Part 5
(Granda, vasta verando, apartenanta al la logxdomo de _konstruestro Solness_. Parto de la domo kun elirpordo al la verando vidigxas maldekstre. Balustrado antaux tiu cxi dekstre. Tute fone, sur la malvasta flanko de la verando, sxtuparo kondukas al la pli malalte situanta gxardeno. Grandaj, maljunaj arboj en la gxardeno etendas siajn brancxojn super la verando kaj al la domo. Plej dekstre, inter la arboj, ekvidigxas la suba parto de la nova vilao kun skafaldo cxirkaux la turkonstruajxo. En la fono la gxardeno limigxas de malnova kradbarilo. Ekster la barilo estas strato kun malaltaj, adukaj dometoj.)
(Vespercxielo kun sunbriligitaj nuboj.)
(Sur la verando staras gxardena benko laux la muro de la domo, kaj antaux la benko longa tablo. Apud la alia flanko de la tablo estas apogsegxo kaj kelkaj taburetoj. Cxiuj mebloj estas korbfarista plektajxo.)
(_Sinjorino Solness_, envolvita en blanka krepsxalo, ripozas en la apogsegxo rigardante dekstren.)
(Iom poste _Hilde Wangel_ venas supren la sxtuparon de la gxardeno. Sxi estas same vestita kiel antauxe, kaj portas cxapelon sur la kapo. Sur la brusto sxi portas etan bukedon el ordinaraj floretoj.)
SINJORINO SOLNESS (turnas la kapon iomete) Cxu vi cxirkauxiris en la gxardeno, frauxlino Wangel!
HILDE Jes, mi cxirkauxrigardis tie.
SINJORINO SOLNESS Kaj ankaux trovis florojn, mi vidas.
HILDE Ho jes! Cxar ili abundas. Inter la arbustoj.
SINJORINO SOLNESS Ho _cxu_? Ankoraux? Jes, cxar mi tien preskaux neniam venas.
HILDE (pli proksime) Cxu vere! Vi do ne kuras en la gxardenon cxiun tagon?
SINJORINO SOLNESS (kun laca rideto) Mi ne plu ien "kuras", mi. _Nun_ ne plu.
HILDE Nu, sed cxu vi neniam foje iras por saluti la belajxojn, kiuj _tie_ trovigxas?
SINJORINO SOLNESS Cxio fremdigxis por mi. Mi preskaux timas la revidon.
HILDE Vian propran gxardenon!
SINJORINO SOLNESS Sxajnas al mi, ke gxi ne plu aspektas la _mia_.
HILDE Ho, kial tiel --?
SINJORINO SOLNESS Ne, gxi ne estas. Ne estas kiel en la tempo de patro kaj patrino. Nun ili bedauxrinde forprenis tiom multe de la gxardeno, frauxlino Wangel. Imagu, -- ili parceligis, -- kaj konstruis domojn por fremdaj homoj. Homoj, kiujn mi ne konas. Kaj _ili_ povas sidi rigardante min tra siaj fenestroj.
HILDE (kun hela esprimo) Sinjorino Solness?
SINJORINO SOLNESS Jes?
HILDE Permesu al mi iomete restadi cxe vi?
SINJORINO SOLNESS Jes volonte, se vi emas.
(_Hilde_ translokigas tabureton al la apogsegxo kaj eksidas.)
HILDE Ah, -- cxi tie oni povas sidi sunumante sin kiel kato.
SINJORINO SOLNESS (metas la manon facile sur sxian nukon) Gxentile ke vi volas sidi cxe _mi_. Mi kredus, ke vi enirus al mia edzo.
HILDE Kion mi farus cxe li?
SINJORINO SOLNESS Helpi lin, mi pensis.
HILDE Ne dankon. Cetere li ne estas interne. Li iras tie kun la laboristoj. Sed li aspektis tiel mordeme, ke mi ne kuragxis paroli al li.
SINJORINO SOLNESS Ho, funde li estas milda kaj mola en la animo.
HILDE _Li_!
SINJORINO SOLNESS Vi ankoraux ne vere konas lin, vi, frauxlino Wangel.
HILDE (rigardas sxin varme) Cxu vi gxojas nun, cxar vi translogxigxos en la novan domon?
