Hermano kaj Doroteo: Eposo idilia

Part 5

Chapter 5 3,943 words Public domain Markdown

Tiel ŝi diris kaj venis kun sia silenta kunulo Tra la ĝardeno, kaj ĝis la draŝejo de tiu garbejo, 130 Kie la akuŝintino troviĝis nun, kiu ŝin gaje Kun la savitaj filinoj, emblemoj de virto, atendis. Ambaŭ eniris kaj de aliflanke samtempe eniris L' estro ĉe ĉiu de l' manoj tenante infanon. Ĉi tiuj Ĝis nun perdiĝis de sia ĝemanta patrino. Sed ilin 135 Tiu maljuna eltrovis nun el la svarmado. Kaj ili Gaje alsaltis, saluti la karan patrinon, kaj ĝojis Pri la frateto, la tutnekonata ĝis nun kunludonto; Tiam alsaltis la du Doroteon kaj gaje salutis Ankaŭ ŝin, panon petante kaj fruktojn, precipe trinkaĵon. 140 Nun ŝi prezentis la akvon al ĉiuj. L' infanoj tuj trinkis, Trinkis kun siaj filinoj la akuŝintino kaj fine L' estro; nun ĉiuj satinte laŭdegis la akvon belegan; Estis ĝi ja acideta kaj freŝa, saniga por ĉiuj.

Nun Doroteo parolis, ĉirkaŭen vidante, pripense: 145 „Eble lastfoje mi, vi geamikoj, prezentas la kruĉon, Por el ĝi trinki, kaj nun malsekigas la lipojn per akvo; Tamen vi, kiam dum tago varmega vin trinko freŝigos, Kaj vi ĝuados en ombro trankvilon kaj fontojn la purajn, Tiam memoru do ankaŭ pri mi kaj pri l' servo afabla, 150 Kiun mi pli pro la amo ol pro parenceco plenumis! Ĉiun bonfaron de vi dum la vivo estonta mi dankos. Mi ne volonte forlasas vin; ĉiu sed estas nuntempe Al la alia pli ŝarĝo ol ia konsolo, kaj ĉiuj Fine ni devos disiĝi ja, se ni ne povos reiri. 155 Vidu ĉi tiun junulon, al kiu ni ŝuldas la donojn, Tiun ĉi kovron por via infano kaj tiujn manĝaĵojn Tute ŝatindajn. Ĉi tiu min dungis por sia bieno, Por ke mi servu ĉi tie la riĉajn bonegajn gepatrojn. Mi ne rifuzas; ĉar ĉie knabino servadas kaj por ŝi 160 Ŝarĝo fariĝus, servate ripozi anstataŭ labori. Tial volonte mi sekvos, li ŝajnas prudenta junulo, Kaj tielsamaj do estos nature la riĉaj gepatroj. Tial adiaŭ, amata karino, kaj ĝoju pri via Suĉinfaneto, jen kiu vin jam tutprudente rigardas! 165 Kiam vi poste ĝin premos al brusto en tiuj bindaĵoj Multekoloraj, memoru pri l' bona junulo, jen, kiu Ilin alportis kaj min nun, la vian, nutrados, vestigos! Kaj mi vin dankas korege“--ŝi diris al l' estro maljuna, „Viro bonega, ke vi por mi estis multfoje la patro.“ 170

Poste genuis ŝi al la akuŝiĝintino, kisadis Nun la plorantan virinon kaj aŭdis de l' beno murmuron. Dume la estro, la tre honorinda, parolis al Herman': „Vi apartenas, amiko, sendube al mastroj bonegaj, Kiuj zorgadas mastrumi kun homoj kapablaj kaj bravaj. 175 Mi ja jam ofte observis, ke oni ĉevalojn kaj bovojn Ankaŭ la ŝafojn detale rigardas dum ŝanĝo, komerco; Homon nur, kiu konservas la tuton, se bona li estas, Sed kiu ĉion detruas kaj disas per falsa uzado, Tiun ĉi oni alprenas nur kvazaŭ laŭ ŝanco en domon 180 Kaj tro malfrue pentante decidon trorapidiĝintan. Ŝajnas, ke bone vi scias ĝin; ĉar vi elektis bravegan, Bonan knabinon por servi al vi kaj al viaj gepatroj. Sciu ŝin ŝati nur! Ĉiam, dum kiam ŝi pro l' mastrumado Penos, al vi kaj gepatroj ne mankos fratino, filino.“ 185

