Hermano kaj Doroteo: Eposo idilia

Part 4

Chapter 4 3,823 words Public domain Markdown

Sed malheliĝis ĉielo. Ĉar pro la estreco batalis 40 Malbonigita viraro, neinda por krei la bonon. Unu l' alian mortigis kaj ili subpremis la novajn Fratojn najbarajn kaj sendis ĉi tien avidajn amasojn. Ĉe ni diboĉis la viroj altrangaj kaj rabis senĝene Kaj tielsame la malaltranguloj diboĉis kaj rabis; 45 Ĉiu nur zorgis, por ke ja nenio restadu por morgaŭ. Estis trogranda mizero kaj tagon post tago la premo Kreskis; neniu aŭskultis la krion; kaj tiuj nur estris. Jen kolerego, ĉagreno ekkaptis eĉ ankaŭ l' animon Indiferentan; nur ĉiu meditis kaj ĵuris l' ofendojn 50 Venĝi kaj de la duoble trompita espero malgajnon. Kaj la feliĉo turniĝis al flanko Germana, kaj fine Tuj returniĝis la Frankoj per marŝoj rapidaj. Ho, tiam Ni nur eksentis la sorton malgajan de tiu milito! Ĉar la venkinto ja estas potenca kaj bona; almenaŭ 55 Ŝajne; la viron venkitan indulgas li kiel propraĵon, Se li utilas al li ĉiutage kaj servas laŭpovo. Sed forkurinto ne leĝon obeas; ĉar li nur la morton Kontraŭbatalas kaj nur senindulge konsumas la sian. Tiam ja ankaŭ pasio ardiĝas kaj la malespero 60 Kreas la kriman agadon el ĉies profundo de l' koro. Ia sanktaĵo ne estas; li rabas ĝin. La avideco Seksa perfortas virinojn kaj faras plezuron teruro. Ĉie li vidas la morton, la lastajn minutojn kruele Ĝuas kaj ĝojas pri sango kaj pri krieganta ĝemado. 65

La kolerego post tio ĉe ni avidege ekflamis, Nun la perditan venĝadi, defendi la lastajn restaĵojn. Ĉiuj ekkaptis l' armilojn nun kontraŭ la fremdaj rabistoj, Kiuj fuĝadis kun pala vizaĝo, timemaj rigardoj. Tiam ĉe ni sonoriloj senĉese svingataj bruadis 70 Kaj la danĝero venonta ne tenis la furiozantojn. Aliformiĝis rapide la paca ilaro de l' kampo Nun al armiloj, kaj sango gutegis de forkoj, falĉiloj. La malamiko pereis nun sen amnestia indulgo; Ĉie nur koleregeco kaj malkuraĝeco kaj ruzo 75 Nun furiozis. Mi plu ne revidu samspecan eraron Homan! La besto sovaĝa ja estas pli bona vidaĵo. Iu parolu ne pri libereco, ha, kvazaŭ sin mem li Povus regadi! Vidiĝas libera tuj ĉio malbona, Kiam bariloj forestas, ĝi flanken forpuŝas la leĝon.“ 80

„Viro bonega!“ post tio la pastro gravege rediris: „Se vi la homon riproĉas, pro tio mi ne vin mallaŭdi Povas, ĉar vi ja sufiĉan malbonon suferis pro tiuj Faktoj teruraj! Sed nun rigardante la tagojn malgajajn Ree, vi certe konsentus, ke ofte vi ankaŭ bonaĵon 85 Vidis, ja kelkon bonegan en koro sekrete restintan, Se la danĝero ne tiun ekscitas kaj homon mizero Urĝas, ke kiel anĝelo li al la aliaj vidiĝis.“

