Vojaĝo interne de mia ĉambro

Part 2

Chapter 2 4,092 words Public domain Markdown

Oni ne devas antaŭiri la faktojn: la rapidemo komuniki al la leganto mian sistemon pri l’animo kaj la besto igis min forlasi la priskribon de mia lito, pli frue ol mi tion devis; kiam mi estos fininta ĝin, mi daŭrigos mian vojaĝon de la loko, kie mi ĝin interrompis en la antaŭa ĉapitro.--Mi nur petas vin memori, ke ni lasis _la duonon de mi mem_ tenanta la portreton de S-no de Hautcastel, proksime de la muro, je kvar futoj de mia skribtablo. Mi forgesis, parolante pri mia lito, konsili al ĉiu homo, kiu tion povos, ke li havu liton rozkoloran kaj blankan; estas certe, ke la koloroj influas sur nin tiel, ke ili nin gajigas aŭ malgajigas, laŭ la nuancoj.--La roza kaj la blanka koloroj estas ambaŭ dediĉitaj al la plezuro kaj feliĉo.--La naturo, donante ilin al la rozo, donis al ĝi la kronon de la imperio Flora; kaj kiam la ĉielo volas anonci al la mondo belan tagon, ĝi koloras la nubojn laŭ tiu ĉarma nuanco, je la leviĝo de la suno.

Unu tagon, ni pene supreniris sur kruta vojeto: la aminda Rozalio marŝis antaŭe; ŝia facilmoveco donis al ŝi flugilojn; ni ne povis sekvi ŝin.--Subite, alveninte sur altaĵeto, ŝi haltis por pli bone spiradi kaj turnis sin al ni, ridetante je nia malrapideco.--Neniam eble la du koloroj, kiujn mi laŭdas, triumfis tiel.--Ŝiaj vangoj fajrigitaj, ŝiaj lipoj kiel koralo, ŝiaj brilaj dentoj, ŝia alabastra kolo, antaŭ postscenejo de verdaĵoj, frapis ĉiujn okulojn. Ni devis halti por rigardadi ŝin; mi nenion diras pri ŝiaj bluaj okuloj nek pri la rigardo, kiun ŝi direktis al ni, ĉar mi tiele elirus el mia temo, kaj ĉar mi cetere pensas pri tio tiel malofte, kiel eble. Sufiĉas, ke mi donis la plej belan ekzemplon imageblan pri la supereco de tiuj du koloroj super ĉiuj aliaj, kaj pri ilia influo sur la feliĉon de la homoj.

Mi hodiaŭ ne iros pli antaŭen. Pri kia afero mi povus paroli, kiu ne estus sengusta? Kia ideo ne estas malheligita de tiu ideo?--Mi eĉ ne scias, kiam mi kuraĝos labori denove.--Se mi daŭrigos mian verkon kaj se la leganto deziras vidi ĝian finon, li turnu sin al la anĝelo disdonanta la pensojn, por peti, ke li ne enmiksu plu la vidaĵon de tiu altaĵeto kun la amaso da pensoj sen interligo, kiujn li ĉiuminute ĵetas al mi.

Sen tiu antaŭzorgo, mia vojaĝo ne efektiviĝos.

ĈAPITRO XII

. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . la altaĵeto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

ĈAPITRO XIII

La penoj estas vanaj; mi devas prokrasti la aferon kaj estadi tie ĉi kontraŭvole; tio estas milita haltado.

ĈAPITRO XIV

Mi jam diris, ke tre plaĉas al mi mediti en la dolĉa varmeteco de mia lito, kaj ke ĝia agrabla koloro multe kunhelpas al la plezuro, kiun mi trovas en ĝi.

Por havigi al mi tiun plezuron, mia servisto ricevis la ordonon eniri en mian ĉambron je duono da horo antaŭ la momento, en kiu mi decidis leviĝi. Mi aŭdas lin marŝanta malpeze kaj tuŝetanta ĝentilete la objektojn en mia ĉambro, kaj tiu bruo kaŭzas al mi la plezuron senti min dormetanta, plezuron delikatan kaj nesciatan de multaj homoj.

