Dua Libro de l' Lingvo Internacia

Part 4

Chapter 4 3,938 words Public domain Markdown

"La plej nova propono al la publiko kaj gxis nun la plej simpla kaj la plej racionala, estas la "Lingvo internacia," kreita de d-ro S* el Varsovio. La principoj, sur kiuj gxi estas fondita, estas en la tuto maleraraj; gxia vortaro ne estas kreita laux la persona volo kaj jugxo de l' auxtoro, sed prenita el la lingvoj franca, germana kaj angla kaj en parto el la latina, kaj gxi enhavas la vortojn, kiuj estas similaj en tiuj lingvoj; estas faritaj kelkaj sxangxoj pro la bonsoneco. Pro tio kaj pro gxia gramatiko la lingvo estas mirinde facila por lerni, prezentante neniajn el la kalejdoskopaj rompajxoj kaj sxirajxoj de la Volapuk'. La gramatiko de tiu lingvo estas el la plej simplaj, tiel simpla, kiel en nia propra lingvo, kaj la reguloj por la kreado de vortoj estas tiel klaraj kaj tiel facilaj, ke la vortaro el radikvortoj povas esti farita tre malgranda . . . "

Rakontinte mallonge la tutan konstruon de l' "Lingvo internacia" kaj gxian gramatikon, kaj montrinte kelkajn punktojn, kiuj laux lia jugxo devus esti sxangxitaj, sinjoro H. Ph. finas:

"D-ro S*, kiu skribas sub la nomo de d-ro Esperanto, estas tre modesta en siaj postuloj kaj proponas sian lingvon al la publika kritiko tra la tempo de unu jaro, antaux ol li donos al gxi la finan formon. Post tiu fina trarigardo kaj sxangxo li volas prezenti gxin por la publika uzado. Li petas siajn legantojn promesi lerni la lingvon nur tiam, se 10,000,000 personoj estos donintaj tian saman promeson. Mi esperas, ke la fina trarigardo de l' "Lingvo internacia" kondukos al la bonigo de l' eraroj, kiujn mi montris, _kaj la tuta mondo povas kuragxe doni la petitan promeson_".

La kvar sxangxoj, kiujn proponas sinjoro H. Ph., estas _teorie_ tre bonaj, sed mi jam mem antaux kelkaj jaroj pensis pri ili kaj mi trovis, ke _praktike_ ili estus tre maloportunaj. Pli vastan mian jugxon pri ili kaj pri cxiuj proponitaj sxangxoj mi prezentos al la kongreso, se tiu cxi efektivigxos. Al cxiuj sxangxoj, kiujn la internacia kongreso de instruituloj post fonda provado trovos necesaj,--mi jam antauxe donas mian plenan konsenton.

Sciigante la amikojn de l' lingvo internacia pri la intencita internacia kongreso, mi devas sciigi ilin, ke la tuta sorto de l' lingvo internacia de nun transiras en la manojn de l' kongreso, kaj la fina formo, kiun la kongreso donos al la lingvo, devas esti legxdonanta por cxiuj amikoj de l' "Lingvo internacia", _se la kongreso ecx trovus necesa sxangxi la lingvon gxis nerekonebleco_. Mia rolo nun estas finita, kaj mia persono tute foriras de l' sceno.

Sed kunligi jam antauxe la sorton de l' lingvo internacia kun la estonta kongreso--estus tre malprudenta, kaj tiuj amikoj de l' lingvo, kiuj malfortigus aux tute cxesigus ilian laboradon, "atendante la kongreson,"--povus meti nian sanktan aferon en dangxeron esti perdita je eterne; cxar la kongreso povas ankoraux ne efektivigxi, kaj se gxi efektivigxos, povas ankoraux okazi, ke gxi donos neniajn praktikajn rezultatojn. Tial ni devas labori diligente _laux la vojo, kiun ni jam unu fojon elektis_, tute egale cxu la kongreso efektivigxos aux ne, cxar _tiu_ vojo estas certa kaj kondukos nin al la celo _en cxiu okazo_. Esperante la kongreson, mi nun faras persone neniajn sxangxojn en la lingvo. Cxiujn sxangxojn, kiujn oni proponis al mi, kaj mian personan jugxon pri ili--mi prezentos nun jam ne al la publiko, sed al la estonta kongreso. La eldonado de la ceteraj kajeroj de la "Dua Libro" nun jam tial ne estas bezona, la nuna kajero estas la lasta, kaj la _auxtoro_ nun cxesigas je eterne sian laboradon. Cxion, kion mi de nun faros aux skribos, mi gxin cxion faros jam kiel simpla privata amiko de la lingvo internacia havante nek pli da kompetenteco, nek pli da moralaj aux materialaj privilegioj, ol cxiu alia.