Dume alvenis parencoj de tiu akuŝiĝintino, Kelkon portante kaj eĉ anoncante pli bonan loĝejon. Ĉiuj aŭskultis de l' kara knabino decidon kaj benis Nun kun signifaj ekvidoj kaj pensoj apartaj Hermanon. Ankaŭ parolis virino al iu alia mallaŭte: 190 „Se el la estro fariĝos fianĉo, ŝi venis havenon.“

Poste ŝin prenis Hermano ĉe l' mano kaj diris: „Ni iru! Jam ekfiniĝas la tago, l' urbeto ne estas proksima.“ Vivbabileme la multaj virinoj nun ŝin ĉirkaŭprenis. Foren ŝin tiris Hermano kaj multajn salutojn ŝi mendis. 195 Sed jen l' infanoj kriante kaj laŭtploregante ŝin prenis Ĉe la vestaĵoj, ne volis forlasi la duan patrinon. Tamen nun kelkaj virinoj ordone parolis: „Infanoj, Nun trankviliĝu! Ŝi iros al urbo kaj reen alportos Dolĉajn, bonegajn frandaĵojn, de frato por vi ja menditajn, 200 Kiam lin super la sukeraĵistoj ĉi tien flugportis La cikonio, kaj baldaŭ vi vidos ŝin kun sukeraĵoj.“ Jen la infanoj eklasis ŝin, kaj ŝin apenaŭ Hermano Povis forŝiri el ĉirkaŭprenadoj kaj lastaj salutoj.

VIII. Melpomene.

Hermano kaj Doroteo.

Ili nun iris renkonte al suno la malleviĝanta, Kiu sin, jam avizante fulmtondron, profunde en nuboj Kaŝis kaj el la vualo jen tien, jen tien ĉi lumis Super la kampojn per flamaj kaj suspektigantaj radioj. „Ke ne alportu la nun minacanta vetero pluvegon“, 5 Diris Hermano, „kaj hajlon, ĉar bela ja estos rikolto.“ Kaj pri la greno altkreska kaj ŝanceliĝanta ekĝojis Ili nun, kiu la altajn paŝantajn staturojn atingis Preskaŭ. Sed jen Doroteo al l' akompananto parolis: „Baldaŭ, bonulo, al kiu precipe mi ŝuldas afablan 10 Sorton kaj hejmon, ha, dume ekstere ventego minacas Ĉiujn aliajn senhejmajn, instruu min pri la gepatroj, Kiujn fervore servadi mi estas volema; se iu Konas la mastron, li povas al li pli facile sufiĉi, Se li pripensas la aĵojn al tiu laŭŝajne plej gravajn 15 Kaj deziratajn de li plej volonte aŭ jam destinitajn. Tial ekdiru: Kiamaniere mi gajnos la patron Kaj la patrinon?“ La bona prudenta junulo respondis: „Certe vi estas tutprava, vi kara, perfekta knabino, Ke vi unue demandas pri de la gepatroj proprecoj. 20 Vere! Ĉar vane mi penis ĝis nun kontentigi la patron, Kiam mi zorgis pri nia mastraĵo samkiel pri mia, Frue, malfrue la kampon, vinmonton kaj ĉion prizorgis. Mian patrinon mi ja kontentigis, ŝi sciis min ŝati. Ankaŭ ŝi vin el la plej diligentaj knabinoj preferos, 25 Se vi mastrumos en domo, pensante zorgadi la vian. Tia ne estas la patro; la ŝajnon li ankaŭ estimas. Bona knabino, ne trovu min tute senkora, sensenta, Ke mi la patron al vi, fremdulino, malkaŝe priskribas: Ja, mi ĝin ĵuras, ke estas la fojo unua, ke tia 30 Diro memvole forlasas la langon, alie silentan. Sed vi ja logas el brusto la mia nun ĉiun konfidon. Kelkan ornamon postulas en vivo la patro, la bona, Ankaŭ li signojn eksterajn de l' amo, estimo deziras; Eble li estus kontenta pri ia malbona servisto, 35 Kiu lin scias flateti, kaj eĉ malfavorus pli bonan.“

