Dokumentoj de Esperanto Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta movado

Part 13

Chapter 13 3,700 words Public domain Markdown

La historio de Esperanto liveras do sufiĉe da pruvoj, ke ni bezonas ion, kio certigos la unuecon de la lingvo, kio gardos la Zamenhofan fundamenton, solvos ĉiujn dubojn pri la senco de la vortoj, pri la uzado de la esprimoj kaj pri la akceptebleco de novaj vortoj,--unuvorte, ke ni bezonas lingvan internacian komitaton. Kiam aperos la fruktoj de ĝia agado, la multenacia periodo de Esperanto fariĝos internacia--la lasta de la propaganda epoko. Tiun ĉi periodon malfermos jam nia kongreso, kie la reprezentantoj de dekduo da lingvoj parolas unuj kun la aliaj, havas la eblon juĝi, kia maniero de parolado estas plej bona, plej facile komprenebla, kie ni lernas evitadi la malbonaĵojn kaj imitadi ĉion imitindan. Kvankam S-ro Bourlet en sia artikolo antaŭdiris, ke ne plej spertaj, sed plej riĉaj Esperantistoj venos kongreson, tamen mi estas certa, ke hodiaŭ li ŝanĝis sian opinion. Li sendube konsentos, ke li eraris, ĉar ĉiuj landoj sendis eminentajn, spertajn samideanojn, kies reciproka interparolado kreas unuforman, internacian stilon.

Se la historio de nia lingvo klare pruvas, ke ni bezonas internacian lingvan komitaton, ĝi montras ne malpli konvinke, ke ni bezonas _internacian organizacion_ por ĉiuj ĝeneralaj aferoj, kiuj koncernas ne apartajn societojn aŭ grupojn, sed la tutan Esperantistaron. Multajn, tre multajn aferojn povas aranĝi kaj plenumi nur internacia federacio de niaj societoj, grupoj kaj izolitaj Esperantistoj. Ĝi kaj nur ĝi povas kunigi la fortojn de ĉiuj samideanoj. Mi citos nur kelke da ekzemploj. De du jaroj S-ro _Ménil_ eldonas Tutmondan Jarlibron, kiu enhavas la nomaron de la Esperantistoj en la tuta mondo. S-ro Ménil kaj liaj helpantoj faris ĉion eblan, por doni al ni verkon plenan kaj konfidindan, kaj ni ĉiuj estas dankaj al ili, sed ĉu tian laboron povas plenumi privataj personoj? Scii, kiom da anoj ni havas en la tuta mondo, kiom da aprobantoj kaj kiom da veraj Esperantistoj, kiom da societanoj kaj kiom da izolitaj anoj, estas afero ekstreme por ni grava. La kvanto kaj la kvalito de la Esperantistaj batalionoj--mi ripetas la trafan esprimon de S-ro _Seynaeve_--devas esti bone konata de ni. Sed tian statistikon povas liveri al la Tutmonda Jarlibro nur organizita Ligo de niaj societoj. Nia centra komitato prilaboros planon, dissendos cirkulerojn al ĉiuj societoj, kaj ili facile kolektos en ĉiuj urboj la nomojn de Esperantistoj, antaŭ ĉio de veraj Esperantistoj, kiuj interesiĝas pri la afero kaj kiuj ... ne forlasis ankoraŭ nian mondon.

Kaj aliaj ĝeneralaj aferoj? Esperantistaj kongresoj, ekspozicioj, reprezentado de Esperanto en neesperantistaj kongresoj kaj ekspozicioj, vasta propagando kaj multaj aliaj aferoj povas esti aranĝataj nur de internacia organizacio. Ĝi naskos ankaŭ la lingvan komitaton.

La utilo de la organizacio estas nedubebla, tion facile konsentos eĉ ĝiaj kontraŭuloj. Sed laŭ ilia opinio krom utilo ĝi alportas ankaŭ malutilojn, tiel grandajn kaj danĝerajn, ke ĝi pereigos nian aferon. Kiuj estas ĉi tiuj danĝeroj? La kontraŭuloj nomas du: unue, ke la Ligo neniigos la liberecon de ekzistantaj societoj kaj due, ke la internacia federacio timigos la registarojn, kiuj vidos en ni danĝeran korporacion kaj agos kontraŭ ni. Pri la unua punkto sufiĉas diri, ke la kontraŭuloj de la Ligo atakas fantomojn, imagas kaj divenas en la projekto intencojn, kiujn havas neniu. La Ligo regos nur aferojn, kiuj koncernas la tutan Esperantistaron. Ni--partianoj de la federacio de niaj societoj ankaŭ opinias, ke ĉiuj nunaj societoj devas resti tute sendependaj kaj liberaj; kiel S-ro _Moch_, ni ankaŭ postulas, ke »la federacio estu organizita formo de libereco, la celo, kiun devas alkuri egaluloj liberaj, kiam ili volas kunlabori«.

