Fundamenta Krestomatio

Part 14

Chapter 14 3,823 words Public domain Markdown

Stella sidis dauxrige kun sia buklita Titus-kapo en la manoj, sxia blanka kolo estis fleksita, kaj parto de la delikate formita orelo rigardetis el la grandaj salmokoloraj rozoj, kiuj estis alfortikigitaj sur sxia sxultro. Georgo sentis, ke li estis tro kruda.

--Frauxlino!

Sxi relevis la kapon kun la malnova fiera esprimo en la mallumaj okuloj.

--Cxu vi havas ankoraux ion nediritan?

--Mi estis tro ekflamigxa, mi estis rapidema, mi volus nur . . .

--Vi volus nur pagi mokon per moko kaj min humiligi. Gratulu vin mem, leuxtenanto Felsen, vi atingis perfekte vian celon!

--Frauxlino!

--Mi kuragxis preni vin por cxasisto de edzigxo, vi kuragxis jxeti en mian vizagxon, ke mi estas senkora koketulino, kiu sin amuzas per enjungado de malfelicxaj amantoj al sia veturilo de triumfo. Cxu ni nun estas kvitaj?

--Mi povas nenion diri por mia pravigo.

--Mi povus eble diri multe por la mia, sed mi ne scias vere, kiel ni tiun cxi interparolon komencis, kaj mi scias ankoraux pli malmulte, kial ni gxin . . . dauxrigus.

--Jes, vi estas prava, frauxlino. Mia efektiva intenco estis inviti vin por la sekvanta danco.

--Mi dankas. En tiu cxi minuto mi estas tiel laca, ke mi devas iom ripozi.

--Tiam mi vin ne pli longe maloportunos.

Li salutis malvarme kaj eniris rapide en la salonon.

Stella levigxis. Kiam li estis ekster la pordo sxi falis sur la sofon, jxetis sin en unu angulon kaj kasxis la kapon en la klarbluaj silkaj kusenoj.

Multaj kaj doloraj pensoj trairis la kapon de Stella, dum sxi kusxis tie kun la vizagxo enpremita en la silkaj kusenoj. Tio estis do la unua renkonto, kiun sxi en sia fantazio tiel bele elpentris al si mem, kaj tamen--la sxuldo estis ja sxia propra. Sed eble li ecx ne memoris ilian malgrandan aventuron,--kaj sxi, kiu konsideradis tiun cxi ringon, kiun li metis sur sxian fingron, kiel ringon de fiancxigxo, sxi, kiu tiel ame flegis la puran floron de sia unua amo kaj gxin nutris per sia revado . . . kia malsagxulino sxi estis! Kaj sxi povis vere kredi, ke en nia proza tempo iom da poezio ankoraux povus ekzisti! Sxi levigxis, kaj, detirinte la gantojn, sxi longan tempon rigardis la ringon. Sxia amo estis profunda kaj pura, kiel tiu cxi diamanto. En ties kvieta fajro kusxis mira sorcxo, cxar gxi pruntis sian brilon el la poezio de la animo. Tiun cxi vesperon gxi ne brilis kiel kutime. Eble la roso en sxiaj okuloj kauxzis, ke gxia brilo perdigxis. Nun gxi estis nur la lasta larmo sur la tombo de sxia amo!

--Sed li neniam scios, ke mi estas tiu, kiun li renkontis en la balo, sxi murmuretis. Sxi ja tenis en sia mano la sxlosilon de la enigmo, sxlosilon, pri kiu sxi kredis, ke gxi malfermos al sxi la teran paradizon. Neniu gxin vidis, des pli bone, ecx ne Fanny.

--For, for!

Sxi kuris al la fenestro, por jxeti la ringon sur la straton, sed sxi sin detenis. La malgranda vipero tiel fortike enmordigxis en sxian koron, ke sxi ne povis suferi, ke gxi estu dispremata sub la piedoj de la preterirantoj. Kiam sxi revenis de la fenestro, sxia rigardo falis okaze sur la porcion da glaciajxo, kiu staris sur la tablo, kaj tiam subite venis al sxi ideo. Li petis ja la kelneron alporti al li porcion da glaciajxo; sxi lasos lin ricevi gxin--kune kun la ringo. Sxi sin sidigis apud la skribotablo kaj iom pensinte, sxi skribis la sekvantajn liniojn :

Tiun signon portu Sur mano via! En mistero restu La nomo mia!