Sed por ke la lingvo internacia povu farigxi de nun tute sendependa de mia persono, kaj ke gxi povu tute bone kaj regule ricxigxi, vastigxi kaj iri antauxen, cxu mi povos ankoraux labori por gxi, aux ne,--mi donos tie, unu fojon por cxiam, respondojn je kelkaj demandoj tusxantaj la lingvon kaj gxian estontecon.

1) La lingvo internacia restas sensxangxa en tiu formo, en kiu gxi estas proponita de mi; fari en gxi iajn lauxvolajn sxangxojn mi de nun jam ne havas la privilegion; tiu cxi privilegio apartenas al la internacia kongreso de instruituloj, kiu estas esperata pro la iniciativo de la Amerika Filozofia Societo; se la intencita kongreso ne efektivigxos, tiam poste (sed ne antaux kvin jaroj de nun) la amikoj de l' lingvo internacia faros mem internacian kongreson, kiu havos la privilegion fari en la lingvo sxangxojn kaj bonigojn.

2) La sola sxangxo, kiun mi trovas necesa fari mem, estas: anstataux "ian," "cxian," "kian," "nenian," "tian"--devas esti: "iam," "cxiam," "kiam," "neniam," "tiam" (por malegaligi la vortojn "ian" etc. kaj "ia,n" etc).

3) Se ia el la tipografioj ne povas presi verkojn kun signetoj superliteraj (^) kaj ([hoketo]), gxi povas anstatauxigi la signeton (^) per la litero "h" kaj la signeton ([hoketo]) tute ne uzadi. Sed en la komenco de tia verko devas esti presita: "ch=cx; gh=gx; hh=hx; jh=jx; sh=sx". Se oni bezonas presi ion kun signetoj internaj (,), oni devas gxin fari garde, ke la leganto ne prenu ilin por komoj (,). Anstataux la signeto (,) oni povas ankaux presadi (') aux (-). Ekzemple: sign,et,o = sign'et'o = sig-net-o.

4) La vortaro, kiu estas aldonita al mia unua brosxuro, estas ne plena, kaj la leganto ne miru, se li multajn vortojn en gxi ne trovas. Sed mi ne havis la intencon eldoni _auxtore_ plenan vortaron kaj krei laux mia persona placxo la tutan lingvon de l' kapo gxis la piedoj. Cxar unue--la kreado de tute plena vortaro estas laboro ne ebla por unu homo, cxar la nombro de l' vortoj en lingvo de l' homoj estas senfina, kaj se kun cxiu vorto oni devus atendi, gxis mi gxin kreos, tiam la lingvo neniam estus finita kaj cxiam estus en dependo de mia persono; due--en tia grava afero, kiel lingvo tutmonda, la persona jugxo kaj decidoj de unu homo devas havi rolon eble plej malgrandan, cxar unu homo sur cxiu pasxo eraras. Unu homo tie povas esti nur iniciatoro sed ne kreanto. Lingvo tutmonda devas esti pretigata pasxo post pasxo, per la kunigita laborado de la tuta civilizita mondo. Por ke la lingvo povu regule, unuforme kaj unuvoje progresadi malgraux la disjxetita laboro de malsamaj personoj en malsamaj lokoj de la tuta mondo, oni devis krei komunan fundamenton, sur kiu cxiuj povus labori. Tia komuna fundamento por la "Lingvo internacia" devas esti mia unua brosxuro ("Lingvo internacia. Antauxparolo kaj plena lernolibro"), kiu havas en si la tutan gramatikon de la lingvo kaj suficxe grandan nombron da vortoj. Tio cxi estas la unua kaj la lasta _persona_ vorto en la afero de l' lingvo internacia. Cxio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo, tiel kiel ni vidas en cxiu el la vivantaj lingvoj. Cxiu, kiu ellernis la diritan "fundamenton", povas kuragxe diri, ke li konas la lingvon internacian tute, ke li konas gxin ne malpli bone ol la auxtoro aux ol iu alia. Cxar en cxio, kio en la dirita brosxuro ne estas trovata, kompetenta devas esti de nun ne la auxtoro aux ia alia persono,--la solaj kompetentaj nun devas esti talento, logiko, kaj la legxoj kreitaj de la _plej granda parto_ de la verkantoj kaj parolantoj.