Eraras ankaŭ personoj, kiuj supozas, ke registaroj de kelkaj landoj persekutos nin. Sinjoroj, la registaroj kontraŭbatalas ne ĉion, kio havas la nomon »internacia«, sed nur tion, kies esencon ili opinias danĝera por la ŝtato. La registaroj ne timas la verdan koloron. Kiel la bovon sur la areno ilin timigas nur la ruĝa. Ili ne estas daltonistoj kaj distingas la kolorojn ne malpli bone, ol la bovo. Eĉ se ni supozos, ke en iu lando oni persekutos la liganojn, ĉu tio devas deteni nin de la fondo de la Ligo? Ne, certe ne! Esperanto ne estas kreita por unu lando kaj vivas ne per unu lando. La malpermeson de la registaro atentu la Esperantistoj de tiu lando, ĉi tio estas ilia afero. Oni povas esti certa, ke eĉ sen oficiala permeso ili partoprenas en la agado de la Ligo, same kiel la anoj de la landoj liberaj, se ili ne faros ĝin, aliaj laboros en la Ligo sen ili. Sed ĉar ekzistas landoj-malliberejoj, ĉu ĉiuj devas porti katenojn?

Fine, Sinjoroj, ankoraŭ kelke da vortoj. La grava demando pri la Ligo, sendepende de la rezultato de niaj disputoj, ne devas dissemi malpacon en nia anaro. Kun la Ligo aŭ sen la Ligo, nia celo ĉiam restas la sama:

»Ni ĝin atingos per la potenco De nia sankta fervoro, Ni ĝin atingos per pacienco Kaj per sentima laboro.

Glora la celo, sankta l' afero, La venko--baldaŭ ĝi venos. Levos la kapon ni kun fiero, La mondo ĝoje nin benos«.

Piednoto

[55] Lingvo Internacia, X (1905), p. 373-377.

Propono pri la organizo de niaj Kongresoj

De D-ro L. L. Zamenhof[56]

Internacia Esperantista Kongreso estas antaŭ ĉio festo de la Esperantismo kaj propaganda manifestado. Sed krom tio ĝi havas (aŭ almenaŭ devus havi) ankoraŭ alian tre gravan rolon: diskuti kaj decidi pri ĉiuj demandoj, kiuj koncernas nian tutan aferon kaj ne povas esti solvataj de apartaj personoj, societoj aŭ institucioj Esperantistaj.

Ĉiu Esperantisto estas homo libera, kaj neniu havas la _devon_ partopreni en ia komuna Esperantista entrepreno; sed la plimulto de la Esperantistoj havas la _deziron_ tion fari; ĉar ili konscias tre bone, ke Esperanto prosperos nur tiam, kiam ni laboros kune; tial apartaj personoj kuniĝas en grupojn kaj societojn, kaj la grupoj kaj societoj devas interkomunikiĝi, por priparoli kaj aranĝi entreprenojn komunajn. Tiel longe, kiel ni tion ne havos, ni ĉiam estos tute senfortaj; ĉar ĉiufoje, kiam aperos la neceso, fari ian laboron komunan, troviĝos neniaj plenumantoj; ĉiu aparta persono aŭ societo diros: »mi estas tro malforta aŭ ne sufiĉe aŭtoritata«, aŭ »mi ne volas labori sola por la tuta Esperantistaro; ĉar eble oni povus rekompenci min nur per atakado aŭ nekompreno de miaj bonaj intencoj«. Se ni ne volas esti tute senfortaj, la Esperantistaj grupoj kaj societoj devas en orda maniero, per rajtigitaj delegitoj, periode priparoli kaj aranĝi ĉiujn necesajn komunajn entreprenojn. La plej bonan rimedon por tio prezentas niaj internaciaj kongresoj.

