Part 6
De lia prozo originala mi jam citis multajn erojn. Tra ĝi brulis tiu fajro kaŝita interne en lia modesta persono. Tie montriĝis vigla rezonado, forta volo kaj obstino por konvinki per komparoj kaj logiko. Aludante la inspiron, la provadon, kaj la paciencan amon necesajn por ekfondi lingvon, Zamenhof ekzemple skribis:
"Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, ŝajnas, ke nenio estas pli facila, ol ludi fortepianon -- oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon kaj vi ricevos alian tonon, vi frapados en la daŭro de tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion -- ŝajnas, ke nenio estas pli facila. Sed kiam li komencas ludi sian improvizitan kompozicion, ĉiuj kun ridego diskuras, kaj eĉ li mem, aŭdante la ricevatajn de li sovaĝajn sonojn, baldaŭ komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata, ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj. Tiu heroo, kiu kun tia memfida mieno sidiĝis antaŭ la fortepiano, fanfaronante ke li ludos pli bone ol ĉiuj, kun honto forkuras kaj jam plu ne montras sin antaŭ la publiko."[31]
La frazoj Zamenhofaj estas ofte longaj. Verkistoj pli modernaj havas malan guston. Sed la rakonto fluas vive kaj rapide. Forto sentiĝas. Ĉe li, la ripetoj ŝajnas ne sistemaj. Ili pezas, kiel fruktoj de l' fervoro. Gente kutima je batoj kaj atakoj, li ŝirmis sin per argumentoj, kaj rebatis kontraŭdirojn jam antaŭe. Sed ĉiam ideo kontraŭ ideo, klarigo kontraŭ antaŭjuĝo, neniam homo kontraŭ homo. Tamen, eĉ tia nepersona batalemo en skribado lin timigis. Ĝi ofendis lian noblan amemon kaj ŝajnis al li malhumila. Sur korektita manuskripto de _Homaranismo_, postmorte trovita, mi rimarkis krajone skribitan de lia mano tiun ĉi noton memorigan al si mem: "_Eviti ĉion agresivan!_"
De tempo al tempo, sed neniam intence, vualo pruvema subite diskrakis kaj koro elsaltis nude. Animo pura, pardonema. Naturo sentema, delikata:
"Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo ..."[32]
Doloro, sed fido, kaj espero super ĉio. Denove la profeta voĉo:
"Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ aliaj.... Kune kaj interkonsente ili celados ĉiuj al unu vero, al unu feliĉo."[32]
En la poemoj Zamenhofaj tiam nur koro vokas. Al kuraĝo, al obstino, al pacienco. La bildoj estas simplaj, mallongaj, la ritmo iom unutona, sed impresa:
Eĉ guto malgranda, konstante frapante, Traboras la monton granitan.[33]
Antaŭ l' apero de l' _Unua Libro_, li verkis pri doloro kaj sopiro siaj: _Mia Penso_, _Ho mia Kor'!_ Poste, lia penso jam fandiĝis en la rondo kunigita per lia lingvo "sub la sankta signo de l' espero". Per tiu lasta vorto li ja nomis la himnon de la "diligenta kolegaro". Ne nur li mem, sed miloj da homoj aŭdiĝas per _La Espero_, nun fama tra la tuta mondo:
Ne al glavo sangon soifanta Ĝi la homan tiras familion: Al la mond' eterne militanta Ĝi promesas sanktan harmonion.
Tiel Zamenhof fariĝis la popola poeto de fervora homareto. Ankaŭ tie li ŝatis forgesi tute sian personon kaj nur elvoĉi la internan penson de ĉiuj. Kuna sufero, kuna ĝojo; ĉia sento ĝenerala de l' frata rondo inter homoj esperemaj, ĉio plej alta aŭ profunda en komunaj spertoj, tio trovis ĉe li esprimon plej sinceran:
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj Velkantajn foliojn deŝiras, Ni dankas la venton, kaj repurigitaj Ni forton pli freŝan akiras.
