Dokumentoj de Esperanto Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta movado
Part 15
_Dumvivaj membroj_ (D. M.) estas la akirintoj de almenaŭ unu atesto de la »Garantia Kapitalo» (Art. 49) kaj la personoj havantaj tiun rajton konforme al la ĝisnuna statuto. Ili estas liberigataj je ĉiu plia kotizo aŭ abonpago.
_Honoraj membroj_ (H. M.) estas la personoj, kiujn, pro gravaj servoj aŭ donacoj faritaj al la Asocio, la Komitato distingas je tiu titolo. Ili ne pagas kotizon.
9. La membroj rajtas:
Elekti la Delegiton kaj Vicdelegiton; voĉdoni en la kunveno de sia loko kaj en kongreso de UEA; ĉeesti ĉiujn membrokunvenojn aŭ manifestaciojn aranĝitajn sub la nomo de la Asocio; Iniciati voĉdonon de la Delegitoj, partopreni je la ĝenerala skriba voĉdonado kaj plendi konforme al art. 59; Ricevi membrokarton, la jarlibron kaj uzi la ĝeneralajn servojn. Subtenantaj, Dumvivaj kaj Honoraj membroj ricevas laŭeble pliajn presaĵojn.
La prezojn de la kotizoj kaj membro-abonoj fiksas la voĉdonado de la Delegitoj. La organizantoj de festoj aŭ kongresoj rajtas postuli enirpagon, por kovri la kostojn. Escepte de tio, la membroj ne povas esti devigataj pagi pliajn sumojn por la bezonoj de la Asocio.
10. La Delegito kolektas la aliĝojn, enkasigas la kotizojn de sia loko, kaj sendas ilin en tempolimo de du semajnoj al la Centra Oficejo. Ĉi tiu ankaŭ akceptas senperajn pagojn, aŭ enkasigas mem, se mankas Delegito aŭ pro aliaj gravaj kaŭzoj.
Delegito kaj Direktoro rajtas malakcepti aliĝproponojn. Delegito rifuzinta aliĝon raportas al la Direktoro. Same la Direktoro, se li rifuzis aliĝon akceptitan de Delegito, informas tiun Delegiton. Malinterkonsentojn inter ili decidas la Prezidanto.
Se malakceptita kandidato tion speciale deziras, oni informas lin pri la motivo. Ĝis 30 tagoj post alveno de tiu klarigo, tri membroj rajtas kune peti la Prezidanton, ke li prijuĝu la aliĝproponon.
11. La membreco komencas kun la enskribo en la membra kontrolo de UEA. La jara kotizo estu pagata ĝis fino de marto, prefere al la loka Delegito, aŭ al la Centra Oficejo. Poste la oficejo laŭeble avertos la nepagintojn aŭ sendos al ili poŝtrepagilojn. Estas forstrekataj la membroj, kiuj eksiĝis aŭ kies kotizoj nek alvenis ĉe la oficejo ĝis fino de julio, nek povis esti deprenataj de ebla bonhavaĵo.
_Fakoj_
12. _Fako de UEA_ nomiĝas organizita grupiĝo de membroj, kiuj volas plivigligi la rilatojn inter si, por Esperantistaj, profesiaj aŭ aliaj ne kontraŭstatutaj celoj. La fakoj starigas propran statuton, elektas fakestron kaj eblan komitaton, povas postuli specialan kotizon de la fakanoj kaj krei servojn al ili rezervatajn.
La Komisiono de UEA, konforme al la ĝeneralaj interesoj de la Asocio, decidas pri akcepto aŭ ĉesigo de fakoj kaj privoĉdonas iliajn statutojn. La elekto de Fakestroj estas submetata al la aprobo de la Prezidanto de UEA, kiu nomas Fakestron, se elekto per la fakanoj ne povis okazi. La Fakestroj havas proponrajton ĉe la Komisiono. Ĉiun jaron ili raportas ĝis fino de novembro al la fakanoj kaj al la Direktoro.
La fakoj administras sin mem, konforme al la metodoj de la Asocio. Kun la konsento de la Direktoro ili povas transdoni tuton aŭ parton de siaj negocoj al la Centra Oficejo, kiu malfermas al ili kontojn. La Komisiono povas doni monsubtenojn al fakoj tre gravaj aŭ kiuj faras servojn al ĉiuj membroj.
La ĉefaj informoj de la fakoj aperas en la oficiala gazeto.
