Elektitaj fabloj de J. de La Fontaine
Part 1
ELEKTITAJ FABLOJ DE J. DE LA FONTAINE
ESPERANTIGITAJ DE G. VAILLANT
Profesoro en la liceo de Angulemo.
DUA ELDONO
PARIS LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie 79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79
1906
Tous droits réservés.
AL SINJORO L. DE BEAUFRONT
UNUA FRANCA PROTAGONISTO DE ESPERANTO
KAJ AL SIA SINDONEMA KAJ SIMPATIA KOLEGO CARLO BOURLET
TIUN ĈI VERKETON DANKE DEDIĈIS
G. Vaillant.
TABELO DE LA ENHAVO
Antaŭparolo v Vivo de Ezopo 11 Al lia moŝto la princa 23
LIBRO UNUA
I. La cikado kaj la formiko 24 II. La korvo kaj la vulpo 25 III. La rano kaj la bovo 25 IV. La du muloj 26 V. La lupo kaj la hundo 27 VI. La bovino, la kaprino kaj la ŝafino kuniĝitaj kun la leono 28 VII. La bissako 29 VIII. La hirundo kaj la birdetoj 30 IX. La urbrato kaj la kamprato 32 X. La lupo kaj la ŝafido 33 XI. La ŝtelistoj kaj l' azeno 34 XII. La Morto kaj la malfeliĉulo 35 XIII. La Morto kaj la arbohakisto 35 XIV. La vulpo kaj la cikonio 36 XV. La knabo kaj la instruisto 37 XVI. La koko kaj la perlo 38 XVII. La burdoj kaj la mielmuŝoj 39 XVIII. La kverko kaj la kano 40
LIBRO DUA
I. Kunsido de ratoj 42 II. La vulpo havanta proceson kontraŭ la vulpo antaŭ la simio 43 III. La du bovoviroj kaj la rano 44 IV. La hundino kaj ŝia kunulino 44 V. La leono kaj la muŝeto 45 VI. L' azeno ŝarĝita de spongoj kaj l' azeno ŝarĝita de salo 47 VII. La leono kaj la rato 48 VIII. La kolombo kaj la formiko 48 IX. La leporo kaj la ranoj 49 X. La koko kaj la vulpo 50 XI. La korvo volanta imiti la aglon 51 XII. La pavo plendanta al Junono 52 XIII. La leono kaj la azeno ĉasantaj 53
LIBRO TRIA
I. La muelisto, lia filo kaj l' azeno 55 II. La membroj kaj la stomako 57 III. La lupo fariĝinta paŝtisto 59 IV. La ranoj petantaj reĝon 60
ANTAŬPAROLO
Jam multaj tradukoj de la ĉefaj verkoj literaturaj, precipe _Hamleto_ de Shakespeare, _Kaino_ de Byron, _Iliado_ de Homero, _La Gefratoj_ de Göthe, _La Neĝa Blovado_ de Puŝkin, _Unua Brandfaristo_ de Tolstoï, k. t. p., elpruvis en maniero nediskutebla, ke Esperanto tre taŭgas por la literaturo. Tia rezultato estas gravega. Ĝi efektive plivastigos la kampon kaj la rolon de la nova lingvo internacia, kaj altiros pli grandan nombron da adeptoj el tiuj personoj, kiuj, ne estante komercistoj nek vojaĝantoj, povas kredi, ke malofte ili havos okazon uzadi Esperanton.
Ni do pensis, ke provante esperantigi _La Fablojn_ de La Fontaine (_La Fonten_), ni helpos al la plivastigo de la Zamenhofa lingvo kaj povos allogi al nia afero kelke da niaj samlandanoj.
Sed nun kiamaniere traduki tiujn ĉi fablojn? Per prozo aŭ per versoj rimitaj?
Certe la prozo permesas al la tradukanto sekvi la tekston pli laŭvorte kaj forlasi nenian detalon; sed ĝi estas peza, iafoje malgracia kaj la plej ofte malresponda al la fabla stilo rapida, kvazaŭ flugila, kaj kies indo konsistas ne sole en la vortoj sed ankaŭ en la ritmeco.
