Hermano kaj Doroteo: Eposo idilia

Part 2

Chapter 2 3,809 words Public domain Markdown

Tuj ekparolis la bona patrino kun gaja vigleco: „Vere, Hermano, vi estas tutprava, ni faris la samon. Ĉar ne en tagoj serenaj ni ambaŭ korame nin trovis, Sed nin kunigis kontraŭe malĝojo kaj eĉ malfeliĉo. 110 Lundon matene--mi scias ĝin certe, ĉar tagon antaŭe Estis la brulo terura, per kiu pereis l' urbeto-- Antaŭ nun dudek da jaroj; dimanĉon hodiaŭ similan, Estis varmege kaj seke, kaj akvo malmulte ekzistis. Ĉiuj personoj promenis en festaj vestaĵoj aŭ gaje 115 En muelejoj, gastejoj kaj niaj vilaĝoj troviĝis. Jen ĉe la fino de l' urbo la fajro naskiĝis. La brulo Tiam rapidis tra l' stratoj, kreante nur novan ekbrulon. Kaj la garbejoj bruladis, la tuta riĉega rikolto, Kaj en la stratoj la domoj bruladis ĝis la foirejo. 120 Tiu ĉi domo kaj ankaŭ l' apuda gepatra pereis. Kelkon nur povis ni savi. Mi sidis la nokton malgajan Sur antaŭurba paŝtejo, la kestojn kaj litojn ŝirmante; Fine mi lace ekdormis; kaj kiam matene nun vekis Min la matena malvarmo, la ĉe la tagiĝo blovanta, 125 Tiam mi vidis la fumon, la ardon, muraĵojn kavitajn. Tio premegis la koron al mi; jen la suno denove Nun pli brilege ol iam leviĝis kaj min kuraĝigis. Mi tuj rapide ekstaris. Mi volis nun vidi la lokon De la antaŭa loĝejo kaj kien la kokoj rifuĝis, 130 Kiujn precipe mi amis; infane mi sentis ankoraŭ. Kiam mi nun la ruinojn de l' domo kaj korto transiris, Kiuj ankoraŭ fumiĝis, kaj mi la loĝejon ekvidis Tiel nun tutdetruitan, jen transe vi venis serĉante. Restis en via bestejo ĉevalo, la subbruletantaj 135 Traboj kaj rubo ĝin kovris, la besto ne estis vidata. Tiel ni kontraŭ ni staris, malgaje kaj konsiderante; Ankaŭ la muro rompiĝis, komuna al niaj bienoj. Poste ekkaptis vi min ĉe la mano kaj diris afable: Kiel vi tien ĉi venas, Luinjo? Foriru! Vi viajn 140 Plandojn bruligos, la botojn pli multe fortikajn varmega Rubo al mi bruldifektis. Vi tiam min levis kaj portis Transen min! Tie ankoraŭ la doma pordego troviĝis, Kiel nun, kun la arkaĵo; ĝi sola el ĉio nur restis. Kaj vi nun teren min metis kaj kisis min; mi ja protestis, 145 Sed vi parolis al mi nun per vortoj afable signifaj: Vidu, la fajro detruis la domon. Ĉi tie nun restu, Helpu ĝin ree konstrui, mi helpos la vian starigi. Mi ne komprenis, ĝis via patrino alvenis al mia Patro kaj gaje fariĝis solena edziĝa promeso. 150 Ĝoje ankoraŭ memoras mi pri la duonbruligitaj Traboj kaj vidas ankoraŭ la sunon belegan leviĝi; Ĉar al mi donis la tago la edzon, la tempoj unuaj De la terura detruo donacis al mi ja la filon. Tial mi laŭdas vin, ke vi kun fido sincera nun ankaŭ 155 Pensas pri ia knabino en tiu ĉi tempo terura, Kaj kuraĝiĝas edziĝi en nia malpaca epoko.“

