Dokumentoj de Esperanto Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta movado
Part 14
Kara Sinjoro Redaktoro! Laŭ la propono de la »Espero Katolika«, Vi petis min, ke mi per Via estimata gazeto esprimu mian opinion pri tiu demando, kiu en la lasta tempo vekis tiom multe da disputoj kaj malpaco inter la Esperantistoj (demando pri organizo). Mi konfesas, ke mi ne tute klare komprenas, por kio povas utili la petata publikigo de mia opinio. Ĉiu, kiun mia opinio interesas, povas ja scii ĝin tre bone, ĉar en la antaŭparolo al mia projekto pri Rajtigitaj Delegitoj kaj parte ankoraŭ en mia publika parolo Antverpena mi esprimis mian opinion tute klare kaj precize.
En ia stranga, por mi ne komprenebla, maniero ekkuris bedaŭrinde la famo, ke la projekto pri Rajtigitaj Delegitoj estas ne _mia_ opinio, sed opinio _fremda_, kiun oni altrudis al mi! Kaj tio sufiĉis, por ke multaj Esperantistoj, anstataŭ memstare pripensi mian projekton, tuj en la komenco akceptis ĝin kun malkonfido. En Antverpeno, tiu malkonfido malaperis, sed poste, sub influo de agitado, ĝi denove aperis. Bone, en tia okazo por kio do servos mia nun ripetota klarigo? Oni ja simple diros denove, ke la nunan artikolon iu _devigis_ min publikigi...
En Antverpeno, mi laŭte kaj tre klare demandis la Esperantistojn, ĉu ili deziras, ke en niaj kongresoj ni de nun havu Rajtigitajn Delegitojn? Pri tiu demando, kiu ne estis ja starigita surprize, sed pri kiu ĉiuj havis antaŭe sufiĉe da tempo, por ĝin pripensi kaj priparoli, la grandega plimulto respondis per »jes«. Se la demando estus pri tio, ĉu la Esperantistoj konfidas al _mi_ la kondukadon de la tuta Esperanta afero, oni povus eble pensi, ke ili sin ĝenas, fari al mi malagrablaĵon; sed ĉar la demando absolute neniom koncernis mian personon, tial neniu havis kaŭzon, por sin ĝeni.
La voĉoj kun »jes« prezentis tian frakase grandegan plimulton, kaj ĉe la tuj farita kontraŭpruvo la voĉoj kun »ne« prezentis tian bagatelan nombron, ke pri la volo de la kongresanoj povis ekzisti absolute nenia dubo. Ŝajnis do, ke ni havas plenan kaj absolute nedisputeblan rajton esperi, ke de nun ĉio estos en plej bona ordo, ke finiĝos la konstanta malpaco, kiu regis en nia tendaro dum la lastaj jaroj, ke de nun ĉiu dubo, koncernanta la tutan Esperantistaron, estos solvata ne de apartaj demagogoj, kiuj altrudas al ĉiuj sian opinion aŭ deziron, sed de la Esperantistaro mem, per iliaj ĉiujare kaj orde elektotaj delegitoj...
Sed ho ve, la espero nin trompis. Tuj post la Antverpena Kongreso komenciĝis denove agitado kontraŭ la institucio de Rajtigitaj Delegitoj. La malkontentuloj kredigas, ke la decido Antverpena estis _altrudita_ al la Esperantistoj, ke oni ne sciis, pri kio oni voĉdonis, k.t.p., k.t.p. Kontraŭ tiaj asertoj mi energie protestas, kaj mi alvokas la ateston de ĉiuj, kiuj partoprenis en la Kongreso.
Sinjoroj malkontentuloj! Se vi trovas, ke la Antverpena decido ne prezentas la volon de la Esperantistaro, tiam _pruvu_ tion kaj donu al ni la eblon, informiĝi pli ĝuste pri tiu volo; se vi volas diri, ke la _esenco_ de la projekto pri Delegitoj estas akceptita kaj oni nur neregule voĉdonis pri ia _detalo_, tiam diru tion _klare_ kaj ne senkreditigu en la okuloj de la Esperantistaro la _tutan_ aferon; se nia voĉdonado estis neregula, aranĝu al ni alian pli regulan voĉdonadon; miaflanke mi promesas al vi, ke ĉion, kion ajn la Esperantistaro decidos, mi jam antaŭe blinde akceptas; sed mi deziras nur, ke tio estu la volo de la _Esperantistaro_ kaj ne la volo de _apartaj personoj_. Se montriĝos, ke la Esperantistoj ne volas mem esti la administrantoj de sia afero, mi certe tion ne altrudos al ili; se en Antverpeno ni faris ian eraron, ĉu principe, ĉu en detaloj, donu al ni bonajn, trankvilajn konsilojn kaj helpu al ni rebonigi tiun eraron; sed se vi ne konsilas, sed nur atakas, senkreditigas kaj senkuraĝigas,--vi per tio certe ne faras bonan servon al Esperanto.