Ĉar ĉiu Esperantisto estas homo libera, neniu havas ankaŭ la devon, alkonformigi sin al la volo kaj opinio de ĉiuj aliaj Esperantistoj (se li nur ne ŝanĝas la lingvon laŭ sia bontrovo kaj ne perdas per tio la rajton, sin nomi Esperantisto); sed la plimulto de la Esperantistoj havas la _deziron_, alkonformigi sin al la volo kaj opinio de ĉiuj aliaj; ĉar ili konscias tre bone, ke nia afero postulas antaŭ ĉio plenan unuecon, kaj Esperanto progresos nur tiam, kiam siajn proprajn kapricojn, dezirojn aŭ opiniojn ĉiu Esperantisto submetos al la deziro kaj opinio de la plimulto. Tial estas necese, ke pri ĉiu aperanta demando ni havu la eblon, scii la veran opinion de la plimulto. Tiel longe, kiel ni tion ne havos, al ni ĉiam minacos anarĥio, ĉiam troviĝos personoj, kiuj diros, ke nur ilia opinio estas la opinio de la plimulto kaj ke ĉia alia opinio estas nur maljusta altrudo aŭ provo de regado. Se ni deziras, ke la Esperantistoj laboru en plena unueco, ni devas de tempo al tempo en orda maniero, ankaŭ per rajtigitaj delegitoj, esplori kaj publike klarigi pri diversaj aperantaj demandoj la deziron kaj opinion de la plimulto, kaj por tio ankaŭ la plej bonan rimedon prezentas niaj internaciaj kongresoj.

Bedaŭrinde ĝis nun niaj kongresoj ne povis plenumi sian agadan rolon; ĉar ili ne estis organizitaj kaj ne havis la eblon, aranĝi aŭtoritatan voĉdonadon. Ni povis decidi nur pri demandoj plej malgravaj, kiujn oni povis solvi per aklamo; pri ĉio pli grava, pri kio la opinioj ne estis egalaj, ni nenion povis decidi; ĉar niaj decidoj, faritaj ne de orde elektitaj delegitoj, havus nenian valoron en la okuloj de la Esperantistoj.

Por meti finon al tiu stato kaj doni al niaj kongresoj la eblon labori kun klaraj rezultatoj, mi proponas, ke oni enportu la malsupre donitan aldonon en la regularon de niaj kongresoj.

Ĉar ni ne havas ankoraŭ ian aŭtoritatan institucion, kiu povus pli rajte decidi pri mia propono, tial mi prezentas mian proponon al la Konstanta Komitato de la Kongresoj. Se ĝi aprobas mian proponon, tiam mi petas, ke ĝi publikigu sian decidon kiel eble plej baldaŭ en la Oficiala Gazeto, por ke al la Antverpena Kongreso ĉiuj Esperantistoj povu jam prepariĝi laŭ la nova ordo.

L. L. Zamenhof.

Piednoto

[56] Oficiala Gazeto Esperantista III, 8. 1911, p. 281-282.

Raporto pri la projekto de Internacia Reprezentantaro de la Esperantistaj Societoj

prezentita al la Kvina Kongreso de G. Chavet[57]

De longa tempo la Esperantistoj esprimis la deziron, ke oni starigu regulan kaj oficialan komitaton, kiu, en gravaj cirkonstancoj, povus reprezenti la ĝeneralajn interesojn de la tuta Esperantistaro kaj paroli en ĝia nomo.

Projektoj pri tia organizaĵo estis prezentitaj jam en la unuaj jaroj de la ekzisto de nia propagando, sed oni povas diri, ke ili havis tiam multe pli grandan amplekson.

Ni efektive memorigas, ke laŭ la projekto prezentita de D-ro Zamenhof, antaŭ la unua Kongreso de Boulogne-sur-Mer, la kreotaj institucioj, sub la sola titolo »Tutmonda Ligo Esperantista« entenis multajn komitatojn, kies titolojn mi tie ĉi nur citos kaj kiuj respondis al diversaj bezonoj de la Esperantista movado, nome: Centra Komitato, kaj specialaj apartaj komitatoj de Agado, de la Lingvo, de Kongresoj, de Cenzuristoj, kaj de la Ekzamenoj.

