La Asocio de la Junuloj: Dramo en kvin aktoj

Part 8

Chapter 8 3,827 words Public domain Markdown

Jes, vi! Farigxis la estranto en cxi tiu domo; Vi eliras kaj envenas; mi petas vian konsilon en cxio ajn, -- kaj tamen --

FJELDBO

Nu ja, tamen?

LA CXAMBELANO

Tamen estas io kasxe cxe vi; io damnita; io -- io distingita kiun mi tute ne sxatas!

FJELDBO

Sed pliklarigu do!

LA CXAMBELANO

Mi? Estas vi kiu priklarigus, nepre! Sed nun estu por vi kiel estas.

FJELDBO

Sinjoro cxambelano, ni du ne komprenas unu la alian. Mi ne havas kambion por resendi; sed povus okazi, ke mi alportus ecx pli grandan oferon.

LA CXAMBELANO

Cxu? Per kio?

FJELDBO

Per silento.

LA CXAMBELANO

Per silento. Cxu mi diru al vi kion mi dezirus? Farigxi kruda, sakri, eniri la asocion de la junuloj! Vi estas distingita rigidnukulo, sinjoro farejkuracisto; -- kaj tio ne konvenas en nia libereca asocio. Jen Stensg[*a]rd; li ne estas tia; kaj tial li povos veni en cxi tiun domon; li devos --; li devos --! Ho, mi ne emas, je mia benata felicxo --! Nun estu por vi kiel estas; kiel oni sternas, oni dormas.

LUNDESTAD

(de la fono) Felicxo pri la tago, sinjoro cxambelano! Permesu ke mi deziras al vi honoron kaj cxion bonan --

LA CXAMBELANO

Ho, je diablo, -- mi preskaux diris. Cxio estas flikajxo, mia kara Lundestad. Nenio funde toleras provon en cxi tiu mondo.

LUNDESTAD

Jes, tiel ankaux diras la kreditoroj de proprietulo Monsen.

LA CXAMBELANO

Jes, tio cxi pri Monsen! Cxu tio ne frapis vin kiel fulmo?

LUNDESTAD

Ho, vi jam longe antauxdiris tion, vi, sinjoro cxambelano.

LA CXAMBELANO

Hm, hm; -- jes, certe mi faris; ne estas pli longe ol de antauxhieraux ke li venis pete --

FJELDBO

Eble por savigxi.

LUNDESTAD

Neeblus; li sinkis tro profunden; -- kaj tio kio okazas, efektive estas la plej bona.

LA CXAMBELANO

Bone efiku! Cxu vi ankaux trovas tion la plej bona ke vi venkigxis en la elekto hieraux?

LUNDESTAD

Mi ja ne venkigxis; cxio iris ja laux mia propra volo. Kun Stensg[*a]rd oni ne kornobatu; li havas tion, por kio ni aliuloj devas mordi niajn fingrojn.

LA CXAMBELANO

Nu, tiun esprimon mi ne tute komprenas --?

LUNDESTAD

Li havas la kapablon kuntiri la homamason. Kaj cxar li estas tiel bonsxanca, ke li nek malhelpigxas de karaktero aux de konvinko aux de socia stato, estas tre facile por li esti liberala.

LA CXAMBELANO

Mi vere opinius, ke ankaux ni estas liberalaj.

LUNDESTAD

Je Dio, ni estas liberalaj, sinjoro cxambelano; neniu dubo pri tio. Sed pri tio estas direnda, ke ni estas nur liberalaj en la nomo de ni mem; sed nun Stensg[*a]rd venas kaj estas liberala en la nomo ankaux de aliuloj. Tio estas la nova en la afero.

LA CXAMBELANO

Kaj tiun renversadon vi volas subteni?

LUNDESTAD

Mi legis en malnovaj libroj pri historio, ke en pli fruaj tempoj estis homoj kiuj povis elsorcxi fantomojn; sed ili ne povis ilin reen forsorcxi.

LA CXAMBELANO

Sed kara Lundestad, kiel povas vi, kiel erudita viro --?

LUNDESTAD

Mi ja scias ke tio estas papista supersticxo, sinjoro cxambelano; sed estas pri novaj ideoj kiel pri fantomoj; oni ne povas reen forsorcxi ilin; kaj tial oni devas arangxi sin kun ili plej eble bone.

