Part 2
"Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj plej ruzaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj, arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed ĉu la plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj estas tute tiaj samaj homoj kiel la membroj de nia gento, ke ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia? Rompu, rompu la murojn inter la popoloj! ..."
Tiel paroladis Zamenhof en 1906 dum Kongreso en Ĝenevo. Preskaŭ la samon li jam pensis, estante bonkora knabeto en Bjalistok. Doloris li pro la fremdeco inter loĝantoj de la sama lando. Doloris li pro la malamoj en la tuta mondo. En lia pensema kapeto formiĝis jam plano kaj volo ke "pli malfrue", kiam li estos "grandaĝulo", li nepre forigos tiun ĉi malbonon.
Diversajn revojn utopiajn li forĵetis unu post la alia, sed unu ĉefa restis por li ĉiam pripensinda: tio estis la ideo pri unu homa lingvo. "Se nur la homoj povus kompreniĝi!" li sopiris, kaj infane kalkuladis kiun lingvon oni povus alpreni por tutmondo. Poloj malŝatus rusan, Rusoj ne volus germanan, Germanoj ne tolerus francan, Francoj malakceptus anglan. Kion fari? Nur neŭtrala lingvo povus ĉiujn kontentigi, sen ofendo nek ĵaluzo. Se tian lingvon internacian ĉiuj homoj lernus krom la sia, tiam ili povus mem ekkoni unu la aliajn de popolo al popolo. Rekte rilatus ili kune. Ĉesus la blinda fido je gazetoj politikaj aŭ incitoj diplomataj, por decidi kredon ĝeneralan pri najbaraj gentoj.
Kiam el reallernejo Bjalistoka li transiris al ĉefurbo pola kun gepatroj, Ludoviko Zamenhof eniĝis gimnazion varsovian por klasikaj studoj. Historion oficialan lia klara komprenemo trapenetris ĝis la funda vero. Pri militoj kaj lertaĵoj politikaj temis ja la tuta instruado. Ne nur en litva lando malfeliĉa, la gentoj sin malkonis kaj malamis reciproke. Ne nur tie floris la incitoj anonimaj. Ĉe potencaj ŝtatoj registaroj zorgis tion. De centjaroj ili jam kutimis gvidi la publikan opinion kontraŭ unu aŭ alia gento, laŭ la celoj politikaj de l' momento. Dum pafilegoj fabrikiĝis, jam laboris gazetistoj, parolistoj, eĉ poetoj ŝovinistaj, por formi senton ĝeneralan.
Agentoj oficialaj disvastigis ĉie rakontaĵojn, suspekton, kaj eksciton. Per bildoj kaj presaĵoj ili tuŝis korojn de l' virinoj, vekis la indignon de l' popolo, kreis eĉ koleron -- ĉion nur por preni peceton de lando aŭ afrikan kolonion. Eksplodis milito. Amase falis junaj viroj. Funebris la virinoj. Mizeris loĝantaro de vilaĝoj detruitaj. Paco fariĝis. La ŝtato perdis cent mil homojn proprajn, kaj aneksis kvindek mil nigrulojn. Gloras generaloj, bruas tamburoj, sonas muzikoj. Mirinda la sukceso. La venkita ŝtato petas aliancon. Jam finiĝis incitado. De nun vidu la bonaĵojn, kaj forgesu ĉiujn pekojn! Sed amiko jam malnova ekĵaluzas, postulas "kompensaĵon". Kontraŭ tiu nun ekmarŝu la impresmaŝino, kaj ĉio same rekomencu! ... k.t.p.
En genia cerbo de junulo disvolviĝis tiu bildo kun precizo frapa. Rompu, rompu murojn inter la popoloj! pensis knabo Zamenhof. Ili estas ja lulilo en la manoj de gvidantoj anonimaj. Ĉesu malkompreno pro nekono reciproka! Nur intrigantoj ĝin profitas. Nacioj devas mem kontroli la eksteran mastrumadon. Ili devas mem rilati kun ceteraj. Ĉesu monopolo de kelkaj malpaculoj! Nur de nescio tenas ili la tutpovon. Falu muroj, ili falos kune. Nur en mallumo vivas la vampiroj. Brilu suno, ili malaperos.
