Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua

Part 6

Chapter 6 3,602 words Public domain Markdown

Popolo. Al ni reĝido jen bojaron sendis. Aŭskultu, kion li al ni parolos. Alvenu tien ĉi!

Puŝkin (sur tribuno). Regnanoj Moskvaj! Saluti vin al mi reĝid' ordonis. (Salutas.) Vi bone scias, kiel zorg' ĉiela Reĝidon nian de krimulo savis; Kaj li krimulon ekzekuti iris, Sed Dia juĝo batis jam Boris'on. Rusujo al Dimitrij humiliĝis, Basmanov mem al li kun pent' fervora Jam alkondukis siajn regimentojn, Al vi Dimitrij iras ame, pace. Ĉu levos glavon vi, pro kontentigo Al familio de Boris', sur reĝon Plej leĝan kaj sur nepon Monomaĥan?

Popolo. Sendube ne.

Puŝkin. Regnanoj karaj Moskvaj! Vi ĉiuj scias, kiam vi suferis Sub potencado de fremdul' kruela: Depagojn, ekzekutojn, malfavoron, Laboron kaj malsaton vi ekprovis. Dimitrij do favori vin intencas, Bojarojn ĉiujn kaj popolon tutan. Ĉu estos vi obstinaj senprudente? Ĉu vi forkuros de favoroj liaj? Sed iras li sur Moskvan patran tronon Ne sola, sed kun akompan' minaca. Ne kolerigu reĝon, timu Dion! Kaj ĵuru tuj al leĝa potenculo; Ekhumiliĝu: sendu al Dimitrij Vi patriarkon kaj bojarojn viajn, Sekretariojn, elektitajn homojn,-- Salutu ili al regnestro--patro.

(Li foriras. Bruo popola.)

Popolo. Pri kio pensi? Li parolis veron. Dimitrij vivu! vivu nia patro!

Vilaĝano (sur tribuno). Popol'! popol'! En Kremlon! Reĝajn ĉambrojn! Kaj ligu tuj hundidon de Boriso!

Popolo. (Rapide kuras en amaso). Dronigi! ligi! Vivu reĝ' Dimitrij! Pereu tuta gento de Boriso!

Kremlo. Domo de Boriso. Gardantoj apud perono.

TEODORO apud fenestro.

Malriĉegulo. Donu almozon, pro Kristo!

Gardantoj. Iru for! oni ne permesas paroladi kun enŝlositaj.

Teodoro. Foriru, maljunulo, mi estas pli malriĉa, ol vi: vi libera estas.

(Ksenio sub kovrilo aliras al fenestro.)

Unu el popolo. Frato kaj fratino--malfeliĉaj infanoj,--kvazaŭ birdetoj en kaĝo.

Dua. Kiun vi kompatas? Malbenita gento!

Unua. Patro estis krimulo, infanetoj do estas senkulpaj.

Dua. Pomo de pomarbo ne malproksime falas.

Ksenio. Frateto! frateto! Ŝajnas, al ni bojaroj iras.

Teodoro. Tio ĉi estas Golicin, Mosalskij. Aliajn mi ne konas.

Ksenio. Ha, frateto, koro formortas!

(Golicin, Mosalskij, Malĉanov kaj Ŝerefedinov; post ili tri pafistoj.)

Popolo. Disiru, disiru, bojaroj iras.

(Ili eniras domon.)

Unu el popolo. Kial ili venis?

Dua. Kredeble, ĵurigi Teodoron Godunov.

Tria. Efektive. Ĉu vi aŭdas, kia bruo estas en domo?... Tumulto! oni batalas!

Popolo. Ĉu vi aŭdas? Krieto! Tio ĉi estas virina voĉo. Eniru.... Pordoj estas fermitaj--krioj eksilentiĝis--bruo daŭras.

(Pordoj sin malfermas. Mosalskij aperas sur perono.)