LA CXAMBELANO

Jes, tamen nun kiam Monsen estas falinta, kaj versxajne la tuta sekvantaro de perturbuloj kun li --

LUNDESTAD

Se Monsen estus falinta du aux tri tagojn pli frue, multo estus alia.

LA CXAMBELANO

Bedauxrinde; vi estis tro rapida --

LUNDESTAD

Mi havis ankaux konsiderojn rilate al vi, sinjoro cxambelano.

LA CXAMBELANO

Rilate al mi?

LUNDESTAD

Nia partio devas konservi sian honestecon en la okuloj de la homoj. Ni reprezentas la malnovan, fundamente fiksan norvegan honestecon. Se mi estus perfidinta Stensg[*a]rd, -- vi ja scias ke li havas certan paperon --

LA CXAMBELANO

Nun ne plu.

LUNDESTAD

Kio?

LA CXAMBELANO

Jen gxi estas.

LUNDESTAD

Cxu li sendis gxin reen al vi?

LA CXAMBELANO

Jes. Persone li estas honestulo; tiun ateston mi devas doni al li.

LUNDESTAD

(pripensante) Advokato Stensg[*a]rd havas bonajn talentojn.

STENSG[*A]RD

(de la fono; haltas apud la pordo) Cxu vi permesas ke mi proksimigxu?

LA CXAMBELANO

(al li) Vi sekure povas.

STENSG[*A]RD

Kaj vi volas akcepti gratulon de mi?

LA CXAMBELANO

Mi volas.

STENSG[*A]RD

Do akceptu gxin varme kaj korege! Kaj kruce forstreku cxiujn skribajn stultajxojn --

LA CXAMBELANO

Mi tenas min al agoj, sinjoro Stensg[*a]rd.

STENSG[*A]RD

Ho Dio benu vin!

LA CXAMBELANO

Kaj ekde hodiaux -- cxar vi tiel deziras -- ekde hodiaux vi estos kiel hejme cxi tie.

STENSG[*A]RD

Cxu permesigxas? Cxu permesigxas? (oni frapas)

LA CXAMBELANO

Envenu!

(Pluraj viroj el la komunumo, membroj de la urba konsilantaro k.t.p. _La cxambelano_ iras al ili renkonte, akceptas gratulojn kaj parolas kun ili.)

TORA

(kiu dume estas enveninta per la plej malantauxa pordo maldekstre) Sinjoro Stensg[*a]rd, permesu ke mi dankas vin silente.

STENSG[*A]RD

Vi sinjorino!

TORA

Patro diris al mi kiel bele vi kondutis.

STENSG[*A]RD

Sed --?

TORA

Ahx, kiom ni misjugxis vin!

STENSG[*A]RD

Cxu vi --?

TORA

Vi ja mem kulpis; -- ne, ne; la kulpo estis nia. Ho, kiel kore mi dezirus rebonigi tion.

STENSG[*A]RD

Vi volis? Vi volis mem? Cxu vere ke vi volis --?

TORA

Cxiuj; se ni vere povus --

LA CXAMBELANO

Refresxigajxoj al la sinjoroj, mia infano!

TORA

Jen ili baldaux.

(Sxi reiras al la pordo, de kie baldaux poste envenas la servistino kun vino kaj bakajxoj, kiujn sxi ofertas cxirkauxe dum la sekvanta sceno.)

STENSG[*A]RD

Kara, lerta Lundestad; mi sentas min kiel venkinta dio!

LUNDESTAD

Tia vi certe sentis vin ankaux hieraux.

STENSG[*A]RD

Pa; hodiaux estas io alia; la plej bona, la kulmino! La gloro, la brilo super la vivo!

LUNDESTAD

Oho; pensoj pri amo?

STENSG[*A]RD

Ne pensoj! Felicxo, felicxo; amofelicxo!

LUNDESTAD

Do bofrato Bastian portis al vi la respondon?

STENSG[*A]RD

Bastian --?

LUNDESTAD

Jes, li sugestis pri io hieraux; li estis ja promesinta paroli por vi al knabineto.

STENSG[*A]RD

Ho, babilajxo --

LUNDESTAD

Ne timu min. Se vi tion ankoraux ne scias, mi povas tion diri al vi; vi venkis, sinjoro Stensg[*a]rd; Mi tion scias de Ringdal.