_Entreprenoj_
13. Entreprenoj de UEA estas nomataj la societoj, korporacioj, firmoj k.t.p., kiuj, pagante ĉiujare fiksan sumon, deziras esprimi sian simpation al UEA aŭ rilati kun la Esperantistoj. Ili rajtas publikigi sian nomon en speciala parto de la jarlibro kaj ĝuas aliajn favorojn, konforme al regularo.
Tiom kiom la laboro de la oficejo tion permesas, la Direktoro rajtas helpi al la poresperantaj klopodoj de membroj aŭ entreprenoj, konsentante, ke la oficejo peradu por ili leterojn, funkciu kiel pagejo, k.t.p.
_Societoj_
14. La Asocio povas fari ĉiajn kontraktojn laŭ la bezonoj de sia agado.
Kun societoj, korporacioj, firmoj kun celoj similaj al tiuj de UEA, aŭ kies kunlaboro aŭ simpatio estas dezirindaj, la Komisiono rajtas fari interkonsentojn pri komuna agado, pri interŝanĝo de servoj, k.t.p. Ĝi povas helpi al tiaj societoj, meti je ilia dispono spacon en la oficiala gazeto, kaj doni al iliaj reprezentantoj konsilan voĉon interne de la Asocio.
Societoj kaj firmoj, entreprenoj kaj aliaj, ne estas membroj de UEA. Por ilia agado la Asocio ne respondas, sed post ricevo de pravigitaj plendoj ĝi ĉesigos la rilatojn kun ili.
_Organizo_
15. La organoj de la Asocio estas:
Kunvenoj kaj skribaj voĉdonoj; La loka Delegito kaj Vicdelegito; la Delegito por specialaj celoj; La Ĉefdelegito kun sia Sekretario; la Fakestro; La Komitato, la Komisiono, la Prezidanto; La Centra Oficejo, kun Direktoro, Vicdirektoro kaj oficistoj; La Redakcio, kun la Redaktoro de »Esperanto« kaj eblaj oficistoj.
Ĉiuj personoj havantaj oficon devas esti membroj.
III. Delegitoj kaj Ĉefdelegitoj
_Delegitoj_
16. En ĉiu loko, grava pro sia grando, siaj komercaj aŭ turismaj rilatoj, la Asocio klopodas elekti _Delegiton_ kaj _Vicdelegiton_.
La Delegito reprezentas UEA kaj administras ĝiajn lokajn aferojn, konforme al la instruoj de la Direktoro.
La Vicdelegito estas la kunlaboranto kaj anstataŭanto de la Delegito. Ĉiuj reguloj por la Delegito valoras laŭsence por la Vicdelegito.
Sub sia respondeco la Delegito povas nomi Agentojn aŭ Helpantojn, kiuj rilate la Asocion nek havas oficialan rolon, nek uzu titolojn je oficiala aspekto.
Delegitoj por Komerco aŭ aliaj specialaj celoj estas elektataj okaze de la starigo de tiaj servoj. Ne koncernas ilin la sekvantaj artikoloj.
17. En unu loko estu kutime nur unu Delegito kaj Vicdelegito.
Grandegaj urboj povas esti dividataj en partoj kun po unu Delegito kaj Vicdelegito, sub la gvidado de Ĉefdelegito, kiu reprezentas la tutan urbon.
Kie la Esperantista movado estas malforta, pluraj lokoj dissemitaj povas esti administrataj de unu Delegito kaj Vicdelegito.
Najbaraj Delegitoj fiksas inter si la geografiajn limojn de sia agadkampo. Se necese, decidas la Direktoro.
18. La elekto de Delegito fariĝu laŭeble konforme al jenaj principoj: Li bone konu la Esperantajn lingvon kaj movadon; li abonu kaj regule legu la gazeton de la Asocio; li estu plenaĝa enlandano daŭre loĝanta en sia loko, kaj, sub la kutima rezervo de gravaj malhelpoj, promesu plenumi sian oficon tri sinsekvajn jarojn.
En lokoj, kie loĝas minimume 10 membroj, ĉi-tiuj elektas la Delegiton kaj Vicdelegiton. Kie ne povis okazi regula elekto, kaj en lokoj kun malpli ol 10 membroj, la Delegito kaj Vicdelegito estas elektataj de la Direktoro.
Ilia ofico daŭras ĝis la laŭstatuta elektado de la Delegitoj, okazanta ĉiun trian jaron.