SINJORINO SOLNESS Mi _devus_ ja gxoji. Cxar Halvard ja deziras --
HILDE Ho, ne gxuste pro tio, mi pensas.
SINJORINO SOLNESS Jes, jes, frauxlino Wangel. Cxar estas ja nur mia devo, tio, subigi min al _li_. Sed ofte sentigxas malfacile devigi sian animon al obeemo.
HILDE Jes, _tio_ certe sentigxas malfacile.
SINJORINO SOLNESS Jes imagu. Kiam oni ne estas pli bona homo ol mi, jen --
HILDE Kiam oni travivis tiom da pezajxoj, kiel vi --
SINJORINO SOLNESS Kiel _vi_ tion scias?
HILDE Via edzo diris.
SINJORINO SOLNESS Al mi li malofte tusxas _tiujn_ aferojn. -- Jes, kredu, ke mi travivis suficxe multe dum mia vivo, _mi_, frauxlino Wangel.
HILDE (rigardas sxin kompateme kaj malrapide kapsignas) Kompatinda sinjorino Solness. Unue brulis por vi --
SINJORINO SOLNESS (kun suspiro) Jes, cxio _mia_ brulis.
HILDE Kaj poste sekvis tio pli grava.
SINJORINO SOLNESS (rigardas sxin demande) Pli grava?
HILDE La plej afliktiga.
SINJORINO SOLNESS Al kio vi aludas?
HILDE (silente) Vi ja perdis ambaux knabetojn.
SINJORINO SOLNESS Ho, ili, jes. Jes, vidu, _tiu_ estis _aparta_ afero, tiu. Estis ja elcxiela sorto. Kaj al tiajxo oni devas sin kurbi. Kaj aldone danki.
HILDE Cxu vi tion faras?
SINJORINO SOLNESS Ne cxiam, bedauxrinde. Mi ja bone scias, ke estas mia devo. Sed tamen mi ne _povas_.
HILDE Nu ja, estas kompreneble, mi pensas.
SINJORINO SOLNESS Kaj ofte mi devas diri al mi mem, ke estis justa puno por mi --
HILDE Kial?
SINJORINO SOLNESS Cxar mi ne estis suficxe persista en la malfelicxo.
HILDE Sed mi ne komprenas, ke --
SINJORINO SOLNESS Ho ne, ne, frauxlino Wangel, -- ne parolu pli pri tiuj du knabetoj. Pri ili ni nur gxoju. Cxar _ili_ ja estas felicxaj, -- felicxaj nun. Estas ja la _malgrandaj_ perdoj en la vivo, kiuj tiel akre sxiras la koron. Perdi cxion, kion aliaj homoj kalkulas por nenio.
HILDE (metas la brakojn sur sxian genuon kaj rigardas al sxi varme) Dolcxa sinjorino Solness, -- diru al mi, kio _tio_ estas!
SINJORINO SOLNESS Kiel mi diras. Nur etaj ajxoj. Brulis ja cxiuj la malnovaj portretoj sur la muroj. Kaj cxiuj la malnovaj silkaj kostumoj brulis. Tiuj kiu apartenis al la familio dum longaj tempoj. Kaj cxiuj puntajxoj de patrino kaj avino -- ankaux ili brulis. Kaj imagu, -- la juveloj! (peze) Kaj cxiuj pupoj.
HILDE Pupoj?
SINJORINO SOLNESS (plorsufoke) Mi havis naux delikatajn pupojn.
HILDE Kaj ankaux _ili_ brulis?
SINJORINO SOLNESS Cxiuj. Ho, estis korsxire, -- korsxire por mi.
HILDE Cxu vi do konservis cxiujn tiujn pupojn? Ekde infaneco?
SINJORINO SOLNESS Ne konservis. Mi kaj la pupoj, ni kunvivadis ankaux poste.
HILDE Post kiam vi farigxis plenkreska?
SINJORINO SOLNESS Jes, longe post _tiu_ tempo.
HILDE Ankaux post kiam vi edzinigxis?
SINJORINO SOLNESS Ho jes. Kiam li nur ne vidis, tiam -- Sed ili ja forbrulis, la malfelicxuloj. Neniu pensis savi _ilin_. Ho, estas triste imagi. Jes, ne ridu pri mi, frauxlino Wangel.
HILDE Mi tute ne ridas.
