Konstruestro Solness

Part 6

Chapter 6 1,699 words Public domain Markdown

SOLNESS (malestime) _Li_ kontenta pri _mi_! Kiel povas vi tiel paroli, Hilde? Li, kiu permesis al la trolo en mi brui laux propra volo. Li, kiu ordonis al ili cxeesti nokte kaj tage por servi min, -- al cxiuj tiuj -- tiuj --

HILDE Diabloj --

SOLNESS Jes, ambaux specoj. Ho ne, mi devis senti, ke li ne estas kontenta pri mi. (mistere) Komprenu, ke tial vere li igis forbruli la malnovan domon.

HILDE Cxu tial?

SOLNESS Jes, cxu vi ne komprenas? Li volis doni al mi eblecon farigxi majstro en mia fako -- kaj konstrui ankoraux pli honorindajn pregxejojn por li. Unue mi ne komprenis kien li volis. Sed jen subite eklumigxis por mi.

HILDE Kiam tio okazis?

SOLNESS Tio okazis kiam mi konstruis la pregxejturon norde en Lysanger.

HILDE Tion mi suspektis.

SOLNESS Cxar, vidu Hilde, tie norde en la fremda loko, _tie_ mi konstante pensadis kaj cerbumis en mi mem. Jen mi vidis kial li forprenis de mi miajn infanojn. Estis por ke nenio malhelpu min. Ne tiajxoj kiel amo kaj felicxo, komprenu. Mi devis nur esti konstruestro. Nenio alia. Kaj mian tutan vivon mi devis konstrui por li. (ridas) Sed el _tio_ tamen nenio farigxis.

HILDE Kion vi do faris?

SOLNESS Unue mi esploris kaj provis min mem --

HILDE Kaj poste?

SOLNESS Poste mi faris la _neeblan_. Mi kiel _li_.

HILDE La neeblan?

SOLNESS Neniam antauxe mi eltenis grimpi alten kaj libere supren. Sed tiun tagon mi kapablis.

HILDE (eksaltas) Jes, jes, vi kapablis!

SOLNESS Kaj kiam mi staris tie tute supre kaj pendigis la florkronon sur la pinton, mi diris al li: Auxskultu nun, vi potenculo! De nun mi volas esti libera konstruestro, ankaux mi. En mia fako. Kiel vi en la via. Neniam plu mi volas konstrui pregxejojn por vi. Nur hejmojn por homoj.

HILDE (kun grandaj brilaj okuloj) _Tio_ estis la kanto, kiun mi auxdis tra la aero!

SOLNESS Sed li elpensis ion poste.

HILDE Kion vi aludas per _tio_?

SOLNESS (rigardas sxin malgxoje) Konstrui hejmojn por homoj, -- ne valoras sxilingon, Hilde.

HILDE Cxu _tion_ vi diras nun?

SOLNESS Jes, cxar nun mi vidas. La homoj ne bezonas siajn hejmojn. Ne por esti felicxaj, ne. Kaj ankaux mi ne bezonus tian _hejmon_. Se mi iun posedus. (kun silenta, amara rido) _Jen_ la tuta arangxo, tiel longe, tiel longe kiel mi vidas malantauxen. Vere nenio konstruita. Ecx nenio oferita por ion konstrui. Nenio, nenio -- cxio.

HILDE Kaj nenion vi volas konstrui ekde nun?

SOLNESS (vigle) Jes, gxuste nun mi volas komenci!

HILDE Kion do? Kion do? Diru tuj!

SOLNESS La sola en kiu mi kredas ke kusxas homa felicxo, _tion_ mi volas nun konstrui.

HILDE (rigardas lin firme) Konstruestro, -- nun vi pensas pri niaj aerkasteloj.

SOLNESS La aerkasteloj, jes.

HILDE Mi timas, ke vi kapturnigxus antaux ol ni atingus duonvoje.

SOLNESS Ne kiam mi povas iri manon en mano kun _vi_, Hilde.

HILDE (kun aspekto de subpremata kolero) Nur kun mi? Cxu ne pluraj kuniros?

SOLNESS Pri kiuj aliaj vi pensas?

HILDE Ho, -- sxi, tiu Kaja cxe la pupitro. Povrulino, -- cxu vi ne ankaux kunprenos sxin?

SOLNESS Hoho. Cxu estis pri sxi, ke Aline sidis cxi tie babilante kun vi.

HILDE Cxu estas tiel aux cxu ne?

SOLNESS (impete) Mi ne respondas pri tiajxo! Vi plene kaj tute kredu min!

HILDE Dum dek jaroj mi kredis tute, tute pri vi.

SOLNESS Vi dauxre kredu pri mi!

HILDE Do lasu min vidi vin libera alte supre!

SOLNESS (peze) Ho, Hilde, -- tiel por cxiutaga uzo mi ne estas.

HILDE (pasie) Mi volas! Mi volas! (petante) Nur unu solan fojon ankoraux, konstruestro! Faru la _neeblan_ denove!

