Part 2
Kaj jen tiu ĉi simpatia figuro nun ree aperas antaŭ li kaj reaperas lumigita per neatendita lumo: tiu ĉi virino, montriĝas, rimarkis lin, komencantan kuraciston; kaj ankaŭ, kiel li mem, konservis lian figuron en sia memoro.... Ke tiu ĉi Karolino estas tiu sama juna banulino, kiun li renkontis en Nicco, ne povis esti ia dubo. Ĉiuj ŝiaj ecoj, prezentitaj en la letero de Siksten, jesigis tiun ĉi konvinkon. Sed se tio ĉi estas tiel--lia unua renkonto kun ŝi, povas esti, ne estis por li la lasta en la vivo.... La sorto ankoraŭ povas ilin kunpuŝi kaj proksimigi....
Tiaj pli malpli estis post la eliro de Ĉielson la revoj de la juna kuracisto, kies animo malgraŭ la fortiro per sciencoj, konservis multon da juna virga kaj poezia fajro. Malgraŭ tamen ĉio tio ĉi, li al Siksten ne respondis. En la komenco detenis lin fiereco ofendita per la esperanta teksto de la letero, kaj poste la tempo kaj la laboroj iom post iom reglatigis la impreson de la ricevitaj komunikoj--kaj la vivo ree ekfluis en la antaŭa ordo.
Pasis ankoraŭ unu semajno kaj Monblero ree trovis sur la tablo ampleksan leteron, adresitan per konata al li mano de Aŭgusto. En tiu ĉi fojo la scivoleco estis tiel forta, ke li, ne atendante la tradukinton, mem kun „Universala Vortaro“ en la manoj komencis vorto post vorto konatiĝi kun la enhavo de la letero.
En la dua letero la amiko sciigis al li inter cetera la sekvanton: Hieraŭ ni en granda societo da rajdantoj faris vetureton en arbareton, kuŝantan je kvar kilometroj de la bieno de s-ro Marei. La vetero estis belega. La profunda blua ĉielo estis semita de graciaj amasumaj nuboj, la alaŭdoj pepadis super la kampoj, alte en aero naĝadis longaflugilaj cikonioj, maldekstre de la vojo sin tiris profunda kavo, sur kies fundo kuras rapida rivereto, faranta kelkajn artajn lagetojn kun verdaj digoj kaj eterne murmurantaj muelejoj. Apud la turno la vojo fariĝis pli malvasta kaj dank’ al tio ĉi nia societo, kiu rajdis la tutan tempon per rapida troto, distiriĝis; mi montriĝis en la nombro de la lastaj rajdintoj kaj ekaperis apud Karolino, kiu rajdis sur tre maltrankvila ĉevalo kaj devis konstante ĝin detenadi. Iom da tempo ni rajdis silente, sed, alveturante al la arbareto, mia akompanantino ekrigardis min subite. (Ho, kiel bela ŝi estis en tiu ĉi tempo: la veturado sur la obstina ĉevalo ŝin tre ekvarmigis; la delikataj ŝiaj truoj de l’ nazo ektremadis kaj disbloviĝadis, sur la vangojn elpaŝis hela purpuro, kaj la okuloj bruladis de tia fajro, kian mi ĝis nun ĉe ŝi ne vidis.)
--Kio do, s-ro Siksten--turnis ŝi sin subite al mi kun demando--ĉu respondis al vi ion via amiko?
(Mi devas tie ĉi konfesi al vi, amikego, ke mi trababilis al ŝi pri ĉio, kion mi komunikis al vi en la estinta letero. Karolino estas, kvazaŭ, pli malkaŝema por mi, ol por ĉiuj siaj parencoj, kaj mi ĝuas ial ian apartan favorecon; povas esti, ke mi eraras, sed vi komprenas, ke mensogi al ŝi estas al mi tre nefacile kaj nelerte.)
--Ne--mi respondis--ĝis tiu ĉi tempo mi ne ricevis de li unu vorton.