_Se ia vorto ne estas trovata en la vortaro, kiun mi eldonis, kaj oni gxin ne povas fari mem laux la reguloj de la internacia vortfarado, nek anstatauxigi per alia esprimo,--tiam cxiu povas krei tiun vorton laux lia persona placxo_; tiel ankaux se naskigxus ia demando stilistika aux ecx gramatika, ne decidita klare en mia unua brosxuro,--cxiu povas gxin decidi laux sia jugxo; kaj se vi volas scii, cxu vi bone decidis tiun demandon, turnu vin ne al mi, sed rigardu, kiel tiun demandon decidas la _plejmulto_ de l' verkantoj. _Cxiu vorto, cxiu formo, kiu ne estas rekte kontraux la jam kreita gramatiko kaj vortaro, aux kontraux la logiko aux la legxoj enkondukitaj de la plejmulto de l' uzantoj,--estas tute bona,_ tute egale cxu gxi placxos al mi persone aux ne. La verkoj, kiujn mi eldonos persone, ne devas havi pli da kompetenteco, ol la verkoj de cxiu alia. Kaj poste, kiam la lingvo suficxe fortigxos kaj gxia literaturo suficxe vastigxos, tiam ankaux tio, kio estas en mia unua brosxuro, devos perdi cxian signifon, kaj sole kompetentaj tiam devos esti la legxoj ellaboritaj de la plejmulto. Per unu vorto--la lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laux la samaj legxoj, laux kiaj estis ellaborataj cxiuj vivaj lingvoj, kaj tiu formo, kiun mi donis al gxi, tiu gramatiko kaj vortaro, kiujn mi prezentis, devas esti sole fundamento, sur kiu estos ellaborata la efektiva lingvo internacia de l' estonteco.

Se mi senigas min nun je cxiaj personaj privilegioj, kaj fordonas ilin tute al la publiko, mi gxin faras ne pro malvera modesteco, sed cxar mi havas la profundan kredon, ke tion postulas la interesoj de la afero, kiu alie ne povus regule kaj rapide vastigxi kaj cxiam estus en dependo de unu persono kun liaj eraroj. Nur viva konkursa laboro, cxe kia cxio pli bona iom post iom elpusxas la malpli bonan,--povas doni efektive bonan kaj vivipovantan lingvon internacian.