SINJORINO SOLNESS Cxar iel estis ja vivo en ili. Mi portis ilin sub mia koro. Kvazaux etajn nenaskitajn infanojn.
(_Doktoro Herdal_, kun la cxapelo en la mano, elvenas tra la pordo kaj ekvidas la _sinjorinon Solness_ kaj _Hilde_.)
DOKTORO HERDAL Nu, vi do sidas ekstere kaptante malvarmumon, sinjorino?
SINJORINO SOLNESS Mi trovas, ke estas bone kaj varme hodiaux.
DOKTORO HERDAL Jes, jes. Sed cxu io okazos en la domo? Mi ricevis letereton de vi.
SINJORINO SOLNESS (ekstaras) Jes, estas io priparolenda kun vi.
DOKTORO HERDAL Bone. Ni do eniru. (al _Hilde_) En montara uniformo ankaux hodiaux, frauxlino?
HILDE (gaje, ekstaras) Ho jes! Plene ekipita! Sed hodiaux mi ne supreniros por rompi la nukon. Ni du bone restos malsupre por rigardi, ni, oktoro.
DOKTORO HERDAL _Kion_ ni rigardu?
SINJORINO SOLNESS (silente, timigite al _Hilde_) Tsx, tsx, -- je Dio! Jen li venas! Provu _deturni_ lin de tiu kaprico. Kaj ni estu amikinoj, frauxlino Wangel. Cxu ne?
HILDE (impete jxetas sin al sxia kolo) Ho, se ni nur povus.
SINJORINO SOLNESS (liberigas sin atente) Nu--nu--nu! _Jen_ li venas, doktoro! Mi parolu kun vi.
DOKTORO HERDAL Cxu temas pri _li_?
SINJORINO SOLNESS Jes, certe _li_. Envenu.
(Sxi kaj la _doktoro_ iras en la domon)
(En la posta momento _konstruestro Solness_ venas de la gxardeno supren laux la sxtuparo. Serioza mieno kaptas la vizagxon de _Hilde_)
SOLNESS (Ekrigardas al la pordo, kiu zorge fermigxas de interne.) Cxu vi _tion_ rimarkis, Hilde, ke tuj kiam mi venas, sxi foriras?
HILDE Mi rimarkis, ke tuj kiam vi venas, vi _igas_ sxin foriri.
SOLNESS Eble tiel. Sed mi ne povas ion sxangxi. (rigardas sxin atente) Cxu vi frostas, Hilde? Vi tiel aspektas.
HILDE Mi jxus elvenis de tombeja kelo.
SOLNESS Kion vi aludas per _tio_?
HILDE Ke frostas en mia korpo, konstruestro.
SOLNESS (malrapide) Mi kredas, ke mi komprenas --
HILDE Kion vi volas cxi tie nun?
SOLNESS Mi ekvidis vin de _tie_ fore.
HILDE Sed tiam vi ja ankaux vidis sxin?
SOLNESS Mi sciis, ke sxi volus tuj foriri, se mi venus.
HILDE Cxu estas aflikte por vi, ke sxi tiel evitas vin?
SOLNESS Iel tio ankaux sentigxas kiel malpezigxo.
HILDE Ke vi ne havas sxin rekte antaux la okuloj?
SOLNESS Jes.
HILDE Ke vi ne cxiame vidas, kiel peze sxi prenas tion cxi pri la knabetoj?
SOLNESS Jes. Precipe tial.
(_Hilde_ pasxadas sur la verando kun la manoj surdorse, ekstaras cxe la balustrado kaj rigardas eksteren sur la gxardenon.)
SOLNESS (post ioma pauxzo) Vi parolis longe kun sxi, cxu?
HILDE (staras senmove kaj ne respondas)
SOLNESS Cxu _longe_, mi demandas.
HILDE (silentas kiel antauxe)
SOLNESS Pri kio sxi parolis, Hilde?
HILDE (dauxre silentas)
SOLNESS Kompatinda Aline! Certe estis pri la knabetoj.
HILDE (skuigxas nervoze; rapide sxi kapsignas kelkajn fojojn.)
SOLNESS Neniam supervenkos. Neniam en la mondo sxi supervenkos. (proksimigxas) Nun vi denove staras tie kiel sxtona statuo. Tiel vi staris ankaux hieraux vespere.