--Nebona do estas via amiko--rimarkis ŝi, malaltigante la voĉon.--(Vi efektive povus, skribi al mi kvankam iom da linioj!)--Li tro rapide forgesas siajn konatojn--aldonis ŝi kaj en ŝia voĉo eksonis malgaja noteto.--Al kiu rilatis tiu ĉi vorto--siajn--al mi, aŭ al ŝi mem--certe mi ne povas al vi diri“....
Kiam post kelkaj tagoj al Monblero alvenis Ĉielson, li eksciis, ke la dua letero de Siksten estas jam longe tradukita, tralegita kaj eĉ estas alsendita respondo al Aŭgusto.
Je l’ kaŭzo de tiu ĉi respondo Monblero ricevis ree sekvantajn iom ekscitintajn lin liniojn.--„Mi kore dankas vin, amikego, por via letero, kiu vivigis en mi la memoron pri niaj amikaj interligoj kaj la jaroj, travivitaj sub unu tegmento, sed.... tiu ĉi letero perdiĝas vane--ne por mi, kompreneble, ho ne, ne! sed por ŝi.... vi scias, pri kiu mi parolas.... Ŝi--sed ne ŝi sola, sed ankaŭ tuta la domo de s-ro Marei--estas varmegaj esperantistoj. Tie ĉi neniu parolas alie, krom nur en esperanto, kaj la tuta korespondado, kun kiu nur oni povas, iradas en nia lingvo. Karolino estas, se vi volas, pli pedanta rilate tion ĉi, ol ĉiuj tieuloj; ŝi ofte paroladis, ke ĝis tiu tempo, ĝis nia lingvo ricevos en la civilizita mondo forton de ekzistado, ĝiaj predikistoj devas ne ellasi plej malgrandan okazon, por pruvi al la publiko ĝian utilecon kaj belecon kaj, kie oni devas, ili oferu eĉ por ĝia utilo sian hejman lingvon, ĉar tiu ĉi ofero estos tempa kaj ĝiaj fruktoj--eternaj. Kompreneble, ke mi, priskribante al ŝi vin,--kaj ŝi demandas min tre ofte kaj interesiĝas pri ĉia bagatelo pri vi--hipokritis kaj priskribis vin, kiel varmegan esperantiston. Post tio ĉi kompreneble mi ne povis montri al ŝi vian leteron, nek eĉ konfesi pri ĝia ricevo--alie mi tute malaltigus vin en ŝiaj okuloj“....
En fino de la letero staris la sekvanto:--„Ĉe ni tre ofte estadas gastoj--najbaraj bienhavantoj kun la familioj kaj junaj homoj el la urbo. En la nombro de la lastaj komencis vizitadi nin tre ofte juna Pariza artisto Ĵan Ĵoli, homo tre klera, bela, salona kaj pursanga esperantisto. Li tre malkaŝite ĉirkaŭflirtas Karolinon kaj malfacile estas diri--ĉu kun sukceso, aŭ sen ĝi. Se ĝis nun li ne atingis ankoraŭ la plenan sukceson, kiu scias, kio povas okazi en estonteco!.... Ĉar el via letero mi vidas, ke Karolino estas al vi, kiel mi ankaŭ esperis, ne tute seninteresa, mi konsilus kvankam per kio ajn sciigi pri si (plej bone, kompreneble, per letero.).... Preskaŭ ĉiutage, kiam ni renkontas nin kun ŝi en la gastoĉambro en antaŭtagmanĝa tempo, ŝi salutas min per tia ekzamenanta rigardo, en kia mi klare legadas unu kaj tiun saman demandon: Ĉu skribis ion via amiko?--Kaj jen ĝis nun mi devas delasi la okulojn, kvazaŭ mi per io ekkulpiĝis antaŭ ŝi“....
