Aventuroj de Antonio

Part 2

Chapter 2 3,900 words Public domain Markdown

Sinjoro Meyer iris kun li en transportoficejon. Tie oni plej bone scios, kie la onklo nun troviĝas.

La oficisto en la transportoficejo tre kompleze informis ilin: sinjoro Ratajsky foriris hieraŭ kun granda komerca karavano, kies vojaĝocelo estis Timbuktu. Pri tio, ke ĉi tien venos iu knabo, li diris nenion. Kompreneble. Kiel li povus paroli pri tio! Li ja estis konvinkita, ke Antonio estas hejme!

Angoro ekkaptis Antonion.

Kion fari?

Li firme kredis, ke li certe atingos la onklon ĉi tie. Nur pro tio aĉetis por la lasta mono la ŝipveturbileton. Se li estus antaŭsentinta, ke la onklo estos jam for, li estus aĉetinta veturbileton de Triesto al sia hejmo. Nun li jam estus hejme.

Sed kion li faru nun, sola en fremda urbo kaj krom tio eĉ sen mono? Sekvi la onklon de ĉi tie li ne plu povas. Li certe mortus en senfina dezerto. Sed kiel li veturos hejmen sen mono?

Li preskaŭ ekbedaŭris, ke li komencis tiel longdaŭran vojaĝon sola. Sed li bedaŭris nur unu momenton. Ĉu li ne estas sana? Ĉu li ne akiros vivrimedojn per laboro de siaj manoj? Ĉu li ne estas kapabla perlabori en haveno almenaŭ tiom da mono, kiom li bezonos por tie vivi ĝis reveno de la onklo? Aŭ ... eble li povos aliĝi al iu alia karavano, vojaĝanta ankaŭ en Timbuktun, sub la kondiĉo, ke li faros diversajn laborojn. Jes, li faros ion similan!

Ne, vere, neniu kontraŭo estis sufiĉe forta por embarasi Antonion!

Dum li tion pripensis, sinjoro Meyer staris apud li kaj trafoliumis iun gazeton, kvazaŭ li serĉus ian sciigon. Sed tion li faris nur ŝajne. Tiu ĉi kuraĝa kaj entreprenema knabo plaĉis al li. Kaj nun, kiam li estis en tiom neenviinda situacio, sinjoro Meyer estis scivola, kion li decidos entrepreni.

Kiam Antonio per trankvila voĉo komunikis al li sian decidon, sinjoro Meyer kontente ekridetis. Jen la knabo, kiu en la mondo ne perdiĝos!

"Bone, Antonio! Plaĉas al mi, ke vi ne plendas. Kaj rilate vian situacion estu trankvila! Mi diris al vi, ke mia familio loĝas ĉi tie. Mi volas iel rekompenci, kion vi faris por ni. Ĝis la reveno de via onklo vi povos resti ĉe ni. Vi promenados kun Gerto kaj nia Karlo. La tempo pasos al vi tre rapide, ĉar ĉi tie estas multaj rimarkindaĵoj, kiujn vi ankoraŭ neniam kaj nenie vidis.

Dume mi estos for. Ankaŭ mi ekspedas grandan karavanon, kiu vojaĝos en Timbuktun. Mi mem devos partopreni ĝin. Eble mi renkontos la karavanon de via onklo. Mi rakontos al li pri vi. Kaj nun ni iru al niaj!"

Antonio estis tiom surprizita per la afabla invito, ke li eĉ forgesis danki.

Sed survoje al la domo de sinjoro Meyer li estis tre silentema. En lia animo komencis kreski nova ideo, sed li timis komuniki ĝin al sia bonfaranto.

Kiam ili alvenis al ge-Meyeroj, la sinjorino dankis al Antonio kun larmoj en la okuloj. Ŝia filo Karlo, samaĝa kiel Antonio, ekpremis senvorte lian manon. Sed tiu manpremo diris, ke ili restos ĝis la morto sinceraj amikoj.

Kiam la sinjorino ekaŭdis de sia edzo, ke Antonio restos ĉe ili ĝis la reveno de sia onklo, ŝi tre ekĝojis. Ŝi tuj kondukis lin en belan, komfortan ĉambreton kaj diris al li, ke tiu ĉambro estos nur por li. Samtempe ŝi diris al li, ke li sentu sin ĉe ili kiel hejme.

