Part 1
Produced by Robert L. Read, Miroslav Malovec and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
F. OMELKA:
Aventuroj de Antonio
[Illustraĵo: Florologo.]
1937
ELDONEJO DE MALKARAJ LIBROJ, BRNO II.
Ĉeĥoslovakujo.
Presis A. Pražák, Jablonné n. O.
Tiun ĉi verketon mi dediĉas al DOLFA BARTOŠÍK, mia instruisto de esperanto.
F. Omelka.
FORVETURO.
La tuta familio akompanis Antonion al la stacidomo. Ĉiuj silentis. La patrino sensukcese klopodis kaŝi abundajn larmojn. Eĉ liaj du pli aĝaj fratinoj, kiuj ĉiam nur ridis kaj kantis, iris apude serioze, kvazaŭ ili akompanus lin en la militon, kie ĉe ĉiu paŝo atendas la morto.
Nur Antonio iris fiere, plenigita de ĝojo kaj feliĉo. Kaj kial li ne estus feliĉa, se hodiaŭ komencas plenumiĝi lia malnova revo! Li veturos en la mondon! Ne en Brno-n aŭ Prago-n, sed en veran fremdlandon, en Afrikon! Kiom bele estas, ke la sorto efektivigas lian plej ardan revon!
Lia tuta ĝisnuna vivo traflugis liajn pensojn dum tiuj mallongaj momentoj antaŭ la forveturo de la vagonaro. Kiam li eksopiris vojaĝi? Ho, li bone memoras tiun belan vesperon, kiam li prenis en la manon la vojaĝpriskribon el Meza Azio! Li jam ne plu scias, kiel ĝi estis surskribita. Sed ĝis nun li sentas tiun emocion, kiu ekkaptis lin, kiam li legis pri danĝera ekspedicio en la Himalajon, la plej altan montaron de la mondo. Eĉ nun li vidas antaŭ la okuloj la tirbestojn, terenfalantajn pro laciĝo, kaj homojn pereantajn pro frosto kaj nekutima klimato. Ankoraŭ nun li admiras la energian komandanton de la ekspedicio, kiu iris antaŭen malgraŭ malhelpoj, decidinte riski la vivon por atingi sian celon. Kiom bela, danĝera kaj heroa estis tio! Kaj Antonio rememoras, kiel li tiam ĉesis legi kaj duonlaŭte li ekflustris: "Tia komandanto mi volus esti!"
La patro ekaŭdis tion.
"Kio vi volus esti?"
"Tia komandanto de ekspedicio, vojaĝanto, pri kia mi ĵus legis."
"Pri tio vi, fileto, ne pensu! Vi havas antaŭ vi aliajn aferojn," mallonge diris la patro kaj li daŭrigis sian laboron.
Jes, li havis antaŭ si aliajn aferojn. Li vizitis la unuan klason de la burĝa lernejo. Li devis studi historion, geografion, matematikon, naturhistorion ktp. Multe da lernado. Sed liaj pensoj revenadis al la bela libro. Li baldaŭ prunteprenis alian vojaĝpriskribon, ne malpli belan. Kaj poste li legis la librojn de la plej famaj vojaĝantoj, Hedin, Vráz kaj aliaj--kaj la sopiro al la fremdaj landoj kreskis kiel lavango. Li povis legi tutan posttagmezon kaj vesperon--ofte li enlitiĝis nur meznokte. Kiomfoje la patrino devis lin forpeli en la liton--super la libro li maldormus eĉ tutan nokton.
Kaj malrapide el lia sopiro fariĝis firma decido: li fariĝos vojaĝanto! Kaj ĉar kiel vojaĝanto li devos koni multajn fremdajn lingvojn, li komencis studi germanan lingvon tiel fervore, ke li baldaŭ atingis la unuan rangon en la klaso. Krom tio li studis francan lingvon. Lia instruisto estis juna homo, kiu tre ofte entuziasme parolis pri nova internacia lingvo, esperanto. Antonio aĉetis ankaŭ esperantan lernolibron--kaj kiam li forlasis la burĝan lernejon, li jam tiom konis ĉi tiujn lingvojn, ke li ilin jam sufiĉe bone parolis.