En la sama epoko, multaj aliaj projektoj aŭ proponoj de aldono al la projekto de D-ro Zamenhof estas ankoraŭ prezentitaj de fervoraj Esperantistoj, kaj kelkaj el ili lasis postsignojn en la decidoj de la kongresoj.

Oni trovos la plenan liston de tiuj projektoj kaj proponoj en la raporto prezentita al la dua Kongreso de Ĝenevo, en la jaro 1906 (Vidu »Esperantista Dokumentaro«, kajero kvara, p. 50).

Jam antaŭ la unua kongreso, la Esperantistaj gazetoj multe diskutis pri tiuj projektoj, kiujn oni intencis prezenti al la voĉdonado de la kongresanoj. Sed fine, dum tiu ĉi Kongreso, oni decidis nur la kreadon de du Oficialaj Institucioj, nome la _Lingva Komitato_, al kiu oni komisiis la taskon zorgi pri la lingvaj demandoj, kaj la _Konstanta Komitato de la Kongresoj_, por organizi ĉiujare universalan kongreson de Esperanto. Oni ankaŭ komisiis al tiu lasta Komitato la taskon, esplori ĉiujn postajn proponojn pri Centra Organizado.

Efektive, en tiu epoko, la solvo de la demando ne ŝajnis ebla; ĉar la Propagandaj Societoj estis ankoraŭ malfortaj, nemultaj kaj dissemitaj, sen fortaj ligoj inter si, kaj do ŝajnis nur necese, zorgi pri la normala funkcio de la du kreitaj Komitatoj.

La fondo de la _Centra Oficejo_, kun la helpo de privataj monrimedoj, provizore permesis tiun regulan funkciadon, donante sidejon al la sekretariejoj de tiuj Komitatoj.

En la Ĝeneva Kongreso, oni decidis prokrasti ankaŭ la kreadon de aliaj organizaĵoj, kaj oni nur definitive organizis la _Lingvan Komitaton_, kaj starigis por la Kongresoj mem specialan regularon, kiu garantiis la neŭtralecon de tiuj Kongresoj, kontraŭ ĉiuj politikaj kaj religiaj demandoj.

Poste, dum la tria Kongreso (Cambridge, 1907), oni akceptis la definitivan regularon de niaj Kongresoj, kiuj difinis la rajtojn de la partoprenantaj Esperantistoj kaj rezervis al la sola Lingva Komitato la esploron kaj la solvon de la lingvaj demandoj, kaj dum la Kvara (Dresden, 1908) oni ankaŭ pliprecizigis kelkajn detalojn de la Regularo, rajtigis la elekton de la Akademianoj, aprobis la fondojn de tiu Akademio, de la Kongresa Kaso, kaj de la Oficiala Gazeto, kaj fine konsilis kreadon de Societo de Amikoj de Esperanto por monhelpi la funkciadon de la Oficialaj Institucioj.

Oni do vidas, ke iom post iom, niaj Universalaj Kongresoj sinsekve fiksis la ĉefajn detalojn de la organizado de Esperanto, kiujn citis D-ro Zamenhof mem en sia projekto de 1905, kaj eĉ oni aldonis kelkajn detalojn proponitajn de aliaj, nome la alprenon, kiel bazon, de la Fundamento, proponita de la Grupo Pariza, kaj la kreadon de Akademio, proponita de S-ro Aymonier ankaŭ depost 1905.

Sed oni zorgis lasi flanken la ideon de kreado de Tutmonda Esperantista Ligo, kiun la granda plimulto de la Esperantistoj persiste malakceptis kaj kies kreadon oni ne plu povus proponi.

Tamen, en la projektoj prezentitaj de D-ro Zamenhof mem, restis ankoraŭ kelkaj demandoj, kiuj meritas atenton kaj ne estas ĝis nun solvitaj.

Tiuj demandoj estis speciale enskribitaj en la parto de la projekto, kiu koncernis la Komitaton de Agado.

Efektive, tiu ĉi Komitato, krom la proponita eldonado de la Centra Organo de la Ligo, kiun anstataŭis la publikigado de _Oficiala Gazeto_, devis sin okupi pri la aferoj de ĝenerala propagando, alcentrigante, kun interkonsento kaj helpo de ĉiuj grupoj Esperantistaj, la preparadon de la diversaj propagandaj rimedoj uzotaj, en la tuta mondo, kaj organizante servojn de informado kaj gvidado por ĉiuj grupoj, pri tiuj aferoj de enkonduko de la internacia lingvo en ĉiuj landoj.

