Dua Libro de l' Lingvo Internacia
Part 5
_cx_) Tre grava por la progresado de l' lingvo internacia estas diligenta uzado gxin en korespondado kun amikoj kaj konatoj aux ecx kun nekonatoj. Kiom ajn vi ripetados al la amaso pri la utileco kaj la oportuneco de l' lingvo, la plej granda parto de l' amaso restos surda por viaj vortoj, cxar gxi timos, ke vi postulas de gxi ian oferon. Sed se cxiuj amikoj de l' lingvo internacia anstataux paroladi _farados,_ tiam vi baldaux vidos, ke la tuta indiferenta amaso aligxis jam al la afero, sen bruo kaj ecx mem tion ne vidinte. Ricevinte de vi leteron internacian kaj kompreninte gxin, kvankam li la lingvon ne lernis, via adresito vidos _praktike_ la oportunecon de l' lingvo, kaj li komencos mem gxin uzadi; se li restos indiferenta, tiam ricevinte kelkajn fojojn tiajn leterojn, li jam scios suficxe bone la lingvon, tute gxin ne lerninte.
_d_) Estas kompreneble ankoraux multaj vojoj kaj vojetoj por progresigi l' aferon de l' lingvo internacia, sed mi devas ilin lasi al la bontrovo kaj placxo de cxiu aparta persono. Estus bone, se en cxiuj urboj kaj urbetoj estus kreitaj rondetoj por kune labori por la afero de l' lingvo (en kelkaj urboj tiaj rondetoj jam estas kreitaj). Per pripensado kaj laborado kunligita oni cxiam povas pli multe fari, ol laborante aparte. Sed unu aferon oni ne devas forgesi: oni devas esti atendemaj kaj konstantaj; ni ne devas atendi, ke aliaj nin kuragxigu per sia ekzemplo, kaj ni ne devas perdi la kuragxon kaj malvarmigxi, se ni tiun ekzemplon ne vidas,--ni devas per nia propra laboro doni ekzemplon al aliaj; kaj se en la unua tempo neniu al ni aligxos, aux se oni ecx ridos je ni, ni devas kredi, ke pli aux malpli frue la ridantoj venos al ni. Ni iru kuragxe antauxen, cxar nia afero estas honesta kaj utila!
Tiu cxi libreto estas la lasta vorto, kiun mi elparolas en rolo de auxtoro. De tiu cxi tago la estonteco de l' lingvo internacia ne estas jam pli multe en miaj manoj, ol en la manoj de cxia alia amiko de la sankta ideo. Ni devas nun cxiuj egale labori, cxiu laux siaj fortoj. Cxiu el vi povas nun fari por nia afero tiom same kiom mi, kaj multaj el vi povas fari multe pli multe ol mi, cxar mi estas sen kapitaloj, kaj el mia tempo, okupita de laboro por cxiutaga pano, mi povas oferi al la amata afero nur tre malgrandan parton. Mi faris por la afero cxion, kion mi povis, kaj se cxiu efektiva amiko de l' lingvo internacia alportos al gxi ecx la centan parton de l' moralaj kaj materialaj oferoj, kiujn mi al gxi alportis tra dekdu jaroj gxis hodiaux, tiam la afero iros bonege kaj venos al la celo post la plej mallonga tempo. Ni laboru kaj esperu!