Per versoj rimitaj? Sed ĉe tia okazo mil malfacilaĵoj, preskaŭ nevenkeblaj, kontraŭstaras antaŭ la tradukanto. Oni sciu efektive, ke Esperanto kalkulas apenaŭ kvardek aŭ kvindek vortfiniĝojn diferencajn, dum la franca lingvo posedas almenaŭ cent kvindek da tiuj. Plie en Esperanto la substantivoj preskaŭ solaj havas la finiĝojn _o_, _on_, _oj_, _ojn_; la verboj--la finiĝojn _as_, _is_, _os_, _us_, k. t. p. Sekve preskaŭ ĉiam ia substantivo devas rimiĝi kun alia substantivo; verbo--kun verbo; nominativo, akuzativo--kun nominativo, akuzativo; tempo de estanteco--kun tempo de estanteco, k. t. p. sed ĉe la lingvo franca, la finiĝoj estas tiel multaj, ke ia vorto, kia ajn ĝi estas, povas rimiĝi kun vorto el speco la plej diferenca. Fine en Esperanto la rimo ne estas bona ĉe la vortoj multsilabaj, se ĝi ne konsistas el du silaboj samsonaj. Voli do esperantigi versaĵon francan per versoj rimitaj, ĝi estas penadi ludi sur instrumento dukorda pecon muzikan aranĝitan por violono kvarkorda.
Sed feliĉe, se Esperanto ne povas batali kun la franca poezio pri la rimo, ĝi revenĝe triumfas facile pri unu alia punkto. Ĝi efektive, dank' al sia maniero de akcentado de silaboj, povas verki versojn ritmigitajn el ritmoj la plej diversaj. Oni povas diri, ke en tiu ĉi rilato, ĝia liro posedas tiom da kordoj kiom la liroj greka kaj latina. Ĝi ja povas ankaŭ soni harmonie per versoj iambaj, troĥeaj, daktilaj, amfibraĥaj, hekzametraj, pentametraj, k. t. p.
Tia diverseco de metroj poeziaj al ni permesis traduki verse la fablojn Lafontenajn, ne deviĝante elturmenti la tekston kaj dekliniĝi malproksimen de la originalo. Dank' al la fleksebleco de tiuj ĉi metroj, ni penadis reprodukti, kiel eble plej multe, la mezuritan longecon, tio estas la saman nombron silaban de la versoj francaj.
Ni aldonas tie ĉi kelkajn mallongigitajn klarigojn pri la versofarado esperanta, por la legontoj de kiuj ĝi ne estas sufiĉe konata.
Versaĵo estas ĉiu verko skribita laŭ certa _ritmo_. Ritmo en la versoj estas harmonia kaj laŭtakta alternado de silaboj akcentitaj kaj neakcentitaj[1] en tia maniero, ke de unu akcentita silabo ĝis la alia en la elparolado pasas ĉiam egala mezuro da tempo.
Krom ritmo, versaĵo ordinare (kvankam ne ĉiam) havas ankoraŭ _rimojn_, t. e. egalsonan finiĝadon de la versoj[2].
Versaĵo povas havi rimojn (versoj rimitaj) aŭ esti sen rimoj (versoj blankaj); sed _ritmon_ ĝi _nepre_ devas havi, ĉar rimita parolo sen ritmo estas nur rimaĵo, sed ne versaĵo.
La kuniĝo de unu silabo akcentita kun unu aŭ kelkaj silaboj neakcentitaj estas nomata _piedo_.
La plej uzataj piedoj estas _troĥeo_[3] ˉ˘, _iambo_ ˘ˉ, _daktilo_ ˉ˘˘, _amfibraĥo_ ˘ˉ˘, _anapesto_ ˘˘ˉ.
Versaĵo povas esti skribita aŭ per piedoj _unuspecaj_ (ekzemple versaĵo iamba, kiu konsistas sole el iamboj, daktila, kiu konsistas el daktiloj, k. t. p.), aŭ per piedoj _miksitaj_. (En la lasta okazo, en la piedoj malplisilabaj la silaboj estas elparolataj iom pli longe, por ke ilia mezurtempo estu egala al la mezurtempo de la piedoj plisilabaj).
Ekzemploj de versoj.
