La Alaska stafeto kaj Kaptitoj de la glacirokoj

Part 4

Chapter 4 3,838 words Public domain Markdown

Kiam ekkrepuskis la norda tago, la veturo estis jam pli bona. Sed ju pli li malproksimighis de la firma tero, des pli multaj dangheroj atendis lin survoje. Ne temis nur pri oftaj fendoj en la glacio, kiuj faris la veturon tiom danghera. Tre ofte malhelpis la veturon glaciblokoj, kiuj tre alte elstaris. Iuj estis tiom altaj, ke li devis chirkauveturi ilin. Sed se la glacimonto estis tre alta kaj krom tio etendighis tre malproksimen, tiel ke la chirkauveturo daurus tro longe, tiam Kasson pli volonte transveturis ghin.

Tio estis tre malfacila, char la antauaj hundoj devis grimpi al la pinto, surrampi ghin, veturi sur la deklivo malsupren kaj tiri post si la restantajn hundojn kaj sledon.

Kaj malgrau tio Kasson pli volonte elektis chi tiun vojon, char li ne volis senbezone perdi ech unu minuton.

Kiam vesperighis, la ventego chesis.

Kasson nutris la hundojn kaj post mallonga ripozo li daurigis la veturon.

Pasis trankvila nokto, en kiu nur de tempo al tempo bruis la maro per la krakado de la glacio.

La sekvantan tagon la hundoj metis la krurojn antauen nur kun la plej granda fortostrecho. Kiel la jungajho de Seppala--ankau ili sangis el multaj vundoj.

Kasson supozis, ke li atingos Nome matene la 2-an de februaro. Sed kiam jam proksimighis tagmezo kaj la firma tero ankorau ne estis videbla, li maltrankvilighis. Chu li eble tro deviis de la difinita direkto? Chu li ne erariris kaj nun veturas al la vasta Pacifika Oceano?

Je tiu chi penso li ektremis, char tio signifus, ke liaj hundoj farighus sovaghaj pro malsato kaj ke li mortus; sed tio signifus ankau katastrofon por Nome kaj kia ironio de la sorto kushus en tio, ke la stafeto trompis chiujn esperojn nur en la lasta stadio!

Li akre chirkaurigardis. Chu ne videblas antaue au dekstre strio de firma tero? Sed chie, kien lia rigardo povis trapenetri, kushis nur la frostinta maro, sur kelkaj lokoj ondigita per glacirokoj au neghmontoj.

Subite li ekvidis malproksime antau si, iomete dekstre, kelkajn malhelajn punktojn, kiuj frape reliefighis kontrau la blanka kovrilo de la maro.

Lupoj!

Kasson ne eksentis timon. Kontraue, li estis preskau ghoja, char kie estas lupoj, tie la firma tero ne povas esti tre malproksima!

Kun novaj fortoj li instigis la hundojn.

Nur ke la lupoj ne ekvidu ilin! Kasson ja estas preparita por chio, li havas bonegan ripet-pafilon kaj sufichan provizon da kartochoj--sed nun, kiam li estas jam tiel proksima de la celo, estus domaghe, se li estus retenita!

Li veturis kun la jungitajho malantau unu altan glaciblokon kaj tie kashis sin.

Poste li singarde ekrigardis sur la glacian ebenajhon. Li ekghojis. La lupoj kuris lau la malproksima horizonto kaj ili celis tiudirekten, de kie Kasson alveturis. Ili kuregis kiel la vento. Post kelkaj momentoj ili malaperis.

Li libere respiris kaj kun novaj fortoj, kiujn al li donis la penso, ke la celo ne povas esti jam tro malproksima, li instigis la hundojn al pli rapida veturo.

Ne longe ili veturis trankvile.

Subite la hundoj maltrankvilighis. Sen tio, ke Kasson instigis ilin, ili plirapidigis la kuron tiel ke la sledo preskau flugis.

Kion tio povas signifi? Chu la hundoj sentas novan aron da lupoj? Au chu ekestas jam nova danghero en la formo de glaci-urso?

Kasson maltrankvile chirkaurigardis. Kiam li rigardis malantauen, li tuj komprenis la ekscitighon de la hundoj.

