Elektitaj fabloj de J. de La Fontaine
Part 3
Iam la vulpo manĝon preparis Kaj cikonion invitis. La manĝ' estis simpla kaj tute senriĉa: Ĝi havis nur pecon viandan en saŭco Fluida, ĉar ĝi vivis avare. La saŭc' en teleron estis verŝita; Eĉ unu guteton ne povis ekkapti La cikonio; sed la ruzulo Rapide englutis la tutan manĝaĵon. Post kelkaj tagoj, la cikonio, Volante sin venĝi, invitis la vulpon. «Volonte, ĝi diris, ĉar kun la amikoj Mi ĉiam agadas senceremonie.» En horo dirita, ĝi kuris al domo De l' cikonio sia la gasto; La afablecon ĝian tre laŭdis, Kaj trovis la vespermanĝon Tre ĝustatempe elkuirita. Ĝi ĝojis pro la bonodor' de l' viando Pecete hakita kaj ŝajne bongusta; Ĉar--tio estas tute kredebla-- Kun grandapetito ĝi estis veninta. La cikonio la hakitaĵon En vazon mallarĝan kaj longan enmetis. La beko de l' bird' en ĝin povis eniri, Sed estis pli dika la buŝo de l' vulpo. Ĝi hejmen malsate revenis, hontante Simile al vulp' de kokino kaptita, Kaj mallevante siajn orelojn Kun sia vosto inter la kruroj.
Trompantoj, por vi tion mi skribas: Trompinte, vi estos tutsame trompitaj.
XV.--La Knabo kaj la instruisto.
En jena fablo volas mi konigi De malsaĝulo la riproĉojn vanajn.
Sur bordo de rivero petolante, En l' akvon iam falis juna knabo. Salik', feliĉe por li, tie estis, Kies branĉaĵo, dank' al la ĉielo, Lin savis; ĉar al branĉo de l' arbeto Li sin alkroĉis. Pasas instruisto; La knab' ekkrias: «Helpu, mi pereas!» La lernejestro tiam sin turnante, Malĝustatempe, kun gravega voĉo, Lin ekriproĉas: «Ho! la sentaŭgulo! Li diris, vidu kien lin deĵetis Malsaĝo lia: iru do nun zorgi Friponojn tiajn! Kiel malfeliĉaj Ja estas la gepatroj, kiuj devas Observi ĉiam tiajn petolulojn! Kiom da peno ili havas!» Ĉion Dirinte, li al bord' la knabon portis.
Ĉi tie multajn homojn mi kritikas, Ĉar en la fablo povas rekoniĝi La babilema, kaj la kritikema, Kaj ankaŭ la pedanta scienculo. Popolon grandan ĉiuj certe faras, Ĉar tiujn rasojn benis la Kreinto. En ĉiuj la aferoj ili serĉas Okazon por ekzerci sian langon. --«Amiko mia! el danĝer' min tiru; Ci poste faros cian paroladon!»
XVI.--La koko kaj la perlo.
Perleton koko trovis Kaj ĝin al juvelisto Najbara ĝi tuj portis. «Mi trovas ĝin belega, Ĝi diris, sed grenero Pli bona estus por mi.»
Manskribon nesciulo Heredis; ĝin li portis Proksimen al libristo. «Mi trovas ĝin plenscia, Li diris, sed monero Pli bona estus por mi.»
XVII.--La burdoj kaj la mielmuŝoj.
Laŭ sia labor' laboristo taksiĝas.
Mielaj tavoloj forlase troviĝis. Jen ilin burdoj ekpetis; Sed tuj protestis abeloj, Kaj vespon elektis por juĝi l' aferon. Ne estis facile dekreton eldoni, Ĉar la atestantoj certigis, Ke ĉirkaŭ l' tavoloj bestetoj flugemaj, Zumemaj, longetaj, brunflavaj kaj tiaj Kiel l' abeloj longe vidiĝis. Sed kio? estis signoj similaj Ĉe la burdaro. Embarasite, La vesp' informiĝon denove farigis. Kaj, por sciiĝi pli bone, Ĝi formikaron aŭskultis; Sed la afero ne povis klariĝi. «Por kio, mi petas, ekdiris abelo Tre saĝa, taŭgas ĉi tio? Ekkomencite de ses monatoj, En sama stato staras l' afero, Kaj dume perdiĝas la mieltavoloj. Jam temp' estas ke la juĝisto rapidu; Ĉu l' urson li ne lekis sufiĉe?[7] Sen tiom da vortoj, da kontraŭparoloj, Skribaĵoj kaj transskribaĵoj, Laboru ni kaj la burdoj; Vidiĝos, kiu kun dolĉmielo Povas konstrui ĉelojn artplenajn.» Rifuzis la burdoj, montrante per tio, Ke art' tia scion ilian superas, Kaj la mielajn tavolojn La vesp' aljuĝis al l' abelaro.