1. Troĥeo:
Su̅r lă | ka̅mpŏ, | fo̅r dĕ l' |mo̅ndŏ, A̅ntaŭ̆ | no̅ktŏ | de̅ sŏ|me̅rŏ, A̅mĭ|ki̅nŏ | e̅n lă | ro̅ndŏ Ka̅ntăs | ka̅ntŏn | pri̅ l' ĕs|pe̅rŏ
(Liro de Esperantistoj, paĝo 10.)
2. Iambo:
Ĕn ni̅g|ră no̅k|tŏ tu̅|tĕ so̅|lĕ Mĭ sta̅|răs ga̅r|dŏn se̅n|păro|lĕ; Ĕra̅răs fo̅r | lă pe̅n|sŏ mi̅|ă Ăl mi̅|ă do̅|mŏ fa̅|mĭli̅|ă
(Liro p. 20.)
3. Daktilo:
Sa̅rkăs knă|bi̅nŏ kă|na̅bŏn A̅pŭd ĝăr|de̅nŏ sĭn|jo̅ră; Ŝi̅n ălaŭ̆|de̅tŏ dĕ|ma̅ndăs: «Ki̅ăl vĭ | ti̅ŏm dŏ|lo̅ră?»
(Liro p. 112.)
4. Amfibraĥo:
Ĕn me̅zŏ | dĕ no̅ktŏ, | ĕn blu̅ă | ĉĭe̅lŏ, Trăflu̅gĭs | kăj ka̅ntĭs | plĕj be̅lă | ănĝe̅lŏ. Kăj nu̅bŏj | kăj ste̅lŏj | kăj lu̅n' ĕn | ĭra̅dŏ Ăte̅ntĭs | kŭn ĝo̅jŏ | jĕ l' sa̅nktă | kănta̅dŏ.
(Liro p. 32.)
5. Anapesto:
Mĭ răko̅n|tĭs ăl ma̅|rŏ sĕnbo̅r|dă Prĭ lă gra̅n|dăj tŭrme̅n|tŏj ĕn ko̅|rŏ, Kăj pĕr bru̅|ŏ măllaŭ̅|tă dĕ l' o̅n|dŏj Ĝĭ rĕspo̅n|dĭs ăl mi̅ | kŭn făvo̅|rŏ.
(Liro p. 106.)
6. Versoj mikspiedaj:
Ĉar la reciprokaj kombinoj de diversaj piedoj povas esti tre multaj, tial ankaŭ la specoj de versoj mikspiedaj estas multaj. Ni donos tie ĉi nur kelkajn ekzemplojn:
_a_) Mikspiedaj versoj _tipaj_, en kiuj en la tuta versaĵo la kombinoj estas faritaj laŭ severe difinita _ordo_, ekzemple:
Fo̅rtĕ nĭ | sta̅rŭ|, fra̅tŏj ă|ma̅tăj, Pŏr ni̅ă | sa̅nktă | ăfe̅rŏ! Ni̅ bătă|la̅dŭ | ku̅nĕ tĕ|na̅tăj Pĕr u̅nŭ | be̅lă | ĕspe̅rŏ!
(Liro p. 7.)
Ĕn vĕspe̅r|ŏ sŏme̅r|ă || vŏjĕvo̅|dŏ kŏle̅|ră Ăl lă he̅j|mă kăste̅|lŏ răpi̅|da̅s; Ăl lă li̅|tŏ ĕdzi̅|nă || kŭn tĕru̅|rŏ sĕnfi̅|nă Lĭ ălve̅|năs,--nĕni̅|ŭn lĭ vi̅|dăs.
(Liro p. 12.)
_b_) Mikspiedaj versoj _sentipaj_. Ekzemple:
Gu̅tŏ dĕ | plu̅vŏ | ĕnfa̅lĭs | fo̅jĕ Ĕn gra̅ndăn | prŏfu̅ndăn | ma̅rŏn. Ho̅! ĝĭ | fo̅rtĕ | ĕkkri̅ĭs | mălgo̅jĕ, Vĭda̅ntĕ | lă va̅stăn | ăkva̅rŏn.
(Liro p. 70.)