Se en loko, por kiu la Direktoro elektis la Delegiton, troviĝas poste 10 membroj, ili povas okazigi propran elekton.
19. La elektitaj Delegitoj estas publikigataj en la oficiala gazeto. Se ĝis 30 tagoj post ĝia forsendo neniu membro protestas pro gravaj kaŭzoj, la elekto fariĝas valora. Intertempe la Delegito funkcias provizore.
Se la Direktoro opinias, ke nova Delegito ne taŭgas por la ofico, li rajtas haltigi la publikigon, informante la elektiton pri siaj motivoj. Ĝis 30 tagoj post la informo, ke kontraŭstaras iu membro aŭ la Direktoro, la rifuzito aŭ liaj elektintoj povas peti la finan decidon de la Prezidanto.
20. La Delegito:
Reprezentas en sia loko la Asocion, kaj rilate al la estraro de UEA siajn membrojn; Propagandas, varbas membrojn, enkasigas kotizojn kaj prizorgas la administrajn aferojn; Respondas la informpetojn de la membroj kaj helpas ilin okaze de vojaĝo; Klopodas starigi en sia loko la aliajn oficialajn servojn kaj kontrolas ilian funkciadon; Konservas en bonordo ĉiujn leterojn kaj dokumentojn koncernantaj lian oficon.
21. La Delegiteco estas honora ofico.
La Delegito rajtas rifuzi laŭregularan peton de servo, kiun li kredas ne akordigebla kun sia honoro aŭ konscienco. Li sciigas pri tio la petinton.
Al membroj, kiuj misuzas la aranĝojn de la Asocio, li rajtas rifuzi siajn servojn, informante la petinton kaj la Direktoron.
Libervole farante servojn al ne-membroj, li klopodas ilin varbi por UEA. Li nek faras servojn, nek metas aranĝojn de la Asocio al la dispono de personoj, kiuj nur volas profiti je ĝi.
22. La Delegito kvitancas por la Asocio la ricevitajn kotizojn, sed li ne estas kompetenta fari en ĝia nomo elspezojn aŭ mendojn.
Por kompensi siajn personajn elspezojn kaj laŭeble tiujn de siaj kunlaborantoj, la Delegito deprenas de la kotizoj de li ĝustatempe enkasigitaj la parton por tiu celo fiksitan. Procentaĵoj je lia favoro estos ankaŭ starigataj por la pagoj de la Entreprenoj, por anoncoj en la jarlibro, k.t.p.
Ĉiuj sumoj ricevitaj por la Asocio devas esti sendataj afranke al la Centra Oficejo en tempolimo de du semajnoj.
El donacoj, vendoj, k.t.p. povas esti kreata loka kaso por helpi la agadon de la Delegito. Pri tiaj kasoj decidas la membroj; UEA ne estas responda por ili.
23. En lokoj kun minimume 10 membroj la Delegito kunvenigas la membrojn almenaŭ unufoje ĉiujare, prefere dum aŭtuno. Kunveno devas esti aranĝata: por elekti Delegiton, kaj se tion petas kvinono de la lokaj membroj aŭ la Direktoro.
La ĉefaj traktotaĵoj estas konatigataj per invitilo, unu semajnon antaŭe. La kunveno elektas prezidanton kaj protokoliston, aŭdas la raporton de la Delegito, esploras faritajn proponojn kaj fiksas laŭ ili la lokan agadon de la Asocio. La Delegito ne estas elektebla kiel prezidanto de kunveno. Laŭ postulo de la Delegito aŭ de kvinono de la ĉeestantoj, oni voĉdonas skribe.
La elekto de Delegito aŭ Vicdelegito nur valoras, se ĉeestas minimume la duono de la membroj, kaj se la kandidatoj ricevis pli ol la duono el la voĉoj de la kunvenintoj. Se tiuj kondiĉoj ne estas plenumataj, la ĉeestantoj decidu, ĉu oni aranĝos novan kunvenon aŭ voĉdonos per la poŝto. Tiun duan fojon sufiĉas la simpla plimulto de la donitaj voĉoj.
24. Se Delegito neplu povas plenumi sian oficon, pro foriro el la loko, grava malsano, morto, k.t.p., la Vicdelegito informas la Direktoron. Se estas malpli ol 10 membroj, li indikas samtempe ĉu li estas preta fariĝi Delegito kaj kiun novan Vicdelegiton li proponas. Se li havas minimume 10 membrojn, li okazigas en tempolimo de 60 tagoj la elekton de nova Delegito.