Tuje la patro respondis kaj diris viglece al tio: „Estas laŭdinda intenco kaj pri la fariĝo vi diris, Panjo, la veron, ĉar ĉio okazis laŭ via rakonto. 160 Sed la pli bono restadas pli bona. Ne ĉiu bezonas Sian vivadon kaj sian estadon denove komenci, Kiel ni devis kaj kelkaj, ne ĉiu laboru en zorgoj. Kiel feliĉa do estas, al kiu gepatroj bonstatan Domon transdonas, kaj kiu prospere ĝin plue beligas? 165 Malfacilega ja estas komenco de ĉia mastrumo. Homo bezonas ja multe da aĵoj; de tago al tago Ĉio fariĝas pli kosta, li tial penadu riĉiĝi. Tiel mi ankaŭ esperas, ke vi nun, Hermano, plej baldaŭ Hejmen kondukos kun doto riĉhava la fianĉineton; 170 Ĉar al la brava junulo konvenas akiri knabinon Riĉan, kaj estas agrable, se kun dezirita edzino Ankaŭ alvenas en korboj kaj kestoj la doto utila. Ne senintence dum kelke da jaroj patrino pretigas Multe da tolo, fortike teksita, al sia filino; 175 Ne senintence donacas baptanoj al ŝi arĝentaĵojn, Kaj ormonerojn maloftajn la patro aparte konservas; Ĉar ŝi kun sia havaĵo kaj ĉiuj donacoj ĝojigu Iam la fraŭlon amatan do, kiu ŝin sola elektis. Certe mi scias ĝin, kiel agrabla sin sentas edzino 180 Inter la propraj objektoj de l' ĉambroj kaj de l' kuirejo, Kiam ŝi mem al si tute preparis la tablon kaj liton. Nur fianĉinon bonege dotitan por vi mi dezirus; Laste ĉar malriĉulinon ja nur malestimos la viro, Eĉ servistino nur estos ŝi, kiu eniris senhava. 185 Estas nejustaj la viroj, foriĝas la tempoj de l' amo. Mia Hermano, vi min maljunulon treege ĝojigus, Se vi kondukus en domon plej baldaŭ la bofilineton El najbaraĵo, de tie el tiu domego, la verda. Vere, la viro riĉiĝis, komerco kaj liaj fabrikoj 190 Pli ĉiutage riĉigas lin. Ĉu li ne ĉiam profitas? Nur tri filinoj ekzistas kaj lian propraĵon heredos. Jam la unua elektis, mi scias ĝin, sed akireblaj Estas ankoraŭ la dua, la tria, kaj eble ne longe. Se mi anstataŭ vi estus, mi ne ŝanceliĝus ĝis nune, 195 Unu el tiuj knabinoj forportus mi, kiel la panjon.“

Tiam rediris modeste la filo al patro trudanta: „Mi efektive intencis laŭ via deziro elekti Unu el tiuj najbaraj filinoj. Ni kune lernadis, Ludis apude de l' puto sur nia urbplaco pli frue, 200 Ofte kaj ilin protektis mi kontraŭ la knaboj petolaj. Tio de longe jam pasis; kaj dece restadas en domo Nun la plenkreskaj knabinoj, timante la ludojn petolajn. Estas ja bonedukitaj knabinoj! Laŭ via deziro Transen mi iris kelkfoje do kiel antaŭa konato; 205 Sed pri la interrilatoj kun ili neniam mi gajis, Ili mallaŭdis min ĉiam; trankvile mi devis toleri Ĝin: ĉar tro longa la jako, la drapo tro maldelikata Estis, koloro tro simpla, la haroj ne bele frizitaj. Fine mi ankaŭ intencis orname min vesti, simile 210 Kiel la buboj komercaj, ĉe ili dimanĉe estantaj, Kiuj somere ornamas sin dande per duonsilkaĵoj. Sed ĝustatempe ankoraŭ mi sentis, ke ili ridetis Ĉiam min; tio do vere ofendis min, mian fieron; Sed ĉagreniĝis mi ankaŭ treege, ke ili, precipe 215 Minjo, la tria, neniam ekkonis la emon amikan. Laste, dum Pasko, mi ankaŭ transiris, mi vestis per nova Jako min, kiu nun pendas nur supre en ŝranko, kaj ankaŭ Estis laŭmode frizita mi, kiel l' aliaj junuloj. Ili subridis dum mia eniro, pro mi--mi ne kredis. 220 Minjo ĉe l' fortepiano ĵus sidis; la patro ĉeestis, Li bonhumore aŭskultis la kanton de siaj filinoj. Mi ne komprenis ja kelkon pri kio la kanto rakontis; Sed pri ‚Pamina‘ kaj ankaŭ ‚Tamino‘ mi multe aŭskultis. Kaj mi do ankaŭ ne volis silenti. Post kanto finita 225 Mi nun demandis pri l' teksto kaj pri la personoj diritaj. Ĉiuj post tio silentis kaj ĉiuj ridetis; nun ŝerce Diris la patro: „Ĉu ne, vi ja konas nur ‚Adam‘ kaj ‚Eva‘!“ Sed reteniĝis neniu nun, laŭte ekridis la knaboj Kaj la knabinoj, la patro ridante sin tenis la ventron. 230