La longeco de versoj povas esti:
_a_) Ĉiam _egala_. Ekzemple:
Supre staras sur la mondo La silenta kapeleto, En la valo, ĉe la fonto, Ĝoje kantas paŝtisteto.
(Liro p. 22.)
Tie ĉi la tuta versaĵo konsistas el versoj 8-silabaj;
_b_) _Tipe malegala_, se versoj de unu longeco laŭ severe difinita tipo alternas kun versoj de alia longeco. Ekzemple:
Trĕ ĉa̅rmĕ | ĝĭ lu̅mĭs, | lă su̅nŏ | răva̅ntă, Ĕn mi̅ă | dĕ vi̅vŏ | măte̅nŏ; En brusto kuraĝo kaj forto bolanta, Espero kaj kredo en pleno.
(Liro p. 23.)
En tiu ĉi versaĵo post ĉiu verso 12-silaba iras verso 9-silaba.
Ho, mia kor', ne batu maltrankvile, El mia brusto nun ne saltu for! Jam teni min ne povas mi facile, Ho, mia kor'!
(Liro p. 11.)
En tiu ĉi tuta versaĵo la versoj ripetiĝas ĝis la fino egale en la sekvanta ordo: verso 11-silaba, v. 10-silaba, v. 11-silaba, v. 4-silaba.
_c_) _Sentipe malegala._ Ekzemple:
I̅ăm lă | kve̅rkŏ | di̅rĭs ăl | ka̅nŏ: (10 silaboj) «Vĭ ha̅văs | lă ra̅jtŏn | kŭlpi̅gĭ | nătu̅rŏn: (12 silaboj) Bĭrde̅tŏ | po̅r vĭ | ŝa̅rĝ' ĕstăs | pe̅ză; (10 silaboj) Vĕnte̅tŏ, | se̅ ĕkblŏ|va̅ntĕ (8 silaboj) Ĝĭ nu̅r ĕk|sŭlki̅găs | lă su̅prŏn | dĕ l' a̅kvŏ, (12 silaboj) Lă vi̅ăn | ka̅pŏn | flĕksi̅găs. (8 silaboj)
(_Fabloj de La Fontaine, p. 40_)
Angulemo, la 26an de Aŭgusto 1903.
[1] En aliaj lingvoj oni distingas silabojn _longajn_ kaj _mallongajn_.
[2] La egalsoneco devas nepre komenciĝi de la _lasta akcentita vokalo_. Tiel ekzemple la vorto _kor'_ povas rimiĝi kun _for_, _komenco_ povas rimiĝi kun _potenco_, sed oni ne povas rimi ekzemple _veturi_ kun _fari_, kvankam ambaŭ finiĝas per _i_ kaj eĉ per _ri_.
[3] Per ˉ ni signifas silabon akcentitan kaj per ˘ silabon neakcentitan. En aliaj lingvoj tiuj ĉi signoj montras silabojn longajn kaj mallongajn.
VIVO DE EZOPO FRIGILANDANO[4]
... Ezopo estis Frigilandano, el urbeto nomata Armorium. Li naskiĝis ĉirkaŭ la kvindeksepa olimpiado, ducent jarojn proksimume post la fondo de Romo. Oni ne povas diri ĉu li estis prava danki al la naturo, aŭ ĝin kulpigi; ĉar, donante al li tre belan spriton, ĝi lin naskis malbelforma kun vizaĝo malplaĉa, apenaŭ havanta homan figuron, kaj ĝi eĉ al li rifuzis la uzadon de la parolo. Kun tiaj malbonaĵoj, eĉ se li ne estis pro sia naskiĝo difinita por esti sklavo, li ne povis ne fariĝi tia. Cetere lia animo ĉiam sin montris libera kaj sendependa de la sorto.
