Elektitaj fabloj de J. de La Fontaine
Part 2
Kiam Krezus vidis lin, li miris, ke persono tiel malforta estis tiel malhelpinta al li. «Kio do! jen estas tiu, dank' al kiu oni kontraŭstaras miajn volaĵojn!» ekkriis li. Ezopo sin ĵetis al liaj piedoj: «Homo ia, li diris, kaptadis akridojn; cikado troviĝis sub lia mano. Li estis jam mortigonta ĝin kune kun la akridoj: «Kion mi faris al vi? ĝi diris al ĉi tiu homo: mi ne mordetas viajn grenojn; mi ne kaŭzas ian domaĝon al vi; ĉe mi vi trovos nur la voĉon, kiun mi uzas tre senkulpe.» Granda reĝo, mi estas simila al ĉi tiu cikado: nur la voĉon mi havas kaj ĝin mi ne uzis por ofendi vin.» Krezus, tuŝite de admiro kaj de kompato, ne sole lin pardonis, sed, pro sia ŝato al Ezopo, li ne maltrankviligis la Samoslandanojn.
En la tiama tempo, la Frigilandano verkis siajn fablojn, kiujn li lasis al la reĝo de Lidilando, kaj li estis sendita de li al la Samoslandanoj, kiuj al li donis grandajn honorojn. Al li venis ankaŭ la deziro vojaĝi kaj iri tra la mondo, interparolante pri diversaj aferoj kun tiuj, kiujn oni nomis filozofoj. En fino li akiris grandan influon ĉe Licerus, reĝo de Babilono. La tiamaj reĝoj alsendadis unuj al la aliaj problemojn por solvi pri ĉiuspecaj objektoj, kun kondiĉo doni tributon aŭ depagon, laŭ tio se oni respondis bone aŭ malbone al la demandoj proponitaj. Ĉe tiuj okazoj, Licerus, dank' al la helpo de Ezopo, ĉiam venkadis, kaj fariĝis glora inter la aliaj, tiel per solvado, tiel per proponado de problemoj.
En tiu tempo, nia Frigilandano edziĝis, kaj, ĉar li ne havis ian naskiton, li filigis junulon el nobla naskiĝo, nomatan Enus, kiu lin pagis per maldankeco. Ĝin sciiĝinte, Ezopo lin forpelis.
Ĉi tiu, por sin venĝi, falsis leterojn per kiuj ŝajnis, ke Ezopo interkomuniĝis kun la reĝoj konkurantoj de Licerus. Tiu ĉi, konvinkita per la sigelo kaj la subskribo de ĉi tiuj leteroj, ordonis al unu el siaj oficiroj, nomata Hermipus, mortigi la perfidan Ezopon, sen serĉado de pli grandaj pruvoj. Tiu ĉi Hermipus, estante amiko de la Frigilandano, al li savis la vivon, kaj, nesciate de ĉiuj, lin nutris longe en tombo, ĝis Nektenabo, reĝo de Egiptlando, konvinkite, ke Ezopo mortis, kredis, ke li povos fari Licerus'on sia depaganto. Li kuraĝis lin elvoki al vetbatalo, dirante, ke tiu ĉi ne povos alsendi arĥitekturistojn kapablajn konstrui turon en la aero, kaj samtempe homon ian pretan respondi al demandoj ĉiuspecaj. Licerus leginte la leterojn, ilin konigis al la plej lertaj de sia regno, sed ĉiuj staris senrespondaj; tial la reĝo bedaŭris Ezopon. Tiam Hermipus al li diris, ke tiu ĉi ne estas mortinta, kaj lin venigis. La Frigilandano estis tre bone akceptita, sin senkulpigis kaj pardonis al Enus. Pri la letero de la reĝo de Egiptujo li nur ridis kaj sciigis, ke li alsendos en printempo la arĥitekturistojn kaj la respondonton al ĉiuspecaj demandoj. Licerus redonis al Ezopo ĉiujn liajn bienojn kaj al li liverigis Enus'on por fari kun li kion li volos. Ezopo lin akceptis kiel sian naskiton, kaj, anstataŭ lin puni, al li rekomendis honori la diojn kaj la princon; fariĝi terura por la malamikoj; bone agi kun sia edzino, tamen ne malkovrante al ŝi siajn sekretojn; paroli malmulte kaj forpeli la babilemajn; ne senkuraĝiĝi pro malfeliĉo; pripensi pri la estonteco, ĉar pli bone estas riĉigi la malamikojn per sia morto, ol ĝeni la amikojn dum sia vivo; precipe ne envii la feliĉon nek la virtojn de aliaj, ĉar per tio oni malutilas al si mem. Enus, tuŝite de tiaj admonoj kaj de la boneco de Ezopo, kvazaŭ ia sago estus eniĝinta en lian koron, mortis post malmulte da tempo.