Mosalskij. Popolo! Mario Godunov kaj ŝia filo Teodoro sin venenis. Ni vidis iliajn malvivulajn korpojn. (Popolo en teruro silentas.) Kial do vi silentas? Kriu: vivu reĝo Dimitrij Johanoviĉ!

(Popolo silentas.)

PIEDNOTOJ:

[1] Malgranda urbeto.

[2] Malgranda urbeto.

DEMONO

Orienta rakonto.

Parto unua.

I. Traflugis super peka mondo Demon' malgaja, elpelita; Li estis per bruega ondo De rememoroj ĉirkaŭita,-- Pri tiu temp' feliĉa, bela, En kiu estis li kerubo, Kometo kiam lin ĉiela Renkontis kun rideto hela El forkurinta luma nubo; Ankoraŭ kiam tra nebuloj Li rigardadis kun sciemo En spac' amason da migruloj Ĉielaj; kiam li kredema Ankoraŭ estis kaj amema, Unua kreitaĵo bona,-- Al li nek dubo, nek malbono Konataj estis, lia saĝo Ankoraŭ estis lumigita... Kaj multe, multe... kaj tutaĵo Ne povis esti memorita.

II. Ĉielon longe li forlasis,-- En mond' li sen rifuĝo estis Eterno post eterno pasis, Minuto post minuto, restis Li ĉiam multe enuanta. Li, teron pekan posedanta, Malbonon semis sen plezuro; Neniu staris al demono Kontraŭ' en lia art' terura,-- Kaj tedis jam al li malbono.

III. Kaj super suproj de Kaŭkazo Demono flugis elpelita. Kazbeko, diamanto kvazaŭ, Per neĝ' eterna priŝutita, Sub li brilegis; ond' Darjala Simila je serpento pala, Kurbiĝis, kaj Terek' ribela, Saltante kiel leonino[3] Kun vila kolaharo bela Sur forta kaj potenca spino, Kriegis; bestoj kaj birdetoj Je ĝia voĉo atentadis, De sudo ĝin akompanadis Amaso ora da nubetoj; Ŝtonegoj altaj, en dormeto Al ĝi klininte kapojn grizajn, Observis kun esprim' sekreta Rapidkurantajn ondojn ĝiajn; Kasteloj multaj sur ŝtonegoj Minace staris en nebuloj, Gardantaj kvazaŭ grandeguloj Ĉe de Kaŭkazo mem pordegoj! Sovaĝa kaj belega estis Ĉirkaŭa mondo; tamen restis Spirit' fiera malkontenta; En sia koro tre malpenta Rigardis li kun malestimo Kreadon de potenca Dio, Kaj profundaĵon de animo Al li penetris tut' nenio....

IV. Jen antaŭ li pentraĵ' alia De malproksime sin prezentis Gruzujo per beleco sia Spiriton de neigo tentis. Feliĉa, luksa lando kia! Ruinoj ĉie sin etendis, Riveroj jen sonor-kurantaj Sur fund' el ŝtonoj multkoloraj, Kaj najtingaloj bonkantantaj Pri amo flama de senkoraj Virinoj belaj de montaro; Jen densa ombro de ĉinaro[4], Ĉirkaŭvolvita per hedero; Kavernoj, kie ĝis vespero Timeme kaŝas sin cervaro; Brilado, vivo kaj bruado Sonora, dolĉa parolado Kaj spir' agrabla de kreskaĵoj; Kaj tagoj varmaj voluptaĵaj, Per ros' malsekigitaj stelaj Brilantaj noktoj, kvazaŭ helaj Okuloj de gruzino juna, Simila je lumado suna. Sed, krom envio malvarmega, Ekscitis de naturo tento En kor' demona malbonega Nenian ŝanĝon eĉ en sento,-- Kaj ĉion, kion nun li vidis, Li aŭ malamis, aŭ jeridis.