Sed, se li opiniis, ke estos tiel facile fariĝi vojaĝanto, li eraris. Kiam li komunikis al la patro siajn planojn, ĉi tiu ekridis.
"Kion vi pensas, knabeto--vojaĝanto! Ĉu vi pensas, ke estas facile fariĝi vojaĝanto? Kiu volas veturadi en fremdajn landojn, bezonas monon, multe da mono! Vi ne povas eĉ imagi, kiom da mono kostas tia ekspedicio! Kaj vi bone scias, ke ni ne havas superfluan monon. Forigu tiajn pensojn! Vi lernos, vi fariĝos bona komercisto kaj tio estos por vi pli utila ol ia vagado tra la mondo!"
Oni facile diras: "Forgesu tion!"--sed kiamaniere li tion povus fari? Li ja okupis sin pri tio tutajn jarojn, li tion pripensis ĉiam kaj ĉiam!
Li komencis la patron peti, persvadi, li klarigis, ke por tio tamen ne estas necese tiom da mono--sed sensukcese. La patro ne volis aŭdi pri liaj planoj. Antonio devas iri en la lernadon.
Tial li decidis agi energie. Se li devos fariĝi lernanto, bone. Sed tamen li estos en fremdlando. Lia onklo estis komercisto en Genovo. Li ja skribis al ili malofte, sed kun la letero li sendis ĉiam grandan keston da sudaj fruktoj. Eble li-- -- --
Antonio elserĉis la adreson de la onklo kaj, ne dirante unu vorton al familianoj, li skribis al li. Li petegis la onklon, por ke li akceptu lin en la lernadon kaj en sia letero li promesis, ke li ĉiam obeos.
Kaj la onklo tuj respondis. Nun li ja ne bezonas lernanton, sed post unu jaro li akceptos Antonion.
La patro ŝajne iomete koleris, ke Antonio al li nenion diris pri sia letero, sed efektive li ĝojis, ke "tiu bubo estas tiom energia," kaj ke li scipovas helpi al si mem. Tiun tagon, kiam li ricevis de la patro permeson iri en la lernadon al la onklo, Antonio saltis pro ĝojo ĝis la plafono.
Li tuj aĉetis lernolibron de la itala lingvo kaj komencis lerni ĝin. Komence tio estis malfacila, sed Antonio ne cedis. Kion ĉion homo kapablas, se li havas antaŭ la okuloj grandan celon! Post duonjaro de diligenta studado li komencis legi librojn en itala lingvo.
Sed subite venis de la onklo sciigo, kiu efikis kiel fulmo. Nuntempe li ne povas akcepti Antonion, ĉar li ĵus entreprenas grandan komercvojaĝon en Afrikon. Unue li veturos en Trieston kaj poste rekte en Afrikon. La ekspedicio vojaĝos ankaŭ tra Saharo, tial tuta komercvojaĝo daŭros proksimume duonjaron. Tuj post reveno de la onklo povos Antonio veturi al Genovo...
Nun Antonio ridetante rememoras, kiom li devis klopodi, antaŭ ol li sukcesis persvadi siajn onklon kaj patron, sed precipe la patron, por ke li povu partopreni la ekspedicion de la onklo en Afrikon.
Post longa pripensado la patro donis sian permeson, kaj hodiaŭ--hodiaŭ Antonio jam veturas en Trieston, kie lin la onklo jam atendas.
Iomete fiere li rigardas la tutan mondon. Ho, kiom liaj kamaradoj miregos, kiam li rakontos al ili pri nekredeblaj aventuroj, kiujn li travivos en sovaĝa Afriko! Kiom miros sinjoro instruisto, kiam li reveninte alportos al li por kabineto multajn ekzotikajn strangaĵojn!