SOLNESS (staras sxin profunde rigardante) _Se_ mi tion provas, Hilde, mi volas stari tie supre al li parolante kiel la pasintan fojon.

HILDE (en kreskanta intenseco) Kion vi diros al li.

SOLNESS Mi diros al li: Auxskultu min, potenca majstro, -- jugxu pri mi laux via bontrovo, kiel al vi placxas. Sed de nun mi nur konstruos la plej delikatan en la mondo --

HILDE (en ravo) Jes -- jes -- jes!

SOLNESS -- konstruos kune kun princino, kiun mi amas --

HILDE Jes, diru tion al li! Diru tion al li!

SOLNESS Jes. Kaj poste mi diros al li: Nun mi iros malsupren kaj cxirkauxbrakos sxin kaj kisos sxin --

HILDE -- multajn fojojn! Diru tion!

SOLNESS -- multajn, multajn fojojn mi volas diri.

HILDE Kaj jen --?

SOLNESS Jen mi volas svingi mian cxapelon -- kaj iri malsupren al la tero -- kaj fari kiel mi al li diris.

HILDE (kun etendata mano) Nun mi revidas vin, kiel tiun fojon kiam estis kantado en la aero!

SOLNESS (rigardas sxin kun klinata kapo) Kiel vi farigxis tia, kia vi estas, Hilde?

HILDE Kiel vi faris min tia, kia mi estas?

SOLNESS (mallonge kaj firme) La princino _havu_ sian kastelon.

HILDE (gxojkrie, manfrapas) Ho, konstruestro --! Mia delikata, delikata kastelo. Nia aerkastelo!

SOLNESS Kun fundamento sube.

(En la strato kolektigxis _multaj homoj_, kiuj nur malklare vidigxas inter la arboj. Muziko el blovinstrumentoj auxdigxas de fore malantaux la nova domo)

(_Sinjorino Solness_, kun peltkolumo, _doktoro_ _Herdal_, kun sxia blanka sxalo sur la brako, kaj kelkaj sinjorinoj venas sur la verandon. _Ragnar Brovik_ samtempe venas de la gxardeno.)

SINJORINO SOLNESS (al _Ragnar_) Cxu estu ankaux muziko?

RAGNAR Jes. Estas la asocio de la konstrulaboristoj. (al _Solness_) Mi diru de la laborestro, ke li nun staras preta por supreniri kun la florkrono.

SOLNESS (prenas sian cxapelon) Bone. Mi mem venos.

SINJORINO SOLNESS (time) Kion vi volas tie, Halvard?

SOLNESS (abrupte) Mi devas esti tie sube kun la laboristoj.

SINJORINO SOLNESS Jes, sube, jes. Nur sube.

SOLNESS Mi ja kutimas. Tiel labortage.

(Li malsupreniras la sxtuparon kaj for tra la gxardeno.)

SINJORINO SOLNESS (vokas post lin super la balustrado) Sed nepre petu la viron, ke li estu singardema, kiam li supreniros! Promesu tion, Halvard!

DOKTORO HERDAL (al _sinjorino Solness_) Jen vidu ke mi pravas! Li ne plu pensas pri tiuj stultajxoj.

SINJORINO SOLNESS Ho, tio malpezigis! Du fojojn viroj falis por ni. Kaj ambaux mortis surloke. (turnas sin al _Hilde_) Dankon al vi, frauxlino Wangel, ke vi retenis lin tiel firme. _Mi_ certe ne estus povinta.

DOKTORO HERDAL (gaje) Jes, jes, frauxlino Wangel, vi ja kapablas reteni kiun ajn firme, se vi vere volas, vi!

(_Sinjorino Solness_ kaj _doktoro Herdal_ iras al la _sinjorinoj_, kiuj staras pli proksime al la sxtuparo rigardante tra la gxardeno. _Hilde_ restas staranta cxe la balustrado antauxe. _Ragnar_ iras al sxi.)

RAGNAR (kun subpremata rido, duone mallauxte) Frauxlino, -- vi vidas la junajn homojn malsupre sur la strato, cxu?

HILDE Jes.

RAGNAR Estas la kamaradoj, kiuj volas rigardi la majstron.

HILDE Kial volas ili _lin_ rigardi?

RAGNAR Ili volas vidi, ke li ne kuragxas suprengrimpi sur sian propran domon.

HILDE Cxu _tion_ ili volas, tiuj knaboj!

RAGNAR (kolere kaj moke) Li subpremis nin suficxe longe, li. Nun ni volas vidi ke ankaux _li_ devas teni sin sube.

HILDE Tion vi ne vidos. Cxi tiun fojon ne.

RAGNAR (ridetas) Cxu? Kie ni do vidos lin?

HILDE Alte, -- alte supre cxe la pinto vi vidos lin!

RAGNAR (ridas) Lin! Kredu tion!

HILDE Li _volas_ al la supro. Kaj do vi lin tie vidos.

