La Alaska stafeto kaj Kaptitoj de la glacirokoj

Part 3

Chapter 3 3,865 words Public domain Markdown

Al chiu el la kvin herooj, kies nomoj ghis tiu tempo nenie estis legeblaj, estis direktitaj la esperoj de la mondo egalgrade. Char chiu estis la kolono, la pilastro, kiu devas ne krevi. Chiu estis la chenero, kiu devas ne esti trashirita. Sur chiu el ili kushis la sama kvanto de la respondeco. Se unu malsukcesos, la stafeto ne sukcesos.

La tuta mondo tremetis pri la sukceso de la plej kuragha veturo, kiun la historio konis.

Nur tiuj, kiuj estis la chefaj personoj en tiu chi grandioza lukto estis trankvilaj. Ili ne pensis pri tio, ke ili faras ion eksterordinaran. En la senkompata lukto pri la taga pano ili lernis simplecon. Pro tio la taskon, kiun ili surprenis, ili taksis kvazau ion memkompreneblan. Ie en la dezerto mortas homoj kaj estas en ilia povo savi ilin. Chu ili mem pereos plenumante ilian taskon? Eble. Sed okazu kio ajn, ili faros chion, kio estos en iliaj fortoj. Ja, kiel ili povus ankorau unufoje en la vivo rigardi en la okulojn de homo, se ili dum tiaj cirkonstancoj restus hejme, en la komforto, en la varmo, apud la varmigita forno? Chu estas io pli simpla kaj pli komprenebla ol tio, ke ili veturas?

Kaj se iu montrus al ili la sensaciajn artikolojn en la jhurnaloj, se iu dirus al ili, ke ili estas taksataj kiel la plej grandaj herooj de la nunaj tagoj, ili svingus per la manoj, kvazau ili volus diri: "Eh, lasu nin trankvilaj. Tiaj bagateloj!"

Chiu ja ankau erarus, kiu supozus, ke la stafeto ekveturis kun iaj ceremonioj.

Will Shannon alvenis kun sia sledo kaj kunjungajho de dek du hundoj al la stacidomo en Nenana; li anoncis sin che la staciestro kaj atendis la alveturon de la lokomotivo.

Akompanis lin kelkaj amikoj, kiuj helpis al li kontroli la kunjungajhon kaj premligi la rimenojn.

Kaj jam audighis la fajfo. La lokomotivo rulighis al la stacidomo. La lokomotivestro rapide desaltis kaj transdonis al la staciestro malgrandan paketon.

"Jen la sero," li diris.

"Kaj chu tio estas chio?" miris la chirkaustarantoj pri la malgranda dimensio de la paketo, kiu pezis ne pli ol duonkilogramon. Ili ne povis kompreni, ke la vivo de multaj homoj povas dependi de io tiom malgranda.

"Jes," ridetis la lokomotivestro. "Kaj kiamaniere vi forsendos ghin pluen?"

Ne estis necese klarigi tion al li. Char intertempe la staciestro transdonis la paketon al Shannon. Tiu metis ghin en dikan felon, chirkauligis ghin per fortikaj rimenoj kaj fiksis ghin al la sledo.

Poste li adiauis per manpremo la lokomotivestron, la staciestron kaj amikojn, saltis sur la glitveturilon, eksvingis la vipon kaj--la stafeto ekveturis.

"Sukceson!" kriis chiuj.

Sed la unua viro de la stafeto tion jam ne audis. Ne estis tempo por longa prokrasto. La konscio, ke chiu horo, eble chiu minuto povas signifi la savon de homa vivo, devigis rapidon.

Chio estis tiom simpla kaj tamen en tiu simpleco kushis tiom da vireco kaj hardeco, sed ankau tiom da delikateco kaj amo!

La vojo al Tolovana kondukis tra la vasta arbaro sur la maldekstra bordo de Tanana, kiu enfluas en la plej grandan riveron Yukon. Sed ghi estis tiom neghblovita, ke Will Shannon estis devigata veturi tra la vojo-nevojo.