Kelkaj diras, ke oni atakas nun ne la principon de kongresaj Rajtigitaj Delegitoj, sed nur la konstantan »Ĝeneralan Organizon«. Sed tio estas ja nur vortoj erarigaj. Oni scias, ke konstanta, ĝenerala organizo ne sole ankoraŭ tute ne ekzistas, sed ĝi eĉ ne estas ankoraŭ proponita. En Antverpeno, oni nur elektis komitaton, kiu devas _esplori_ la demandon pri tia organizo kaj eventuale ellabori kaj prezenti al la Esperantistoj ian projekton. Kontraŭ kiu do kaj kontraŭ kio batalas la malkontentuloj, kiuj priskribis la elekton de la studa komitato kiel ion tute senordan, kontraŭregulan kaj eĉ preskaŭ kiel ian friponaĵon? Ni ne scias ankoraŭ, kiam la komitato finos sian studan laboron (en la nuna jaro--verŝajne sub la senkuraĝiga influo de la konstanta atakado--ĝi _ne_ finis je la difinita templimo, kaj tial en Krakovo la rezulto de ĝia laboro _ne_ povos esti prezentata al voĉdonado); ni ne scias ankoraŭ, al _kia_ konkludo la komitato venos, t. e. ĉu ĝi trovos konstantan ĝeneralan organizon rekomendinda aŭ ne; se ĝi en la jaro 1913 prezentos projekton de organizo, ĝi laŭ la regularo publikigos la projekton almenaŭ tri monatojn antaŭ la Kongreso, por ke ĉiuj Esperantistoj havu sufiĉe da tempo, por ĝin pripensi kaj priparoli; poste ĝi estos diskutata de bone preparitaj Delegitoj en la Kongreso, kaj nur poste ĝi estos regule voĉdonata... Kian do sencon havas la atakado kontraŭ projekto, pri kiu oni ne scias ankoraŭ, _ĉu_ ĝi estos kaj _kia_ ĝi estos?
Ĉu niaj malkontentuloj, kiuj la malbonecon de la Antverpena Kongreso penis pruvi, interalie per elmeto de la protesto de S-ro Michaux, efektive kaj sincere kredas, ke la Antverpena Kongreso, kiu tute ne estis preparita, nek rajtigita por la esploro de tia grava afero, devis tuj, senstude, akcepti la projekton de S-ro Michaux, anstataŭ transdoni ĝin al studa komitato? Ĉu ili mem ne estus la unuaj, kiuj terure protestus kaj insultus, se la Kongreso farus ion similan? Ĉu niaj malkontentuloj efektive kaj sincere kredas, ke la tute ne preparita kaj ne rajtigita Kongreso devis rapidece esplori kaj akcepti la projekton de U.E.A., kiu aperis nur dum la Kongreso mem, kaj kiun la Esperantistaro tute ne havis la eblon antaŭe pripensi? Ĉu efektive kaj sincere la malkontentuloj vidas krimon en tio, ke, anstataŭ akcepti nepreparite kaj nerajtigite la projekton de S-ro Michaux de U.E.A., la Kongreso decidis, ke antaŭe ĉio devas esti studata?
Ne sole ia definitiva ĝenerala organizo, sed eĉ ia _propono_ pri tia organizo ne estas ankoraŭ akceptita; ĉio estas nun ankoraŭ _studata_. Neniu sekve povas dubi pri tio, ke la tuta atakado celas ne la ankoraŭ ne ekzistantan Ĝeneralan Organizon, sed nur la principon de kongresaj Rajtigitaj Delegitoj; la malkontentuloj simple ne volas, ke la Esperantistoj havu la eblon, decidi pri siaj komunaj aferoj. Kion do ili havas kontraŭ la principo de Rajtigitaj Delegitoj?
