Part 15
_Sercxistoj de postesignoj_ en Hindujo formas apartan kaston. En kelkaj lokoj de la orienta Hindujo, precipe super la bordoj do Gango kaj Hindo, la bruto prezentas la cxefan ricxecon de la logxantoj; tial ankaux sxtelado de cxevaloj kaj bovoj estas tie tre ofta. Sed tie al la posedantoj de brutaroj alportas helpon la sercxistoj de postesignoj. Kiel preskaux cxiuj okupoj en Hindujo, tiel la specialeco de postesignistoj transiras de patro al filo; la "khojoj"--tiel en la lingvo hinda sin nomas la postesignistoj--de frua infaneco sin ekzercas en sia metio. Bona "khojo" sciigxas facile, per kie la sxtelinto forkondukis la bruton, kiel longe li haltis por nokti, aux por ripozi en tago, kion li kondukis kun si k. t. p. Unu el la anglaj vojagxantoj rakontas, ke unu fojon oni sxtelis al li tolajxon kaj vestojn; li tial sin turnis al sercxisto de postesignoj, kiu post unuhora sercxado trovis la postesignon de la sxtelintoj kaj post dutaga persekutado alkondukis la vojagxanton al la loko, kie la sxtelintoj ripozis post la migrado, jam tute certaj ke ili ne estos punataj. La postesignisto klarigis al si diversajn detalajxojn, kiuj por la euxropanoj estis absolute nerimarkeblaj. Tiel ekzemple en unu loko, kie la vojo disiris en kelkaj direktoj, la hindo per cxifitaj folioj sur la apudvojaj arboj rimarkis, ke per tie cxi kaj ne per alia vojo la sxtelistoj forkuris. La kronikoj de jugxo montras fakton, ke unu khojo iris laux la postesignoj de unu mortiginto 300 kilometrojn, gxis li fine trovis lin en la malliberejo de provinca urbeto, kien la krimulo estis metita por ia malgranda sxtelo, plenumita antaux kelkaj tagoj. Alian fojon postesignisto, ricevinte la komision trovi sxteliston, kiu sxtelis juvelojn el la trezorejo de la maharagxi, iris laux la postesignoj de la krimulo gxis la rivero Bias. Tie li perdis la postesignon, cxar antaux unu horo trans la riveron iris tacxmento da soldatoj el 200 personoj. Sxajnis tute neeble, ke la hindo inter la enpremoj de la piedoj de 200 homoj povus eltrovi la bezonatan postesignon. Sed la khojoj ne perdas la kuragxon antaux malfacilajxoj. Tiel ankaux nun la postesignisto iris returne kelkajn kilometrojn kaj tiel bone konatigis sin kun la postesigno de la sxtelisto, ke li helpis al si ecx inter la postesignoj de ducent homoj, kaj transirinte la riveron, li trovis la sxteliston. Kompreneble la rezultatoj de tia sperto estas atingeblaj nur por la kasto de khojoj kaj estas tenataj en plej granda sekreto antaux la profanoj. La metio de postesignistoj tute ne estas sendangxera, cxar la krimuloj uzas cxiun okazon, por liberigi sin de la homoj dangxeraj por ili per helpo de veneno aux ponardo.
_En la Malviva Maro_, kiel oni almenaux pensis gxis nun, nenia viva organa kreitajxo povas ekzisti. La senvivecon de tiu cxi maro oni klarigadis al si per tio, ke la supraj partoj de la akvo enhavas gxis 25% da salo, tiel ke homo povas tie cxi nagxi sen movado de la manoj kaj piedoj, kaj la malsupraj partoj estas en tre granda amaso sorbigitaj de bromo, kio ankaux malhelpas la vivon en la Malviva Maro. Dume la esploroj de la germana instruitulo Cortet montris, ke malgraux tiaj malfavoraj kondicxoj en la sal-broma akvo de la Malviva Maro ekzistas vivaj kreitajxoj, kiuj, estas vero, apartenas al la organismoj de la plej malalta grado.
