Part 2
"Alporti monon!" la sorcxistino diris, "cxar kiam vi venos al la fundo de l' arbo, vi trovigxos en granda subtera cxambro; gxi estas tute luma, cxar pli ol cent lampoj tie brilas. Jen vi vidos tri pordojn, vi povos ilin malfermi, cxar estas sxlosilo en cxiu seruro. Irante en la unuan cxambreton vi vidos grandan keston meze de la planko; sur la kesto sidas hundo, gxi havas okulojn tiel grandajn kiel te-tasoj, sed tio ne devas vin timigi! Mi donas al vi mian bluan antauxtukon, vi povos gxin malfaldi sur la planko: tiam vi rapide iru al la hundo, forprenu gxin, metu gxin sur la antauxtukon, malfermu la keston kaj prenu tiom da moneroj kiom vi volas. Ili estas cxiuj el kupro; sed se vi preferas havi argxentajn, vi nur bezonas iri en la duan cxambreton; tie vi vidos ankaux hundon; gxi havas okulojn tiel grandajn kiel mueleja rado, sed tio ne devas vin timigi, vi metu gxin trankvile sur la antauxtukon kaj prenu el la mono! Sed se vi volas oran monon, vi povos ankaux tian havi, kaj tiel multe kiel vi povas porti; vi nur bezonas iri en la trian cxambreton. Sed la hundo, kiu tie sidas sur la kesto, havas du okulojn tiel grandajn kiel la "Ronda Turo" en Kopenhago. Gxi estas vera hundo, vi povas pensi, sed tio ne devas vin timigi! Vi nur metu gxin sur la antauxtukon, tiam gxi tute nenion malbonan faros al vi, kaj prenu el la kesto tiom da oro kiom vi volas!"
"Estas efektive bonege!" diris la soldato. "Sed kion mi devas doni al vi, sorcxistino? Cxar certe vi ankaux volas ion havi, mi pensas!"
"Ne!" la sorcxistino diris, "ecx ne iun monereton mi deziras! Nur prenu por mi malnovan fajrosxtalon, kiun forgesis mia avino, kiam sxi laste tie estis!"
"Nu, donu al mi la sxnuregon!" diris la soldato.
"Jen gxi estas," respondis la sorcxistino, "kaj jen mia blua antauxtuko!"
Nun la soldato suprenrampis la arbon, glitis tra la truo kaj tuj poste li staris en la granda subtera cxambro, kie brilis pli ol cent lampoj.
Li malfermis la unuan pordon. Hu! jen li vidis la hundon kun okuloj tiel grandaj kiel te-tasoj, kaj gxi strange lin rigardis. "Vi estas bela bubo!" diris la soldato, kaj li metis la hundon sur la tukon de l' sorcxistino, prenis tiom da kupraj moneretoj, kiom li povis havi en la posxo, fermis la keston, remetis la hundon sur gxin kaj iris en la duan cxambron. Eja! Jen la hundo kun okuloj tiel grandaj kiel mueleja rado!
"Ne rigardu min tiel persiste, mi konsilas al vi!" diris la soldato, "viaj okuloj povus dolorigxi!" kaj tuj li metis la hundon sur la tukon de l' sorcxistino, sed ekvidante la argxentajn moneretojn en la kesto, li forjxetis la kuprajn, kiujn li jam havis, kaj rapide li plenigis sian posxon kaj tornistron je pura argxento. Fine li iris en la trian cxambreton. Hu! -- Estis terure! La hundo tie efektive havis du okulojn tiel grandajn kiel la "Ronda Turo", kaj en la kapo ili turnigxis kvazaux radoj!
"Bonan vesperon!" diris la soldato kaj li salutis militiste per la mano, cxar tian hundon li neniam antauxe estis vidinta; sed post kiam li iomete gxin rigardis, li pensis ke povas esti suficxe. Li metis la hundon sur la plankon, kaj malfermis la keston. Ho! granda Dio! kian amason da mono! Li ja povus acxeti la tutan urbon Kopenhago, la sukerajn porkidojn de l' kukistinoj, cxiujn stansoldatojn, vipojn kaj ludcxevalojn de la tuta mondo. Jen efektive multego da mono! La soldato nun forjxetis cxiujn argxentajn monerojn, kiujn li havis en la posxo kaj tornistro, kaj anstatauxe li prenis oron, kaj plenigis la posxojn, la tornistron, la cxapon kaj la botojn, tiel ke li preskaux ne povis iri: Nun li havis monon! La hundon li remetis sur la keston, la pordon li brue fermis kaj kriis tra la arbo:
"Nun, suprentiru min, sorcxistino!"