La jungajho estis persekutata de aro da lupoj. Ili estis la samaj, kiujn li ekvidis pli frue. Survoje ili ekvidis la freshajn postsignojn de la sledo de Kasson kaj nun sekvas ilin.

Li svingis la vipon, ekkriis al la hundoj--kaj tiuj ekkuregis sur la ebenajho kiel rapida ventego. La timo antau la malsataj lupoj donis al ili nekredeblajn fortojn.

Gunnard Kasson renkontis lupojn jam kelkfoje dum sia vivo. Li konis ilin bone jam en Finnlando. Ankau chi tie, en Alasko, li partoprenis kelkajn ekspediciojn kontrau tiuj chi rabaj bestoj, kiam ili vintre farighis pli atakemaj kaj minacis la sendangherecon de la vilagho.

Sed li neniam renkontis ilin en tiaj cirkonstancoj kiaj nun, kiam sur li kushas la respondeco por la savado de tiom da vivoj! Kaj ghuste tio estis la kauzo, pro kiu lia mano ektremis, kiam li celdirektis la pafilon al unu granda lupo, kiu antaukuris la tutan aron je kelkaj metroj. Sed li tuj regis sin.

Eksonis mallonga pafo. La lupo saltegis alten kaj restis kushanta sur la loko. La ceteraj jhetis sin al la vundita kunulo.

Tiu chi momento sufichis al Kasson por gajni grandan distancon. Sed jam proksimighis la aro denove! Kaj ankorau pli rapide kaj pli rabe, char la odoro de la fresha sango pligrandigis ilian furiozon.

Ankorau kelkfoje pafis Kasson. Chiufoje restis unu lupo sur la glacio kaj la aro englutis la neatenditan pecon. Malgrau tio la distanco inter la jungajho kaj lupoj senchese malpligrandighis.

Nur la rapideco de la hundoj ne shanghighis. Ili sentis la dangheron tuj che la malantauo, tial Kasson ne bezonis ilin instigi.

Subite la sledo surveturis malgrandan glaciblokon. Ghi saltetis pli alten, kaj antau ol Kasson povis tion malebligi, falis el ghi la skatolo kun la kartochoj!

Kasson ektremis.

Nun li estas preskau senarma. En la pafilo li havas ja ankorau tri au kvar kartochojn, sed kio estas tio kontrau la malsata aro, en kiu trovighas ankorau nun pli ol dudek lupoj!

La unusola savo kushas nun en la rapideco de la hundoj. Sed kiel longe povos dauri tiu chi freneza kurego?

En la lasta momento Kasson ekhavis felichan ideon. Li kaptis sakon kun la viando, kiun li havis kiel nutrajhon por la hundoj. Li komencis jheti pecon post peco al la lupoj. Komence ili haltis che chiu peco, ili batalis pri ghi--kaj Kasson gajnis kelkajn valoregajn sekundojn. Sed kiam la afero plurfoje ripetighis, la lupoj eksciis, ke la malgranda peceto ne sufichos por ili chiuj. Pro tio ili lasis la viandon al la unua, kiu ekmordis ghin, kaj kuregis pluen.

Poste Kasson malfermis la tutan sakon kaj dismetis ghian enhavon sur la teron. Tiun chi fojon chiuj lupoj haltis kaj dum kelkaj momentoj ili estis denove tenitaj.

Kasson turnis sian tutan atenton al la jungajho kaj al la vojo antaue.

Kiel priskribi lian ektimon, kiam anstatau la firma tero, kies proksimecon li jam antauvidis, li rimarkis antau si altan glacimonton, etendighantan longan distancon dekstren kaj maldekstren!

Per unu rigardo li konvinkighis, ke surgrimpi ghin ne estas eble. Kaj chirkauveturi ghin--por tio estis jam tro malfrue...

Li ekkomprenis, ke tio signifas la finon...

Li haltis che la glacimonto. Rapide li tratranchis la rimenojn, per kiuj la hundoj estis jungitaj. Unua li liberigis la gvidantan hundon Fulmon.

"Fulmo, ek al ili!" li ekkriis.

La hundo obeis. Kuraghe ghi ekkuris kontrau la aro, kiu rapide proksimighis.

La ceteraj hundoj ekhezitis, kvazau ili volus diskuri. Sed finfine ili tamen altirighis per la kuragho de la gvidanto.

Komencighis malespera batalo.