STENSG[*A]RD

Kion vi havas de Ringdal?

LUNDESTAD

Frauxlino Monsen donis sian "Jes".

STENSG[*A]RD

Kion vi diras?

LUNDESTAD

Sian "Jes", mi diras.

STENSG[*A]RD

Jes? Jes? Kaj la patro forkurinta!

LUNDESTAD

Sed ne la filino.

STENSG[*A]RD

Sian "Jes"! Meze en tia familia skandalo! Kiel nevirinece! Tiajxo ja forpusxus cxiun ajn senteman viron. Sed estas miskompreno la tuta afero. Mi neniam petis al Bastian --; kiel do povis tiu bruto --? Nu sensignife, ne rilatas al mi; por kio li faris li devas mem respondeci.

DANIEL HEJRE

(de la fono) He-he; granda kunveno; jes, kompreneble; oni prezentas sin, oni flatas, kiel oni diras. Eble ankaux mi permesigxas --

LA CXAMBELANO

Dankon, dankon, malnova amiko!

DANIEL HEJRE

Je Dio, vi altestimata; ne tro sobigxu. (novaj gastoj venas) Jen ni havas la asistantojn de la justeco; -- la ekzekucia potenco --; nu suficxe! (al _Stensg[*a]rd_) Aha, mia kara, felicxa juna sinjoro; cxu jen vi estas? Vian manon! Akceptu la aserton de nesxajnigita gxojo de maljunulo.

STENSG[*A]RD

Pri kio?

DANIEL HEJRE

Hieraux vi petis min paroli iom dubesence pri vi al sxi, kiun vi ja scias --

STENSG[*A]RD

Nu jes, jes; kio sekve?

DANIEL HEJRE

Estis por mi korega gxojo plenumi vian deziron --

STENSG[*A]RD

Kio sekve; kio sekve, mi demandas? Kiel sxi reagis?

DANIEL HEJRE

Kiel amanta virino, kompreneble! ekploris; frapsxlosis la pordon; volis nek respondi nek montri sin --

STENSG[*A]RD

Ho, dankon al Dio!

DANIEL HEJRE

Vi estas barbara! Meti vidvinan koron al tia kruela provo; konduti tiel en gxuo de la suferoj de la jxaluzo --! Sed la amo havas okulojn kiel kato; suficxe dirite; cxar hodiaux kiam mi preteriris, staris sinjorino Rundholmen fresxa kaj floranta en la malferma fenestro kombante siajn harojn; lauxsxajne iu marvirino, se permesigxas tion diri; -- ho, jen tauxga virino!

STENSG[*A]RD

Nu? Kaj kio plue?

DANIEL HEJRE

Nu, sxi ridis kvazaux obsedita; kaj strecxe sxi suprenlevis leteron kaj kriis: Svatpropona letero, sinjoro Hejre; mi fiancxinigxis hieraux!

STENSG[*A]RD

Kio? Fiancxinigxis?

DANIEL HEJRE

Koran gratulon, juna sinjoro; gxojigas min nepriskribeble, ke mi estas la unua, kiu povus anonci al vi --

STENSG[*A]RD

Stultajxo! Estas nur babilajxo!

DANIEL HEJRE

Kio estas nur babilajxo?

STENSG[*A]RD

Vi ne komprenis sxin; aux sxi ne komprenis --! Cxu vi estas freneza? Nun kiam Monsen falis, versxajne ankaux sxi --

DANIEL HEJRE

Ne, je mia savo sxi ne, sinjoro! Sinjorino Rundholmen staras sur solidaj piedoj.

STENSG[*A]RD

Egale. Miaj pensoj iras en tute alia direkto. Tio pri la letero estis nur sxerco, veto, tion vi ja auxdis. Kara sinjoro Hejre, faru al mi la servon ne paroli al iu ajn pri tiu stulta historio.

DANIEL HEJRE

Komprenas; komprenas! Estu tenata sekrete; jen kion oni nomas romantiko. Ahx ja; la junuloj volas cxiam esti poeziemaj!

STENSG[*A]RD

Jes, jes; silentu nur; mi rekompencos vin por tio, -- procesi por vi --; Tsxsx; mi fidas vin. (foriras)

LA CXAMBELANO

(kiu dume parolis kun _Lundestad_) Ne, Lundestad, -- _tion_ mi vere ne povas kredi.