Oni sufiĉe maldormas, por scii ke oni ne tute vekiĝis, kaj por konfuze kalkuli, ke la horo de la aferoj kaj zorgoj estas ankoraŭ en la sabla horloĝo de la tempo. Iom post iom tiu homo fariĝas pli brua; tiel malfacile estas sin deteni! Aliflanke, li scias, ke la horo fatala proksimiĝas.--Li rigardas mian poŝhorloĝon kaj tintigas la pendaĵetojn por min averti; sed mi ŝajnigas min ne aŭdanta; kaj por plilongigi ankoraŭ tiun ĉarman horon, ne estas ĉikano, kiun mi ne faras al tiu malfeliĉulo. Mi havas cent ordonojn por doni al li antaŭe kaj tiel pasigi la tempon. Li bone scias, ke tiuj ordonoj, donitaj sufiĉe malbonhumore, estas nur pretekstoj por resti en la lito ne vidigante, ke mi ĝin deziras. Ŝajnas ke li ne rimarkas tion, kaj mi vere estas danka al li pro tio.

Fine, kiam mi eluzis ĉiujn miajn rimedojn, li antaŭvenas ĝis la mezo de la ĉambro kaj staras tie, kun la brakoj krucigitaj, perfekte senmove.

Oni konfesos, ke ne estas eble malaprobi min pli sprite kaj pli delikate; tial mi neniam kontraŭstaras al tiu silenta invito; mi etendas la brakojn por montri al li, ke mi komprenis, kaj mi sidiĝas.

Se la leganto pripensos pri la konduto de mia servisto, li povos konvinkiĝi ke, en kelkaj aferoj delikataj kiel tiu ĉi, la simplanimeco kaj saĝo senfine pli valoras ol la plej lerta spriteco. Mi kuraĝas certigi, ke la plej prilaborita parolado pri la malutiloj de la mallaboremo ne tiel rapide decidigus min eliri el mia lito, kiel la muta riproĉo de Sro Joannetti; perfekte honesta homo estas Sro Joannetti, kaj samtempe la plej konvena homo por vojaĝisto kiel mi. Li estas kutiminta je la oftaj migradoj de mia animo kaj neniam ridas pri la senraciaĵoj de _la aliulo_; li eĉ direktas tiun ĉi kelkfoje, kiam ĝi estas sola, tiel ke oni povus tiam diri, ĝi estas direktata de du animoj. Kiam ekzemple ĝi vestas sin, li per gesto ĝin avertas, ke ĝi tuj metos siajn ŝtrumpojn returnite, aŭ sian frakon antaŭ sian veŝton.--Mia animo ofte sin amuzis vidante la malfeliĉan Joannetti kuranta post la malsaĝulo ĝis la fortifikaĵoj, por averti ĝin, ke ĝi forgesis sian ĉapelon--alian fojon, sian naztukon.

Unu tagon (ĉu mi tion konfesos?) sen tiu fidela servisto, kiu ĝin atingis malsupre de la ŝtuparo, la senpripensulo alvojirus al la Kortego sen glavo, tiel fiere kiel ceremonimastro portanta la majestan bastoneton.