Rilate al la vetbatalo de Nektenabo, Ezopo elektis aglidojn kiujn--ĝi estas malmulte kredebla--li instruis porti aparte en la aeron korbon, en kiu kuŝis juna infano. En la printempo sekvanta, li foriris Egiptujon kun tiuj ĉi preparaĵoj, alportante grandan admiron kaj sciemon pro sia intenco al la popoloj, ĉe kiuj li trapasis. Nektenabo, kiu estis alsendita la enigmon, nur tial ke li kredis al la morto de Ezopo, treege surpriziĝis de lia alveno. Ĝin li ne atendis, kaj ja li neniam estus elvokinta Licerus'on al tia vetbatalo, se li estus kredinta, ke vivas Ezopo. Li demandis, ĉu la Frigilandano alkondukis la arĥitekturistojn kaj la respondonton. Ezopo diris, ke la respondonto estas li mem kaj ke li vidigos la arĥitekturistojn, kiam li estos sur la loko. Oni eliris en la kamparon, kie la agloj levis aeren la korbojn kun la junaj infanoj ekkriantaj, ke oni donu al ili morteron, ŝtonojn kaj lignon. «Vi vidas, diris Ezopo al Nektenabo, mi trovis la laboristojn, vi al ili liveru materialojn.» Nektenabo konfesis, ke Licerus estas la venkinto. Li tamen proponis al Ezopo la jenon: «Mi havas ĉevalinojn en Egiptujo, kiuj aŭdas la blekon de la ĉevaloj estantaj apud Babilono. Kion vi povas respondi al tio?» La Frigilandano prokrastis sian respondon ĝis la morgaŭa tago, kaj kiam li estis reveninta al la domo, li ordonis al infanoj kapti katon kaj konduki ĝin tra la stratoj, ĝin batante. La Egiptoj, kiuj adoras tiun ĉi beston, estis treege skandalitaj de tia maniero agi kun ĝi. Ili ĝin fortiris el la manoj de la infanoj, kaj iris plendi al la reĝo. Oni venigis la Frigilandanon antaŭ li. «Ĉu vi ne scias, ke tiu ĉi besto estas unu el niaj dioj? Kial do vi agas tiel kun ĝi?»--Tial ke ĝi ofendis Licerus'on, ĉar, la lastan nokton, ĝi sufokis unu treege kuraĝan el liaj kokoj, kiu kantadis je ĉiuj horoj.--Vi mensogas, rediris la reĝo; ĉu povas esti, ke tiu ĉi kato faris en tiel malmulte da tempo tiel longan vojaĝon?--Kaj ĉu povas esti, respondis Ezopo, ke viaj ĉevalinoj aŭdas de tiel malproksime niajn ĉevalojn blekantajn?»