Tiun ĉi kanton, _La Vojo_, li verkis jam antaŭ la Bulonja kongreso. Same _Al la Fratoj_ eĉ pli frue. Melankolie sonas ankoraŭ multaj versoj, sed kiel en Ŝopena marŝo, post malĝoja malrapido, jen subite blovas vigla muzikaĵo kuraĝe antaŭen:
Ne mortos jam nia bravega anaro, Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro. Obstine ĝi paŝas, provita, hardita, Al cel' unu fojon signita.[34]
Ĉe Zamenhof, en tiu korpo malforta de malalta viro, ŝvelis koro sentima kaj volo potenca. Vidu, kiel en ĉiu verkaĵo revenas la vortoj "celo" kaj "obstino". Laŭ arta vidpunkto pli ŝatinda estas miaguste la _Preĝo sub la verda standardo_,[35] kaj eĉ multe pli la prozaĵoj mem legitaj en Bulonjo kaj Londono. Al ekstera leganto, iu ajn el tiu poemaro ŝajnas kredeble tro simpla, eĉ naiva. Same ankaŭ aperas ĉiuj restaĵoj el komenca literaturo en komuna lingvo de nacio naskiĝanta. Sed kiu komprenas la fortan senton de la homoj, kiuj amis kaj rekantis ilin, al tiu jam aperas ili sub interna lumo kiel tre valora trezoraĵo. Centjarojn poste, dikaj libroj publikiĝas por ilin laŭdi. Naiveco fariĝis ĉarmo, simpleco, arto la plej granda.
Tiel estos eble pri versaĵoj Zamenhofaj, ĉar ili esprimis unuafoje, ne nur la fervoron de l' Esperantistoj, sed la senton de l' homaro vekiĝanta al konscio. Plenaj artistoj venos pli malfrue; sed benita jam estu tiu popola bardo, kiu, la unua, per orelo de genio, aŭdis en profunda koro de l' homaro la sopiron al hela lumo de frateco!
[29] _Esenco kaj estonteco de l' ideo de lingvo internacia_, 1899.
[30] El _La Predikanto_, ĉapitroj 1-2. Granda parto de tiuj tradukoj aperis en _La Revuo_ (eldonita de Hachette en Parizo) al kiu Zamenhof kunlaboris tiel.
[31] _Esenco kaj estonteco_, 1899 (Fundamenta Krestomatio).
[32] Parolado en Londona Guildhall, 1907.
[33] El _La Vojo_.
[34] _La Vojo_. Fundamenta Krestomatio, 1903.
[35] Citita en ĉapitro VI.
ĈAPITRO XI.
Etika Pensulo.
En Barcelono 1909. -- Pri U.E.A. -- Al Kongreso de Rasoj 1911. -- Ondo ŝovinista. -- Eksiĝo Krakova 1912. -- Pri Homaranismo. -- Religio kaj Etiko. -- Liberkredanoj. -- Neŭtrale-homa religio. -- El nepresita manuskripto. -- Eduko al infanoj. -- Bezono je kadro. -- Al Kongreso Pariza. -- Ekmilito.
Prave oni povus diri, ke Zamenhof eldonis ĉiujare novan verkon sub la formo de kongresa parolado. Efektive, li preparis ĝin kun zorgo, kaj pripensis dum la vintro, kia estos ĝia temo. Kvazaŭ profeta solulo malsupren veninta de monto sia, li unu fojon en la jaro alparolis la popolon, kaj poste remalaperis en silenton.
Pri la lingvaj temoj li ne ŝatis insistadi. Li preferis ĉiam la homarajn ideojn. Sed la kongreso ne estis propraĵo lia. Nur gasto li sin konsideris. Tial li devis kaj ankaŭ deziris ne ofendi la oficialajn invitantojn. En Barcelono ni kunvenis en septembro 1909. Kelkajn tagojn antaŭe, ribelo eksplodis en la urbo. Armitaj kavaliroj ankoraŭ rajdis en la stratoj. Larĝaj fendaĵoj trastrekis la murojn de l' preĝejoj. Du tagojn post la fermo de l' kongreso, Ferrer estis arestita. Ni jam ĉiuj estis for. Sed la Reĝo ankaŭ ŝatis Esperanton. La hispana ministraro eĉ invitis oficiale per la vojo diplomata ĉiujn registarojn alilandajn sendi delegitojn oficialajn. Tial Zamenhof limigis je danko la malferman paroladon.