Kiam la stafeto forlasis Nenana, la barometro montris -35 C. Sed blovis tiom forta vento, ke la frosto estis duoble sentata. Will Shannon surhavis pezan peltmantelon, peltan chapon, altajn botojn kaj varmajn mufogantojn. Kaj li tamen veturinte kelkajn horojn frostotremis. De tempo al tempo li kuris apud la kunjungajho por iomete plirapidigi la cirkuladon de la sango.

Antau la vespero la vento chesis. Will Shannon eluzis la trankvilajn momentojn por nutri la hundojn. Kaj poste daurigis la veturon.

En la mallumo li progresis multe malpli rapide ol tage. La kunjungajho kelkfoje renkontis altan neghamason, la glitveturilo multfoje preskau renversighis koliziinte kontrau falintan arbon. La hundoj elcherpighis, kaj ankau Will Shannon sentis lacon en la tuta korpo. Sed ech ne unufoje li sentis tenton ripozi. Li bone konsciis, ke la savo de multaj homoj kushas en liaj manoj kaj lau tio li agis.

En Tolovana oni atendis lin jam en la vesperaj horoj. La satnutrita kunjungajho de Wurd Kalland dormetis en la stacidomo. Wurd Kalland kun siaj amikoj malpacience rigardis la horlogh-montrileton. Chu Will Shannon alvenos?

Li alvenis nur iom antau noktomezo. Malgrau tio, ke li estis tre lacigita, li ridetis.

"Felichan vojaghon!" li deziris al Kalland, transdonante al li la paketon da sero.

Wurd Kalland metis la seron sur la sledon, svingis manon je saluto kaj ekveturis. Tuj poste flugis al Nenana, al Hot Springs kaj al Nome la telegrafa depesho, ke Will Shannon feliche alvenis kaj Wurd Kalland daurigas la veturon.

Wurd Kalland havis antau si chirkau okdek kilometrojn da veturo. La plej danghera estis la transveturo trans riveron Tanana. Ghi estis frostighinta unu metron kaj ankorau pli profunden, sed en la lokoj, kie estis rapidfluo, trovighis nur maldika glacia tegajho. Sufichus surveturi tian lokon kaj....

En la mateno la temperaturo okulfrape malaltighis. Sur la firmamento aperis nuboj, kiuj anoncis proksimighantan neghventegon.

Wurd Kalland instigis la hundojn al pli granda kaj chiam pli granda rapideco. Kaj kiam li fine, duonfrostighinta, ekvidis la domojn de Hot Springs, aperis sur lia frostorigida vizagho kontenta rideto.

Kaj denove la sama bildo kiel en Tolovana: nova kunjungajho, nova viro kaj nova ghojplena telegramo pri la venko de Kalland.

Emil Erikson veturis el Hot Springs al Ruby. La distanco, inter tiuj chi du lokoj, estis pligrandigita per tio, ke li devis dufoje traveturi la riveregon Yukon.

Kiam li forlasis Hot Springs, la chielo estis malserena per pezaj nuboj kaj la vento ech ne blovetis. Emil Erikson konis tian trankvilon. Li sciis, ke post ghi kutime venas ventego, en kiun ech la plej kuragha nordulo ne kuraghas iri. Kaj li tamen ekveturis. La malesperanta Nome atendis.

La ventego ekfuriozis tuj post tagmezo. Samtempe kun ghi falegis el la plumba chielo tuta torento da negho. La ventego pelis ghin antau sin, ghi mughis, fajfegis, rompis la arbojn, blindigis la veturanton kaj hundojn. De tempo al tempo tiel mallumis, ke oni ne povis vidi ech unu pashon antaue.

La hundoj jam nur sin trenis. Emil Erikson nur per strecho de chiuj fortoj ne falis. Sed la stafeto veturis. La posttagmezon, la tutan nokton kaj ankorau unu tutan tagon. Tridek tri horojn da seninterrompa veturo. Tridek tri horojn da superhoma sufero. La 29-an de januaro je la naua vespere Emil Erikson atingis duonmorta sian celon--Ruby.

Tie jam atendis lin viro, kiu estis traveturonta la plej longan kaj plej dangheran parton de la tuta stafeta veturo--Leonard Seppala.