Kunvolvinte la papereton, sxi sxovis la ringon super gxin kaj enpremis gxin en la glaciajxon. Sxi lasis la telereton stari sur la tablo kaj eniris en la salonon, por elsercxi la kelneron.

Momenton post la eliro de Stella Fanny eniris en la kabineton, pri kiu la kelnero Olsen diris al sxi, ke tie la glaciajxo staras sur la tablo. Jxus kiam sxi volis porti la kuleron al sia busxo, sxi rimarkis la papereton kun la ringo, elprenis gxin el la glaciajxo kaj legis la versajxon. Traleginte gxin multajn fojojn, pensinte pri la afero kaj skuinte konfuzite la kapon, sinjorino Breine metis la ringon sur sian fingron, prenis la glaciajxan telereton en la manon kaj iris en la mangxejon al la kelnero.

--Kiu donis al vi tiun cxi glaciajxon?

--La kuiristino, li respondis kun sia kutima melankolia rideto.

--Ne, li scias nenion, pensis Fanny. Cxu gxi staras longan tempon en la kabineto?

--Mallonge, sinjorino. La bela leuxtenanto--mi pensas, ke li estas nomata Felsen--petis min gxin meti tien. Li tiel fervoris, ke mi foriru, kaj sendis min sercxi por li mem porcion da glaciajxo; sed jam nenio restis.

--Li povas ricevi tiun cxi.

--Cxu mi gxin devas porti al li?

--Ne, mi gxin faros mem. Servu vi la limonadon al la gastoj.

--Nu, pensis Fannv, donaco de Felsen! Delikata gxentileco! Sed post tiel mallonga konateco! Gxi estas nature pro mia edzo. Mi eniros, por lin danki en ia delikata maniero, kaj mi ne metos la ganton, por ke li vidu, ke mi ricevis la ringon.

Sxi eniris en la salonon kaj alproksimigxis al Felsen, kiu staris sola en unu angulo de la cxambro.

--Vi deziris glaciajxon, diris la kelnero. Permesu al via humila servantino doni gxin propramane al vi.

--Vi estas tro bonega!

Sxi antauxportis al li kokete la glaciajxon kaj lasis samtempe la diamanton ekbrili. Li ektremis kaj preskaux faligis la telereton, dum liaj okuloj ripozis sur la ekbrilinta sxtono. Neniaj duboj plu! Li trovis la ringon; sed la posedantino, la sekreta adoratino de liaj revoj, estas la edzino de lia plej bona amiko! Ho, tio estis terura!

--Vi rigardas mian ringon, diris Fanny kun fripona rideto. Gxi estas bela, ne vere?

--Jes . . . jes . . . gxi estas . . . tre bela.

--Gxi estas memoro de unu amiko, kiu estas al mi tre kara, kvankam mi lin konas nur mallongan tempon. Mi konservos cxiam tiun cxi memorajxon kaj mi cxiam gxin alte sxatos, sxi diris, forirante kun koketa klineto de la kapo.

Felsen staris tute surdigita kun la telereto en la mano.

Dume Stella estis irinta al la kelnero kaj petinta lin doni la glaciajxon al Felsen.

--Li gxin jam ricevis, diris Olsen. Li staras kun gxi en la mano. Jen li estas.

Li estis prava. Felsen tenis la telereton en la mano kaj sxajnis esti ekscitita. Fanny staris apude kaj parolis vive kun li. Io brilis forte sur sxia mano. Sxi portis ordinare nur sian fiancxigxan ringon. Kion tio signifas?

Nun sxi forlasis lin kaj iris al la buduaro. Sxi estis haltigita sur la vojo de paro da kavaliroj. Stella preterglitis tien nerimarkita kaj lokis sin post la piano, kie sxi sidis, kasxata de la cxirkauxstarantaj grupoj da kreskajxoj. Momenton post tio eniris Fanny, kaj, starante sub la lustro, sxi lasis la ringon ekbrili kaj admiradis gxin. Stella rigardadis sxin tra la kreskajxoj.