_Esploroj de la maro._ Profesoro Agassiz publikigis la rezultatojn de siaj esploroj pri la floro kaj fauxno de la Silenta Oceano. Kiel oni vidas el la raporto, vivaj kreitajxoj ekzistas en la maro nur gxis certa profundeco, nome ne pli malsupre ol 171 klaftoj sub la suprajxo de la akvo. Pli malsupre komencigxas jam la regno de absoluta morto, kiu sin etendas gxis la spaco trovanta sin en malproksimeco de 5O-60 klaftoj de la fundo de la maro. Tie cxi denove komencas montrigxi vivaj kreitajxoj. Kompreneble, la konstruo de tiuj cxi bestoj kaj maraj kreskajxoj estas konformigita al la grandega pezo de la akvo, kiun tiuj cxi kreitajxoj devas porti sur si.
_Lumantaj briliantoj._ Jam en la jaro 1663 la siatempe glora instruitulo, Robert Boyl, montris, ke ekzistas diamantoj, kiuj havas la kapablon lumi en mallumo. Nun, kiel certigas la jxurnalo "Nature", dedicxita al sciencoj naturaj, la hxemiisto Kunz konfirmas la supozojn de Boyl. Kunz elmetis diamantojn por la dauxro de pli aux malpli granda tempo al la efikado de la radioj de la suno, post kio la briliantoj lumis en mallumo kun pli aux malpli granda forto. Tiun cxi saman aperon la dirita hxemiisto konstatis, kiam li la esploratajn diamantojn frotadis sur ligno, drapo aux metalo. La cirkonstanco, ke la kapablon lumi la diamantoj ricevas per frotado sur metaloj, pruvas, ke la lumo, kiun ili ricevas, ne havas naturon elektran. La eco de la diamantoj, montrita de Kunz, povas doni utilan pruvilon cxe diferencigado de briliantoj veraj de malveraj.
_La fino de la mondo._ La penso pri fino de la mondo turmentis la homojn jam longe kaj trovis esprimon en granda serio da antauxdiroj. Ne parolante jam pri la kredo je "millenium", t. e. ekzistado de la mondo nur en la dauxro de mil jaroj post Kristo (kredo fondita kvazaux sur kelkaj esprimoj de la Biblio), ni trovas en la mezaj centjaroj tre oftajn antauxdirojn de tiu cxi speco. Bernardo el Turingujo en la jaro 960 antauxdiris proksiman finon de la mondo, li ecx difinis la tempon, nome, kiam la festo de Anunciacio falos sur la Grandan Vendredon. Tia fakto havis lokon en la jaro 992, sed tiu cxi jaro pasis, kaj la mondo ne esprimis ecx la plej malgrandan intencon perei. En la dauxro de la X-a centjaro cxiuj regxaj decidoj komencigxadis per la vortoj : "Cxar la fino de la mondo estas jam proksima . . ." En la jaro 1186 la astrologoj ektimigis la popolojn per antauxdiro, ke baldaux farigxos kunigxo de cxiuj planedoj. En la komenco de la XIV-a centjaro la alhxemiisto Villeneuve anoncis, ke en la jaro 1335 venos la Antikristo. La glora hispana predikisto, Vincento Ferrier, certigis, ke la mondo ekzistos nur tiom da jaroj, kiom da versoj sin trovas en la Psalmoj, t. e. cxirkaux 2537 jaroj. La fino de la mondo estis decidita por la jaro 1832, pri tio cxi restis ecx signo en la kanteto de Beranger : "Finissons-en, le monde est assez vieux". La antauxdiro por la jaro 1840 faris grandegan impreson. La finigxo de la monda vivo devis havi lokon la 6-an de Januaro. Miloj da homoj finis la aferojn terajn kaj atendis rezignacie la morton. Ni tamen scias, ke ankaux tiu cxi antauxdiro montrigxis ne tiel dangxera. Ni preterlasas multajn aliajn astrologiajn