Multaj kredeble timos, ke danke tiun vastan liberecon la lingvo internacia baldaux disfalos en multaj malsamaj lingvoj. Sed kiu konas iom la historion de la lingvoj, tiu komprenos, ke tiu timo estas tute senfonda, cxar ni cxiuj laboros sur unu fundamento, kaj tiu fundamento, enhavante la tutan gramatikon kaj la pli grandan parton de l' vortoj, kiuj en la parolado estas renkontataj la plej ofte, havos en la lingvo internacia tian saman signifon, kiun en cxiu lingvo havis tiu lingva materialo, kiu estis en gxi en la komenco de regula skriba literaturo: estis preta gramatiko, estis granda kolekto da vortoj, sed multaj vortoj ankoraux malestis. Tiuj cxi vortoj estis kreataj unu post unu, laux la kreskanta bezono, kaj malgraux ke ili estis kreataj dise de malsamaj personoj, sen ia kondukanto aux legxdonanto, la lingvo ne sole ne disdividigxis, sed kontrauxe, gxi cxiam pli unuformigxis, la dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdigxis antaux la fortigxanta komuna literatura lingvo. Ke mia unua brosxuro prezentas fundamenton suficxe fortan, kaj ke la fundamenta vortaro enhavas nombron da vortoj suficxan kaj tiel grandan, ke se oni volas, oni povas ecx tute libere esprimi siajn pensojn sen ia kreado de novaj vortoj,--montras la fakto, ke en la tuta "Dua Libro" vi ne renkontas ecx unu nove kreitan vorton! (vi renkontos tie, vere, multajn vortojn, kiujn vi ne trovas en la fundamenta vortaro, sed tio cxi estas vortoj ne nove kreitaj, sed nur tiaj, kiujn mi danke la gramatikon (C. 7.) ne bezonis presi en la vortaro). Oni devas memori, ke cxiu lingvo servas por esprimi niajn pensojn, sed ne por senpense traduki el aliaj lingvoj; oni devas tial peni esprimadi siajn pensojn per la jam estantaj vortoj kaj kreadi novajn vortojn nur tie, kie gxi estas efektive necesa,--kaj tiam la vortoj nove kreataj estos nur malofte disjxetitaj inter la multo da vortoj jam konataj kaj povos facile aligxi al la lingvo kaj ricxigi gxin ne perdigante gxian unuformecon.

Tiel, danke la unu gramatikon kaj la unu formon de la plej granda parto de l' vortoj, la lingvo internacia havos jam de l' komenco unu formon cxe cxiuj uzantaj gxin. Nur tiuj vortoj, kiuj en la fundamenta vortaro ne estas trovataj, en la unua tempo estos malegale kreataj de malsamaj auxtoroj. Sed cxar unue tiaj vortoj estos renkontataj nur disjxetite inter la multo da vortoj jam konstantaj, kaj due la nombro de tiaj malegale sonantaj vortoj ankoraux pli malgrandigxos danke la komunan fonton, el kiu la auxtoroj prenados la novajn vortojn (la plej gravaj euxropaj lingvoj),--tial tiuj "novaj" vortoj prezentos nenion alian ol provincialismojn de la unu lingvo internacia. Tiaj provincialismoj estis en granda nombro en cxia alia lingvo, kaj kun la vastigxado de la skribata literaturo ili komencis perdigxi. Tio sama estos ankaux en la lingvo internacia, sed cxar la lingvo internacia pli dependas de la volo de l' homoj, ol de aliaj kondicxoj,--tiu proceso de unuformigxado iros en gxi multe pli rapide. La vortoj kreitaj malfelicxe baldaux perdigxos, kaj la vortoj felicxe kreitaj restos kaj eniros en la lingvon; la vortoj egale felicxe kreitaj sed malegale sonantaj--kelkan tempon batalos inter si kiel sinonimoj, sed jam post mallonga tempo ni vidos, ke unu el tiuj formoj estas uzata pli ofte kaj de pli granda parto de verkantoj, ol cxiuj aliaj formoj,--kaj baldaux la unua formo elpusxos cxiujn ceterajn formojn, kiuj post kelka tempo simple mortos de neuzado. Tiel ju pli energie vastigxos kaj ricxigxos la literaturo de la lingvo internacia, des pli baldaux ni havos unuforman pli malpli plenan vortaron.

Tiuj, kiuj volas labori super la lingvo internacia, skribi verkojn en tiu lingvo etc.--povas nun diri kuragxe, ke ili havas en la manoj _plenan vortaron,_ cxar povante cxian ankoraux ne kreitan vorton krei laux ilia placxo, anstataux atendi, gxis _mi_ gxin kreos, ili povas nun esprimi en la lingvo internacia _cxion,_ kion ili volas. Tio cxi estus ne ebla en la okazo, se mi volus mem eldoni plenajn vortarojn: cxar kiom ajn mi laborus, cxiam danke la senfineco de la homa vortaro restus ankoraux multego da vortoj ne kreitaj, kaj tiuj, kiuj devus ilin uzi, ne scius kion fari, cxar krei ilin mem estus ne permesita.