RAGNAR Jes, li _volas_, jes! Tion mi volonte kredas. Sed efektive li ne _povas_. Kapturnigxus por li longe, longe antaux ol li atingus duone. Li devus reen rampi malsupren sur manoj kaj genuoj.

DOKTORO HERDAL (montras eksteren) Vidu! La laborestro supreniras la sxtuparegojn.

SINJORINO SOLNESS Kaj li ja havas la florkronon por porti. Ke li nun estu singarda!

RAGNAR (ekrigardas dubeme kaj krias) Sed estas ja --!

HILDE (krias en gxojego) Estas la konstruestro mem!

SINJORINO SOLNESS (ekkrias en timo) Jes, estas Halvard! Ho, granda Dio --! Halvard! Halvard!

DOKTORO HERDAL Tsx! Ne kriu al li!

SINJORINO SOLNESS (duone senrega) Mi volas al li! Prenu lin malsupren!

DOKTORO HERDAL (retenas sxin) Cxiuj staru senmove! Ecx ne sono!

HILDE (senmova, sekvas _Solness_ per la okuloj) Li iras supren, supren. Cxiam pli supren. Cxiam pli supren! Vidu! Vidu nur!

RAGNAR (senspire) Nun li _devas_ turni. Ne eblas io alia.

HILDE Li grimpas supren, supren. Baldaux li estos tute supre.

SINJORINO SOLNESS Ho, mi mortos pro timo. Mi ne eltenas la vidon!

DOKTORO HERDAL Do ne rigardu lin, vi.

HILDE Jen li staras sur la plej superaj tabuloj! Tute supre!

DOKTORO HERDAL Neniu movu sin! Cxu vi auxdas!

HILDE (gxojas en silenta gxuo) Fine! Fine! Nun mi denove vidas lin granda kaj libera!

RAGNAR (kvazaux senvocxa) Sed tio estas ja --

HILDE Tia mi vidis lin dum la dek jaroj. Kiel memfide li staras! Tamen terure ekscite. Rigardu lin! Nun li pendigas la florkronon sur la turpinton!

RAGNAR Estas kvazaux rigardi ion neeblan.

HILDE Jes, _estas_ ja la _neebla_, tio, kion li nun faras! (kun nedifinebla esprimo en la okuloj) Cxu vi vidas iun alian tie supre cxe li?

RAGNAR Estas neniu alia.

HILDE Jes, estas iu kun kiu li kverelas.

RAGNAR Vi eraras.

HILDE Cxu vi ecx ne auxdas kanton en la aero?

RAGNAR Devas esti la vento en la arbokronoj.

HILDE _Mi_ auxdas kanton. Fortan kanton! (krias en sovagxa gxojo) Vidu, vidu! Nun li svingas la cxapelon! Li salutas al ni sube! Ho, salutu do supren al li. Cxar nun, nun estas finite! (tiras la blankan sxalon for de la doktoro, svingas gxin kaj krias supren) Vivu la konstruestro Solness!

DOKTORO HERDAL Ne faru! Ne faru! Pro Dio --!

(La _sinjorinoj_ sur la verando svingas posxtukojn kaj oni huraas malsupre en la strato. Subite mutigxas, kaj la homamaso transsxaltas al krio de teruro. Homa korpo kune kun tabuloj kaj pecoj de lignajxo vidigxas inter la arboj fali malsupren.)

SINJORINO SOLNESS KAJ LA SINJORINOJ (samtempe) Li falas!

(_Sinjorino Solness_ sxanceligxas, faletas senforta malantauxen kaj kaptigxas de la sinjorinoj sub krioj kaj konfuzo.)

(La homamaso sur la strato rompas la barilon kaj sturmas en la gxardenon. Ankaux _doktoro Herdal_ rapidas tien. Mallonga pauxzo)

HILDE (fikse rigardas supren kaj diras kvazaux sxtonigxinta) _Mia_ konstruestro.

RAGNAR (apogas sin treme al la balustrado) Li certe estas frakasita. Mortigita surloke.

UNU EL LA SINJORINOJ (dum oni portas _sinjorinon Solness_ en la domon) Kuru al la doktoro --

RAGNAR Mi ne povas movi piedon --

ALIA SINJORINO Voku do iun tie sube!

RAGNAR (provas voki) Kiel estas? Cxu li vivas?

VOCxO (el la gxardeno) Konstruestro Solness estas morta!

ALIAJ VOCxOJ (pli proksime) La tuta kapo frakasita. -- Li falis rekte en la sxtonejon.

HILDE (turnas sin al Ragnar kaj diras silente) Nun mi ne plu vidas lin tie supre.

RAGNAR Terure. Li tamen ne kapablis.

HILDE (kvazaux en silenta, freneza triumfo) Sed tute al la supro li atingis. Kaj mi auxdis harpoj en la aero. (Sxi svingas la sxalon supren kaj krias en sovagxa ardo) Mia, -- mia konstruestro!