Pli libera li sin sentis en kunsido privata de l' nove fondita Universala Esperanto-Asocio, kies honora prezidanto li fariĝis.[36] Tie li revenis al sia temo plej kara:
"Kelkaj Esperantistoj, li diris, havis la bonan ideon fari per vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis. Ili kunigis ne ĉiujn Esperantistojn, sed nur tiujn personojn, kiuj akceptis la _internan ideon_.... Oni ĉie komprenas, ke U.E.A. liveras taŭgan neŭtralan fundamenton por ĉiuj interhomaj rilatoj kaj servoj, kaj el tiu ĉi reciproka sinhelpado rezultos pli da amikeco kaj estimo inter la gentoj, kaj foriĝos la baroj, kiuj malhelpas ilian pacan interkomunikiĝon."[37]
En 1911, al la kongreso de la Rasoj en Londono, li sendis rimarkindan ekzamenon de la demando pri gentoj kaj internacia lingvo.
Ĉu malamo inter gentoj havas kaŭzon politikan? Ne, Vienanoj kaj Dresdenanoj simpatias, malgraŭ la landlimo. Dume Slavoj kaj Germanoj batalis en Aŭstrio kaj ekstere. Ĉu ĝin kreas konkurado ekonomia? Ne kreas, sed profitas. Rusaj kaj Japanaj malriĉuloj, estante soldatoj, servas interesojn de la mastroj. Se ekzistus inter ambaŭ gentoj kompreno reciproka, la milito estus malfacila. Ĉu pli gravas korpaj diferencoj? Ne, ĉar en unu sama gento jam ekzistas tiaj. Eĉ nigruloj ne suferas pro koloro sia, sed pro moroj de la tuta gento. Postsignoj de barbara tempo kaj sklaveco ofendas la blankulojn, kiuj mem estas ja kulpaj pri la krimo. Egaligo kultura ŝanĝus tion post kelkaj generacioj.
Pri deveno kaj hereda sango Zamenhof rebatis la konatan antaŭjuĝon. Post li, famaj antropologoj pruvis en sciencaj verkoj, kiom miksite jam kuniĝis ĉiuj rasoj en Eŭropo.[38] Inter gentoj staras nur du faktaj diferencoj: lingvo kaj religio.
"La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion.... Daŭros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas interne de ĉiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj, k.t.p.; sed la plej terura el ĉiuj, la malamo intergenta, tute malaperos."
Tiel sonis lia konkludo. Samtempe li rekomendis al scienculoj ne tro diskuti teorie, sed konstati faktojn. Ili vizitu Esperantan kongreson. Tie ili vidos per okuloj kaj aŭdos per oreloj, kiel neŭtrala lingvo forigas barojn kaj fremdecon inter gentoj.
Tra la tuta mondo, pli forta blovo ŝovinista jam sentiĝis ĉie. Ondo malama minacis pri venonta ventego. Scienculoj amikaj al Zamenhof petegis lin, ke li ne kompromitu la vastiĝon de la lingvo per lia kredo politika-religia. Ĉie, pro malfido al najbaro, registaroj timis, aŭ eĉ persekutis la ideojn pri frateco inter homoj diversgentaj. Eĉ en paca Belgujo, en Antverpeno 1911, la kongresa parolado devis esti senkolora pro proksimeco al pli potencaj ŝtatoj.
Zamenhof ne povis toleri tion plu. Aeron, aeron por spiri! Ne majstro, sed libera! Jam lia sano difektiĝis. Ankaŭ fizike lia koro batis tro rapide. Spirado malfacila. Laciĝo peza. Antaŭ ol morti, li deziris nepre atingi pli proksimen al vivcelo. La lingvo nur estis unu flanko de afero pli vasta. Neŭtrala fundamento morala devas stariĝi krom la lingva. Ĝuste kontraŭ fluo ŝovinista leviĝu pli alten la standardo homarana. Urĝas voko. Urĝas laboro. Pro tio la Majstro volis rompi kun sklaveco oficiala. For la majstreco kaj la ĉenoj! Kion li ne povis en Kembriĝo, tion li faros en Krakovo. Lastan fojon li malfermos la kunvenon, kaj reprenos poste sian liberecon:
"La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min _antaŭ_ vi; poste, se mi povos veni, vi ĉiam vidos min nur _inter_ vi."