Ĝoje al tio ŝi diris, samtempe la paŝojn rapidajn Nun facilmove sur vojo mallumiĝadanta ankoraŭ Duobligante: „Mi certe esperas ilian kontenton; Ĉar la patrina sentado egalas al mia esenco, 40 Kaj la eksteran ornamon mi ŝatas de l' tempo infana. Niaj najbaroj, la Frankoj, tre ŝatis en tempoj pli fruaj Homĝentilecon, ĝi estis kaj al nobeluloj kaj burĝoj Kaj vilaĝanoj mempropra, kaj ili ĝin plu rekomendis. Tiel ja ankaŭ ĉe ni Germanflanke esprimis l' infanoj 45 Per manokisoj kaj genufleksetoj matene kutime Benodezirojn al siaj gepatroj kaj estis modestaj Tage. Ja, kion mi lernis kaj de l' infaneco kutimis, Kion la koro ordonas--mi ĉion al patro plenumos. Sed kiu nun al mi diros: Kiamaniere kondutu 50 Poste mi mem en rilato al vi, la estonta domestro?“

Tiel ŝi diris kaj ili ĵus sub la pirujo alvenis. Brilis belege la luno, la plena, de l' vasta ĉielo; Baldaŭ noktiĝis kaj tute kovriĝis la lasta sunbrilo. Antaŭ la du jen kuŝadis amaso da lumoj taghelaj 55 Kaj la ombregoj de l' nokto malluma. Hermano aŭskulti Ŝian afablan demandon volonte en ombro de tiu Arbo belega, sur loko de li plej amata, kaj kiu Vidis ankoraŭ hodiaŭ la larmojn pri l' elpelitino. Kiam nun ili sidiĝis, por ankaŭ malmulte ripozi, 60 Diris l' amanta junulo, la manon la ŝian prenante: „Lasu paroli la koron, libere obeu ĝin ĉiel“. Sed li ne pluan parolon riskemis--la horo ja ŝajnis Esti favora--li timis nur ŝian trofruan rifuzon. Ha! Kaj li sentis la ringon ĉe l' fingro, doloran la signon. 65 Ili do sidis nun kune trankvile, silente. Komencis Jen la knabino: „Ha, kiel dolĉega mi trovas la belan Brilon de luno! Ĝi al la klareco de l' tago similas. Tie en l' urbo mi vidas tutklare la domojn kaj kortojn, Ĉe la frontono fenestron; facile mi nombrus la vitrojn.“ 70

„Kion vi vidas,“ respondis al tio la gaja junulo, „Nia loĝejo ja estas, en kiu mi vin nun kondukos, Kaj la fenestro ĝi estas fenestro de mia ĉambreto, Kiu kredeble fariĝos la via; ni ŝanĝos en domo. Tiuj ĉi kampoj, la maturiĝantaj al posta rikolto, 75 Estas la niaj; ĉi tie en ombro ni poste ripozos! Sed ni nun iru malsupren tra nia vinmonto, ĝardeno; Ĉar, vidu, alproksimiĝas jam la fulmotondro gravega, Tie sentondre fulmante, kovronte la ĉarman plenlunon.“ Ili ekstaris kaj migris malsupren la kampon nun plue 80 Tra la grandega grenaro, ĝojante pri l' nokta klareco, Al la vinmonto alvenis kaj en malhelaĵon eniris.

Tie ĉi ŝin li gvidadis malsupren la multajn plataĵojn, Kiuj kuŝadis tutnepretigite jam kiel ŝtonŝtupoj. Ŝi malrapide malsupren paŝadis, la manon sur liaj 85 Ŝultroj, kaj tra l' foliaro la luno tremanta rigardis, Antaŭ ol ĝi nun kovrite de nuboj la paron relasis En malhelaĵo, sur ilin. Li zorge kaj forte subtenis Ŝin. Sed ŝi neinformite pri l' vojo kaj krudaj ŝtonŝtupoj Unu maltrafis; tuj krakis piedo; ŝi estis falonta. 90 Tuj la zorgema junulo sin turnis, etendis la brakon Kaj l' amatinon starigis; sed ŝi malleviĝis malpeze Al li sur ŝultron; jen brusto al brusto kaj vango al vango Ambaŭ. Kaj tiel li staris, rigide, ja kiel marmoro, Kaj sin regante li ŝin ne alpremis pli forte; li kontraŭ 95 Ŝian pezaĵon apogis sin. Jen li sentadis la ĉarman Ŝarĝon, de l' koro varmecon, la spiron balzaman de lipoj, Portis kun vira sentado la bravan, heroan virinon.