LUNDESTAD

Nun mi sakris, sinjoro cxambelano! Mi havas tion de la busxo de Daniel Hejre mem.

DANIEL HEJRE

Kion vi havas de mia busxo, se mi rajtas demandi?

LA CXAMBELANO

Diru al mi, -- cxu advokato Stensg[*a]rd montris al vi kambion hieraux?

DANIEL HEJRE

Jes, morto kaj plago, tio estas vero! Kiel tio rilatas al la afero?

LA CXAMBELANO

Mi diros al vi poste. Sed vi ja diris al li --

LUNDESTAD

Vi kredigis lin ke gxi estas falsa?

DANIEL HEJRE

Pa; nekulpa sxerco, por igi lin iom konfuza en la ebrio de sia venko --

LUNDESTAD

Sed vi ja diris, ke ambaux subskriboj estas falsaj?

DANIEL HEJRE

Jes, pro diablo, kial ne same bone ambaux kiel nur unu?

LA CXAMBELANO

Do tiel!

LUNDESTAD

(al _la cxambelano_) Kaj kiam li _tion_ auxdis --

LA CXAMBELANO

-- kaj jen li donis la kambion al Ringdal!

LUNDESTAD

La kambion kiun li ne plu povis uzi por minaco.

LA CXAMBELANO

Aktoras grandanima; trompas min denove; -- malfermigas aliron en mian domon; devigas min esti dankema, -- tiu, tiu --! Kaj tiu persono --!

DANIEL HEJRE

Sed kion do signifas tiu ridindiga gestado, altestimata?

LA CXAMBELANO

Poste; poste, kara amiko! (tiras _Lundestad_ flanken) Kaj tiun personon vi protektas, pusxas antauxen, helpas supren!

LUNDESTAD

Kaj cxu vi mem do?

LA CXAMBELANO

Ho, mi sxatus --!

LUNDESTAD

(montras al _Stensg[*a]rd_, kiu parolas kun _Tora_) Vidu jen. Kiun penson kredas vi, ke homoj nun sekrete faras --?

LA CXAMBELANO

El tiuj pensoj mi ilin elpelos.

LUNDESTAD

Tro malfrue, sinjoro cxambelano; li helpas sin antauxen per perspektivoj kaj sxajnoj kaj versxajneco --

LA CXAMBELANO

Ankaux mi povas manovri, sinjoro bienulo Lundestad!

LUNDESTAD

Kion vi volas fari?

LA CXAMBELANO

Atentu (iras al _Fjeldbo_) Sinjoro fareja kuracisto Fjeldbo, -- bonvolu fari al mi servon.

FJELDBO

Kun gxojo!

LA CXAMBELANO

Do forpelu la ulon tie.

FJELDBO

Stensg[*a]rd?

LA CXAMBELANO

Jes, la cxarlatanon; mi ne toleras auxdi lian nomon; forpelu lin!

FJELDBO

Sed kiel povas mi --?

LA CXAMBELANO

Tio estas via propra afero; mi permesas al vi liberajn manojn --

FJELDBO

Liberajn manojn! Vi tion faras? En cxio ajn?

LA CXAMBELANO

Jes, pro diablo; jes!

FJELDBO

Vian manon por tio, sinjoro cxambelano!

LA CXAMBELANO

Jen gxi.

FJELDBO

Je Dio do; nun aux neniam! (lauxte) Permesu ke mi cximomente okupas la atenton de la cxeestantoj?

LA CXAMBELANO

Doktoro Fjeldbo parolas!

FJELDBO

Mi havas la gxojon kun la kunsento de cxambelano Bratsberg informi al vi pri mia fiancxigxo kun lia filino.

(Ekkrioj de surprizo. _Tora_ eligas etan krion; _la cxambelano_ estas ion ekdironta, sed ekhaltas. Bruo kaj gratuloj.)

STENSG[*A]RD

Fiancxigxo! _Via_ fiancxigxo --!

DANIEL HEJRE

Kun de la cxambelano perm-- --? Kun via --? Kun -- kun --?

LUNDESTAD

Cxu la doktoro perdis la prudenton?

STENSG[*A]RD

Sed, sinjoro cxambelano --?

LA CXAMBELANO

Kion povas mi fari? Mi estas liberalulo. Mi aligxas al la asocio de la junuloj!