Pro embaraso defalis ĵus mia ĉapelo, kaj daŭris Nun subridado senĉesa, eĉ dum la kantado kaj ludo. Mi hontigite kaj tede foriris rapide kaj ree Hejmen, pendigis la jakon en ŝrankon, konfuzis la harojn Ree kaj ĵuris, neniam transiri denove la sojlon. 235 Prava mi estis; ĉar ili ja estas senamaj, koketaj, Kaj mi sciiĝis, ke ili ankoraŭ min nomas ‚Tamino‘.“

Nun la patrino rediris: „Hermano, vi do ne trolonge Kun la infanoj koleru; ĉar ili ja estas infanoj. Minjo ja estas bonega kaj ĉiam nur vin ŝi favoris; 240 Antaŭ ne longe pri vi ŝi demandis jam. Ŝin do elektu!“

Nun meditante la filo rediris: „Mi tamen ne scias, Tiu ĉagreno troenradikiĝis ĉe mi; ŝin, je vero, Mi nun ne volas rigardi ludantan kaj aŭdi kantantan.“

Sed nun la patro eksplodis kaj diris la vortojn kolerajn: 245 „Ĝojon malmultan mi havas pri vi! Mi jam ĉiam ĝin diris, Ĉar vi deziris nur vin okupadi je l' kampoj, ĉevaloj; Kion bienoservisto de riĉa kampulo plenumas, Faras vi; sed via patro nur devas rezigni je l' filo, Kiu ja ankaŭ laŭmore sin povis prezenti publike. 250 Kaj la patrino min trompis pli frue per vanta espero, Ĉar la legado, skribado, lernado neniam prosperis En lecionoj longtempaj, kaj ĉiam vi estis la lasta. Vere! de tio ĝi venas, se ne ambicio ekzistas Ĉe la junulo kaj se li ne volas pli alten sin levi. 255 Se nur por mi la gepatroj egale estadus zorgintaj, Kaj min sendintaj pli frue en bonan kaj taŭgan lernejon, Certe mi estus alia ol mastro de l' Ora Leono.“

Jen la junulo sin levis kaj alproksimiĝis silente Kaj malrapide, senbrue al pordo; sed kriis la patro 260 Tutindignite: „Foriru nur! vin obstinulon mi konas! Kaj mastrumadu nur plue, por ke mi ne vin eĉ insultu. Tamen ne kredu, ke iam vi volos al ni enirigi Iun vilaĝan knabinon edziĝe, la nelertulinon. Longe mi vivis kaj scias traktadi la homojn kaj scias 265 Ankaŭ gastigi sinjorojn kaj eĉ sinjorinojn, ke ili Estas kontentaj; mi scias kompleze flatadi fremdulojn. Sed mi deziras nun bofilineton ĉi tie ricevi, Kiu amuze dolĉigos al mi la multegajn penadojn. Ankaŭ ŝi ludu por mi la pianon! La plej eminentaj 270 Homoj de l' urbo plezure alvenu en mian gastejon, Kiel dimanĉe okazas en domo najbara.“ Mallaŭte Premis Hermano la anson kaj tiel forlasis la ĉambron.

III. Thalia.

La burĝoj.