ĈAPITRO XV

«Jen, Joannetti, mi diris, rependigu tiun portreton.»--Li estis helpinta min por purigi ĝin, kaj ne pli divenis ĉion, kio produktis la ĉapitron de la portreto, ol tion, kio okazas en la luno. Estis li, kiu propramove prezentis al mi la spongon sorbigitan kaj kiu, per tiu ago ŝajne negrava, igis mian animon trairi cent milionojn da mejloj dum unu minuto. Anstataŭ ol remeti ĝin en ĝian lokon, li tenis ĝin por viŝi ĝin siavice.--Malfacilaĵo, problemo por solvi donis al li mienon scivolan, kiun mi rimarkis.--«Diru, mi demandis, kion vi trovas kritikinda en tiu portreto?--Ho! nenion, sinjoro.--Sed kion?»--Li starigis ĝin sur unu el la bretoj de mia skribtablo; kaj, malproksimiĝinte je kelkaj paŝoj, li diris: «Mi dezirus, ke mia sinjoro klarigu al mi, kial tiu portreto rigardas min ĉiam, en kiu ajn loko de la ĉambro mi staras. Matene kiam mi aranĝas la liton, ĝia vizaĝo sin turnas al mi, kaj se mi iras al la fenestro, ĝi ankoraŭ rigardas min kaj sekvas min per la okuloj dum mi marŝas.--Tiel, Joannetti, ke se la ĉambro estus plena je homoj, tiu bela sinjorino rigardus ĉiuflanken kaj ĉiujn samtempe?--Jes, sinjoro.--Ŝi ridetus al la irantoj kaj venantoj tiel, kiel al mi?»--Joannetti nenion respondis. Mi kuŝigis min sur mia seĝego kaj, mallevante la kapon, mi fordonis min al la plej seriozaj meditoj.--Kia radio de lumo! Malfeliĉa amanto! Dum vi enuadas malproksime de via amatino, ĉe kiu vi eble jam estas anstataŭita; dum vi fervore turnas viajn okulojn sur ŝian portreton, kaj dum vi imagas (almenaŭ pri la portreto), ke vi sola estas rigardata, la perfida figuro, tiel malfidela, kiel la originalo, direktas siajn rigardojn al ĉio, kio ĝin ĉirkaŭas, kaj ridetas al ĉiuj.

Jen estas simileco morala inter kelkaj portretoj kaj iliaj modeloj, kiun nenia filozofo, nenia pentristo, nenia observemulo ankoraŭ eltrovis.

Mi faras eltrovojn post eltrovoj.

ĈAPITRO XVI

Joannetti daŭrige staris en la sama sintenado, atendante la pripetitan klarigon. Mi elmetis la kapon el la faldoj de mia vojaĝa surtuto, kien mi estis interniginta ĝin por mediti senĝene kaj por rekvietiĝi post la malgajaj pripensoj ĵus havitaj: «Ĉu vi ne vidas, Joannetti, mi diris post momenta silentado kaj turnante mian seĝegon al lia flanko, ĉu vi ne vidas, ke ĉar pentraĵo estas plataĵo, la lumradioj, kiuj deiras de ĉia loko de tiu plataĵo...». Joannetti, je tiu klarigo, tiel malfermis la okulojn, ke li vidigis la tutajn pupilojn; li plie havis la buŝon duone malfermita; tiuj du movoj, en homa figuro, signas, laŭ la diro de la grandfama Le Brun, la plej altan gradon de la miro. Estis sendube mia besto, kiu entreprenis tian disertacion; mia animo scias ja, ke Joannetti certe ne scias, kio estas lumradioj; la plilarĝiĝo de liaj palpebroj rekonsciigis min, kaj mi remetis mian kapon en la kolumon de mia vojaĝa vesto kaj tiel profunde internigis ĝin tien, ke mi sukcesis kaŝi ĝin preskaŭ tutan.

Mi decidis tagmanĝi en tiu loko; la mateno jam preskaŭ konsumiĝis; unu paŝo plu en mia ĉambro prokrastigus mian tagmanĝon ĝis la nokto. Mi glitigis min ĝis la randaĵo de mia seĝego; metante ambaŭ piedojn sur la kamenon, mi pacience atendis la manĝon.--Ĉarma teniĝo estas tiu ĉi; estus, mi pensas, tre malfacile trovi alian tiel profitan kaj tiel oportunan por la haltadoj neeviteblaj dum longa vojaĝo.