FJELDBO

Dankon, dankon, -- kaj pardonon!

LA CXAMBELANO

Ni trovigxas nun en la tempo de asocioj, sinjoro advokato; la libera konkuro vivu!

TORA

Ho, mia benata patro!

LUNDESTAD

Jes, ni ankaux trovigxas en la tempo de gefiancxigxoj; mi povas anonci kroman gefiancxigxon --

STENSG[*A]RD

Estas elpensajxo!

LUNDESTAD

Certe ne; la fiancxinigxo de frauxlino Monsen --

STENSG[*A]RD

Mensogo; mensogo mi diras!

TORA

Ne, patro; estas vero; ambaux cxeestas.

LA CXAMBELANO

Kiuj? Kie?

TORA

Ragna kaj kandidato Helle. Jen interne -- (al la plej supera pordo dekstre)

LUNDESTAD

Kandidato Helle? Li do --!

LA CXAMBELANO

Kaj cxi tie; cxe mi! (al la pordo) Elvenu, karaj infanoj!

RAGNA

(timema retiras sin) Ho, ne, ne; cxeestas tiom da homoj!

LA CXAMBELANO

Neniun timemon; vi ne havas sxuldon por la okazintajxoj?

KANDIDATO HELLE

Sinjoro cxambelano, sxi estas nun senhejma.

RAGNA

Ho, zorgu pri ni!

LA CXAMBELANO

Mi faros. Koregan dankon, ke vi rifugxis al mi!

DANIEL HEJRE

Jes, je mia savo, ni vivas en la tempo de la gefiancxigxoj; mi povas ecx kompletigi la liston --

LA CXAMBELANO

Kio? Vi? Je via agxo; -- kia nepripensemo!

DANIEL HEJRE

Ho --! Suficxe dirite.

LUNDESTAD

La ludo estas perdita, sinjoro Stensg[*a]rd.

STENSG[*A]RD

Cxu? (lauxte) Ne, nun _mi_ kompletigu la liston, sinjoro Daniel Hejre! Informon, sinjoroj; ankaux mi atingis al havenon.

LA CXAMBELANO

Kiel?

STENSG[*A]RD

Oni ludas duoblan ludon; oni kasxas siajn verajn intencojn, kiam tio bezonigxas. Mi konsideras tion permesebla, kiam tio farigxas en la servo de la komuna bono. Mia vivtasko kusxas destinita antaux mi, kaj por mi tiu antauxas kion ajn. Mia agado estas dedicxita al tiu cxi distrikto; klareco estu portata en la fermentadon de la ideoj. Sed tiun faron ne kapablas aventuristo. La civitanoj devas aligxi cxirkaux unu el siaj propraj. Tial mi ligis min fikse kaj neniam mallige al la interesoj cxi tie, -- ligis min per la ligiloj de la koro. Se mi kauxzis miskomprenon cxe kelkiuj, vi devas pardoni min. Ankaux mi estas fiancxigita.

LA CXAMBELANO

Vi?

FJELDBO

Fiancxigita!

DANIEL HEJRE

Atestigxas.

LA CXAMBELANO

Sed kiel --?

FJELDBO

Fiancxigita? Kun kiu?

LUNDESTAD

Cxu do ne estas?

STENSG[*A]RD

Frukto de konsideroj de koro kaj prudento. Jes, miaj elektuloj, mi estas fiancxigita al vidvino sinjorino Rundholmen.

FJELDBO

Kun sinjorino Rundholmen!

LA CXAMBELANO

La vidvino de la kampara komercisto?

LUNDESTAD

Hm. Nu tiel!

LA CXAMBELANO

Sed mi konfuzigxas en cxio tio. Kiel povis vi do --?

STENSG[*A]RD

Manovro, sinjoro ferfareja posedanto!

LUNDESTAD

Li havas bonajn talentojn.

LIBROPRESISTO ASLAKSEN

(enrigardas cxe la pordo en la fono) Mi petas multfojan pardonon --

LA CXAMBELANO

Nu, envenu, Aslaksen! Cxu ankaux vi volas gratuli?

ASLAKSEN

Ne, je Dio, tiel kruda mi ne estas. Sed mi devas nepre paroli kun sinjoro Stensg[*a]rd.