Se nur tiele ĉiuj procesoj Juĝiĝus, laŭ la Turka metodo! La simpla saĝo estus leĝaro, Kaj la elspezoj plimalgrandiĝus. Sed nun daŭrigante procesojn longege, Nin oni ŝteladas, rabadas, senigas; En fin' la juĝisto englutas la ostron, Kaj restas nur ŝeloj por la procesintoj.
[7] Esprimo proverba signifanta «daŭrigi tre longe ian proceson».
XVIII.--La kverko kaj la kano.
Iam la kverko diris al kano: «Vi havas la rajton kulpigi naturon: Birdeto por vi ŝarĝ' estas peza; Venteto, se ekblovante Ĝi nur eksulkigas la supron de l' akvo, La vian kapon fleksigas; Dum mia fruntego, al Alpoj simila, Ne sole haltigas la sunajn radiojn, Sed de l' ventego batojn elmokas. Bloveto por vi estas ventego; Blovego ŝajnas al mi zefiro. Se vi nur naskiĝus sub la foliaro Per kiu mi kovras la proksimaĵon, Suferus vi pli malmulte: Mi gardus vin de l' ventego. Sed vi plej ofte naskiĝas Ĉe l' bordoj malsekaj de l' regnoj de l' vento. Por vi tre maljusta do ŝajnas naturo. --La via kompato, respondis l' arbeto, El kor' bona venas; sed estu sentima: La ventoj pli multe vin ol min turmentas; Fleksiĝas mi, ne rompiĝas. Ĝis nun vi venkis batojn iliajn, Sed ni la finon atendu.» Ĉe tiuj ĉi vortoj, alkuras el maro Naskit' la plej forta de l' norda ventego: La arb' kontraŭstaras, flegsiĝas l' arbeto; Kun forto pli granda reblovas la vento, Kaj plifortiĝas tiele, Ke elradikas tute l' arbegon, Kies kapego ĉielon atingis Kaj ĝis la Tartaro aliris piedoj.
LIBRO II
I.--Kunsido de ratoj.
Kato, nomata Lardomanĝulo, Ekstermis tiel la ratojn, Ke preskaŭ neniu el ili vidiĝis, Tiom ĝi estis entombiginta. La supervivantoj, kaŝataj en truoj, Apenaŭ kvarone satigis malsaton, Kaj, ĉe l' malfeliĉa ratar', Lardmanĝulo Taksiĝis ne kato, sed vera diablo. Jen iam la besto ruzega foriris En la ĉirkaŭaĵon por serĉi edzinon. Dum la bruego kiun ĝi faris Kun sia katino, la ratoj kunsidis En unu angulo por konsiliĝi Pri la malbono ilin premanta. La prezidanto, saĝa persono, Tuj ekopiniis, ke estas necese Alligi tintilon al kolo de l' kato, «Ĉar tiel, kiam ĝi ekmilitos, Ni, sonon aŭdante, sub teron forrampos; Ĝi estas sola bona rimedo.» Ĉiuj laŭdegis la prezidanton, Ĉar ŝajnis al ĉiuj nenio pli bona. Sed kiu do volos alligi tintilon? «Ne iros mi, diris la unu, mi tiel Malsaĝa ne estus.--Ne povas mi, diris Alia»; kaj tiel okazis, ke oni Foriris, nenion farinte.--Mi vidis Multegajn kunsidojn tiele senfruktajn, Kunsidojn ne ratajn, sed ja de monaĥoj, Kaj ankaŭ de kanonikoj.
Se estas necese nur ion decidi, La konsilantoj estas sennombraj; Sed se necesiĝas decidon plenumi, Neniu plu sin proponas.
II.--La lupo havanta proceson kontraŭ la vulpo antaŭ la simio.