Jes, estis tute certe. Gxi estas sxia ringo; sed kiel Fanny gxin ricevis? Cxu li vere gxin senpere fordonacis, kiel senvaloran objekton? Fanny estis tiel profundigita en la konsideradon de la ringo, ke sxi ne rimarkis la eniron de sia edzo.

--Nu, Fanjo, cxu vi estas tute sola? diris la komercegisto. Cxu vi estas aukoraux kolera?

Li prenis sxian manon, kiun sxi penis fortiri.

--Vi ja scias, ke se mi estas ankaux iafoje iom viva kaj jxaluza, tio estas cxar mi vin tiel amas kaj cxar mi timas, mi maljuna urso, ke mi ne povas fari vin tiel felicxa, kiel vi meritas.

Li karesis sxian manon, sed subite ektremis.

--Kia . . . kia ringo estas tio?

--Gxi . . . gxi estas anonima donaco, respondis Fanny iom konfuzite.

--Kiu gxin donis al vi?

--Oni ne povas koni la donanton de anonimaj donacoj, diris Fanny petole.

--Sed mi lin konas. Cxu diri al vi tiun nomon?

--Vi scias do?

--Gxi estas Georgo Felsen. Mi scias cxion.

Stella sidis, kiel falinta el nuboj. Cxu Felsen vere estas enamita en Fanny'n, kaj cxu li, ne oferante ecx unu solan penson al ilia renkonto, ne penante elsercxi, el kie la ringo venis, senpere gxin metis sur sxian fingron? Aux cxu Fanny trovis la ringon kaj metis gxin sur la fingron, por pensigi lin, ke sxi estas la elektita? Sed ne, tio cxi estis malsagxa penso. Fanny nenion sciis pri la historio de la ringo, sxi neniam gxin vidis. Oni povus frenezigxi.

La komercegisto falis malespere sur segxon.

--Kaj gxi estas mia plej bona amiko kaj mia propra edzino, kiuj min trompas!

--Jes, la edzinoj de aliaj homoj tute ja ne povas havi intereson vin trompi! diris Fanny trankvile.

--Ne elturnu vin per malkaraj sxercoj! mi scias nun cxiujn viajn sekretojn. Vi volas eble nei, ke vi estis sen mia scio en la opera balo en Parizo?

--Ha, Stella babilis?

--Stella nenion diris, sed tiu cxi malfelicxa ringo malfermis miajn okulojn kaj montris al mi, kiel facilanime kaj mensoge vi agis.

--Diru al mi, kara Breine, cxu vi efektive ne trinkis tro multe post la mangxo?

--Ho, Fanny, Fanny, kiel vi povas esti tiel kruela?

--Pro Dio, Breine, mi ne bone komprenas, kion mi faris. Ni devas trovi sinjoron Felsen, li klarigos al ni cxion.

En tiu minuto envenis la kelnero Olsen, por sciigi, ke la dancado komencigxis kaj ke oni demandas pri la gemastroj.

--Cxu sinjoro Felsen estas tie?

--Ne, li prenis sian superveston kaj forlasis la balon antaux kelkaj minutoj, diris Olsen.

--Ne dirinte adiaux al mi! Sed kion do signifas cxio cxi? murmuris Fanny.

La interparolado estis interrompita de bela kavaliro, al kiu la sinjorino estis promesinta la unuan dancon post la vespermangxo. Fanny prenis lian brakon kaj eniris en la salonon.

La komercegisto ripozis, tute dispremita, en sia apoga segxo. Stella sidis post la piano kaj ploris. El la salono sonis danca muziko, ridado kaj sxovado de piedoj.

--Jes, gxi estas efektive animita balo kaj luksa vespermangxo, kiujn komercegisto Breine donas tiun cxi vesperon, li gxemis. Tiel vigla dancado dauxrigxas tie interne, kaj tamen la komercegisto mem sidas tie cxi sur la ruinoj de sia felicxo!

Li kasxis la vizagxon en siajn manojn.

--Cxu ekzistas en la mondo pli malfelicxa homo ol mi? li gxemis lauxte.

