El la vivo de esperantistoj

Part 3

Chapter 3 1,004 words Public domain Markdown

Nun ni devas klarigi al niaj legantoj la enigmon. La legantoj memoras, ke laŭ la komisio de Ĉielson Siksten decidis iam altiri Monbleron al Esperanto, sed neniel povis tion ĉi atingi. Li plendis tion ĉi al Ĉielson.

--Eble vi ne agas lerte? eble alia persono farus tion ĉi pli bone? demandis Ĉielson.

--Jam alia persono provis, kaj la rezultato estis ankoraŭ pli plendinda ol ĉe mi. Monblero amis varme unu fraŭlinon, kiu efektive estis tute inda je lia amo. Oni povus antaŭdiri, ke ili ambaŭ prezentos iam tre feliĉan edzan paron. Fariĝinte esperantistino, tiu ĉi fraŭlino komencis altiradi ankoraŭ Monbleron al Esperanto; sed kiam li vidis, ke ŝi estas esperantistino, li baldaŭ malvarmiĝis por ŝi, kaj nun iliaj reciprokaj rilatoj tute interrompiĝis.

--Ĉu Monblero amis ŝin efektive? Ĉu li estas kapabla ami profunde kaj ĉu vi pensas, ke en ĉiuj rilatoj, krom Esperanto, li estus feliĉa kun ŝi?

--Jes, nenio alia konfuzus ilian reciprokan feliĉon. Li eĉ mem bedaŭris, ke „tia bagatelo kiel Esperanto“ forpelis lian feliĉon, sed li estas tro fiera, por cedi.

--Ĉu vi pensas, ke li neniam povus ami Esperanton?

--Ne, mi estas eĉ konvinkita, ke li povus esti tre varma esperantisto, se.... se ni nur povus rompi lian obstinecon kaj fierecon kaj inklinigi lin fari la _komencon_. Se li unu fojon _fariĝos_ esperantisto, li estos jam ĉiam esperantisto _varmega_.

--Ha, tre bone! Ĉio estos farita! Per unu senkulpa ruzo ni atingos, ke Monblero fariĝos esperantisto kaj la disigitaj gefianĉoj estos denove kunigitaj. Lasu min agi kaj faru ĉion, kion mi diros al vi....

Ni scias jam, en kia maniero Ĉielson per helpo de Siksten ekinteresigis Monbleron por Esperanto kaj devigis lin rompi sian obstinecon. Kiam Monblero venis en la bienon de Marei kaj vidis, ke li estas trompita, li forte ekkoleris. Sed kiam li subite ekvidis tie sian jam longe ne viditan antaŭan amatinon (ĉar en la aperinta „nova posedantino“ la legantoj kredeble jam ekkonis Marion, la estintan amatinon de Monblero), la antaŭa amo fortege vekiĝis denove, tiom pli, ke Esperanto, kiu iam disigis ilin, nun jam estis ne malhelpo, sed kontraŭe, pli forta ligilo por ili. Ili baldaŭ fianĉiĝis, edziĝis, kaj ili prezentas nun unu el la plej feliĉaj paroj en la mondo.

AL NIAJ ABONANTOJ.

Financaj cirkonstancoj devigas nin bedaŭrinde interrompi la eldonadon de la „Biblioteko“. Post kelka tempo ni esperas ĝin rekomenci.

La personojn, kiuj ne pagis ankoraŭ por ĉiuj ricevitaj kajeroj de la „Biblioteko“, _ni kore petas, ke ili volu alsendi al ni la pagon._ Ĉiun abonanton, kiu ne trovas sian nomon en la malsupre presita nomaro B, ni memorigas, ke li restas ankoraŭ nia ŝuldanto.

_A._ Por la paĝoj 401–500 ni ricevis ĝis la 6 Novembro 1896 la pagon ankoraŭ de la sekvantaj personoj: Abesgns, M., Ahlberg, P., Arduin, E., Avilov, F., _de Beaufront, L._ (4 ekz.), Bjeloglazov, _Borovko, N._ (2), Borovko, S., Brych, F., da Cruz Capello, Davidenko, N., Dettling, M., Dorset, V., Englund, G., Erfurt, Forkarth, I., Fredberg, L., Frejdenberg, A., Geoghegan, R., Ĥlebnikov, V., Kofman, A., _Lemaire, R._ (2), Linden, C., Lundström, S., Magalhaes, A., Magnusson, A., _Manjkovskaja, E._ (2), _Marignonj, D._ (2), Moskovĉenko, I., Nömm, A., Nordenstreng, R., Nudelmann, Ĵ., _Ostrovski, I._ (2), Pereira, A., Pleyel, H., Pogorilko, P., Popov, K., Postnikov, F., Proĥoroviĉ, A., Raekson, I., Rakovski, S., Rosenbach, A., _Roswall, A._ (2), Samuelsson, C., Ŝĉepetilnikov, V., Semenov, A., Ŝmileviĉ, L., Smolin, M., Sokolov, V., Solomkin, S., Sutkovoj, A., _Sutkovoj, N._ (2), Svanbom, K., Tennishof, J., von Wahl, E., Wiens, H., Vladikin. F., _Vojejkov, V._ (3), Zakrĵevski, A.