Tiel li parolos ĉe la dudek-kvina jubileo de la lingvo Esperanto. Poste, kiel homo privata, li revenos al homarana ideo.
En aŭgusto 1912, l' antikva pola ĉefurbo aŭdis la kanton de la cigno. Tie gardas la muregoj mezaĝaj. Tie staras la dikrondaj turoj. Tie dormas sub arkaĵoj de Vavel la mortintaj reĝoj de nacio krucumita. Kiel ŝtonaj figuraĵoj, ili silentas kun preĝantaj manoj. Ili kuŝas en ĉerkejo sub kapelo Sigismonda. Kune dormas en eterno la poeto Mickieviĉ. Tie sur la placo, post la ĵuro ĉe Sankta-Mario, la popolo aklamis Kosĉiuŝkon. Tie, en Universitato, Kopernik instruadis.
En urbo memorplena okazis la festo jubilea. Proksime, trans Polujo, kuŝis tiu lando, kie naskiĝis esperantismo. Zamenhof adiaŭis la honorojn:
"Multe, tre multe, tre multe, mi volus diri al vi, ĉar mia koro estas plena ... sed hodiaŭ mi staras ankoraŭ en rolo oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu rigardata kiel deviga kredo de ĉiuj Esperantistoj. Tial pardonu min, ke mi pli ne parolas.
"Kio estas la esenco de la esperantisma ideo? kaj al kia estonteco ĝi alkondukos iam la homaron? Tion ni ĉiuj sentas tre bone, kvankam ne ĉiuj en egala formo kaj grado. Ni donu do hodiaŭ plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda sento; ni ne profanu ĝin per teoriaj klarigoj."
En Berno, je 1913, Zamenhof jam ne parolis, eĉ ne sidis sur estrado. Ame ĉirkaŭata, li sidadis en la mezo de la kongresanoj kun edzino. Li spiris pli libere. Saman jaron aperis nova eldono de l' broŝuro pri "Homaranismo". Hispana samideano represigis ĝin.[39]
En antaŭparolo Zamenhof tre klare diferencigis tri aferojn: Esperanto estas lingvo internacia. La "interna ideo esperantisma" prezentas senton kaj esperon nedifinitajn pri fratiĝo inter homoj sur neŭtrala lingva fundamento. Homaranismo estas speciala kaj tute difinita politika-religia programo, "kiu prezentas mian kredon pure privatan". Per tiu kaj aliaj frazoj li volis liberigi la esperantistaron, kiel tuton, de ĉia "suspektebla solidareco" kun lia persona kredo. Neniu rajtos uzadi ĝin kiel batalilon por ataki Esperanton.
Kiom naŭza estis la spirito reganta tra la mondo! Jen tiu homo, tro alta super sia tempo, devis kvazaŭ honte peti senkulpigon de malgranduloj pro grandeco sia. Li devis apartigi du progresojn, por ne difekti unu per alia. Sed la divido estis nenatura. La estonteco refaros en la vivo l' unuecon de la penso Zamenhofa. Malgraŭ ĉiu malpermeso de l' ekstero, tamen lia lingvo jam disportas tra la mondo la ĵetitan semon. En multaj koroj ĝi jam kreskis. Prave ŝovinismoj daŭros batali kontraŭ Esperanto. Ĝi minacas ilin je mortigo. Prave ili kaŝe helpas konkurantojn por instigi novan turon de Babelo inter mondaj lingvoj. Tamen ĉio estos vana. La lingvo kaj la celo de l' profeta homo venkos unu per l' alia. Ĉar tie kuŝas la vojo kaj la sorto de l' homaro.
En sia raporto al la kongreso de Rasoj, Zamenhof priskribis tiel ĉi praktikan rimedon por pacigi la vivadon ĝeneralan:
Konservante sian gentan lingvon kaj gentan religion en la interna vivo de sia lingva aŭ religia grupo, la homoj por ĉiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neŭtrale-homan, kaj vivu, laŭ etiko, moroj kaj vivaranĝoj neŭtrale-homaj.
Pri l' unua fako, la lingva, li detale traktis en la raporto, insistante pri tiu ĉi punkto: kulturo devas esti tuthomara. Neniu havas rajton humiligi aligentan homon, trudante al li sian lingvon kaj nacian formon de kulturo.