Chapitro 6

Leonard Seppala

Neniu alia povis entrepreni tiom dangheran vojaghon, kiom estis el Ruby al Unalaklik ol Leonard Seppala. Kiel Gunnard Kasson ankau li devenis de Finnlando. Jam de sia infanagho li vivis en malvarma klimato kaj tial alkutimighis al la malmilda Alasko multe pli frue ol miloj da aliaj enmigrintoj. Lia staturo estis alta, li estis maldika. Li havis blondajn, ondajn harojn kaj bluajn okulojn, el kiuj elradiis infana ludemo kaj fera volo.

Lia kunjungajho estis la plej bela en la tuta Ruby. La terkulturistoj en aliaj landoj fieras pri la belaj chevaloj. En Alasko la viroj fieras pri siaj hundoj. Precipe la gvidanta hundo Balto, kiu ricevis la nomon lau la Balta maro, char Seppala volis havi dauran kaj vivan rememorigon je sia malproksima patrujo, distingighis per belega kresko, forto, kuragho kaj inteligento. Ghi ja ne saltis lau ordono super bastonon, nek prezentis diversajn figuretojn, nek "petis". Sed sufichis, ke ghia sinjoro diris al ghi kelkajn vortojn kaj la hundo tuj komprenis, kion li postulas de ghi.

De tempo al tempo okazis, ke aro da hundoj komencis interbatali. Unu signo de Seppala--kaj Balto trovighis inter ili. Se la hundoj konkorde jhetus sin kontrau ghi, ili certe disshirus ghin. Sed estis preskau mirinde, kiom la cheesto de la fortstatura luphundo efikis al chiuj. Sufichis, ke ghi al unu au du ribelantoj mordetu la orelon, ke ghi mallonge boju, ke ghi montru siajn dentojn kaj chirkaurigardu kiel regho--kaj jam estis trankvilo. La hundoj ekmurmuris kaj konfuzite retirighis en siajn budojn, au ili komencis flati al Balto.

Komence Seppala veturis lau la fluo de Yukon. La vojo kondukis tra la arbaro, kiu iomete mildigis la akrecon de la ventego. Malgrau tio la kunjunghajho iris nur tre malrapide antauen, char ofte trovighis sur la vojo elradikighinta arbo, kiun li devis chirkauveturi.

Matene li transveturis Yukon-on kaj baldau atingis la ebenajhon. Chi tie la danghero kulminis. La ventego, nekatenita per la baro de la arbaro, ekfuriozis kvazau freneza. La frosto plifortighis tiom, ke Seppala povis mezuri 60C sub nulo. Kaj krom tio li veturis sur tia surfaco de la tero, ke chiu pasho povus rezultigi teruran falon en la profundon.

Seppala konis tiajn marchajn regionojn, kie nur la maldika surfaca tavolo estis frostighinta. Tia loko facile rompighus sub la pezo de unu hundo, tiom pli de la tuta kunjungajho! Pro tio li veturis tre singarde, grandparte fidante la naturan instinkton de Balto.

Horo post horo pasis kaj la monotona regiono dauris. La hundoj estis elcherpitaj de laco kaj de malsato, char sur la vasta ebenajho ne estis unu loketo shirmita kontrau la ventego, kie Seppala povis nutri la kunjungajhon. Kiam li vidis, ke li vane atendas tian monteton, li decidighis pri mallonga ripozo en la malferma regiono. Li haltigis la kunjungajhon kaj disdonis al la hundoj la frostighintajn fishojn. La hundoj avide jhetis sin al ili. Pli frue, ol Seppala venis al Balto, la duopo che la glitveturilo jam pretis por pli kaj postulis per mallonga murmuro aldonon. Seppala jhetis al ili ankorau kelkajn fishojn kaj karesis ilin per la mano. Samtempe li rigardis al la negho, kie videblis kelkaj rughaj makuloj. Li konsternighis. De kio ili devenis? En tiu momento unu hundo levis la piedon kaj Seppala ekvidis sange shirvunditan plandon. Kompato premis lian gorghon. Sed li tuj venkis ghin. En Nome mortas infanoj. Ili atendas savon. Ne konvenas ghemi kaj perdi tempon pro kelkaj shirvundoj.