Ĉiun vesperon komencante de tiu tago, en kiu estis ricevita tiu ĉi letero, Monblero pasigis en forta ekscito, preskaŭ en maltrankvilo. Ĝis la profunda nokto en lia kabineto sonadis surda egalmezura frapado de liaj paŝoj. Kiu vidus lin en tiuj minutoj, venus al la neevitebla konkludo, ke en la fiera kaj obstina koro de la juna kuracisto fariĝas surda batalo de sentoj, decidiĝas serioza demando--ĉu humiliĝi al la cirkonstancoj, aŭ defendi siajn konvinkojn, kaj kun ili sian nedependecon. Sed videble fine la unua duono de tiu ĉi problemo venkis, ĉar en la sekvanta mateno Ĉielson estis tre agrable mirigita per la vizito de Leono kaj lia propono aliĝi al la Ligo Esperanta.
Ĉielson kompreneble akceptis lin kun eletenditaj brakoj.
--Vi devas, kara amiko,--klarigadis li al la kuracisto, doni vian „promeson“ kaj deprenadi ĝin de aliaj, kie nur prezentos sin la ebleco. Por eniri la Ligon, vi devas aboni nian gazeton „Lingvo Internacia“ kaj la „Bibliotekon“; kiel ekstera signo servu al vi stelo sur la brusto kaj malkaŝita parolado en esperanto kun ĉiuj kvankam kiom ajn sciantaj nian lingvon. Nun jam estas la tempo, kiam por esperantisto estas bezona ne sole teoria konatiĝo kun nia lingvo, sed ankaŭ plej plena praktika scio de ĝi. En nia do lingvo vi komencu tuj la plej vastan komunikiĝadon kun esperantistoj de ĉiuj landoj kaj popoloj, kvankam eĉ sciataj al vi nur el nomaroj de esperantistoj; krom tio ĉi mi konsilus al vi komunikiĝadi per nekovritaj leteroj kun noto en la lingvo de la adresato, ke la letero estas skribita en la lingvo internacia. La pli gravajn de ricevataj de vi leteroj vi povos lokadi en kiajn ajn de eŭropaj gazetoj ankaŭ kun notoj, ke viaj korespondoj estas prenitaj el la interkomunikiĝado de du esperantistoj. Al ĉiuj esperantistoj, de kia ajn stato ili estus, ĉe ni estas akceptite montri apartan gastamon kaj favoron, ĉar nia afero ne limiĝas nur per la akceptado de unu simbola lingvo, sed ĉefamaniere dekondukiĝas al frata proksimiĝo de homoj, disunuigataj per la spaco, lingvo, religio, nacieco k.c.
Jen estas en ĉefaj strekoj viaj plej unuaj estontaj ŝuldoj; kio do tuŝas la esencon de la afero--ĉar ĉio dirita antaŭe rilatas pli al la eksteraj aperoj de nia afero--mi konsilus aranĝiĝi tiel, ke laŭ ebleco ĉia apero de via vivo konsentu kun la spirito de Esperanto, laŭ ebleco ĉiam kaj ĉie faradu subtenon al nia afero, subtenon moralan kaj laŭ mezuro da fortoj ankaŭ materialan. Mi diras--laŭ ebleco--ĉar mi scias la malfortan flankon de la homa animo. Ne ĉiuj povas, kiel mi, forgesi, ke ili estas homoj, infanoj de ia lando, epoko, de ia sistemo da moroj, tradicioj, religiaj konvinkoj k.c., kaj memori nur, ke ili estas esperantistoj. Tia fortiriteco per la ideo kaj dediĉo de si tuta al la servado al ĝi estas atingebla ne al ĉiuj kaj tial mi kutimis postuladi de homoj nur la eblan al ili.... Tiamaniere, se la montritaj kondiĉoj ne estos al vi tro ŝarĝaj, tiam mi en la nomo de la tuta Ligo Esperanta varme premas vian manon kaj, alprenante vin en niajn fratajn ĉirkaŭprenojn, rapidos sciigi pri tio ĉi nian ĉefon.“
Forta premo de la mano estis elokventa respondo de la flanko de Monblero. Ne pasis ankoraŭ de tiu tempo du semajnoj, kaj nian kuraciston oni povus jam nomi finita esperantisto. La subtenata de li komunikiĝado kun Siksten ekflamigadis en li ian neklaran sed fortan senton, similan je amo, ĵaluzo kaj malespero kune. Lia tuta esenco rapidis en la familion de s-ro Marei, al Karolino, kiu, kiel idealo, kreita per sola lia fantazio, ŝajnis al li eĉ multe pli bona, ol en la priskriboj de Aŭgusto; sed la nefidado je siaj fortoj rilate Esperanton (li ĝis nun estis malkontenta je siaj progresoj) kaj la timo esti konfuzita per tia forta konkuranto kian li imagadis al si la belan esperantiston Ĵoli, konstante haltigadis liajn atencojn kaj devigadis lin kun duobla energio perfektigadi en si la lingvon kaj la sentojn de Esperanto.