kaj kabalajn antauxdirojn kaj transiras al pririgardo de la teorioj, sur kiuj liaj antauxdiroj estis fondataj. La glora naturisto Buffon elkalkulis, ke la tero iom post iom malvarmigxas, sed la homaro povos vivi sur gxi ankoraux 93 291 jarojn, gxis la sxelo de la tero tiel forte malvarmigxos, ke cxia vivo sur gxi malaperos. Sed de la tempo, kiam oni elmontris, ke la interna varmo de la tero ne havas influon sur gxian suprajxon kaj ke la vivo sur gxi dependas sole de la suno, tiu cxi hipotezo havas jam signifon nur historian. Alia teorio, kreita ankoraux en tempoj antikvaj, diras, ke la internajxo de la tero konsistas el fajra fandita maso kaj, se la vulkanoj, tiuj cxi klapoj de sendangxereco de la tera globo, sxtopigxos, la tero krevos, kaj gxiaj partetoj malaperos en la universo. Per tia maniero ni devus perei ne de malvarmo, sed de fajro. Ekzistas ankoraux unu teorio, laux kiu la mondo mortos malrapide kaj trankvile, en sekvo de ebenigxo de la tera suprajxo. La ventoj kaj pluvoj deportados la suprojn de la montoj en la valojn, kaj la tero per la riveroj kaj riveretoj estos iom post iom forportita en la maron. La neebenajxoj de la tera suprajxo glatigxos, la maro cxiam pli superversxos la bordojn, kaj kiam gxi kovros la tutan suprajxon de la tero, la tuta vivo cxesigxos. Laux la teorio de Adhemar la fino de la mondo povas esti kauxzita de superakvego, elvokata de sxangxo de la centro de pezo de la tero kaj per tio cxi ankaux de transnagxo de la glacio kaj akvo de la suda poluso al la norda. Tia fakto havis lokon antaux 2020 jaroj kaj denove venos post 6307 jaroj. Ekzistas aliaj instruituloj, kiuj diras, ke ni povas perei en la okazo, se ia el la kometoj kunpusxigxos kun la tero. En tiu cxi okazo ne la ekbato estus terura, sed la hxemia kunigxo de la densigita vosto de la kometo kun la oksigeno de nia atmosfero. Tiam sur milionojn da mejloj en la spacego eksplodus belega bengala fajro, kaj en tiu cxi grandioza iluminacio estingigxus en unu momento la tuta tera vivo. Fine en la sekvanta formo la glora franca astronomo Kamilo Flammarion, pentras al ni la lastajn tagojn de la tero : La suno estas stelo, kiu ne restas sen sxangxoj. Jam nun sur gxia suprajxo montras sin multaj makuloj; ili sencxese pligrandigxas, kaj la suno malvarmigxas. Fortrenante kun si la teron kaj planedojn tra la frostaj dezertoj de la universo, gxi perdas sian varmon kaj lumon, kaj venos tempo, kiam gxia malvarmigxinta suprajxo ne radios pli lumon nek varmon, kiuj donas vivon al la naturo. Sed la homaro ne alvivos gxis tiu tempo kaj ne rigardos la lastajn radiojn de la estingigxanta suno. En sekvo de malgrandigxo de la varmo de la suno cxiam pli vastigxados la regionoj glaciaj; la maroj kaj la teroj de tiuj cxi regionoj ne povos reteni vivon, kiu malrapide iom post iom koncentrigxos en la regionoj subekvatoraj, kie la lastaj infanoj de la tero kondukos la lastan batalon kun la morto. Fine la tero, senforta, sekigxinta kaj dezerta, prezentos unu grandegan tombejon. La suno farigxos rugxa, poste nigra, kaj nia tuta planeda sistemo transformigxos en kolekton da nigraj masoj, turnantaj sin cxirkaux tia sama nigra globego. Tia estas la hipotezo de Flammarion.