Tiel la filo evitis la pluajn parolojn kolerajn Tute modeste; sed kiel antaŭe la patro daŭrigis: „Kio en homo ne estas, el li ne elvenas: apenaŭ Iam la efektiviĝo de mia korega deziro Min do ĝojigos, ke l' filo pli multe valoru ol mi mem. 5 Kiaj fariĝus la domo, la urbo, se ĉiu ne ĉiam Ĝoje penadus pro kunkonservado kaj renovigado Ankaŭ pro plibonigado, laŭtempe kaj laŭalilande! Certe la homo ne kiel la fungo elkresku el tero Kaj reputriĝu rapide en loko ĝin nur produktinta, 10 Ne postlasinte postsignojn de sia vivplena estado! Kia la mastro, la domo tuj klare vidigas al ĉiuj, Kiel ja oni prijuĝas l' estraron, venante urbeton. Kie nun jam ruiniĝas la turoj kaj muroj, la fosoj Nur malpuraĵon enhavas kaj tiu ĉi ĉie vastiĝas, 15 Kie murŝtono moviĝas, kaj oni ĝin ne remasonas, Kie la trabo putriĝas kaj vane la dome atendas Novan apogon: La urbo malbone regata restadas. Ĉar la estraro atentu la ordon kaj ĉie purecon, Burĝo alie facile fariĝas senzorga, nepura, 20 Kiel kutimas je vestoj ĉifonaj ĉe ni almozulo. Tial mi volus, ke baldaŭ Hermano vojaĝu, almenaŭ Vidu la belajn Strassburg-on, Frankfurt-on, la ĉarman Mannheim-on[2], Kies bonega, regula konstruo gajigas; ĉar kiu Vidis la urbojn, la grandajn kaj purajn, penados ornami 25 Tiam la urbon gepatran, eĉ se ĝi nur estas malgranda. Ĉu la fremdulo la bonriparitajn pordegojn, la turon Novblankigitan, la renovigitan preĝejon ne laŭdas Tie ĉi? Aŭ la pavimon, la bone lokitajn, kovritajn Tre akvoriĉajn kanalojn eĉ, kiuj utilon, certecon 30 Al ni promesas jam tuj ĉe l' unua naskiĝo de fajro? Ĉu ne ĉi ĉio fariĝis de tiu terura brulego? Mi ja sesfoje konstrukonsilano fariĝis kaj koran Dankon meritis al mi kaj aprobon de bonaj geburĝoj. Kion mi faris, mi faris fervore kaj tiel mi finis 35 Ankaŭ projektojn de viroj honestaj ne tute finitajn. Tiel ekkaptis fervoro nun ĉiun konsilantaranon. Ĉiuj klopodas nun; ankaŭ la nova ŝosekonstruaĵo, Kiu kunigos nin kun la ĉefstrato, definitiviĝis. Sed mi nur timas, ke tiel la nunaj junuloj ne faros! 40 Ĉar nur plezuron kaj ornamiĝamon paseman la unuj Celas; l' aliaj malvigle restadas malantaŭ la forno. Kiel la lastaj, mi timas, Hermano do ĉiam estados.“

Tuj nun la bona prudenta patrino rediris: „Ho, ĉiam, Patro, vi estas tromulte nejusta al nia Hermano! 45 Kaj plenumiĝos per tio plej laste nur via deziro. Ĉar ni ne povas modeli la idojn laŭ niaj projektoj; Kiel ajn ilin donacis Dipatro, nun ilin ni amu, Ilin plej bone eduku kaj maltrankviligu neniun. Unu posedas ĉi tiujn didonojn, alia aliajn; 50 Ĉiu aplikas la siajn kaj ĉiu laŭ sia naturo Estas feliĉa kaj bona; ne mian Hermanon insultu; Ĉar li, mi scias, tutplene meritas l' estontan heredon, Estos bonega dommastro, modelo al burĝoj, kampuloj, Kaj ne la lasta, mi kredas, de l' konsilantaro li estos. 55 Sed per insultaj mallaŭdoj vi ja malakcelas nur ĉiam Ĉiun kuraĝon de l' filo, jen kiel hodiaŭ vi faris.“ Kaj ŝi forlasis la ĉambron kaj posten rapide ŝi iris, Por ke ŝi ie la filon retrovu kaj lin reĝojigu Per kompatemaj paroloj laŭ lia reala merito. 60

Poste la patro ridante, tuj kiam ŝi estis irinta, Diris nun: „Strangaj estadas virinoj kaj niaj infanoj! Ĉiu nur vivas volonte laŭ sia arbitro kaj plaĉo, Kaj ni post tio nur ĉiam karesu kaj laŭdu la niajn. Sed unufoje por ĉiam valoras malnova proverbo: 65 Kiu antaŭen ne iras, reiros! Proverbo tre prava!“