Tiu komitato, laŭ la opinio de nia Majstro, devis do esti utila por starigi rilatojn inter la Esperantistoj de ĉiuj nacioj kaj oni povas diri, ke la nekreado de tiu organo estas la motivo, kiu pravigas oftajn plendojn de la Esperantistoj, pri bezono de iu organizado de informado kaj gvidado, kaj ankaŭ naskis la multnombrajn proponojn, kiuj la Organiza Komitato ricevis pri la Centra Organizo de la Esperantistaj propagandaj societoj.

Nun la momento ŝajnas taŭga, por denove esplori kaj eble solvi tiun demandon, ĉar multaj simptomoj montras, ke, post kvar jaroj de atendo, tiu demando tute maturiĝis, kaj oni povas sendanĝere plenumi la organizadon de la Esperantista movado.

Unue la Esperantistaj Societoj de propagando estas nun multaj kaj forte organizitaj. En preskaŭ ĉiu lando de la mondo troviĝas grupoj, kiuj estas grupigitaj en naciaj Societoj aŭ regionaj Federacioj, kaj konsekvence oni ne plu devas timi ian intencon de regado aŭ de malliberigo.

Due, la organizado kaj la normala funkciado de la Oficialaj Institucioj (Lingva Komitato kaj Konstanta Komitato de la Kongresoj) pruvis klare la utilecon de tiuj institucioj por ĉiuj Esperantistoj, kaj montris, ke la devo de ĉiu estas partopreni, iamaniere, en ilia financa subtenado.

Fine, multaj Societoj kaj Grupoj sentas la bezonon, havi ian oficialan rajton partopreni en la diskutoj pri ĝenerala intereso. Tion pruvas la fakto, ke jam, en la okazo de ĉiuj niaj kongresoj, multaj societoj sendis al la Konstanta Komitato oficialajn rajtigilojn, por doni al iu kongresano la rajton paroli je la nomo de tiuj societoj.

Aliparte, la decidoj alprenitaj, por rezervi al la sola Lingva Komitato kaj al la Esperantista Akademio la esploron kaj solvon de la lingvaj demandoj, donas plenan garantion kontraŭ ĉiu danĝero de ŝanĝo de la lingvo, se oni zorgas lasi flanken ĉiun proponon pri tiu punkto.

Oni do povas sen ia danĝero studi la proponojn faritajn, nur prenante el ili tion, kio ne estas iam solvita aŭ eĉ principe forigita.

Jen la listo de la ĉefaj el tiuj proponoj, kiuj povas prezenti praktike solveblan demandon kaj meritas atenton.

1. _La Grupo de la urbo de Le Creusot_ (Francujo) sendis projekton pri Centra Organizo por Esperantista Propagando. Tiu organizo konsistus el propaganda Komitato, kiu enhavus la estrarojn de niaj Kongresoj kaj la prezidantojn de ĉiuj societoj, enhavantaj pli ol 500 anojn (Se la societo havas pli ol 1000 anojn, ĝi havos du reprezentantojn k.t.p.). Tiu Komitato estus rajtigita por organizi kaj direkti la ĝeneralan Esperantistan propagandon (Organizo de la Kongresoj, Agado apud la registaroj, Eldono de oficialaj dokumentoj). Tiu Komitato estus monprovizita de Societo, kies anoj pagus jaran kotizon de 1 franko.

2. S-ro _René Beck_ el Rennes proponas, ke ĉiu Grupo havu la nepran devon aboni kelkajn difinitajn gazetojn.

3. S-ro _Lewis Law_ proponas, ke la Kongreso instigu ĉiujn grupojn Esperantistajn, sendi al la kaso de C. O. 4 sd. por ĉiu ano.

4. La Prezidanto de la _Svisa Propaganda Komitato_, S-ro _Uhlmann_, proponas regularon por Tutmonda Esperanto-Ligo. Tiu Ligo kunigus la Esperantistojn de la tuta mondo por kuna agado en komuninteresaj aferoj, propagando, lingvaj demandoj k.t.p. Ĉiu nacia societo elektus el sia anaro unu delegiton por 1000 membroj. Ĉiu nacia sekcio pagus 2 spesdekojn por unu membro.