Kun fervoro li lernadis grekan lingvon kaj latinan. Jam li sin vidis veturanta tra la mondo, kaj per flamaj paroladoj predikanta, por ke homoj revivigu tian lingvon de l' antikva tempo kaj ĝin uzu por komunaj celoj. Ĉu ne parolis greke la tuta mondo kulturita en epoko aleksandra? Ĉu ne diskutis per latinaj vortoj ĉiuj scienculoj kaj kleruloj en Eŭropo dum centjaroj de la brila Renaskiĝo? Ĉu ne latine verkis Kalvino kaj Erasmo por dudek popoloj?
Tamen eĉ latina estas malfacila, plena je antikvaj formoj senutilaj, manka je modernaj esprimiloj. Pli simpla, pli taŭga por uzado nuna devus esti la revita lingvo. Ĝi devus esti tuj lernebla kaj uzebla de la popoloj mem, ne nur de kleruloj.
Pri laboristoj, pri malriĉaj homoj penantaj tutan tagon, gimnaziano Zamenhof pensadis pli kaj pli. En rondo familia li ŝatis legi laŭte el versaĵoj de poeto rusa Nekrasof, antaŭmajstro de Gorki. Pri klopodoj kaj suferoj, pri malbelaj domoj, kie morto kaj mizero dancas kune, kantis la verkisto plej ŝatata. Dum tuta vivo Zamenhof amis la popolon laboreman kaj preferis loĝi en kvartaloj ĝiaj for el mondana societo.
Tiuj homoj estas fine la oferoj ĉefaj de l' incitoj intergentaj. En okazoj de buĉado, ili ĉiam unuarange devas pagi per sango sia kaj trankvilo. Tra tuta mondo malriĉuloj ja sopiras al paco kaj progreso. Kiam ili vespere, lacaj, revenas al hejmo griza, ilia penso serĉas al lumo, ilia sento revas al manoj por premi frate en la siaj trans maroj kaj ŝtatlimoj. "Laboristoj ĉiulandaj unuiĝu!" baldaŭ poste jam fariĝis devizo de l' amasoj. Sed muroj staras inter ili, dikaj, altaj, ĉefe lingvaj. Rompu, rompu tiujn murojn! pensadis juna Zamenhof. La lingvo helpa de l' homaro devas esti por ĉiuj facila. Rapido, logiko devas regi ĝian fundamenton.
De tiam li komencis serĉadi ion novan per provaĵoj artaj.
Ĉu lingvo povas arte konstruiĝi, bazite sur sola logiko? demandis sin la junulo, kaj serĉis materialon por vortaro. Kial ne konsenti pri vortetoj plej mallongaj, kiel _ba_, _ca_, _da_, _be_, _ce_, _de_, _ab_, _ac_, _ad_, _eb_, _ec_, _ed_, kaj arbitre fiksi ĉies sencon difinitan? Ne eble, li ekvidis tuj. Tiajn vortojn eĉ li mem ne povis lerni. Ilin memori superus homan forton.
Vivantajn vortojn lingvo devas havi, se ĝi celas vivi mem. Ĉerpi el komuna fonto de eŭropaj lingvoj, jen la solvo. Vortaro latina-germana estus la plej internacia. Angloj, Francoj, Hispanoj kaj Italoj, Holandanoj, Germanoj, Skandinavoj kaj eĉ Slavoj konus ĝiajn elementojn kiel eble la plej multajn. Vortoj kiel _horo_, _karto_, _vino_, _bruna_, kaj ceteraj apartenas ja samtempe al dek tri ĝis dudek lingvoj. Elekto devus esti kvazaŭ voĉdonado de l' plejmulto. Tamen homa lingvo estas afero grandega. Riĉegaj gramatikoj, dikaj vortaroj, dek miloj da esprimoj timigis junan Zamenhof. Kiel iri ĝis plenfino?