Sed fine la kaliko estis transplenigita. En la mezo de Julio Monblero ricevis de la juristo ampleksan leteron, en kiu li inter cetera ellegis la sekvanton:
„Vi scias kompreneble el la gazetoj, ke en la nuna somero ĉe ni en N. estas malfermita higiena ekspozicio. Dank’ al la granda kunveturo al ni el diversaj regnoj de profesiistoj, industriistoj, kuracistoj, homoj suferantaj je diversaj malsanoj, aŭ altiritaj per aliaj celoj, nia ekspozicio havas perfekte internacian karakteron kaj prezentas tre vivan kaj multkoloran pentraĵon da tipoj, kostumoj kaj ĵargonoj. Tiun do cirkonstancon jen ekuzis, laŭ la ideo de Karolino, s-ro Marei por la propagando de nia afero en neestinte granda skalo. Dank’ al la proksima konateco kun la administratoroj de la ekspozicio, en la unua tago de la dua sezono de ĝi la ĉefa salono estis donita al la dispono de s-ro Marei, kiu aranĝis en ĝi seanson kaj poste balon de esperantistoj. Ĉiuj elspezoj fariĝis je la rimedoj de s-ro Marei; dekoracian parton administradis s-ro Ĵoli, sed la animo de tiu ĉi entrepreno estis kompreneble Karolino.
La soleno prosperis belege. Kvankam la biletoj estis disdonitaj kun granda elektemeco, sed tiel multe estis da volantaj, ke la plej granda salono de la ekspozicio ne povis enspaci ĉiujn scivolajn. La soleno malfermiĝis per la himno „Espero“, plenumita de du ĥoroj kaj granda orkestro, dismetitaj sur la balkono, sub la marmora busto de la kreinto de Esperanto. Poste s-ro Marei eklegis mallongan, sed hele pripentritan historion de nia lingvo kaj de la unuaj esperantistoj s-roj Zamenhof, Trompeter k.c. Poste ia tenoro ekkantis kun akompano de la orkestro belegan arion de Zibel el Faŭsto; poste fr-ino Kartuŝ ekdeklamis iom da fragmentoj el Demono kaj Miltono.... Sed mi ne priskribados al vi la tutan programon de la seanso, ĉar dank’ al la stenografio ĉiuj gazetoj en la sekvanta tago ripetis ĉion tion ĉi kun plej plena precizeco. Mi diros nur, ke la teksto de ĉio legita kaj kantita kun la traduko en diversaj eŭropaj lingvoj estis senkalkule disdonata al la volanta publiko, dank’ al kio tie ĉio kaj al ĉiuj estis komprenebla.... La fino inde kronis la belege ekpensitan de Karolino aferon. Kiam en la lasta numero du ĥoroj kaj orkestro ree okupis siajn lokojn antaŭ la busto de la kreinto de nia lingvo, sub la multkolora tendo el vivaj, malsekigataj per fontanoj, kreskaĵoj kaj floroj,--la ekelektrigita per ĉio antaŭira publiko, malgraŭ ke duono konsistis el homoj, nedediĉitaj ankoraŭ en nian aferon, per konsenta, plena de ravo ĥoro ekkantis la himnon „Espero“ kaj ekmontris tian animitecon, tian altan moralan