Vojaĝo interne de mia ĉambro

Part 5

Chapter 5 1,209 words Public domain Markdown

Doktoro Cigna ridetis; kaj ĉar la spiritoj ne povas nei evidentaĵon, nek silenti pri veraĵo, li ne sole samopiniis kun Hipokrato, sed eĉ konfesis, ruĝiĝante laŭ la maniero de la spiritoj, ke li ĉiam suspektis tion.

Perikleso, kiu proksimiĝis al la fenestro, ellasis grandan ekĝemon, kies kaŭzon mi divenis. Li estis leganta numeron de la «Moniteur», kiu sciigis la malprogresadon de la artoj kaj sciencoj; li vidis glorajn scienculojn forlasantaj siajn belegajn serĉadojn kaj eltrovantaj novajn krimojn, kaj li ektremetis aŭdante bandon da hommanĝantoj, kiuj komparis sin kun la herooj de la grandanima Grekujo, dum ili, senhonte kaj sen riproĉo de konscienco, pereigis sur la eŝafodo respektindajn maljunulojn, virinojn kaj infanojn, kaj faris senekscite la plej kruelajn kaj senutilajn krimojn.

Platono, kiu estis aŭskultinta silente nian kunparoladon, vidinte ĝin finita en maniero tiel neatendita, ekparolis siavice.--«Mi komprenas, li diris, ke la eltrovoj faritaj de viaj eminentuloj en ĉiuj fakoj de la fiziko estis senutilaj por la kuracarto, kiu neniam povos ŝanĝi la iradon de la naturo, krom difektante la vivon homan, sed ne tiel estos sendube pri la serĉadoj faritaj pri la politiko. La eltrovoj de Locke pri la naturo de la homa spirito, la elpenso de la presarto, la amasigitaj observoj eltiritaj el la historio, tiel multaj seriozaj libroj disvastigintaj la sciencon ĝis en la popolon,--unuvorte tiomaj mirindaĵoj sendube kunlaboris por plibonigi la homojn, kaj tiu respubliko feliĉa kaj saĝa, kiun mi imagis kaj kiun, pro la tempo en kiu mi vivis, mi devis rigardi kiel neefektivigeblan revon, sendube ekzistas nun en la mondo?»--Je tiu demando, la honesta doktoro mallevis la okulojn kaj ne respondis, krom per larmoj; poste, viŝante ilin per sia naztuko, li nevole ekturnis sian perukon tiel, ke ĝi kaŝis parton de la vizaĝo.--«Ho, senmortaj dioj!, diris Aspazio per akra ekkrio, kia stranga vizaĝo! Ĉu pro eltrovo de viaj eminentuloj vi elpensis tiel kapvestiĝi per fremda kranio?»

Aspazio, kiun oscedigis la disertacioj de la filozofoj, estis ekkaptinta gazeton de modoj trovitan sur la kameno, kaj trarigardis ĝin de kelka tempo, kiam la peruko de la doktoro kaŭzis ŝian ekkrion; kaj ĉar la seĝo mallarĝa kaj ŝanceliĝanta sur kiu ŝi sidis, estis tre maloportuna por ŝi, ŝi senĝene metis siajn ambaŭ nudajn krurojn, provizitajn de banderoloj, sur pajlan seĝon inter ŝi kaj mi, kaj apogis sin per kubuto sur unu el la larĝaj ŝultroj de Platono.

«Tio ĉi ne estas kranio, respondis la doktoro, prenante sian perukon kaj ĵetante ĝin en la fajron; tio estas peruko, fraŭlino, kaj mi ne scias ja, kial mi ne ĵetis tiun ridindan ornamaĵon en la flamojn de la Tartaro, antaŭ ol veni al vi; sed la ridindaĵoj kaj antaŭjuĝoj estas tiel kunigitaj kun nia mizera naturo, ke ili sekvas nin ankoraŭ kelkan tempon trans la tombo.»--Mi mirinde ĝojadis, vidante la doktoron forĵuranta samtempe sian kuracarton kaj sian perukon.

«Mi certigas vin, diris Aspazio, ke la plimulto el la kapvestoj figuritaj en la kajero, kiun mi trarigardas, meritus la saman sorton, kiel la via, tiel ridindegaj ili estas!»--La bela Atenanino amuziĝis multege rigardante tiujn gravuraĵojn, kaj prave miris pri la diverseco kaj strangeco de la nuntempaj vestaĵoj. Unu figuro inter aliaj atentigis ŝin: tiu estis juna virino figurita kun plej eleganta kapvesto, kiun Aspazio trovis nur iom tro alta; sed la peco da gazo kovranta la gorĝon estis tiel supermezure larĝa, ke oni nur vidis duonon de la vizaĝo. Aspazio, ne sciante ke tiuj mirindaj formoj estis nur kaŭzitaj de la amelo, vidigis miron, kiu estus returnite duobliĝinta, se la gazo estus diafana.