"Cxu vi havas la fajrosxtalon?" sxi demandis. "Ne," li diris, "estas bone, ke vi memorigas min pri tio; mi tute gxin forgesis!" Kaj li denove iris en la fundon de l' arbo kaj prenis la sxtalon. La sorcxistino suprentiris lin, kaj jen li ree staris sur la vojo kun posxoj, tornistro, cxapo kaj botoj tute plenaj je mono. "Kion vi intencas fari per la fajrosxtalo?" demandis la soldato.
"Tio ne koncernas vin!" respondis la sorcxistino, "nun vi ja ricevis la monon! Donu vi nur al mi la fajrosxtalon!"
"Tute ne!" la soldato diris, "rakontu tuj por kio vi intencas uzi gxin, alie mi eltiras mian glavon kaj detrancxas vian kapon!"
"Ne, mi ne volas ion diri!" estis la respondo de l' sorcxistino.
Tiam la soldato detrancxis sxian kapon, kaj jen sxi kusxis! Sed la monon li kolektis en sxia antauxtuko, prenis la pakajxon sur la dorso, metis la fajrosxtalon en sian posxon kaj marsxis rekte al la urbo.
Estis belega urbo, kaj en la plej komforta gastejo li logxigxis; tie li havis la plej bonajn cxambrojn kaj delikatan mangxajxon, cxar nun li estis ricxa, li ja posedis tiom da mono.
La servisto, kiu devis ciri liajn botojn, pensis, ke estas strange, ke tia ricxa sinjoro havas nur tiel mirinde malnovajn botojn, sed la soldato ankoraux ne estis acxetinta al si novajn; la proksiman tagon li ricevis bonajn botojn kaj veston elegantan. Nun la soldato estis vere nobla sinjoro, kaj oni rakontis al li pri cxiuj belaj aferoj de la urbo, pri la regxo kaj lia cxarma filino, la princino.
"Kie oni povas vidi sxin?" demandis la soldato.
"Oni tute ne povas vidi sxin!" ili cxiuj diris, "sxi logxas en granda kupropalaco, kiu estas cxirkauxata de multaj turoj kaj muroj! Neniu krom la regxo povas iri en la palacon, cxar estas antauxdirite, ke sxi iam edzinigxos kun tute simpla soldato, kaj tion la regxo ne volas!"
"Mi tre dezirus vidi sxin!" pensis la soldato, sed li ja ne povis havi la permeson.
Li komencis nun tre gajan vivon, ofte li vizitis la teatron, veturis en la gxardeno de la regxo kaj donis multe da mono al malricxaj homoj, kaj tio estis bone farita! Li memoris de antauxaj tagoj, kiel mizere estas ne posedi monereton! -- Li ja estis ricxa, portis belajn vestojn kaj havis baldaux multajn amikojn, kaj ili cxiuj diris, ke li estas cxarma viro, vere nobla Mosxto, kaj tion la soldato tre plezure auxdis. Sed cxar li cxiun tagon elspezis multe da mono sen havi ian enspezon, li fine nur posedis du denarojn, kaj li devis forlasi la belan apartamenton, kie li havis sian logxejon, kaj logxigxi en malvasta cxambreto rekte sub la tegmento. Tie li mem devis purigi siajn botojn kaj fliki ilin per kudrilo, kaj neniu el la amikoj vizitis lin, cxar la sxtuparo estis al ili tro alta.