Mola mano estis metita sur lian sxultron. Stella staris apud lia flanko.

--Ekzistas ankoraux unu alia, sxi diris.

--Cxu vi estas ankaux malfelicxa, frauxlino?

--Ho, jes!

--Sed vi ne havas edzinon, kiu vin trompas.

--Ne, sed unu kaj tiu sama homo estas la kauxzo de nia malfelicxo.

--Felsen?

--Jes. Mi lin amis tiel profunde, tiel kore, kaj nun li min forpusxis kaj forgesis pro Fanny, kaj cxio tio post konateco de nur duono da horo. Cxio estas tiel freneze malsagxa, ke mia kapo preskaux turnigxas.

--Ili konas unu la duan jam pli ol unu jaron. Mi estas certa pri tio.

--Edzinigita virino--kia senfunda maltauxgeco!

--Gxi estas la francaj ideoj. Sed kion vi pensas fari?

--Mi? mi almenaux neniam edzinigxos!

--Mi ankaux neniam faros gxin plu, diris la komercegisto. Mi petos eksedzigxon.

--Sed eble Fanny estas senkulpa?

--Ne, mi scias, kiel facilanime sxi komencis tiun cxi rilaton, kaj mi neniam povas havi plu konfidon al sxi.

--Cxio povos farigxi ankoraux bona, sinjoro.

--Neniam, neniam.

Li donis al sxi signon, ke sxi sidigxu. Sxi sin sidigis kontraux li.

--Diru al mi, cxu mi ne estas suficxe maljuna, por povi esti via patro?

--Mi vin ne komprenas . . .

--Mi opinias, ke ni ambaux staras tute sole en la mondo. Vi ne havas plu gepatrojn. Cxu vi ne volus farigxi mia adopta filino?

--Tiu cxi propono estas tiel subita, ke mi trovas, ke ni ambaux devas precize pripensi gxin.

Sinjorino Breine dume venis el la salono kaj, vidante sian edzon kaj Stella'n en viva kaj konfida interparolado, starigxis en la mezo de la cxambro.

--Vidu, dauxrigis la komercegisto, kiam la eksedzigxo kun Fanny estos atingita, mi sentos min mem tiel sola.

--Cxu ni nun eksedzigxos! pensis Fanny.

--Kiel felicxa mi estus tiam, se amika angxelo volus vivigi mian malplenan hejmon kaj flegi min en la maljunaj tagoj.

Fanny staris kolere kaj ludis kun sia ventumilo.

--Nun ili do kune vivos!

Stella donis al li sian manon.

--Estos cxiam agrable al mi, se mi iel povos helpi al via felicxo, sed . . .

--Ho, ne faru al vi penojn, diris Fanny, rapide aperante. Mi liveros mem al li la felicxon, kiun li bezonas.

Fanny sin turnis vive kaj kolere al sia amikino :

--Vi, Stella, vi estis do la serpento en mia edzeca paradizo? Gxi estas tial vi, kiu elpensis mi ne scias kiel malhonoran historion pri mi kaj Felsen, kiun mi tamen tiun cxi vesperon vidas la unuan fojon antaux miaj okuloj! Kaj kun kia intenco vi gxin faris? Pro malamo al mi gxi ne povas esti, cxar mi neniam faris malbonajxon al vi; kaj pro amo al Breine gxi ankaux ne povas esti, sxi dauxrigis preskaux plorante, cxar cxu iu alia ol mi mem povus esti suficxe malprudenta, por ami tian sovagxan beston, kiel mia edzo?"

--Fanny, auxskultu min, diris Stella.

--Sed nek al vi, nek al alia prosperos forsxiri lin de mi,--mi amas lin tro forte, sxi diris kaj jxetis la brakojn cxirkaux lian kolon.

--Lasu min, mi volas disigxi!

--Jes, sed mi ne volas!

En tiu minuto eniris Georgo Felsen.

--Pardonu al mi, se mi malhelpas; sed mi estos mallonga. Mi intencis komence skribi al vi, sed mi komprenis, ke mi pli bone povos doni al vi busxan klarigon.

--Mi foriros, diris Stella.