Ili timigas la Esperantistojn, ke la Rajtigitaj Delegitoj forrabos de la Esperantistoj ilian liberecon! Ke ili prezentos Estraron, kiu donos al la Esperantistoj ordonojn, metos sur ilin ŝarĝojn! Pardonu min, Sinjoroj, sed tia timigado estas ja tre stranga. Ĉiu komprenas ja tre bone, ke la Esperantistoj ne prezentas ian regnon kun ĝendarmoj, kaj neniu havas aŭ iam povos havi la forton, _devigi_ la Esperantistojn, ion fari aŭ ion oferi. Por la personoj, kiuj povus ankoraŭ havi ian dubon, estas ja tute klare dirite ne sole en la antaŭparolo al la regularo pri Delegitoj, sed ankaŭ en la regularo mem, ke por privataj Esperantistoj la decidoj de la Delegitoj havas absolute nenian devigon, sed ili elmontras nur la opinion de la plimulto por tiuj Esperantistoj, kiuj _deziras_ scii tiun opinion kaj kiuj propravole _deziras_ alkonformigi siajn agojn al tiu opinio. Kiu ne _deziras_ tion fari, tiun certe neniu devigos. Ĉiu senpartia homo komprenas, ke la ĉefa celo de la Rajtigitaj Delegitoj estas: doni al Esperantistoj plenan _liberecon_ kaj _forton_. Nun, nia afero dependas de kelkaj plej popularaj gazetoj, kiuj sugestias al la tuta Esperantistaro siajn opiniojn, kaj tio (kiel montris ekzemple la historio de nia movado en Svedujo) en ia neantaŭvidebla okazo povus iam fariĝi tre danĝera por nia tuta afero. La institucio de Rajtigitaj Delegitoj, kiu donas al ni la eblon, ĉiam informiĝi pri la opinio de la plimulto, celas liberigi la Esperantistaron de tiu dependo kaj nian tutan aferon de tiu danĝero.
Oni timigas la Esperantistojn, ke la kongresaj Delegitoj eble iam ŝanĝos la lingvon! Sed en la regularo de niaj Kongresoj ekzistas ja fundamenta paragrafo, kiu tre klare _malpermesas_ al la kongreso, pridiskuti demandojn lingvajn. Cetere, se eĉ tiu paragrafo ne ekzistus, ĉu efektive iu povas serioze pensi, ke la tuta Esperantistaro iam fariĝos tiel idiota, ke demandojn pri lingvo aŭ aliajn demandojn, postulantajn specialan kompetentecon, ĝi pridiskutos en Kongreso, konsistante el nekompetentaj kaj ne speciale preparitaj personoj? Ĉiu komprenas tre bone, ke se aperos ia lingva demando, ĝi estos forsendita al la Akademio, poste--se la Akademio aprobos--al la tuta Lingva Komitato, kaj nur fine--se ankaŭ la tuta Lingva Komitato aprobos--ĝi venos al la Kongreso, tamen kompreneble ne por lingva diskutado, sed nur por aprobo aŭ malaprobo. La Kongreso sekve ne sole neniam povas decidi ian reformon kontraŭ la deziro de la Lingva Komitato, sed kontraŭe ĝi povas doni sian malpermeson, se la Lingva Komitato farus ian facilaniman decidon. Sekve se ni tute prave ne timas, ke la _Lingva Komitato_ iam farus facilaniman paŝon (kion ĝi _sen_ kontrolo de kongresaj Delegitoj povus ja fari multe pli facile, ol _kun_ ilia kontrolo)--de la flanko de la _Delegitoj_ certe minacas al ni _nenia_ danĝero en ĉi tiu rilato, sed kontraŭe, la Delegitoj prezentos por ni _defendon_ en la okazo, se eble la Lingva Komitato iam volus fari ian danĝeran agon. Neniu povas nun dubi, ke ĉia provo, fari en nia lingvo rompojn, renkontus plej energian kontraŭstaron de la tuta Esperantistaro, ĉar en la nuna tempo ni ĉiuj konscias, ke tio estus pereiga por nia afero; sed la mondo devas scii, ke ni gardas la netuŝeblecon de nia lingvo nur pro _prudento_ kaj kiel homoj _liberaj_, kaj ke se iam _efektive_ aperus ia senduba neceseco, ŝanĝi nian lingvon, ni principe havas la _rajton_, tion fari tiel same, kiel ĉiu nacio principe havas la rajton, fari kun sia nacia lingvo ĉion, kion ĝi trovos necesa. Ĉiu penado gardi la netuŝeblecon de nia lingvo per rimedoj de iaj _Aziaj regnoj_, t. e. per malpermeso de kunvenado kaj konsiliĝado pri niaj aferoj pro la timo, ke eble ni volos iam konsiliĝi pri la lingvo mem,--tia penado, ludi la rolon de ĝendarmoj sen forto, estus ne sole ridinda kaj tute sensukcesa, sed ĝi donus rezulton rekte malan: ĝi nur _instigus_ deziron de reformoj kaj senkreditigus nian lingvon en niaj okuloj kaj en la okuloj de la tuta mondo multe pli, ol tion povus fari ĉiuj kontraŭesperantistoj kune prenitaj.