Rozino, mia fidela hundino, neniam forgesas veni tiam kaj tireti la baskojn de mia vojaĝa vesto, por ke mi prenu ŝin sur min; ŝi tie trovas liton tute aranĝitan kaj tre oportunan en la pinto de l’angulo, kiun faras la du partoj de mia korpo: la konsonanto V perfekte figuras mian situacion. Rozino eksaltas sur min, se mi ne prenas ŝin sufiĉe rapide, laŭ ŝia deziro. Mi trovas ŝin ofte tie, ne sciante kiel ŝi venis. Miaj manoj propramove sin metas laŭ la maniero plej favora por ŝia bonstato, ĉu tial, ke ekzistas simpatio inter tiu aminda besto kaj la mia, ĉu ĉar la hazardo decidas pri tio;--sed mi ne kredas al la hazardo, al tiu sistemo netaŭga--al tiu vorto sensignifa.--Mi prefere kredus al la magnetismo.--Mi prefere kredus al la Martinismo. Ne, neniam mi kredos al ĝi.

Estas tia realeco en la rilatoj inter tiuj du bestoj, ke, kiam mi metas ambaŭ piedojn sur la kamenon pro simpla senatento, kiam la horo de la tagmanĝo estas ankoraŭ malproksima kaj kiam mi neniel pensas fari la haltadon, tamen Rozino, vidante tiun movon, konigas per malgranda movo de vosto la plezuron sentatan; la konveneco detenas ŝin en ŝia loko; kaj _la aliulo_, kiu tion ekvidas, estas danka al ŝi pro tio; kvankam ili ne povas rezoni pri la kaŭzo produktanta tion, fariĝas inter ili muta interparolo, agrabla interŝanĝo de sentoj, kiu certe ne povus esti alskribita al la hazardo.

ĈAPITRO XVII

Oni ne riproĉu al mi, ke mi skribas tro detale; tio estas la maniero de la vojaĝantoj. Kiam oni ekrajdas por supreniri sur la Blankan Monton, kiam oni iras por viziti la truegon, en kiu pereis Empedoklo, oni neniam forgesas priskribi precize la malplej gravajn detalojn: la nombro de la personoj, la nombro de la muloj, la boneco de la provizoj, la bonega apetito de la vojaĝantoj, fine ĉio, eĉ la faletoj de la rajdbestoj, zorge enskribiĝas en la raporto por la instruo de la nevojaĝanta homaro. Laŭ tiu principo mi decidis paroli pri mia kara Rozino, aminda besto, kiun mi amas per vera amo, kaj dediĉi al ŝi tutan ĉapitron. Dum la ses monatoj, kiujn ni vivis kune, ne estis en niaj interrilatoj la plej malgranda malvarmiĝo; aŭ, se ekestis kelkaj disputetoj inter ŝi kaj mi, mi vereme konfesas, ke la pli granda malpraveco estis miaflanke, kaj ke Rozino ĉiam faris la unuajn paŝojn al la repaciĝo.

En la vespero, kiam ŝi estas riproĉita, ŝi foriras malgaje kaj ne murmurante; je la morgaŭa tago, frumatene, ŝi estas apud mia lito kun respekta sintenado; kaj je la plej malgranda moveto de sia mastro, je lia unua signo de vekiĝo, jen ŝi sciigas pri sia ĉeestado per la rapidegaj batoj de sia vosto sur mian noktotablon.

Kaj kiel mi rifuzus mian amon al tiu karesema estaĵo, kiu neniam ĉesis min ami, de la tempo, kiam ni komencis vivi kune? Mia memoro ne sufiĉus por skribi la nomaron de la personoj, kiuj sin interesis por mi kaj poste forgesis min. Mi havis kelkajn amikojn, kelkajn amatinojn, aron da kunuloj, ankoraŭ pli multajn konatojn;--kaj nun, mi jam estas nenio por ĉiuj tiuj; ili forgesis eĉ mian nomon.

Kiom da certigoj, kiom da proponoj de servo! Ilia riĉeco estis mia. Mi povis fidi al ilia eterna kaj senkondiĉa amikeco!