STENSG[*A]RD

Poste; vi povas atendi ekstere.

ASLAKSEN

Ne, morto kaj plago, mi devas diri al vi --

STENSG[*A]RD

Fermu vian busxon! Kia altrudemo estas tio cxi? -- Jes, sinjoroj, tiel strangaj estas la vojoj de la sorto. La distrikto kaj mi bezonis firman kaj dauxran ligon inter ni; mi renkontis maturan virinon, kiu povus krei hejmon por mi. Nun mi estas forjxetinta la veston de aventuristo, kaj jen vi havas min meze inter vi, kiel la simpla homo el la popolo. Prenu min. Mi estas preta stari aux fali sur kiu ajn posteno, kie via fido postenigus min.

LUNDESTAD

Li venkis.

LA CXAMBELANO

Vere, mi devas diri -- (al la servistino, kiu proksimigxis al li de la pordo en la fono) Nu, nu; kio estas? Kial vi subridas?

LA SERVISTINO

Sinjorino Rundholmen --

LA CXIRKAUXSTARANTOJ

Sinjorino Rundholmen?

LA CXAMBELANO

Cxu sxi?

LA SERVISTINO

Sinjorino Rundholmen staras ekstere kun sia fiancxo --

LA PLIMULTO

(parolante samtempe) Fiancxo? Sinjorino Rundholmen? Sed kiel --?

STENSG[*A]RD

Kia babilajxo!

ASLAKSEN

Jes, mi ja diris al vi --

LA CXAMBELANO

(al la pordo) Envenu; envenu!

(_Bastian Monsen_ kun _sinjorino Rundholmen_ cxe la brako venas de la fono; gxenerala konfuzo.)

SINJORINO RUNDHOLMEN

Jes, sinjoro cxambelano, vi do ne farigxu kolera --

LA CXAMBELANO

Kompreneble ne!

SINJORINO RUNDHOLMEN

Sed mi vere devis suprenveni por prezenti al vi kaj al la frauxlino mian fiancxon.

LA CXAMBELANO

Jes, jes, -- vi ja estas fiancxinigita; sed --

TORA

Sed ni ne sciis --

STENSG[*A]RD

(al _Aslaksen_) Sed kiel tio cxi do estas --?

ASLAKSEN

Mi havis tiom en la kapo hieraux; tiom pri kio pensi, mi diras --

STENSG[*A]RD

Sed sxi tamen ricevis mian leteron, kaj --

ASLAKSEN

Ne, sxi ricevis tiun de Bastian Monsen; jen la via.

STENSG[*A]RD

Tiun de Bastian? Kaj jen --? (jxetas okulon sur la leteron, kuncxifas la leteron kaj metas gxin en la posxon) Ho, vi damnita fatalulo!

SINJORINO RUNDHOLMEN

Jes, vere mi akceptis! Oni gardu sin antaux la falsaj viroj; sed kiam oni havas nigre sur blanke ke certa viro estas sincera, tiam --. Ho vidu, jen ankaux advokato Stensg[*a]rd! Nu, vi, sinjoro Stensg[*a]rd, vi do certe volas gratuli min?

DANIEL HEJRE

(al _Lundestad_) Kiel mordeme sxi rigardas lin, cxu ne?

LA CXAMBELANO

Li certe volas, sinjorino Rundholmen; sed cxu vi ne volas gratuli vian ontan bofratinon!

SINJORINO RUNDHOLMEN

Kiu?

TORA

Ragna; ankaux sxi estas fiancxinigita.

BASTIAN

Vi, Ragna?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Nu tiel? Jes, mia fiancxo ja diris, ke certa viro iris svate. Felicxo al vi ambaux; kaj bonvenon en la familio, sinjoro Stensg[*a]rd!

FJELDBO

Ne, ne; ne li!

LA CXAMBELANO

Ne, kandidato Helle; bonega elekto. Kaj mian filinon vi ja ankaux devas gratuli.

SINJORINO RUNDHOLMEN

La frauxlinon! Nu, do Lundestad tamen pravis! Gratulon, frauxlino; gratulon sinjoro advokato!

FJELDBO

Doktoro, vi devas diri.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Kion?

FJELDBO

Doktoro; estas mi.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ne, nun mi ne scias nek elen kaj enen!

LA CXAMBELANO

Sed nun mi scias kaj elen kaj enen!