De la antaŭa Delegito la nova reprenas la materialon, kaj el la aktoj tion, kion li bezonas por sia agado.
_Ĉefdelegitoj_
25. Por grandega urbo, landparto aŭ tuta lando povas esti elektata _Ĉefdelegito_ kaj anstataŭanto. Lia geografia agadkampo nomiĝas: »Teritorio de UEA«. La limoj de teritorio akordiĝu kun la ŝtataj landdividoj, kiel regionoj, provincoj, k.t.p., se la praktikaj bezonoj ne konsiligas alian apartigon.
Teritorio estas fiksata per decido de la Komisiono, ĉu laŭ propra iniciato, ĉu laŭ peto de almenaŭ 15 najbaraj Delegitoj, kune reprezentantaj minimume 75 membrojn. La Komisiono ĉiam rajtas dividi aŭ kunigi teritoriojn.
La Komisiono elektas la Ĉefdelegiton kaj lian anstataŭanton. En teritorioj kun la supre citita nombro de Delegitoj kaj entute 75 membroj, la Delegitoj mem elektas la Ĉefdelegiton kaj anstataŭanton, rezervante la aprobon de la Prezidanto.
26. Al la Ĉefdelegitoj la Komisiono povas doni jenajn taskojn:
Reprezenti la Asocion en sia teritorio, konsili kaj gvidi la Delegitojn, koncentrigi la administradon kaj certajn servojn ĉe sekretariejo, de li kontrolata; Propagandi por la Asocio kie ĝi ne estas sufiĉe reprezentata, elektigi Delegitojn kaj funkciigi la servojn; Peradi la rilatojn inter la Centra Oficejo kaj la Delegitoj, en teritorioj tre malproksimaj aŭ kun speciale malfavoraj poŝtaj kondiĉoj.
Kun la konsento de ia Direktoro povas esti donataj al la Ĉefdelegito kelkaj el la direktoraj kompetentecoj, speciale la elekto de Delegitoj ne havantaj 10 membrojn. La Ĉefdelegito raportas ĉiujare ĝis fino de novembro al la Direktoro pri sia agado, la sekretariejo kaj eblaj kasaferoj.
27. La Ĉefdelegito kunvenigas la Delegitojn kaj la aliajn membrojn de sia teritorio almenaŭ unu fojon jare, prefere dum nacia Esperantista kunveno. Li raportas, priparoligas la agadon de UEA, k.t.p. Tiuj kunvenoj decidas ĉion, kion ili juĝas utila al la progreso de UEA en la teritorio. La procedo estas laŭsence la sama kiel dum loka kunveno, sed Ĉefdelegito kaj anstataŭanto, elektitaj de la Delegitoj, ne rajtas funkcii kiel prezidanto aŭ protokolisto. La Delegitoj povas doni voĉrajton al la ĉeestantaj membroj, escepte pri elekto de Ĉefdelegito kaj pri teritoria kaso, plenigita el Delegitaj procentaĵoj.
28. En teritoriaj aferoj ĉiu Delegito havas unu voĉon. La kvinono el ili kaj same la Direktoro rajtas peti, ke la Ĉefdelegito organizu korespondan voĉdonadon pri elekto aŭ alia grava negoco. La elekto de Ĉefdelegito kaj anstataŭanto estas skriba kaj fariĝas ordinare dum kunveno, alie per la poŝto. Elekto nur valoras, se voĉdonis en kunveno almenaŭ la duono, en la koresponda procedo almenaŭ du trionoj de la teritoriaj Delegitoj, kaj se la kandidatoj ricevis pli ol la duonon de la voĉoj. Se du korespondaj voĉdonadoj ne donis rezultaton, decidas la Prezidanto.
29. Kie troviĝas la necesaj rimedoj, la Ĉefdelegito kaj la Direktoro elektas kune _Sekretarion_ de UEA.
La Sekretario helpas la Ĉefdelegiton, reprezentas la Centran Oficejon, prizorgas administrajn laborojn konforme al la instruoj de la Direktoro, kaj faras se necese parton de la servoj anstataŭ la Delegitoj.