Mia kara Rozino, kiu ne proponis al mi siajn servojn, faras al mi la plej grandan servon fareblan al homo: ŝi min amis iam, kaj amas min ankoraŭ nun. Tial mi ne timas diri tion: mi amas ŝin per parto de la sama sento, kiun mi havas al miaj amikoj.

Oni pri tio diru, kion oni volos.

ĈAPITRO XVIII

Ni lasis Joannetti’on en la sintenado kaŭzita de la miro, senmove antaŭ mi, atendante la finon de la belega klarigo, kiun mi komencis.

Kiam li vidis min enmetanta subite la kapon en mian noktan surtuton kaj tiel finanta mian klarigon, li ne dubis unu momenton, ke mi haltis pro manko de bonaj argumentoj, kaj ke li sekve venkis min per la malfacila problemo proponita al mi.

Malgraŭ la supereco, kiun li tiel akiris super mi, li ne eksentis la plej malgrandan fierecon, kaj ne penis profiti sian venkon. Post momenta silentado li prenis la portreton, remetis ĝin sur ĝian lokon kaj foriris senbrue, marŝante per la pinto de la piedoj. Li bone komprenis, ke lia apudesto estas kvazaŭa humiligo por mi, kaj lia delikateco inspiris al li la penson eliri, ne rimarkigante min pri tio.--Lia konduto en tiu okazo interesis min forte, kaj enlokis lin pli profunden en mian koron. Li sendube trovos lokon ankaŭ en la koro de la leganto; kaj se iu tiel malsentema estas, ke li rifuzos ĝin al li post la lego de la venonta ĉapitro, la ĉielo certe donis al li marmoran koron.

ĈAPITRO XIX

«Per Dio! mi diris al li unu tagon, jam la trian fojon mi ordonas, ke vi aĉetu broson por mi! Kia kapo! Kia besto!»--Li nenian vorton respondis; nenion li estis respondinta en la antaŭa tago, post simila riproĉo. «Li estas tiel akuratema!» mi pensis; mi neniel komprenis tion.--«Iru preni ĉifonon por purigi miajn ŝuojn», mi diris kolere. Dum li iris, mi pentis, ke mi tiel malafable parolis al li. Mia kolero tute foriĝis, kiam mi vidis kun kia zorgo li penadis deviŝi la polvon de miaj ŝuoj, ne tuŝante miajn ŝtrumpojn; mi apogis mian manon sur li, kiel signo de paciĝo.--«Kiel! mi diris al mi mem, estas do homoj, kiuj pro mono purigas la ŝuojn de aliuloj?» Tiu vorto _mono_ estis lumradio, kiu eklumis al mi. Mi subite rememoriĝis, ke jam de longe mi nenian monon donis al mia servisto.--«Joannetti, mi diris, retirante mian piedon, ĉu vi havas monon?» Duona rideto de praviĝo aperis sur liaj lipoj, je tiu demando.--«Ne, sinjoro, de ok tagoj mi ne havas unu centimon; mi elspezis por viaj malgrandaj aĉetaĵoj ĉion, kion mi posedis.--Kaj la broson? Sendube pro tio?»--Li denove ridetis.--Li povus diri al sia mastro: «Ne, mi ne estas senenhava kapo, besto, kiel vi kruele nomis vian fidelan serviston. Pagu al mi 24 frankojn, 10 soldojn kaj 4 denarojn, kiujn vi ŝuldas al mi, kaj mi aĉetos broson por vi.»--Li lasis sin insulti prefere ol riski, ke lia mastro hontu pro sia kolero. La ĉielo lin benu! Filozofoj, Kristanoj! ĉu vi tion legis?

«Jen, Joannetti, mi diris, kuru por aĉeti la broson.--Sed, sinjoro, ĉu vi volas resti tiel, kun unu ŝuo blanka kaj la alia nigra?--Iru, mi diras, por aĉeti la broson; lasu, lasu tiun polvon sur mia ŝuo».

Li eliris; mi prenis la ĉifonon, kaj mi plezurege purigis mian ŝuon maldekstran, sur kiun mi faligis pentan larmon.