STENSG[*A]RD

Pardonu; necesa afero --

LA CXAMBELANO

(mallauxte) Lundestad, kio estis la alia --

LUNDESTAD

Kio alia?

LA CXAMBELANO

Ne ambiciulacxo; sed la alia --

LUNDESTAD

Radikhakisto.

STENSG[*A]RD

Mi rekomendas min!

LA CXAMBELANO

Jen vorto same bona kiel dek, sinjoro advokato Stensg[*a]rd! Vorto, -- vorto kiu longe kusxis sur mia koro --

STENSG[*A]RD

(al la elirejo) Pardonu; urgxas afero.

LA CXAMBELANO

(post li) Radikhakisto!

STENSG[*A]RD

Adiaux; adiaux! (elen en la fono)

LA CXAMBELANO

(revenas antauxen) Nun la aero estas pura, miaj amikoj!

BASTIAN

Kaj la cxambelano ne imputas al mi tion, kio okazis hejme?

LA CXAMBELANO

Cxiu ajn devas balai antaux sia propra pordo.

BASTIAN

Cetere mi ne prenis parton en tio.

SELMA

(kiu dum la pasinta estis auxskultinta cxe la plej supra pordo dekstre) Patro! Nun vi estas gxoja; -- cxu li povas veni nun?

LA CXAMBELANO

Selma! Vi! Vi petas por li? Vi, kiu antauxhieraux --

SELMA

Pa, estas longa tempo de post antauxhieraux. Cxio estas bona. Nun mi scias ke li povas fari stultajxojn --

LA CXAMBELANO

Kaj pri tio vi gxojas?

SELMA

Jes, pri tio ke li _povas_; sed li ne permesigxos al tio.

LA CXAMBELANO

Li envenu. (_Selma_ eliras dekstre)

FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL

(de la antauxa pordo dekstre) Jen la peto pri eksigxo.

LA CXAMBELANO

Dankon; sed sxiru gxin.

RINGDAL

Sxiri?

LA CXAMBELANO

Jes, Ringdal; ne okazu tiel. Mi tamen povas pentofari; seriozeco kaj ago --

ERIK BRATSBERG

(kun _Selma_ de dekstre) Cxu vi havas pardonon por mi?

LA CXAMBELANO

(donas al li la kambion) Mi ne rajtas esti pli severa ol la sorto.

ERIK BRATSBERG

Patro! Jam hodiaux mi finos tiun mian komercon, kontraux kiu vi tiom reagas.

LA CXAMBELANO

Ne, dankon; nun vi restos staranta. Neniu malkuragxo! Neniu fugxo de la tentado! Sed _mi_ staras apude. (lauxte) Nu, cxu vi scias novajxon, sinjoroj? Mi eniris en la firmaon de mia filo.

PLURAJ EL LA GASTOJ

Kio? Vi, sinjoro cxambelano?

DANIEL HEJRE

Vi, altestimata?

LA CXAMBELANO

Jes; estas honesta kaj benoplena entrepreno. Aux gxi _povas_ tia esti. Kaj nun mi ne plu havas iun kauxzon por teni min ekstere.

LUNDESTAD

Jes, sciu do, sinjoro cxambelano Bratsberg, -- se vi volas entrepreni por la avantagxo de la distrikto, estus moko kaj honto se mi, maljuna laborsklavo, perfidus mian devigan "militservon".

ERIK BRATSBERG

Vi! Vere?

LUNDESTAD

Mi ja devas. Post la amcxagreno kiu frapis advokaton Stensg[*a]rd hodiaux --; Dio gardu min, ke mi ne devigu tiun homon en sxtataferojn nun. Li devas refresxigi sin; fari vojagxon li devas, kaj mi atentu por helpi. Kaj tial, miaj elektantoj, se vi bezonos min, prenu min.

LA ELEKTANTOJ

(kun manpremoj kaj emocio) Dankon, Lundestad! Vi estas cxiam la sama! Vi ne perfidas!

LA CXAMBELANO

Jen jen, estas kiel devas esti; nun cxio iras en kutima maniero. Sed kiu do estas la kialo de cxio cxi?

FJELDBO

Nu, vi, Aslaksen, vi estus povinta klarigi --!

ASLAKSEN

(timigita) Mi, sinjoro doktoro! Mi estas senkulpa kiel infano en la sino de patrino!