Oni eble timas, ke la Delegitoj povos iam fari _alian_ (ne lingvan) facilaniman decidon? Sed ĉiu diskutota demando estos ja publikigita tri monatojn antaŭ la Kongreso; ĉiuj Esperantistoj sekve havos sufiĉe da tempo, por pripensi ĝin kaj averti siajn Delegitojn; kaj se malgraŭ ĉio la Delegitoj faros ian facilaniman decidon, la malkontentuloj povos ja dum tuta jaro priparoli la decidon, prepari la spiritojn kaj prezenti al la venonta Kongreso proponon pri forigo de la antaŭa decido.
Oni plendas kontraŭ diversaj _detaloj_ de la regularo pri Rajtigitaj Delegitoj; ekzemple oni protestas kontraŭ la decido, ke la Societoj, sendantaj Delegitojn, devas ion pagi por tio; aŭ oni plendas kontraŭ tio, ke la kondukado de la aferoj pri la Delegitoj estas transdonita al la Centra Oficejo, kiu laŭ la diro de la malkontentuloj malbone kondukas la aferon kaj malbone uzos la enkasigitan monon. Bone; sed se la malkontentuloj estas konvinkitaj, ke ili estas pravaj, kiu do malpermesas al ili, ke al la venonta Kongreso ili lojale kaj trankvile prezentu proponon pri la forigo aŭ ŝanĝo de la al ili malplaĉantaj detaloj?
Oni diras, ke proponon, kiu estas malagrabla al la prezidanto de la Konstanta Kongresa Komitato, tiu prezidanto ne volos enporti en la tagordon de la Kongreso, kaj sekve oni ne povos ĝin pridiskuti. Sed ĉiu povas ja facile kompreni, ke tia timo estas tute senkaŭza, ĉar la prezidanto de la Konstanta Kongresa Komitato ne havas ja la rajton, nek la povon, malakcepti ion en la tagordon laŭ sia propra plaĉo. En Antverpeno la tuta kongresa komitato (ne la prezidanto) rifuzis akcepti unu proponon nur pro tio, ke ĝi celis elvoki _skandalon_. Sed se iu en ĝentila maniero skribos ekzemple: »mi proponas, ke la rajto sendi Delegitojn estu senpaga«, aŭ: »mi proponas, ke por plena senpartieco kaj superpartieco de la institucio de Rajtigitaj Delegitoj, ĉiuj aferoj, koncernantaj tiujn Delegitojn, kaj ĉiuj pagoj de tiuj Delegitoj estu administrataj ne de la Centra Oficejo, sed de ia speciala sekretario-kasisto, elektata de la Delegitoj mem«,--ĉu efektive iu povas timi, ke tiamaniere redaktitajn proponojn la kongresa komitato povus propravole malakcepti en la tagordon? Kaj se eĉ ni supozus, ke la kongresa komitato farus tian maljustaĵon, la proponanto havas ja ĉiam la rajton, apelacii al la Delegitoj private kaj senpere, kolekti por sia propono la necesan nombron da subskriboj kaj _devigi_ la komitaton, enporti la maljuste rifuzitan proponon en la tagordon.
Oni eble diros, ke pro ia _premado_ de la flanko de la »eminentuloj«, nenia propono malagrabla por la eminentuloj povas havi esperon, ricevi por si en la Kongreso plimulton da voĉoj. Sed ankaŭ tio estas ja tute ne vera; ĉar dum longa tempo antaŭ la Kongreso ĉiu proponanto havas ja plenan povon, bone motivi sian farotan proponon en la gazetoj aŭ per cirkuleraj leteroj al la Societoj kaj Grupoj Esperantistaj kaj sekve garantii al si, ke, se lia propono estas efektive prava, ĝi certe trovos por si en la Kongreso la plimulton da voĉoj.