Pri la dua, la religia, li nur aludis tie per malmultaj vortoj. Li pripensis verkon specialan je tiu temo. Cetere, la religia unueco de l' popoloj komenciĝis per si mem jam de longe. En multaj regnoj, ŝtato kaj eklezio jam apartiĝis. Tiel grandiĝis homa libereco. Kiam ĉie malaperos oficiala privilegio por tiu aŭ alia religio, la afero iros pli rapide. Sed ankaŭ sur tiu kampo necesus ekstarigi ian difinitan fundamenton por neŭtrala renkontiĝo.
Tiu ĉi paragrafo staris plej ŝanĝita en la dua eldono de l' _Deklaracio pri Homaranismo_. Estis delikate. Laŭŝajne Zamenhof unue pensis, ke homoj povus samtempe aparteni al sia hejma eklezio kaj vizitadi ian templon superkredan. Intertempe, romaj aŭ grekaj Kristanoj sendube montris al li, ke l' episkopoj malpermesus al siaj fideluloj tian partoprenon. Tiam ili devus elekti inter ambaŭ. La dua teksto do forigis tion, kaj nur lasis kiel devojn de ĉiuj homaranoj: "sincerecon, toleremon al malsamaj kredoj kaj plenumon de moralo frateca". Fondo de kaj aliĝo al sendoktrina komunumo restis nur rekomendate al liberkredanoj, "por fiksi fortike sian religian neŭtralecon kaj savi sian posteularon kontraŭ refalo en gente-religian ŝovinismon".
Tie kuŝis la plej forta zorgo de Zamenhof: ke homoj ne restu en gentaj eklezioj nur pro eksteraj cirkonstancoj. Organizo monda devus esti tia, ke neniu bezonu, malgraŭ sia kredo, algluiĝi al tiu aŭ alia religio, nur ekzemple pro patriotismo, aŭ por ne perfidi siajn samgentanojn.
Homaranismo helpos forigi tiun ĉi devigon al malsincereco. Sed ankaŭ tial la vorto "liberkreda" ne devas signifi speciale ateista. "Liberpensuloj" ofte fariĝis fanatikaj materialistaj sektuloj. Liberkredano estu ĉiu homo, kiu kredas je neniu el la ekzistantaj religioj. Tia komunumo devus aranĝi neŭtrale-homajn festojn, morojn, kalendaron, k.t.p., kiuj povus utili pli malfrue por la tuta homaro. Pro la cirkonstancoj en Oriento, tre urĝa estis tiu flanko praktika.[40]
Oni devas ja memori, ke ĝis la rusa Revolucio 1917, granda parto de Eŭropo havis grekan kalendaron kun diferenco dek-tritaga je l' Okcidenta. Sed ĉu iam estos ĝenerale akceptataj aranĝoj ellaboritaj nur de liberkreda komunumo? Dubante pri tio, Zamenhof revenis poste al sia pli frua ideo. Eĉ se ne ĉiuj religianoj povus tuj partopreni, tamen estus pli bone, ke homaranoj ne nur liberkredaj kunvenu por prepari neŭtralan religion, evitante ĉion ofendan al iu konscienco.
Iom post iom, komencante de aferoj simplaj kaj transirante al pli altaj temoj, unuiĝo venos, eĉ malrapide, kaj influos la ĉirkaŭan mondon. Zamenhof konsideris kiel krimon, forŝiri iun homon de lia kredo, se ĝi donas al li la internan kontentigon kaj eksteran fratemecon. Ankaŭ en tio li konsentis kun pragmatika filozofo James. Sed ekzistas ĉie milionoj da homoj ne kredantaj je sia religio. Ili nur profitas ĝian kadron eksteran. Ili baptiĝas, edziĝas, enteriĝas laŭ ĝiaj ritoj. Tion farante, ili helpas al disigo inter gentoj. Eĉ pli grave, ili sin devigas al nevola hipokriteco. Por edukado al infanoj tio estas bedaŭrinda. Baldaŭ ili rimarkas, ke la gepatroj agas kaj parolas nesame.