Post tio la reĝo venigis el Heliopolis kelkajn personojn lertspritajn kaj klerajn pri la enigmaj demandoj. Li al ili donis grandan festenon, al kiu li invitis la Frigilandanon. Dum la manĝo, ili demandis Ezopon pri diversaj aferoj, kaj inter aliaj pri la jena: Estas granda templo apogita sur kolono ĉirkaŭita de dekdu urboj; ĉiu el ili havas tridek arkokolonojn, kaj ĉirkaŭ tiuj ĉi arkokolonoj promenas unu post la alia du virinoj, la unu blanka kaj la alia nigra. «Al tia demando, diris Ezopo, eĉ la malgrandaj infanoj povus respondi. La templo estas la mondo; la kolono--la jaro; la urboj--la monatoj; kaj la arkokolonoj--la tagoj, ĉirkaŭ kiuj promenadas alterne la tago kaj la nokto.»
La tagon morgaŭan, Nektenabo kunvenigis ĉiujn siajn amikojn: «Ĉu vi, li diris, toleros, ke duonhomo, ke malbelformulo faros, ke Licerus gajnos la premion kaj mi havos la konfuziĝon kiel lotaĵon.» Unu el ili havis la ideon peti Ezopon, ke li faru al ili demandojn pri aferoj, pri kiuj ili neniam aŭdis.
Ezopo skribis kontrakton, per kiu Nektenabo konfesis ŝuldi du mil talentojn al Licerus. La kontrakto estis metita en la manojn de Nektenabo tute sigelita. Antaŭ ol oni ĝin malfermis, la amikoj de la princo certigis, ke la afero enhavita en ĉi tiu skribaĵo estas konita de ili. Kiam oni estis malferminta ĝin, Nektenabo ekkriis: «Ĝi estas la plej granda malveraĵo en la mondo; mi prenas kiel atestantojn vin ĉiujn tiom, kiom vi estas.--Vere estas, diris ili, ke neniam ni aŭdis pri tio.--Mi do, rediris Ezopo, respondis al via demando.» Nektenabo lin resendis kun multe da donacoj por li kaj por lia mastro.
... El la ĉefaj urboj kie li haltis, Delfo estis unu. La Delfanoj lin aŭskultis volonte, sed ne donis honorojn al li. Ezopo, ofendita de tia malŝato, ilin komparis al bastono naĝanta sur la ondo; oni imagas de malproksime, ke ĝi estas io grandega; de proksime oni vidas, ke ĝi estas nenio. La komparon li pagis multekoste. Efektive la Delfanoj pro tio sentis tian malamon kaj tian deziron de venĝo--aliparte ili timis esti mallaŭditaj de li--ke ili decidis forrabi al li la vivon. Por bone sukcesi, ili kaŝis en liajn vestojn unu el siaj sanktaj vazoj, konvinkite, ke per tia rimedo ili pruvos, ke li estas kulpa je ŝtelo kaj malpiegaĵo, kaj tiamaniere oni lin kondamnos al la morto.
Kiam li estis foririnta de Delfo kaj preninta la vojon al Focidlando, la Delfanoj alkuris kiel homoj en granda embaraso. Ili kulpigis lin, ke li rabis ilian vazon. Ezopo ĝin neis kun ĵuroj; oni serĉis en liaj pakaĵoj kaj la vazo estis trovita. Malgraŭ ĉio, kion povis diri Ezopo, oni kun li agis kiel kun krimulo malnoblega. Li estis rekondukita Delfon, ŝarĝita de katenoj, metita en malliberejon, kaj poste kondamnita esti deĵetita de altaĵo. Neniel al li utilis sin defendi per siaj kutimaj armiloj kaj rakonti siajn apologojn: la Delfanoj ilin mokis.
«La rano, li diris al ili, invitis la raton viziti ĝin. Por ke tiu ĉi povu trairi la ondon, la rano aligis ĝin al sia piedo. Tuj kiam la rato estis sur la ondo, ĝi volis ĝin altiri funden, kun intenco ĝin dronigi kaj el ĝi fari manĝon. Dum la rato baraktis sur la ondo, rabobirdo ĝin ekvidis, rapidis sur ĝin kaj forportinte ĝin kun la rano, kiu ne povis sin disigi, ĝi manĝis unu kaj la alian. Tiamaniere, Delfanoj abomenaj, iu pli potenca ol vi min venĝos: mi pereos, sed vi pereos ankaŭ.