Sed--jam ili atingis la stacidomon. En la malproksimo aperis la fumo--lia vagonaro alveturis. Kaj en tiu momento, kiam lin ĉirkaŭis kaj lastfoje adiaŭis liaj gepatroj kaj fratinoj, premis la koron de Antonio granda bedaŭro kaj li ekploris kiel infano. Sed la vagonaro jam staris en la stacidomo.
Rapide ili metis liajn pakaĵojn en la vagonaron. La patro ankoraŭ per mallaŭta voĉo rememorigis lin, ke li bone gardu sian monon. En tiu momento ekspedoficisto donis signon--kaj la vagonaro ekflugis tra la fekunda ebenaĵo de la slovaka regiono...
Tiun saman tagon vespere, kiam Antonio estis jam malproksime en Aŭstrio, alkuris en la domon de sinjoro Ratajsky leterportisto kvazaŭ sen animo kaj tute konsternite li ekkriis:
"Kio estas kun Antonio? Ĉu li jam forveturis?"
"Jes--hodiaŭ--," sinjorino Ratajsky volis ankoraŭ ion diri, sed ŝia voĉo rompiĝis en la gorĝo. Ŝi antaŭsentis ion malbonan.
"Ĵus alvenis por vi telegramo ... de la onklo."
La manoj de la patro tremegis, kiam li malfermis tiun malgrandan papereton. Kaj kiam li komencis legi, la vortoj ne volis elgorĝiĝi:
"Neantaŭvideblaj cirkonstancoj devigis min forveturi jam hodiaŭ tagmeze. Antonion ne forsendu. Jozefo Ratajsky."
En la ĉambro ekregis minaca silento. Neniu ekparolis. Nur kvar paroj de konsternitaj okuloj estis fiksitaj al la malbona sciigo.
EN TRIESTO.
Al Antonio pasis la tempo rapide. Komence li sentis angoron. Adiaŭo de la gepatroj kaj fratinoj lasis en lia animo profundan impreson. Sed vico da novaj aferoj baldaŭ forigis la malgajajn pensojn.
Post duhora veturo li atingis Aŭstrion. La vojaĝantoj parolis germane. Li aŭskultis la fremdan lingvon kaj klopodis ekkompreni tion, pri kio oni parolis. Li estis sufiĉe surprizita. Tiu germanlingvo aspektis iomete alie ol li ellernis ĝin. Anstataŭ la ĝusta esprimo "ich habe" li aŭdis strangajn vortojn "i hob" ktp. Sed malgraŭ tio li komprenis sufiĉe. Post kelka tempo li havis okazon paroli germane. Maljuna, parolema sinjoro demandis lin, ĉu li veturas Vienon. Li respondis, ke li vojaĝas Afrikon. Tiam la sinjoro eksaltis for de sia loko, ekprenis sian nazumon, frotis ĝin per naztuko, denove surnazigis ĝin kaj fikse rigardis Antonion. En lia rigardo estis tiom da malkonfido, scivolemo, surprizo kaj mirego, ke tio estis preskaŭ ridinda. Kaj kvazaŭ li ne kredus al siaj oreloj, li demandis ankoraŭ unufoje:
"Kien vi veturas?"
"En Afrikon," memfide respondis Antonio.
"Kaj ĉu sola?" la fremdulo ankoraŭ ne kredis.
"Kun mia onklo. Li atendas min en Triesto."
La maljuna sinjoro ĉiam miris kaj miris. Dio bona, kiom kuraĝa estas la hodiaŭa junularo! Tiu bubo ne estas pli aĝa ol dekkvinjara, kaj ekveturas sola Trieston kaj volas vojaĝi en Afrikon!
"Kaj kien: en Alĝerion aŭ en Tunizion?"
"En Tunizion."
"Kaj poste reen?"
"Ne, en Saharon."
"Kion vi diras?" la sinjoro komencis iomete koleriĝi. Li opiniis, ke tiu knabo mensoge babilas. "Kaj kion vi tie farus?"