_El Hxinujo._ Trairante tra la plej cxefaj stratoj de Pekino, oni povas ofte en la loko de krucigxo de du stratoj trovi grandegan kovrilon, kiu sin etendas tra la tuta largxo de la strato, sur du altaj kolonoj. Tiaj kovriloj estas metataj antaux detruitaj sanktejoj aux en la lokoj de ia katastrofo, sed ordinare oni ilin metas, kiam la regnestro devas traveturi. En tiaj okazoj kurieroj anoncas al la popolo pri la proksimigxo de la monarhxo kaj la urbanoj rapide sin kasxas en la domoj kaj kasxitaj anguloj. La hxina regnestro estas la sola persono en Hxinujo, kiu ne scias, kiel elrigardas hxinoj, cxar liaj korteganoj ne estas reprezentantoj de tiu cxi popolo. Oni diras, ke ankaux la plej altaj provincestroj nenion scias pri la logxantoj kaj rilatoj de la regionoj konfiditaj al ili.--Neniu el la hxinoj savas iam dronanton. Cxar en Hxinujo oni kredas, ke la malbona spirito de dronanto vagas super la suprajxo de la akvo, atendante novan oferon, kaj ke tio cxi estas la sola momento, kiam la demono havas nenian servon. Tial neniu volas savi dronantan homon, el timo, ke la kolerigita diablo vengxos por la forsxirita de li certa akiro.
_Jubileo de tabako._ La kvarcenta jubileo de la eltrovo de Ameriko prezentas ankaux tian saman jubileon de la eltrovo de la tabako. Kristoforo Kolumbo en siaj memorajxoj lasis detalan sciigon, en kia maniero la homoj konatigxis kun tiu cxi kreskajxo. La glora maristo alvenis kun sia sxiparo al la bordoj de Kubo. La hindoj, ekvidinte de malproksime blankajn homojn, forkuris. Tiam Kolumbo sendis post ili du sxipanojn, kiuj, veninte en la hindan vilagxon, ekvidis multajn hindojn, kiuj tenis en la busxo iajn torditajn kaj ekbruligitajn foliojn, kies fumon ili elspiradis. En tia maniero estas eltrovita la tabako, kiu de tiu tempo ricevis multajn amikojn kaj kontrauxulojn. Ankoraux Las Casas predikis kontraux la moro de fumado, kiun oni heredis de la kolonianoj, sed la tuta elokventeco de la glora misiisto restis senfrukta. La unua en Euxropo kontrauxulo de fumado de tabako, Jakobo I, sin esprimis : "La pasio fumi tabakon estas abomena kaj dangxera tiel por la kapo, kiel ankaux por la pulmoj." En Hispanujo la granda inkvizitoro Bartolomeo en la jaro 1659 malpermesis al la pastroj fumi tabakon en la dauxro de unu horo antaux la Diservo kaj du horoj post la Diservo, kaj sub minaco de ekskomuniko kaj de la plej severaj punoj malpermesis al cxiuj flari tabakon en la dauxro de la Diservo. La papoj Urbano VIII kaj Innocento IV eldonis bullojn malpermesantajn la fumadon, kaj en tiuj cxi bulloj la busxo de persono fumanta estis komparata kun forno de diablo. La Sorbono, invitita doni sian opinion, ne donis respondon decidan, kaj la jezuitoj permesis fumi kaj flari tabakon tiom, kiom gxi servas al la digestado kaj al la sano. Ludoviko XIV estis granda malamiko de tabako kaj malpermesis uzi gxin cxe la kortego. La sultano Murado IV punadis la fumantojn per morto. En Persujo oni la fumantojn batadis sur stangon. Tamen cxiuj tiuj cxi malpermesoj neniom helpis kaj la pasio fumi tabakon disvolvigxis cxiam pli multe. Richelieu, kiu pasie amis flari tabakon, la unua metis sur tabakon depagon en la alteco de 2 frankoj por cxiuj 100 funtoj. En tia maniero la tabako de la jaro 1674 farigxis fonto de enspezoj por la regno kaj alportis al la regna kaso milionojn.