Iam, sur la strato, fajrera ekkompreno trankviligis lin. "Unu fojon, kiam mi estis en la sesa aŭ sepa klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo _ŝvejcarskaja_ (pordistejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo _konditorskaja_ (sukeraĵejo). Ĉi tiu _-skaja_ ekinteresis min, kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon, el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas aparte ellernadi. Ĉi tiu penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj."[6]
De tiam li studadis la sistemon de sufiksoj kaj prefiksoj en diversaj lingvoj. Kia riĉa fonto! Kia mirinda povo por kreskado kaj multiĝo! La plej multaj lingvoj uzas ilin blinde kaj senorde. Per vere plena kaj regula utiligo de tiu forto, riĉa vortarego disflorus el malgranda radikaro. Nur _-ino_, _-aĵo_, _-isto_, _-ema_, _-igi_, _-iĝi_ centobligus ĝin. Dek mil vortoj memformiĝus sen aparta lerno.
Liaj instruantoj en lernejo rigardis Ludovikon Zamenhof kiel lingviston rimarkindan. Tre juna li jam lernis francan kaj germanan. Ĉe kvina klaso gimnazia li ekstudis anglan. Elparolo malfacila, ortografio malpreciza, sed kia forto kaj rapido en la frazoj! Gramatiko? Tre malmulta. Nur kelkaj antikvaĵoj malregulaj. Riĉa lingvo do bezonas tute ne deklinaron, konjugaron, aŭ sintakson malfacilajn. Kelkaj montriloj ĉiam samaj sufiĉas por la verbaj tempoj. Finiĝoj pliaj kiel _o_, _a_, _e_, utilu kvazaŭ nur sufiksoj, por formi nomojn el verboj, el verboj adjektivojn, kaj adverbojn el ceteraj.
Samtempe krom la lingva, alia ellaboro okupis Zamenhof en tiuj jaroj. Lia patrino estis kredantino. Lia patro ateisto. Li mem knabe perdis jam la fidon religian. Lia logiko ne permesis lin kredadi la instruon de la pastroj. Sed, estante deksesjara, li suferis pro malpleno en la koro. Li ne vidis ian sencon en la vivo. Por kio li laboras? Pro kio li ekzistas? Kio estas homoj? Kial ne tuj morti? Ĉio ŝajnis al li vana kaj naŭza. Por li tre turmenta estis tiu tempo. Tiama portreto, iom kruda kaj maldolĉa, montras la malĝojon de l' gimnaziano.
Interna krizo lin savis. Iom post iom li ektrovis veron por si mem. Li komprenis ian sencon en la naturo. Li sentis altan vokon pli precizan al homara celo. Li formis propran kredon pri vivo kaj pri morto. Deksepjare li akiris novan fidon kaj feliĉon de l' animo ekster dogmoj. Li sentis fortan inspiron en la koro. Pli fervore li revenis al verkado.[7] Posta portreto montras la ŝanĝon en okuloj. Dolĉeco regas.
En jaro 1878, Zamenhof sidis en la lasta klaso de la Gimnazio. Tiam estis preta jam projekto de lia lingvo, ankoraŭ ne tute simila al la nuna Esperanto. Kelkaj kolegoj interesiĝis je lia longa laborado. Al ili ĝoje li konigis la novan lingvon. Ion tiel simplan kaj facilan neniu el ili antaŭkredis. Fervore ses aŭ sep ellernis la sistemon.
En la gepatra loĝejo ĉe strato Novolipie, Ludoviko havis propran ĉambron izolitan sur la teretaĝo. Tie kunvenis amikaro lia ĉe l' amata grupestro. Kune ĉiuj fervoradis pri la homa refratiĝo. Alta la revo, granda la tasko. La 5. de decembro ili festis la vivigon de la lingvo. Ĉirkaŭ kuko, de l' patrino ame kuirita, sidis Ludoviko kun kolegoj entuziasmaj. Unuan fojon sonis lia "lingwe universala". Post paroloj esperplenaj, ili kantis himnon de l' frateco:
Malamikete de las nacjes Kadó, kadó, jam temp' está! La tot' homoze in familje Konunigare so debá.
(Malamikeco de la nacioj Falu, falu, jam temp' estas! La tuta homaro en familio Kununuigi sin devas.)
En junio 1879 finiĝis gimnazia kurso, kaj ĉiuj kolegoj disiris. La persono de ilia ĉefamiko lasis ĉe ili tiel fortan impreson, ke ili eĉ komencis propagandi liajn ideojn kaj paroli pri la nova lingvo. Sed, kiel Zamenhof malgaje konstatis pli malfrue, "renkontinte la mokojn de l' homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola". Tiel okazas preskaŭ senescepte ĉe la grandaj inspiritoj tra tuta homara historio. Ankaŭ hejme li devis suferi baton pli kruelan. Ĝis tiu tempo la patro laŭŝajne ne malaprobis lian laboradon, ĉar la knabo tamen brile sukcesis ĉiujn ekzamenojn. Sed kiam venis la momento forlasi gimnazion kaj elekti profesion, tiam blovis kriza vento.