Nun kun rideto respondis la estro maljuna kaj inda: „Vi memorigas prudente min, kiel ni mastron malĝojan 90 Ofte post brulo de l' domo pri oro, arĝento avizas Eble en rubo kuŝanta, fandita nun kaj disĵetita. Vere, ĝi estas malmulta, sed certe ĉi tio valora, Kaj ĝin elfosas la malriĉiĝinta kaj ĝojas pri l' trovo. Tiel mi turnas la pensojn serenajn volonte al tiuj 95 Tagoj malmultaj sed bruaj, en mia memoro restintaj. Ja, mi ne povas ĝin nei, mi vidis eĉ malpacemulojn Sin repacigi por savi la urbon de io malbona, Ankaŭ la amon de kelkaj amikoj, gepatroj, infanoj Riski neeblon, ja, kiel subite junulo viriĝis 100 Kaj maljunulo juniĝis, kaj eĉ junuliĝis infano. Ja, kaj la ‚gento malforta‘, pri kiu tre ofte ni mokas, Forta vidiĝis kaj brava kaj de atentema spirito. Tuj do mi volas precipe aludi la faron bravegan, Kiun bonega knabino plej grandaanime plenumis, 105 Kiu en granda bieno postrestis nur kun knabinetoj Sola; ĉar kontraŭ la bando fremdula la viroj foriris. Jen diskurinta amaso de tiaj kanajloj, rabante, Tiun bienon atakis kaj ĵetis sin tuj en la ĉambron De la virinoj. Nun ili ekvidis la belan knabinon, 110 La knabinetojn aliajn, la preskaŭ ankoraŭ infanajn. Jen avideco sovaĝa ekkaptis la virojn; sensente Ili kuregis al tiu tremanta anaro kaj tiu Grandaanima knabino. Sed tuj ŝi forkaptis al unu Sabron de l' flanko kaj teren lin batis; li falis sangante. 115 Poste per batoj tutviraj ŝi brave defendis la siajn, Kvar de l' rabantoj ŝi trafis ankoraŭ; nun ili forkuris. Tiam ŝi fermis la domon kaj helpon atendis armita.“

Kiam la pastro ekaŭdis la laŭdon nun pri la knabino, Kreskis tuj en la animo l' espero por lia amiko, 120 Kaj demandonta li estus plu, kie ŝi estas kaj ĉu nun Inter la aro malĝoja, senhejma ŝi ankaŭ troviĝas.

Sed jen la apotekisto rapide aliris, pinĉetis Tiam la pastran sinjoron kaj murmuretante parolis: „Fine mi trovis ĉi tiun knabinon el multe da centoj 125 Tute laŭskize! Nun venu kaj vidu ŝin mem per okuloj! Kun vi alprenu la estron, por ke ni la pluon aŭskultu!“ Ili sin turnis, sed foren vokita jam estis de l' siaj L' estro, ĉar ili treege bezonis je lia konsilo. Kaj nun la pastro tuj sekvis la apotekiston al breĉo 130 De la barilo kaj tiu ruzete almontris kaj diris: „Ĉu la knabinon vi vidas? l' infanon ŝi vindis. Kaj bone Tiun malnovan katunon kaj bluan kusenotegilon, Kiun Hermano en pako alportis al ŝi, mi rekonas. Vere! Rapide kaj bone ŝi tiujn donacojn uzadis. 135 Signoj tre klaraj! Kaj eĉ akordiĝas la ĉiuj ceteraj: Kovras la ruĝa tuketo kaj levas la volbon de l' brusto, Bele laĉitan, kaj nigrekoloran ŝi havas korsaĵon. Zorge ŝi faldis la ĉemizborderon je l' krispo, el kiu Ŝia rondforma mentono ĉarmege antaŭen aspektas, 140 Gaje, libere vidiĝas de l' kapo gracia ovrondo; Ĉirkaŭ arĝentaj pinglegoj multfoje la fortaj harligoj Estas volvitaj; ni, kvankam ŝi sidas, la grandan staturon Vidas, la jupon, la bluan, la multefaldite kaj bele Ĝis maleoloj belformaj pendantan malsupren de l' brusto. 145 Estas, sendube, ĉi tiu. Nun venu, por ke ni sciiĝu, Ĉu bonmastruma knabino ŝi estas kaj bona kaj virta.“

Sed, la sidantan okulesplorante, la pastro respondis: „Vere, mi tute ne miras, ke ŝi la junulon ekravis, Ĉar ŝi plenumas la provon eĉ antaŭ ekvido plej sperta. 150 Homo feliĉa, al kiu patrina naturo donacis Ĝustan figuron! Ĉar lin rekomendas ĝi ĉiam, nenie Estas fremdulo li. Ĉiu volonte alvenos kaj restos, Se afableco ankoraŭ kuniĝas kun tia figuro. Mi vin certigas, Hermano ĉi tie eltrovis knabinon, 155 Kiu belege gajigos la tagojn venontajn de l' vivo Kaj al li ĉiam fidele asistos kun forto virina. Ĉar tia korpo perfekta konservas ja certe animon Puran, kaj sana juneco promesas daŭrantan feliĉon.“