Lup' diris, ke ŝtel' ĉe ĝi estis farita, Kaj vulpon najbaran, sufiĉe friponan, Kiel ŝtelinton kulpigis. Antaŭ simion ambaŭ kunvenis, Kaj sen advokato diskutis l' aferon. Neniam Temis', laŭ simia memoro, Juĝis proceson tiel konfuzan. Ŝvitis sur sia seĝ' la juĝanto. La du procesantoj protestis, kriegis, Kontraŭparoladis, sin interinsultis. En fin' la juĝanto ekdiris: «Amikoj, De longe mi konas la vian malicon: Ambaŭ vi pagos monan la punon, Ĉar, lupo, ci plendas nenion perdinte, Kaj, vulpo, ci prenis l' objekton petitan.
Laŭ nia juĝanto, ne povas erari, Kiu kondamnas la malvirtulon.
III.--La du bovoviroj kaj la rano.
Du bovoviroj kontraŭbatalis Por havi bovinon kun la reĝpotenco. Pro tio rano ĝemadis. «Kial vi plendas? demandis iu El la popolo koakblekanta. --Ĉu vi ne vidas, ĝi diris, Ke ĉe la fino de la batalo, L' unu ekzilos l' alian, Kaj ĝin el la verdaj kamparoj forpelos? Ĝi ne plu reĝos en la herbejoj, Kaj venos reĝadi en marĉajn la kanojn, Kaj sub piedoj siaj nin premos; Unu post unu ni do suferos Pro la batalo pri la bovino.
Timo tiela estis bonsenca, Ĉar en la marĉojn venis la bovo Sin kaŝi, kie ranojn, po dudek En ĉiu horo ĝi dispremegis. Ho ve! ĝi montras, ke ĉiutempe La malgranduloj elpagas La malsaĝaĵojn de l' potenculoj.
IV.--La hundino kaj ŝia kunulino.
Hundino, baldaŭ idojn naskonte Kaj ne sciante kien demeti Ŝarĝon tiele gravan, fervore Petegis hundinon alian al ŝi tuj Prunti ŝian dometon, Kaj tien l' estonta patrin' sin enfermas. Post kelke da temp' la mastrino revenas; Sed petas l' alia semajnon ankoraŭ: La idoj, ŝi diris, apenaŭ ekmarŝas. La kunulino je ĝi konsentas, Kaj ĉe la limtempo denove ŝi petas La siajn dometon, kameron kaj liton. Jen la hundino montras la dentojn, Kaj diras: «Tuj mi kun la miaj foriros, Se vi nin povos forpeli.» La idoj estis jam tute grandaj.
Vi ĉiam bedaŭros bonfaron al homo Malbona: por ion pruntitan repreni, Vi devos uzi la batojn, Vi devos procesi, vi devos batali. Lasu lin meti ĉe vi piedon Tre baldaŭ kvar li estos metinta.
V.--La leono kaj la muŝeto.
«Forflugu, insekto senforta, besteto De l' ter' elkraĉita.» Tiele leono Parolis iam al la muŝeto. Ĉi tiu tuj ĝin al batalo elvokis: «Ĉu pensas vi, ĝi diris, ke via La reĝa nomo min tre timigas? Multe pli ol vi bov' estas forta; Mi ĝin laŭ mia volo kondukas.» Tuj ĝi, trumpetisto kaj same heroo, Ekzumas por la atako, Kaj, malantaŭen ekforfluginte, Jen ĝi subite sur la leonon Sin ĵetas kaj ĝin ekfrenezigas; Jam la bestego ŝaŭmon el buŝo, Fajretojn el siaj okuloj elĵetas, Kaj forte blekegas. Jam ĉiuj ĉirkaŭe Forkuras, ĉiuj sin kaŝas, Jam ĉie regas granda teruro, Kaj tian timegon elfaras muŝeto. La muŝ' la leonon centloke atakas, Jen pikas la dorson, jen pikas la buŝon, Jen en la nazon eniras. De l' best' la kolero fariĝas grandega, Dum la malamik' nevidebla triumfas Kaj ridas; ĉar per ungoj kaj dentoj Sin mem la bestego sangade disŝiras, Sur siajn flankojn brue frapadas La voston, kaj vane batadas l' aeron. Sed baldaŭ pro sia koler' kaj laceco Ĝi falas: jen ĝi preskaŭ pereis. Venkinte, l' insekto glorege forfluĝas, Kaj kiel zumis ĝi por l' atako, Tiel ekzumas ĝi pro la venko. Dum ĝin ĝi kuras ĉien anonci, Jen ĝi aranean renkontas kaptilon, Kie ĝi ankaŭ morton renkontas.
