Andersen, H. C. (Hans Christian), 1805-1875; Skeel-Giørling, Frederik, 1876-1910 [Translator] · 3 chapters· 8,742 words
Nia dana verkisto, el kies mondkonataj fabeloj ni havas la plezuron prezenti kelke da elektitaj tradukajxoj en Esperanto, naskigxis en la jaro 1805 en Odense (Danlando) kiel filo de malricxa sxuisto. Liaj infanaj kaj junulaj jaroj ne estis felicxaj; la grandaj suferadoj kaj se...
Nia dana verkisto, el kies mondkonataj fabeloj ni havas la plezuron prezenti kelke da elektitaj tradukajxoj en Esperanto, naskigxis en la jaro 1805 en Odense (Danlando) kiel filo de malricxa sxuisto. Liaj infanaj kaj junulaj jaroj ne estis felicxaj; la grandaj suferadoj kaj seniluziigxoj, kiujn li travivis dum cxi-tiu tempo, profunde impresis al lia kortusxante pia, sentema animo kaj poste stampis lian tutan produktadon. Dank' al la kunhelpo de kelkaj eminentaj viroj li povis fari klasikajn studojn en Kopenhago, kaj ankaux entrepreni longajn vojagxojn en la eksterlandon, precipe Italujon.