Poste la apotekisto dubeme respondis: „La ŝajno 160 Trompas pli ofte! Mi povas ne fidi nur al eksteraĵo; Ĉar mi tre ofte jam trovis ĉi tiun proverbon provita: Antaŭ ol manĝi buŝelon da salo kun novaj konatoj Vi ne facile konfidu al iu; vin faros la tempo Sole pli certa, ĉu inda li estas kaj restos amiko. 165 Tial unue ni volas demandi ĉe bonaj personoj, Kiuj ŝin konas kaj pluon rakontos nun pri la knabino.“

„Ankaŭ mi laŭdas singardon“, rediris la pastro sekvante. „Ni ja ne svatas por ni; kaj responde ja estas ĝin fari Por la aliaj.“ Kaj ili iradis renkonte la bravan 170 Estron, jen kiu sur straton revenis ĵus multokupita. Tuj singardeme la pastro prudenta parolis al tiu: „Diru, ni vidis knabinon ĵus, kiu proksime sidadas Sub la ĝardena pomujo kaj vestojn infanajn pretigas El eluzita katuno, verŝajne al ŝi donacita. 175 Plaĉas al ni la staturo; ŝi ŝajnas al ni bravulino, Diru do, kion vi scias; ni petas pro celo laŭdinda.“

Kiam la estro aliris por vidi en tiun ĝardenon, Diris li: „Vi jam ĉi tiun nun konas, ĉar kiam rakontis Mi pri la faro bonega de iu bravega knabino, 180 Kiu ekkaptis la glavon kaj sin kaj la siajn defendis-- Estis ĉi tiu! Vi vidas, ŝi estas el gento fortika, Sed al forteco la ŝia egalas boneco; parencon Sian maljunan ŝi flegis ĝis morto, ĉar lin la ĉagreno Pri la danĝera mizero de l' urbo kaj havo mortigis. 185 Ankaŭ ŝi vere trankvile toleris dolorojn pri l' morto De la fianĉo, tre nobla junulo, ho, kiu ardege Kaptis la penson altegan celadi al homlibereco, Kaj alirinte Paris-on suferis mem morton teruran; Ĉar li atakis, kaj dome kaj tie, arbitron kaj ruzon.“ 190

Tiel parolis la estro. Nun ambaŭ dankante salutis, Kaj unu oran moneron la pastro elprenis (l' arĝenton El la monujo li antaŭ ne longe bonfare fordonis, Kiam li vidis trapasi la forelpelitojn malgajajn) Kaj al la estro ĝin donis dirante: „Dividu la monon 195 Inter la malfeliĉuloj kaj Dio multigu la donon!“ Sed ĝin rifuzis la viro kaj diris: „Ni kelkan taleron Savis kaj kelkajn vestaĵojn kaj aĵojn; mi certe esperas Ke ni ankoraŭ revenos ja, antaŭ ol ĝin ni konsumis.“

Tiam respondis la pastro kaj premis la monon en manon: 200 „Doni neniu prokrastu en tiuj ĉi tagoj, neniu Ion akcepti rifuzu do, kion boneco donacis, Ĉar, kiel longe li havos trankvile la nunan posedon Scias neniu, kaj ne, kiel longe li restos fremdulo, Devos rezigni je l' kampo, ĝardeno, lin bone nutrantaj.“ 205

„Se mi do havus“--post tio la apotekisto ekkriis Tede, „nun monon en poŝo, vi ĉion ricevus, valoran, Malpli valoran; ĉar multe da viaj ja tian bezonas. Tamen mi vin ne forlasos sen ia donaco, por ke vi Vidu la volon, eĉ kiam la faro postrestas post volo.“ 210

Tiel li diris, eltiris la ledan broditan saketon Per la rimenoj, en kiu tabako troviĝis, gracie Ĝin nun malfermis, dividis; sufiĉis por kelke da pipoj. „Estas malgranda donaco“, li diris. Sed l' estro maljuna Gaje rediris: „Bonega tabako ja estas agrabla 215 Dum la vojaĝo.“ Treege ĝin laŭdis la apotekisto.