Laŭeble la Sekretario estas pagata el donacoj por tiu celo, el procentaĵoj de kotizoj, abonoj kaj vendoj, el teritoria kaso, k.t.p. Al Sekretarioj, kies laboro notinde malŝarĝigas la Centran Oficejon, la Direktoro rajtas konsenti rabaton ĝis 10% je ĉiuj sumoj alsendotaj. La Komisiono povas kuraĝigi la Sekretariojn per monsubtenoj aŭ premioj, se la financa stato de la Asocio tion permesas.
30. Por ebligi la pagon de Sekretario kaj por aliaj asociaj celoj povas esti kreata _Teritoria Kaso_. Ĝia havaĵo apartenas al UEA, sed la Asocio ne respondas por ĝiaj ŝuldoj.
Se la kaso devas esti plenigata el la Delegitaj procentaĵoj, la kondiĉoj estas: ke la Delegitoj rezignas minimume je la duono de siaj procentaĵoj favore de tiu kaso, kaj ke la decidon akceptas skribe tri kvaronoj de la Delegitoj en la teritorio. Decido tiel akceptita fariĝas deviga por ĉiuj Delegitoj, kaj valoras ĝis la fino de la jaro, dum kiu ĝi estis forigita per la sama procedo. La havaĵon administras kasisto elektita de la kunveno, kaj la Ĉefdelegito ĝin laŭofice kontrolas.
IV. Centra Organizo
_Komitato kaj Komisiono_
31. La ĝenerala gvidado de la Asocio estas komisiata al _Komitato_. Ĝi konsistas el 15-25 membroj diversnaciaj, elektitaj de la Delegitoj por tri jaroj.
Se pro iuj kaŭzoj fariĝas en ĝi lokoj liberaj, tiam la Komitato povas, kaj, se alimaniere lando aŭ grupo de landoj estus tute ne reprezentata, la Komitato devas sin rekompletigi mem ĝis la proksima elekto. Je la fino de ĉiu periodo la Komitato decidas, konforme al la disvastiĝeco de la Asocio, kiom da membroj enhavu la elektota Komitato.
32. La Komitato:
Elektas inter siaj membroj: La Prezidanton, la Vicprezidanton kaj la Komisionon de UEA. Plie ĝi elektas: la Direktoron kaj Vicdirektoron, la Redaktoron kaj la honorajn membrojn. Ĝi rajtas elekti honoran Prezidanton; Fiksas la ĝeneralan agadon de UEA laŭ la voĉdonoj de la Delegitoj kaj la deziresprimoj de la Kongreso; Privoĉdonas la jaran raporton kaj kontrolas la administradon de la Asocia kapitalo; Decidas pri apelacioj, kaj pri la aliaj aferoj al ĝi rezervataj.
33. La Prezidanto de UEA reprezentas la Asocion en ĉiuj eksteraj, ne pure administraj rilatoj, kaj subskribas kun la Direktoro la ĉefajn dokumentojn. Li prezidas la Komitaton kaj Kongreson. Persone aŭ ilin transdonante al alia Komitatano, li prizorgas la pliajn taskojn al li destinatajn per tiu statuto aŭ regularoj. En gravaj kaj urĝaj okazoj li havas la kompetentecojn de la Komitato aŭ Komisiono, al kiuj li raportos plej baldaŭ. La Vicprezidanto helpas kaj anstataŭas lin.
34. La _Komisiono_ konsistas el la Prezidanto aŭ Vicprezidanto de UEA, kaj, laŭ decido de la Komitato, el 4 aŭ el 6 pliaj Komitatanoj, loĝantaj en landoj ne tro malproksimaj de la oficiala sidejo.
La Komisiono:
Decidas konforme al la instrukcioj de la Komitato pri ĉiuj aferoj superantaj la kompetentecojn de la Direktoro, Redaktoro kaj Ĉefdelegitoj; Starigas novajn servojn aŭ aranĝojn, fiksante la ĝeneralajn regularojn pri ili; voĉdonas pri la fakoj; Kontrolas la Centran Oficejon kaj la Redakcion; Administras la kapitalon de la Asocio; Prizorgas la aliajn aferojn al ĝi komisiitajn de la Komitato aŭ per tiu statuto.
35. Komitato kaj Komisiono laboras per rondiranta kajero aŭ per cirkuleroj. Ili kunvenas ĉiujare okaze de la Kongreso, la Komisiono se eble pli ofte. En la voĉdonoj valoras la simpla plimulto, okaze de voĉegaleco decidas la Prezidanto. Tiom kiom permesas la cirkonstancoj, elekto, ĉe kiu neniu kandidato ricevis la absolutan plimulton, estu ripetata, ĝis unu ĝin atingas. Valoras provizore kaj devos poste esti submetataj al nova voĉdono: Decidoj, je kiuj partoprenis malpli ol du trionoj de la Komitatanoj; decidoj de la Komisiono, se ne respondis du membroj.