Kasson pafis per la restantaj kartochoj. Poste li alsaltis al la hundoj kaj helpis ilin per fortaj bategoj de sia pafilo.

La lupoj momenton shancelighis. Sed nur momenton. Ilia superforto estis tro granda. Malgrau tio, ke la hundoj batalis kun admirinda kuragho, tamen ilia nombro malpligrandighis.

Subite la plej granda lupo jhetis sin sur Fulmon. Kasson ekvidis tion. Li alsaltis al la atakanto kaj volis doni al ghi mortigan baton.

La lupo liberlasis Fulmon; ghi rapide flankighis kaj ekmordegis la pafilon, kiu trafis la malmolan glacion. Per forta tirego ghi elmanigis al Kasson la pafilon kaj forkuris kun ghi kelkajn pashojn, kie ghi komencis bategi per ghi.

Kasson forsaltis al la sledo. Li serchis objekton, per kiu li povos defendi sin. Sed krom la paketo kun sero kaj kelkaj kovriloj la sledo estis malplena...

Li rapide demetis la kovrilojn kaj levis la pezan sledon alten. Li svingos per ghi kaj defendos sin ghis la lasta spiro.

La hundoj jam komencis retirighi. Ili kuris al sia sinjoro, kvazau ili serchus che li defendon.

Chapitro 9

En la lasta momento

Tiun tagon vivis Nome kvazau en febro.

Chiumomente elkuradis homoj el siaj domoj por rigardi, chu la savo jam alproksimighas. La poshtoficejo estis supershutata per telegrafaj demandoj el chiuj partoj de la mondo: "Chu Gunnard Kasson jam alvenis?" Kaj chiam la sama frostiga respondo:

"Li ankorau ne alvenis."

Dum la tago pasis, kreskis la ekscito, char la epidemio ne malfortighis. Doktoro Welch ne havis sufiche da tempo por desinfekti la injektilon kaj plenigi ghin per la sero, kiu montrighis tiel neefika....

Li povis eniri kiun ajn domon; chie li audis la saman parolon, la saman nomon:

Gunnard Kasson!

Ankau malsanuloj elparoladis ghin, kvankam multaj en alta febro ech ne sciis, pri kio temas. Sed la lignaj dometoj estis tiel plenplenigitaj per tiu chi nomo, ke la vochoj de la malsanuloj estis la nura ehho.

"Chu li ankorau ne alvenis, sinjoro doktoro?" bonvenigis lin.

"Ankorau ne."

"Kaj kion vi pensas...chu li alvenos?"

"Ni devas esperi, amikoj! Nur tio restas al ni."

Antau tagmezo la sherifo vizitis la poshtoficejon.

"Sinjoro Smith, kontaktigu min kun Unalakliko!"

"Volonte...tuj!--Preta!"

La sherifo enmanigis la audilon.

"Halo, chi tie sherifo de Nome. Chu vi scias nenion pri Kasson?--Ne? Kaj vi diras, ke li devus esti chi tie jam matene?--Ne, ni scias tute nenion. Jes, mi aranghos tion. Mi ankau havis similan ideon, pro tio mi vokis vin. Mi dankas--jes, dankon!" La sherifo demetis la audilon kaj eliris sur la placon, kie staris kelkaj viroj en vigla debato. Kiam ili ekvidis lin, ili rapidis al li.

"Sherifo, jhus ni parolis pri tio, ke ni devus ion entrepreni..."

"Rilate Kasson?"

"Jes."

"Bonege, amikoj! Mi almenau ne estas devigata longe rakonti al vi, se vi mem venas kun tiu propono. Mi jhus interkonsentis kun Unalakliko, ke ni serchos lin. Ni kaj ankau ili."

"Tio estos la plej bona," kapjesis Davison. "Nia devo estas malebligi, ke la stafeto fiasku en la lasta momento."

"Amikoj," diris la sherifo, "disiru hejmen, preparu viajn sledojn kaj hundojn kaj post kvaronhoro ni forveturos."

La viroj volonte diskuris hejmen. Post dek minutoj staris antau la hotelo dek kvin veturantoj kun siaj jungajhoj.

"Kien vi veturos?" demandis ilin tiuj, kiuj hazarde preterpasis sur la strato.

"Serchi Kasson."