Sed lin la pastro fortiris kaj ili disiĝis de l' estro. „Ni rapidiĝu“,--ekkriis la viro prudenta,--„timeme Nin la junulo atendos. Li baldaŭ ekaŭdu gajaĵon.“ Ili rapide alvenis kaj trovis lin apud la ĉaro 220 Sub la tilioj. La bestoj vivege la herbokovraĵon Frapis: li ilin je brido tenadis kaj staris pripense, Antaŭ si nun rigardante li nur la amikojn rimarkis, Kiam lin ili venantaj alvokis per signoj gajigaj. De malproksime jam l' apotekisto komencis paroli; 225 Sed pli proksime nun ili aliris. La pastro manprenis Tiam lin kaj, forprenante al sia kunulo la diron, Diris; „Ha, savon! junulo! elektis l' okulo kaj via Koro fidela tre ĝuste! Feliĉon al vi kaj la via! Inda ŝi estas, kaj tial nun venu kaj turnu kaleŝon, 230 Ke ni atingu l' angulon de tiu vilaĝo! ŝin svatu Kaj ŝin, la bonan, konduku plej baldaŭ al patra bieno!“

Sed la junulo staradis kaj, ĝojon nun ne vidigante, Aŭdis li tiujn ĉielajn konsolajn parolojn de l' pastro, Ĝemis kaj diris: „Ni venis per rapidiĝanta kaleŝo 235 Kaj ni kredeble veturos kun honto kaj nur malrapide Hejmen; ĉar, ho, min ekkaptis, de kiam mi tie atendis, Zorgo, suspekto kaj dubo kaj kio turmentas amanton. Ĉu vi fidadas, ke ŝi al ni sekvos tuj kiam ni venos, Tial ke riĉaj ni estas, sed ŝi elpelita, malriĉa 240 Vagas? Ho, eĉ malriĉeco, la nemeritita, fieron Kreas. Ŝi ŝajnas ja kontentiĝema, agema kaj tial Mondo al ŝi apartenas; ĉu vere ne tia virino, Tiel belega, bonega, jam iun junulon ekscitis? Ĉu vi supozas, ke ŝi ĝis hodiaŭ fermadis la koron? 245 Ni ne rapide veturu ĝis tien! Trankvile ni eble Domen la bestojn returnos je nia hontiĝo. Mi timas: Iu junulo posedas la koron; la manon bravegan Ŝi promesinte fidelon jam donis al iu feliĉa. Antaŭ ŝi tre hontigite mi starus kun mia propono.“ 250

Por lin konsoli la pastro malfermis la buŝon jam, tamen Lia kunulo lin tuj interrompis nun komunikeme: „Tiel neniam ni estus ja embarasitaj pli frue, Kiam ni ĉian aferon laŭ modo tiama finigis! Kiam gepatroj knabinon elektis edzino por filo, 255 Oni unue alvokis konfide amikon de l' domo; Tiun ĉi oni post tio alsendis nun kiel svatiston Al la gepatroj de la fianĉino; li belornamita Tiam vizitis dimanĉe post meztagmanĝado la burĝon, Kun li komence parolojn afablajn komunajn ŝanĝante 260 Kaj jam prudente turnante la diron laŭ sia intenco. Fine post longa preteksto li ankaŭ aludis glorante Ties filinon kaj ankaŭ la viron kaj domon, de kiu Estis sendita li. Saĝaj personoj rimarkis la celon Baldaŭ; li sentis aprobon kaj povis la pluon klarigi. 265 Se oni tiun proponon rifuzis, ja tia rifuzo Estis ne teda; sed se li sukcesis, svatisto l' unua En familio kaj domo ĉeestis al ĉia festeno. Ĉar la geedzoj memoris dum tuta la vivo, ke lerta Mano la nodon unuan ligadis. Sed ĉio ĉi estas 270 Nun kun aliaj bonegaj kutimoj ja ne plu laŭmodo, Ĉiu junulo nun mem por si svatas. Jen kial li ankaŭ Prenu sur sin propramane rifuzon al li fariĝontan Eble, kaj mem hontigite li staru nun antaŭ knabino.“