Sed kion instruas la fablo? Unue, La malamikoj la plej malgrandaj Estas tre ofte la plej teruraj, Kaj due, la sin el grava danĝero Tirinta, en ia sengrava pereas.
VI.--La azeno ŝarĝita de spongoj kaj la azeno ŝarĝita de salo.
Azenkondukisto, kun vip' en la mano, Kondukis, kiel princo romana, Du bestojn longegorelajn. La unu, ŝarĝite de spongoj, marŝadis Rapide; l' alia penade vojiris, Kvazaŭ ĝi portus botelojn. Ĝi estis ŝarĝita de salo. Tra montoj, Tra valoj kaj vojoj, ĉi tiuj migrantoj En fin' transirejon riveran alvenis, Kaj en embaraso tre granda sin trovis. La mastr', kiu tien jam estis veninta, Sur la spongportantan azenon sursaltis, Antaŭen pelante la beston alian, Kiu, volante agi laŭvole, En kavon baldaŭ enfalis, Sur l' akvon revenis, kaj fine sin savis; Ĉar ĝi al bordo penis alnaĝi, Kaj tiel bone sin fluidigis La sal', ke tute liberigite, La best' plu nenion eksentis sur ŝultroj. La spongportanta, kiel ŝafido La plej imitema, ĝin volis imiti. Jen ĝis la kolo ĝi en la akvon Eniras, kaj kun si fortiras la mastron Kaj la spongŝarĝon. Ili triope Trinkis multege, ĉar hom' kaj besto Glutis la ondon kiel la spongoj. Tiuj ĉi tiel pezaj fariĝis, Ke l' bordon l' azeno ne povis atingi. Ĝin ĉirkaŭprenis la mastro Kun tim' de morto neevitebla. Al helpo venis iu--ne estas Tre grave diri kiu--sufiĉas, Ke per ĉi tio oni komprenas, Ke sama agad' ne konvenas al ĉiuj. Tiun ĉi punkton volis mi pruvi.
VII.--La leono kaj la rato.
VIII.--La kolombo kaj la formiko.
Laŭ via povo helpu al ĉiuj: Vi ofte bezonos pli ol vi malgrandan. Tion elpruvos du fabloj, Ĉar de ĝi multaj estas la pruvoj.
Sub la piedojn de la leono El tero malsaĝe eliris la rato. La reĝo de l' bestoj, ĉe tiu okazo, Kompata sin montris kaj lasis ĝin vivi. Ĉi tiu bonfaro ne estis perdita, Kvankam ne ŝajnas kredeble, Ke al leono rat' povas helpi. Sed elirinte el la arbaroj, Ĉi tiu leono kaptiĝis en retoj, Kiujn blekegoj ĝiaj ne povis Disrompi. La rato alkuras, la maŝojn Mordetas kaj tiel penadas, ke fine La beston ĝi liberigas.
La pacienco kune kun tempo Pli multe prosperas ol fort' kun kolero.
El pli malgrandaj bestetoj Elvenas pruvo l' alia. Dum trinkis kolombo en ond' de rivero, Okaze formiko enfalis en l' akvon. Kaj en ĉi tiu maro grandega Penadas, sed vane, reveni al bordo. Tuj al ĝi la birdo kompate alflugas, Kaj ĵetas en l' ondon trunketon de herbo, Sur kiun rampante, l' insekto dronanta Sin savas per helpo de tiu ŝipeto. Ĉe tiu momento, plugisto alvenas, Marŝante per la nudaj piedoj. Tiu ĉi havis pafarkon. Tuj kiam li vidas la birdon Venusan, Li volas ĝin havi en sia bolpoto. Dum ĝin mortigi li sin preparas, Jen pikas formiko lian kalkanon. La vilaĝano turnas la kapon; Ekaŭdas la birdo kaj tuje forflugas, Kaj kun ĝi forflugas la manĝo de l' homo; Li sen kolomb' vespermanĝis.
IX.--La leporo kaj la ranoj.