Tamen ŝi kaŝis doloron kaj diris la vortojn ŝercantajn: „Tio signifas ĉagrenon--la homoj dubemaj parolas-- 100 Se la piedo, la domeniranta, proksime de l' sojlo Krakas; mi estus ja nun dezirinta pli bonan versignon! Iom restadu ni, por ke vin ne la gepatroj mallaŭdu Pro l' servistino lamanta, kaj ŝajnu vi mastro malbona.“

IX. Urania.

Plenumo.

Muzoj, vi, kiuj volonte favoras la amon koregan, Ĝis nun sur vojo kondukis la bravan junulon, al lia Brusto ankoraŭ ja antaŭ la fianĉiĝfesto knabinon Premis: Bonvolu do helpi konfirmi la ligon de l' ĉarma Paro, tuj distri la nubojn, ĝenantajn l' ambaŭan feliĉon! 5 Plue precipe rakontu do, kio nun dome okazas!

Nun la mastrino jam malpacience eniris je l' tria Fojo la ĉambron de l' viroj--apenaŭ ŝi ĝin nur forlasis-- Pri l' fulmotondro venonta, pri l' lunmallumiĝo rapida, Pri l' forrestado de l' filo kaj pri la danĝeroj de l' noktoj 10 Paroladante kaj tre mallaŭdante l' amikojn, ke ili, Ne parolinte, svatinte knabinon, forlasis Hermanon.

„Ne la malbonon grandigu pli!“ tede respondis la patro; „Ĉar vi ja vidas, ke mem ni ĉi tie decidon atendas.“

Sed la najbaro, sidante, trankvile komencis paroli: 15 „Vere mi ŝuldas ja en maltrankvilaj okazoj nur dankon Al mia patro, ĉar li al la knabo elŝiris de ĉia Malpacienco radikojn, ke restis neniu fibreto, Kaj ke mi lernis atendi, pli bone ol ĉiu alia.“ „Diru“, demandis la pastro nun; „kiel ĝin faris la patro?“ 20 „Ĝin mi volonte rakontos, ĉar tio utilos al ĉiu“, Tuj la najbaro respondis: „Mi kiel infano dimanĉe Malpacience starante, kaleŝon sopire atendis, Kiu transportus eksteren nin al la tilioj ĉe l' puto. Sed ĝi ne venis; ĉi tien kaj tien mi kvazaŭ mustelo 25 Kuris, malsupren kaj supren la ŝtupojn, kaj de la fenestro Ĝis la dompordo, kaj malkvietiĝis la manoj; mi gratis Tablojn, piedobatadis ĉirkaŭe kaj jam mi ekploris. Ĉion la patro trankvile rigardis, sed kiam mi fine Tromalprudente kondutis, li prenis trankvile nun mian 30 Brakon, kondukis min al la fenestro kaj diris instrue: Ĉu vi jen vidas la lignaĵistejon, hodiaŭ fermitan, Transe? Sed morgaŭ moviĝos segilo kaj la rabotilo, Kaj de l' mateno ĝis lasta taghoro jen oni laboros Tre diligente. Sed tion pripensu: Mateno aperos, 35 Kiam la majstro kun ĉiuj el siaj kunuloj penados, Por vi prepari la ĉerkon kaj lerte, rapide fabriki, Kaj laboreme alportos la domon el ligno, ja kiu Pacienculon kaj ankaŭ malpacienculon plejlaste Certe akceptos, kaj portos eĉ baldaŭ premantan tegmenton. 40 Ĉion spirite mi vidis reale okazi kaj vidis Jen kunmetitajn tabulojn kaj jen kolorilon la nigran; Nun pacience mi sidis kaj tiel kaleŝon atendis. Kiam aliaj ĉirkaŭe kuregas en duba atendo Malpacience kaj tede nun, mi rememoras la ĉerkon.“ 45

Sed ridetante la pastro: „De l' morto altega bildaĵo Ne al saĝulo teruron, piulo finiĝon signifas. Tiun ĝi en la vivadon repuŝas kaj igas lin agi; Ĝi al ĉi tiu fortigas l' esperon al posta feliĉo; Tiel la morto fariĝas al ambaŭ la vivo. La patro 50 Montris malprave al vi, la sentema infano, la morton Per mortbildaĵo. Do de l' maljuneco valoran al knabo Oni vidigu kaj al maljunulo junecon, ke ĉiu Ĝoju pri l' rondo eterna, ke vivo en vivo solviĝu!“