„Estu do, kiel ĝi estas!“ respondis Hermano. Li preskaŭ 275 Ne la parolojn aŭskultis kaj jam decidiĝis sekrete; „Mem nun mi iros kaj volas sciiĝi pri mia vivsorto Mem el la buŝo de tiu knabino, al kiu konfidas Tiel mi, kiel ajn viro konfidas al ia virino. Kion ŝi diros, ĝi estos prudenta kaj bona, mi scias. 280 Se mi ŝin ankaŭ lastfoje ekvidos, mi tamen denove Volas ankoraŭ renkonti nun tiun puregan rigardon De la nigrega okulo, eĉ se mi ne premos al koro Ŝin nun, la bruston kaj ŝultrojn, ha, kiujn mi kore deziras Ĉirkaŭprenadi, kaj ankaŭ la buŝon rigardi, ho, kies 285 Kiso kaj ‚jes‘ feliĉigos min, malfeliĉigos la neo. Sed nun forlasu min! Vi ne atendu! Reiru al patro Kaj al patrino, ke ili sciiĝu, ke mi ne trompiĝis Kaj la knabinon vi inda estimas. Jes, lasu min sola! Sur la limvojo trans tiu monteto kaj preter pirujo 290 Nia, malsupren sur nia vinmonto mi ja pli proksime Domen reiros. Ho, ke mi la bonegulinon rapide Hejmenkonduku kaj gaje! Sed eble mi sola sekrete Domen reglitos kaj ĝoje ne iros denove la vojojn.“

Tiel dirinte li donis al pastro la bestkondukilojn. 295 Tiu ĉi ilin tutsperte ekkaptis, la bestojn ŝaŭmantajn Regis, rapide eniris kaleŝon kaj de l' kondukanto Sidon okupis. Sed l' apotekisto atendis dirante: „Mi ja volonte transdonas al vi, plejkarulo, l' animon Kaj la spiriton, sed korpo kaj ostoj ne bone ŝirmataj 300 Estas, se al si proprigas la pastro la mondan gvidilon.“

Sed jen la pastro prudenta ridetis al tio kaj diris: „Ha, nur eniru, transdonu senzorge al mi nur la korpon Kiel l' animon! mi longe jam bestkondukilojn uzadi Scias, kaj sperte la ĉaron laŭ deco kaj arto turnadi. 305 Ĉar mi kutimis en Strassburg direkti la etan kaleŝon, Kiam mi tien kondukis la junan baronon; ruliĝis Ja ĉiutage kaleŝo, de mi direktita, eksteren Tra la sonanta pordego ĝis malproksimegaj herbejoj, Meze tra aroj da homoj, ĉi tie plezure irantaj.“ 310

Iom nun trankviligita la apotekisto eniris, Sidis, sed kiel al tuja elsalto singarde pretega. Nun la ĉevaloj, avidaj je l' stalo, kuregis al hejmo, Kaj sub iliaj fortegaj hufegoj polvaro naskiĝis. Longe ankoraŭ Hermano staradis--vidante la polvon, 315 Jen leviĝantan kaj jen disflugantan--sen ia pensado.

VII. Erato.

Doroteo.