Tiam pripense rediris la apotekisto: „Volonte Mi vin konsentas, najbaro, kaj pri plibonaĵo mi ĉiam Zorgas volonte, kondiĉe: ĝi estu ne kosta, sed nova; Sed ĉu utilas, verdire, se oni ne havas da mono 70 Pli ol sufiĉe, ageme labori, interne, ekstere? Estas ĝenata la burĝo tro multe; konatan bonaĵon Do li ne povas akiri pro sia neplena monujo; Ĉia bezono grandiĝas, kaj ĉio malhelpas lin tiel. Kelkon mi estus farinta, sed kiu ne timas elspezojn 75 Tiajn de ŝanĝo, precipe en tiuj ĉi tempoj danĝeraj! Longe jam starus la domo al mi ja en vesto laŭmoda, Kaj la fenestroj brilegus per vitrotavoloj grandegaj: Sed kiu povas provizi simile sin al komercisto, Kiu, riĉulo, la vojon de bona aĉeto ekscias. 80 Vidu nur transe la domon, la novan! Belege vidiĝas De l' spiralaĵoj blankegaj stukaĵo sur verdebenaĵoj! Ĉiuj fenestroj tre grandaj, la vitroj spegulas kaj brilas, Staras nun mallumigitaj l' aliaj fenestroj de l' placo. Tiam tuj post la brulego aspektis plej bone la domoj 25 ‚L' Ora Leono‘ kaj ‚Al la Anĝelo‘, la apotekejo. Ĉie do ankaŭ ja ĉiu la mian ĝardenon ĉi tie Gloris kaj ĉiu vojaĝe ekstaris kaj tra la barilo Ruĝa rigardis al l' ŝtonalmozuloj, pigmeoj koloraj. Poste, al kiu mi donis la kafon eĉ en la belega 90 Groto, staranta nun plena je polvo kaj preskaŭ duone Ruiniĝinta, li ĝojis pri ĝia kolora brillumo De la bonordaj konkegoj, kaj per surprizitaj okuloj Eĉ la konanto rigardis la belan galenon, koralojn. Same ja oni admiris en ĝia ĉambrego pentraĵon, 95 Kies belegornamitaj sinjoroj kaj sinjorinetoj Ĝardenpromenas, la florojn per fingroj afektaj tenante. Kiu ankoraŭ rigardus ĉi tion! Ĉagrene, apenaŭ Mi ja eliras; ĉar ĉio nun estu alia, plengusta, Kiel ĝin ili nun nomas, kaj blankaj la latoj kaj benkoj. 100 Ĉio nun estas tre simpla kaj glata, skulptaĵon, oraĵon Oni ne volas plu, kaj la fremdlignoj valoras plej multe. Nun mi kontenta ja estus provizi je iu novaĵo, Ankaŭ progresi laŭtempe kaj ŝanĝi la doman meblaron. Ĉiu sed timas, la eĉ plej malgrandan nur nun aliigi, 105 Kiu ĉar povus do pagi nuntempe la gelaborantojn? Antaŭ ne longe ekpensis mi, ree l' anĝelon Miĥael, Kiu la apotekejon distingas, belege orumi, Ankaŭ la drakon teruran piede de li sin tordantan; Tamen mi lasis ĝin bruna, ĉar min la postulo timigis.“ 110

IV. Euterpe.

Patrino kaj filo.

