Hermano kaj Doroteo: Eposo idilia

Part 6

Chapter 6 1,334 words Public domain Markdown

Kaj ĉirkaŭprenis la patro ŝin tuje, kaŝante la larmojn; Kaj la patrino ameme alvenis kaj kisis ŝin kore, Ŝiajn du manojn skuante, kaj ambaŭ plorante silentis.

Poste rapide la pastro prudenta ekkaptis unue Manon de l' patro kaj poste de l' fingro fortiris l' edziĝan 240 Ringon (ne tiel facile, ĝin tenis la membro diketa), Kaj de l' patrino ringeton, kaj nun fianĉigis l' infanojn. Diris li: „Foje ankoraŭ de l' oraj ringetoj destino Estu, firmligi kunligon nun, kiu egalu tutplene Al la maljuna. Ĉi tiun junulon profunde penetras 245 L' amo al tiu knabino kaj ŝi ja konfesas l' inklinon Al la junulo. Jen kiel mi vin fianĉigas benante Kun la gepatra konsento kaj de la amiko atesto.“

Tuj la najbaro kun benodeziroj aliris. Sed kiam Fine la pastra sinjoro la oran ringeton je l' fingro 250 De la knabino ekmetis, li nun miregante alian Ringon ekvidis, la jam de Hermano pli frue ĉe l' puto Tie viditan, kaj diris afable la ŝercajn parolojn: „Kiel, vi fianĉiniĝis je fojo la dua jam? Ke ne Via unua fianĉo vidiĝu kun ia protesto 255 Ĉe la altaro.“ Sed ŝi tuj parolis: „Permesu, ke mi nun Unu momenton dediĉu al tiu memoro! Ĉar tute Ĝin la bonulo meritas, ho, kiu la ringon donacis Ĉe la foriro kaj reen ne venis. Li ĉion suspektis, Kiam la amo al homlibereco, la volo agadi 260 Plu en aliaj rilatoj lin pelis Paris-on, ho, kie Malliberecon kaj morton li trovis. ‚Vivadu feliĉe!‘ Tiel li diris. -- ‚Mi iras; nun ĉio moviĝas sur tero, Ĉio ja ŝajnas solviĝi, praleĝoj de l' ŝtatoj plej firmaj Ankaŭ nuliĝas, kaj la posedaĵo disiĝas de l' nuna 265 Rajtposedanto, l' amikoj disiĝas kaj amo de amo. Mi vin forlasas ĉie tie, kaj kie mi iam vin trovos, Kiu ĝin scias? Ja, eble ĉi tiuj paroloj nun estos Niaj plej lastaj. Fremdulo nur estas la homo sur tero, (Oni ĝin rajte asertas), sed nun pli ol iam do, ĉiu. 270 Ne plu al ni apartenas la tero; trezoroj ŝanĝiĝas; Oro, arĝento fandiĝas el sanktaj antikvaj figuroj; Ĉio moviĝas, ja kvazaŭ la mondo formita solviĝus Remalantaŭen en nokton, ĥaoson, kaj nove formiĝus. Ĉiam konservu fidelon! Ni kiam nin poste retrovos 275 Sur la ruinoj de l' mondo, ni estos pli bone kreitaj, Aliformitaj, liberaj kaj tutsendependaj de l' sorto. Tiun nenio katenos ja, kiu travivis tielajn Tagojn! Sed se ĝi ne estos, ke iam ni post la danĝeroj Nin ĉirkaŭprenos, denove feliĉe kaj ĝoje, ho, tiam 280 Mian memoron konservu en koro kaj pensoj, ke ĉiam Vi kun egala kuraĝo pretiĝu al ĉiuj okazoj. Kiam vin logos la fremda loĝejo kaj nova kuniĝo, Danke ĝuadu nur, kion la sorto al vi nun pretigos. Amu amotojn sincere kaj restu dankema por ĉio, 285 Sed ankaŭ tiam ne tro al ŝanĝema fatalo vi fidu. Ĉar la duobla doloro de l' nova malgajno minacas. Ŝatu la vivon, sed nepre ne ŝatu ĉi tiun pli alte Ol nur alian donacon, ĉar ĉio ja estas trompema.‘ Tiel li diris. Neniam mi lin, la noblulon, revidis. 290 Dume mi ĉion forperdis kaj pensis milfoje l' averton. Ankaŭ mi nun pri la vortoj memoras, ĉar l' amo donacas Novan kaj belan feliĉon al mi kaj promesas esperojn Tute belegajn. Pardonu, amiko, ke mi vin tenante Tremas! Ja tiel al ĉiu maristo nun albordiĝinta 295 Ŝajnas la tero kaj fundo plej firmaj ankoraŭ tremantaj.“