Li povis esti feliĉa.

Kaj tamen li ne estis kontenta. La ideo, kiu ekkaptis lin posttagmeze, kuŝis senĉese sur lia koro.

Fine ankaŭ sinjoro Meyer rimarkis, ke li estas rimarkinde silentema.

"Ĉu okazis al vi io malagrabla? Se io vin ĝenas, diru tion al mi! Mi plenumos ĉiun vian deziron."

"Al mi tre plaĉas ĉe vi, sinjoro Meyer, sed..."

Li eksilentis.

"Nu, nur finparolu!"

Antonio silentis.

Sinjoro Meyer subite ekridis. Ho, ke li tuj ne divenis tion!

"Mi jam scias, kio ĝenas vin, Antonio! Kaj tio estas ja tiom memkomprenebla! Vi ŝatus veturi hejmen, ĉu ne? Se tio estas vere via deziro, mi plenumos ĝin--"

"Ne, ne, sinjoro Meyer," vigle interrompis lin Antonio. "Mi pripensas ion alian. Sed mi timas, ke mi kolerigos vin per mia peto--"

"Nur diru tion! Se mi povos tion fari, mi certe plenumos tion al vi."

"Mi ŝatus partopreni vian ekspedicion en Timbuktun," hezite diris Antonio kaj angorplena li ekrigardis sinjoron Meyer.

"Vivu Antonio!" ekkriis post liaj vortoj Karlo. "Patro, jam tutan monaton mi pripensas tiun saman aferon! Paĉjo, ni povos partopreni ambaŭ, ĉu ne?"

La vizaĝo de sinjoro Meyer iomete ekmalheliĝis.

"Antonio, tio, pri kio vi petas min, estas tre malfacila. Vi ne povas eĉ imagi, kiom peniga estas marŝado tra Saharo. Kaj cetere, kio la penon kaj suferon koncernas, ili estas venkeblaj--sed kiom da danĝeroj embuskas tie homon! Imagu, en kia situacio mi estus, se io okazus tie al vi!"

"Sinjoro Meyer," malkuraĝe rezistis Antonio, "kun la onklo min atendus ja la samaj danĝeroj kaj tamen miaj gepatroj donis al mi permeson! Kaj mi tiom ĝojatendis tion!"

Post longa pripensado donis sinjoro Meyer permeson, ke ambaŭ knaboj partoprenu lian ekspedicion. Li estos ja kun ili kaj gardos ilin.

La ĝojo de la knaboj estis senfina.

Tuj oni komencis la preparojn por la ekspedicio.

En grandega magazeno de sinjoro Meyer ekregis vigla vivo. Pakaĵoj kun eŭropaj varoj estis malpakataj, la varoj trarigardataj, malbonaj pecoj forigataj kaj anstataŭigataj per varoj pli bonkvalitaj.

La du knaboj ĝojatendis la interesan vojaĝon. Ili vidos Saharon, tiun teruran dezerton, pri kiu ili jam tiom aŭdis kaj legis! Ili veturos sur kameloj kaj ĉiu posedos pafilon! Tion aĉetis por ili sinjoro Meyer. Li venigis ilin al pafilejo kaj tie li klarigis al ili, kiel oni manipulas la pafilon. Lia lerteco en pafado miregis ilin. Post kelktaga ekzercado ili manipulis la pafilojn sufiĉe bone.

Iutage sinjoro Meyer venis hejmen kun radianta vizaĝo.

"Do, knaboj, post tri tagoj ni ekvojaĝos! Mi ŝanĝis mian planon. Ni ne vojaĝos kiel kamelkaravano, sed kiel aŭtomobil-ekspedicio, per raŭpradaj aŭtomobiloj."

"Hura!" ekkriis gaja Karlo. "Ĉu nun povas iu diri, ke nia patro ne estas la plej bona el ĉiuj patroj en la mondo?"

Ankaŭ Antonio estis entuziasmigita per la nova plano, sed li kondutis iomete pli mallaŭte ol Karlo.