humoron, ke en multaj okuloj ekbrilis briliantoj de larmoj de ĝojo kaj kortuŝeco. La homoj, fremdaj ĝis tiu ĉi tempo unu al alia, premadis al si la manojn, ĵetiĝadis reciproke en ĉirkaŭprenojn; multaj tuj tie ĉi butonumadis al sia brusto la esperantajn stelojn; multaj portadis al la iniciatoro de la soleno--s-ro Marei--siajn oferojn por nia afero.... Elizo kaj Karolino, superante ĉiujn fraŭlinojn per sia beleco kaj gracieco, kun ensorĉantaj ridetoj alprenadis ĉiujn tiujn ĉi alportojn kaj tuj tie ĉi disdonadis al la novaj esperantistoj la stelojn, ringojn, esperantajn ĉirkaŭmanojn, verdajn bandojn k.c. Entute tio ĉi estis majesta, levanta spiriton pentraĵo, al kia similan mi ĝis nun ne vidis.... Vespere en tiu ĉi sama salono estis granda balo. Laŭ pli antaŭe verkita programo la plimulto da esperantistoj kaj esperantistinoj aperis en diversaj naciaj kostumoj. Belege estis vidi la portiĝintajn en la ondoj de la muziko parojn, kunmetitajn el la reprezentantoj kaj reprezentantinoj de la klasika Italujo, floranta Hispanujo, severa Norvegujo, mirinda Hindujo, militema Germanujo, varmega Egiptujo, majesta Rusujo k.c.--sed por vi, mia amiko, la ĉefa konsistas en la sekvanto.
Karolino estis vestita kiel korsikanino; tiu ĉi kostumo tiel estis konforma al ŝia klasika belega profilo, ke ŝi decide superis ĉiujn atendojn. Ĵan Ĵoli la tutan vesperon ĉirkaŭflirtadis ŝin kaj kondukadis sian aferon tiel malkaŝite, ke li turnis sur sin universalan atenton. Kio tuŝas Karolinon, ŝia konduto (mi tutan tempon observadis ŝin) estis treege enigma. Ne forigante de si Ĵanon, ŝi tamen ne ŝajnis tute kontenta de li kaj ĉiam kvazaŭ atendadis iun aŭ ion. En la komenco de la dua duono de la balo, post la granda internacia kontraŭdanco, ŝi fariĝis tre serioza kaj enpensa. Ekuzinte paŭzon inter la dancoj, mi, movata per scivoleco, nerimarkeble alproksimiĝis al ŝi kaj demandante ekrigardis en ŝiajn okulojn--kaj en tiuj ĉi belegaj okuloj mi ellegis alarmon.
--Ni iru en la bluan kabineton--diris ŝi al mi murmurete--mi devas fari al vi gravan komunikon....
Mi humile sekvis post ŝi. Kiam ni okupis liberan kanapon, ŝi timeme rerigardis ĉirkaŭe kaj, fleksiĝinte al sama mia orelo, ekmurmuretis.
--Ĉu vi scias, s-ro Siksten, Ĵoli ĵus, en la tempo de la lasta kontraŭdanco proponis al mi sian koron kaj manon....
--Mi preskaŭ sciis tion ĉi--respondis mi, penante ŝajni trankvila.--Sed kio do el tio ĉi sekvas?
--Mi dezirus scii vian opinion pri tio ĉi.
--Mian opinion?--respondis mi sen ĝeno--mia opinio estas tia, ke, se vi demandas mian opinion, sekve vi lin ne amas kaj sekve vi devas al li rifuzi.