La sciigo flugis de busho al busho kaj post nelonge la tuta urbo sciis, ke oni aranghas ekspedicion, kiu veturos serchi Kasson. Chiu volis akompani la savontojn. Chiu volis shanghi la horojn de doloriga atendo en energian faron.

Estis ja malgranda espero, ke ili renkontos lin--la maro estas vasta kaj glaciblokoj malebligas chirkaurigardon!--sed tio estis tamen miloble pli bona ol senfara irado sur la bordo kun la unusola penso: Chu li alvenos? Chu li ne alvenos?

Kaj tiamaniere la ekspedicio duoblighis.

Tiuj, kiuj eksciis pri la afero poste, rapidege sekvis la forveturantojn.

Sur la bordo de Norton-golfo chiuj haltis.

"Ni faros tri grupojn," diris la sherifo. "Unu, sub la gvido de Davison, veturos lau la bordo. La duan gvidos Friman. Tiu veturos per granda arko dekstren. Kun la tria grupo veturos mi; ni veturos en la mezo."

"Estos bone, se la grupoj etendos sin je unuopuloj, por ke ni chion vidu," proponis Friman.

Chiuj konsentis.

"Kaj ankorau ion," rememorigis Davison. "Se iu grupo trovos Kasson, ghi tuj donu signon al la ceteraj per trifoje ripetata pafo."

"Ghuste," konsentis la sherifo.

"Multan sukceson!" kriis viroj kaj la tri grupoj ekveturis antauen.

Jhurnalisto Hilton alighis al la grupo de la sherifo.

Ili veturis chirkau duonhoron, kiam la sherifo donis signon por halto.

"Chu vi audis?" vokis li.

"Jes."

"Oni pafas tie!"

"Kaj tio estas rekte antau ni!"

"Antauen!" ordonis mallonge la sherifo.

Ho, kia veturo ghi estis!

Kaj denove--audu!

Krak! Krak!

Nenia dubo. Gunnard Kasson--kiu alia ghi povus esti?--estis en danghero!

Kaj subite la pafoj chesis...

La viroj embarasite rigardis unu la alian. Kaj poste, kvazau per komuna penso, instigis la hundojn. La sledoj ekveturis pli rapide.

Post nelonge ili atingis la glaciblokon, kiu malebligis al ili la rigardon antauen. La hundoj ekkuregis al la sovagha atako sur la pinton de la glacia malhelpajho.

La plej multaj glitis sensukcese returne. Sed kelkaj veturantoj sukcesis atingi la pinton je la unua fojo. Inter chi tiuj estis ankau la sherifo.

Tio, kion ili ekvidis de la pinto de la glacibloko, plenigis ilin per teruro.

Malsupre, ghuste sub ili, staris kun larghe dismetitaj kruroj Kasson. En la manoj li tenis la sledon kaj plenforte svingis per ghi. Apud liaj kruroj kushis kelkaj kadavroj, sed pluaj bestoj atakis chiam pli sovaghe.

"Pafu!" ekkriis la sherifo. "Sed atentu la hundojn!"

Super la glacia ebenajho krakis pafoj. Kelkaj lupoj restis kushantaj. Kaj nova pafaro duonigis la nombron de la atakantoj.

La ceteraj lupoj unue bataleme chirkaurigardis por konstati de kie venas la neatendita katastrofo kaj kiam ili ekvidis la homojn, ili forkuris.

La surprizitaj hundoj komencis ilin persekuti, sed kiam vokis ilin Kasson, ili tuj obeeme revenis. El dek du hundoj restis vivantaj nur kvin. Kaj chiuj estis malbele morditaj, plej multe Fulmo.

Gunnard Kasson rigardis siajn liberigintojn kaj ridetis. Poste li demetis la vilan chapon kaj vishis sian shvitplenan frunton. Nur nun li sentis, ke liaj fortoj estas che la fino.

"Kasson--" alparolis lin la sherifo, sed pluaj vortoj restis en la gorgho.

Li estis kortushita, kiel neniam antaue en sia tuta vivo.

Ankau la ceteraj viroj silentis. Ili sentis la grandecon de tiu chi momento kaj ne volis ghin rompi per vanaj vortoj. Ili dankeme rigardis la heroan viron, kiu riskis sian vivon por savi ilian urbon.