Vi vidas sekve, ke ĉion, kio povas esti utila por nia afero, oni povas tre bone atingi en maniero trankvila, kaj tute ne estas necese, semi konstantan malpacon kaj per ĉiuj fortoj paralizi ĉian vivon kaj progreson en nia afero. La Delegitaro konsistas el homoj kaj kompreneble povas erari; precipe facile ĝi povis erari en la nuna momento post sia naskiĝo, kiam ĝi havis ankoraŭ tro malmulte da sperto. Tion ĉiu devas kompreni, kaj ĉiu bona Esperantisto, al kiu ŝajnas, ke la Delegitaro eraris, devas lojale diri al si: »la plimulto decidis, sekve mi devas min submeti; sed ĉar mi estas konvinkita, ke la decido estas erara, tial mi penos, ke en la venonta Kongreso oni rebonigu la eraron«. Sed se iu, al kiu ne plaĉas tiu aŭ alia decido, tiu aŭ alia eble nelerta faro de la kongresa estraro, tuj malpaciĝas, komencas atakadon, bojkotadon, senkreditigadon de la tuta Kongreso, k.t.p.... ĉu tia agado estas bona?
Ĉi tiu mia artikolo estos verŝajne mia lasta artikolo sur la kampo de Esperantista diskutado. Pro kelkaj kaŭzoj, mi de nun verŝajne neniam plu partoprenos en diskutado, nek en la Kongresoj, nek en la gazetoj. _En Krakovo mi tute certe detenos min de ĉia partoprenado en la diskutoj_; sekve tiuj, kiuj estas kontraŭ mia opinio, havas plenan povon, kontraŭbatali ĝin per ĉiuj fortoj, ne timante, ke mi polemikos kontraŭ ili eĉ per unu vorto. Sed ĝuste pro tio, ke mi ne intencas plu diskuti, mi nun la lastan fojon klarigis mian opinion.
Mi atentigas pri tio, ke mi esprimis ne mian _deziron_, sed nur mian _opinion_, ĉar mia _deziro_ estas nur unu: Ke la Esperanta afero vivu kaj progresu sane, en kia ajn maniero tio estos. Se mia opinio estas erara, la Esperantistoj forĵetu ĝin; sed ili faru tion en maniero orda, per regula voĉdonado.
L. L. Zamenhof.
Piednoto
[60] »Pola Esperantisto«, Junio 1912, represita en »Oficiala Gazeto Esperantista« V, 3. 1912, p. 100-106.
Regularo de la Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj (I.U.E.S.)
Akceptita de la Naŭa Kongreso Esperantista en Bern, 1913, laŭ proponoj de D-ro Arnhold kaj aliaj[61]
1. Per tiu ĉi statuto kaj por interligi la Esperantistajn Societojn, kiuj deziras starigi interrilatojn por la plej rapida sukceso de siaj klopodoj, estas kreata Asocio nomata _Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj_, kies celo estas, plifaciligi la propagandon de la Lingvo internacia Esperanto kaj plirapidigi ĝian enkondukon en la tutan mondon.
2. La sidejo de tiu societo estas la Esperantista Centra Oficejo, kiu estas komisiita por plenumi la taskon de sekretariejo.
3. Tiu Asocio estas organizita kiel nura federacio, kaj la aliĝantaj societoj konservas sian memstarecon kaj sendependecon, nur nomante konsilantojn, por reprezenti ilin en speciala kondukanta supera komitato ĉi-poste montrata.
Ili nur kune interligas siajn fortojn kaj klopodojn por la studado de la demandoj, kiuj povas prezenti por ili komunan intereson, kaj por la sekvoj donotaj, se okazas, al la decidoj de la komitato, rezultantaj de tiuj esploroj.
4. Povas esti ano de la Unuiĝo ĉiu grupo aŭ societo, ĉu loka, ĉu faka, regule enskribita sur la listo de la Esperantistaj societoj, kiuj pagas kotizon al la Centra Oficejo Esperantista, por ricevi interŝanĝe la servojn kaj la oficialajn dokumentojn de tiu Oficejo[62].