Se homo nekredanta forlasas pro sincereco ĉiun eklezion, kaj forĵetas kune ĉiun eksteran moron, feston, aŭ solenon religian, tiam ankaŭ la gefiletoj suferos pro vivado tro proza. Pri tiu temo delikate skribis Zamenhof en nepresita manuskripto, kiun nur postmorte mi tralegis sur lia skribotablo:
"Infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj reguloj; ĝi bezonas impresojn kaj senteblan eksteraĵon. Infano de oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en la koro tiun feliĉon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas la preĝejo, la tradiciaj moroj, la posedado de 'Dio' en la koro. Kiel kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam ĝi vidas alian infanon, eble tre malriĉan, sed kun feliĉa koro, irantan en sian preĝejon, dum ĝi mem havas nenian gvidantan regularon, neniajn festojn, neniajn morojn! ..."[41]
Tria infano de Zamenhof naskiĝis en 1904. Ŝi estis filineto, kiu montriĝis tre frue pensema kaj memvola. La patro respektis ŝian karakteron. La knabineto ja rimarkis ĉion per okuletoj tre klarvidaj. Hejme sur vespera tablo estis teo kun tranĉaĵoj de ŝinko. Laŭ kredo izraela, tio estis peko kontraŭ Dio. Religio malpermesas uzi karnon porkan. Same ĉe katolikoj manĝi viandon vendrede. Sed la patro estis liberkreda. Kial?
En preĝejoj polaj sonoris muzikado de l' orgenoj sub pentraĵoj flamkoloraj. Tie predikadis elokventaj pastroj, aludante al eterna gloro de l' martiroj pro patrujo kaj pro Kristo ambaŭ krucumitaj. Kial ne fariĝi pola kaj kristana?
Tamen, en lernejo, kristaninoj turnis dorson al hebreaj knabinetoj. Tiel ordonis iaj gepatroj ŝovinistaj. Amikecoj simplakoraj estis disrompitaj. Mokaj vortoj sonis. Kie estis amo kaj nobleco? La filineto de Zamenhof silente ĵetis brakojn ĉirkaŭ lian kolon. La infano ekkomprenis lian grandan korsuferon.
El tiaj malamemaj gepatroj multaj ne kredis la instruon kristan. Ili ŝatis nur la kadron eklezian. Ĉu do preferi ateismon?
"Oficiala senreligieco (kiu cetere, miksante nekredon je dogmoj kun nepra nekredo je Dio, ne por ĉiuj estas akceptebla) ne multe helpas al la forigo de la religia diseco inter homoj, ĉar ligi la homojn povas nur sameco _pozitiva_, sed ne _negativa_. Alproksimiĝas inter si nur tiaj du homoj, kiuj ambaŭ akceptis por si la samajn religiajn principojn en difinita formo _konkreta_; sed senreligiulo el unu religio kaj senreligiulo el alia religio restas ĉiam fremdaj al si reciproke, kiel antaŭe. Krom tio, senreligieco, kiu donas al la homo neniun pozitivan apogon, daŭras ordinare ne longe, kaj la filoj aŭ nepoj de senreligiulo ordinare revenas al ia el la ekzistantaj religioj, almenaŭ al ĝia eksteraĵo. Ĉiu konkreta religio, kia ajn ĝi estas, herediĝas senfine en maniero aŭtomata, sed abstrakta senreligieco ne povas esti heredata."[42]
Ateismo negativa ne povas plenigi homan koron. Por la personoj, kiuj perdis kredon, devas stariĝi vere neŭtrala religio, varma, bela, poezia, bazita sur homa frateco. Ateistoj aŭ serĉantoj al Dio ĉiugentaj, ĉiulandaj, kaj ĉiutempaj devas trovi tie komunan kuraĝigon al aŭskultado de l' konscienco, komunan proksimiĝon al granda Forto kaj Fonto de l' inspiro fratema. Kontraŭ neniu religio ĝi estu konstruita kaj ĉiuj kredantoj povu ankaŭ renkontiĝi tie, kiam ili deziros, ekster apartaj dogmoj. Fakte Zamenhof povus uzi la vorton "etiko" anstataŭ "religio", ĉar li nek volis, nek pretendis enkonduki novan kredon aŭ teologion.
"Lasante al ĉiu homo plenan liberecon havi tian internan kredon, kiu ŝajnas al li plej bona, ni proponas nur krei neŭtralan _eksteran kadron_, kiu povus etike, more, kaj komunume unuigi inter si ĉiujn memstare pensantajn homojn, sendepende de tio, kia estas la filozofie-teologiaj kredoj aŭ hipotezoj de ĉiu el ili.