Ankorau unufoje li mankaresis la hundojn kaj li klinighis por preni la konduk-rimenojn.

La hundoj je la antauo rigardis al li. Kiam li klinighis, ili shajne supozis, ke li volas doni al ili novan porcion da fisho. Ili rapide arighis chirkau li. Chiu volis esti la unua.

Kaj en tiu momento okazis io neatendita.

Eksonis mallonga, seka krako. Seppala tuj divenis, kio okazis. Sed antau ol li povis forsalti, la glacio sub li rompighis kaj Seppala kun la glitveturilo trovighis en la marchajho.

La timigitaj hundoj saltis sur la firman glacion kaj volis forkuri. Sed Balto revenis per arka flankvojo por sia sinjoro.

"Antauen, Balto! Tiru!" kriis Seppala kaj klopodis suriri sur la firman glacion, sed tiu sub lia pezo chiam rompighis.

La sagha hundo komprenis. Ghi kuregis denove al sia gvida loko kaj strechis chiujn fortojn. Tiamaniere la ceteraj hundoj estis devigataj kuntiri.

Feliche estis ke la kondukrimenoj estis faritaj el tre solida felo. Ili alie certe trashirighus, char la sledo kojnumighis kaj ne povis elgliti.

Fine Seppala sukcesis kushighi sur la glacion. Li klinighis super la perfida marchajho, levetis iom la glitotrabojn kaj--la sledo ekflugis sur la firma glacio.

"Balto, haltu!" kriis Seppala kaj li pene levis sin. Li ja havis peltan veston, kiu estis taugigita por tiaj akcidentoj, sed tamen kelkaj gutoj penetris sub ghin ghis la nuda korpo kaj nun senkompate malvarmigis.

La kunjungajho obee haltis. Seppala atingis la sledon kaj lia unua penso estis al la paketo da sero. La pelto, en kiu ghi estis envolvita, estis surface malsekigita, sed la interno estis absolute seka. Trankviligita li sursaltis la sledon kaj la kunjungajho denove ekveturis.

La ventego furiozis senchese. Seppala sentis, ke liaj kruroj komencas rigidighi. Tuj kiam li konsciighis pri tio, li saltis de sur la sledo kaj kuris apude. Tio iomete helpis. La sango en la vejnoj komencis cirkuli pli rapide kaj lia dorso eksentis agrablan varmon. Sed samtempe kun ghi aperis tia lacigho, ke li devis vole nevole sursalti la sledon.

Intertempe la regiono ekshanghighis. Anstatau la vastaj ebenajhoj aperis montetoj. Unue malaltaj, sed chiam pli kaj pli altaj, ghis ili shanghighis al kontinuaj montarchenoj.

Se la vojo tra la tundro estis danghera, chi tie ghi ne estis pli sekura, char malantau chiu monteto povis neatendite trovighi perfida abismo.

Estis jam malfrua posttagmezo, kiam li traveturis longan valon. Ambauflanke etendighis alten grandegaj montegoj, sur kiuj estis videbla neniu arbetaro. La ventego okulfrape malplifortighis, kaj tial la kunjungajho veturis pli rapide.

Subite eksonis obtuza bruego, kvazau en la malproksimo ektondrus. Seppala maltrankvile chirkaurigardis. Kiam lia rigardo trafis sur la deklivon, kiu etendighis je la dekstra flanko altegen, li ekkomprenis kaj palighis.

Lavango!

La grandegaj amasoj da negho, kiuj liberighis per la propra pezo, rulighis en la mallarghan valon, kiun li traveturas!

Kien forkuri? Per unu rigardo li konvinkighis, ke la lavango rulighas je tia largheco, ke ne estas eble savighi antau ghi.

Li rapide direktis sin al la kontraua deklivo. Li svingis la vipon kaj per lauta ekkrio instigis la hundojn al pli rapida kuro. Sed ne estis necese fari tion. La bestoj antausentis la dangheron kaj strechis chiujn fortojn por forkuri antau la pereiga elemento.

Sed la lavango estis pli rapida.

Balto apenau atingis la piedon de la kontraua deklivo, kiam tremis la tuta valo per barelsona bruego. La neghamasoj rulighis en la valon kaj neatendite silentigis la ekkrion de Seppala kaj angorplenan bojadon de liaj hundoj.