HILDE (turnas sin kaj rigardas lin per grandaj, seriozaj okuloj) Mi volas forvojagxi.
SOLNESS (akre) Forvojagxi!
HILDE Jes.
SOLNESS Sed tion mi ne permesas.
HILDE Kion mi nun faru _cxi tie_?
SOLNESS Nur _esti_ cxi tie, Hilde!
HILDE (rigardas lin de supre malsupren) Nu, dankon. Farigxis ja ne _tiel_.
SOLNESS (senpripense) Des pli bone!
HILDE (impete) Mi ne _povas_ fari malbonon kontraux iu, kiun mi _konas_! Ne forpreni ion, kio apartenas al sxi.
SOLNESS Kiu diras, ke vi _tion_ faru!
HILDE (dauxre) Kontraux iu fremda, konsentite! Cxar _tio_ estas io tute alia! Kontraux iu kiun mi neniam vidis antaux miaj okuloj. Sed kontraux iu al kiu mi proksimigxis --! Ho ne! Ne do! Usx!
SOLNESS Jes, sed ion alian mi ja ne diris!
HILDE Ho, konstruestro, vi certe bone scias, kiel evoluus. Kaj tial mi forvojagxos.
SOLNESS Kaj kio farigxos el _mi_, kiam vi estos foririnta? Por kio mi _tiam_ vivu? Poste?
HILDE (kun la nedifinebla esprimo en la okuloj) Pri _vi_ ne estas zorgo. Vi havas ja viajn devojn por sxi. Vivu por tiuj devoj.
SOLNESS Tro malfrue. Tiuj potencoj, -- tiuj -- tiuj --
HILDE -- la diabloj --
SOLNESS Jes, la diabloj! Kaj ankaux la trolo ene en mi. Ili sucxis el sxi la vivsangon. (ridas senespere) Pro _mia felicxo_ ili tion faris! Jes--jes! (peze) Kaj nun sxi estas morta -- pro mi. Kaj mi estas viva katenita al tiu mortinto. (en sovagxa timo) _Mi_ -- _mi_, kiu ne _povas_ vivi la vivon sen gxojo!
(_Hilde_ cxirkauxiras la tablon kaj eksidas sur la benkon kun la kubutoj sur la tablotabulo kaj kun la kapo apogata en la manoj.)
HILDE (sidas momenton lin rigardante) Kion vi do konstruos venontan fojon?
SOLNESS (skuas la kapon) Mi ne kredas, ke de nun multe pli farigxos.
HILDE Ne tiaj hejmecaj, felicxaj hejmoj por patrino kaj patro? Kaj por la infanaro?
SOLNESS Mi sxatus scii cxu por tio farigxos bezono estonte.
HILDE Kompatinda konstruestro! Kaj vi kiu pasigis cxi tiujn dek jarojn -- dedicxante la vivon -- nur por _tio_!
SOLNESS Nu ja, vi parolas, Hilde.
HILDE (ekscite) Ho, aspektas al mi stulte, stulte, -- cxio!
SOLNESS Kiu cxio?
HILDE Ke oni ne kuragxas kapti sian propran felicxon. Sian propran vivon! Nur cxar staras io konata en la vojo!
SOLNESS Iu preter kiu oni ne rajtas pasi.
HILDE Mi dezirus scii, cxu oni ne funde _rajtus_ tion fari? Sed tamen --. Ho, esti tiu kiu povus fordormi el la tuto!
(Sxi metas la brakojn plate sur la tablon, ripozigas la maldekstran flankon de la kapo en la manojn kaj fermas la okulojn.)
SOLNESS (turnas la apogsegxon kaj eksidas cxe la tablo) Cxu _vi_ havis hejmecan, felicxan hejmon -- norde cxe via patro, Hilde?
HILDE (senmove, respondas kvazaux duone en dormo) Nur kagxon mi havis.
SOLNESS Kaj tien vi tute ne volas reveni?
HILDE (kiel antauxe) La birdo de la arbaro ne volas reiri en la kagxon.
SOLNESS Prefere cxasi en la libera aero --
HILDE (dauxre kiel antauxe) La rabobirdo prefere cxasas --
SOLNESS (tenas la rigardon kusxanta sur sxi) Ke oni havus vikingan spiton en la vivo --
HILDE (kun ordinara vocxo, malfermas la okulojn, sed ne movas sin) Kaj la aliajxo? Kio _tio_ estus!