Lia unua mastro lin sendis al la kampoj por plugi la teron, ĉu tial ke li juĝis lin malkapabla je ia alia laboro, ĉu por formovi for si objekton tiel malĉarman. Tiam okazis, ke al ĉi tiu mastro, kiam li iris viziti sian kampodomon, kampanaro donis figojn. Li ilin trovis belaj kaj ilin tre zorge apartigis, ordonante al sia servanto, nomata Agatopus, alporti ilin al li ĉe la foriro de la bano. La hazardo volis, ke Ezopo havis aferon en la loĝejo. Tuj kiam li estis enirinta, Agatopus uzis la okazon kaj manĝis la figojn kune kun kelke da siaj kamaradoj, kaj je tiu ĉi friponaĵo li kulpigis Ezopon, ne kredante, ke ĉi tiu povos sin senkulpigi, tiel li balbutadis kaj ŝajnis idiota. La punoj kiujn uzadis la antikvuloj kontraŭ siaj sklavoj estis kruelegaj, kaj tia kulpo tre puninda. La malfeliĉa Ezopo sin ĵetis al la piedoj de sia mastro, kaj, parolante per gestoj kiel eble plej klare li povis, li komprenigis, ke li kiel favoron petas nur, ke la puno por momento prokrastiĝu. Ĉi tiun favoron ricevinte, li iris serĉi akvon varmetan, ĝin trinkis antaŭ sia sinjoro, metis siajn fingrojn en la buŝon kaj, sin vomiginte, nur ĉi tiun akvon elĵetis. Kiam li estis senkulpiginta sin tiamaniere, li konsilis, ke oni devigu la aliajn fari tiel. Ĉiuj miris, ĉar ne estis kredeble, ke Ezopo povas elpensi tian rimedon. Agatopus kaj liaj kamaradoj ne ŝajnis surprizitaj. Ili, kiel la Frigilandano, trinkis akvon kaj metis la fingrojn en la buŝon, sed evitis singardeme enigi ilin tro profunden. La akvo tamen efikis kaj videbligis la figojn ankoraŭ tute krudajn kaj tute ruĝajn. Per tia rimedo Ezopo sin savis, kaj liaj kulpigintoj estis duoble punitaj pro sia manĝegemo kaj pro sia malboneco. La tagon morgaŭan, kiam la mastro estis foririnta, kelkaj vojaĝantoj erariĝintaj--iuj diras, ke ili estis pastroj de Diano--petegis, en nomo de Zeŭso gastama, Ezopon, kiu faris sian kutiman laboron, montri al ili la vojon por iri al la urbo. Ezopo unue devigis ilin ripozi sub la ombro; poste prezentinte al ili manĝeton, li volis esti ilia gvidanto kaj lasis ilin nur kiam li estis metinta ilin sur la bonan vojon. Apenaŭ Ezopo estis forlasinta ilin, kiam pro la varmo kaj la laciĝo li ekdormis. Dum sia dormo, li sonĝis, ke la Fortuno, starante antaŭ li, lian langon malligas kaj per tia rimedo al li donacas ĉi tiun arton, kies rajte li estas nomata elpensinto. Pro tia aventuro ĝojigite, li subite vekiĝis: «Kio ĝi estas? li diris vekiĝante; mia voĉo liberiĝis; mi elparolas facile _rastilon_, _plugilon_ kaj kion ajn mi volas.» El tiu ĉi mirindaĵo okazis, ke li estis aĉetita de alia mastro. Efektive, ĉar ia servisto, nomata Zenas, kiu havis la oficon de registristo kaj de observisto de la sklavoj, estis batinta unu el ili troege pro kulpo kiu ne estis puninda tiel, Ezopo ne povis ne riproĉi lin, kaj al li minacis, ke liaj malbonaj agoj fariĝos sciataj. Zenas, por deturni la danĝeron kaj venĝi al Ezopo, iris diri al la mastro, ke ia miregindaĵo okazis en la domo: la Frigilandano retrovis, la parolon, sed la malbonulo ĝin uzadas nur por blasfemi kaj por malbone paroli pri sia sinjoro. La mastro ĝin kredis kaj eĉ plie faris, ĉar li al Zenas donis Ezopon, kun libereco agi kun li laŭ sia volo. Ia komercisto iris viziti Zenason revenintan al la kampoj kaj demandis ĉu por mono li volas provizi lin je porta besto. «Ne, diris Zenas, mi ne havas rajton fari tion; sed se vi volas, al vi mi vendos unu el niaj sklavoj.» Ĉe tiuj ĉi vortoj, li venigis Ezopon: «Ĉu, diris la aĉetanto, vi volas min moki, proponante al mi aĉeti tiun ĉi personon? Li ŝajnas felsako.» Tuj kiam la aĉetanto estis tiel parolinta, li foriris duone murmurante, duone ridante pri tiu ĉi bela objekto. Ezopo lin revokis kaj diris: «Min aĉetu sentime; mi ne estos senutila al vi. Se vi havas infanojn kriemajn kaj malbonemajn, mia vido ilin silentigos: oni minacos min al ili kiel beston.» Tiu ĉi mokaĵo plaĉis al la aĉetanto. Li do aĉetis nian Frigilandanon por tri oboloj, kaj ridante li diris: «Dioj estu laŭdataj! En vero mi ne faris grandan akiron, sed ne elpezis grandan monon.»