"Mi opinias, Antonio, ke ni baldaŭ atingos vian onklon, ĉar la distancon, kiun faras karavano dum unu semajno, ni faros dum unu tago."

La sekvintan tagon estis finitaj la lastaj preparoj. La varoj estis metitaj sur aŭtomobilojn, kiuj staris sur la korto kvazaŭ ses gigantaj monstroj.

TRA SAHARO.

Sinjoro Meyer ne estis novulo en vojaĝado tra la dezerto--vojaĝon tra Saharo li faris jam trifoje--sed hodiaŭ li forlasas la ekstremajn pintojn de la civilizita mondo kun sia filo kaj fremda knabo, por kiu li fakte estas nun ankaŭ patro. Kaj krom tio--kia granda diferenco estas inter la antaŭaj karavanekspedicioj kaj la nuna aŭtomobilekspedicio! En karavano estis kompaniigitaj multaj komercistoj, sed nun li entreprenas la ekspedicion sola! Ĉe la karavano oni precize sciis, kiom persistos kameloj, kiam oni atingos tiun aŭ tiun oazon--sed rilate aŭtomobiloj li ne havas eĉ la plej malgrandajn spertojn.

Kaj tamen li provos tion, ĉar en favora kazo tio signifos grandan sukceson kaj profiton por liaj komercaferoj. La vojo, kiu daŭris alifoje tutajn monatojn, estos finita dum unu monato.

Sinjoro Meyer donis signon kaj ĉiuj enaŭtiĝis.

Sinjoro Meyer kun Karlo, Antonio kaj meĥanikistoj sidiĝis en lastan aŭtomobilon.

Karlo kaj Antonio ekinteresiĝis pri la meĥanismo de aŭtomobiloj. Meĥanikisto donis al ili mallongan klarigon.

Nun, dum veturo sur malmola vojo, la aspekto de la aŭtomobiloj neniel diferencas de la normalaj aŭtoj. Sed kiam ili alveturos en la dezerton kaj precipe sur la lokojn kovritajn de mola sablo, en kiun la radoj penetriĝus, pro kio la veturo estus malebligata, tiam helpe de aparta meĥanismo oni metos sur la radojn grandajn zonojn, sur kiuj estas malgrandaj elstaraĵoj--aspektantaj kiel mallongaj ŝoveliloj--kaj tiuj zonoj kunigos la antaŭajn kaj malantaŭajn radojn. La elstaraĵoj eniĝos en la sablon kaj tial la zonoj ne povos gliti, la rapideco de la aŭtomobiloj per tio memkompreneble iom malpligrandiĝos.

Antonio demandis:

"Kaj kio okazus, sinjoro Meyer, se nia aŭtomobilo difektiĝus? Ja la aŭtomobilo, kiu estas antaŭ ni, estas en distanco almenaŭ de duonkilometro de ni. Ĉu ĝi veturus plu kun la ceteraj aŭtomobiloj?"

"Ne, kara Antonio. La distanco inter la aŭtomobiloj estas pro tio tiel granda, ke ĉiu aŭtomobilo postlasas grandajn nubojn de polvo. La afero estas aranĝita jene: en ĉiu aŭtomobilo sidas krom aliaj viroj unu homo, kiu senĉese observas sekvantan aŭtomobilon. Se li rimarkas, ke ĝi haltas, li devas tuj atentigi sian ŝoforon kaj tiu tuj haltigas. Tiamaniere en kelkaj sekundoj ekhaltiĝos ĉiuj aŭtomobiloj."

"Ankoraŭ ion mi ne komprenas. Karlo diris, ke en Saharo ne estas signitaj vojoj. Kiel estas eble, ke ni ne erariros?"

"Se vi estus nia kondukanto, Antonio, ni certe erarirus. Kaj ni certe erarirus ankaŭ tiam, se mi estus gvidanto de la ekspedicio, malgraŭ tio, ke mi travojaĝis Saharon jam trifoje.