La stafeto estis entombigita!

La valo trankvilighis. Finsonis la bruego de la lavango, chesis la obstina lukto de la homo kun la naturo. Nur en la alto ekhurlis nova atako de la ventego.

La senmovo dauris unu sekundon, du sekundojn, poste jam kelkajn minutojn.

Kaj subite la negho movighis. Poste denove kaj denove. Kaj jen aperis super la negho la kapo de Balto.

La hundo rigardis antauen; poste ghi turnis sin. Ghiaj okuloj estis plenaj de mirego. Kelkaj momentoj pasis antau ol ghi komprenis. Sed poste ghi pushis la piedojn en la neghon kaj rastis kaj rastis.

Post nelonge aperis la kapoj de la unua entombigita duopo. Tiumomente Balto ghoje ekbojis kaj komencis rasti ankorau pli obstine. La du liberigitaj hundoj skuis sin kaj tuj komencis helpi Balton. Negho forflugis dekstren kaj maldekstren kaj novaj kaj novaj duopoj de la hundoj estis liberigataj!

Finfine aperis la sledo kaj apud ghi Seppala. Li estis trafita per la lavango tiom malfeliche, ke li pushegis per la kapo la sledon kaj senkonsciighis.

La hundoj arighis chirkau li ghoje bojante, sed ili tuj silentis. Ilia sinjoro ne movighis.

La bestoj staris konfuzite. Neniu ech movighis. Kaj eble la tuta kunjungajho frostighus en tiu pozicio, se ne cheestus Balto.

Kiu scias, kial ghi tion faris. Eble ghi volis esprimi la amon al sia sinjoro, eble vekighis en ghi la sama sento, kiun ghi havis por siaj suferantaj idoj, eble bedauro kaj kompato devigis ghin al tio, ke ghi alproksimighis ghis sia sinjoro kaj....komencis chirkauleki lian vizaghon.

Kaj tio helpis. La vundito palpebrumis kaj post momento li malfermis la okulojn. Balto ankorau kelkfoje lekis lin kaj poste ghoje ekbojis.

Seppala chirkaurigardis. La tuta kunjungajho kushis en la negho kvazau en tombo. Dum Balto por atingi la surfacon devis tralukti nur kelkajn decimetrojn, chirkau Seppala etendighis la neghamasoj pli alten ol du metrojn. Ech se li ne estus vundita, el tiu chi tombo li neniam liberigus sin per propraj fortoj.

Li dankeme rigardis Balton kaj ankau la ceterajn hundojn. Li dankis la bestojn pro si, siaj edzino kaj infanoj, kiuj streche atendas lian revenon, kaj pro tiuj en Nome, kiuj sopire atendas la savan seron.

La seron!

Ghi ja devis esti kiel eble plej baldau en Nome! Kaj li kushas chi tie en la negho, kvazau li havus sufiche da tempo--

Li provis levighi, sed ne sukcesis. Lia kapo zumis, liaj okuloj nubighis. La tuta korpo estis kvazau bruligata.

Li ekkonsciis, kiel terura estas lia situacio. Li kushas tie chi sola en la dezerto, super li bruegas la ventego, kiu senchese shutas novajn kaj novajn neghtavolojn--kaj malproksime li estas atendata kun firma fido. Li trompos iliajn atendon kaj esperojn. La paketo, kiu jam veturis milojn da kilometroj, kiun tenis tiom da manoj de oferemaj homoj, haltos che li. Seppala ne alvenos.

La turmentaj pensoj kauzis al li pli grandajn dolorojn ol la vundita kaj frostigita korpo. Kaj nur la dolorigaj pikoj de tiuj pensoj devigis lin denove levighi. Li shancelighis kaj falis denove en la neghon. Tion li ripetis kelkfoje, ghis li fine sukcesis rampi sur la sledon.

"Veturu, Balto!" li diris senenergie kaj senkonsciighis.