Lepor' en hejmo sia revadis, --Ĉar kion hejme fari, se oni Ne revas?--Ĝi sin per ĉagreno konsumis: Tiu ĉi besto estas malĝoja, Kaj la timego ĝin elmordetas. «La timemuloj, ĝi diris, Ja estas tre malfeliĉaj, Ĉar ili nenion manĝadas profite; Neniam plezuro, senĉese teruroj: Jen estas la mia vivado. Pro timo La malbenita, nur la okulojn Duonfermante povus mi dormi. --Vin mem korektu, diros saĝulo. --Ĉu povas tim' korektiĝi? En ver' mi kredas, ke mem la homoj, Kiel mi, timas.» Tiel rezonis Nia leporo, kaj ĝi samtempe Ĉion spione ĉirkaŭrigardis; Maltrankvilega kaj sendecida Ĝi estis: bloveto, brueto, ombreto, Ĉio ajn ĝin ekfebrigis. Tion ĉi nun pripensante, La besto malĝoja ekaŭdis brueton; Tuj ĝi forkuris al rifuĝejo, Kaj baldaŭ alvenis al bord' de lageto. Jen ranoj ensaltas en l' ondojn, jen ranoj En grotojn siajn profundajn reiras. «Ho! ho! ĝi ekkriis, mi faras ja tion, Kion al mi mem faras aliaj! Mi ekaperante timigas aliajn; Mi al la ranaro alportas teruron! De kie tiela kuraĝ' al mi venas? Ĉu povas esti? bestoj min timas! Ĉu do mi estas militfulmulo? Mi vidas--sur tero timul' ĉiam trovas Timulon ankoraŭ pli ol li timeman.»
X.--La koko kaj la vulpo.
Sur arba branĉo, kiel gardanto, Sidis maljuna koko tre ruza. «Amik', diris vulpo kun dolĉa voĉeto, Inter ni tute ĉesis milito; Ĉie nun regas paco facila; Mi venas al vi tion anonci. Al mi do alflugu, por ke mi vin kisu; Mi petas, vi ne prokrastu, Ĉar longan vojaĝon mi devas hodiaŭ Fari senmanke; vi kun la viaj Povos sentime viajn aferojn Zorgadi: al vi frate ni helpos, Kaj, pro la ĝojo de tia paco, Hodiaŭ vespere fajregojn bruligos. Dume alflugu ricevi La kison amikan de amo la frata. --Amiko, respondis la koko, nenion Mi povis sciiĝi pli bonan ol tiun Anoncon agrablan de paco komuna, Kaj mia ĝojo estas duobla, Ke ĝuste de vi mi pri tio ekscias. Mi vidas du hundojn, sendube senditajn Por ekanonci tiun sciigon; Ili rapidas kaj tuj ĉi tien Alvenos; mi teren deflugas; ni frate Ĉiuj ekpovos nin interkisi. --Adiaŭ, diris la vulpo, Mi devas multajn bestojn viziti, Ni fojon alian elfestos la pacon.» Tuj rapidege ĝi tra la kampoj Forkuras, tre malkontenta Je sia ruzo senfrukta, Kaj en si mem la koko maljuna Ridas pro ĝia timego; Ĉar estas plezuro trompi trompinton.
XI.--La korvo volanta imiti la aglon.
La birdo Zeŭsa iam ŝafidon Aeren forportis. Ĉi tion vidinte, La korv' pli malforta, sed tiom manĝema, Tuje ĝin volis imiti. Ĝi flugas ĉirkaŭ la ŝafidaro Kaj ŝafon elektas plej grasan, plej belan El ĉiuj, ŝafon por diofero, Kaj elnutritan por buŝoj diaj. Ĝin rigardante la korv' ekdiris: «Ne scias mi, kia bonmamo vin nutris, Sed korp' via ŝajnas en stato mirinda; Por mi vi estos bona regalo.» Sur la ŝafidon tuj ĝi deflugas; Sed ŝafa la kreitaĵo Pli pezis ol unu fromaĝo, kaj plie Ĝia ŝaflano estis densega Kaj preskaŭ tiel miksita Kiel la barbo de Polifemo. Ĝi tiel detenis la ungojn de l' korvo, Ke tute ne povis la birdo forflugi. Ĝin prenas paŝtisto, ĝin metas en kaĝon Kaj donas al knaboj, por sin amuzadi.