36. Por esplori iujn problemojn, la Komitato ĉiam povas elekti inter aŭ ekster si specialajn komisionojn, sed ne rajtas transdoni al ili siajn kompetentecojn. Same la Komisiono de UEA povas peti la kunlaboron de Fakestroj, Delegitoj, k. t p. La Komitato decidas pri kredito donata al la membroj de la Komisiono por iliaj administraj kaj vojaĝaj elspezoj.
_Honoraj Reprezentantoj_
37. Honoraj Reprezentantoj de UEA estas personoj, elektitaj por tri jaroj de la Komisiono, kiuj pro sia sperto, aŭtoritateco aŭ socia pozicio povas utili al la Asocio. Ili patronas la propagandon, helpas okaze de klopodoj ĉe aŭtoritatoj aŭ estraroj, kaj reprezentas kun la Delegito la Asocion ĉe publikaj manifestacioj. Ili devas esti membroj kaj ne havas administran rolon.
_Kongreso_
38. Okazas ĉiujare Kongreso de UEA, kies lokon, tempon kaj kondiĉojn fiksas la Komitato.
La Kongreso:
Aŭdas la oficialajn raportojn; Ekzamenas la moralan kaj financan situacion de la Asocio; Esploras la proponojn de la Komitato kaj de la membroj, kaj fiksas laŭ tio la ĝeneralan agadon por la proksima jaro. La Prezidanto de UEA gvidas la kongreson; la protokolisto estas elektata de la kongresanoj. Rajtas voĉdoni ĉiuj membroj pagintaj la kongreskarton. La traktotaĵoj devas esti konatigataj en la oficiala gazeto, la ĉefaj raportoj kaj proponoj estas presite disdonataj al la kunvenintoj.
La Kongreso aprobas aŭ malaprobas la raportojn, kaj decidas pri la proponoj en formo de deziresprimoj al la Komitato.
_Centra Oficejo_
39. La Centra Oficejo de la Asocio konsistas el _Direktoro_, _Vicdirektoro_, oficistoj kaj helpantoj. Direktoro kaj Vicdirektoro estas elektataj de la Komitato, ilian salajron kaj eblan kontrakton fiksas la Komisiono. Ili ne povas esti Komitatanoj, sed havas en la Komitato kaj Komisiono konsilan rolon kaj proponrajton.
40. Se momente ne estas trovebla sperta Direktoro, aŭ se ĉi tiu ne povas dediĉi sian tutan tempon al la ofico, la Komisiono elektas profesian oficejestron kun la titolo: _Ĝenerala Sekretario de UEA_. La Komisiono decidas, kiuj el la direktoraj kompetentecoj iras al la Ĝenerala Sekretario, kaj kiujn ĝi rezervas al la Direktoro aŭ al unu el siaj membroj.
41. La Direktoro gvidas la administradon konforme al la agadplano de la Komitato kaj klopodas por la disvastigo de la Asocio. Li reprezentas ĝin en ĉiuj kutimaj administraj aferoj kaj subskribas en ĝia nomo. Por negocoj de li kontraktitaj, kiuj superas lian agadrajton, li restas responda ĝis ili estas formale aprobitaj.
La Vicdirektoro helpas kaj anstataŭas la Direktoron. Kun la konsento de la Prezidanto, la Vicdirektoro povas memstare prizorgi administran departementon kaj subskribi por ĝi.
42. La Direktoro, la Ĝenerala Sekretario kaj la Centra Kasisto deponu mongarantion ĉe banko, laŭ kondiĉoj fiksataj de la Komisiono.
La Direktoro dungas la oficistojn kaj helpantojn, fiksas iliajn laborkondiĉojn kaj salajrojn. Al la centra kasisto, kaj al po unu sekretario por la administrado kaj por la gazeto, li povas doni la subskribrajton por iliaj funkcioj.
La Centra Oficejo konservas la bibliotekon kaj arĥivejon de la Asocio.