Balto tiris la sledon el la trancheo, kiun ghi kun la hundoj elfosis, kaj veturis sur la deklivo tiom longe, ghis ili preterveturis la falegintan lavangon. Poste ghi malsuprenveturis en la liberan valon kaj sur la ebena surfaco ili ekveturis pli rapide. De tempo al tempo li rigardis malantauen por konvinkighi, chu Seppala kushas ankorau sur la sledo.

La kuranta stafeto prezentis neesprimeble malgajan bildon. Seppala kushis sur la sledo sen movigho. La hundoj, kvazau ili scius, ke chi tie okazas io eksterordinara, veturis serioze kaj trankvile.

Subite la sledo pushighis je ia malmola elstarajho. Ghi suprensaltetis, shancelighis kaj tuj sekve Seppala kushis sur la malmola negho. Falante li pushighis per la kapo al la tero tiom forte, ke la doloro vekis lin el la senkonscio.

Li sidighis sur la tero kaj konfuzite chirkaurigardis. La sledo estis jam kelkajn metrojn antau li kaj veturegis pluen.

"Balto! Balto!" li vokis ekscitite.

La hundo rigardis malantauen kaj revenis al sia sinjoro. Ghi kelkfoje ekbojis kaj komencis froti sin che la kruroj de Seppala.

"Vi estas bonkora, Balto," karesis ghin Seppala. Kaj rigardinte la kompason li aldonis: "Vi kondukas nin bone."

Dua nokto vualkovris la neghblovitan regionon. Kaj la ventego ne chesis.

Seppala nutris la hundojn kaj daurigis la veturon la tutan nokton. De tempo al tempo li veturis kun plena konscio, sed jen kaj jen li senpove dormetis. Kaj tiam la sekureco de la veturo restis nur che Balto.

La duan tagon la stafeto jam nur trenighis. Chiuj hundoj havis la piedojn tiom shirvunditaj, ke post la kunjungajho restis strio de rugha sango. La korpojn de la bestoj kaj de la elcherpita homo skuis febro.

En kompatinda stato la stafeto atingis Unalaklik-on. Ghi veturis pli ol 250 kilometrojn, estis survoje kvardek kvin horojn kaj travivis neesprimeblan suferadon.

La Unalaklikanoj, kiuj vivis jam kelkajn horojn en atmosfero de timo kaj espero, veturis renkonten al Seppala. Ili volis premi lian manon, danki lin, doni al li refreshigajhon.

Seppala chirkauis ilin per malforta rigardo, senvorte montris al la paketo da sero kaj preskau neaudeble flustris:

"Flegu la hundojn!"

Poste li renversighis kaj senkonsciighis.

En tiu momento jam Gunnard Kasson alfiksis la paketon al sia sledo.

Kaj dum oni forkondukis la hundojn kaj forportis la senmovan korpon de Seppala, por redoni al li la vivon, la lasta, la decida ero de la stafeto direktis sin al la maro.

Chapitro 7

Inter vivo kaj morto

Jam de tiu momento, kiam venis al Nome la sciigo, ke la stafeto ekveturis, la loghantoj de la urbo respiris. Ili sciis, ke oni ankorau ne venkis. Ili sciis, ke la chefa lukto kun la mortinsida malsano nur ekestas. Sed tamen la malespero cedis al la espero.

Doktoro Welch maljunighis en tiuj kelkaj tagoj almenau je dek jaroj. Ja ne estis facila tasko vizitadi la pacientojn, kiuj rigardis al li kun senfina fido, kaj ne povi doni al ili la efikan medikamenton.

La poshtejo estis chiutage sieghata. La depeshojn pri la proksimighanta savo jam atendis kun malpacienco ne nur doktoro Welch kaj la jhurnalisto Hilton. La gepatroj de la malsanaj infanoj, ankau tiuj, en kies domo la malsano ankorau ne aperis, rapidis kelkfoje dum la tago al la poshtejo por demandi, kio estas nova.

Chiu parto de la stafeto estis sekvata kun senspira strecho. La nomojn de la veturantoj oni elparolis kun admiro kaj respekto. Kaj post chiu depesho sciiganta, ke ankorau unu viro ekveturis, granda shtonego falis de sur la koro.