SOLNESS Fortika konscienco.
(_Hilde_ vigle rektigas sin sur la benko. Sxiaj okuloj denove havas la gxojan, brilan esprimon.)
HILDE (kapsignas al li) Mi scias, kion vi konstruos venontan fojon, mi!
SOLNESS Jen vi scias pli ol mi, Hilde.
HILDE Jes, la konstruestroj, ili ja estas tiel stultaj, ili.
SOLNESS Kaj kio tio do estos?
HILDE (kapsignas denove) La kastelo.
SOLNESS Kiu kastelo?
HILDE _Mia_ kastelo, kompreneble.
SOLNESS Vi nun volas havi kastelon?
HILDE Cxu vi ne sxuldas al mi regxlandon, mi demandas?
SOLNESS Jes, mi auxdas vin diri tion.
HILDE Nu. Vi do sxuldas al mi tiun regxlandon. Kaj al regxlando apartenas kastelo, mi opinius!
SOLNESS (pli kaj pli gajigita) Jes, ordinare estas ja tiel.
HILDE Bone; do konstruu gxin por mi! Tuj!
SOLNESS (ridas) Tuj dum horo?
HILDE Jes! Cxar nun ili pasis, -- la dek jaroj. Kaj mi ne plu volas atendadi. Do, -- eligu la kastelon, konstruestro!
SOLNESS Ne estas facile esti _via_ sxuldanto, Hilde.
HILDE Tion vi devus pripensi pli frue. Nun estas tro malfrue. Do -- (frapas la tablon) -- surtabligu la kastelon! Estas _mia_ kastelo! Mi volas gxin _tuj_ havi!
SOLNESS (pli serioze, klinas sin pli proksimen, kun la brakoj sur la tablo) Kia vi imagas la kastelon, Hilde?
(Sxia okulo vualigxas iom post iom. Sxi kvazaux rigardas en si mem.)
HILDE (malrapide) Mia kastelo situu alte. Tre alte gxi kusxu. Kaj libere al cxiuj flankoj. Por ke mi vidu vaste, -- vaste eksteren.
SOLNESS Kaj alta turo estu, cxu?
HILDE Terure alta turo. Kaj tute supre sur la turo estu altano. Kaj sur _gxi_ mi volas stari --
SOLNESS (senvole tusxas sian frunton) Ke vi sxatas stari tiel vertigxe alte --
HILDE Ho jes! Gxuste tie supre mi volas stari rigardante la aliulojn, -- tiujn, kiuj konstruas pregxejojn. Kaj hejmojn por patrino kaj patro kaj la infanaro. Kaj tion ankaux _vi_ supreniru por rigardi.
SOLNESS (mallauxte) La konstruestro, cxu li rajtas suprenveni al la princino?
HILDE Se la konstruestro _volas_.
SOLNESS (pli mallauxte) Do mi kredas, ke la konstruestro venos.
HILDE (kapsignas) La konstruestro, -- li venos.
SOLNESS Sed neniam plu konstruos, -- kompatinda konstruestro.
HILDE (vigle) Ho jes! Ni du laboru kune. Kaj ni konstruos la plej belan, -- la plej delikatan en la tuta mondo.
SOLNESS (ekscita) Hilde, -- diru al mi kio tio estas!
HILDE (rigardas lin ridete, iomete skuas la kapon, pintigas la busxon kaj parolas kvazaux al infano) La konstruestroj, -- ili estas iuj tre -- tre stultaj homoj.
SOLNESS Jes, certe ili estas stultaj, jes. Sed diru do al mi, kio tio estas! La plej delikata en la mondo. Kion ni du konstruos kune?
HILDE (silentas iomete kaj diras per nedifinebla esprimo en la okuloj) Aerkasteloj.
SOLNESS Aerkasteloj?
HILDE (kapjesas) Aerkasteloj, jes! Cxu vi scias, kio tia aerkastelo estas?
SOLNESS Estas ja la plej delikata en la mondo, vi diras.
HILDE (ekstaras ekscite kaj frapas kvazaux rifuze per la mano) Nu ja, certe ja! Aerkasteloj, -- ili estas konvenaj por rifugxo. Kaj ankaux konvene facilaj por konstrui -- (rigardas lin moke) -- prefere por tiuj konstruestroj, kiuj havas kapturnigitan konsciencon.