_Kio estas vegetarismo?_ La vegetarismo, t. e. vivado per la produktajxoj de la regno kreskajxa kun escepto de cxiuj mangxoj, akirataj per difektado aux detruado de besta vivo, ricevas en la lasta tempo cxiam pli da partianoj. En Londono sin trovas jam cxirkaux 40 restoracioj, en kiuj oni donas nur mangxon kreskajxan kaj kie cxiutage cxirkaux 30 000 personoj akceptas malkaran kaj fortigan tagmangxon. En Berlino en Januaro de 1893 jam ankaux ekzistis cxirkaux 20 restoracioj, kaj en cxiuj pli grandaj urboj de Anglujo, Ameriko kaj Germanujo ekzistas por personoj solestarantaj la okazo vivi vegetare, ne parolante pri la multegaj, distritaj en la tuta mondo familioj, kiuj elstrekis la viandon el sia tabelo de mangxoj. Granda nombro da societoj kaj gazetoj penas konatigi kun la afero de sensanga nutrigxado pli grandajn rondojn da homoj, kaj tiuj cxi penoj estas forte subtenataj de la cxiam pli vastigxanta senmedikamenta kuracado de malsanoj aux la sistemoj naturkuracaj de diversaj direktoj, kiuj preskaux cxiuj faris el la forjxeto de mangxado de viando la unuan kondicxon cxe siaj malsanuloj. Estus tial utile esplori pli proksime la motivojn de la vegetarismo. Ni vidas, ke cxe cxiu viva estajxo, de la plej malgranda fungo gxis la plej disvolvita besto laktosucxanta, la partoj de la korpo, kiuj estas difinitaj por la nutro, estas tute precize arangxitaj por la prilaborado de la respondaj mangxoj : la dentoj, stomako, intestaro de la viandomangxanta leono estas esence malegalaj je la samaj organoj de la kreskajxomangxanta elefanto, de la cxiomangxanta urso aux de la insektomangxantaj birdoj. Ne povas esti alie ankaux kun la homo, kiu laux la arangxo de sia korpo havas la plej grandan similecon je la fruktomangxanta simio kaj sekve jam laux sia deveno devus ankaux esti fruktomangxanto. Ni vidas tamen, ke la nuntempa kultura homo kontrauxe preskaux nur en esceptaj okazoj vivas de fruktoj kaj ordinare uzas mangxon miksitan, konsistantan el viando kaj kreskajxoj, kaj tamen povas vivi kaj gxis certa grado esti sana. Sed tio cxi montras nur, ke la naturo zorgis pri tio, ke ne tuj pereu cxiu ekzistajxo, kiu vivas ne precize laux gxiaj reguloj. Sed difekto longe ne povas forresti, kaj la cxiam pli grandigxanta malsanemeco kaj korpa degenerado de nia gento, kiu parte certe dependas ankaux de aliaj malgxustaj kondicxoj de vivo, montras kun timiga klareco, ke la miksita mangxo tamen ne povas esti la gxusta. Kio do estas pli proksima, ol la reiro al la maniero de vivado, dezirita de la naturo, t. e. al la vegetarismo? Preskaux cxiuj bucxataj bestoj estas malsanaj, la grasigado estas fondita sur agado malsaniga (manko de sango kaj grasa degenero), la viando sekve estas preskaux cxiam malsana kaj malbonigita; krom tio komencigxas gxia putrado, kiam la vivo forlasis la korpon. La homo kultura sekve en efektivo nutras sin per mortintajxo. Dume la mangxajxo de la vegetarano estas ankoraux plena de vivo. Se oni fruktojn kaj grenon elmetas al respondaj influoj, tiam nova vivo naskigxas el ili. Kaj