Karolino rigardis sur min el post la ventumilo per tia rigardo, kvazaŭ ŝi penis difini, ĉu miaj vortoj estis nur logika silogismo, aŭ rezultato de ia malica celo.
--S-ro Ĵoli--diris ŝi--prezentas belegan partion en ĉiuj rilatoj kaj, se mi turnas min al via opinio t.e. laŭ via esprimo, se mi.... ŝanceliĝas--ĝi estas kulpo de unu bone konata al vi persono, kiu, malgraŭ ĉio, min ĝis nun.... tre interesas.... Mi promesis al s-ro Ĵoli doni lastan respondon ĝuste post semajno de hodiaŭa balo, kaj nun.... mi devas per tia aŭ alia maniero ekzameni.... miajn sentojn.... al tiu.... al via amiko....
Sed en tiu ĉi loko nia parolado estis interrompita per ia eleganta esperantisto, subkurinta al Karolino kun invito al rondo de valso....“
Por Monblero tio ĉi estis tro multa. Flamigadata per la sciigoj de Siksten, li en la lasta tempo iradis kiel en haladzo; longedaŭra interna batalado inter la deziro ekvidi Karolinon kaj timo de tiu ĉi renkonto lin tre senfortigadis, li perdis internan egalpezon, forĵetis siajn okupojn kaj eĉ tre malgrasiĝis. La lasta sciigo pri Karolino elkondukis lin el rigideco; li subite decidiĝis je ĉio; estis donita al li semajno da tempo kaj oni ne povis malrapidi unu minuton.
La telegrafa metalfadeno transdonis al Siksten sekvantan sciigon:--Mi veturas en N-n. Renkontu min en la stacidomo morgaŭ je la kvara horo post tagmezo. Mi alveturos prezentiĝi al s-ro M. kaj lia familio.“
Tuj post la telegramo la unua vagonaro en la nombro de aliaj veturantoj kondukis la plej varman, sed en tiu ĉi tempo ankaŭ plej malfeliĉan esperantiston. En la stacidomo en N. Monbleron renkontis neniu. Tiu ĉi cirkonstanco iom lin mirigis, sed ne tre konfuzis. Ne haltante en la urbo, li tuj dungis veturigiston kaj direktiĝis laŭ la bone al li konata adreso en la bienon de s-ro Marei. La vojo ne montriĝis al li tiel pentraĵa, kiel prezentadis ĝin Siksten en siaj leteroj, sed Monblero malmulte turnis atenton ankaŭ sur tion ĉi kaj nur, brulante de nepacienco, senĉese peladis la veturigiston, malgraŭ ke liaj ĉevaletoj laboradis konsente kaj kuradis tre bone.
Post du horoj da veturo la veturilo de Monblero subruliĝis al la granda parko, el kies densa verdaĵo elrigardis la antaŭa flanko de la granda sinjora domo kun kurbiĝinta, kovrita per herbo tegmento kaj albatitaj fenestraj kovriloj.
La sovaĝiĝinta parko ekrigardis tre malĝoje; iam luksaj florujoj, boskoj kaj vojetoj estis kovritaj senintermanke per balaaĵa herbo. De la ĉefa pordego al la domo kondukis sole apenaŭ trabatita per la piedoj vojeto; ĉio havis la vidon de terura malpeno.
Monblero haltis kiel kolono, decide nenion en tio ĉi komprenante. El la profundaĵo de la parko subkuris al la pordego ia nudpieda maltrankviligita vilaĝano kaj, depreninte la ĉapon, komencis plifortigite salutadi la alveturinton.
--Kiel nomas sin tiu ĉi bieno?--turnis sin kun demando al li Monblero.
La vilaĝano rigardis sur lin kun antaŭa maltrankvileco en la okuloj, videble ne komprenante la demandon, kvankam laŭ la rakontoj de Siksten ĉiuj servantoj de s-ro Marei devis paroladi esperante.