ĈAPITRO XX

La muroj de mia ĉambro estas provizitaj je gravuraĵoj kaj pentraĵoj, kiuj ĝin mirige beligas. Mi tutkore dezirus ekzamenigi ilin al la leganto, unujn post aliaj por lin amuzi kaj distri en la vojo, kiun ni devos sekvi por iri al mia skribtablo; sed tiel neeble estas rakonti ĝuste pentraĵon, kiel fari, laŭ priskribo, portreton similan. Kiel kortuŝita li estus, rigardante ekzemple la unuan gravuraĵon, kiu prezentiĝas antaŭ la okuloj!--Li vidus la malfeliĉan «Ĉarloto» viŝanta malrapide kaj per tremanta mano la pistolojn de Alberto. Nigraj antaŭsentoj kaj ĉiuj turmentiĝoj de senespera kaj nekonsolebla amo estas signitaj sur ŝia fizionomio; dum la senekscita Alberto, ĉirkaŭita de sakoj da procesaĵoj kaj ĉiuspecaj malnovaj paperoj, sin turnas malvarme por deziri al sia amiko bonan vojaĝon. Kiom da fojoj mi estis tentata disrompi la vitron, kiu kovras tiun gravuraĵon, por detiri tiun Alberton de lia tablo, por lin disŝiri, por lin piedfrapadi! Sed ĉiam restos tro multaj Albertoj en tiu ĉi mondo. Kiu sentema homo ne havas sian, kun kiu li estas devigita kunvivi, kaj kontraŭ kiu la konfidoj de l’animo, la dolĉaj kormovoj, kaj la eksaltoj de la fantazio disrompiĝas kiel la ondoj kontraŭ ŝtonegoj? Feliĉa tiu, kiu trovas amikon, kies koro kaj animo taŭgas por li; amiko, kiu unuiĝas kun li per konformeco de gustoj, sentoj kaj sciaĵoj; amiko ne turmentata de gloramo aŭ profitamo, kaj preferanta la ombraĵon de arbo al la lukso de kortego!--Feliĉa tiu, kiu posedas amikon!

ĈAPITRO XXI

Mi havis unu; la morto lin forprenis de mi; ĝi kaptis lin en la komenco de lia vojo, en la momento, kiam lia amikeco fariĝis necesega bezono por mia koro.--Ni subtenis unu la alian en la malfacilaj laboroj militaj; ni havis unu pipon por ambaŭ; ni trinkis el la sama pokalo; ni kuŝis sub la sama tendo; kaj en la malĝojaj cirkonstancoj nunaj, la loko, kie ni vivadis kune, estis por ni nova patrujo. Mi vidis lin elmetita antaŭ ĉiuj danĝeroj de milito, kaj de milito ruiniga. La morto ŝajnis ŝpari nin unu pro la alia; milfoje ĝi eluzis siajn sagojn ĉirkaŭ li, ne lin atingante; sed tio estis por fari lian perdon pli sentebla por mi. La bruego de la armoj, la entuziasmo, kiu kaptas la animon je la ekvido de la danĝero, eble estus malhelpintaj liajn kriojn veni ĝis mia koro.--Lia morto estus utila al lia lando kaj malutila al liaj malamikoj--mi bedaŭrus lin malpli forte.--Sed perdi lin meze en la ĝojo de vintra loĝado! Vidi lin mortanta inter miaj brakoj en la momento, kiam li ŝajnis esti sanega, kiam nia amikeco ankoraŭ plifortiĝis en la ripozo kaj trankvileco! Ha! neniam mi konsoliĝos! Tamen lia memoro jam ne vivas, krom en mia koro; ĝi ne ekzistas plu ĉe tiuj, kiuj vivis ĉirkaŭ li kaj lin anstataŭis; tiu ideo faras pli dolora por mi la penson de la perdo de li. Same la naturo, indiferenta al la sorto de la estaĵoj, denove vestas sin per sia brila robo printempa, kaj ornamiĝas laŭ sia tuta beleco proksime de la tombejo, kie li ripozas. La arboj kovriĝas per folioj kaj intermiksas siajn branĉojn, la birdoj kantas en la foliaro, la muŝoj zumas inter la floroj; ĉio elmontras ĝojon kaj vivemon, en la loĝejo de la morto; kaj vespere, kiam la luno brilas en la ĉielo kaj mi meditas proksime de tiu malĝoja loko, mi aŭdas la grilon gaje daŭriganta sian nelaciĝan kanton, kaŝite sub la herbo, kiu kovras la silentan tombon de mia amiko. La malrapida neniiĝo de la estaĵoj kaj ĉiuj malfeliĉoj de la homaro valoras same kiel nenio en la granda ĉio.--La morto de sentema homo mortanta meze de siaj senkonsolaj amikoj, kaj tiu de papilio mortigita de la malvarma aero en florkaliko, estas du similaj momentoj en la irado de la naturo. La homo estas nur fantomo, ombro, vaporaĵo disiĝanta en la aeron.