--Ne, mia frauxlino, kion mi diros, vi povas libere auxskulti. Gxi eble klarigos mian konduton kontraux vi. Cxar kiam mi nun ree forlasos mian patrujon, kaj kredeble por cxiam, mi ne dezirus, ke vi pensu pri mi kun tro granda maldolcxeco.

--Vi forveturos? demandis Fanny.

--Jes, sinjorino; post tio, kio okazis inter ni, mi ne volas resti pli longe tie cxi.

--Kio okazis inter ni . . .?

--Mi konas la tutan historion de la diamanta ringo, diris Breine.

--Tiu historio ne estas tamen tiel dangxera, respondis Fanny trankvile.

--Estas eble, ke vi, sinjorino, prenas nian aventuron kiel sxercon, diris Georgo. Mi rigardas gxin tute alie. Mi estis tusxita de la romaneco kaj pikanteco en la situacio, mi kreis al mi mem figurajxon de vi en mia fantazio, kaj, ne konante la originalon, mi adoris tiun cxi fantazian portreton.

Stella ektremis, komencante kompreni, ke tie cxi estis ia malkomprenigxo kaj ke sxi estis maljusta kontraux ambaux, Georgo kaj Fanny. La trankvileco de la lasta ne povis esti sxajniga.

--Sed, granda Dio, kio min tusxas viaj fantaziaj portretoj? ekkriis Fanny surprize.

--Sxajnas, ke vi cxion forgesis, diris Georgo. Nun, de la momento, kiam mi vidis, ke la edzino de mia amiko portas tiun cxi fatalan ringon, mi decidis ankaux forgesi cxion kaj mi komencis kompreni, ke mia amo estis nur romanaj kapricoj kaj ke mi efektive vin neniam amis.

--Ho, kiel eksterordinare malgxoje! ekkriis Fanny, ridegante. Jes, ke Breine perdis la malgrandan porcion da prudento, kiun li posedis, tio estas jam longe klara al mi, sed nun mi vere komencas kredi, sinjoro Felson, ke via supra etagxo ankaux estas iom en malordo.

--Sed cxu vi povas nei, ekkriis Breine, ke tiu cxi diamanta ringo . . .

--Jes, tiu cxi malfelicxa ringo estas la kulpo de cxio, diris Fanny. Estu tiel bona, sinjoro Felsen, jen mi gxin redonas al Vi. Mi gxin ricevis en porcio da glaciajxo kune kun versajxo. Mi metis la ringon sur la fingron, kaj de tiu cxi momento cxio estas freneza. Breine estas freneza, Stella estas freneza, Felsen estas freneza, kaj nun mi mem farigxos baldaux ankaux freneza, tio estas kredeble la plej prudenta, kion mi povas fari.

--Mi neniam sendis al vi ian glaciajxon aux ian versajxon. Vi scias tamen, ke mi metis la ringon sur vian fingron antaux unu jaro.

--Ne, nun estas jam tro freneze, ekkriis Fanny.

Stella elpasxis pli proksime.

--Permesu al mi enporti kelkan klarigon en tiun cxi senordigitan aferon. Mi estas tiu, kiu ricevis de vi la ringon en la opera balo.

--Vi?

--Jes, kaj mi ne hontas konfesi, ke mi gxin rigardadis kun tiaj samaj profundaj sentoj, kiel vi. Poste ni nin rerenkontis en kolero, kaj mi decidis, ke vi neniam sciu, kiu mi estas. Mi metis la ringon en la vanilan glaciajxon, kaj gxi nun erare venis en la manojn de Fanny.

--Tiel, tamen . . . Ha, frauxlino, kiel vi min faras felicxa!

--Sed kia operbala historio tio estas? demandis Fanny.

Tion mi rakontos al vi poste, diris la komercegisto. Ni iru en la balan salonon kaj ne plu malsxatu niajn gastojn. Georgo estos jam tiel bona amuzi frauxlinon Stella dume . . .