5. La _Grupo de Leitmeritz_ (Aŭstrio) proponas, por subteni la Oficialajn Instituciojn de Esperanto, ke ĉiu societo aŭ grupo pagu fiksan kotizaĵon, ekz. 1 Sm por 50 membroj.

6. S-ro _Ĥoa_, Ĥina Esperantisto, loĝanta en Paris, kiu fondis la gazeton »Ĥina Esperantista Revuo« proponas la kreon de financa Komitato.

7. Fine, grava propono venis de la _Esperanto-Asocio de Norda Ameriko_, kiu oficiale sendis al ni projekton pri Esperantista organizado. Tiu organizado estus Komitato, en kiu ĉiu Asocio povus havi unu reprezentanton por du cent anoj. Tiuj Asocioj pagus unu spescenton por ĉiu ano, kaj laŭ tiu pago oni decidus la nombron de voĉoj, kiujn ĉiu Asocio rajtus havi.

El tiuj projektoj, forĵetante proponojn, kiujn oni devas senhezite rifuzi, pro antaŭaj decidoj kaj laŭ suprecititaj rimarkoj, oni povas eltiri la jenajn komunajn ideojn:

Internacia Organizo ŝajnas utila en specialaj okazoj, nome por la klopodoj apud la registaroj kaj por la financa subteno de la Oficialaj Institucioj.

Efektive gravaj propagandaj klopodoj povas tre ofte esti farataj nur de ia forta kaj internacia organismo. Oni jam havis la okazon konstati, ke, se oni estus povinta paroli apud la registaroj, je la nomo de tia organismo, oni estus havinta pli da ŝanco por sukcesi. Neefike estus ekzemple trafi la enkondukon de Esperanto en la lernejojn de unu lando, se oni ne trafas la saman celon en almenaŭ unu alia lando. Kaj neniu registaro akceptus tian peton, se ĝi venus nur de samnacianoj. Esperantistaro estas esence internacia anaro, ĝi do devas esti reprezentata de internacia organismo.

Ĉiuj projektoj ankaŭ akordiĝas por opinii, ke oni nepre bezonas alporti ian financan subtenon al la oficialaj institucioj. De la kongreso de Boulogne-sur-Mer, tiuj institucioj vivis nur dank' al la malavareco de kelkaj amikoj. Sed tiuj bonvolaj mondonacoj ne povos ĉiam daŭri kaj normale estas, ke la Esperantistaro mem pagu por siaj organoj.

Preskaŭ ĉiuj projektoj ankaŭ konsentas por akcepti la sistemon de reprezentado de la Esperantistaj Societoj, proporcie je ilia multmembreco.

Fine, ili konsentas ankaŭ por akcepti, ke ĉiu Societo devas pagi ian kotizon proporcian ankaŭ al sia multmembreco.

La Konstanta Komitato de la Kongresoj zorge esploris tiujn projektojn kaj por esti certa, ke ili estas realigeblaj, ĝi penis starigi ian Regularon, kiu povus kontentigi ĉiujn proponantojn.

Jen tiu projekto[58] tia, kia ĝi estis korektita post interkonsiliĝo en Barcelono de la ĉeestantaj anoj de la Konstanta Komitato de la Kongresoj sub la prezido de D-ro Zamenhof, kaj kian oni intencas prezenti ĝin al la diskuto kaj voĉdonado de la kvina Kongreso.

Tiu projekto alprenas la ĝeneralajn komunajn ideojn supre montritajn, t. e. agado de la organizaĵoj en la ĝenerala propagando, elekto de reprezentantoj de la societoj, proporcie je ilia multmembreco, kaj pago de ia kotizo laŭ la sama proporcio.

Sed tiu projekto kompreneble lasas flanken la lingvajn demandojn, rezervitajn al la Lingva Komitato kaj al la Akademio, la demandojn pri propagando en unu sola lando aŭ regiono, kiuj estas rezervitaj al la naciaj aŭ lokaj societoj, kaj la demandojn pri propagando en specialaj fakoj de aplikado, kiuj estas rezervitaj al la fakaj societoj de specialistoj.

Cetere, la projekto celas interligi nur la propagandajn societojn kaj lasas flanken la societojn de specialistoj; ĉar oni opinias, ke la Esperantistoj, kiuj estas anoj de tiuj specialistaj societoj, estas ankaŭ samtempe anoj de propagandaj...