al ni sxajnas, ke por la konservado de nia vivo, la plej bone tauxgas nur tia mangxo, en kiu ne mortis ankoraux la gxermo de vivo. Nur tiam, kiam fruktoj kaj greno farigxas putraj, ili trovas sin en tia stato, en kia la viando sin trovas jam tuj post la bucxo! Cxu estas tial miro, ke la gazetoj konstante alportas sciigojn pri venenigxo de viando, kiu sekvigas aux malfacilajn malsanojn, aux la morton?! Kontrauxe, cxe mangxo kreskajxa tiu cxi dangxero estas preskaux absolute esceptita, kaj se nur la ceteraj kondicxoj de la vivo estas iom konformaj al la naturo, la vegetarano gxuas pli bonan sanon, ne estas tiel forte elmetita al malsanoj aux elportas tiujn cxi multe pli bone, ol la viandomangxanto. Nemezurebla estus la rekompenco, se mangxo kreskajxa okupus la lokon de viando. Nun la vilagxano estas sklavo de sia bruto. La dekono de la nun bezonata tero estus suficxa por la nutrado de lia familio, se li plantus sur gxi fruktojn kaj legomojn. Al tio cxi lia laborado estus pli pura, pli facila kaj pli interesa, ol cxe la malnova mastrumado bruta kaj kampa, kie la plejmulto da laboro devas esti uzata por produktado de mangxo por la bruto. Kun plantado de fruktoj ankaux la homo klera volonte sin okupados, cxar gxi postulas lian tutan spriton, lasas lin cxiam pensi pri la estonteco kaj per la originaleco de la laboroj ligas la printempon kun la auxtuno, la someron kun la vintro kaj en tia maniero faras el lia agado cxiam laboron sub espero. Tutan homan vivon, ecx centjarojn dauxras la fruktoj de laborado de fruktoplantisto kaj ofte nur la infanoj atingas plenan gxuon de la plantoj, kiujn iliaj patroj faris. Nenie la nun tiel ofta, nur por la momento kalkulita kaj sekve nemorala raba prilaborado havas pli malmulte lokon, ol cxe plantado de fruktoj. Tial la fruktoplantado devas influi noblige sur tiujn, kiuj sin okupas je gxi. Pli grandaj ankoraux estas la moralaj rezultatoj de la forjxetado de mangxo vianda, kiu estas ja la unua kondicxo por la disvolvigxo de la plantado de fruktoj kaj legomoj, dank' al la per tio cxi forte pligrandigita bezono de nutrajxo kreskajxa. La akirado de viando estas neebla sen barbareco; gxi povas esti farata nur per mortigado de vivaj, sentantaj ekzistajxoj, kiuj estis kreitaj por vivo, ne por morto. En cxiu senpartia, sentanta homo vivas abomeno al detruado de vivo, kaj nur la kutimo povas silentigi la internan vocxon, kiu krias al ni : "ne mortigu!" Multaj tabloj restus sen viando, se la mastrino de la domo devus mem mortigi barbare la beston. En neklara konscio de la nemoraleco de la busxado oni ja sen tio forpelis jam en malproksimigitajn bucxejojn la scenojn de mortigado de bestoj, kiuj ne estas eblaj sen fluoj de sango, sen kompatinda kriado kaj agonio de la mortantaj bestoj, sen sangitaj vestoj kaj manoj de la bucxistoj. Riveroj da sango, kriado de mortantaj, odoro de putrado-- kia kontrasto al la korgxojiga vido kaj bonodoro de sxargxita fruktarbo aux de pure arangxitaj magazenoj de fruktoj! La ankoraux ne malbonigita instinkto de la infanoj