Part 5
Jes, cxu ni ne sendu iun malsupren por helpi ilin?
ALLMERS
(malmole kaj kolere) Helpi ilin, kiuj ne helpis Eyolf! Ne, lasu ilin perei, -- kiel ili lasis Eyolf perei!
RITA
Ho, ne parolu tiel, Alfred! Ne pensu tiel!
ALLMERS
Mi ne povas alimaniere pensi. Cxiuj tiuj domacxoj devus esti malkonstruataj.
RITA
Kaj kio do farigxus de tiuj multaj malricxaj homoj?
ALLMERS
Ili rifugxu aliloken.
RITA
Kaj la infanoj?
ALLMERS
Cxu gravas, kie ili pereas.
RITA
(silente, riprocxe) Vi trudas vin mem al tia malmoleco, Alfred.
ALLMERS
(impete) De nun mi _rajtas_ esti malmola! Estas ankaux mia _devo_!
RITA
Via devo?
ALLMERS
Mia devo al Eyolf. Li ne kusxu senvengxita. Jen, mallonge, Rita! Mi al vi diras! Malkonstruu la tutan lokon kaj ebenigu la bordon, -- kiam mi estos for.
RITA
(rigardas lin profunde) Kiam vi estos for?
ALLMERS
Jes, cxar jen vi almenaux per _io_ plenigos vian vivon. Kaj taskon vi havu.
RITA
(firme kaj decide) Vi rajtas. Mi havu. Sed cxu vi povas diveni, per kio mi okupos min -- kiam vi estos for?
ALLMERS
Nu, kio tio do estos?
RITA
(malrapide, decide) Tuj kiam vi estos for, mi iros malsupren al la marbordo kaj kunprenas cxiujn tiujn malricxajn, malsatajn infanojn supren al nia hejmo. Cxiujn tiujn petolacxajn knabojn --
ALLMERS
Kion vi faros kun ili cxi tie!
RITA
Mi volas adopti ilin.
ALLMERS
_Vi_, vi volas?
RITA
Jes, tion mi volas. De la tago kiam vi estos forvojagxinta, ili estu cxi tie, cxiuj, -- kvazaux ili estus miaj propraj.
ALLMERS
(ekscitita) En la loko de nia eta Eyolf!
RITA
Jes, en la loko de nia eta Eyolf. Ili logxu en la cxambroj de Eyolf. Ili legu liajn librojn. Ludu per liaj etaj ajxoj. Ili lauxvice sidu en lia segxo cxe la tablo.
ALLMERS
Auxdi tion estas ja kompleta frenezajxo! Mi ne konas homon en la tuta mondo, kiu estas malpli tauxga por tiajxo ol vi.
RITA
Mi do eduku min al tio. Lernigu min. Ekzercu min.
ALLMERS
Se estas via sincera decido, -- cxion kion vi jen diras, okazigis transformo en vi.
RITA
Vere okazigis, Alfred. Pri tio _vi_ zorgis. Vi kreis malplenan lokon ene en mi. Kaj gxin mi devas provi per io plenigi. Io kio similus al ia amo.
ALLMERS
(staras momenton pensante; rigardas sxin) Funde ni ne faris multe por la povruloj tie malsupre.
RITA
Ni faris nenion por ili.
ALLMERS
Apenaux pensis pri ili.
RITA
Neniam pensis pri ili en kunsento.
ALLMERS
Ni, kiuj havis "la oron kaj la verdajn arbarojn" --
RITA
Ni havis por ili fermitajn manojn. Kaj ankaux fermitajn korojn.
ALLMERS
(kapsignas) Do estas ja kompreneble, ke ili ne riskis la vivon por savi etan Eyolf.
RITA
(silente) Pripensu, Alfred. Cxu vi estas certa, ke -- ke ni mem tion kuragxus?
ALLMERS
(maltrankvile repusxante) Sed ne dubu pri _tio_, Rita!
RITA
Ho, ni estas homoj el la mondo, ni du.
ALLMERS
Kion vi vere intencas fari por tiuj kompatindaj infanoj?
RITA
Mi eble devus provi, se mi povus mildigi -- nobligi ilian vivosorton.
ALLMERS
Se _tion_ vi povos, Eyolf ne naskigxis senutile.
RITA
Kaj li ne estas senutile de ni forprenita.
ALLMERS
(rigardas sxin firme) Sed komprenu la kialon, Rita. Ne estas amo, kiu igas vin tion fari.
RITA
Ne, tute ne. Almenaux ne ankoraux.
ALLMERS
Nu, kaj jen kio do estas?
RITA
(duone cedante) Vi ja ofte parolis kun Asta pri la homa respondeco --
ALLMERS
Pri la libro, kiun vi malamis.
RITA
Mi malamas tiun libron ecx nun. Sed mi sidis auxskultante, kiam vi rakontis. Kaj nun mi volas mem pluen provi. En _mia_ maniero.
ALLMERS
(agitas la kapon) Ne estas pro la nefinita libro --
RITA
Ne, mi havas kroman kialon.
ALLMERS
Jen kiun?
RITA
(silente, pezanime ridetante) Mi volas akiri la pardonon de du grandaj malfermitaj okuloj, vidu.
ALLMERS
(frapite, fiksas la rigardon sur sxin) Eble vi permesus al mi kunlabori? Kaj helpi vin, Rita?
RITA
Cxu vi volus?
ALLMERS
Jes, -- se mi nur scius, ke mi povus.
RITA
(hezitante) Sed tiuokaze vi devus ja resti cxi tie.
ALLMERS
(silente) Ni provu, cxu tio sukcesos.
RITA
(preskaux neauxdeble) Ni provu, Alfred.
(Ambaux silentas. Poste _Allmers_ iras al la stango kaj levas la flagon tute supren. _Rita_ staras apud la pavilono kaj rigardas lin silente.)
ALLMERS
(revenas antauxen) Estos peza labortago por ni, Rita.
RITA
Vi vidos, -- tiam foje falos dimancxtrankvilo super nin.
ALLMERS
(silente, tusxita) Tiam ni perceptos viziton de la spiritoj, eble.
RITA
(flustrante) La spiritoj?
ALLMERS
(kiel antauxe) Jes. Tiam ili eble cxirkauxas nin, tiuj kiujn ni perdis.
RITA
(kapsignas malrapide) Nia eta Eyolf. Kaj ankaux via granda Eyolf.
ALLMERS
(fiksrigardas antauxen) Eble ni ankoraux foje -- sur la vivovojo -- kvazaux ekvidos ilin.
RITA
Kien ni rigardu, Alfred --?
ALLMERS
(fiksas la okulojn sur sxin) Supren.
RITA
(kapsignas konsente) Jes, jes, -- supren.
ALLMERS
Supren, al la pintoj. Al la steloj. Kaj al la granda kvieto.
RITA
(etendas al li la manon) Dankon!