Kiel oni diris supre, ĉar la esploro en labora kunsido de la Kongreso de tia detala projekto ŝajnis tute neebla, la Konstanta Komitato redaktis mallongan tekston de deziro, prezentotan al la aprobo de la Kongreso, kaj kiu sufiĉus, por doni al la Komitato la necesajn povojn por plenumi la aferon.

Jen tiu teksto.

La Kongreso esprimas la deziron ke:

1. Estu fondita, aparte de la Lingva Komitato kaj de la Konstanta Komitato de la Kongresoj, Administra Reprezentantaro de la propagandaj societoj, por oficiale reprezenti la Esperantistajn propagandajn societojn en ĝeneralaj okazoj, kaj zorgi pri la funkciado de la Oficialaj Institucioj de Esperanto.

2. Tiu Reprezentantaro estu elektita de la diversaj propagandaj societoj de Esperanto, proporcie je ilia multmembreco, po unu delegito por mil Esperantistoj, laŭ metodo difinota de la unua Reprezentantaro.

3. La unua tasko de tiu Reprezentantaro estu, starigi specialan regularon por finance subteni la Oficialajn Instituciojn de Esperanto.

4. La unua Reprezentantaro estu elektita laŭ provizora regularo difinita de la Konstanta Komitato de la Kongresoj.

Tiu teksto estis aprobata, de la anoj de la Konstanta Komitato, de la estraro de la Kvina Kongreso, de multaj naciaj delegitoj de la Kvina Kongreso, kiuj ĉeestis kunsidon speciale aranĝitan en tiu celo.

Interese estas rimarkigi, ke inter la personoj, kiuj troviĝas en tiuj tri anaroj, estas kelkaj, kiuj prezidas gravajn propagandajn societojn kaj kies opinio pri tiu demando estas speciale atentinda. Ni citos: Kolonelon _Pollen_, prezidanto de B. E. A., kiu per letero aprobis la projekton, D-ron _Mybs_, prezidanto de G. E. A., _Reed_, reprezentanto oficiala kaj rajtigita de E. A. N. A., _Boirac_ kaj _Bourlet_, prezidantoj de Francaj federacioj, _Pujulà_, prezidanto de Kataluna federacio, _Schramm_, prezidanto de la Saksa Ligo, _Van der Biest_, prezidanto de la B. E. L., _Cart_, prezidanto de la S. F. P. E., de _Saussure_, prezidanto de la S. E. S., k.t.p....

Piednotoj

[57] Oficiala Gazeto Esperantista IV, 1. 1911, p. 17-29.

[58] Forlasita, ĉar ne aprobita.

Komisio por ĝenerala organizaĵo

Decido de la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen 1911[59]

La Rajtigitaj Delegitoj de la Esperantistaj propagandaj Societoj, konvinkitaj, ke estus dezirindaj:

1. Ĝenerala organizaĵo por doni firman bazon al la Oficialaj jam ekzistantaj institucioj, nome la Konstanta Komitato de la Kongresoj, la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio, la Esperantista Centra Oficejo kaj ĝiaj oficialaj organoj, kaj por ilin subteni kaj interligi;

2. Unuiĝo de la naciaj Esperantistaj societoj (propono 8a de la tagordo);

3. Amikaj kaj efikaj interrilatoj inter la propagandaj kaj la specialaj, fakaj aŭ aplikaj societoj, kiel ekzemple la Universala Esperanto-Asocio;

Decidas, ke ili elektas komision por studi la tutan demandon kaj prezenti, dum la Oka Kongreso, al la Delegitoj, planon por efektivigo de tiuj deziroj.

Tiu plano devos esti publikigita en »Oficiala Gazeto« kaj konigita al la Delegitoj almenaŭ tri monatojn antaŭ tiu Kongreso.

La anoj de tiu Komisio estas S-roj Bourlet, Cart, Ĉefeĉ, von Frenckell, Hodler, Kandt, Michaux, Mudie, Mybs, Reed, Rollet de l' Isle, Perogordo, Pujulà, Schmid, Sebert, Van der Biest, Warden.

Piednoto

[59] Esperantista Dokumentaro XVIII, p. 91.

Letero pri Rajtigitaj Delegitoj kaj pri la Centra organizo

De D-ro L. L. Zamenhof[60]