Tiel la viroj tre vigle parolis. La bona patrino Dume iradis, por antaŭ la domo komence serĉadi Sur la ŝtonbenko la filon, sur kiu li sidis kutime. Sed ne trovinte lin tie ŝi iris al stalo, por vidi, Ĉu li la virajn ĉevalojn, la belajn, persone provizos, 5 Kiujn li junaj aĉetis kaj ne al fremdulo konfidis. Sed la servisto parolis: „Li iris en vian ĝardenon.“ Tiam rapide trapaŝis ŝi ambaŭ la vastajn domkortojn, Preter la staloj kaj bonkonstruitaj garbejoj, eniris En la ĝardenon nun, etendiĝantan ĝis muro de l' urbo, 10 Paŝis tra ĝi kaj ekĝojis pri ĉia kreskado, starigis Tuj apogilojn bonorde, sur kiuj la branĉoj plenegaj De la pomujo kaj de la pirujo fruktportaj kuŝadis, Ankaŭ forprenis tuj kelke da raŭpoj de l' bela brasiko, Ĉar laborema virino ne faros eĉ unu vanpaŝon 15 Tiel ŝi estis veninta al fino de l' vasta ĝardeno Nun ĝis la laŭbo kovrita de loniceraro; ne trovis Tie ŝi lin kaj nenie ŝi vidis lin en la ĝardeno. Sed fermetita nur estis pordeto nun, kiun de laŭbo Iam kun tute aparta permeso tra l' muro de l' urbo 20 Estis rompinta prapatro, la tre honorinda urbestro. Kaj oportune ŝi tiel nun iris trans foson tutsekan, Kie ĉe l' strato la bonĉirkaŭita vinmonto pli krute Tuje stariĝas kaj sian ebenon alturnas al suno. Tiun ŝi nun suprenpaŝis kaj ĝojis irante pri l' multo 25 Da vinberaroj apenaŭ kaŝantaj sin sub la folioj. Per foliaro kovrita kaj ombra la alta mezvojo Supren kondukis sur ŝtupoj el nepretigitaj plataĵoj. Pendis beraroj de l' vino „Bonnoblo“ kaj de l' muskatvino Tie ĉi, kaj ruĝetbluaj, aparte grandegaj, apude, 30 Ĉiuj zorgeme plantitaj, por gastan deserton ornami. Sed izolitaj vintrunkoj surstaris l' alian montparton Kun pli malgrandaj beraroj donantaj la vinon ĉarmegan. Tiel ŝi nun suprenpaŝis ĝojante jam pri la aŭtuno Kaj la festtago, en kiu ĉi tie la homoj gajege 35 Berojn kolektos kaj frapos piede, per mosto plenigos Ĉiujn barelojn, en kiu vespere ĉi ĉie fajraĵoj Lumos kaj krakos honore al tiu plej bela rikolto. Pli malkviete ŝi iris, post kiam ŝi vokis la filon Du- aŭ trifoje, kaj sole revenis multfoje la eĥo, 40 Kiu nun tre babileme sonoris de l' turoj de l' urbo. Ĉar ŝi neniam bezonis lin serĉi; li malproksimiĝis, Ne ĝin dirinte, neniam, por ke li detenu la zorgon Pri malfeliĉa okazo de sia amanta patrino. Sed ŝi esperis ankoraŭ lin jen sur la vojo eltrovi, 45 Ĉar de l' vinmonto pordetoj, la supra kaj ankaŭ malsupra, Ja malfermitaj nun estis. Ŝi plue eniris la kampon, Kiu ebene kaj vaste la dorson de l' monto plenkovris. Ĉiam ankoraŭ ŝi iris sur propra kamparo kaj pri la Propra semaĵo ekĝojis kaj pri la belega grenaro, 50 Balanciĝanta fortike kaj ore sur ĉiu loketo. Plue la limovojeton laŭlonge de l' kampoj ŝi paŝis Kaj sin direktis al tiu grandega pirujo, staranta Sur la monteto ĉe limo de l' kampoj de ŝia bieno. Kiu ĝin plantis? neniu ĝin sciis; ĝi estis videbla 55 Vaste ĉirkaŭe, kaj estis tre famaj la fruktoj de l' arbo; Sub ĝi kutime la grenrikoltistoj kun ĝojo tagmanĝis, Kaj la paŝtistoj la bestojn gardadis, ĝuante la ombron; Benkoj el ŝtonoj, per herbo kovritaj, troviĝis ja tie. Kaj ne eraris ŝi; tie trankvile sidadis Hermano 60 Sin apogante per brakoj kaj transen li ŝajnis rigardi Al la montaro; li turnis la dorson al sia patrino. Al li senbrue ŝi glitis kaj tuŝis mallaŭte la ŝultron. Tuj li rapide sin turnis: jen larmojn de l' filo ŝi vidis.