Kaj tiel bona estis sinjoro Felsen volonte. La interparolado estis kredeble tre viva kaj interesa, cxar kiam la gastoj cxiuj jam estis for kaj Breine kaj la sinjorino post unu horo tien eniris, Georgo kaj Stella sidis ankoraux en animita interparolado. Ili sidis sur la klarblua silka kanapo--tute proksime, tiel proksime, ke la kolosaj salmokoloraj rozoj sur la sxultro de Stella estis tute depremitaj. La diamanta ringo estis nun ree sur la fingro de Stella, sed oni ne povis gxin vidi, cxar Felsen tenis sxian manon en la ambaux siaj.

--Nu, diris Breine, sxajnas, ke ni povas gratuli.

--Jes, nun estas cxio en ordo.

--Kaj la gastoj foriris, diris la komercegisto kaj frotis kontente la manojn, tial nun ni estas la mastroj en la domo, kaj nun ni havos ekstran festenon.

Li vokis Olsen'on, kiu estingadis la lumojn en la salono.

--Alportu al ni botelon da cxampano.

--Kun glacio?

--Ne, mi dankas. Mi kredas, ke ni cxiuj ricevis jam suficxe de tiu cxi artikolo. Tiu lasta glaciajxo estis tiel bruliga!

La cxampano estis alportita, la glasoj plenigitaj kaj la sano de la novaj gefiancxoj trinkita.

--Mi petas ankaux la permeson tre humile gratuli, diris la kelnero Olsen; mi estas ankaux fiancxigita!

--Ho, kun kiu?

--Kun la vidvino Kaspersen, la kuiristino.

--Kiam tio farigxis?

--Antaux kelkaj minutoj, sed ni konatigxis unu kun la dua jam antaux longe, cxar en la lastaj tempoj ni estis tiel ofte kune cxe invitajxoj.

--Sed tiun cxi vesperon vi vin klarigis? demandis Stella.

--Jes, sxi staris en la kuirejo, kaj sxi estis tiel dolcxa, kaj tiam mi diris, ke mi sxin amas, kaj tiam sxi min cxirkauxprenis, kaj tiam mi tiel blankigxis, cxar sxi estis faruna, kaj tiam ni kisis unu la duan. Ho, estis tiel Die bonege!

Olsen mallevis la okulojn kun dolcxa melankolia rideto kaj flugetis en la salonon, por estingi la lastajn lumojn.

Kiam Felsen kondukis sian amatinon al la veturilo, li premis kison sur sxian manon kun la brilanta sxtono, kiu nun farigxis la stelo de lia felicxo.

Nia reala, proza tempo eble skuos malestime la sxultrojn pro la romanaj fantazioj de la juna paro; sed tiel longe, kiel amo ekzistos en la mondo--kaj gxi ekzistos tie gxis la mondo pereos--tiel longe ankaux la romaneco vivos.

* * * * *

V

EL LA VIVO KAJ SCIENCOJ

* * * * *

BAGATELOJ

_Rimarkinda horlogxo_. Per kia originala maniero en Hxinujo malricxaj homoj, kiuj ne posedas horlogxon, difinas la tempon, pri tio la franca vojagxanto Le Hube rakontas sekvantan okazon : "Unu tagon, kiam ni volis viziti niajn hxinojn, kiuj antaux nelonge akceptis la kristan religion, ni envoje renkontis knabon, kiu pasxtis bovon. Preterirante, ni demandis lin, cxu jam estas la 12-a horo. La knabo rigardis al la suno, sed gxi estis kasxita post densaj nuboj, tiel ke li ne povis konsiligxi kun tiu cxi horlogxo.--La cxielo estas kovrita tro plene per nuboj, li diris, sed atendu unu momenton! Li kuris en la plej proksiman korton de vilagxano kaj post unu minuto revenis kun kato sur la brako.--Rigardu, li diris, ankoraux ne estas la 12-a horo, kaj samtempe li montris al ni la okulojn de la kato, suprensxovante gxiajn palpebrojn. Ni kun mirego rigardis la knabon, sed lia eksterajxo estis tute serioza, kaj la kato, kvankam la operacio sxajne ne tre placxis al gxi, tamen videble kutiminta al gxi, tenis sin tre trankvile, kvazaux gxia speciala okupigxo konsistus en tio, esti horlogxo. Ni diris : Tre bone, mia knabo, plej bonan dankon! Kaj ni hontis, ricevinte instruon de la knabo. Kiam ni trovis niajn amikojn, nia unua afero estis sciigxi pri tiu kata orakolo. Ili tre miris pro nia malscio kaj rapide kolektis kelkajn dekojn da katoj el la tuta najbarajxo, por montri al ni, ke la horlogxoj en iliaj okuloj cxiuj iras regule. La pupiloj de la okuloj de la katoj gxis tagmezo iom post iom malgrandigxas kaj tiam atingas sian plej mallargxan kuntirigxon en formo de maldika streko, metita, kiel hareto, perpendikulare sur la mezon de la okulo. Poste la pupiloj iom post iom ree etendigxas, gxis ili je noktomezo ricevas la formon de rondo. Oni nin certigis, ke cxiu infano en mallonga tempo akiras grandan lertecon kaj akuratecon en la montrado de la tempo el kataj okuloj. Ni konvinkigxis tre baldaux, ke tiuj cxi horlogxoj iras tute regule kaj cxiuj en preciza konsento." [K. Huebert.]