Kiel la viro migranta ĉe sunmalleviĝo la sunon Foje ankoraŭ atente rigardas, la ĵus foriĝantan, Ĝian la bildon tiame ekvidas en tute malluma Arbetareto kaj ĉe la apuda ŝtonego, kaj ĉie Ĝi balanciĝas, en plej diversspecaj koloroj brilanta: 5 Tiel la ĉarma figuro de lia knabino moviĝis Antaŭ Hermano preteren kaj ŝajnis eniri grenkampon. Sed li subite vekiĝis el sonĝo miriga, trankvile Turnis sin al la vilaĝo kaj ree miregis; ĉar ree Venis renkonte al li nun la alta belega knabino. 10 Fikse rigardis li ŝin; ŝi ne estis fantomo; ŝi vere Venis. Ŝi paŝis portante kruĉegon kaj kruĉon malgrandan, Ĉe la prenilo po unu, zorgeme en mano, al puto. Ĝoje li iris renkonte al ŝi. La vidaĵo redonis Forton al li kaj kuraĝon. Ŝi miris, sed vive li diris: 15 „Nun mi renkontas denove vin, kara knabino, kaj ree Jam okupitan asisti aliajn helpeme, volonte! Diru nur, kial vi venas al tiu ĉi fonto ekstera, Dum kontentiĝas l' aliaj per akvo de tiu vilaĝo? Certe ĉi tiu aparte fortigas kaj havas ĉarmguston. 20 Ĉu vi alportos ĝin al la malsana virino, fidele De vi savita?“ Tuj gaje salutis ŝi nun la junulon: „Nun mi ja havas ĉi tie jam la rekompencon de l' iro, Vin, la bonulon, mi trovis ja, kiu alportis multegon Por ni; ĉar kiel donacoj ĝojigas, ĝojigas l' aspekto 25 De l' donacinto. Nun venu kaj vidu do, kiuj ricevis Vian bonaĵon, akceptu la dankon de l' refreŝiĝintoj! Sed ke vi aŭdu nun, kial mi venis elĉerpi ĉi tie, Kie senĉese kaj pure la fonto elfluas, mi diras Jenon al vi: Nesingardaj el ni malklarigis la tutan 30 Akvon vilaĝan, ĉar ili travadis kun bovoj, ĉevaloj Tuje la fonton, donantan al ĉiuj loĝantoj la akvon. Per la purigo kaj lavo nun estas la trogoj vilaĝaj Malpurigitaj kaj ankaŭ eĉ makulegitaj la putoj. Ĉiu nur pensis sin mem kontentigi rapide kaj baldaŭ 35 Sian plej urĝan bezonon, kaj ne pri l' afero venonta.“

Tiel dirante ŝi kun la kunulo alvenis la larĝajn Ŝtupojn malsupren; nun ili sidigis sin sur la mureton Rondan de l' puto. Ŝi klinis sin por elĉerpadi la akvon, Kaj li ekkaptis la kruĉon alian kaj ankaŭ sin klinis. 40 Ili ekvidis nun siajn vizaĝojn, la speguliĝantajn En la ĉiela bluaĵo kaj gaje salutis sin ambaŭ. „Lasu min trinki“, post tio gajege parolis Hermano; Kaj ŝi prezentis la kruĉon. Nun ambaŭ ripozis, kviete Sin apogante sur kruĉo po unu; kaj tiam ŝi diris: 45 „Diru do, kial mi trovas vin tie ĉi sen veturilo Kaj sen ĉevaloj nun, tro malproksime de l' loko en kiu Jam mi vin vidis, kaj kiel vi venis?“ Hermano pripense Teren rigardis; kaj tiam li ŝin ekrigardis afabla Kaj li esperis; sed plue paroli pri amo, neeble 50 Estis al li nun; ĉar ŝia okulo ne montris la amon Sed nur prudenton kaj klare postulis, prudente paroli. Li trankviliĝis rapide kaj poste afable parolis: „Tion mi diros, knabino, kaj viajn demandojn respondos! Venis pro vi nur ĉi tien mi! Kial ankoraŭ ĝin kaŝi? 55 Ĉar mi vivadas feliĉe kun miaj amantaj gepatroj, Kiujn mi helpas fidele mastrumi la domon, bienon, Kiel la filo, la sola, kaj niaj aferoj multoblaj Estas. La kampojn mi zorgas; la patro disponas en domo Kaj la patrino agema vivigas la tutan mastraĵon. 60 Certe vi scias jam, kiom per malfideleco turmentas La servistaro mastrinon kaj per la facilanimeco, Ĉiam devigas ŝin, ŝanĝi kaj ĝiajn erarojn korekti. Tial jam longe deziris patrino, la mia, knabinon Dome ja, kiu ne sole per mano sed ankaŭ el koro 65 Helpus, anstataŭ filino, la frue, bedaŭre, mortinta. Kiam nun vin mi ĝojlerta hodiaŭ ĉe l' ĉaro ekvidis, Kaj la fortecon de l' brako kaj plenan sanecon de l' membroj, Kiam mi aŭdis la dirojn prudentajn, mi tute miregis, Domen rapidis kaj gloris nun tuj laŭmerite la fremdan 70 Inon al miaj gepatroj, amikoj. Por ke mi sciigu Vin pri iliaj deziroj kaj miaj mi venis. -- Pardonu La balbutatan diradon. „Sed tuj ŝi elvokis:“ Ne timu Pluon paroli; vi ne min ofendas, mi danke sentadas. Diru senĝene! Min tia parolo ne povas timiĝi. 75 Kiel bienservistinon vi dungus min al la gepatroj, Pro mastrumado de l' domo, de l' bonkonservita propraĵo; Vi opinias en mi la kapablan knabinon eltrovi, Spertan je ĉia laboro kaj virtan kaj tute fidelan. Via propono nur estis mallonga; jen estu egala 80 Mia respondo: Jes, mi kun vi iros kaj sekvos sortvokon. Mi ja plenumis la devon, alportis la akuŝintinon Ree al ŝiaj parencoj kaj ĉiuj la savon priĝojis; Jam la plej multaj kunestas, kaj ankaŭ l' aliaj alvenos. Ĉiuj esperas post kelke da tagoj ja hejmen reveni; Tiel de l' forelpelito kutimo ja estas, esperi. 85 Tamen mi mem ne trompiĝas per vanta espero, en tiuj Tagoj malĝojaj, al ni promesantaj ankoraŭ aliajn; Ĉiuj ĉar ligoj de l' mondo solviĝis kaj ilin denove Ĉiujn kunligos nenio ol nur la plej granda mizero! 90 Se mi servante ĉe viro bonega min povos nutradi Kaj ĉe aĝema virino, mi faros volonte ĝin; ĉiam Pri la vaganta knabino malice la homoj moketas. Jes, mi vin sekvos, tuj kiam al miaj amikoj mi portis Tiujn ĉi kruĉojn kaj petis ankoraŭ la benon de ili: 95 Venu! Vi vidu ĉi tiujn, ke min vi de ili ricevu.“