Antonio, kiel eble, klarigis al li la aferon. Li ĝojis, ke li povas paroli germane. Kaj li mem estis surprizita, kiom bone li en tio sukcesis. Antaŭ ol li finparolis, konduktoro komunikis, ke ili estas en Vieno.
Dum la plua vojaĝo li ne povis deŝiri siajn okulojn de la belega panoramo, kiun prezentis la Alpoj. Ankaŭ en Moravia Slovakujo, kie li travivis sian infanaĝon, estas montoj, sed kio estas ekzemple tia Buĥlov kompare al ĉi tiuj kolosaj grandeguloj?
Malrapide alproksimiĝis la nokto. Antonio bedaŭris, ke li devas travojaĝi tiom belan regionon dumnokte. Sed kion fari? Interrompi la vojaĝon kaj daŭrigi ĝin morgaŭ--tio ne estas ebla. La onklo atendus lin kaj kiajn pensojn li havus, se li ne alveturus? Li certe ektimus, ke al Antonio okazis dumvoje io malbona.
Li elpakigis libron kaj komencis legi. Ĉirkaŭ noktmezo li iĝis tre dormema. Li forte luktis kontraŭ la dormo, ĉar li timis, ke iu malbona homo povus ŝteli lian monon. Sed la naturo estis pli forta ol la bona intenco. Post kelkaj momentoj lia kapo kliniĝis sur la bruston, liaj okuloj fermiĝis kaj nur kvazaŭ el malproksimo li aŭdis la kontraŭfrapojn de la vagonradoj: ta-ta-ta, ta-ta-ta, ta-ta-ta-- -- --
Li ekdormis.
La suno staris jam alte super la horizonto, kiam iu perforte skuis lin. Ektimigite li eksaltis. En la unua momento li ne povis rekonsciiĝi. Kie li troviĝas? Kion deziras tiu nekonata homo? Kaj per kia stranga lingvo li parolas? Kion devas tio ĉio signifi? Fine li ĉion rememorigis al si. Li ekkomprenis, ke tiu nekonata viro estas la konduktoro kaj postulas de li veturbileton. Sed--kiel tio estas ebla? Li ja montris ĝin jam! Ho, li jam scias ... li estas jam en Italujo! Li montris la veturbileton kaj komencis trarigardi siajn pakaĵojn. Ĉio estis en ordo.
Kiom li ĝojis, kiam li finfine alveturis en Trieston! Kiam la vagonaro haltis, Antonio elkliniĝis el la fenestro kaj svingis per la poŝtuko. Ili tiel interkonsentis kun la onklo, por ke ili baldaŭ trovu unu la alian. Ili ja certe ne ekkonus sin reciproke, ĉar la onklo vizitis lian familion lastfoje antaŭ dek jaroj. La okuloj de Antonio vagis tra la perono. Ho, kia granda amaso da homoj! La onklo estas vere sperta viro, ke li proponis tiun aferon kun la poŝtuko. Kiamaniere estus eble trovi unu la alian en tiu ĉi maro de homoj?
Homoj elvagoniĝis kaj rapidis en la urbon. La vagonaro rapide malpleniĝas. Kie estas la onklo? Li sendube atendas, ĝis tiuj multaj homoj foriros... Sed jam li povus esti ĉi tie, ĉar Antonio estas en la tuta vagonaro preskaŭ sola. Sed vidu, tie staras grupo da sinjoroj ... kiu el ili estas eble la onklo? Ĉu tiu alta sinjoro en nigra vesto? Ne, li ne estas la onklo, ĉar la onklo estas pli malalta ... tiu apudstaranta eble ... ankaŭ ne, ĉar ĵus li bonvenigas sinjorinon ... Ho, Antonio estas stultulo, eble ĉi tie estas la kutimo, ke neniu, kiu ne intencas veturi, rajtas promeni sur la perono. Eble la onklo staras antaŭ la stacidomo kaj tie atendas lin!