Vi certe rimarkis, ke, parolante kun nia kondukanto, mi parolas arabe. Li naskiĝis ĉi tie. Kaj tiu ĉi senfina dezerto estas al li tiel konata kiel al vi Uherské Hradiště kaj al mi Tunizio aŭ Berlino. Tia Arabo havas eksterordinare akran vidpovon. Liaj okuloj rigardas jam de la infaneco en grandajn malproksimojn. Se li ne volis devojiĝi dum sia ekskurso el sia hejmo--el oazo--li devis atente observi eĉ la plej etajn signojn en la naturo. Li ne povis fidi, ke li, sekvante la postsignojn de sia kamelo, revenos hejmen. Apenaŭ li forveturis kelkajn metrojn, la postsignoj malaperis. Vento glatigis ilin per sablo. Pro tio li bonege fiksis en la memoron iun malgrandan rokpinton, arbetaĵon, apenaŭ videblan monteton--kaj laŭ tiuj signoj, kiujn ni tute ne rimarkas, li trovis reirvojon. Per ekzercado li sukcesis enmemorigi la signojn sur tuta vojo, kiun ni traveturos. Li fariĝis kondukanto de karavanoj kaj tiun ĉi vojon li faris jam multfoje. Li akiras per tio sufiĉe da mono. En karavano, kies migrado dependas de lia kapableco, li ĝuas grandan respekton. Nia nuna gvidanto estas unu el la plej bonaj. Mi mem faris sub lia gvidado du vojaĝojn kaj mi devas konfesi, ke li gvidis nin bonege."

Dume la varmego fariĝis netolerebla.

Sinjoro Meyer elpoŝigis poŝhorloĝon.

"Post kvin minutoj ni haltos," li diris.

"Ĉu nia aŭtomobilo?" demandis Karlo.

"Ne nur nia aŭto, sed ĉiuj."

"Kaj kiamaniere vi komunikos tion al ili, patro?"

"Ili tion scias."

Ankaŭ Antonio elpoŝigis poŝhorloĝon kaj rigardis antaŭen.

Vere! Precize post kvin minutoj haltis la unua aŭtomobilo. La dua alveturis al ĝi, la tria al la dua ktp. Fine ĉiuj aŭtomobiloj staris en unu grupo. Ŝoforoj kaj aliaj viroj elaŭtiĝis kaj amasiĝis ĉirkaŭ sinjoro Meyer. Ili komunikis al li siajn impresojn kaj ekkonojn. La motoroj funkciis nedifektite, la aŭtomobiloj veturis tre bele.

Dum la kvar horoj ili faris sufiĉe grandan parton de la vojo sen eĉ unu difekto.

Dum tagmezo ili ripozis. En la aŭtomobiloj estis sufiĉe da loko. Ĉiu grupo dismetis super sia aŭto grandan tukon, por ke ĝi ŝirmu ilin kontraŭ la varmegaj sunradioj.

Posttagmeze ili atingis la dezerton. La varmego estis terura. La tagmezajn paŭzojn oni devis ĉiam plilongigi. Dumtage la varmego estis netolerebla. Homoj ekmalfreŝiĝis, neniu volis eĉ paroli. Ĉiu kuŝis senmove en la ombro de la tuko.

Ili daŭrigis la vojaĝon ĝis vespere, kiam la varmego iomete ĉesis.

Kaj kio Antonion plej multe mirigis, tio estis la saharaj noktoj. Apenaŭ la suno subiris, la temperaturo rapide ŝanĝiĝis. Unue ekestis agrabla malvarmeto, kiu estis bonvenigata refreŝigo post tuttagaj suferoj. Sed la malvarmeto fariĝis pli kaj pli sentebla, ĝis ĝi ŝanĝiĝis en malmildan malvarmon. Nur nun Antonio ekkomprenis, kial sinjoro Meyer antaŭ forveturo kelkfoje demandis, ĉu en la aŭtomobiloj estas pakitaj ankaŭ la kovriloj.

Iun tagon, post matenveturo, ili haltis apud ne tro granda rokaro.

Manĝinte, kelkaj restis en la aŭtomobiloj, aliaj iris trarigardi la rokojn. Inter ĉi tiuj troviĝis ankaŭ Antonio.

Li promenis sola preskaŭ unu horon. Kiam li estis jam tre lacigita, li kuŝiĝis en la ombron de roko kaj ekdormis.