Kiam oni kondukis lin al la ekzekuto, li trovis rimedon por forkuri, kaj eniris en malgrandan templeton dediĉitan al Apolo. La Delfanoj lin eltiris el ĝi: «Vi malrespektas tiun ci rifuĝejon, li diris, tial ke ĝi estas malgranda templeto; sed tago venos kiam via malboneco ne trovos rifuĝejon sendanĝeran, ne eĉ en la temploj. Tiel al vi okazos kiel al la aglo, kiu, spite la petoj de la skarabo, forportis leporon kiu estis rifuĝinta ĉe ĝi: la posteularo de la aglo pro tio estis punita ĝis ĉe la brusto de Zeŭso.» La Delfanoj, malmulte tuŝite de ĉiuj tiuj ekzemploj, lin deĵetis de altaĵo.
Malmulton da tempo post lia morto, pesto fortega multanombre pereigis la Delfanojn. Ili demandis la orakolon, ĉu per ia rimedo ili povos kvietigi la koleron de la dioj. La orakolo respondis, ke ili ĝin kvietigos nur sole se ili elpagos sian krimegon kaj kontentigos la ombranimon de Ezopo. Tuj piramido estis konstruita. Ne sole la dioj montris kiom tia krimo al ili malplaĉas; sed la homoj ankaŭ venĝis la mortigon de sia saĝulo. Efektive la Grekoj alsendis komisarojn per serĉadi la mortigintojn kaj ilin punis severege.
[4] Oni scias ke tiu ĉi verketo estas teksaĵo da legendoj kaj fabeloj pli aŭ malpli verŝajnaj, sed preskaŭ tiel konitaj kiel la fabloj mem.
[5] Monaĥo greka kiu verkis la biografion de Ezopo.
FABLOJ
DE
J. DE LA FONTAINE
Al lia moŝto la princa.
Mi kantas keroulojn kreitajn de Ezopo, De kiuj l' historio, se eĉ nur imagita, Veraĵojn kun utilaj instruoj konigadas. En mia libro ĉio parolas, eĉ la fiŝoj, Kaj tia parolado konvenas al la homoj, Ĉar mi la bestojn uzas por homojn instruadi.
LIBRO I
I.--La cikado kaj la formiko.
Cikado kantadinte Someron tutan, Troviĝis senproviza Ĉe l' veno de l' malvarmo: Nenia plu peceto Da muŝo aŭ vermeto. Ĝi iris tre malsata Proksimen al formiko, Petante, ke ĝi pruntu Grenerojn por vivadi Ĝis nova la somero. «Per mia best-honoro, Ĝi diris, al vi tutan La sumon kun procento Mi pagos post la vintro.» Sed estas ne pruntema Formiko: tio estas Malbono lia sola. «Vi, kion do faradis, Ĝi diris, dum varm' estis? --Tra l' nokto kaj tra l' tago, Kantadis mi senĉese. --Vi kantis! mi tre ĝojas; Nun iru do dancadi.»
II.--La korvo kaj la vulpo.
Sinjoro korv', sur arbo sidante, En sia beko tenis fromaĝon. Per la odoro vulp' allogite, Tiele al li parolis: «Bonegan tagon, moŝto la korva! Ho! kiel gracia kaj bela vi ŝajnas! Mi ne mensogas: se voĉon Al la plumaro similan Vi havas, vere el la loĝantoj De la arbaretoj vi estas Fenikso». Aŭdinte, la korvo tremetas pro ĝojo, Kaj sian belan voĉon por montri, Ĝi larĝe sian bekon malfermas, Kaj lasas fali sian kaptaĵon. La vulpo ĝin prenis kaj diris: «Sinjoro, Eksciu vi, ke vivas flatisto Per helpo de kiu lin volas aŭskulti; Sendube fromaĝon ĉi tio meritas.» Konfuza kaj tre hontanta, Ĵuris la korvo, sed tro malfrue, Ke de nun neniu ĝin trompos tiele.