Ni devas mezuri la nian fortecon: Pereas ŝtelist' se rabisto fariĝas. La imitado estas trompado: Estas danĝere por tiraneto Se agas li kiel la grandpotenculoj, Kaj kie la vesp' pasas, restas la kulo.
XII.--La pavo plendanta al Junono
Pav' al Junono iris por plendi. «Diin', ĝi diris, ja ne senprave Mi plendas kaj murmuradas. La voĉo, kiun vi al mi donis, Malplaĉas al la tuta naturo, Dum la najtingalo, birdeto senforta, Sonore kaj ĉarme kantadas eĉ nokte, Kaj de l' printempo estas ornamo.» Junon' kolere respondis: «Birdo ĵaluza, kiu silenti Devus, ĉu havas vi rajton Envii voĉon la najtingalan, Vi, kiu portas ĉirkaŭ la kolo La ĉielarkon plej belkoloran, Vi, kiu fiere marŝadas, vi, kiu Malvolvas la voston plej riĉan kaj ŝajnas Butiko de juvelisto? Ĉu estas ia birdo sur tero Pli bone ol vi mem farita por plaĉi. Best' ĉiu ĉiajn indojn ne havas, Al vi ni donis ecojn diversajn. La unuj grandecon kaj forton ricevas; Falk' estas malpeza kaj agl' plenkuraĝa; Korvo utilas por l' antaŭsignoj; Korniko konigas malbonojn venontajn; Ĉiuj je sia voĉ' kontentiĝas. Vi ĉesu do plendi, alie je via Plumaro mi vin pune senigos.»
XIII.--La leono kaj la azeno ĉasantaj.
La reĝ' de l' bestoj iam intencis Ĉasadi: ĝi festis sian nomtagon. Sed ĉasas leon' ne paserojn, sed aprojn Fortegajn, gazelojn kaj cervojn belkreskajn. Por ĝin helpadi ĝi alvenigis L' azenon voĉo-Stentoran. Ĉi tiun ĝi uzis en lok' de ĉaskorno. Ĝin do de branĉaĵoj kovritan postene Ĝi lokis kaj al ĝi ordonis blekegi, Pensante, ke ĉe tia blekego La plej kuraĝegaj forkuros pro timo; Ĉar ili certege ne povos suferi La tondron de ĝia voĉo. L' aero resonis de bruo terura; Timego ekkaptis l' arbarajn logantojn, Kaj ĉiuj forkuris kaj nepre subfalis Ĉiuj sub l' ungojn de la leono. «Ĉu mi ne faris bonan servadon? Ekkriis l' azeno, por si mem prenante Tutan la gloron.--Jes, la leono Respondis; ci ja tre kuraĝe blekegis; Se mi ne konus cin mem kaj cian La rason, mi mem tute timiĝus.» L' azeno, kvankam rajte mokita, Ekvolis koleri, sed ĝi ne kuraĝis; Ĉar kiu do povus suferi azenon Fieran: naturo ne faris ĝin tia.
LIBRO III
I.--La muelisto, lia filo kaj la azeno.
Mi legis, ke naiva muelisto Kaj lia filo, unu jam maljuna, Infan' la dua, ne el plej malgrandaj, Sed kvindekjara knabo, se memoro Min mem ne trompas, iam al foiro Kuniris vendi la azenon sian. Por ke belŝajna kaj pli aĉetinda La besto estu, la piedojn ĝiajn Kunligis ili kaj ĝin alpendigis, Kaj poste ili portis kiel lustron; Malkleraj ambaŭ kaj tutnaivegaj! Per rido eksplodegis la unua Kiu ĝin vidis. «Kian, li ekkriis, Ŝercaĵon tiuj ĉi intencas ludi? El tiuj tri la plej azeno certe Ne estas tiu, kiun oni pensas» Aŭdinte, sian malklerecon vidas La muelisto; sur piedojn ĝiajn Tuj la azenon sian li ekmetas, Kaj ĝin antaŭe marŝi li devigas. La besto, kiu tute ĝojis iri Alie, plendas siamaniere. La muelist' ĉi tion ne atentas, Kaj, la naskiton sian rajdiginte, Li malantaŭe sekvas. Tri vendistoj Alvenas, kiuj ĝin malplaĉa trovas, Kaj tuj la plej maljuna laŭte diras: «Ho ho! desaltu, vi junulo, kiu Vojiras kun lakeo barbogriza: Vi