ne dubas, kion gxi devas elekti--sangan cxifonon de mortinta besta korpo aux ridantan pomon, bongustan vinberon. Per la cxeso de grasigado kaj bucxado tiel delikatigxo de moroj estus necesa sekvo de la vastigxo de la vegetarismo. Ke la bestoj nin mangxos, se ni ilin ne mangxus (la ordinara rediro de la nevegetaranoj), ni ne devas timi; oni ja nur ekmemoru la grandan penon, kiun la brutedukisto havas kun la edukado de bucxaj bestoj. Baldaux ekzistus nenia bruto, se neniu plu zorgus pri tio cxi. Kaj la laborado de la bestoj ja sen tio cxiam pli kaj pli estas anstatauxata per forto de masxinoj, kaj anstataux la bucxado la homoj baldaux fordonus sin al la pli sana profesio de gxardenisto, kiam ili vidus, ke tio cxi donas pli grandan profiton. Ke la homo tre bone povas ekzisti kaj esti tre forta de mangxo kreskajxa, ecx se gxi estas kunmetita tre unuforme, tion cxi pruvas la milionoj da vilagxanoj, kiuj nur malofte ricevas sur sian tablon peceton da viando kaj el kies mezo ja cxiam nova fresxa sango venas en la malsanemajn, sangomankajn familiojn de la urbo. La vilagxanoj sekve senkonscie estas praktikaj vegetaranoj. Sed kiel ricxe oni povas kunmeti sian tabelon de mangxoj, oni vidas el la sekvanta tabelo de kreskajxaj nutrajxoj, kiuj per ricxeco de sia enhavo ne lasas ion por deziri : 1) Fruktoj : kun kernoj, kun ostetoj, kun sxeloj, nuksoj, beroj, sudaj fruktoj; fruktajxoj, kiel ekzemple fruktoj sekigitaj, fruktaj gelatenoj, marmeladoj, konfitajxoj, fruktaj sukoj; oleo de olivoj, de nuksoj, de migdaloj, butero de kokosoj. 2) Grenoj : tritiko, sekalo, hordeo, aveno, rizo, maizo, poligono, spelto, milio k. t. p. en iliaj prilaborajxoj en formo de faruno, grio, makaronoj, vermicxeloj, pano, bakajxo kaj farunajxo de diversaj specoj. 3). Fruktoj sxeletaj : faboj, pizoj, lentoj, kiel ankaux la faruno el ili. 4). Legomoj : radikaj, foliaj, trunketaj, floraj kaj fruktaj; fungoj, salatoj kaj supaj herboj. Fine oni devas ankoraux montri, ke la kuirejo de vegetaranino estas esence pli simpla, ol la kuirejo vianda. En cxiuj tempoj memstaraj pensantoj levadis sian vocxon kontraux la mortigado de bestoj por la celoj de nia nutrado; ecx tutaj popoloj, kiel ekzemple la pli altaj kastoj de la hindoj-buddistoj, uzas pro motivoj religiaj nur mangxon kreskajxan. Ke por la sindefendo la mortigo de al ni malutila besto estas permesata, ecx sxuldo, tion ankaux la vegetarano ne neas; en tiaj okazoj estajxo pli malalta devas cedi al estajxo pli alte organizita. Ni devus tro multe paroli, se ni volus priskribi pli detale la cxiuflankan efikadon de la vegetarismo. Ni devas nin kontentigi je la supre donitaj mallongaj rimarkoj kaj sendi la dezirantojn al la tre ricxa literaturo, kiu aperis rilate tiun cxi objekton. Kiu deziras ekkoni la objekton pli proksime, tiu povas venigi per ia librejo la katalogon de Max Breitkreuz en Berlino, de Theod. Grieben (L. Fernau) en Lejpcigo, do Hartung et Sohn en Rudolstatt, aux li turnu sin al ia el la kluboj vegetaranaj, kiuj ekzistas en cxiuj pli grandaj urboj.