III.--La rano kaj la bovo.
Raneto bovon ekvidis Ŝajnantan al ĝi belkreska. Ĝi, kiel oveto apenaŭ diketa, Ĵaluze penadas, kaj sin plilarĝigas, Kaj sin plilongigas, por ke la bestegon Dike ĝi povu egali; Kaj poste ĝi diris: «Rigardu, fratino, Ĉu tio sufiĉas? Ĉu mi jam sukcesis? --Ne--Sed nun?--Neniel--Mi fine egalas? --Ne, tute ne.» La besto maldika Ŝvelis tiele, ke ĝi elkrevis.
Multege da homoj ne estas pli saĝaj: Malriĉa penadas imiti riĉulon; Princo senpova havas kortegon; Volas markizo havi palacon.
IV.--La du muloj.
Du muloj vojiris, la unu avenon, L' alia la monon de l' fisko portante. Ĉi tiu, fiera de ŝarĝ' tiel bela, Marŝis levante la kapon Kaj tintigante sian tintilon. Sed jen rabistoj alvenas, Kiuj, la monon ŝteli volante, Sin tuj sur la mulon de l' fisko surĵetas, Kaj ĝin per la brido haltigas perforte. La mulo sin defendante Bategojn ricevis: ĝi plendas, ĝi ĝemas: «Ĉu tian, ĝi diras, meritis mi sorton? Tiu ĉi mulo, kiu min sekvas, El la danĝero sin mem eltiris, Sed en ĝin mi falas, kaj jam ekpereas, --Amiko, diris ĝia kunulo, Ne ĉiam utilas altrangon okupi; Se, kiel mi, vi mem estus Servinta nur mueliston, Vi nun ne estus tiel malsana.
V.--La lupo kaj la hundo.
Lupo nur ostojn havis kaj felon, Ĉar akurate gardis la hundoj. Jen tiu ĉi lupo renkontas korthundon Tre belan, brilharan kaj ankaŭ tre fortan, Kiu tra kampoj vagadis. Ataki ĝin kaj pece disŝiri Sinjoro lupo tute deziris; Sed bataladi estis necese, Kaj tiel forta kaj granda Estis la besto, ke ĝi tre povis Sentime sin mem defendi. Tial humile sin proksimiĝas La lupo, komencas interparoladon, Kaj laŭdas ĝin pro la ĝia Bonstato kiun ĝi tute miras. «Bela sinjoro, diris la hundo, Vi, kiel mi, grasa fariĝi nun povas. Lasu l' arbarojn, al mi vi kredu; Ĉar tie estas viaj la fratoj Malĝojaj, mizeraj, senhavaj vagistoj, Kiujn atendas mort' pro malsato. Ĉar kio estas certa por lupoj? Neniam facila, sentima festeno; Nenio sen batalado. Min sekvu: vivadon pli bonan vi havos. --Sed, lup' diris, kion faradi mi devos? --Ho! preskaŭ nenion, respondis la hundo; Forpeli la homojn portantajn bastonon Kaj petadantajn almozon, Flatadi domanojn, la mastron karesi, Kaj estos via salajro Multege da bonaj kaj sukaj manĝaĵoj: Restaĵoj de kokoj, restaĵoj de ŝafoj, Kaj ankaŭ multaj dolĉaj karesoj.» Jam feliĉaĵon la lup' imagas Kiu ĝin dolĉe plorigas. Irante, la kolon de l' hundo ĝi vidis Senharan--«Sed kio ĝi estas, ĝi diris? --Nenio--Tamen?--Ho! bagatelo! --Pli klare diru--La ĉirkaŭkolo, Per kiu estas mi alligata, Kion vi vidas eble ekkaŭzis. --Ligata! rediris la lupo, libere Ĉu vi ne kuradas?--Ne, sed ĝi negrava. --Mi tiel grava ĝin taksas, Ke viajn festenojn mi tute ne volas, Kaj pro tiela prezo trezoron Mi certe ne volus.» Ĉe tiuj ĉi vortoj, La lupo forkuris kaj kuras ankoraŭ.