Tiun tagon, kiam el Ruby ekveturis Seppala, la vivo en Nome estis neordinare vigla. Neniel gravis la malpermeso pri amas-kunvenado. La homoj estis tiom impresitaj per tiu granda sciigo kaj ili devis komuniki al iu siajn sentojn.

"Chu vi jam audis?" demandis unu la alian renkontighinte.

"Pri kio?"

"Nu, pri Seppala!"

"Ho, Seppala! Bonega homo...!"

"Kaj kion vi opinias--chu li sukcesos?"

"Li sukcesos. Seppala alvenos. Certe!"

"Sed la vojo estas tiom longa kaj--"

"--kaj danghera, mi scias. Sed iu diris, ke li konas Seppala-n. Laudire li estas viro kvazau el shtalo. Kaj mi--mi mem ne scias, kial mi tiom fidas lin. Sed io senchese diras al mi, ke Seppala alvenos."

"Nur ke...!"

Ju pli longe la telegraf-oficejo en Unalaklik silentis, des pli multe kreskis la fido al Seppala. Neniu volis malesperi. Neniu havis sufiche da forto por allasi la penson, ke Seppala povus perei en la dezerto. Ili vidis la teruran polusan ventegon, kiu ech en ilia lando estis supernormale akra. Ili sciis, ke la regiono, kiun traveturas Seppala, estas plena de dangheroj. Ke tie trovighas perfidaj marchajhoj kaj montoj kun abismoj. Ke tie vivas malsata kaj danghera bestaro.

Kaj tamen ili kredis. Ili kredis kun tiu stranga kredo, kiun la homo kapablas havi nur tiam, kiam al li jam nenio alia restas. Ili krome ja bezonis ghin, char nur tiamaniere ili povis forpeli la ombrojn de la malespero kaj dubo, kiuj en iu kashita anguleto de iliaj animoj neforpeleble nigris.

Sed kiam venis la depesho pri la alveno de Seppala en Unalaklik, kiam la tutan vesperon kaj longe tra la nokto estis audebla neniu alia frazo ol "Seppala alvenis!", kiun ili elparolis kun malsekighintaj okuloj kaj tremantaj lipoj--nur tiam ili senvorte konfesis, kiom bazita sur espero estis ilia kredo...

La ekscito kulminis, kiam Unalaklik komunikis, ke Gunnard Kasson estas survoje.

Gunnard Kasson!

Pri li pensis doktoro Welch tage kaj nokte. Kaj ne nur doktoro Welch. Ankau aliaj viroj en Nome kaj, sekve de la komunikoj de Hilton, en la tuta mondo. Kaj kompreneble precipe la patrinojn, kiuj kun rideto sur la vizagho, sed kun la koro sanganta, klinighis super malsanaj infanoj kaj ilin konsolis, ghojigis kaj kuraghigis la nuraj du vortoj: Gunnard Kasson...

Jam la sono de la fiera nomo povis plifortigi. Ne estis necese koni Gunnard Kasson. Sufichis elparoli lian nomon, malmolan kaj koncizan, kaj jam oni vidis antau si la viron, kiu povis kuraghe vizagh-al-vizaghe starigi sin kontrau ech la plej granda danghero.

Gunnard Kasson estas survoje.

Chu li venkos?

Chapitro 8

Gunnard Kasson

Gunnard Kasson povis elekti: li povis veturi au sur la firma tero, au sur la maro. La vojo sur la bordo estis ja pli sekura, sed tre longa.

La rekta vojo tra la frostita golfo Norton estis tre malcerta, sed multe malpli longa.

Chiu horo havis grandan valoron. En Unalaklik venis telegramo el Nome pri la unuaj viktimoj de la difterio. Pro tio Kasson decidis, ke li veturos sur la maro.

Li sciis, ke la plej malfacila tasko sur la maro estos orientado. Se lumus steloj, li facile povus trovi la direkton de la veturo. Sed la ventego dauris per neniel malpligrandigita forto. Ghi malebligis antauenrigardon kaj blindigis. Nenie estis videblaj firmaj punktoj, kiuj plifaciligus la orientadon. Tial li kunprenis perfektan fosforeskan kompason, lau kiu li povis tre precize konstati la direkton de la veturo. Nokte li estis devigata rigardi ghin preskau seninterrompe.