Vekis lin obtuzaj voĉoj de du viroj. Ili sidis en ombro de alia roko, tre proksime de Antonio. Antonio volis stariĝi kaj algrupiĝi al ili, sed tio, kion li ekaŭdis, alfrostigis lin al la tero.

Ili parolis germane.

Antonio komprenis preskaŭ ĉiun vorton.

"Mi diras al vi: hodiaŭ aŭ--neniam!"

"Tion mi ne kredas."

"Kial vi estas tiom obstina? Estas ja preskaŭ certe, ke plej malfrue morgaŭ vespere ni atingos oazon. Kaj tiam estus jam malfrue!"

La dua silentis.

"Rigardu, Eriko!" denove komencis la unua. Ĉe tiuj vortoj Antonio nur per ia miraklo ne ekkriis--tiom li estis mirigita. Li komencis timi, ke ĉi tie temas pri io malbona. Kaj ĉu li aŭdis bone--"Eriko?" Ke volus fari ion malbonan Eriko, unu el plej malnovaj servistoj de sinjoro Meyer? Sed pluaj vortoj ĉesigis liajn meditojn.

"Hodiaŭ nokte mi gardos 'benzinaŭton'. Ĉirkaŭ la deka horo vi irus kelkajn paŝojn de via aŭtomobilo kaj vi ekpafus en la mallumon. Ĉiuj saltos el la aŭtomobiloj kaj rapidos al vi. Neniu pensos pri la aŭtomobiloj. Vi rakontus al ili fabelon pri homsilueto, kiu subite al vi aperis kaj poste mistere malaperis. Kaj tiun ĉi momenton mi eluzos. Mi alproksimigos brulantan alumeton al la brulŝnuro kaj fulmrapide mi perdiĝos en la noktmallumo. La benzino ekbrulos kaj eksplodos. La provizoj, kiuj estas en rezervujoj, ne sufiĉos eĉ por unu duontago. La fajro estos videbla tre malproksime. Dume mi alkuros al niaj kaj mi sciigos ilin, kiam ili devos ataki la malfortan tendaron. En niaj manoj troviĝos riĉa rabaĵo kaj imagu, preskaŭ senpene!"

"Hm, tute senpene tio ne estos," kontraŭdiris Eriko.

"Eh, vi estas malnova sentaŭgulo. Al vi ĉiam io ne plaĉas. Do, mi volas aŭdi la lastan vorton: ĉu vi konsentas?"

Eriko hezitis.

"Rapide, la tempo ne atendas!"

"Do, mi konsentas! Sed tion mi diras al vi, Othman: kiam la rabaĵo estos disdividata, mi volas ricevi mian parton--"

"Ne cerbumu! Kaj nun ni iru, por ke ne estu okulfrapante, ke ni estis ĉi tie tiel longe!"

La friponoj leviĝis.

Antonio timeme alkaŭriĝis al la varmega roko. Ho, kio okazus, se ili hazarde renkontus lin! Li fermis la okulojn. Se ili trovos lin, ŝajnigos, ke li dormas.

Kiel li ekĝojis, kiam li ekaŭdis malproksimiĝantajn paŝojn!

Ho, tiuj friponoj! Tiamaniere ili volas rekompenci al sinjoro Meyer, ke li traktas ilin kiel siajn kolegojn, ke li ne vidas en ili siajn servistojn, sed siajn amikojn! Al ili ne sufiĉas iliaj salajroj, kiuj kompare al salajroj ĉe aliaj labordonantoj estas preskaŭ reĝaj!

Kaj per kia diabla maniero ili intencas neniigi la ekspedicion! Ili volas eksplodigi la "benzinaŭton", la aŭtomobilon, en kiu estas konservata tio plej valora, sen kio ili estus perditaj en la sovaĝa dezerto--la benzinprovizoj! Kaj poste ili kunvokos rabajn indiĝenojn, atakos la ekspedicion kaj--mortigos ĉiujn ties partoprenantojn!

Sed ne, nenio simila okazos! La sorto mem aranĝis la aferon tiel, ke Antonio aŭdis tutan interparolon de perfiduloj. Li jam scias, kion fari.

Li singarde leviĝis kaj klinita iris ĉirkaŭ la rokaro. Li eliris en kontraŭa flanko.