Subite li eksentis grandan ĝojon. Iu viro kuris rekte al lia vagono kaj de malproksime li donis al li iun signon, sed li ne povis ekkompreni ĝin. La onklo! Sed--la onklo tio ne estis. La viro alkuris ĝis li kaj tre kolere li ion kriis. Embarasita Antonio komprenis nur unu vorton: "Eksteren! Eksteren!"
Do li ekprenis siajn pakaĵojn kaj malfacile elvagoniĝis. Apenaŭ li staris sur la tero, la vagonaro ekveturis. Nur nun li ekkomprenis, kial la viro koleriĝis. Sed kie estas la onklo?
Antonio forlasis la stacidomon.
La onklo ne estis videbla.
La sento de terura soleco ekkaptis lin. Ion similan li neniam antaŭvidis. Kio povis okazi? Kion li nun faros en fremda urbo, sola kaj sola-- -- --
Cetere, kiaj plendoj! Eble la onklo ekmalsaniĝis aŭ dumvoje al la stacidomo io neantaŭvidebla okazis al li--ja kiom da plej etaj aferoj kaj hazardoj estas en la vivo, kiuj povas reteni nin!
Kaj Antonio kuraĝe alpaŝis policiston, kiu staris apud la stacidomo. En la notlibreto li havis adreson de la komerca firmo, ĉe kiu estis la onklo dum sia restado en Triesto.
"Sinjoro, mi petas vin, kie estas la domo de tiu ĉi firmo?"
La itala policisto tre kompleze klarigis al li, laŭ kiu vojo li iru por atingi la menciitan domon. Antonio aŭskultis, aŭskultis--sed kiam la policisto estis finparolinta, li diris malespere:
"Mi ne komprenas."
Kiel en Aŭstrio, ankaŭ ĉi tie li eksciis, kia granda diferenco estas inter la literaturlingvo, per kiu oni verkas la librojn, kaj la dialektoj.
La policisto kompatis la malgrandan knabon. Li pripensis, kiamaniere li povus helpi al li. En tiu momento preterpasis ilin unu el liaj konatoj. La policisto vokis lin kaj parolis kun li pri la afero. La viro kapjesis, ekprenis la kofron de Antonio kaj mallonge li diris: "Ni iru!"
Li alvenigis Antonion al grandega konstruaĵo, sur kiu estis skribita per grandaj literoj la adreso, kiun havis Antonio. Li starigis la kofron al la pordo, amike ekridetis kaj foriris.
Antonio eniris. Li haltigis la unuan homon, kiun li renkontis. Li forgesis, ke li estas en fremda lando, kaj demandis ĉeĥe:
"Pardonu afable, sinjoro, ĉu vi ne scias, kie estas sinjoro Ratajsky?"
La viro neis per la kapo, komprenigante Antonion, ke li ne komprenas. Antonio komencis germane. Tiam la viro ekkomprenis.
"Ratajsky? Jes, mi scias ... hieraŭ posttagmeze li forveturis per la ŝipo en Afrikon, en Tunizion."
Antonio ekpaliĝis. Ho, li eble ne komprenis! Tiuj fremdaj lingvoj!
"Mi petas?"
"Sinjoro Ratajsky forveturis hieraŭ posttagmeze per la ŝipo en Afrikon, en Tunizion!" la respondo estis klara kaj komprenebla, sed jam iomete malpacienca.
"Tio ne estas ebla..." nur kiel por si diris Antonio.
Tiam la viro forturniĝis kaj rapidis al sia laboro, lasinte Antonion al liaj malgajaj meditoj.
La sciigo konsternis lin. Li jam preskaŭ atingis la celon de siaj klopodoj kaj nun--la forveturo de la onklo subite ĉion neniigis. Kial do la onklo tion faris? Ĉu li volis liberigi sin de li? Ĉu li diris al si, ke dum danĝera ekspedicio Antonio estus por li nur granda malhelpo? Ĉu li en la lasta momento tiel decidis?