Nur tiuj anoj de la Unuiĝo povas elekti Rajtigitajn Delegitojn por la kongresoj, kaj konsekvence voĉdoni en tiuj kongresoj, laŭ la regularo fiksita por tiu elekto, t. e. unu delegito por 25 elektintaj anoj pagintaj la ĉiujare fiksotan kotizon (Vidu Oficiala Gazeto, IV, 4, 1911, p. 141).
Nur ili ankaŭ povas grupiĝi aŭ klopodi, laŭbezone, por elekti la anojn de la Administra Komitato de la Centra Oficejo, laŭ la regularo antaŭe fiksita por la elekto de la anoj de la Internacia Konsilantaro, t. e. unu delegito por 1000 elektintaj anoj aŭ ankoraŭ por ĉiu nacia societo, eĉ ne entenante tiun nombron (Vidu Oficiala Gazeto, IV, 4, 1911, p. 143, kaj III, 4, 1911, p. 128).
5. La Unuiĝo estas kondukata de estraro, kiu konsistas el du partoj.
La unua parto entenas la reprezentantojn de la grandaj societoj, kiuj, en ĉiuj landoj, grupigas la Esperantistojn sub formo de ligoj, asocioj aŭ federacioj.
Tiuj reprezentantoj estas ĉu la prezidantoj mem de tiuj societoj, ĉu la prezidantoj de iliaj agadaj komitatoj.
La vicprezidantoj aŭ sekretarioj de tiuj asocioj aŭ komitatoj estas komisiitaj, por anstataŭi tiujn reprezentantojn en okazo de foresto.
En la landoj, kie ekzistas pli ol unu granda societo de propagando, ĉiu societo organizita sub formo de asocio aŭ federacio, havanta anojn en la tuta lando, povos uzi tiujn rajtojn de aliĝo kaj reprezentado.
La dua parto de la estraro povos enteni la saman nombron de anoj kiel la unua. Ilin elektos la Rajtigitaj Delegitoj dum ĉiu kongreso inter la plej taŭgaj Esperantistoj de tiuj landoj, kiuj bonvolos akcepti kandidatecon.
Tiuj lastaj komitatanoj estos ĉiujare rebalotataj, sed estos reelekteblaj.
La anoj de la unua parto estos enskribitaj la unuan fojon laŭ avizo de la elektintaj societoj kaj restas senŝanĝe ĝis nova avizo de tiuj societoj, kiuj devos zorgi por anstataŭi ilin, kiam bezonos.
6. Por starigi amikajn kaj efikajn rilatojn inter la I.U.E.S. kaj la specialaj, fakaj kaj aplikaj societoj kaj speciale kun la Universala Esperanto-Asocio, ĉiu prezidanto de aliĝinta societo devos zorgi, por starigi konstantan interkonsenton kun la reprezentantoj de tiuj societoj por la sama lando, elektante por tio la necesajn reprezentantojn.
7. La estraro studas la aferojn, kiujn proponis al ĝia esploro la Esperantistaj aliĝintaj societoj, por intermeto de siaj Delegitoj en la Universalaj Kongresoj.
Ĝi ne rajtos, mem alpreni decidojn, kiuj povus altrudi iajn devojn al la tuta Esperantistaro aŭ eĉ al iu aliĝinta societo aŭ grupo, kaj ĝi povas nur formuli dezirojn aŭ esprimi konsilojn.
Ĝi devas submeti al la decidoj de la Rajtigitaj Delegitoj ĉiun proponon, kiu povos trudi devojn al la Oficialaj Institucioj aŭ ŝanĝi la fiksitajn kondiĉojn de financa helpo donota de la Esperantistoj al tiuj institucioj. Nur en okazo de urĝa bezono, ĝi povos provizore formuli decidojn pri tiuj demandoj.
8. Tiu estraro estos speciale komisiita por internacie reprezenti, en okazo de bezono, la Esperantistojn apud la registaroj aŭ apud oficialaj institucioj de ĉiu lando aŭ apud la diversaj internaciaj asocioj, kiel ekzemple kongresoj, naciaj ekspozicioj, k.t.p.
Ĝi devas zorgi, por informi la aliĝintajn societojn pri la aferoj, kiuj koncernas la ĝeneralan propagandon de la lingvo, kaj povas interesi tiujn societojn.
Ĝi devas ankaŭ helpi, laŭ sia povo, la klopodojn de la agadaj komitatoj de la aliĝintaj societoj de propagando.