SOLNESS (ekstaras) Post tiu cxi tago ni du konstruos kune, Hilde.
HILDE (kun duone dubema rideto) Tian _veran_ aerkastelon?
SOLNESS Jes. Kun fundamento sube.
(_Ragnar Brovik_ venas el la domo. Li portas grandan verdan florkronon kun floroj kaj silkaj rubandoj.)
HILDE (gxojkrie) La florkrono! Ho, kiel terure rava!
SOLNESS (mire) Cxu estas _vi_ kiu venas kun la florkrono, Ragnar?
RAGNAR Mi promesis al la laborestro.
SOLNESS (malpezigita) Nu, do certe plibonigxis pri via patro?
RAGNAR Ne.
SOLNESS Cxu ne vigligis lin, kion mi skribis?
RAGNAR Venis tro malfrue.
SOLNESS Tro malfrue!
RAGNAR Kiam sxi venis kun gxi, li ne plu konsciigxis. Li ekhavis apopleksion.
SOLNESS Sed iru do hejmen al li! Zorgu pri via patro.
RAGNAR Li ne plu bezonas min.
SOLNESS Sed vi certe bezonas esti cxe li.
RAGNAR _Sxi_ sidas cxe lia lito.
SOLNESS (iom necerte) Kaja?
RAGNAR (rigardas lin sombre) Jes, -- Kaja, jes.
SOLNESS Iru hejmen, Ragnar. Kaj al li kaj al sxi. Donu al _mi_ la florkronon.
RAGNAR (subpremante mokan rideton) Vi do ne mem volas --?
SOLNESS Mi mem portos gxin loken. (prenas de li la florkronon) Kaj iru hejmen, vi. Ni ne bezonas vin hodiaux.
RAGNAR Mi scias, ke de nun vi ne bezonas min. Sed hodiaux mi restos.
SOLNESS Nu, do restu se vi nepre volas.
HILDE (cxe la balustrado) Konstruestro, -- cxi tie mi volas stari vin rigardante.
SOLNESS Min!
HILDE Estos terure ekscite.
SOLNESS (mallauxte) Pri tio ni du parolos poste, Hilde.
(Li iras kun la florkrono malsupren laux la sxtuparo kaj foren tra la gxardeno.)
HILDE (postrigardas lin; poste sxi turnas sin al _Ragnar_.) Vi devus do almenaux danki lin, mi pensas.
RAGNAR Danki lin? Cxu mi dankus _lin_?
HILDE Jes, vi ja vere devus!
RAGNAR Estus pli gxuste danki vin.
HILDE Kial vi diras tiajxon?
RAGNAR (ne respondante al sxi) Sed estu singarda, frauxlino! Cxar vi ankoraux ne konas _lin_ bone.
HILDE (fajre) Ho, estas mi, kiu konas lin plej bone!
RAGNAR (ridas en kolero) Danki lin, kiu tenis min malsupre jaron post jaro! Lin, kiu igis mian patron dubi pri mi. Igis min mem dubi --. Kaj cxio nur por ke --!
HILDE (kvazaux ion suspektante) Por ke --? Diru tuj!
RAGNAR Por povi teni sxin cxe si.
HILDE (ekpasxas al li) La frauxlinon cxe la pupitro!
RAGNAR Jes.
HILDE (minacante, per pugnitaj manoj) Ne estas vero! Vi mensogas pri li!
RAGNAR Ankaux mi ne volis tion kredi antaux hodiaux, -- kiam sxi mem rakontis.
HILDE (kvazaux ekster si mem) _Kion_ sxi diris! Mi volas scii! Tuj! Tuj!
RAGNAR Sxi diris, ke li prenis sxian animon -- tute kaj plene. Prenis sxiajn pensojn sole por si. Sxi diras, ke sxi neniam povos lasi lin. Ke sxi volas resti cxi tie, kie _li_ estas --
HILDE (kun fajraj okuloj) Sxi ne rajtas!
RAGNAR (kvazaux esplore) Pro kiu sxi ne rajtas?
HILDE (rapide) Ankaux ne pro _li_!
RAGNAR Ho ne, -- mi ja bone komprenas cxion nun. De nun sxi eble nur -- gxenus.