--Ĉu tiu ĉi bieno apartenas al s-ro Marei?--demandis ree Monblero, sed jam en la loka dialekto.
--O, jes, jes!.... al s-ro Marei--ekrapidis la vilaĝano, salutante ankoraŭ pli malalte.
--Ĉu efektive s-ro Marei loĝas en tiu ĉi ruino? ĉu ne estas tie ĉi ankoraŭ alia bieno de li?
--Ho ne, sinjoro, pli tie ĉi estas neniaj bienoj de li; sed li mem neniam ĉe ni loĝadis. Kiam antaŭ dekdu jaroj li mem kun tuta sia familio transveturis Hungarujon, de tiu tempo ni nur tri fojojn lin vidis.... Tiu ĉi bieno estas jam eĉ vendita al ia sinjorino, kiun jen ni jam atendas du tagojn....
Monblero staris kvazaŭ ekbatita per tondro.
--Kiel? Tio ĉi estas ne ebla!.... Kion vi, azeno, babilas! kie do estas s-ro Siksten?!....
La vilaĝano repuŝiĝis post la pordegon, kvazaŭ prepariĝante en okazo de bezono forkuri en la arbetaĵojn.
--Via moŝto!.... Je Dio, mi diras al vi veran veron.... s-ro Marei ĉe ni ne estas, sed jen s-ro Siksten efektive loĝis ĉe ni laŭ la permeso de s-ro la administratoro la tutan someron. Hieraŭ vespere li ricevis ian telegramon kaj tuj rapide elveturis de ni, sed ni ne scias kien.... Li ordonis saluti vian moŝton kaj eĉ parolis, ke, se vi alveturos kaj min demandados kaj mirados, aŭ eĉ kolerados, mi estu al via moŝto tre aminda kaj singardema, ĉar al vi plaĉas estadi tre varma sinjoro.... Li lasis al via moŝto ian leteron....
--Kion, ian leteron?.... montru al mi tuj, azenego, tiun ĉi leteron!....
--Via moŝto! ĝi troviĝas tie ie en lia ĉambro....
Pala, ekscitita, Monblero puŝis la pordegon kaj per rapidaj paŝoj direktiĝis la ĉambron, en kiu loĝis la juristo; la nudapieda ĝardenisto sekvis poste kun granda singardemeco kaj el ia malproksimeco montradis la vojon.
La ĉambreto estis malgranda, preskaŭ malplena, kaj havis la rigardon de somera, fraŭla loĝejeto; sur la tablo sub la fenestro efektive kuŝis rapide skribita per krajono letereto, komunikanta la sekvanton:
„Mia kara, tre kara amiko! Kolektu ĉiujn viajn fortojn kaj eltenu la baton! Mi devis por la plenumo de donita al mi de supre komisio entiri vin en mensogan intrigon rilate la verkita de mi Karolino, kiu neniam ekzistis“....
Plu Monblero jam ne povis legi. La letereto ekglitis el liaj manoj, li falis sur seĝon kaj kovris al si la okulojn per la manoj....
--Malhonoro! honto! malnobleco! nigra trompo!.... Kaj mi, malsaĝulo, kaptiĝis per tia fiŝhoko!.... Kaj kiu trompis min, tiel kruele, tiel terure trompis!--mia kolego, mia fidela amiko, Aŭgusto!.... Ho, se li nun enfalus al mi sub la manojn, mi.... mi.... mortigus lin, kiel bruton.... Li ekvolis fari min esperantisto, ha! Tia malnoblulo!.... Kaj kio do--li atingis ja la sian. Jen mi estas jam esperantisto.... Ho, estu malbenita tiu ĉi lingvo!....
Kaj la kuracisto eksaltis de sia loko, deŝiris de si la esperantan stelon, ĵetis ĝin sur la teron kaj komencis kun furiozo bati ĝin per la piedoj....