Sed la matena lumo ekblankigas la ĉielon: la nigraj ideoj, kiuj min malkvietigis, disiĝas kun la nokto, kaj la espero renaskiĝas en mia koro.--Ne, tiu, kiu tiel lumegigas la orienton, ne briligis ĝin antaŭ miaj okuloj por baldaŭ ĵeti min en la nigran nenion; tiu, kiu etendis tiun nemezureblan horizonton, kiu konstruis tiujn grandegajn altaĵojn, kies glaciaj suproj estas orataj de la suno, estas la sama, kiu ordonis, ke mia koro batu kaj ke mia spirito pensu.

Ne, mia amiko ne eniris en la nenion; kiu ajn estas la barilo disiganta nin, mi revidos lin.--Ne sur silogismo mi fondas mian esperon.--La flugo de insekto trairanta la aeron sufiĉas por konvinki min; kaj ofte la vidaĵo de la kamparo, la bonodoro de l’aero, kaj mi ne scias kia ĉarmo ĉirkaŭ mi, tiel altigas miajn pensojn, ke nevenkebla pruvo de senmorteco perforte eniras mian animon kaj okupas ĝin tutan.

ĈAPITRO XXII

Jam de longe la ĵus skribita ĉapitro prezentadis sin al mia plumo, kaj mi ĉiam estis forpuŝinta ĝin. Mi estis promesinta al mi vidigi en tiu ĉi libro nur la gajan flankon de mia animo; sed tiu projekto forkuris de mi, kiel tiomaj aliaj! mi esperas, ke la sentema leganto pardonos, se mi kaŭzis al li kelkajn larmojn; kaj se iu opinias, ke mi vere povus ne meti tiun malĝojan ĉapitron, li mem povas elŝiri ĝin el sia ekzemplero, aŭ eĉ ĵeti la libron en la fajron.

Sufiĉas al mi, se vi trovas ĝin laŭ via koro, mia kara Jenny, vi la plej bona kaj la plej amata el la virinoj, vi la plej bona kaj la plej amata el la fratinoj; al vi mi dediĉas mian verkon; se vi ĝin aprobos, ĝin aprobos ĉiuj koroj sentemaj kaj delikataj; kaj se vi pardonos la malsaĝaĵojn, kiujn mi kelkfoje ellasas kontraŭvole, mi maltimas ĉiujn kritikantojn en la universo.

ĈAPITRO XXIII

Nur unu vorton mi diros pri la sekvanta gravuraĵo: ĝi estas la familio de la malfeliĉa Ugoleno mortanta pro malsato. Ĉirkaŭ li, unu el liaj filoj kuŝas senmove apud liaj piedoj; la aliaj prezentas al li siajn senfortigitajn brakojn kaj petas pri pano, dum la malfeliĉa patro, apogata al kolono de la malliberejo, kun senmova vizaĝo, kun okuloj fiksaj kaj sovaĝaj, en la terura kvieteco kaŭzita de la plej alta grado de la malespero--mortas samtempe sian propran morton kaj tiun de ĉiuj siaj infanoj, kaj suferas ĉion, kion la homo povas suferi.