Estis tute malluma vespero, kaj li povis ecx ne acxeti kandelon, sed tiam li memoris, ke en la fajrosxtalo, kiun li prenis en la kava arbo, kusxas peceto de kandelo. Li ekprenis la fajrosxtalon kun la kandelpeceto, sed en la sama momento kiam li provis ekflamigi kaj fajreroj flugis el la siliketo, la pordo subite malfermigxis, kaj tiu hundo kiu havis okulojn tiel grandajn kiel te-tasoj kaj kiun li estis vidinta malsupre en la arbo, staris antaux li kaj diris: "Kion ordonas mia majstro?"
"Kion mi vidas!" diris la soldato, "estas ja stranga fajrosxtalo; cxu mi tiel povos havi kion mi deziras? Nu, bone, havigu al mi iom da mono," li diris al la hundo, -- kaj tuj gxi forigxis! Baldaux gxi revenis, tenante en la busxo grandan sakon da mono.
Nun la soldato komprenis, kian bonegan fajrosxtalon li posedas. Se li unufoje flamigos, alvenos la hundo, kiu sidis sur la kesto kun kupromono; se li dufoje flamigos, alvenos tiu hundo, kiu havis argxenton, kaj se li trifoje flamigos, alvenos tiu, kiu havis puran oron. -- Nun la soldato relogxigxis en la bela apartamento, denove li portis elegantajn vestojn, kaj tuj la amikoj lin rekonis kaj tiel multe lin sxatadis. --
Iam li pensis: Estas vere stranga afero ke oni ne povas vidi la princinon! Ili diras, ke sxi estas tiel belega! Sed kion povas tio helpi, se sxi devas cxiam sidi en la granda kupropalaco kun la multaj turoj. -- Cxu mi do tute ne povos vidi sxin? -- Nu, kie estas mia fajrosxtalo? Li flamigis per gxi, kaj tuj alvenis la hundo kiu havis okulojn tiel grandajn kiel te-tasoj.
"Estas meze de la nokto," diris la soldato, "sed mi tre sincere deziras vidi la princinon, nur unu minuton!"
Tuj la hundo kuregis tra la pordo kaj antaux ol la soldato povis pripensi, gxi revenis kun la princino; sxi sidis dormante sur la dorso de l' hundo, kaj sxi estis tiel belega, ke cxiu povus vidi ke sxi estas vera princino; la soldato kisis sxin, li tute ne povis sin deteni, cxar li estis vera soldato.
La hundo forkuris kun la princino, sed kiam farigxis mateno kaj la geregxoj trinkis teon, la princino diris, ke sxi nokte havis tiel strangan songxon pri hundo kaj soldato. Sxi rajdis sur la hundo, kaj la soldato kisis sxin.
"Estas ja bela historio, mi devas konfesi!" diris la regxino, kaj la sekvantan nokton maljuna korteganino devis sendorme pasigi apud la lito de l' princino por vidi, cxu reale estus songxo aux kio povus alie esti.
La soldato terure sopiris je la belega princino, kaj denove la hundo venis dum la nokto, forprenis sxin el la lito kaj kuris tiel rapide kiel eble, sed la maljuna korteganino surmetis grandajn botojn kaj egale rapide sxi kuradis post ili. Vidante ke ili malaperas en grandan domon sxi pensis: Nun mi scias, kie estas la loko! kaj per kreto sxi desegnis grandan krucon sur la pordego. Tiam sxi iris domen kaj kusxigxis, kaj la hundo ankaux revenis kun la princino, sed kiam gxi vidis, ke granda kruco estas desegnita sur la pordego de l' domo kie logxas la soldato, gxi mem prenis kreton kaj desegnis krucojn sur cxiuj pordegoj de la urbo, kaj tio estis sagxe farita, cxar nun la korteganino ja ne povos retrovi la gxustan pordegon.
Frue, matene venis la regxo kaj regxino, la maljuna korteganino kaj la oficiroj por vidi la domon, kien la princino estis alportita.
"Jen gxi estas!" diris la regxo, kiam li vidis unu pordegon kun kruco. "Ne, -- estas tie, edzeto!" diris la regxino, vidante alian kun kruco.
"Sed jen estas unu, kaj ankaux jen unu!" diris la ceteraj; kien ajn ili rigardis, ili trovis krucojn sur la pordegoj: Tiam ili bone povis kompreni, ke estas tute senutile plie sercxi.