Inter aliaj komercaĵoj, ĉi tiu komercisto vendadis sklavojn, kaj pro tio okazis, ke irante Efezon por ilin ekvendi, li disdonis al ili, laŭ ilia ofico kaj iliaj fortoj, kion ili devis portadi por la bezonoj de la vojaĝo. Ezopo petis, ke oni atentu lian malgrandkreskon; cetere li estas novaveninto kaj oni devas agi dolĉe kun li. «Vi nenion portos, se vi volas», al li diris liaj kamaradoj. Ezopo, por montri sian kuraĝon, volis porti ŝarĝon kiel la aliaj. Oni do lasis lin elekti; li prenis la pankorbon; ĝi estis la ŝarĝo la plej peza. Ĉiuj pensis, ke li ĝin prenis pro malspriteco; sed tuj ĉe la tagmanĝo la pankorbo estis malplenigita kaj tiom malpliiĝis la ŝarĝo de l' Frigilandano. La samo okazis la vesperon kaj la morgaŭan tagon, tiel bone ke post du tagoj li marŝis senŝarĝe. Oni admiris la saĝon kaj la kalkulon de tia persono.
Siaflanke la komercisto elvendis ĉiujn siajn sklavojn, esceptinte gramatikiston, kantiston kaj Ezopon, kiujn li alkondukis Samoson por vendi. Antaŭ ol ilin konduki sur la vendoplacon, li vestigis la du unuajn kiel eble plej dece, por doni al la komercaĵo, laŭ la kutimo de ĉiu vendisto, la plej belan ŝajnon. Kontraŭe Ezopo vestiĝis je sako kaj metiĝis inter siaj du kunuloj por doni al ili pli multe da brilo. Multaj aĉetantoj sin prezentis, inter aliaj filozofo nomata Ksantus. Li demandis la gramatikiston kaj la kantiston kion ili scias fari. «Ĉion», ili respondis. Ĝi ridigis la Frigilandanon, oni povas imagi en kia maniero. Planudo[5] rakontas, ke la vidantoj preskaŭ forkuris, tiel malbele li grimacis. La vendisto postulis por sia kantisto mil obolojn, por sia gramatikisto tri mil, kaj promesis, se oni aĉetis unu el ili, aldoni Ezopon senpage. La tro granda prezo de la gramatikisto kaj de la kantisto maldecidigis Ksantuson, sed por ke li ne revenu al hejmo nenion aĉetinte, liaj lernantoj al li konsilis aĉeti ĉi tiun duonhometon, kiu estis ridinta en maniero tiel ĉarma: lin oni faros timigilo; li amuzos la vidantojn per sia mieno. Ksantus lasis sin konvinki kaj aĉetis Ezopon por sesdek oboloj. Antaŭ ol lin aĉeti, li demandis lin por kio li taŭgos, kiel li estis demandinta liajn kamaradojn. «Por nenio, respondis Ezopo, ĉar la du aliaj detenis ĉion por si mem.» La komizoj de la limdepagejo liberigis Ksantuson de la limimpostoj kaj donis kvitancon senpage.