Brava kavaliro d’Assas, jen vi mortas sub cent bajonetoj, per ekpeno kuraĝa, kun heroeco, kiun oni jam ne konas nuntempe!

Kaj vi, malfeliĉa nigrulino ploranta sub la palmoj! vi, kiun barbaro, kredeble ne Angla, perfidis kaj forlasis;--kion mi diras? vi, kiun li kruele vendis kiel malnoblan sklavinon, malgraŭ via amo kaj via servado, malgraŭ la frukto de sia amo, kiun vi portas en via ventro,--mi ne pasos preter via portreto, ne donante al vi la saluton merititan de via sentemo kaj de viaj malfeliĉoj!

Ni haltu momenton antaŭ tiu alia pentraĵo: tio estas juna ŝafistino, kiu tute sola paŝtas sian brutaron sur supro Alpa; ŝi sidas sur maljuna trunko de abio renversita kaj blankigita de la vintroj; ŝiaj piedoj estas kovritaj de larĝaj folioj de tufo de kakalio, kies floro siringviola sin etendas super ŝia kapo. Lavendo, timiano, anemono, centaŭreo, ĉiuspecaj floroj, kiujn oni malfacile kulturas en niaj ĝardenoj kaj varmejoj kaj kiuj naskiĝas sur la Alpoj en la plena beleco primitiva, faras brilan tapiŝon, sur kiu vagas ŝiaj ŝafoj.--Aminda ŝafistino! diru al mi, kie troviĝas la feliĉa terpeco, sur kiu vi loĝas? El kia malproksima ŝafejo vi eliris hodiaŭ matene je la apero de la matenruĝo?--Ĉu mi ne povus iri tien kaj vivi kun vi? Sed, ho ve! la dolĉa kvieteco, kiun vi ĝuas, baldaŭ malaperos. La demono de la milito, ne kontenta kun la detruo de urboj, tuj portos malkvietecon kaj teruron ĝis via dezerta rifuĝejo. Jam venas la soldatoj; mi vidas ilin rampantaj de monto al monto, kaj proksimiĝantaj al la nuboj.--La bruo de la pafilego aŭdiĝas en la alta loĝejo de la tondro.--Forkuru, ŝafistino, rapidigu vian brutaron, kaŝu vin en la plej malproksimaj kaj dezertaj kavernoj; jam ne estas ia ripozo sur tiu malĝoja tero!

ĈAPITRO XXIV

Mi ne scias, kiel tio ĉi okazas; de kelka tempo miaj ĉapitroj ĉiam finiĝas laŭ funebra tono. Vane, komencante ilin, mi turnas miajn okulojn sur kelkan agrablan objekton; vane mi ekveturas dum kvieta vetero, mi baldaŭ suferas ventegon, kiu deklinigas min.--Por fini tiun malkvietecon, kiu ne lasas min mastra de miaj ideoj kaj por trankviligi la batojn de mia koro agitita de tiomaj vidaĵoj kortuŝantaj, mi nenian alian rimedon vidas krom disertacio.--Jes, mi volas meti tiun pecon da glacio sur mian koron.

Kaj tiu disertacio estos pri pentrarto; ĉar neeble al mi estas disertacii pri ia alia temo. Mi ne povas malsupreniri tute de la altaĵo, kiun mi ĵus atingis; cetere tio ĉi estas mia emego.

Mi preterirante dezirus diri kelkajn vortojn pri la demando de supereco inter la ĉarma pentrarto kaj la muzikarto; jes, ion mi volas meti en la pesilon, kvankam tio estos nur sablero, atomo.

Oni diras por la pentristo, ke li lasas ion post si; liaj pentraĵoj postvivas lin kaj eternigas lian memoron.