Sed nun restas unu sxajne tre grava demando: se mi skribas al iu en la lingvo internacia kaj mi devis kelkajn vortojn krei mem, sed mi volas havi la certon, ke la adresito _tute bone, vere kaj klare_ komprenos la vortojn, kiujn mi kreis,--kion mi tiam devas fari? La respondo estas tre simpla: fari tion saman, kio estas farata cxe la uzado de cxia alia lingvo, se ia por ni necesa vorto en tiu lingvo aux tute ankoraux ne ekzistas, aux ne estas ankoraux de cxiuj egale uzata aux konata,--t.e. _apud la vorto nove kreita meti en kuneteniloj ( . . . ) la tradukon de tiu vorto en ia alia lingvo, en kiu tiu vorto jam ekzistas._ Kiun lingvon vi uzos por tiu celo, estas por la afero tute egala, se vi nur pensas, ke tiu lingvo estas komprenebla por via adresito, aux ke li havas sub la mano aux facile povas havi vortaron de tiu lingvo. Sed estus dezirate, ke cxiuj amikoj de la lingvo internacia uzu en tiaj okazoj _unu_ lingvon, kaj por tio mi proponas la lingvon francan, cxar tiu cxi lingvo en nia tempo en multaj sferoj ankoraux havas la rolon de lingvo internacia. _Sed tute ne estas postulata, ke vi aux via adresito sciu la lingvon francan,_ cxar la vorto devas esti elskribata el la franca vortaro sen ia sxangxo, en tiu formo, en kiu gxi estas trovata en la vortaro; estas nur necese, ke la skribanto kaj la ricevanto havu sub la mano francan vortaron (se ili ne pli volas uzi alian lingvon).

Multaj kredeble estos malkontentaj, ke mi ne volas eldoni persone plenan auxtoritatan vortaron, kiun cxiuj devus obei. La amaso amas, ke oni donu al gxi legxojn, ke oni donu al gxi ne bonan, sed jam tute pretan,--kaj la vojon, kiun mi proponas, multaj nomos tro malrapida. Se mi ne eldonas mem vortarojn pli plenajn, sed lasas ilian kreadon al la publiko, mi gxin faras ne pro maldiligento: suficxe plena vortaro jam estas preta cxe mi, kaj mi povus eldoni gxin ecx tuj, kaj se gxi ecx ne estus preta, la leganto komprenos, ke gxi estas tute ne malfacila por mi krei cxiutage certan nombron da vortoj kaj eldonadi pasxo post pasxo vortarojn cxiam pli plenajn. Por mi _persone_ estus kompreneble multe pli oportuna teni la sorton de l' lingvo internacia en miaj manoj. Tial, mi esperas, la leganto komprenos, ke kreinte la fundamenton de l' lingvo, mi nun deprenas de mi tutan auxtoritaton nur tial, ke mi profunde kredas, ke tion postulas la interesoj de l' afero. La tempo, mi esperas, montros, ke mi ne eraris. Sed se la estonteco ecx montros, ke mi eraris kaj ke plena vortaro devas esti kreata de _unu_ persono, la leganto ne forgesu ke mi ja povas gxin fari ankaux poste! Sed mi faros gxin nur tiam, se la tempo montros, ke gxi estas efektive _necesa._ Nun mi laborados, mi skribados verkojn, mi kreados vortojn,--sed cxion kiel privata amiko de l' lingvo internacia, kaj cxiu alia povas gxin fari kun la egala kompetenteco.

5) Je la demando, kiam mi eldonos vortarojn returnitajn (nacia-internaciajn), kiam mi eldonos mian brosxuron en cxiuj aliaj lingvoj, cxu mi eldonos lernolibrojn sistemajn kaj vastajn, librojn, gazetojn etc.--mi jam nun ne bezonas respondi; cxar, konante nun la lingvon internacian ne malpli ol mi mem, kaj estante nun egala morala kaj materiala mastro de la lingvo kiel mi mem,--cxiu povas nun mem eldoni cxiajn necesajn verkojn, ne atendante gxis _mi_ gxin faros. Mi faros, kion mi povos, kaj cxiu alia amiko de l' lingvo faru ankaux, kion li povas; mi mem ne povas eldoni ecx la centan parton de tio, kio estas bezonata.