Post kelkaj minutoj li alproksimiĝis al la aŭtomobiloj. Karlo jam serĉis lin.

"Kie vi estis? Mi serĉis vin jam antaŭ unu horo, sed vi estis nenie trovebla."

Antonio ekridetis.

"Mi ekdormis en tiuj rokoj. Kie estas sinjoro Meyer?"

"Li kuŝas en aŭtomobilo. Mi pensas, ke li dormas."

"Ni iru al li! Mi volas diri al li ion tre gravan."

"Ĉu vi trovis en la dezerto iun leonon?"

"Ion multe pli gravan."

Karlo ekrigardis Antonion, ĉu li ne ŝercas. Sed kiam li vidis, ke tiu aspektas tute serioze, li eksilentis.

Sinjoro Meyer estis sola en la aŭtomobilo.

Ili vekis lin.

"Patro, Antonio volas diri ion al vi. Kaj li diras, ke tio estas tre grava."

"Mi estas vere scivola. Do, rakontu, Antonio, vi almenaŭ forpelos mian dormemon!" diris ŝerce sinjoro Meyer.

Sed la milda rido, kiu estis nedisigebla kunulo de sinjoro Meyer, malaperis for de lia vizaĝo tuj ĉe la unuaj vortoj de Antonio, Kaj ju pli parolis Antonio, des pli severe rigardis sinjoro Meyer.

Kiam Antonio finis, sinjoro Meyer ekprenis lian dekstran manon kaj amike ekpremis ĝin.

"Tio estas jam duafoje, ke vi faras por mi netakseblajn servojn," li diris mallaŭte kun videbla kortuŝo. "Mi neniam forgesos tion. Kaj nun ni faros preparojn por tiuj friponoj. Venigu ĉi tien Knopp, Keller, ambaŭ meĥanikistojn kaj nian kondukanton! Sed faru tion nerimarkate! Sendu ilin ĉi tien unu post la alia."

La knaboj foriris.

Post nelonga tempo estis ĉiuj ĉe sinjoro Meyer.

Li koncize sciigis ilin pri tio, kion rakontis al li Antonio. Kaj fine li diris:

"Antonio kaj Karlo, iru eksteren kaj tie amuziĝu. Se iu irus preter nian aŭtomobilon, enrigardu internen. Mi devas komuniki al ĉi tiuj sinjoroj ion tre gravan kaj mi ne ŝatus, ke iu el niaj malamikoj aŭdu nin."

Kaj per mallaŭta voĉo, preskaŭ flustre, li donis al ĉiu unuopulo instrukciojn, kio estos lia tasko hodiaŭ vespere...

Kaj poste la motoroj ekmuĝis kaj la karavano daŭrigis sian vojon.

VESPERO.

Post la vespermanĝo sinjoro Meyer inspektis, kiel kutime, la dislokon de la gardistoj. Tiun ĉi laboron faris kondukanto. Kiam li estis preta, sinjoro Meyer turnis sin al Othman:

"Othman, vi ĉe la benzinaŭto estu eksterordinare singarda. Ni estas en danĝera regiono, kie jam ofte karavanoj estis atakataj, iliaj varoj rabataj, partoprenantoj kelkfoje eĉ mortigitaj. Se ili sukcesus neniigi nian benzinaŭton, ni estus perditaj."

"Mi certigas vin pri mia singardemo, sinjoro Meyer," ĝentile respondis Othman. Iomete li ekmaltrankviliĝis. Kion tio signifas? Sed kiam li vidis, ke sinjoro Meyer donas la saman instrukcion ankaŭ al aliaj gardistoj, li denove ektrankviliĝis.

La gardistoj disiris al siaj postenoj, la ceteraj ekkuŝis por dormi.

Ne pasis eĉ dek minutoj, kiam sinjoro Meyer ordonis, ke ĉiuj viroj kolektiĝu apud lia aŭtomobilo. Ankaŭ gardistoj venu.

Dum ĉiuj scivolplenaj rapidis al la destinita loko, ambaŭ meĥanikistoj kun kondukanto foriris nerimarkeble al benzinaŭto kaj kaŝiĝis sub ĝi tiel, ke ili ne estis videblaj. Malhela nokto faciligis tion al ili.