"Mi scias," ekridis Kasson kaj sincere premis iliajn manojn. La sherifo elposhigis botelon, en kiu estis refreshiga trinkajho. Kasson longe trinkis.

"Kaj--por la hundoj...vi havas ion?" li demandis.

Kelkaj viroj kompleze malfermis valizojn kun viando. La vunditaj hundoj avide ekmanghis.

Nur nun Kasson rimarkis, kiel malbone ili aspektas. La viroj helpis al li flegi ilin kaj poste metis ilin sur siajn sledojn.

Poste chiuj rigardis en senvorta admiro la malgrandan paketon. Tiu chi rigardo rememorigis ilin, kiel malpacience ili estas hejme atendataj.

Al la sledo de Kasson ili jungis kelkajn el siaj hundoj--kaj trifoje ripetita pafo sciigis la ceterajn grupojn, ke la savita sero estas survoje al la urbo.

Chapitro 10

Atingita celo

Tutan semajnon gepatroj retenis siajn infanojn hejme por shirmi ilin kontrau la malsano. Sed hodiau chiuj estis tiom ekscititaj, ke ili forgesis chiun singardon. Knaboj tuj eluzis la ekscitighon de la maturaj homoj kaj elkuris eksteren. Plej volonte ili partoprenus la ekspedicion serchantan Kasson, sed ili bone sciis, ke la maturaghuloj ne permesus tion. Pro tio ili sekvis la forveturantajn virojn almenau per siaj rigardoj kaj post ilia forveturo ili pacience atendis sur la bordo de la maro.

"Brr! Tio estas malvarmego! Ludu ni ion!" proponis Georgo Welch.

"Kion?"

"Ni aranghu stafeton!"

"Hura! Bonega ideo!"

La knaboj faris rondon kaj jam ili kuris.

"Sed tio estas nenio--kuradi tiel en la rondo," malplachis la afero al malgranda Eskimo.

"Kiel vi tion volus?"

"Ni faru tion kiel maturaj homoj, unu post la alia!"

"Sed kien ni kuros?"

"Eble en la urbon kaj poste denove reen."

La nova propono plachis al chiuj. Ili tuj ekokupis siajn lokojn. La unua starighis Georgo kaj tiuj sekvantaj chiam post tricent metroj. La lasta estis la malgranda Eskimo. Li staris kelkajn metrojn antau la unua domo de Nome.

Kiam chiuj estis sur siaj lokoj, la Eskimo levis poshtukon kiel signon, ke li estas preta. Apenau tion ekvidis la knabo, kiu staris antau li, kiam li levis la sian. Tiamaniere progresis la signo ghis Georgo.

En la momento, kiam Georgo volis ekkuri, li ekaudis strangan tumulton.

Li rigardis al la maro kaj ne kredis al siaj okuloj. Chiuj grupoj reveturis.

Kaj ili ne estis solaj! Inter ili estis Gunnard Kasson!

Georgo pro ekscitigho forgesis svingi per sia poshtuko kaj ekkuris al la urbo.

"Gunnard Kasson!" li kriis el la tuta gorgho al la plej proksima knabo.

"Kio estas?"

"Gunnard Kasson!"

La knabo ekkomprenis.

Li saltetis sur sia loko, kvazau apud li iu pafegis. Kaj jam li kuregis pluen.

Kaj tiel okazis, ke la sciigo pri la alveturanta Kasson atingis la urbon dum kelkaj minutoj.

La lasta knabo kuris tra la stratetoj de la urbo kaj kriis la konatan, milfoje elparolitan nomon.

Homoj forlasis siajn hejmojn kaj konfuzite chirkaurigardis. Ankau la telegrafisto elkuris el sia oficejo. Kiam li ekaudis la krion de la knabo, li ekhavis ideon, chu tio eble estas nur sherco. Ghi estus ja iom barbara kaj kruela sherco, sed! Sed malgrau tio li estis venkita per la ghenerala ekscitigho kaj kun multaj aliaj kuris al la maro.

Li apenau forlasis la urbon, kiam li ekvidis alveturi longan vicon de viroj. El iliaj brilantaj vizaghoj li facile legis la ghojegan kaj tiom longe atenditan sciigon.