VI.--La bovino, la kaprino kaj la ŝafino kuniĝitaj kun la leono.
Bovino, kaprin' kaj fratino ilia Ŝafin' kuniĝis iam kun forta Leon', grandsinjoro de la ĉirkaŭaĵo, Kaj faris komunaj profitojn kaj perdojn. Jen cervo kaptiĝis en ret' de l' kaprino. Ĝi alvenigis siajn kunulojn. Ĉe l' veno ilia, per l' ungoj kalkulis Tuj la leon' kaj diris: «Ni estas Kvar por partopreni en tiu ĉasaĵo.» Ĝi tiam kvarpece distranĉis la cervon Kaj prenis por sia la moŝto la parton Unuan, dirante: «Ĝi estas por mi mem, Ĉar mi nomata estas leono; Al mi apartenas la dua per rajto De ĉiuj konita, la rajt' de l' plej forta; Estante pli pova mi volas la trian; Se unu el vi tuŝos la kvaran; Mi tuje ĝin mortsufokos.»
VII.--La bissako.[6]
Zeŭs' iam diris: «Antaŭ la mia Moŝto ekstaru ĉiuj vivantoj. Se iu ne estas kontenta je sia Korpformo, li povas ĝin diri sentime; Mi lian korpon aliformigos. Vi venu, simio, ĉar rajt' estas al vi Paroli unue. Ĉi tiujn do bestojn Rigardu; iliajn belformojn kun viaj Komparu; ĉu vi nun estas kontenta? --Mi, kial ne? diris ĝi; ĉu do ne havas Mi kvar piedojn kiel l' aliaj? Neniam kritikis mi mian portreton. Sed frat' mia, l' urso, ja estas fuŝita: Konsilas mi ĝin sin neniam pentrigi.» La urso alpaŝis--sendube ĝi plendis-- Kontraŭe: ĝi sian korpformon tre laŭdis, Kaj la elefanton kritikis, dirante, Ke estus bone fari pli longa La ĝian voston, iom eltranĉi El ĝiaj oreloj kaj aliformigi Ĉi tiun masegon malbelan kaj pezan. La elefanto, kvankam prudenta Bestego, ne pli saĝe parolis, Ĝi trovis ke, laŭ opinio la ĝia, Moŝto balena estas tro dika. Formik' mallongecon al pulo riproĉis, Kredante, ke estas ĝi granda koloso. Zeŭs' ilin forsendis je si mem kontentajn Kaj unujn l' aliajn interkritikintajn. Sed pli malsaĝa estis ankoraŭ La gento la homa. Ĉar ĉiuj ni, linkoj Por la aliaj, talpoj por ni mem, Ni ĉion al ni, al aliaj nenion Pardonas. Ne per sama okulo Nin kaj l' aliajn ni vidas. La Mondkreinto kreis nin ĉiujn Bissakportantoj: postan la poŝon Li faris por niaj difektoj, l' antaŭan Por la difektoj de l' homoj aliaj.
[6] Bissako (bis-sako) = sako kun du poŝoj.
VIII.--La hirundo kaj la birdetoj.