devas sekvi kaj l' alia rajdi. --Sinjoroj, volas mi vin kontentigi,» La patro diris. Lia fil' desaltas, Kaj la maljuna rampas sur la beston. Sed pasas tri fraŭlinoj; unu diras: «Hontinde estas, ke la filo lamas, Dum patro lia, kvazaŭ episkopo Sidante, rajdas tre senzorge kiel Bovido, kaj prudenta esti pensas. --En aĝo mia, diris la rajdanto, Ne estas plu bovidoj. Vian iron Daŭrigu, vi fraŭlino, al mi kredu.» Post multe da mokaĵoj kun pasantoj Interŝanĝitaj, kredis la maljuna, Ke li malprava estas. Sur l' azenon Malantaŭ si la knabon li sidigis. Post tridek paŝoj tion ekkritikas Anaro tria: «Tiuj ĉi rajdantoj, Ekkrias unu, tre malsaĝaj estas: La besto ne plu povas marŝi, baldaŭ Ĝi mortos per iliaj batoj! Fi! Tiele ŝarĝi malfeliĉan beston! Ĉu ili ne kompatas je maljuna Servisto? Nun sendube ili iras Foiron por ekvendi ĝian felon! --Pro Dio, diris la maljuna, kapon Malsaĝan havas kiu ĉiujn homojn Kaj sian patron volas kontentigi! Ni tamen per rimedo ia provu Prosperi.» Tuj desaltas ambaŭ teren, Kaj la azen' trankvile antaŭmarŝas. Renkontas ilin iu kaj li diras: «Ĉu modo estas, ke azeno iru Senĝene, dum la mastro sin mem ĝenas? Sed kiu el du devas sin lacigi, Ĉu l' besto, ĉu la mastro? Mi konsilas, Ke tiuj ĉi en keston multekostan Nun ĝin enmetu. Ambaŭ siajn ŝuojn Eluzas, por pli longe sian beston Konservi. Bela trio da azenoj! --Azen' mi estas, tion mi konfesas, La muelisto diris; sed de nun Ĉu oni min kritikos, ĉu min laŭdos, Ĉu ion, ĉu nenion oni diros, Laŭ mia kapo mi agadi volas.» Li faris tiel, kaj li faris bone.
II.--La membroj kaj la stomako.
Pri kelkaj punktoj reĝa potenco Similas al homa stomako. Se fartas Malbone ĝi, tuta la korpo malsanas.
Lacaj penadi por ĝi, la membroj Decidis vivi nobelsinjore, Senfare, kiel moŝt' la stomaka. «Ĝi, diris ili, de la aero, Kiel ni, vivu. Ni ĉiuj ŝvitas, Penas simile al portaj bestoj; Por kiu? Por ĝi, sed por ni sen profito. Per nia zorgado ni nutris ĝin solan; Ni ĉesu labori, laŭ ĝia ekzemplo.» Tuj senprokraste ĉesas la manoj Preni, la brakoj agi, la kruroj Marŝadi; ĉiuj al la stomako Ekdiris, ke sian nutraĵon ĝi serĉu. Tian eraron ili tre baldaŭ Bedaŭris, senfortaj tuj ekfariĝante; La sango ne plu renoviĝis en koro; La membroj suferis; fortec' detruiĝis. Per tio vidis la ribelantoj, Ke la senokupa ŝajnanto laboras Pli ol ili por la komuna profito.
Ĝi povas figuri la reĝan potencon, Ĉar ĝi egalparte ricevas kaj donas. Por ĝi laboras ĉiu kaj el ĝi Ĉiu nutraĵon sian eltiras. Ĝi al laboristoj donigas salajron, Ĝi pagas juĝistojn, riĉigas vendistojn, Defendas plugistojn, elnutras soldatojn, Disdonas milloke donacojn sennombrajn, Provizas sola tutan la regnon. Ĝin Menenio komprenigis. De la senato volis disiĝi La popolamaso, dirante, ke sola Ĉi tiu posedas potencon, trezorojn, Honorojn, dum al ĝi nur restas malbonoj, Tributoj, impostoj, militaj klopodoj. Ekster la muroj staris l' amaso Kaj landon alian intencis serĉadi. Sed Menenio al ĝi elmontris, Ke ĝi similas al homaj membroj, Kaj per apologo de ĉiuj konita, Al ĝia devo ĝin rekondukis.
III.--La lupo fariĝinta paŝtisto.