"Ĉu vi aŭdis nenion?" demandis sinjoro Meyer la kolektiĝintajn virojn.

"Ne!" respondis ĉiuj kaj mirigitaj rigardis unu la alian. Kion li--?

"Al mi ŝajnis, ke mi ekaŭdis strangan fajfadon. Kvazaŭ iuj homoj en la dezerto interkompreniĝus. Ĉu vi vere aŭdis nenion similan?"

"Ne vere!"

Ĉe la taglumo sinjoro Meyer ekvidus sur multaj vangoj strangan ekrideton.

"Do, tio estis nur fantomo. Tio ne gravas. Gardistoj, estu tre singardaj! Bonan nokton!" Li sciis, ke dum ĉi tiuj momentoj liaj kunhelpantoj estas jam kaŝitaj.

"Bonan nokton!" respondis la kolektaro kaj multaj disiris kun strangaj sentoj. Kiuj ne sciis, pri kio temas, opiniis, ke kun sinjoro Meyer ne ĉio estas en ordo.

Othman rapide revenis al la benzinaŭto. Li preparis la brulŝnuron kaj atendis panikon, kiun kaŭzos Eriko. La viroj sub la aŭtomobilo preskaŭ ne spiris.

Eriko komencis efektivigi sian planon. Li ekprenis pafilon kaj forlasis sian aŭtomobilon. Sed tiun ĉi perfidulon gardis Knopp kaj Keller.

Apenaŭ li faris dek paŝojn, Knopp ekkriis laŭte:

"Kien tiel malfrue, Eriko?"

Eriko ekembarasiĝis.

"Eh--nur ĉi tien--"

"Kaj kion vi volas fari per la pafilo?" insistis Keller.

"Mi iras--promeni--" konfuzite respondis Eriko.

"Eriko ne povas dormi! Nokte li irados promenadi!" malice kriis Knopp kaj li kun Keller sekvis Erikon.

"Tio estas mia afero!" kolere diris Eriko. "Kaj lasu min trankvila! Se tio vin ĝenas, iru en la liton!"

"Ni iros, amiko, ni iros tuj," Knopp kaj Keller jam staris apud li, "sed vi iros kun ni!"

Kaj pli frue, ol Eriko povis defendi sin, ili ĵetis sin sur lin, elmanigis al li pafilon kaj rapide katenis lin.

Preskaŭ en tiu sama momento okazis sovaĝa lukto apud la benzinaŭto.

Othman aŭdis la rimarkojn de Knopp kaj Keller kaj ankaŭ la kolerajn respondojn de Eriko. Li ekkomprenis, ke ilia plano komencas detruiĝi.

Kaj tamen--nun jam ne estas eble forĵeti ĝin! La benzino devos eksplodi, estu kiel estu! Li ekbruligos kaj malaperos en malhela nokto...

Li elpoŝigis alumetojn kaj intencis ekbruligi. Sed en tiu momento, kiam la alumeto ekflamiĝis, okazis io neatendita.

Antaŭ li, preskaŭ ĉe liaj piedoj, rektiĝis ia malhela korpo kaj en sekvanta sekundo li eksentis sur la dekstra mano, en kiu li tenis la brulantan alumeton, fortan frapon. Oni frapis lin unu sekundon pli frue ol povis esti efektivigita la krima plano.

Othman vidis, ke oni perfidis ilin. Li plenforte frapegis nekonatan atakanton en la bruston kaj volis forkuri. Sed tion malebligis al li du novaj staturoj, kaj kvar manoj ekprenis lin kiel per prenilo.

Oni alkondukis ambaŭ friponojn al la aŭtomobilo de sinjoro Meyer. Tie jam estis kolektiĝintaj ĉiuj viroj, ekscititaj per la eksterordinaraj okazintaĵoj de tiu vespero. Sinjoro Meyer klarigis ĉion al ili:

"Tiuj du sentaŭguloj estos transportataj en Timbuktu-n kiel kaptitoj en katenoj. Tie oni starigos ilin antaŭ la oficialan juĝistaron kaj ili estos laŭmerite punitaj. La reston de la vojaĝo unu viro ĉiam gardos ilin."