Pripensante tion, Antonio preskaŭ ekploris. Ankoraŭ feliĉe, ke la patro donis al li por ĉiuj kazoj sufiĉe da mono! Sed kio estus la kaŭzo, ke la onklo devis decidi nur en la lasta momento? Certe okazis io stranga--cetere li konvinkiĝos. Li alpaŝis oficiston kaj demandis lin, ĉu li ne scias, kial sinjoro Ratajsky forveturis en Afrikon jam hieraŭ.
"La ŝipo estis forveturonta nur morgaŭ," sonis la respondo. "Sed subite la direktoro de nia kompanio, kies kompaniano estas ankaŭ sinjoro Ratajsky, ŝanĝis la programon kaj ordonis, ke la ŝipo forveturu du tagojn pli frue."
Kaj la oficisto daŭrigis sian laboron, ĉar en tiel granda komerca domo ne estas tempo por longaj paroloj.
Tiu ĉi sciigo redonis al Antonio trankvilon kaj pripenson. Do la onklo ne volis liberigi sin de li kaj li forveturis nur pro tio, ke li obeis la pli superan ordonon! Ho, se la afero estas tia, kara onklo, ni kunvenos!
Li energie ekprenis siajn pezajn pakaĵojn kaj ekiris en homplenajn stratojn. Forgesita estis ĉia malkuraĝeco kaj malespero! Li atingos la onklon! Li partoprenos kun li la vojaĝon tra la Saharo! Li realigos siajn planojn, ĉar li bone scias, ke por dua fojo la patro certe ne donus permeson iri en la mondon!
Post nelonga serĉado li trovis "Transport-Oficejon." Tie li informiĝis, kiam en plej proksima tempo veturos la ŝipo al Afriko. Je la tria posttagmeze.
Li aĉetis veturbileton por la tria klaso. Post la pago de la bileto restis al li nur kelkaj liroj. Tio ne gravas. En Tunizio li atingos la onklon kaj tiam li ne plu bezonos monon.
Antaŭ ol li enŝipiĝis, li aĉetis bildkarton kaj skribis hejmen:
"Karaj gepatroj kaj fratinoj! Kiam mi alvenis en Trieston, la onklo jam estis for. Li devis forveturi du tagojn pli frue. Mi sekvas lin. En Tunizio mi atingos lin. Mi fartas bonege.
Kisas vin via Antonio."
SUR LA MARO.
La maro entuziasmigis Antonion. Apenaŭ li estis deponinta siajn pakaĵojn en malgranda kajuto en subferdeko, en kiu kunloĝis ankoraŭ kvin vojaĝantoj, li iris sur ferdekon kaj ĝuis la belegan maraspekton. La maro estis trankvila. Malforta venteto delikate movetis ĝian surfacon, kies horizonto perdiĝis en senfina malproksimo. Nur nun li ekkonsciis, kion signifas la vortoj "senfina maro". Li rememoris pri la rivero Moravio. Ankaŭ ĝi de tempo al tempo disrompis la digojn kaj subakvigis vastajn herbejojn apud Uherské Hradiště. Tiam Antonio persistis eĉ kelkajn horojn stari sur la ponto kaj observi la malklaran akvon, kiu kun granda bruego ruliĝis kaj sovaĝe puŝegis pontkolonojn. Li povis longe tiel stari plena de admiro kaj entuziasmo, kun larĝe malfermitaj okuloj, kaj unusola ideo turniĝis en lia kapo: "Tiel sendube aspektas maro!"
Sed kia diferenco estas inter tiu rivero kaj tio, kion li vidas ĉi tie! Tie estis la akvo malpura, abomena--kontraŭe la maro estis pura, helblua, kaj kio estis ĉefa, nenie estis videblaj vilaĝoj kaj urboj, nenie estis arboj kaj krom kelkaj izolitaj birdoj, kiuj ĉirkaŭflugante sekvis la ŝipon, sur tiu tuta grandega marsurfaco estis absolute neniu postsigno de la vivo.