9. La anoj de la estraro starigas mem la regularon por la funkciado de la Unuiĝo.
Ili elektas ĉiujare inter si unu prezidanton, unu vicprezidanton, unu sekretarion-kasiston kaj du aŭ tri asesorojn por la plenumado kaj solvado de la urĝaj aferoj.
Piednotoj
[61] Esperantista Dokumentaro XXVI, p. 89-92.
[62] Laŭ klarigo donita dum la diskutado en la 9a Kongreso kaj aprobita de la Kongreso, tiu paragrafo aplikiĝas nur al naciaj, regionaj aŭ lokaj societoj de propagando aŭ de aplikado, kondiĉe ke ili entenos samnacianojn, kaj kun escepto de la internaciaj societoj.
Statuto de la Universala Esperanto-Asocio (UEA)
I. Celoj kaj principoj
1. Sub la nomo _Universala Esperanto-Asocio_ ekzistas asocio, fondita en 1908, kiu celas:
Disvastigi la uzadon de la internacia helplingvo Esperanto; Plifaciligi la ĉiuspecajn moralajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sen diferenco pri raso, nacieco, religio aŭ lingvo; Krei internaciajn servojn uzeblajn de ĉiuj homoj, kies intelektaj aŭ materiaj interesoj celas trans la limoj de ilia genta aŭ lingva teritorio; Kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvigi ĉe ili la komprenon kaj estimon por fremdaj popoloj.
2. UEA estas neŭtrala rilate al religio, nacieco aŭ politiko. En ĝi viroj kaj virinoj estas egalrajtaj kaj elekteblaj al ĉiuj oficoj.
3. La oficiala lingvo de UEA estas la Zamenhofa Lingvo Esperanto, tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika verkaro.
4. La sidejo de UEA troviĝas ĉe sia Centra Oficejo, en Genève, Svislando. UEA deklaras sin asocio kun celo ideala kaj je ne limigita daŭro, konforme al art. 60 de la Svisa civila kodo. La Centra Oficejo de UEA estas oficiale nomata: »Internacia Esperanto-Oficejo«, »Bureau international de l'Espéranto«, »Internationales Esperantoamt«, k.t.p.
La Komitato rajtas translokigi la sidejon de la Asocio kaj oficejo en alian svisan lokon, kaj laŭbezone ilin enskribi en- kaj eksterlande en la ŝtatajn registrojn por societoj.
5. La oficialaj publikigoj de UEA fariĝas per la Jarlibro, per la gazeto »Esperanto«, per bultenoj aŭ cirkuleroj. La Asocio rajtas eldoni ĉiuspecajn presaĵojn rilatantajn al ĝia celo kaj agado.
La administra jaro kalkuliĝas de 1. novembro ĝis 31. oktobro.
La tempolimoj fiksitaj per tiu statuto aŭ regularoj valoras por Eŭropo. Por la rilatoj el lokoj kun speciale malfacilaj poŝtaj komunikoj aŭ el aliaj kontinentoj la Direktoro plilongigas tiujn tempolimojn.
6. Por ĉiuj membroj estas devigaj tiu statuto kaj la ĝeneralaj regularoj de la Asocio.
Por la agoj de siaj reprezentantoj, oficistoj, k.t.p. la Asocio estas nur responda, se tiuj agoj okazis en la limoj de la kompetenteco, kiun por ĉiu ofico difinas ĉi tiu statuto aŭ la regularoj.
La Asocio malakceptas ĉiun financan respondecon por la funkciado de la servoj kaj por negocoj al ili rilatantaj.
7. La havaĵo de UEA estas destinata al la Esperanta movado. La membroj nek havas personan rajton je tiu havaĵo, nek estas respondaj por la ŝuldoj de la Asocio.
II. Membroj, Fakoj, Societoj
_Membroj_
8. Povas esti akceptata kiel membro ĉiu honorinda persono, favora al la principoj de UEA.
La _Membroj_ (M.) pagas la kutiman jaran kotizon, kaj eblan enirpagon, fiksotan de la Komitato.
_Membroj-Abonantoj_ (M. A.) estas membroj pagantaj kun la kotizo la abonon al la gazeto »Esperanto«, laŭ favoraj kondiĉoj al ili rezervataj.
_Membroj-Subtenantoj_ (M. S.) estas membroj, kiuj, por helpi al la Asocio, pagas la por ili fiksitan pli altan kotizon-abonon.