FJELDBO

Sed tiu letero, kiu --?

ASLAKSEN

Ne estis mi, mi diras! Estis la elekto de elektuloj kaj Bastian Monsen kaj la sorto kaj hazardo kaj la puncxo de sinjorino Rundholmen; -- ne estis citrono en gxi, kaj jen mi staras kun la "presitajxo" en la mano --

LA CXAMBELANO

(pli proksimen) Kio? Cxu; cxu?

ASLAKSEN

La gazetaro, sinjoro cxambelano!

LA CXAMBELANO

La gazetaro! Jen ni tion havas! Cxu ne estas tio, kion mi cxiam diris, ke la gazetaro havas eksterordinaran potencon en niaj tagoj?

ASLAKSEN

Tamen, sinjoro cxambelano --

LA CXAMBELANO

Neniun nekonvenan modestecon, sinjoro libropresisto Aslaksen. Gxis nun mi neniam legis vian gazeton; de nun mi legos gxin. Bonvole, mi petas dek ekzemplerojn.

ASLAKSEN

Vi bonvole ricevu dudek, sinjoro cxambelano!

LA CXAMBELANO

Nu jes, dankon; ke mi ricevu dudek. Kaj se vi cetere bezonas monon, venu al mi; mi volas subteni la gazetaron; sed tion mi diras al vi antauxe, -- mi ne volas skribi ion en gxi.

RINGDAL

Ho, sed kion mi auxdas! Via filino fiancxinigxinta!

LA CXAMBELANO

Jes, kion vi diras pri tio?

RINGDAL

Benate, mi diras! Sed kiam tio okazis?

FJELDBO

(rapide) Ho, tion mi poste --

LA CXAMBELANO

Vere okazis pasintan 17-an de Majo.

FJELDBO

Kiel --?

LA CXAMBELANO

La saman tagon kiam eta frauxlino Ragna --

TORA

Patro, patro; cxu vi sciis --?

LA CXAMBELANO

Jes, miaj karaj; mi estas sciinta la tutan tempon.

FJELDBO

Ho, sinjoro cxambelano --!

TORA

Sed kiu dir --?

LA CXAMBELANO

Alian fojon vi knabinetoj parolu iom malpli lauxte, kiam mi sidas dormetante en la fenestra balkono.

TORA

Ho, Dio; cxu vi sidis malantaux la kurtenoj?

FJELDBO

Nun mi komprenas vian konduton --

LA CXAMBELANO

Jes, vi kiu povis iri cxi tie kaj silenti.

FJELDBO

Cxu utilus se mi parolus antaux hodiaux?

LA CXAMBELANO

Vi pravas, Fjeldbo; la intertempaj okazajxoj necesigxis.

TORA

(mallauxte al _Fjeldbo_) Jes, silenti, tion vi povas. Cxio tio pri Stensg[*a]rd; -- kial mi ne ricevis informojn?

FJELDBO

Kiam akcipitro ronde flugas super la kolombejo, oni gardas kaj defendas sian kolombeton, -- sed oni ne timigas.

(Ili interrompigxas de _sinjorino Rundholmen_.)

DANIEL HEJRE

(al _la cxambelano_) Auxdu; vi vere devas pardoni; sed ni prokrastu niajn procedaferojn gxis nedefinita tempo.

LA CXAMBELANO

Cxu ni faru? Nu, jes, jes!

DANIEL HEJRE

Mi diras al vi ke mi prenis sur min oficon kiel referanto de novajxoj en la gazeto de Aslaksen.

LA CXAMBELANO

Gxojige.

DANIEL HEJRE

Kaj vi mem komprenas, -- la multaj kurantaj aferoj --

LA CXAMBELANO

Bone, bone, malnova amiko; mi povas atendi.

SINJORINO RUNDHOLMEN

(al _Tora_) Jes, mi fakte ploris miajn sincerajn larmojn por tiu malbona homo. Sed nun mi dankas Dion por Bastian. La aliulo, li estas falsa, kiel sxaumo sur akvo; kaj li ankaux estas malzorgema pri tabako, frauxlino; kaj li volas havi cxion tiel delikata cxiutage; li estas vera mangxajxcxevalo.

LA SERVISTINO

(de maldekstre) La tablo estas pretigita.

LA CXAMBELANO