Kvankam scivolemo pelis lin renkonten al la veturantoj, li tamen venkis ghin kaj rapidis al sia oficejo. Kaj post kelkaj momentoj li sidis che sia aparato kaj per tremanta mano li elfrapis la finan raporton:

"Nome, la 2-an de februaro 1925. _La stafeto alvenis_!"

Apenau li faris tion, li denove kuris eksteren...

Doktoro Welch estis tiam che la tagmangho. Sed ech hejme li ne estis trankvila. Li pensis pri la malsanuloj kaj precipe pri Kasson. Chu li alvenos? Chiumomente li iris de la tablo al la fenestro. Li devus jam esti chi tie...

Kaj tamen kiam li ekaudis la liberigan ekkrion, li restis kiel frostigita. Li palighis, liaj kruroj shtonighas kaj li ne povis movighi de la loko.

"Silvio, chu vi audis?" li flustris kaj lia vocho tremis pro ekscito.

"Dank' al Dio! Do--tamen...!"

Kaj ankau shia emocio, kiun shi kashis en si tiom da tagoj kaj noktoj, esprimighis per varmegaj larmoj.

Doktoro Welch rapide venkis la fortan impreson, jhetis sur sin surtuton kaj rapidis eksteren.

Li alkuris inter ghojkriantan aron da homoj en ghusta tempo, por ke li povu bonvenigi la lastan anon de la stafeto.

Li chirkaubrakis la malbonege aspektantan Kasson kaj forte manpremis lin. En tiu momento chiuj okuloj malsekighis.

Kaj en tiu chi solena momento ekparolis la sherifo. Per simplaj, sed koraj vortoj li dankis al Kasson pro la senekzempla sinoferemo. Kaj kiam Kasson rifuzis la dankon, menciante la aliajn partoprenantojn de la stafeto, la sherifo daurigis:

"Jes, vi chiuj havas egalajn meritojn, mi scias. Kaj per tio chi mi dankas al chiuj herooj, kiuj batalis por savi nian urbon. Via heroeco eterne vivos en la koroj de ni chiuj kaj en la memoro de tiuj, kiuj venos post ni. Mi dankas vin."

La homoj arighis chirkau Kasson.

Pasis longa tempo antau ol ili komencis disiri. Ili ne povis kredi al la miraklo, kiu farighis fakto.

Ili estas savitaj!

Dume doktoro Welch rapidis kun paketo da sero en sian kabineton. Post kelkaj momentoj li komencos chirkauviziti siajn malsanulojn. Hodiau li veturos longe, longe tra la nokto...

Kaj chien, kien li enpashos, li kunportos la helecon de la suno.

Li kunportos la vivon.

Chapitro 11

Fino

Pasis unu jaro.

Kaj denove fajfis malvarma norda vento de la poluso.

Loghantoj de la urbo Nome sidis en la varmigita salono de la hotelo kaj atendis komencon de la infana teatrajho.

"Do, la infanoj tamen ghisatendis la aferon!" diris Davison.

"Espereble ghi ne estos denove tiel malfeliche prokrastata, kiel pasintjare!" diris kun ekghemo sinjorino Hastings. "Kredu al mi, mi ne volas ech rememori tion."

"Ni chiuj suferis sufiche," kapjesis Davison. "Sed via situacio estis tamen la plej malbona, sinjoro doktoro!" li turnis sin al doktoro Welch.

"Nu, tio estas jam for..."

"Sed kiam venis la sero, la morto versimile tre ekkoleris kontrau ni," shercis la sherifo. "Ja jam de tiu momento kiel en fabelo: fino de la mortado, fino de plua disvastighado de la difterio."

"La tuta malfelicho alportis tamen ankau ion bonan," diris maljuna sinjoro.

"Ion bonan? Kiel do?" Ili ne komprenis kaj demande rigardis la homon, kiu diris tiom strangajn vortojn.

"Chu vi ne rimarkis, kiel la malfelicho kunigis nin chiujn? Kiel ni estas de tiu tempo iel aliformigitaj?"

"Nu, tio estas vero. Dum la tuta jaro chi tie ne estis ech unu konflikto. La advokato chi tie baldau mortos pro malsato."

"Mi opinias, ke krom la malsano, kunigis nin ankorau io alia," diris enpense Davison.

"Kio?"

"La stafeto."

"Ho, la stafeto...! Ech hodiau homo preskau chesas spiri pripensante la heroecon de tiuj kuraghuloj!"