«Sed sciigu al mi, ŝi diris, kial la nuntempaj virinoj ŝajnas havi vestaĵojn pli bone faritajn por kaŝi, ol por vesti ilin: apenaŭ ili lasas vidi sian vizaĝon, laŭ kiu sola oni povas rekoni ilian sekson, tiel senformigita ilia korpo estas de la strangaj faldoj de la ŝtofoj! El ĉiuj personoj figuritaj en tiuj folioj, neniu lasas nekovritaj la bruston, la brakojn kaj la krurojn; kial ne provis viaj junaj militistoj detrui tian kutimon? Kredeble, ŝi aldiris, la virto de la nuntempaj virinoj, elmontrita de ĉiuj iliaj vestoj, multe superas tiun de miaj samtempulinoj!» Dirinte tiujn vortojn, Aspazio rigardis min kaj ŝajnis deziri respondon.--Mi faris kvazaŭ mi tion ne rimarkus--kaj por ŝajni distrita, mi puŝis per la prenilo sur la fajrajn karbojn la restaĵon de la peruko de la doktoro, kiun la fajro ĝis nun ŝparis.--Poste, ekvidinte, ke unu el la banderoloj subtenantaj la ŝuon de Aspazio estis malligita, mi diris: «Permesu, ĉarmulino...» kaj tiel parolante mi kliniĝis rapide etendante la manojn al tiu seĝo, kie mi pensis vidi tiujn du krurojn, kiuj iam malsaĝigis grandajn filozofojn.

Mi estas certa, ke en tiu momento mi atingis la veran somnambulismon, ĉar la movo priparolita estis tre reala; sed Rozino, kiu dormetis ja sur tiu seĝo, akceptis por si tiun movon, kaj eksaltante malpeze en miajn brakojn reĵetis en la inferojn la glorajn spiritojn elvokitajn de mia vojaĝa vesto.

Ĉarma lando de la fantazio, vi, kiun la Bonfarulego liveris al la homoj, por ilin konsoli de la realeco, mi devas forlasi vin.--Hodiaŭ kelkaj personoj, de kiuj mi dependas, volas redoni al mi la liberecon, kvazaŭ ili estus deprenintaj ĝin de mi! kvazaŭ estus eble al ili senigi min je ĝi eĉ unu minuton kaj malhelpi min trairi laŭvole la vastan spacon malfermitan antaŭ mi! Ili malpermesis al mi trairi unu urbon, unu lokon, sed ili lasis al mi la tutan universon; la senlimeco kaj la eterneco estas sub miaj ordonoj.

Hodiaŭ do mi estas libera, aŭ plibone mi denove estos katenita! La jugo de la aferoj denove pezos sur mi; mi jam ne faros paŝon ne mezuritan de la dececo kaj la devo.--Feliĉa ankoraŭ mi estos, se ia kaprica diino ne igos min forgesi ambaŭ, kaj se mi povos eviti tiun novan kaj danĝeran kaptitecon.

He! kial oni ne lasas min fini mian vojaĝon? Ĉu por puni min oni apartigis min en mian ĉambron,--en tiun ĉarman landon, kiu enhavas ĉiujn bienojn kaj ĉiujn trezorojn de la mondo? Tiel facile oni povus ekzili muson en grenejon.

Mi tamen neniam tiel klare rimarkis, ke mi estas _duobla_.--Dum mi bedaŭras miajn fantaziajn ĝuojn, mi sentas min konsolita vole nevole; nekonata potenco fortiras min; ĝi diras, ke mi bezonas la aeron ĉielan, kaj ke izoleco similas morton.--Jen mi estas preta; mia pordo malfermiĝas; mi jam vagas sub la vasta arkado de la Po’a strato; mil agrablaj fantomoj flirtas antaŭ miaj okuloj.--Jes, jen estas tiu domego--tiu pordo, tiu ŝtuparo;--mi antaŭe tremetas.

Tiel oni sentas acidan antaŭguston, tranĉante manĝotan citronon.

Ho, mia besto, mia kompatinda besto, gardu vin!

326-07.--Coulommiers. Imp. PAUL BRODARD.--P4-07.

NOTOJ

1 Grandfama tualetistino.

2 Tiu ĉi ĉapitro estis skribata en la jaro 1794.

3 Tiu ĉi promeso ne plenumiĝis; la libro ne estis eldonita.

4 Tre konata kuracisto el Torino.

NOTOJ DE LA TEKSTPREPARINTO

Mispresaĵoj

┌───────┬────────────────────┬────────────────────┐ │_Paĝo_ │ _Originala teksto_ │ _Korektaĵo_ │ ├───────┼────────────────────┼────────────────────┤ │21 │ Sendube pro tio?-- │ Sendube pro │ │ │ │ tio?»-- │ ├───────┼────────────────────┼────────────────────┤ │30 │ sciiĝu, _que_ │ ke │ │ │ antaŭ spegulo │ │ ├───────┼────────────────────┼────────────────────┤ │36 │ eliru el tiu │ eliru el tiu │ │ │ dormado! │ dormado!» │ ├───────┼────────────────────┼────────────────────┤ │36 │ manojn en la │ manojn en la │ │ │ sangon! │ sangon!» │ ├───────┼────────────────────┼────────────────────┤ │37 │ konsonanto kaj │ konsonanto kaj │ │ │ ripozejo. │ ripozejo.» │ ├───────┼────────────────────┼────────────────────┤ │49 │ Preparu la kafon, │ Preparu la kafon», │ │ │ ĝi diris │ ĝi diris │ ├───────┼────────────────────┼────────────────────┤ │50 │ kiel _bongusta_ │ bongustaj │ │ │ estas tiuj │ │ │ │ fruktoj! │ │ ├───────┼────────────────────┼────────────────────┤ │54 │ la tuta naturo? │ la tuta naturo?» │ ├───────┼────────────────────┼────────────────────┤ │54 │ --Ha! kiel vi │ --«Ha! kiel vi │ │ │ eraras, │ eraras, │ └───────┴────────────────────┴────────────────────┘