Ĵus malfermiĝis la pordo. Vidiĝis la paro belega 55 Kaj la amikoj miregis kaj ankaŭ l' amantaj gepatroj Pri la knabina figuro, simila al tiu de l' filo; Ja, tro malalta nun ŝajnis la pordo, la altajn staturojn, Kiuj nun kune transiris la sojlon, tralasi. Hermano Ŝin nun prezentis al siaj gepatroj, rapide dirante: 60 „Vidu knabinon, jen, kian vi dome deziras. Amata Patro, akceptu ŝin bone laŭ ŝia merito. Kaj kara Panjo, tuj pri l' mastrumado entute demandu ŝin, por ke Vi nun sciiĝu, ke ŝi bonmeritas fariĝi la via.“ Poste rapide li tiris aparten la pastron bonegan. 65 „Inda sinjoro,“ li diris, „min helpu nun baldaŭ el tiu Zorgo, malligu la nodon tuj, kies disvolvon mi timas! Mi ne jam diris al ŝi, ke fariĝu ŝi mia edziĝo, Sed servistino ŝi pensas eniri la domon; mi timas Ke ŝi indigne foriros aŭdinte pri posta edziĝo. 70 Tuja klarigo fariĝu. Ŝi ne en eraro plilonge Devas restadi kaj mi ne pli longe eltenos la dubon. Nun rapidiĝu kaj vian saĝecon de ni honoratan Montru ĉi tie.“ La pastro tuj turnis sin al la aliaj. Sed bedaŭrinde nun estis jam malĝojigita l' animo 75 De la knabino per konversacio de l' patro. Afable Kaj bonanime li estis dirinta la gajajn parolojn: „Tio, infano, tre plaĉas al mi, ĉar mi vidas plezure, Kiel la patro posedas la filo do guston; mi pruvis Ĝin miatempe, kaj ĉiam kondukis la plej belulinon 80 Al la dancado kaj fine venigis ŝin domen: la panjon. Tuj ja elekto de l' fianĉineto tutklare vidigas, Kian spiriton la viro posedas kaj mem ĉu li sentas Propran valoran. Sed certe mallonge vi ĝin konsideris? Mi opinias, ke estis ne tro malfacile, lin sekvi.“ 85

Nur senatente Hermano aŭskultis la diron, la membroj Tremis al li, silentiĝis subite la ĉeestantaro.

Sed la bonega knabino, nun emociita profunde Kaj ofendita interne de tiaj tre mokaj paroloj, Superŝutita sur vango ĝis nuko per tuja ruĝiĝo 90 Staris; sed ŝi tuj sin regis kaj restis ekstere trankvila Kiam ŝi al la dommastro parolis, ne tute kaŝante Siajn dolorojn: „Ho, vere, al tia akcepto la filo Ne min preparis; li mem ja priskribis la patron bonega; Kaj mi bonscias, ke antaŭ vi, viro klerula, mi staras, 95 Kiu prudente kondutas al ĉiuj, kaj laŭ la personoj. Tamen nun ŝajnas, ke vi ne sufiĉan kompaton sentadas Pri mi, la malriĉulino, mi, kiu la sojlon transiris Por vin servadi; alie vi certe ne montrus per akra Moko, ke tre diferencas la sorto la mia de via. 100 Certe, malriĉe nur mi kun malgranda paketo eniras. Domo per ĉio por vi provizita vin igas fieraj. Kiu mi estas, mi scias kaj sentas la tutan rilaton Inter ni. Sed ĉu nun estas kornoble per tiaj mokvortoj Tuj min akcepti, min preskaŭ sur sojlo jam reen forpuŝi?“ 105