En siaj vojaĝoj hirund' estis multon Lerninta: kiu multon vidadis, Povas pri multo memori. Ĉi tiu sciis antaŭsentadi La fulmotondron eĉ plej malgrandan, Kaj antaŭ ol ĝi estis krevonta, Ĝin ĝi anoncis al la maristoj. Okazis, ke kiam kanabo semiĝas, Ĝi vidis plugiston kovrantan per semo Multege da sulkoj. «Ĝi al mi ne plaĉas, Ekdiris ĝi al la birdetoj; mi povos Forflugi aŭ vivi en lok' malproksima; Sed kion vi faros? Ĉu vidas vi manon Tra la aero travojirantan? Nu! tio, kion ĝi nun disŝutas, Al vi mem tre baldaŭ pereon alportos; Ĉar ĉe l' somera tempo naskiĝos Kaptiloj por vin envolvi, Aŭ retoj por vin ekkapti; Per unu vorto, multaj maŝinoj Por vin ĉu mortigi, ĉu malliberigi. Atentu! minacas la pat' aŭ la kaĝo; Tial do, al mi vi kredu, Ekmanĝu tiun ĉi semon.» La birdoj ĝin mokis, ĉar ili tra l' kampoj Trovis tro bonan paŝtaĵon. Kiam verdiĝis la kanabejo, Hirund' diris: «Herbon post herbo elŝiru Kion produktis tiu ĉi semo La malbenita, alie Certega estas via pereo.» --Malbonaĵ-profeto kaj babilemega! Ĉiuj ekkriis, belan oficon Al ni vi trudas! Pli ol mil birdoj Estus necesaj por senherbigi Tiun ĉi tutan kantonon.» Kiam kanabo plenmaturiĝis, Hirundo aldonis: «Ĝi estas ne bona; Sem' malutila frue grandiĝas. Sed, ĉar ĝis nun oni min kredis neniel, Tuj kiam vi vidos, ke tero de semo Kovriĝos, kaj ke la vilaĝanoj Ne sin okupante je siaj la grenoj, Faros militon al la birdetoj; Tuj kiam kaptiloj kaj retoj ekkaptos La birdojn, de loko al loko ne flugu, Restadu en hejmo, aŭ flugu fremdlanden; Imitu l' anasojn, koturnojn aŭ gruojn; Sed, kiel ni, vi ne povas Transpasi l' ondojn kaj la dezertojn, Nek al aliaj mondoj alflugi. Por vi do rimed' sola estas senriska: En kavon de muro vin mem tuj enfermu.» Jen la birdetoj, lacaj ĝin aŭdi, Ĉiuj ekpepis tiel konfuze Kiel Trojanoj, kiam Kasandro La buŝon nur ekmalfermis. La sama sorto ilin atingis, Ĉar sklavoj fariĝis sennombraj birdetoj.
Ni sekvas nur niajn la proprajn instinktojn, Kaj la malbonon ni nur atentas Kiam ĝi estas veninta.
IX.--La urbrato kaj la kamprato.
Gastama urborato, En manier' afabla, Invitis kamporaton Al bonaj manĝrestaĵoj.
Sur Turkan tapiŝeton Metiĝis la manĝaro. Nur Dio scias kiom Elĝojis la du fratoj!
La manĝo estis bona Kaj granda l' apetito; Sed iu ilin ĝenis, Dum ili ĝoje manĝis.
Ĉe l' pordo de la ĉambro Ekaŭdis ili bruon. Urbrato tuj forkuras; Amiko ĝia sekvas.
Sed jen la bruo ĉesas; Revenas tuj la ratoj, Kaj diras la urbano: «Ni finu la rostaĵon.
--Ne, diris la alia; Vi morgaŭ al mi venu; Vi tie ja ne trovos Festenon tute reĝan;
Sed ĝenas min nenio; Sentime mi manĝadas. Adiaŭ: for plezuron, Se timo ĝin malhelpas!»
X.--La lupo kaj la ŝafido.
Tro ofte triumfas la vol' de pli forta. Tion per fablo ni pruvos.
