegojn en la salonoj --
SINJORINO RUMMEL -- kaj sxi eldonis nenormalan libron.
SINJORINO LYNGE Cxu vere --!
SINJORINO RUMMEL Ho jes, Lona Hessel efektive estas unu el la sunmakuloj en la familia felicxo de la Bernikoj. Sed nun Vi ja scias pri la aferoj, sinjorino Lynge. Je Dio, mi nur parolis pri tio cxi, por ke Vi gardu Vin.
SINJORINO LYNGE Jes, pri tio Vi povas esti certa ke mi faru. -- Sed tiu bedauxrinda Dina Dorf! Mi vere sentas bedauxron por sxi.
SINJORINO RUMMEL Nu, por sxi estis ja pura felicxo. Imagu se sxi restus en la manoj de la gepatroj! Ni cxiuj kompreneble zorgis pri sxi, admonis sxin plej eble bone. Post ioma tempo frauxlino Bernick decidigis, ke sxi venu en cxi tiun domon.
SINJORINO HOLT Sed malfacila infano sxi cxiam estis. Imagu, -- cxiuj la malbonaj ekzemploj. Tia infano ja ne estas kiel unu el niaj propraj; oni devas preni sxin per la bono, sinjorino Lynge.
SINJORINO RUMMEL Tsxsx, -- jen sxi. (lauxte) Jes, tiu Dina vere estas diligenta knabino. Nu, cxu vi venas, Dina? Ni sidas cxi tie formetante la kudrajxojn.
SINJORINO HOLT Ho, kiel bonodoras via kafo, dolcxa Dina. Tia antauxtagmeza taso da kafo --
SINJORINO BERNICK (ekstere sur la gxardena sxtuparo) Bonvolu, sinjorinoj!