HILDE Nenion vi komprenas -- parolante tiel! Ne, _mi_ diru al vi, kial li retenis sxin.
RAGNAR Kaj kial do?
HILDE Por reteni _vin_.
RAGNAR Cxu li diris tion al vi?
HILDE Ne, sed estas _tiel_! _Devas_ esti tiel! (sovagxe) Mi volas, -- mi volas, ke estu tiel!
RAGNAR Kaj gxuste kiam vi venis, -- li malkaptis sxin.
HILDE _Vin_, -- _vin_ li malkaptis! Cxu vi kredas, ke li pensas pri tiaj fremdaj frauxlinoj, li?
RAGNAR (pripensas) Cxu li timadis min?
HILDE _Li_ timadis? Tiel orgojla vi ne estu, mi pensas.
RAGNAR Ho, li ja antaux longe estus devinta kompreni, ke ankaux mi tauxgas al io, mi. -- Cetere, -- _timema_, -- estas gxuste _tio_, kio li estas, vi sciu.
HILDE Li! Imagu al mi _tion_!
RAGNAR Iel li estas timema. Li, la granda konstruestro. Rabi la vivfelicxon de aliaj homoj, -- kiel li faris pri mia patro kaj mi, -- pri tio li ne timas. Sed nur tio, grimpi supren sur iu skafaldeto, -- de _tio_ li petus Dion protekti sin!
HILDE Ho, vi devus esti vidinta lin tiel alte supre, -- tiel vertigxe alte, kiel mi lin iam vidis!
RAGNAR Cxu vi vidis?
HILDE Jes, mi vere faris. Tiel libera kaj fiera kiel li staris fiksante la florkronon al la ventomontrilo!
RAGNAR Mi scias, ke unu fojon en sia vivo li kuragxis. Unu solan fojon. Ni junuloj ofte parolis pri tio. Sed neniu potenco en la mondo igos lin fari tion denove.
HILDE Hodiaux li faros denove!
RAGNAR (moke) Ho, vi kredu tion!
HILDE Ni vidos!
RAGNAR Nek vi nek mi tion vidos.
HILDE (furioze, senbride) Mi _volas_ vidi! Mi _volas_ kaj mi _devas_ vidi!
RAGNAR Sed li ne faros. Simple ne kuragxos. Cxar li ja havas tiun difekton, -- li, la granda konstruestro.
(_Sinjorino Solness_ elvenas de la domo eksteren sur la verando.)
SINJORINO SOLNESS (cxirkauxrigardas) Cxu li ne cxeestas? Kien li iris?
RAGNAR La konstruestro estas tie cxe la laboristoj.
HILDE Li iris kun la florkrono.
SINJORINO SOLNESS (en timo) Kun la florkrono! Ho Dio, -- ho Dio! Brovik, -- iru al li! Sendu lin cxi tien!
RAGNAR Cxu mi diru, ke la sinjorino volas paroli kun li?
SINJORINO SOLNESS Ho jes, kara, faru. -- Ne, ne, -- ne diru ke _mi_ volas ion! Diru, ke _estas_ iu. Kaj ke li devas tuj veni.
RAGNAR Bone. Mi faros, sinjorino.
(Li iras malsupren la sxtuparon kaj for tra la gxardeno.)
SINJORINO SOLNESS Ho, frauxlino Wangel, vi ne povas imagi kian timon mi suferas pro li.
HILDE Sed cxu tio cxi estas tiel timiginda?
SINJORINO SOLNESS Ho jes, kompreneble. Imagu se li serioze faros! Se li ekpensas supreniri la skafaldon!
HILDE (ekscitite) Cxu vi kredas, ke li faros?
SINJORINO SOLNESS Ho, oni neniam povas scii kion li povus ekpensi. Li povus fari kion ajn.
HILDE Aha, ankaux _vi_ opinias, ke li estas -- tia --?
SINJORINO SOLNESS Ho, mi ne plu scias, kion opinii pri li. Cxar la doktoro ja rakontis al mi tiome. Kaj kiam mi tion kunmetas kun iajxoj, kiujn mi auxdis lin diri --
(_Doktoro Herdal_ ekrigardas tra la pordo)
DOKTORO HERDAL Cxu li ne baldaux venos?
SINJORINO SOLNESS Jes, mi pensas. Mi almenaux sendis por voki lin.