Ĝoje ekaŭdis Hermano de l' preta knabino decidon, Dube, ĉu li nun konfesu la tutan veraĵon. Sed ŝajnis Esti al li konsilinde, ŝin lasi en ŝia bonkredo, Ŝin nur konduki al hejmo, kaj tie klopodi pro amo. 100 Ha! Jen li vidis orringon ĉe l' fingro de l' kara knabino! Kaj li ŝin lasis paroli, atente aŭdante la diron. Sed ŝi daŭrigis: „Ni reen nun iru! Knabinojn ĉe l' puto Longe restantajn ja oni mallaŭdas nur ĉiam; kaj tamen Estas tro ĉarme babili ĉe ia fluanta fontakvo.“ 105 Ili ekstaris kaj foje ankoraŭ nun ili rigardis Ree la puton kaj ambaŭ jen ilin ekkaptis sopiro.

Poste silente ŝi prenis la kruĉojn po ĉe la prenilo Kaj supreniris la ŝtupojn; li sekvis l' amatan knabinon, Unu de l' kruĉoj de ŝi, por dividi la ŝarĝon, li petis. 110 „Lasu,“ ŝi diris, „pli bone la ŝarĝon egalan mi portos. Kaj ne la mastro, la poste estonta, nun devas min servi. Ne min rigardu do tro serioze, eĉ kvazaŭ la sorto Mia nun estus dubinda! Ĝusttempe eklernu virino Laŭ la destino servadi! Ĉar sole per tio alvenos 115 Fine ŝi al la regado kaj povo konvena, en hejmo Apartenanta al ŝi. Ha! Unue fratino ja servas Fraton kaj tiam gepatrojn kaj ĉiam ĉiama irado Kaj revenado, levado, portado, zorgado por iuj Ŝian vivadon regadas; kaj bone, se ŝi nun kutimas, 120 Ke tro maldolĉa nenia vojeto fariĝu, ke l' horoj Nokte kaj tage egalu, kaj ŝi ne tro grava laboron Trovu, ke ŝi sin forgesu kaj vivu nur por la aliaj! Certe, patrino bezonas la virtojn ja ĉiujn, tuj kiam La suĉinfano, vekante la malsanulinon, postulas 125 Sian nutraĵon, kaj zorgoj aliĝas al ŝiaj doloroj. Dudek da viroj eĉ kune ne tian turmenton tolerus; Ili ne devas plenumi ĝin, sed ĝin dankeme kompreni.“