Embarasite li diris: „Patrino, ho, vi min surprizas!“ 65 Kaj li forviŝis la larmojn, honteme li kaŝis molecon. „Kiel? vi ploras, Hermano?“ rediris ŝi, ektimigite: „Mi vin ne konas hodiaŭ! Neniam mi vidis vin tia! Diru nur, kiu premegas la koron al vi kaj vin urĝas, Tie ĉi sidi solece, kaj kaŭzis la larmojn maloftajn.“ 70

Sed la bonega junulo ŝajnigis sin tute trankvila. „Tiu“, li diris, „ja koron rigidan posedus, verdire, Kiu hodiaŭ ne sentus de l' forelpelitoj mizeron. Tiu neĝuste eksentus nun, kiu ne zorgus pri sia Propra bonfarto kaj pri la bonstato de sia patrujo. 75 Kion hodiaŭ mi vidis kaj aŭdis, min forte kortuŝis; Nun mi eliris kaj vidis la vastan belegan pejzaĝon, Kiu ĉirkaŭe jen antaŭ ni kuŝas sur fruktaj montetoj, Ankaŭ mi vidis la grenon orflavan nun baldaŭ maturan, Riĉan fruktaron, al ni promesantan tutplenajn grenejojn. 80 Sed, ho ve! kiel proksimaj nun estas malbonaj fremduloj; Nin la ondegoj de l' Rhein-o ja ŝirmas; sed ondoj kaj montoj Ne la teruran popolon fulmtondre venontan detenos! Ĉar la junulojn kaj eĉ maljunulojn el ĉie kunvokas Ili kaj iras antaŭen fortege kaj ankaŭ la morton 85 Tiu amaso ne timas; tuj post ĝi postvenas alia. Ha! kaj Germano ne hontas nun dome restadi kaj eble Tion eviti esperas li, kio nun ĉion minacas! Kara patrino, mi diras al vi, ke mi nun ĉagreniĝas, Ke liberiĝis mi tiam, dum oni elektis aliajn 90 Burĝojn al servo milita. Mi estas ja via solulo Kaj vi posedas tre grandan bienon kaj gravan metion; Sed ĉu ne estus pli bone por mi, kunbatali ĉe limo Tie, ol tie ĉi malliberecon mizeran atendi? Ja, la sentado min tute vivigis kaj pleje interne 95 Nun ekmoviĝas kuraĝo kaj granda celemo, por vivi Pro la patrujo kaj morti kaj doni bonegan ekzemplon. Vere, se niaj Germanaj junuloj kuniĝus, la fortaj, Apud la limo por nun kontraŭstari al tiuj fremduloj, Certe, ha, ili neniam enirus la belan hejmteron, 100 Nek forkonsumus en nia ĉeesto la fruktojn de l' kampoj, Kaj ne komandus la virojn kaj rabus virinojn, knabinojn! Vidu, patrino, mi nun decidiĝis profunde, ekfari, Kio nun ŝajnas prudenta kaj ĝusta al mi; ĉar verdire, Kiu trolonge pripensas, ne ĉiam plej bone sukcesos. 105 Tial mi nun ne revenos, sed iros de tiu ĉi loko Urbon kaj tiun ĉi brakon kaj tiun ĉi koron transdonos Al militestro, por ankaŭ servadi al nia patrujo. Tiam la patro do diru, ĉu ne de l' honoro eksento Ankaŭ vivigas min, ĉu mi ne volas pli alten celadi.“ 110

Nun la prudenta kaj bona patrino respondis gravege, Larmojn sekretajn, facile al ŝi eliĝantajn, verŝante: „Kio, Hermano, en vi aliiĝis, en via animo, Ke vi ne kiel hieraŭ kaj ĉiam al via patrino Tute libere parolas kaj vian deziron esprimas? 115 Se nun alia ekaŭdus ĉi tion, li, vere, treege Laŭdus vin, ankaŭ laŭdegus l' intencon ja kiel plejnoblan, Sed nur logite de via gravega parolo kaj diro. Sed mi mallaŭdas vin nur, ĉar mi konas vin certe plibone, Koron la vian vi kaŝas; pri io alia vi pensas. 120 Ĉar mi ja scias, ne logas vin iaj tamburoj, trumpetoj, Vi ne deziras vidigi vin al la knabinoj soldato. Via destino ja, kiel ajn estas vi brava kaj bona, Estas, mastrume la domon konservi, la kampon provizi. Tial konfesu do: kio vin trudas al tiu decido?“ 125