"Ni proponas starigi _neŭtrale-homan etikan regularon_, kiu povus fari el la _homoj_ homojn kaj forigus la abomenindan gentan ŝovinismon, kaj la malamon kaj maljustecon inter la gentoj; sed por ke tiu etika regularo ne restu efemera kaj tute senvalora, kiel multaj aliaj ĝisnunaj belaj teoriaj principoj, ni proponas doni al ĝi la formon de tute konkreta, por ĉiam fiksita, infanaĝe ensuĉebla, kaj aŭtomate heredebla religio."[43]
Tiun ĉi projekton Zamenhof intencis diskuti kun homaranoj okaze de la deka Universala Kongreso de l' Esperantistoj, okazonta en Parizo en aŭgusto 1914. Sed la ĉirkaŭa ŝovinismo timigis la parizajn organizantojn. Ili petegis Zamenhof ne kunvoki tian kunvenon, eĉ privatan, dum la Kongreso. Poste, ili ankaŭ ne konsentis presigi en la programa gazeto lian unuan invitleteron al postkongresa kunsido de homaranoj. Kion dirus la francaj nacianistaj gazetoj, se ili vidus, ke l' aŭtoro mem de la lingvo iniciatas tian aferon? La ondo ŝovinista fariĝis tiel forta, ke ĉio simila danĝerigus eĉ la pacan bonvenon al fremdaj kongresanoj.
Denove korvundita, sed ĉiam neofendema, Zamenhof komprenis. Sed je kio do utilis la Krakova eksiĝo? Ĉu nur la morto igos lin libera disvastigi sian plenan penson? Tamen li decidis veturi al Parizo kaj diskuti kun amikoj pri aranĝo de speciala Kongreso en neŭtrala lando.
Vojaĝe, en Kolonjo la milito lin haltigis la 30-an de julio. Dum plenaj noktoj pasadis trans la Rejno instrumentaroj al buĉado. La pontoj tremadis sub rajdado senhalta. En tuta Eŭropo pretiĝis junuloj al morto, patrinoj al ploroj. Odoro kadavra minacis aeron....
Tro malfrue. Tro malfrue.... Io rompiĝis en koro Zamenhofa.
[36] Fondita en januaro 1908 de H. Hodler kaj Th. Rousseau.
[37] Plena teksto en gazeto _Esperanto_, n-ro 62, Ĝenevo, 20 septembro 1909.
[38] Prof. Eugène Pittard: _Les races chez les belligérants_, Genève 1916.
[39] _Deklaracio pri Homaranismo_, de D-ro L.L. Zamenhof, Madrid 1913. Havebla ĉe redakcio de _Homaro_, S-ro A. Thonney, Coquelicot B, Epinettes, Lausanne (Svislando).
[40] Detalaj ekzemploj estis jam donitaj en ĉapitro VII.
[41] El projektata Alvoko al Kongreso por neŭtrale-homa religio.
[42] El manuskripto pli supre jam citita.
[43] El sama.
ĈAPITRO XII.
Homo ĉe Morto.
Milito. -- En Varsovio. -- Pri hebrea nacianismo. -- Letero al Diplomatio. -- Batalo kaj mizero. -- Ĉagreno de la Majstro. -- La vivcelo. -- Letero pri homaranismo. -- Projektita Kongreso. -- Rusa Revolucio. -- Lasta korbato. -- Enterigo. Lia kredo. -- Pri senmorteco de l' animo. -- Pri junula krizo. -- Pri Krista instruo. -- Abdul-Baha. -- Kuracisto de l' Homaro. -- Grandeco de Zamenhof.
Homaron Vi kreis perfekte kaj bele, Sed ĝi sin dividis batale; Popolo popolon atakas kruele, Frat' fraton atakas ŝakale.
Tiuj versoj eĥadis en memoro Zamenhofa dum oktaga reveturado al Varsovio, senpaka, senseĝa, senmanĝa, senhora, en vagonoj plenegaj, tra Skandinavio-Peterburgo. Lia edzino kunestadis, ĉiam vigla, senlaca, flegema.