En akvo kuranta ektrinkis ŝafido; Alvenis la lupo, serĉante ĉasaĵon Kaj pro malsato tien allogite. «Kial la akvon ci malpurigas? Kolere diris la besto: Al mi ci pagos cian sentimon. --Sinjoro, diris la ŝafideto, Ne koleriĝu la via moŝto; Sed volu vi konsideri, Ke en la fluo je dudek paŝoj Pli sube ol vi mi min sensoifigas, Kaj sekve vian trinkaĵon Mi malpurigi tute ne povas. --Ĝin ci malpurigas, respondis la lupo, Kaj ci min kritikis la jaron pasintan. --Sed kiel, rediris la ŝafo, ĝin fari Mi povis? Mi tiam ne estis naskita: Mi suĉas ankoraŭ la mian patrinon. --Se ci ne povis, frat' cia faris. --Mi fraton ne havas--El ciaj parencoj Unu do faris, ĉar min ne multe Indulgas vi mem, kaj paŝtitoj kaj hundoj. Nun, kiel oni diris, min venĝi Mi devas.» Tuj ĝi la ŝafidon forportis Kaj manĝis sen ia riproĉ' konscienca.
XI.--La ŝtelistoj kaj la azeno.
Azenon ŝtelinte sin interbatadis Du sentaŭguloj: unu ĝin gardi Volis, l' alia volis ĝin vendi. Dum la pugnobatoj flugetis, kaj penis La du ŝtelistoj sin mem defendi, Alvenas tria rabisto, Kiu la beston forkaptas.
L' azeno estas ofte provinco, Kiun envias iaj regnestroj, Ĉu Turka, Hungara, ĉu eĉ Transsilvana, Kaj multajn aliajn mi povus elnombri, Tiom da tiaj princoj troviĝas! Sed ofte l' akiro ne estas por ili, Ĉar ilin kvara princo pacigas, Prenante por si mem l' azenon ŝtelitan.
XII.--La Morto kaj la malfeliĉulo.
Senĉese ia malfeliĉulo Al help' alvokis la Morton. «Ho Mort'! kiel bela, li diris, vi ŝajnas! Tuj venu fini mian mizeron.» Venante la Mort' kredis lin kontentigi. Ĝi puŝas la pordon, eniras, sin montras: «Ho! kion mi vidas? for tian objekton! Li diris, ho! kiel ĝi estas malbela, Kaj kiom al mi da terur' ĝi alportas! Ho Mort'! ne alpaŝu! Ho Mort'! tuj foriru!»
Meceno estis spritega; Li diris: «Faru min unubraka, Senkrura, podagra kaj kripla, se nur mi Vivados, mi estos sufiĉe kontenta.» Ĝin, Morto, aŭskultu kaj venu neniam.
XIII.--La Morto kaj la arbohakisto.
De multaj branĉaĵoj kovrite, sub pezo De ŝarĝ' sia kaj de la jaroj ĝemante Kaj kurbigite, arbohakisto Multpeze marŝadis kaj sian dometon De fum' nigrigitan, penadis atingi. En fino lacega pro pen' kaj doloro, Demetas li sian branĉfaskon kaj plendas Je sia sorto malfeliĉega. «Ĉu unu plezuron mi ĝuis tra l' vivo? Ĉu hom' pli malriĉa sur tero vivadas? Neniam ripozon, ne ĉiam eĉ panon Mi havas! L' edzino, l' infanoj, l' impostoj, La kreditoro kun la servuto Plenigas je zorgoj la mian vivadon.» Li vokas la Morton. Ĉi tiu tuj venas, Kaj ekdemandas, kion li volas: «Al mi, li diris, helpu reŝarĝi Ĉi tiun branĉaron: ĝi estos ne longa.»
La Mort' ĉesigas ĉian doloron, Sed ĝin neniam alvoku: Toleri suferon prefere ol morton, Estas la homa devizo.
XIV.--La vulpo kaj la cikonio.