"Mi bedauras nur tion ke krom Kasson ni vidis neniun el ili. Rigardu, la afero estas vere stranga: kelkaj viroj batalegas, ili riskas sian vivon--kaj ni neniam ech ekscios, kiel ili aspektas."

"Ni povus inviti ilin al Nome, sed, imagu, tia malproksimeco!"

En tiu momento oni sonorigis la trian fojon kaj la prezento komencighis.

Infanoj prezentis la teatrajhon, kiun ili konis jam antau unu jaro. Kiam la epidemio estis forpelita, apenau restis sufiche da tempo nur por la ekzamenoj, tial ili prokrastis chion ghis la vintro. Chiu akto estis rekompencita per meritita aplaudo.

Kiam la teatrajho estis finita, la sherifo starighis antau la publiko kaj diris:

"Karaj amikoj, restu ankorau momenton sur viaj lokoj. Mi havas por vi malgrandan surprizon."

Chiuj denove sidighis kaj scivoleme rigardis al la scenejo. La sherifo mansignis al la knaboj, por ke ili montru ekranan tolon. Projekciisto foriris en sian kabaneton.

La scivolemo de la vizitantoj kreskis duoble.

La aparato ekzumis, lampoj estingighis. Kaj sur la blanka tolo aperis la surskribo: _La Alaska stafeto_.

En la salono ekmughis, sed denove trankvilighis.

Aperis stacidomo en Nenana. Tuj poste Will Shannon kun siaj hundoj.

En tiu momento kvazau iu donis signon, la vizitantoj starighis sur siaj lokoj, aplaudis, ghojkriis, premis reciproke la manojn, larmis.

Kaj jam defilis la ceteraj herooj: Wurd Kalland, Emil Erikson, Leonard Seppala, Gunnard Kasson. Chiu kun sia kunjungajho. Gunnard Kasson kun kvin hundoj.

La salono subite plenighis per brilo de blindiga lumo.

Kaj kun tiu chi lumo en la animoj disiris la Nomanoj en siajn hejmojn...

Fino

Kaptitoj de la Glacirokoj

Chapitro 1

La Patrujo bilancas

_"Izvestija! Moskevska Pravda! Times! Evening Standard! Popolo d'Italia! Paris Soir!"_

La vocho de gazetvendisto ech superis la bruon de la Roma strato. Automobiloj trumpetis, tramoj tintis, sharghautomobiloj peze rulighis, hufoferoj de chevaloj sonoris sur la malmola pavimo, surstrataj vendistoj de vinoj, legomoj, kaj cigaredoj kriis ne alie, ol se ili persekutus forkurantan shteliston--sed la vigla knabo malatentis chion. Li haltigis sian veturileton, prenis en la manojn jhurnalojn kaj lia penetra vocho denove venkis la surdigan inundon de la vochoj:

_"Izvestija! Moskevska Pravda! Times! Evening Standard! Popolo d'Italia! Paris Soir!"_

Preterirantoj haltadis. Kiel plimalgrandighis la nombro de la jhurnaloj en la manoj de la agema gazetvendisto tiel kreskis la aro da moneroj sur lia pladeto.

"Chu vi havas ankau _Petit Parisien?_" demandis viro proksimume tridekjara. Li diris tion en itala lingvo, sed la sagha vendisto divenis lau la akcento, ke antau li staras Franco.

"Ne, sinjoro," li respondis france. "_Petit Parisien_ mi intertempe ne havas. Sed mi certigas vin, ke en _Paris Soir_ vi trovos chion. Ankau tion, kion vi sensukcese serchus en _Petit Parisien_."

La viro ridetis. Li prenis _Paris Soir_ kaj donis al la vendisto bankbileton, kies valoro duoble superis la prezon de la achetita jhurnalo. La knabo volis redoni al li monerojn, sed la achetanto svingis per la mano kaj malrapide forpashis.

"Mi dankas vin, sinjoro!" vokis post li la vendisto. "Mi deziras al vi agrablan legadon--vi ekvidos, ke la _Paris Soir_ vin ne trompos." Kaj char dume la loko chirkau lia veturilo denove iomete malplenighis, li komencis ankorau pli atakeme: "_Izvestija! Moskevska Pravda! Times....!_"