DOKTORO HERDAL (pli proksime) Sed vi ja devas eniri, vi, sinjorino --
SINJORINO SOLNESS Ne, ne. Mi restos cxi tie por atendi Halvard.
DOKTORO HERDAL Jes, sed venis kelkaj sinjorinoj al vi --
SINJORINO SOLNESS Ho Dio, ankaux _tio_! Kaj gxuste nun!
DOKTORO HERDAL Venis iuj, kiuj diras, ke ili nepre volas rigardi la solenajxon.
SINJORINO SOLNESS Jes-ja, mi do tamen devas eniri al ili. Cxar estas ja mia devo.
HILDE Cxu vi ne povas peti tiujn sinjorinojn foriri?
SINJORINO SOLNESS Neeblas. Cxar ili ja jam venis, estas mia devo akcepti ilin. Sed restu vi cxi tie dume, -- por akcepti lin, kiam li venos.
DOKTORO HERDAL Kaj retenu lin per babilajxo tiom longe kiel eble --
SINJORINO SOLNESS Jes, faru, kara frauxlino Wangel. Retenu lin tiel firme kiel vi povas.
HILDE Cxu ne estus pli gxuste, ke vi mem farus?
SINJORINO SOLNESS Jes, je Dio, -- estus ja _mia_ devo. Sed kiam oni havas devojn multflanke, tiam --
DOKTORO HERDAL (rigardas al la gxardeno) Jen li venas!
SINJORINO SOLNESS Kaj imagu, -- mi kiu devas eniri!
DOKTORO HERDAL (al _Hilde_) Ne menciu ke _mi_ cxeestas.
HILDE Ne, mi certe trovos alian paroltemon kun la konstruestro.
SINJORINO SOLNESS Kaj nepre retenu lin. Mi opinias, ke estas _vi_, kiu kapablas.
(_Sinjorino Solness_ kaj _doktoro Herdal_ iras en la domon. _Hilde_ restas staranta sur la verando.)
(_Konstruestro Solness_ venas de la gxardeno supren laux la sxtuparo)
SOLNESS Lauxdire estas iu, kiu sercxas min, mi auxdas.
HILDE Jes, tiu estas mi, konstruestro.
SOLNESS Ho, cxu estas vi, Hilde. Mi timis, ke estus Aline kaj la doktoro.
HILDE Aspekte vi estas tre timema, vi!
SOLNESS Cxu vi tion kredas?
HILDE Jes, homoj diras, ke vi timas grimpi -- ekzemple la skafaldojn.
SOLNESS Nu, tio estas ja aparta afero, tio.
HILDE Sed timema, -- vi do estas?
SOLNESS Jes, mi estas.
HILDE Timas ke vi falos kaj mortfrapigxos?
SOLNESS Ne, tiel ne.
HILDE Kiel do?
SOLNESS Mi timas la vengxon, Hilde.
HILDE La vengxon? (skuas la kapon) Tion mi ne komprenas.
SOLNESS Eksidu. Kaj mi rakontos ion al vi.
HILDE Jes, faru! Tuj!
(Sxi eksidas sur tabureton cxe la balustrado kaj rigardas lin atente.)
SOLNESS (jxetas sian cxapelon sur la tablon) Vi ja scias, ke la unua pri kio mi komencis, estis pregxejaj konstruajxoj.
HILDE (kapsignas) Mi bone scias.
SOLNESS Cxar mi, vidu, kiel knabo mi venis el pia hejmo en la kamparo. Kaj tial sxajnis al mi, ke tiu pregxeja konstruado estas la plej digna, kiun mi povus elekti.
HILDE Jes -- jes.
SOLNESS Kaj tion mi kuragxas diri, ke mi konstruis tiujn etajn, malricxajn pregxejojn kun tiel honesta kaj varma kaj kora animo, ke -- ke --
HILDE Ke --? Nu?
SOLNESS Jes, sxajnis al mi, ke li povus esti kontenta pri mi.
HILDE _Li_? Kiu _li?_
SOLNESS Li, kiu havus la pregxejojn, kompreneble! Li, por kiu ili servus al honoro kaj lauxdo.
HILDE Cxu tiel! Sed cxu vi certas, ke -- ke li ne estis -- tiel -- kontenta pri vi?