43. Post novjaro la Direktoro raportas al la Komitato pri la stato de la Asocio: Oficejo, gazeto, teritorioj, fakoj, k.t.p. Al la kongreso li submetas ekstrakton de tiu jara raporto kaj skizon pri la ĝiskongresa agado. Laŭbezone li raportas al la Komisiono, kaj li informas la Prezidanton pri gravaj okazintaĵoj. Li tenas liston de la plendoj.
La Direktoro redaktas la »Oficialan Jarlibron«, la »Oficialan Informilon« en la gazeto, kaj eblan bultenon. Al la aprobo de la Prezidanto li submetas la regularojn pri administrado, kasaferoj, kaj Entreprenoj. Devas esti aprobitaj de la Komisiono: Eksterordinaraj elspezoj; la starigo de novaj servoj; ĉiuj kontraktoj kaj eblaj procesoj, kiuj ne koncernas la kutiman administradon aŭ estas gravaj por la eksteraj rilatoj de la Asocio.
_Oficiala Gazeto_
44. La Asocio eldonas je sia risko kaj profito la gazeton: »Esperanto«. Skribas ĝin tute aŭ parte _Redaktoro_, elektita de la Komitato. Lian salajron kaj eblan kontrakton fiksas la Komisiono.
La gazeto estu gvidata laŭ la ĝisnuna tradicio kaj enhavu nenion kontraŭ la celoj aŭ la interesoj de la Asocio. Escepte de tio, la Redaktoro ĝuu en sia laboro plej eblan liberecon.
La Redaktoro klopodas gajni kunlaborantojn, prefere senpagajn, kaj korespondas kun ili. Por la parto de li redaktita, li portas la leĝan respondecon. El ĉiuj alsenditaj presaĵoj la unua ekzemplero apartenas al la biblioteko de UEA, la aliaj al la Redaktoro aŭ la kunlaborantoj. La Redaktoro fiksas interkonsente kun la Direktoro la detalojn pri labordivido kaj aperado, konforme al la disponebla mono. Se necese, decidas la Prezidanto.
45. La Centra Oficejo administras kaj eldonas la gazeton. Ĝi aperigas la parton oficialan, eble aliajn, kaj la anoncojn.
La Direktoro fiksas la kutimajn rabatojn al revendistoj kaj anoncagentoj; li starigas la prezojn por anoncoj, por la aldonado de fremdaj presaĵoj, k.t.p., malakceptante tion, kio estas kontraŭ la celoj aŭ bonaspekto de la gazeto, aŭ povus ofendi la membrojn.
Pri la abonprezo por membroj-abonantoj decidas la voĉdonado de la Delegitoj, tiun por ne-membroj fiksas la Direktoro, aŭdinte la Redaktoron.
46. La gazeto estas administrata laŭ komercaj metodoj kaj debitigata je ĉiuj kostoj, kiujn ĝi kaŭzas. Ebla profito estas uzata por ĝia plibonigo, kaj favore de la Redaktoro, de la kunlaborantoj kaj de la varbintoj de abonoj aŭ anoncoj. Se la gazeto ne povas ekzisti el propraj rimedoj, la Komisiono metas je la dispono de la Direktoro krediton el la Asocia kapitalo.
Estas submetataj al la Prezidanto: Kontraktoj pri perioda ludonado de paĝoj por teksto aŭ anoncoj; kontraktoj kun presistoj por pli ol du jaroj, aŭ kun societoj uzontaj la gazeton kiel oficiala organo; urĝaj plialtigoj de la kredito kaj similaj gravaĵoj.
La Komisiono estas kompetenta decidi pri ĉio, kio koncernas la gazeton kaj ĝian eldonadon, kaj ŝanĝi en okazoj de urĝa bezono la aranĝojn fiksitajn en tiuj tri artikoloj.
V. Administrado
_Financoj_
47. La Asocio kalkulas laŭ Svisaj frankoj.
La Direktoro fiksas la oficialan prezon de la kotizoj por ĉiu lando en nacia mono, konforme al la kurzo kaj la praktikaj bezonoj.
La Prezidanto rajtas provizore malaltigi la prezojn por landoj kun kurzoj tiel malfavoraj rilate al la Svisa, ke plenvaloraj prezoj malhelpus grandan parton de la tieaj Esperantistoj daŭrigi ilian membrecon.
Se kontraŭe la Svisa mono multe perdas de sia laŭleĝa valoro, la Komisiono povas provizore deklari la oficialajn prezojn de alia lando kiel normalaj, kaj rilatigi al ili la tabelon de la kotizoj.