Kaj fine li diris, kies merito tio estas. Al Antonio flugis dankaj rigardoj de la tuta ekspedicio.

Ĉiuj komprenis, el kia danĝero li savis ilin.

Ankaŭ Eriko kaj Othman rigardis Antonion. Sed se ili povus elĵeti tiom da sagoj, kiom ili elsendis da malamikaj rigardoj, sur lia korpo ne restus eĉ unu nevundita loketo.

Tiun nokton neniu plu dormis. Tenante pafilon en la manoj, ĉiuj atendis, ĉu alvenos malamikoj. Sed dum la tuta nokto nenio okazis.

Frumatene ili forlasis tiun lokon, kiu povis esti la komenco de ilia pereo.

LA SAMUMO.

La tago estis eksterordinare varmega. El la dezerto spiris infera varmego.

Posttagmeze la tuta tendaro subite ekvigliĝis. Ĉiuj rigardis en la sama direkto. Ankaŭ Antonio ekrigardis tien kaj ekkriis pro entuziasmo. Sur la dezerto kuris granda struto. Ĉu ĝi kuris aŭ flugis? Antonio ne povus diri. Li vidis nur, ke kruroj de la birdo moviĝas fulmrapide. Li vidis rapidecon, kiu miregigis lin. La struto malaperis malantaŭ proksima monteto.

Antonio rekonsciiĝis el sia mirego. Ho, kiel bela estus tio, se li povus alporti en ilian lernejon la strutplumojn kaj doni ilin al sinjoro instruisto, dirante: "Sinjoro instruisto, kiam mi vojaĝis tra Saharo, mi pafmortigis la struton. Mi alportis al vi ĝiajn plumojn."

Kaj pli frue, ol iu povis malhelpi lin, li ekprenis pafilon, saltis el la aŭtomobilo kaj ekkuris al la monteto, malantaŭ kiu malaperis la rapida birdo.

Sinjoro Meyer ekvokis: "Antonio, revenu! Ne kuru malproksimen!"

Sed Antonio ne aŭdis.

Jam li estis sur la monteto. La viroj de sur la aŭtomobiloj observis lin. Li ĉirkaŭrigardis kaj ekvidis la struton sufiĉe proksime. Ĝi staris kun rektigita kapo, kvazaŭ ĝi pripensus, en kiun direkton ĝi ekkuru.

Antonio denove ekkuris al ĝi. Sed post unu momento la struto ekdaŭrigis sian kuradon. Pli frue estis la rapideco de la birdo tre granda. Sed nun ĝi estis fabela. La birdo fariĝis pli kaj pli malgranda, ĝis ĝi ŝanĝiĝis en la eta punkto sur horizonto. Ankaŭ tiu fine malaperis.

Antonio decidis reiri.

La afero iomete malkontentigis lin. Li ĝojis, ke li alveturigos iun memoraĵon de sia vojaĝo tra Saharo--kaj tio tiel trompis lin. Cetere, ankoraŭ ne estas finitaj ĉiuj tagoj.

Subite li ekrimarkis tre videblan ŝanĝiĝon en la naturo. La aero fariĝis nespirebla, ĝi estis trosatigita de malpeza sablo. La videbleco malpligrandiĝis. Miliardoj da sableroj ekleviĝis kaj komencis kaŭzi neimiteblan sonon, altan kaj senĉese sonantan tonon.

Li ekiris pli rapide.

En tiu momento nigra nubo kovris la sunon kaj terure rapide ruliĝis al li. Ekestis mallumo.

Antonio ekpaliĝis.

Sinjoro Meyer bone klarigis al li, kion signifas tiaj ŝanĝiĝoj en la naturo.

Proksimiĝas la samumo!

Terura sabloventego, kiun timegas ĉiuj karavanoj en Saharo!

Li volis ekkuregi. Sed ankoraŭ li ne atingis la monteton, kiam la samumo atingis lin! Li rapide demetis sian malpezan surtuteton, volvis per ĝi sian tutan kapon kaj ĵetis sin teren. Estis ja ankaŭ jam tempo! Se li ne farus tion, la forta ektuŝego de la uragano faligus lin teren.