Tamen la regxino estis sagxa virino, kiu povis arangxi multe da aferoj. Sxi prenis sian oran tondilon, distrancxis grandan silkotukon kaj kudris el gxi belan saketon; la saketon sxi plenigis je greneretoj, sxi fiksis gxin sur la dorso de l' princino, kaj kiam tio estis preta, sxi faris tre malgrandan truon en la saketo, tiel ke la greneretoj povos elsxutigxi la tutan vojon, kiun sekvos la princino.
En la nokto la hundo revenis, prenis la princinon sur la dorso kaj kuregis kun sxi al la soldato, kiu tiom amis sxin kaj deziris, ke li estu princo por edzigxi kun sxi.
La hundo tute ne rimarkis ke elsxutigxis la greneretoj sur la vojo, de l' palaco kaj rekte gxis la fenestro de la soldato. Je la mateno la geregxoj facile vidis, kien la princino estis alportita, kaj ili ekkaptis la soldaton kaj metis lin en malliberejon.
Jen li sidis. Hu! kiel mallume kaj enuige estis tie, kaj tiam oni diris al li: "Morgaux vi estos pendigata!" Ne estis agrable al li tion auxdi, kaj sian fajrosxtalon li estis forgesinta en la gastejo. Matene, inter la ferstangoj de l' fenestreto, li povis vidi kiel rapidis la popolo el la urbo por cxeesti la ekzekutadon. Li auxdis la tamburadon kaj vidis marsxi la soldatojn. Cxiuj homoj forkuris; estis inter ili ankaux sxuistlernanto kun leda antauxtuko kaj pantofloj; li tiel rapide trotis, ke li perdis unu pantoflon, kiu falante trafis la muron, post kiu sidis la soldato, rigardante el la fenestreto!
"Hej, sxuisteto! vi ne bezonas tiel rapidegi," diris la soldato, "cxar nenio okazos antaux ol alvenos mi; sed, auxskultu, faru al mi serveton: iru en mian logxejon kaj alportu cxi-tien mian fajrosxtalon, vi havos rekompence dek monerojn! Sed -- rapidegu!" La sxuisteto tre volonte deziris la promesitan rekompencon, li rapidege kuris por alporti la fajrosxtalon, donis gxin al la soldato, kaj -- auxskultu bone kio nun okazas!
Ekster la urbo estis starigita granda pendigilo; cxirkauxe atendis la soldatoj kaj multaj miloj da rigardantoj. La regxo kaj la regxino sidis sur belega trono antaux la jugxisto kaj la tuta konsilantaro.
La soldato jam staris supre sur la esxafodo, sed kiam la ekzekutisto komencis meti la pendsxnuregon cxirkaux lia kolo, li diris, ke oni ja cxiam permesas al krimulo esprimi modestan deziron kaj gxin plenumi. Li treege dezirus fumi pipon da tabako; estus ja la lasta pipo, kiun li povus fumi en cxi-tiu mondo.
Tion la regxo ne volis rifuzi, kaj jen la soldato prenis sian fajrosxtalon kaj flamigis: unu, du, tri! tuj alvenis cxiuj tri hundoj, unu kun okuloj tiel grandaj kiel te-tasoj, unu kun okuloj kiel mueleja rado kaj unu kun okuloj tiel grandaj kiel la "Ronda Turo"!
"Vi helpu min rapide, por ke mi ne estu pendigata!" diris la soldato, kaj tuj la hundoj furioze saltegis kontraux la jugxisto kaj la tuta konsilantaro, unu estas ekprenita cxe la piedoj, alia cxe la nazo, kaj cxiuj jxetitaj alten en la aero, kaj tute frakasitaj ili disfalis sur la tero.
"Mi ne volas! Mi ne volas!" kriis la regxo, sed la plej granda hundo prenis lin kaj la regxinon kaj ilin jxetis post la ceteraj; ecx la soldatoj terurigxis kaj la popolo kriegadis: "Kara soldateto, vi farigxu nia regxo kaj edzigxu kun la belega princino!" Tiam ili sidigis la soldaton en la kalesxo de l' regxo, la tri hundoj gaje dancis antaux gxi, ili kriis Hura! kaj la knaboj fingrefajfis, kaj cxiuj soldatoj salutis. Sed la princino forlasis la kupropalacon kaj farigxis regxino. La edzigxa festo dauxris ok tagojn, kaj la hundoj cxeestis la festenadon, kaj ili faris grandajn okulojn.