Jam ofte konatuloj aŭ kolegoj profesoraj de Markus Zamenhof admonis lin pri lia filo. "Ideo tiel fiksa en kapo junula minacas ja frenezon. Domaĝe estus lasi tian talentulon perdiĝi en ĥimeroj. Baldaŭ li malsaniĝos, se li daŭras plu!" Tiel babilis konsilantoj bonintencaj.
Pri la estonteco de la knabo ĉefe zorgis lia patro. Kion li faros en la vivo, se ĉiuj lin rigardos kiel viron neseriozan, nur "revulon"? Kuracista estis tiam unu el la solaj karieroj permesitaj al Hebreoj en la rusa Imperio. Utila studo, ne revaĵoj, tiam urĝis antaŭ ĉio. Tial Ludoviko devis eĉ promesi, ke li forlasos la aferon pri mondlingvo, almenaŭ provizore. Peza kaj dolora estis la ofero.
Tie staris la altaro. Sur tablo kuŝis la kajeroj kun vortaro, gramatiko, versaĵoj, kaj tradukoj en la nova lingvo. Karaj manuskriptoj, rezultato de multjara pripensado kaj serĉado. Ĉu fordoni tuton? La patro ĝin postulis. En lian ŝrankon malaperis ĉio. Dika ŝnuro ligis la pakaĵon. Fermiĝis pordo.
[6] El la Letero al N. Borovko pri la Deveno de Esperanto, el rusa lingvo tradukita de V. Gernet (_Lingvo Internacia_ 1896, n-ro 6-7; _Esperantaj Prozaĵoj_, p. 239).
[7] Vidu antaŭmortan konfeson pri tiu krizo en ĉapitro XII.
ĈAPITRO IV.
Studentaj jaroj.
Moskvo. -- Medicina studento. -- Vivado malfacila. -- Cionismo. -- Poemo al Hebreoj. -- Malŝato je ŝovinismo. -- Reveno hejmen. -- Bruligitaj kajeroj. -- Reverko lingva. -- "En sonĝo". -- Perfektigado. -- Longa pacienco. -- Spirito de la lingvo. -- Turmenta silento. -- Soleco. -- "Mia penso".
Post longa kiso de l' patrino la studento forveturis Moskvon. Urbego vasta. Universitato plenega. Brilas Kremlaj turoj. Sur stratoj neĝo blanka. Kuras glitveturiloj, tintadas sonoriletoj. Rapidas ĉevaloj longharaj. Ĉie vivo gaja, vigla.
Malriĉe loĝis la junulo. Per lecionoj li gajnetis iom. Sed malfacile juna hebreo trovas eĉ okazojn por instrui. Ankaŭ li verketis iom por gazeto, la _Moskovskie Viedomoŝti_. Hejme la gepatroj time zorgis. "Nur dek naŭ rublojn mi elspezas en monato", li skribis por ilin trankviligi. Sed kiel li sin nutris!
Konscience li studadis medicinon. Ankaŭ li kliniĝis siavice super korpoj de mortintoj en ĉambrego dissekca. Simpatie li malkovris la internan meĥanismon de la homa formo. Eĉ tie lin sekvadis lia revo. Ĉu ne similaj estas ĉiuj homoj, kun samaj organoj, samaj bezonoj, samaj timoj kaj deziroj dum la vivo? Ĉu lingvaj aŭ koloraj diferencoj ŝanĝas tion? Malkono inter gentoj devus ĉesi.