Maltrankvilege Hermano al pastro nun faris per mano Signon, ke li enmiksiĝu helpeme, l' eraron forpeli. Tuj la saĝulo aliris kaj jen de l' knabino ĉagrenon Kaŝan, bridatan doloron, plorantan okulon rigardis. Sed li decidis ne tuje la dubon dissolvi, kontraŭe 110 Provi la emociplenan animon de tiu knabino. Kaj li post tio al ŝi per tentantaj paroloj komencis: „Certe vi ne konsideris sufiĉe, fremdlanda knabino, Kiam vi trorapidege pretiĝis servadi ĉe l' homoj Fremdaj, ha, kiom signifas, eniri la domon de l' estro; 115 Ĉar la manpremo destinas la sorton de tuta la jaro, Kaj unuopa jesdiro ŝuldigas vin, multon suferi. Vojoj lacigaj ne estas la pleja gravaĵo de servo, Ankaŭ ne l' ŝvito maldolĉa de ĉiam urĝanta laboro; Kune ĉar kun la servisto penadas la mastro agema. 120 Sed la kapricon de l' estro elteni, se li tutmaljuste Ĉion mallaŭdas, aŭ li kun si mem malkonsente postulas Tion ĉi, tion; kaj plu de l' mastrino koleron facile Okaziĝantan kaj de la infanoj petolajn, malklerajn Malĝentilaĵojn: Ja, tion toleri kaj lerte plenumi 125 Devon kaj mem ne malgaje haltadi, ne estas facile. Sed vi ne ŝajnas kapabla al tio, ĉar ŝercoj de l' patro Vin jam ofendis, kaj tamen nenio pli ofte okazas Ol inciteti knabinon, ke plaĉas al ŝi la junulo.“

Kaj Dorotea komprenis la ĝustajn bonegajn parolojn 130 Kaj sin ne plue retenis; montriĝis nun ŝiaj sentaĵoj, Forte leviĝis la brusto, el kiu ekĝemo eliris; Kaj ploregante ŝi tuj nun parolis: „Neniam ja scias Viro prudenta, celanta al ni dum doloro konsili, Kiel malmulte nur lia rigida parolo sukcesas, 135 Bruston senigi je iu sufero al ni destinita. Kiel do ŝerco vin vundus; vi estas feliĉaj kaj gajaj! Sed malsanulo eksentas eĉ plej delikatan tuŝadon. Ne; ĉar neniel utilus eĉ trompa ŝajnigo, montriĝu Baldaŭ nun, kio en tempoj venontaj pli grandajn dolorojn 140 Kaŭzus kaj eble min puŝus en mutan mortigan mizeron. Lasu min ree foriri! Ĉe vi mi do povas ne resti; Foren mi volas kaj iros, la miajn, la tre kompatindajn En malfeliĉo de mi forlasitajn, serĉadi; pli bonon Nur por mi mem mi elektis. Ja tiel mi nun decidiĝis; 145 Tial mi povas konfesi nun, kio alie dum jaroj Estus ĉe mi kaŝiĝinta. Jes, trafis profunde de l' patro Moko min, ne, ĉar mi estas fiera, maljuste sentema, Sed ĉar, verdire, en koro la mia inklino naskiĝis Al la junulo, jen kiu hodiaŭ helpinto aperis. 150 Kiam li min nur forlasis sur strato, mi lin rememoris Ĉiam; mi pensis pri tiu feliĉa knabino, ho, kiu Eble jam fianĉineto la lia fariĝis. Kaj kiam Mi lin retrovis ĉe l' puto, mi ĝojis revidi lin, tiel, Kvazaŭ ja estus al mi aperinta de la ĉieluloj 155 Unu; kaj mi nun lin sekvis volonte, post kiam li kiel Domservistinon min dungis. Sed mi ja konfesas, la koro Flatis survoje al mi, ke mi eble lin povus meriti Iam, se mi helpulino valora de l' domo fariĝus. Sed, ho, mi vidis nur nun la danĝerojn, en kiujn mi iris, 160 Tiel proksime ĉe tiu sekrete amato loĝadi. Nun nur mi sentas, ha, kiom malriĉa knabino valoras Male al riĉa junulo, se eĉ ŝi mem estus plej taŭga. Ĉion mi diris, por ke vi do ne malkomprenu la koron, Kiun okazo ofendis, al kiu mi ŝuldas la propran 165 Rekonsciiĝon. Ĉar mi, la sekretajn dezirojn kaŝante, Devis supozi, ke baldaŭ li la fianĉinon kondukus Hejmen. Kaj kiel mi tiam eltenus la mutajn dolorojn! Mi avertita ja estas feliĉe kaj elliberiĝis Mia sekreto el l' brusto, nun, dum ĝi ankoraŭ saniĝos 170 De la malbono. Nenio plu min nun ĉi tie restigos, Kie mi staras timeme nur kaj hontigite, ĉar mi ja Tutmalkaŝeme konfesis l' inklinon, l' esperon malsaĝan. Kaj ne la nokto per malleviĝanta nubaro vastege Nun kovriĝanta, nek tondro rulanta (mi aŭdas ĝin) povas 175 Min embarasi, nek la flueganta pluvego ekstere, Nek la bruanta ventego. Ĉi ĉion mi dum la forkuro En la proksimo de la malamikoj nin persekutintaj Ĉiel eltenis. Mi ree nun iros eksteren. De longe Mi ja kutimis, laŭtempe puŝite, disiĝi de ĉio. 180 Restu feliĉaj! Mi ne plu pli longe restadas; adiaŭ.“