_B._ Por la paĝoj 501–589 ni ricevis ĝis la 6 Novembro 1896 la pagon nur de la sekvantaj personoj: Ahlberg, P., Costa e Almeida, Andrzejewski, Avilov, F., Boĥenski, I., Blumental, A., _Borovko, N._ (2), Borovko, S., Brych, F., Burenkov, A., da Cruz Capello, _Ĉiĥaĉov, N._ (5), Davidenko, N., Dombrovski, A., Dorset, V., Eigenson, I., Eigenson, S., Englund, G., Forkarth, I., Fredberg, L., Geoghegan, R., _Gernet, V._ (10), Hübert, K., Kadik, P., Kanaloŝŝi-Lefler, F., _Kazi-Girej, N._ (2), Kofman, _Laskin, V._ (3), Lencart, S., Linden, V., Lundström, S., de Magalhaes, A., Magnusson, A., _Manjkovskaja, E._ (2), _Marignoni, D._ (2), Milevski, I., Nauman, A., Naumov, A., Nömm, A., _Ostrovski, I._ (2), Pereira, A., Pesockij, A., Pleyell, H., Pogorilko, P., Raekson, I., Rakovski, S., _Roswall, A._ (2), Ruban, A., Ŝĉepetilnikov, V., Serapio, A., _Ŝetalov, I._ (2), Sokolov, V., Ŝtalberg, G., Sutkovoj, A., _Sutkovoj, N._ (2), Svanbom, K., Tripolski, K., _Klubo Upsala_ (8), von Wahl, E., Vanjuŝin, K., Wiens. H., Vladikin, F., _Vojejkov, V._ (3), Zakrĵevski, A., Zilbernik, S.

LINGVO INTERNACIA.

Monata gazeto por la lingvo Esperanto, eldonata de la Klubo Esperantista en Upsala.

Kosto de abono por jaro: frankoj 4,25 = kronoj 3,00 = germ. markoj 3,30 = rubloj 1.50.

La gazeto „Lingvo Internacia“ estas eldonata en la lingvo Esperanto kaj enhavas: 1) sciigojn pri la sukcesoj de Esperanto en diversaj landoj, pri la novaj libroj en kaj pri Esperanto, pri internaciaj vojaĝoj kaj entute pri ĉio, tuŝanta lingvon internacian; 2) artikolojn, dediĉitajn al la gramatiko kaj vortaro de Esperanto; 3) artikolojn pri diversaj projektoj, novaj kaj malnovaj, de internacia komunikiĝo; 4) diversajn modelojn de prozo kaj poezio en Esperanto; 5) anoncojn.

La gazeton _Lingvo Internacia_ oni abonas:

en _Ameriko_ ĉe R. Geoghegan, _Tacoma_, Washington, U.S.A. „ _Francujo_ ĉe L. de Beaufront, _Epernay_, Marne. „ _Germanujo_ ĉe W. H. Trompeter, _Schalke_, Westfalen. „ _Portugalujo_ ĉe d-ro Costa e Almeida, _Rezende_. „ _Rusujo_ ĉe V. Gernet, Puŝkinskaja 44, _Odessa_.

Ĉe tiuj ĉi sinjoroj oni mendas la gazeton kaj pagas al ili la abonpagon.

En aliaj landoj oni mendas la gazeton aŭ per la poŝto aŭ rekte ĉe la redakcio, adr. _Upsala_. La monon oni plej bone alsendas per poŝta mandato.

NOTOJ DE LA TEKSTPREPARINTO

Dankon al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, kiu afable disponigis la skanitajn paĝbildojn. http://www.onb.ac.at/esperantomuseum.htm

Mispresaĵoj

┌───────┬─────────────────────┬────────────────────┐ │_Paĝo_ │ _Originala teksto_ │ _Korektaĵo_ │ ├───────┼─────────────────────┼────────────────────┤ │4 │ ne baldaŭ, kaj │ esti │ │ │ povas _esi_ │ │ ├───────┼─────────────────────┼────────────────────┤ │8 │ _tuta_ trempis sin │ tute │ │ │ en la propagandon │ │ ├───────┼─────────────────────┼────────────────────┤ │12 │ _dkedu-jara_ │ dekdu-jara │ ├───────┼─────────────────────┼────────────────────┤ │13 │ Tiun _ci_ │ ĉi │ │ │ fraŭlineton li │ │ │ │ vidis │ │ ├───────┼─────────────────────┼────────────────────┤ │17 │ la │ interkomunikiĝado │ │ │ _interkomunukiĝado_ │ │ ├───────┼─────────────────────┼────────────────────┤ │21 │ malgraŭ ĉio, min │ .... _(normigis al │ │ │ ĝis nun_..._ │ kvarpunkto)_ │ ├───────┼─────────────────────┼────────────────────┤ │25 │ daŭrigante sidi │ senmove │ │ │ _semove_ │ │ ├───────┼─────────────────────┼────────────────────┤ │27 │ sian jam longe ne │ viditan │ │ │ _viditau_ │ │ ├───────┼─────────────────────┼────────────────────┤ │29 │ Esperanto en │ diversaj │ │ │ _diversa_ landoj │ │ └───────┴─────────────────────┴────────────────────┘

Interpunkcio

– Spacoj estis forigitaj de ĉirkaŭ tripunktoj kaj haltostrekoj. – Enaj spacoj estis forigitaj el tripunktoj kaj mallongigoj. – Kelkaj komoj estis metitaj en la nomlistojn sub “Al niaj abonantoj”.