Li plenumis tamen la promeson. "Por pensadi pri homaro, atendu kelkajn jarojn!" sonis admono patra. Sed granda malpleno doloris en koro. Kiel vivi sen celo ideala? Lia penso kompatema serĉis materialon. Ĝi sin turnis tiam al suferoj de l' Hebreoj. Legaĵo en ĵurnalo atentigis lin. La cionista revekiĝo lin allogis. Ankaŭ lia gento, kiel ĉiuj, rajtas esti rekonata kaj ŝatata. Kial nur Hebreoj devus kaŝi aŭ prihonti sian naciecon? Ankaŭ ili rajtas havi propran centron de kulturo. Nepoj de Moseo staras ĉie dissemitaj. Malfeliĉo premas multajn. Trans maro blua de l' Helenoj kuŝas antikva Palestino. Laborado, kolektado, volo pacienca kondukos al miraklo. Iam eble staros tie sur tero de l' profetoj nova hejmo de l' Hebreoj. Instruejo, kongresejo malfermos siajn pordojn. Kolonianoj ekloĝos en ĉirkaŭo. Nur justa povis esti tia plano. La disa popolo regajnu l' esperon. Eĉ pli juna, Zamenhof jam verkis versojn en la rusa lingvo. Poemon al Hebreoj li presigis nun en la _Ruski Jevrej_:
Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu! Por konstrui propran hejmon ĉiu portu brikon. Eĉ se multajn jam forŝovos vento, akvo, kaj malsaĝo, Ne pereos sub la tero via semo kaj laboro.
Vekiĝu, popolo kutima je batoj! En tia tempo dormo estus honta. Per ondo forta de l' amaso Ni svingu flagon al la vivo! Se riĉuloj pro la oro Kisas sklave manojn potenculajn, Ni, malriĉaj, per moneroj de l' laboro Disbatos la katenojn. Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu ...
Elokvente sonis alvoko junula. Tamen Zamenhof ne fariĝis iam eĉ gvidanto inter la cionistoj. Ĉia trograndigo pri l' merito de l' Hebreoj lin doloris. Konstanta redirado pri "nacio sankta super ĉiuj" vundis lian senton, kvazaŭ ofendado al ceteraj gentoj. Akra mallaŭdo kontraŭ Poloj, Rusoj, aŭ Rumanoj malplaĉis al li. Plendoj pri premantaj registaroj ŝajnis al li pravaj, sed ne malamo al popoloj. Eĉ inter liaj samgentanoj la plej malgranda vorto ŝovinista lin repelis.
Ankaŭ la Hebreoj tre bezonis pli proksime koni la ceterajn gentojn. Ankaŭ por ili urĝis lingvo internacia. Ke ili ekkomprenu diferencon inter amasoj kaj sekretaj incitantoj, ke ili sciu historion de l' aliaj: ankaŭ la ceteraj ja suferis, ankaŭ ilin premis potenculoj, ankaŭ ilin ekspluatas malgrandnombro da lertuloj. Hebreoj amu sian Leĝon, sian genton kaj kutimojn, sed ili super ĉio amu la homaron kaj ĝin servu kiel fratoj. Tiel sentis la studento pripensema, kaj revenis al sia revo.
Eĉ la "dek naŭ rubloj" ne troviĝis tro facile ĉe l' komenco de l' monato, kaj ili ne sufiĉis. Zamenhof ne ŝatis trudi elspezadon al gepatroj. Du jaroj jam forpasis. En somero 1881 li revenis hejmen.
En Varsovio li daŭrigos studadon medicinan ĉe l' Universitato. Al amata la patrino li rakontis pri la pezo de l' promeso al patro. Lia vivcelo restis la sama. Homoj devas refratiĝi. Kie kuŝas la paperoj kaj provaĵoj de la lingvo intergenta? En libertempo li ja povos ilin trarigardi kaj reveni al laboro kara.
Kun larmoj pala sidis la patrino. Ŝi silentis. Ŝia blanka mano dolĉe glatis la kapon de l' granda filo. Jam dudekdujara li estis. Kiel aŭdos li la veron? Unu tagon ŝia edzo ja bruligis liajn manuskriptojn. Saĝa kaj severa, nur pro amo patra li ĝin faris. Li kredis, ke li tiel "savos" sian filon. Ofte ŝi jam ploris pri tiu ekzekuto. Nun revenis ploroj. Ŝi silentis.
Ludoviko ŝin komprenis. La tutan dramon li divenis. Tuj la patron li nur petis redoni la promesparolon. Urĝas libereco. Nepre lin vokas certa devo. Li nur promesos tion al si mem, ke al neniu li parolos pri sia celo kaj laboro, ĝis li finos universitaton.