... Ian tagon de provizvendo, Ksantus, kiu intencis regali siajn amikojn, ordonis al Ezopo aĉeti tion, kio estos la plej bona, kaj nenion alian. «Mi vin instruos, diris en si mem la Frigilandano, precizigi kion vi deziras, ne konfidante al la decido de sklavo.» Li do aĉetis nur langojn, kiujn li preparigis kun saŭcoj ĉiuspecaj: la unua manĝaĵo, la dua, la tria, ĉiuj konsistis el langoj. La invititoj laŭdis unue la elekton de tia manĝaĵo; sed fine ĝi tedis al ili. «Ĉu mi ne ordonis al vi, diris Ksantus, aĉeti tion, kio estos la plej bona?--Nu! kio estas pli bona ol la lango? rediris Ezopo. Ĝi estas la ligilo de la vivo societa, la ŝlosilo de la sciencoj, la organo de la vero kaj de la prudento: dank' al ĝi oni konstruas kaj malsovaĝigas la urbojn; oni instruas, oni konvinkas, oni regas ĉe la kolektiĝoj, oni plenumas la ĉefan el la devoj, kiu estas laŭdi la diojn.--Nu! diris Ksantus, kiu intencis lin konfuzi, aĉetu morgaŭ tion, kio estas plej malbona: tiuj samaj invititoj venos al mi, kaj mi volas alie regali ilin.»
La morgaŭan tagon, Ezopo ankoraŭ aranĝigis nur langojn, dirante, ke la lango estas la plej malbona objekto, kiu ekzistas en la mondo. Ĝi estas la patrino de ĉiuj disputoj, la nutristino de la procesoj, la kaŭzo de la malpacoj kaj de la militoj. Ĝi ja estas la organo de la vero, sed same ĝi estas la organo de la eraro, kaj, kio estas pli malbona, de la kalumnio. Dank' al ĝi oni detruas la urbojn, oni instigas la homojn al malbonaj aferoj. Ĝi vere laŭdas la diojn, sed ankaŭ ĝi blasfemas ilian potencon. Iu el la ĉeestantoj diris al Ksantus, ke vere tiu ĉi servisto estas tre utila al li; ĉar li scias kiel eble plej bone ekzercadi la paciencon de filozofo.
... Cetere, ne sole kun sia mastro, sed ankaŭ kun aliaj, Ezopo trovis okazon ridi kaj diri spritaĵojn. Ksantus estis sendita lin en ian lokon; sur vojo li renkontis magistratanon, kiu lin demandis, kien li iras. Ĉu pro distreco, ĉu pro alia kaŭzo, li respondis, ke li ne scias. La magistratano, taksante tian respondon malestimema kaj nerespekta, kondukigis lin al la malliberejo. «Ĉu vi ne vidas, li diris al la kondukantoj, ke mi bone respondis? Ĉu mi sciis, ke oni alkondukos min tien, kien mi iras?» La magistratano lin lasis foriri, kaj pensis, ke Ksantus estas feliĉa havante sklavon tiel plenspritan.
Ksantus siaflanke per tio vidis, kiel profite estas por li ne liberigi Ezopon kaj kiom da honoro donas al li la posedo de tia sklavo. Ian tagon, kiam li drinkadis kune kun siaj lernantoj, Ezopo, kiu servis ilin, vidis, ke la vinvaporoj jam plivarmigas la cerbojn de la instruatoj kaj ankaŭ de la profesoro. «La drinkado, li diris, havas tri gradojn: unue la volupton, due la ebriecon, trie la furiozon.» Oni mokis lian diron, kaj oni daŭrigis malplenigi la vinpotojn. Ksantus tiom eltrinkis, ke li perdis la prudenton kaj fanfaronis, ke li eltrinkos la maron. Ĝi ridigis la ĉeestantojn. Ksantus ree certigis tion, kion li estis dirinta, kaj vetis je sia domo, ke li eltrinkos la tutan maron, kaj kiel garantion pro la veto li donis la ringon, kiun li havis sur la fingro.