6) Multaj petas, ke mi komencu eldonadi la adresarojn de la "promesintoj", por ke la amikoj de l' lingvo internacia sciu unu pri alia kaj povu korespondi inter si. Tiujn adresarojn mi kredeble efektive komencos eldonadi, sed nur tiam, kiam mi vidos, ke la homoj efektive komprenis la gravecon de l' promesoj kaj prenas la aferon suficxe serioze. Sed nun estas bedauxrinde ankoraux multaj, kiuj, vive laborante por la afero kaj tute bone korespondante en la lingvo internacia, ne sendis ankoraux ilian "promeson"!

7) Multaj min demandas, per kio ili povas esti utilaj al la afero de l' lingvo internacia, kiel ili devas labori kaj kiel oni povas la plej certe progresigi la aferon. Mia respondo nun devas esti: cxiu laboru tiel, kiel li trovos la plej bona, cxar la sorto de l' afero estas nun egale en la manoj de ni cxiuj. Celon ni cxiuj havas unu kaj klaran: ke la nombro de l' amikoj de l' lingvo internacia, la nombro de l' personoj uzantaj tiun lingvon kaj laborantaj por gxi--konstante kresku, kaj ke la lingvo mem cxiam pli ricxigxu. Por tio ni ne bezonas kondukanton: cxia persono, cxia rondeto, cxia societo laboru laux sia bontrovo, en sia sfero kaj laux siaj fortoj,--kaj malgraux la disjxeteco de l' laboro (se gxi nur estos cxie suficxe energia) post la plej mallonga tempo ni vidos, ke nia komuna celo estas alvenita, ke la lingvo internacia fortigxis kaj estas uzata de la tuta mondo. Tie cxi mi nur uzos la bonan okazon kaj esprimos per kelkaj vortoj mian _personan_ penson pri tio, kiel ni devas faradi:

_a_) Antaux cxio (kaj tio cxi estas la plej grava) ni devas labori diligente kaj ne malvarmigxante por la afero kaj tute ne zorgante tion, kion diras aux faras aliaj. Estas multaj, kiuj komprenante bone la utilecon de l' afero, alfalis al gxi en la komenco tre varmege, certe kredante, ke post kelkaj monatoj la tuta mondo jam estos plena de la lingvo internacia; sed kiam post kelka tempo ili vidis, ke la mondo estas ankoraux trankvila, ke la plej granda parto de l' mondo ecx ankoraux ne scias pri la afero, ke la gazetoj ne alportas cxiutage sensaciajn novajxojn pri la irado de l' afero,--ili tute malvarmigxis por la afero. De la efemera laboro de _tiaj_ amikoj la afero ne sole nenion gajnas, sed kontrauxe, gxi nur perdas. Sed _efektivaj_ amikoj de l' afero ne rigardas, cxu la afero jam faris multon da bruo kaj cxu gxi estas jam suficxe "en modo"; profunde kredante, ke la afero estas utila kaj havas estontecon, ili laboras senbrue, sed diligente kaj konstante, cxiu en sia urbo, en sia lando kaj laux siaj fortoj,--kaj danke la laboron de _tiuj cxi_ amikoj mi esperas, ke l' afero baldaux kaj sen bruo vastigxos en la tuta mondo.

_b_) Oni devas energie kolekti "promesojn", ne timante la altecon de la nombro. Mi ripete turnas la okulojn de l' amikoj sur tiun cxi punkton, sxajne fantazian, sed efektive tre gravan. Cxiu el la promesoj aparte havas signifon tre malgrandan, kaj tial multaj ne volas kolekti, dirante, ke promesojn oni devas sendi en granda nombro aux tute ilin ne sendi. Mi ripetas, ke tia parolado estas tute malprava. Ne estimante apartajn unuojn, ni neniam venos al grandaj nombroj. Cxiu promeso aparte havas signifon la plej malgrandegan, sed unu post unu ilia nombro grandigxos, kaj tiam ili prezentos grandegan forton kaj decidos per unu fojo la gravan demandon de lingvo internacia. Se miaj vortoj estas ne suficxe kredigaj, kaj vi restas skeptikaj, ne forgesu almenaux, ke _malutilon_ la promesoj en cxia okazo ne portas, se ili ecx neniam venos al la esperata nombro, sed _utilon_ ili cxe felicxaj rezultatoj povas alporti grandegan.