Fakte ne tro grava estis la perdiĝo de l' skribaĵoj. Efektive li memoris ĉion parkere. Kun fervoro li refaris sian verkon.
Sur kajeroj de aŭgusto 1881 reaperas preskaŭ sama lingvo kiel en 1878. Tamen estis jam progreso. La bela balado de Heine "En sonĝo" estis jene tradukita el germana:
Mo bella princino il sonto vidá Ko żuoj malseŝaj e palaj, Sul dillo, sul verda no koe sidá Il armoj amizaj e kalaj.
"La kron' de ta padro fio pu mo esté, La ora, la redża ra sello! La skepro diantiza, rol mo ne volé, Tol mem koj volé mo, ma bella."
"To et ne estebla", ŝo palla a mo, "Kor et si la tombo kuŝé mo E koj i la nokto vioné mo a to, Kor tol fe prekale amé mo!"
Dum ses jaroj Zamenhof laboris ĉiutage, bonigante kaj provante sian lingvon. Li tradukis pecojn el aŭtoroj diverslandaj. Li skribis verkojn originalajn. Li laŭte legis al si la skribitajn paĝojn. Multaj formoj ŝajnis bonaj teorie, sed praktiko montris ilin maloportunaj. Jen tio estis peza, kaj ĉi tio malbelsona.
"Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭi, korekti, kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, ĉio aparte kaj en mallongaj provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj kiel ekzemple la universala prepozicio _je_, la elasta verbo _meti_, la neŭtrala, sed difinita finiĝo _aŭ_, k.t.p., kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekzemple mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn."[8]
Dum tiu puriga laborado ankaŭ foriĝis el la lingvo kelkaj latinaj radikoj, kiel ekzemple _anno_ kaj _diurno_, kaj anstataŭiĝis per _jaro_ kaj _tago_. Efektive _-ano_ jam estis sufikso kun senco malsama, kaj aliflanke Zamenhof ne volis vortojn kun duobla litero. _Diurno_ tre malbele sonis en kunmetitaj vortoj kiel _ĉiudiurne_ aŭ _diurnmeze_, kaj ankaŭ estis internacia fakte nur por malgranda nombro da homoj kleraj, kiuj konas latinan lingvon aŭ tiajn vortojn francajn kiel _diurne_, neniam uzatajn de l' popolo. Dume _tago_ estas almenaŭ tuj konata de pluraj grandaj popoloj per uzado ĉiutaga, do fakte multe pli internacia. Same plibelsona _kaj_ el greka lingvo anstataŭis _e_ latinan, ne sufiĉe klaran al oreloj por dividi frazojn sen konfuzo.
Kiam poste eksteruloj volis "perfektigi" la vortaron, ili ofte nur revenis al unua formo, kaj nur marŝis malantaŭen sur la vojo jam paŝita de viro pli sperta kaj pli zorga. Teorie diris ili, "tiu formo estus certe pli scienca ol ĉi tiu". Ankaŭ Zamenhof jam trovis samon antaŭ ili, sed multjara praktikado vidigis al li gravan maltaŭgecon de l' unua kaj neceson ĝin forigi per plibona.
Ke "genio estas longa pacienco", kiel kantis Viktor Hugo, tion montris la ses jaroj de senĉesa polurado per provado. En infanaj jaroj Zamenhof fervoris por muziko. Li ludis fortepianon, kaj li ŝatis kanti. Tial harmonio ĉiam regis lian guston.
Ne li kredis, ke sufiĉas gramatiko kaj vortaro por vivigi lingvon. Ĉiu malgracio aŭ pezeco en la frazoj lin akre suferigis. Longe li plendadis al si mem, ke la lingvo ne sufiĉe "fluas". Tial li komencis nun eviti laŭvortan tradukadon el tiu aŭ alia lingvo. Li penis rekte pensi en la nova.
Iom post iom ĝi ekiris mem. Ĝi malpeziĝis. Ĝi pli rapidis. Ĝi jam ĉesis esti ombro de l' ceteraj. Ĝi ricevis sian vivon, sian spiriton, sian karakteron propran. Ĝi nun dolĉe puŝis for la influojn de l' ekstero. Ĝi jam fluis tiam, flekseble, gracie, kaj "tute libere, kiel la viva gepatra lingvo".