Tiel ŝi diris kaj reen rapide turniĝis al pordo Ŝi, sub la brako ankoraŭ tenante la pakon la sian. Sed la patrino ekkaptis, per manoj ŝin tuj kaj la korpon Ĉirkaŭprenante, kaj tutsurprizite en miro elvokis: 185 „Diru do, kion signifas ĉi tio kaj tiuj ĉi larmoj? Mi ne forlasas vin. Ĉar fianĉino de l' filo vi por mi Estas!“ Sed nun malvolonte la patro kontraŭis kaj diris, Al la ploranta vidante, la tedajn parolojn: „Jen, kio Laste hodiaŭ fariĝas pro mia plej granda indulgo, 190 Ke min ankoraŭ je l' tagofiniĝo la plej malagrabla Trafas! Nenio ĉar estas pli netolerebla por mi ol Larmoj virinaj, pasia kriado, ho, kiu komencas Tion absurde nur, kion ni, iom pripense, plenumus Vere kviete. Sed plu mi ne havas inklinon rigardi Viajn strangaĵojn. Do finu ĝin mem nur! Sed mi nun kuŝiĝos.“ 195 Kaj li rapide sin turnis por iri en sian ĉambreton, Kie la litoj troviĝis kaj li ja kutime ripozis. Sed lin retenis la filo, dirante kaj lin petegante: „Patro, ne iru nun foren kaj ne pri l' knabino koleru! 200 Mi ja nur kulpas je l' tuta konfuzo, kaj poste l' amiko Ne atendite ankoraŭ ĝin per ŝajnigado pliigis. Inda sinjoro, parolu! Al vi mi konfidis l' aferon. Ne amasigu ĉagrenon kaj timon, plenumu pli bone Ĉion! Ĉar mi vin ne poste honorus samalte, se vi nur 205 Ĝojon malican vidigus anstataŭ belegan saĝecon.“

Nun ridetante la pastro respondis: „Ja, kia prudento Estus do nun elloginta el nia knabino la belan Ŝian konfeson, al ni malkovrintan la virgan animon? Ĉu ne la zorgo samtempe fariĝis por vi plezurego, 210 Ĝojo! Parolu vi mem! Ne atendu pri fremda klarigo.“ Tiam Hermano aliris kaj diris afable: „Vi do ne Pentu la larmojn, nek tiujn ĉi malaperontajn dolorojn! Ili ĉar mian feliĉon plenigas, kaj vian, espere. Mi ne por dungi la fremdan bonegan knabinon pro servo 215 Venis al puto; mi venis, por amon la vian akiri. Mia sed, ho, malkuraĝa rigardo l' inklinon de via Koro ne vidis, sed nur afablecon en via okulo, Kiam vi el la spegulo de l' puto trankvila salutis. Domen vin gvidi, jam estis duono de mia feliĉo, 220 Sed nun vi tute por mi ĝin plenigas. Ho, estu benita!“-- Kaj la knabino, la kortuŝiĝinta rigardis Hermanon Kaj ne rifuzis nun la ĉirkaŭprenon kaj kison, de l' ĝojo Supron plej altan, ĉar ili ja estas certigo jam longe Deziregita de l' posta feliĉo, senfina ŝajnanta. 225

Dume la pastro klarigis al ĉiuj aliaj l' aferon. Nun la knabino alvenis kaj, antaŭ la patro ĉarmege Kapon klinante kaj manon la lian kisante, parolis: „Certe vi juste pardonos al tutsurprizita knabino Larmojn unue de ŝia doloro, nun larmojn de l' ĝojo. 230 Tiun sentaĵon pardonu kaj ankaŭ ĉi tiun, kaj lasu Min entroviĝi en mian feliĉon, la nove gajnitan. Ja, la unua ĉagreno, de mi konfuzite kaŭzita Estu samtempe la lasta. Al kio sin la servistino Ligis, al servo plenama, ĝin via filino plenumos.“ 235