_c_) Grandegan utilon alportos al la afero tiuj, kiuj ricxigos la _literaturon_ de l' lingvo internacia. Nenio povas tiel bone imponi al la amaso, kiel _faktoj_ kaj konstantaj _signoj de vivo._ Oni devas sencxese eldonadi cxiam novajn verkojn pri la lingvo internacia, kaj la plej grava--_en_ tiu lingvo. La kampo tie cxi estas granda, eldoni oni povas kaj devas multe. Antaux cxio la amikoj devas eldoni la gramatikon kaj la vortaron en cxiuj lingvoj de la mondo. Eldoninte la gramatikon kaj la vortaron en la lingvo de iu popolo, vi ne sole donos al tiu popolo la eblon aligxi al la homara afero, sed unutempe (danke la vortareton) vi per unu fojo donas al la tuta mondo la eblon korespondi libere kun cxiu ano de tiu popolo. La eldonado de la malgranda vortareto en cxia aparta lingvo postulas malmulte da laboro kaj tre malmultege da mono. Oni devas eldoni vortarojn returnitajn; cxar estas jam eldonitaj vortaroj rektaj, la pretigado de vortaroj returnitaj estas laboro tre facila kaj malmulte kosta. Laux la mezuro de la progresado kaj ricxigxado de l' lingvo oni devas eldonadi pli plenajn vortarojn, kaj estus bone, ke en ili la novaj vortoj, kreitaj de l' auxtoroj mem, estus donitaj kune kun ilia franca traduko. Oni devas eldoni pli vastajn lernolibrojn, laux bonaj metodoj, kun multaj ekzemploj kaj pecoj por traduki,--cxar la lernolibroj, kiujn mi eldonis mem, estas tre malgrandaj, kunpremitaj kaj faritaj nur por homoj pli-malpli instruitaj. Fine, por ke la lingvo eble pli rapide fortigxu kaj ricxigxu, oni devas eldoni kiel eble pli multe da verkoj en la lingvo internacia, originalaj aux tradukitaj; kaj tiuj personoj aux rondetoj, kiuj havas la eblon, devas komenci eldonadi gazetojn kaj jxurnalojn en la lingvo internacia.

El cxiuj specoj de verkoj, pri kiuj mi parolis, mi _mem_ povas eldoni nur tre malgrandan parton, cxar mi havas tro malmulte da tempo kaj tro malgrandajn kapitalojn. Cxiu el la amikoj de l' lingvo aparte povas ankaux eldoni nur malmulte. Sed se cxiu el ni faros tiun malmulton, kiun li povas, tiam la literaturo de l' lingvo internacia rapide vastigxos.

Por ke cxiuj povu scii pri cxiu nova eldonita verko, mi petas cxiun, kiu eldonos ion pri la lingvo internacia aux en tiu cxi lingvo, sendi al mi unu ekzemplaron de sia verko; cxar komencante de Auxgusto 1888 mi eldonados cxiumonate nomarojn de cxiuj verkoj pri la lingvo internacia, kiuj eliris de la komenco gxis tiu tempo. Apud cxiu verko estos dirita, kiu gxin eldonis, kiom gxi kostas kaj kie oni gxin povas ricevi. Alsendinte la koston de posxta transsendo, cxiu povas en cxiu tempo ricevi de mi la plej novan nomaron de l' verkoj. _La eldonantojn de l' verkoj mi petas ankaux, ke en la fino de cxia verko aux verketo, kiun ili eldonos, ili presu cxiam la plej novan el la diritaj nomaroj._ Mi esperas, ke neniu el la eldonantoj malkonsentos plenumi mian peton, kiu estas egale grava por la eldonantoj kiel por la afero mem.