_La homa vocxo_. D-ro Delaunay en antaux nelonge publikigita laboro pri la homa vocxo esprimas la konvinkon, ke la antikvaj logxantoj de Euxropo estis tenoroj. La nunaj iliaj posteuloj estas baritonoj, iliaj nepoj posedos vocxon basan. La racoj pli malaltaj, kiel ekzemple negroj k. t. p., havas vocxon pli altan, ol la blankaj. La homa vocxo kun la tempo cxiam farigxas pli malalta; tiel ekzemple tenoro deksesjara povas en la dudekkvina jaro de la vivo farigxi baritono kaj en la tridekkvina--baso. La blonduloj havas vocxon pli altan, ol homoj kun haroj mallumaj; la unuaj havas ordinare vocxon sopranan kaj tenoron, la lastaj--kontralton kaj bason. La tenoroj estas pli maldikaj, la basuloj pli largxaj kaj fortaj. Homoj pensantaj kaj inteligentaj havas pleje vocxon malaltan, sed malmulte pensantaj kaj suprajxemaj--altan. La vocxo antaux la tagmangxo estas pli alta, ol post la tagmangxo. Singardaj kaj prudentaj kantistoj evitas, kiel oni scias, trinkojn alkoholajn, precipe la tenoroj; basuloj povas ilin gxui, kiom ili volas. Tenorojn oni pli renkontas en la landoj sudaj, kaj en la nordo --pli da basoj; tiel ekzemple laux la vortoj de Delaunay cxiuj gloraj francaj tenoroj elvenis el la suda Francujo, dum cxiuj basuloj--el la departementoj nordaj.

_Maso por kungluado de marmoro, gipso, porcelano k. t. p._ Preni da estingita kalko pulvorigita 100 gramojn, da ovoblanko bone batita 10 gramojn kaj da aluno pulvorigita 12 gramojn; miksi gxin, bone disfrotante, kaj ricevinte specon de nedensa pasto, sxmiri per gxi la randojn, kiujn oni volas kunglui, kunpremi ilin forte kaj lasi tiel en la dauxro de 48 horoj. Aldoninte al tiu cxi miksajxo pli da ovoblanko aux da gluo solvita en nafto, por gxin pli maldensigi, oni povas gxin uzi por laki vazojn kaj diversajn objektojn, por fari ilin netramalsekigxaj. Kartono, tiel lakita, farigxas malmola, kiel ligno. Sxipetoj, lakitaj per tiu cxi maso, estas belaj kaj fortikaj; tiel same ankaux kuvoj kaj aliaj lignaj vazoj kaj ankaux vazoj argilaj, uzataj por konservado de grasoj kaj fluidajxoj.

_Cxu lakto estas kun akvo_, oni povas sciigxi en la sekvanta maniero : bone poluritan trikilon (trikkudrilon) oni trempas en profundan vazon da lakto, tuj gxin elprenas returne kaj tenas gxin rekte malsupren. Se la lakto estas pura, tiam guto da lakto restos pendanta sur gxi; sed se ecx tre malgranda kvanto da akvo estis versxita en la lakton, tiam nenia guto pendos sur la trikilo.