Tiu ĉi ofendado de la ĝisnuna sia idolo kvazaŭ iom lin malvarmigis. Malfacile spirante, li sidiĝis ree sur antaŭan lokon kaj enfalis en profundan enpensecon. Li rememoris nun, ke iam li mem rakontis al Siksten pri sia renkonto en Nicco kun ia belulino kaj la juristo kredeble laŭ la ordono de Ĉielson ekuzis tiun ĉi lian rememoron. Nun, kiam la okuloj malkovriĝis, li ne povis kompreni, kiel li ne vidis la tutan artecon de la fablo, verkita de Siksten; kiel li ne vidis tion, ke nenia Karolino volus ŝanĝi la belegan partion kontraŭ nekonata homo, vidita de ŝi du-tri fojojn en strato antaŭ kelkaj jaroj; kiel ne turnis li la atenton, ke la priskriboj de gazetoj pri la Esperanta balo tre malmulte estis similaj al la komunikoj de l’ juristo, ke ekzemple la nomo de s-ro Marei ne estis dirita eĉ en unu gazeto k.t.p. La tuta falso estis nun kvazaŭ sur la manplato, kaj ĝis nun li vivis kvazaŭ kun kovritaj okuloj en ia sorĉita mondo.
La suno jam proksimiĝis al la horizonto; en la ĉambron alportadis sin malseka, parfuma bonodoro de sovaĝaj floroj, sed la kuracisto ne rimarkadis tion ĉi, daŭrigante sidi senmove sur la antaŭa loko kun la okuloj, direktitaj sur la kuŝantan apud liaj piedoj ekĉifitan stelon. Malfacile estus imagi al si pli grandan malamikon de Esperanto, ol estis nun Monblero. La propagando de Aŭgusto, komencita bone, alkondukis, dank’ al lia mallerteco, al la plej malĝojaj rezultatoj kaj por eterne pereigus la kuraciston por Esperanto, se ne unu okazo, tiu ĉi granda kreisto de la plej feliĉaj iafoje kombinoj de nia vivo.
Monblero estis subite vekita per ia neatendita bruado en la korto. Iu subveturis al la parko; aŭdiĝis ree la maltrankviligita voĉo de la ĝardenisto; iu eniris en la antaŭĉambron....
--Tio ĉi estas la malnoblulo Siksten--ekflugis en la kapo de la kuracisto; lia sango ekbolis; li premis la pugnojn kaj iris al la pordo.... Sed sur la sojlo aperis ia ĉarma ekzistaĵo. La malrektaj radioj de la subiranta suno per hela ventumilo lumigis la mirindan vizaĝon de la nekonatulino, ŝian belege skizitan talion, ŝiajn nigrajn okuletojn kaj rozajn malgrandajn manetojn....
Tio ĉi estis la nova posedantino de la bieno de s-ro Marei.
--Ĉu vi esperas, sinjoro?--eksonis la metala voĉo de la alveninta.
--Ho jes, sinjorino.... mi.... mi varme esperas! ekmurmuris la ensorĉita Monblero kaj repuŝiĝis konfuzita posten, por kovri per si sian ĉifitan stelon....
Post kvar tagoj la kuracisto kaj la fraŭlino Mario (la nova posedantino de la bieno de Marei) estis feliĉaj gefianĉoj....
Post 15 monatoj Monblero skribis al Siksten: „Plej kara amiko! Hodiaŭ matene mia kara Mario naskis al mi tre belan malgrandan esperantisteton. Ĝis la kvina jaro de sia vivo li aŭdos nenian lingvon krom Esperanto. Al Esperanto li dankas sian naskiĝon, tiel same kiel mi al Esperanto dankas mian senfinan feliĉon, kiun mi neniam akirus, se ne la lingvo Esperanto kaj via ruzo, kiun mi en unu horo de kolero malbenis kaj kiun mi de tiam ĉiutage benas el la tuta koro. Venu al ni, por rigardi la novan esperantisteton kaj partopreni en nia ĝojo. Vivu Esperanto!