La tagon sekvantan, kiam la vaporoj vinaj estis forigitaj, Ksantus treege miris ne plu trovante sian ringon, kiun li multe ŝatis. Ezopo al li diris, ke ĝi estas perdita kaj ankaŭ la domo, dank' al la veto, kiun li estis farinta. La filozofo tre maltrankviliĝis; li petegis Ezopon trovi rimedon, por eltiri lin el embaraso. Ezopo elpensis la jenan:
Kiam alvenis la tago difinita por la plenumo de la veto, la tuta popolo de Samos alkuris al la bordo de la maro por apudesti al la honto de la filozofo. Tiu el liaj lernantoj, kiu estis kontraŭvetinta, jam triumfis. Ksantus diris al la kolektiĝo: «Sinjoroj, mi vetis vere, ke mi eltrinkos la tutan maron, sed ne la riveregojn kiuj eniras en ĝin; sekve tiu, kiu kontraŭvetis, deturnu ilian kuradon kaj mi faros tion, kion mi fanfaronis fari.» Ĉiuj miris la rimedon kiun Ksantus trovis por foriri honore el tiel malbona afero. La lernanto konfesis, ke li estas venkita, kaj petis sian instruiston al li pardoni. Ksantuson oni rekondukis al lia domo kun aplaŭdoj.
Kiel rekompencon Ezopo de li petis la liberecon. Ksantus rifuzis ĝin al li kaj diris, ke la tempo por lin liberigi ne venis ankoraŭ; se tamen la dioj ordonos, li konsentos je tio; sed li, Ezopo, devas atenti la unuan antaŭsignon, kiun li rimarkos ĉe la foriro de la loĝejo; se li estos feliĉa, se ekzemple du kornikoj antaŭ liaj okuloj sin prezentos, li havos liberecon; se li vidos nur unu, li restos sklavo. Ezopo tuj foriris. Lia mastro loĝis izole kaj kredeble ĉe loko kovrita de grandaj arboj. Apenaŭ foririnte, nia Frigilandano ekvidis du kornikojn, kiuj flugis sur la plej altan arbon. Li iris raporti pri tio ĉi al sia mastro, kiu volis vidi mem, ĉu li diras la veron. Antaŭ ol Ksantus alvenis, unu el la kornikoj forflugis. «Ĉu ĉiam vi trompos min? diris la mastro al Ezopo; oni lin vergu». Dum la frapado, oni venis inviti Ksantuson al ia festeno; li promesis alesti. «Ho ve! ekkriis Ezopo, la antaŭsignoj estas tre mensogemaj! Mi, kiu vidis du kornikojn, estas vergata; mia mastro, kiu vidis nur unu, estas invitata al edziĝa festeno». Tiu ĉi spritaĵo tiel plaĉis al Ksantus, ke li ordonis ĉesi vergi Ezopon; sed la liberecon li ne povis decidiĝi al li doni, kvankam li promesadis ĉe diversaj okazoj.
... Post kelke da tempo, Krezus, reĝo de Lidilando, anoncigis al la Samoslandanoj, ke ili devas fariĝi liaj depagantoj; alie li submetos ilin per la armiloj. La plimulto opiniis, ke oni devas obei lin. Ezopo al ili diris, ke la Fortuno prezentas du vojojn al la homoj: unu de libereco, malglata kaj dorna en la komenco, sed poste tre agrabla; la alia de sklaveco, kies komencoj estas pli facilaj sed daŭrigo netolerebla. Per tio li sufiĉe klare konsilis al la Samoslandanoj defendi sian sendependecon. Ili resendis la ambasadoron de Krezus, ne kontentiginte lian peton.
Krezus sin preparis ataki ilin. La ambasadoro al li diris, ke dum ĉi tiuj havos kun si Ezopon, li ne facile submetos ilin, pro la konfido, kiun ili havas je la saĝo de tiu persono. Krezus al ili alsendis postuli lin, kun promeso lasi al ili la liberecon, se ili liveros lin al li. La ĉefuloj de la urbo taksis ĉi tiujn kondiĉojn tre akcepteblaj kaj ne kredis, ke ilia trankvileco kostos tro kare, se ili aĉetos ĝin liverante Ezopon. La Frigilandano ŝanĝigis ilian intencon, rakontante, ke la ŝafinoj, farinte pactraktaĵon kun la lupoj, donis al ili siajn hundojn kiel garantiulojn. Kiam ili ne havis plu defendantojn, la lupoj ilin sufokis kun pli malgranda peno ol antaŭe. Ĉi tiu apologo efikis kaj la Samoslandanoj prenis decidon tute kontraŭan je tiu, kiun ili estis prenintaj. Ezopo tamen volis iri al Krezus, kaj diris, ke li estos pli utila al ili, se li ĉeestos ĉe la reĝo, ol se li restos en Samos.