La Asocio de la Junuloj: Dramo en kvin aktoj
Part 9
Nu, do certe vi cxiuj danke akceptas. Sinjoro bienulo Lundestad, vi sidu apud mi; kaj ankaux vi, sinjoro tipografo Aslaksen.
RINGDAL
Jes, cxi tie estos suficxa okazo por tostoj!
DANIEL HEJRE
Jes; kaj eble ne estas senmodeste, se oldulo rezervas al si la toston por la karaj necxeestantoj.
LUNDESTAD
Unu necxeestanto revenos, sinjoro Hejre.
DANIEL HEJRE
La advokato?
LUNDESTAD
Jes; atentu, miaj sinjoroj! Post dek-dek kvin jaroj Stensg[*a]rd sidos en la konsilantaro de la popolo aux de la regxo, eble en ambaux samtempe.
FJELDBO
Post dek-dek kvin jaroj? Jes, sed tiam li ne povos iri fronte por la asocio de la junuloj.
DANIEL HEJRE
Kial ne?
FJELDBO
Ne, cxar tiam li havos suficxe dubindan agxon.
DANIEL HEJRE
Sed tiam li povos marsxi fronte de la asocio de la dubinduloj! Jeno estas ja gxuste kion Lundestad opinias. Li diras kiel Napoleono: la dubinduloj, li diras, estas la materialo el kiu oni faras politikistojn; he-he!
FJELDBO
Jes, sed kiel pri cxio estas, -- _nia_ asocio staru kaj tra novaj kaj dubindaj tagoj. Kaj dauxre gxi estu la asocio de la _junuloj_. Kiam Stensg[*a]rd fondis sian asocion kaj levigxis sur la sxultrojn de la popolo dum la gxojego kaj ebrio de la tago de libereco, tiam li diris: kun la asocio de la junuloj providenco estas en pakto! Rilate nin mi pensas ke ecx la teologo tie staranta kuragxas valorigi tiun vorton.
LA CXAMBELANO
Ankaux mi tiel pensas, miaj amikoj, cxar efektive, -- ni stumblis kaj palpis en malsagxeco; sed bonaj angxeloj staris malantauxe.
LUNDESTAD
Ho, je Dio; la angxeloj, ili tamen estis nur mezvaloraj.
ASLAKSEN
Jes, tio sxuldigxas de la lokaj rilatoj, sinjoro Lundestad!
Kurteno