Tiel dirante ŝi kune surmetis la ringojn sur fingron. Sed la fianĉo parolis kun nobla kaj vira kortuŝo: „Estu ĉe l' revolucio ĉiea la ligo pli firma Nur, Doroteo! Ja, daŭre la bonon konservi ni volas, 300 Firme nin teni kaj ankaŭ posedon de l' bela bieno. Homo ĉar, kiu en tempo ŝanĝema mem ŝanceliĝema Estas, ja nur multobligas malbonon kaj ĝin disvastigas Plue. Sed kiu konstante persistas, la mondon por si mem Formas. Ne al la Germano konvenas, daŭrigi aferon 305 Vere teruran kaj mem ŝanceliĝi ĉi tien kaj tien. Tio ĉi estas la nia! Ja, tiel ni diru kaj tiel Ĝin ni konservu. Ĉar ĉiam nur oni laŭdegas popolojn, Kiuj decide batalis por Dio kaj leĝo, gepatroj, Idoj, virinoj, kaj mortis, al la malamikoj komune 310 Kontraŭstarinte. Vi estas la mia; la mio nun estas Multe pli mia ol iam. Mi ne kun ĉagreno kaj zorgo Ĝuos, sed forte, kuraĝe. Kaj kiam nin la malamikoj Nun ekminacos aŭ poste, mem armu min per la armiloj! Se mi nur scias per vi defendata la domon, la miajn, 315 Al malamiko sentime sin kontraŭstarigos la brusto. Kaj se nur ĉiu eksentus simile al mi, la potenco Kontraŭ potenco leviĝus, kaj ĉiuj ni ĝojus pri paco.“

Piednotoj

[1] Parolu: rejna (t. e. la adjektivo de „Rhein“, la granda germana rivero).

[2] Germanaj urboj.

[3] En ĉi tiu parto de la poemo Goethe aludas la okazintaĵojn de la granda Franca revolucio, dum kiu la „elpelitoj“, pri kiuj rakontas la poemo, devis forlasi sian hejmlandon.

Bennemann, Paul: Internacia legolibro

TRA LA MONDO

1a parto: Por komencantoj. Kun multaj bildoj kaj muziknotoj. 1922. 2a eldono. 96 paĝoj. Kartonita.

2a parto: Por progresintoj. Kun aldono de 4 komponaĵoj. 1922. 144 paĝoj. Kun 12 paĝa muzika aldono. Kartonita.

-- Internacia Kantaro. 3a eldono de la Esperantista Kantaro. Kolekto de 64 popolaj kantoj el 26 nacioj. Kun aldono de 3 famaj koncertarioj (Händel--Mozart--Wagner) Tekstaro. 1922. 64 paĝoj. Broŝurita.

-- -- Muzika eldono. Aranĝita de Josef Achtélik, iama orkestrestro ĉe la opero en Leipzig. 1922. 80 paĝoj. Broŝurita. Bindita.

Dietterle, Joh., Prof. D-ro.: La Vendreda Klubo. 11 diversaj originalaj artikoloj, verkitaj de la Vendredoklubanoj en Leipzig. Kun unu portreto kaj kelkaj desegnaĵoj. 1921. 115 paĝoj. Broŝurita.

Hankel, M.: Sableroj. Poeziaĵoj kaj skizoj. Kun portreto de la altŝatata aŭtorino. 1911. 91 paĝoj. Broŝurita.

Hebbel, Friedrich: Gyges kaj lia ringo. Tragedio kvinakta. El la germana originalo trad. P. Bennemann. 1916. 151 paĝoj. Bindita.

Luyken, H. A., F. B. E. A.: Stranga Heredaĵo. Romano originale verkita. 1922. 320 paĝoj. Broŝurita kaj bindita.

Molière: La malsanulo pro imago. Komedio en tri aktoj. El la franca originalo trad. W. Velten. 1913. 98 paĝoj. Broŝurita.

Zahn, Ernst: Svisaj rakontoj. El la germana originalo trad. Ch. Pulvers. 1913. 68 paĝoj. Broŝurita.

FERDINAND HIRT & SOHN--LEIPZIG ESPERANTO-FAKO

Internacia Mondliteraturo

La kolekto estas submetita al la gvidado de Prof. D-ro Joh. Dietterle, direktoro de la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko.

Ĝi enhavas nur la plej famajn verkojn el ĉiuj naciaj literaturoj. Nur tiuj tradukoj estas publikigotaj, kiujn faris samnacianoj de la koncernaj naciaj verkistoj. Ĝis nun aperis la jenaj verkoj:

Volumo 1:

Goethe, J. W. von: Hermano kaj Doroteo. Eposo idilia. El la germana originalo trad. B. Küster. 2a, korektita eldono. Kun antaŭparolo de Prof. D-ro Joh. Dietterle. 1922. 77 paĝoj. Kartonita.

Volumo 2/3:

Niemojewski, A.: 12 Legendoj. El la pola originalo trad. B. Kuhl. Kun antaŭparolo de Antoni Grabowski. 1911. 232 paĝoj. Bindita.

Volumo 4:

Raabe, Wilhelm: La nigra galero. Historia rakonto. El la germana originalo trad. Prof. D-ro Fritz Wicke. 2a, korektita eldono. 1922. 64 paĝoj. Kartonita.

Volumo 5/6:

Meier, E. L.: Kvin germanaj noveloj de bone konataj aŭtoroj (Rumohr--Körner--Seidl--Grillparzer--Halm). 1914. 254 paĝoj. Bindita.

Volumo 7:

Chamisso, A. de: La mirinda historio de Petro Schlemihl. El la germana originalo trad. Eug. Wüster. 1922. 84 paĝoj. Kartonita.

Volumo 8:

Stamatov, G. P.: Nuntempaj rakontoj. El la bulgara originalo trad. Iv. H. Krestanoff. Kartonita.

La kolekto estas daÅ­rigota.

FERDINAND HIRT & SOHN-LEIPZIG ESPERANTO-FAKO

Noto de transskribinto:

Mi ĝustigis malmultajn mispresaĵojn de la originala libro, kaj registriĝis ilin per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.

End of Project Gutenberg's Hermano kaj Doroteo, by Johann Wolfgang von Goethe