La suno majeste naĝis tra la sennuba firmamento kaj ĝiaj radioj, baniĝantaj en ondoj, ŝanĝis la maron en disfanditan oron!
Post vespermanĝo li revenis sur la ferdekon. La nokto estis varma kaj trankvila. Sur la ferdeko muzikis marista kapelo. Al Antonio tre plaĉis la kostumoj de la muzikistoj. Ili estis vestitaj en tolaj ŝuoj, blankaj pantalonoj, bluaj surtutoj kaj ĉapoj kun ora brodaĵo. Ili muzikis fremdajn kantojn. Antonio ne komprenis ilin, sed malgraŭ tio ili tre plaĉis al li. Sed kia estis lia surprizo, kiam la muzikistoj verve komencis ĉeĥan kanton "Kial nune ni ne ĝoju?" Li preskaŭ forgesis, ke li troviĝas en fremdlando. Tiuj kelkaj karaj tonoj efikis, ke li subite sentis sin sur la ŝipo kiel hejme. Estis jam preskaŭ duonnokto, kiam la pasaĝeroj komencis forlasi la ferdekon.
En tiu nokto li dormis maltrankvile. Lia kajuto estis en proksimo de maŝinejo kaj bruego de maŝinoj penetris en la kajuton, ĉar ties muroj estis tre maldikaj. Krom tio la ŝipo iomete ŝanceliĝis.
La duan tagon posttagmeze li estis denove sur la ferdeko. Apogita je balustrado li observis la ludon de ondoj kaj profundan sulkon, kiun postlasis la rapidanta ŝipo. Malproksime de li staris knabineto, sendube dekdujara. Ceteraj vojaĝantoj kaj maristoj estis en tiu momento sur kontraŭa parto de la vasta ferdeko.
Ankaŭ la knabineto rigardis la maron. Sed la balustrado malhelpis ŝin en ĉirkaŭrigardado kaj tial ŝi stariĝis sur la piedpintojn. Ĉar eĉ tio ne sufiĉis, ŝi surgrimpis la balustradon kaj elkliniĝis. Subite ŝi perdis ekvilibron--kaj pli frue ol Antonio povis alsalti kaj antaŭiri la katastrofon, ŝi falegis en danĝerajn ondojn.
La tutan okazintaĵon rimarkis nur Antonio. Li ne perdis sian spiritĉeeston. Pli rapide ol vi povus diri unu-du, li jam estis sen surtuto kaj pretiĝis ĵeti sin en la maron. Li povis bonege naĝi, kiel ĉiuj knaboj el lia vilaĝo. Lastmomente, kiam li jam staris sur la balustrado, li turnis sin al la maristoj kaj laŭtege li ekkriis: "Helpu!" Post tio li kuraĝe saltis de sur la alta ferdeko.
Li malleviĝis profunden sub la surfacon. Kiam li reaperis, li ĉirkaŭrigardis. La knabineto estis en distanco de kelkaj metroj de li. Ŝi malespere svingis per la manoj kaj tenis sin sur la surfaco nur kun la plej granda peno. La fortoj jam forlasis ŝin. Antonio direktis sin al ŝi. Li ekprenos ŝin kaj naĝos kun ŝi al la ŝipo, se kompreneble ili ekaŭdis lian ekkrion.
Sed laŭŝajne lia peno estos sensukcesa. Kiam li estis jam tute proksime de la malfortiĝinta knabineto, ŝi malaperis sub la surfacon. Antonio atendis momenton, kiam reaperos ŝiaj manoj, sed vane. Tial li profunde enspiris, ĵetis sin sub la surfacon kaj palpis per la manoj ĉiuflanken. Subite li ektuŝis ŝian manon. Li fortege ekprenis ĝin kaj naĝis supren. En la lasta momento! La spiro jam ne sufiĉis al li kaj kiam li estis tute proksime sub la surfaco, li ekglutis malbongustegan marakvon.