La princino sur pizo.
Estis iam princo, kaj li deziris edzigxi kun princino; sed sxi devus esti vera princino. Por trovi tian princinon li faris multajn kaj longajn vojagxojn en la tuta mondo; sed cxie, kien li venis, li renkontis jen unu jen alian malfacilajxon. Ekzistis certe suficxe da princinoj, sed cxu ili estas veraj princinoj, li ne povis tuj ekscii; cxe cxiu el ili li trovis ion malveran. Fine li revenis domen, kaj li tiam estis tre cxagrena, kion oni povos bone kompreni, cxar lia plej sincera deziro estis ja edzigxi kun vera princino.
Ian vesperon la vetero farigxis treege malbela; fulmadis kaj tondris kaj sencxese falis de la cxielo pluvegoj. Nun iu frapis la pordegon de la kastelo, kaj la maljuna regxo iris por malfermi.
Ekster la pordego staris princino. Sed, ho cxielo, kian aspekton sxi havis! De sxiaj haroj kaj de la vestajxo gutegis la akvo; gxi tute trafluis sxiajn sxuojn kaj elgutadis el la kalkanumo, kaj dum sxi staris cxi-tie en la pluvego sxi diris, ke sxi estas vera princino.
Nu, cxi-tion ni facile ekscios! pensis la maljuna regxino; sxi nenion diris sed iris en la dormocxambron, kaj forpreninte la tutan litajxon sxi metis pizon sur la fundon de la lito. Sxi prenis nun dudek matracojn, metis ilin sur la pizon, kaj sur la matracojn sxi plie metis dudek kusenegojn, faritajn el la plej mola lanugo, kiu ekzistas.
En cxi-tiu lito la princino devis dormi nokte. Je l' mateno oni sxin demandis, kiel sxi dormis.
"Ho, malbonege!" la princino respondis, "mi preskaux ne ripozigxis la tutan nokton, kaj mi ne komprenas, kio trovigxis en la lito."
"Mi kusxis sur ia malmolajxo, kaj mia tuta korpo farigxis bruna kaj blua. Estas tre malagrabla kaj stranga okazo!"
Nun oni povis kun certeco scii, ke sxi estas vera princino, cxar la pizon sxi estis eksentinta ecx malgraux la dudek matracoj kaj la dudek kusenegoj kun la plej mola lanugo kiu ekzistas. Neniu ol vera princino povus posedi tian mirindan sentemecon!
Post cxi-tio la princo edzigxis kun sxi, cxar li ja sciis, ke lia edzino estas vera princino, kaj la pizon oni enmetis en la muzeon de la regxo. Tie gxi trovigxas ankoraux nun se neniu gxin forsxtelis.
La knabineto kun la alumetoj.
Estis terure malvarme; negxis kaj komencis farigxi malluma vespero; estis la lasta vespero de l' jaro, novjara vespero.
En cxi-tiu malvarmo, en cxi-tiu mallumo iris en la strato malricxa knabineto kun nuda kapo kaj nudaj piedoj; sxi ja portis pantoflojn, kiam sxi forlasis la domon, sed por kio povus ili helpi! Estis tre grandaj pantofloj, laste sxia patrino uzis ilin, tiel grandaj ili estis. Jen rapidege preterpasis du veturiloj, kaj kurante trans la strato, la knabineto perdis la pantoflojn. Unu pantoflon sxi ne povis trovi, kaj knabo forkuris kun la alia; li diris ke li povos uzi gxin kiel lulilon, se li mem havos iam infanetojn. Tie iris nun la knabineto kun la nudaj piedetoj, rugxaj kaj bluaj pro malvarmo; en la malnova antauxtuko sxi havis amaseton da alumetoj kaj paketon sxi portis en la mano; la tutan tagon neniu acxetis alumetojn de sxi, nek iu donacis al sxi monereton; malsata kaj suferante de l' frosto sxi iris kun malgxoja mieno tra la stratoj, kompatinda knabineto! La negxfloketoj falis sur sxiajn longajn, blondajn harojn, kiuj cxarme bukligxis cxirkaux la nuko, sed pri cxi-tiu ornamo sxi tute ne pensis. El cxiuj fenestroj brilis la kandeloj, kaj en la strato odoris bonege ansera rostajxo; estis novjara vespero, kaj pri tio sxi la tutan tempon pensis.