Tiam estis la vera naskiĝo de la lingvo internacia. Ĉar kiel helpus la homaron senviva kolekto da vortoj? Kiom ĝi valorus, eĉ kun aprobo de naŭdek scienculoj? Ĉiu tirus siaflanke. Mankus fundamento. Ne estus ia stilo komuna. Ne ekzistus ia kutimo por reguligi liberecon. Kontraŭe, pro Zamenhofa pacienco kaj genio la lingvo jam vivis, kiam ĝi aperis. En si ĝi jam portis certan forton, ĉar granda homo ĝin uzadis. Gramatiko kaj vortaro estis ja sciencaj kaj tial nepersonaj, krom elektoj aŭ preferoj de finiĝoj aŭ vortetoj. Sed la spirito kunliganta, la stila fundamento, jam estis sigelitaj per mano tre persona. En ĝin Zamenhof metis multon el si mem. Per ĝi li esprimis novan senton, novan homan sopiradon.
Impresanta estis lia personeco, modesta pri si mem, sed obstina pri la celo. Ĝi simbolis revon de multaj koroj nekonataj. Tial ĝi influis poste l' unuan rondon de l' verkantoj en la nova lingvo.
Nacia literaturo komenciĝas ĝenerale per milita poemaro. Ĝian stilon kaj spiriton signas fama kantisto pri bataloj. Okazis male por lingvo Zamenhofa. En pacaj kantoj ĝi eliris al publiko. Pri homa refratiĝo ankaŭ skribis la sekvantoj de la Majstro.
Ankaŭ propran animstaton li esprimis. Dum ses jaroj li restadis sub silento. Ĝi estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri sia laborado. La kaŝeco lin turmentis. Tial li malŝatis eliradi. Nenie li ĉeestis, en nenio partoprenis. En rondoj societaj li sentis sin fremdulo. Tiel pasis for la plej belaj jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore. Tiun fajron kaj suferon sub silento li pentris per tiama la versaĵo:
MIA PENSO
Sur la kampo, for de l' mondo, antaŭ nokto de somero Amikino en la rondo kantas kanton pri l' espero. Kaj pri vivo detruita ŝi rakontas kompatante -- Mia vundo refrapita min doloras resangante.
"Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro, kial tia senmoveco? Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?" Kion diri? Ne ploranta povis esti parolado Kun fraŭlino ripozanta post somera promenado!
Mia penso kaj turmento, kaj doloroj kaj esperoj! Kiom de mi en silento al vi iris jam oferoj! Kion havis mi plej karan -- la junecon -- mi ploranta Metis mem sur la altaron de la devo ordonanta!
Fajron sentas mi interne, vivi ankaŭ mi deziras; Io pelas min eterne, se mi al gajuloj iras ... Se ne plaĉas al la sorto mia peno kaj laboro, Venu tuj al mi la morto, en espero -- sen doloro!
[8] Letero al Borovko.
ĈAPITRO V.
Doktoro Esperanto.
Klara Zilbernik. -- Vaganta kuracisto. -- Ekscio pri Volapük. -- Nova turmento. -- Fianĉiĝo. -- Helpema bopatro. -- Eldono de l' Unua Libro. -- Ekscito antaŭ Rubikono. -- "Ho, mia kor'!". -- Apero de la lingvo. -- Edziĝo. -- Dissendado de broŝuroj. -- Respondoj kaj aliĝoj. -- La Dua Libro. -- Akraĵoj de l' sorto. -- "La Esperantisto". -- Premanta situacio. -- Trompeter. -- Morto de l' patrino. -- Transloĝo al Grodno. -- Tolstoj. -- Rusa cenzuro.
Tamen iam "l' amikino en la rondo" divenis la misteron. Klara Zilbernik, filino de Kovna komercisto, renkontis Zamenhof ĉe bofrato sia. Sprita, gaja, energia, kaj bonkora, ŝi atente rimarkadis la junulon silenteman kaj timeman. Granda frunto pura kaj pensema; sub okulvitroj rigardo luma kaj profunda.
Amo venis inter ili. Unu tagon li konfesis al ŝi siajn du sekretojn. Ŝi komprenis, kaj decidis partopreni lian vivon de sindono.