La knabineto jam senkonsciiĝis. Tio estis por Antonio feliĉo, ĉar alie ili ambaŭ versimile dronus. Li ĉirkaŭrigardis, kie estas la ŝipo. Ĵus oni demetis la savboaton kaj kvar maristoj rapide remis al la loko de la akcidento.
"Nur ke ili estu jam ĉi tie!" ekpensis Antonio. "Mi jam ne eltenos longe."
Kaj vere--liaj manoj jam treege laciĝis. Se la boato alveturus kelkajn sekundojn pli poste, ĉio estus finita.
Oni tiris ilin feliĉe en la savboaton, kiu rapidis al la ŝipo. Tie jam ĉiuj estis alarmitaj. Ĉiuj vojaĝantoj estis sur la ferdeko, premiĝante ĉirkaŭ la balustrado. Sur iliaj vizaĝoj oni povis rimarki grandan eksciton. Precipe plendis iu sinjoro en sportvesto.
Kiam oni transportis ilin sur la ferdekon, al la senkonscia knabineto alpaŝis ŝipkuracisto. Ŝajne ŝi ne plu vivis. La kuracisto kliniĝis super ŝin kaj atente aŭskultis. Ĉiuj eksilentis en streĉita atento. La sinjoro en sportvesto--patro de la knabineto--estis pala kiel muro kaj fikse rigardis la kuraciston, kvazaŭ li atendus el lia buŝo verdikton pri sia propra vivo aŭ morto.
La kuracisto rektiĝis kaj skuis la kapon. Poste li ekprenis malgrandan speguleton kaj alproksimigis ĝin al la buŝo de la knabino. Apenaŭ rimarkeble ĝi ekrosiĝis.
"Ŝi vivas!" li proklamis mallonge kaj tuj eklaboris. Helpe de sia asistanto li komencis artefaritan spiradon. Post nelonge la knabineto malfermis la okulojn. Nekomprene ŝi ĉirkaŭrigardis. Ŝi ekvidis multajn homojn, inter ili la neordinare palan patron kun larmoj en la okuloj. Subite ŝi rememorigis ĉion al si.
Ŝi rapide ekstaris kaj, kurante al la patro, ŝi ekvokis:
"Mein Väterlein!"
Al ĉeestantoj ekrosiĝis la okuloj.
Kaj nur nun, kiam la danĝero estis forigita kaj la ŝipo daŭrigis sian pluan vojon, ili ekinteresiĝis pri la malgranda savinto. Sed Antonio nenie estis videbla. Apenaŭ li surgrimpis la ferdekon, li kuris en sian kajuton, por ke li vestu sin en sekan veston. Li decidis, ke li hodiaŭ ne plu iros sur la ferdekon, por ke li evitu longajn dankparolojn.
Sed baldaŭ oni trovis lin tie. Ŝipservisto en subferdeko montris al la ŝipestro lian kajuton. La ŝipestro kun la patro de la savita knabineto eniris la kajuton kaj kore dankis al li. Ili demandis lin pri la celo de lia vojaĝo. Ili ambaŭ scipovis paroli germane--la patro estis naskita Germano--kaj invitis lin, por ke li iru kun ili sur la ferdekon. Antonio ne volis, sed fine li iris. Kaj tie la ŝipestro antaŭ ĉiuj vojaĝantoj laŭdis la senekzemplan kuraĝon de la dekkvinjara knabo, kiu povas esti la ekzemplo al multaj maturaj viroj. Kaj kiam li rakontis al ili pri liaj travivaĵoj, admiro kaj laŭdo de la vojaĝantoj ne havis finon.
Dum la plua vojaĝo al Afriko estis Antonio la centro de la ĝenerala atento. Ĉiu klopodis iamaniere rekompenci lian vere heroan agon.
La savita Gerto kaj ŝia patro, Karlo Meyer, germana komercisto, loĝanta en Tunizio, fariĝis liaj nedisigeblaj gekunuloj.
EN TUNIZIO.
Kiam ili fine alvenis en Tunizion, atendis tie Antonion nova surprizo.