En anguleto inter du domoj -- unu staris iomete pli antauxe en la strato ol la alia -- tie sxi sidigxis metante la piedetojn sub sin; sed nun sxi sentis la froston ankoraux pli multe, kaj domen sxi ne kuragxis iri, cxar sxi ja neniujn alumetojn vendis, nenian monereton sxi ricevis; sxia patro batus sxin sendube, kaj estis malvarme ankaux dome; tie la tegmento kusxis preskaux sur la kapo, kaj la vento fajfe mugxis tra la cxambreto, kvankam oni sxtopis per pajlo kaj cxifonoj la plej grandajn fendojn.
La manetoj de la knabineto estis preskaux tute senvivaj pro malvarmo. Ho! alumeto povus fari bone al sxi. Se sxi nur kuragxus eltiri unu solan el la paketo, ekbruligi gxin kontraux la muro kaj varmigi la fingretojn cxe la flamo! Sxi eltiris unu, ritsx! Kiel gxi sxprucetis, kiel gxi brulis! Estis hela, varma flamo -- kvazaux kandeleto, kiam sxi tenis la maneton cxirkaux gxi! Kia mirinda lumado! Al la knabineto subite sxajnis, kvazaux sxi estus sidanta antaux granda ferkameno ornamita per brilaj globetoj kaj cilindro el latuno. La fajro tie brulas gaje, gxi varmigas tiel bone; sed! -- kio estas do tio! La knabineto jam proksimigis la piedetojn al gxi por varmigi ilin ankaux -- -- sed ho ve! estingigxis la flamo, la kameno malaperis, kaj sxi sidis tie kun peceto de elbrulinta alumeto en la mano.
Sxi ekbruligis alian alumeton, gxi brulis, gxi lumadis, kaj en la loko kie la radioj falis sur la domon, la muro farigxis diafana kiel krepo; sxi rigardis en la salonon, kie staris tablo kovrita de brilblanka tuko, kun bela porcelanajxo, kaj bonege vaporetis ansera rostajxo kun pomoj kaj sekprunoj; kaj jen tio, kio estis ankoraux pli belega: la ansero saltis el la plado, skuigxante gxi iris sur la planko, portante en la dorso trancxilon kaj forketon; gxi venis rekte al la knabineto; -- sed tiam estingigxis la alumeto, kaj nur la dika, malvarma muro restis videbla.
La knabineto ekbruligis alian alumeton. Jen sxi sidis sub la plej belega Kristnaska arbo; gxi estis ankoraux pli granda kaj pli ricxe ornamita ol tiu, kiun sxi vidis tra la vitra pordo cxe la ricxa komercisto, la lastan Kristnaskan feston. Miloj da kandeloj brulis sur la verdaj brancxoj, kaj multkoloraj bildoj kiel tiuj, kiuj ornamas la butikfenestrojn, sxin rigardis. La knabineto etendis ambaux manetojn; -- tiam estingigxis la alumeto; la multaj kandeletoj de l' Kristnaska arbo levigxis pli kaj pli alten; sxi vidis, ke ili estas nun brilaj steloj; unu stelo falis lasante sur la cxielo longan fajrostrion.
"En cxi-tiu momento mortas iu," diris la knabineto, cxar sxia mortinta avino, la sola persono, kiu faris bonon al sxi, ofte diris: "Kiam stelo falas, animo flugas supren, al Dio!"
Ankoraux unu fojon la knabineto ekbruligis alumeton kontraux la muro; gxi briladis kaj lumis cxirkauxe, kaj en la lumado sxi vidis sian avinon, tiel hela, tiel belega kaj dolcxa.
"Avino!" kriis la knabineto, "ho avino, prenu min kun vi! Mi scias, ke vi malaperos for de mi, kiam la alumeto estingigxos, for de mi kiel la varma kameno, kiel la belega ansera rostajxo, kaj la granda, dolcxa Kristnaska-arbo!" -- kaj rapidege sxi ekbruligis cxiujn alumetojn, kiuj restis en la paketo. Sxi volis nun firme teni la avinon, kaj la alumetoj lumis kun tia brilo, ke farigxis multe pli lume ol cxe la klara tago. Neniam la avino estis tiel belega, tiel granda; sxi levis la knabineton supren sur sian brakon, kaj en brilo kaj gxojego ili forflugis, tiel alten, tiel alten, kaj tie estis nenia malvarmo, nenia malsato, nenia timo; -- ili estis cxe Dio.
Sed je la malvarma, frua matenhoro, en la anguleto cxe la domo, sidis la knabineto kun rugxaj vangoj kaj busxeto ridanta: -- senviva sxi estis, mortigita de l' frosto la lastan vesperon de l' malnova jaro. La novjara mateno ekbrilis super la mortinta knabineto, kiu sidis tie kun siaj alumetoj, el kiuj unu paketo estis preskaux elbruligita. "Sxi volis sin varmigi," oni diris. Sed neniu sciis, kiom da belajxoj sxi vidis, nek en kia brilo sxi eniris kun sia kara avino en la gxojegon de la Nova Jaro.
Enhavo. pagxo Hans Christian Andersen 3 La brava stansoldato 5 Rakonto pri patrino 13 La fajrosxtalo 23 La princino sur pizo 36 La knabineto kun la alumetoj 38
Esperanto Verlag Möller & Borel Berlin SW., Lindenstrasse 18/19.
Verkaro de D-ro L. L. Zamenhof.
Fundamento de Esperanto: Sm Eldono Franca, Angla, Germana, Rusa, Pola, bindita 1,30 Eldonoj Greka, Hispana, Itala, Rumana, cxiu volumo brosxurita 0,50 Oni vendas aparte: Ekzercaro (kvinlingva) 0,30 Universala Vortaro (kvinlingva) 0,45
Wörterbuch Deutsch-Esperanto bindita 1,25 brosxurita 1,--
Taschenwörterbuch Deutsch-Esperanto und Esperanto-Deutsch bindita 0,65 brosxurita 0,50
Fundamenta Krestomatio bindita 1,80 brosxurita 1,40
Georgo Dandin, komedio en tri aktoj de Molière 0,55
Hamleto, tragedio en kvin aktoj de Shakespeare 0,80
Ifigenio en Tauxrido, dramo en kvin aktoj de Goethe bindita 1,15 brosxurita 0,90
La Predikanto, libro el "La Biblio" 0,35
La Psalmaro, libro el "La Biblio" 1,10
La Rabistoj, dramo en kvin aktoj de Schiller 0,90
La Revizoro, komedio en kvin aktoj de Gogol 0,70
La Sentencoj de Salomono, libro el "La Biblio" 0,70
La Virineto de Maro, fabelo de Andersen, kun ilustrajxoj de Hilda May Brodie 0,70
Verkoj de Kabe (D-ro K. Bein).
Sm Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, trad. el germana lingvo 0,75
Unua Legolibro, gradigitaj legajxoj kun frazlibro kaj modeloj de leteroj 0,75
La fundo de l' mizero, de Sierosxevski 0,35
La interrompita Kanto, trad. el Orzeszko 0,35
Internacia Krestomatio 0,50
Pola Antologio 0,85
La Faraono, trad. el Prus, tri volumoj po 0,90
Versajxoj en Prozo, trad. el Turgenev 0,40
Bona Sinjorino, trad. el Orzeszko (Esperanta Biblioteko Internacia) 0,10
Kolekto de "La Revuo".
INSTRUA FAKO.
Sm Esperanta Sintakso, laux verkoj de D-ro Zamenhof kaj aliaj auxtoroj. En Esperanto verkita de Paul Fruictier 0,60