V. Tre altan domon, korton larĝan Gudalo princ' al si konstruis.... De sklavoj ĝi laboron ŝarĝan Postulis, kaj pro ĝi forfluis Da larmoj multe el okuloj De obeemaj servutuloj. Matene sur montar' najbara De ĝiaj muroj ombroj iras; Jen estas en ŝtoneg' ŝtuparo: Ĝi de angula tur' sin tiras Al rivereto; kaj Tamaro, Princino juna kaj tre bela, En ĉadro[5] blanka, ĉiam hela Tre ofte tie ĉi iradas Kaj akvon el Aragv' ĉerpadas.

VI. Silente de ŝtonego ĉiam Rigardis domo mallumega; Sed festo nun en ĝi grandega Bruegas jen kiel neniam: Gudal' forsvatis ĵus filinon Kaj havis tutan familion. Jen sur tapiŝoj, sur tegmento Sidiĝas juna fianĉino Kun sia bona amikino. Jen post montaro en silento Sin kaŝas jam radio suna. Fraŭlinoj kantas, kaj ekprenas Tintilon fianĉino juna. Jen ŝi ĝin super kapo tenas, Gracie dancas kaj tintilas, Jen flugas, jen subite haltas, Jen ree kvazaŭ ĉamo saltas,-- Rigardo ŝia hele brilas; Jen brovojn nigrajn ŝi kuntiras, Jen naĝas kun teniĝ' inklina, Kaj lerte sur tapiŝo iras Glitanta piedet' diina; Kaj ŝi rigardas kun rideto De bela, ĉasta infaneto. Radio luna klara, bela Je tiu ĉi rideto hela, Plej juna, de mem viv' donita, Ne povas esti komparita.

VII. Mi ĵuras je noktmezo stela, Kaj je radioj de suriro, De tago mem kaj de subiro,-- Regnestro de Persujo bela, Neniu reĝo posedanta Tielan kisis okuleton; Nenia eĉ fontan' ŝprucanta Per sia roso plej brilanta Tielan lavis piedeton; Ankoraŭ man' nenies tera Kun amo flama kaj sincera Tielajn harojn displektadis. Jes, de komenc' de mondo nia, Mi ĵuras, belulino tia Sub suno suda ne floradis.

VIII. En patra domo ŝi kun ĝojo Nun dancas jam en lasta fojo.... De sort' nenio ŝin defendos: Ho ve! jen morgaŭ jam atendas Ŝin, de Gudal' heredantinon, De viva liberec' filinon, Patrujo fremda, kaj alia Malgaja sorto de sklavino En fremda rondo familia. Kaj ofte bela fianĉino Malgajon sentis en animo; Sed tamen ĉiuj movoj ŝiaj Konservis tiel sin graciaj Kaj tiel plenaj de esprimo, Ke, se Demono, traflugante, En tiu tempo ŝin ekvidus,-- Antaŭon rememoriĝante, Li, ekĝeminte,--for rapidus....

IX. Kaj li ŝin vidis.... Por momento Neklarigebla nova sento Malbonan koron ekondigis. Dezerton de animo lia Benita sono troplenigis, Kaj li en profundaĵo ĝia Komprenis ion el sankteco De amo, bono kaj beleco.... Kaj longe tiu ĉi pentraĵo Per si lin ĉarmis, kaj revaĵo Pri viv' feliĉa, kiu pasis, Lin longe, longe ne forlasis Per ia forto alforĝita, Eksciis li malgajon sencan; Kun nova sent' konatigita, Ekaŭdis voĉon li parencan. Ĝi, eble, renaskiĝo estis? En lia saĝo nun forestis Jam vortoj de tentad' malpia. Forgeso? ĝin ne donis Dio. Kaj li ne pensis eĉ pri tio... * * * * * * *

X. Rapidas en malpacienco Fianĉ' al festo de edziĝo; Ĉevalon ĝis subir' de tago Li forlacigis. Al Aragvo Plej bela li feliĉe venas. Malantaŭ li apenaŭ tenas Kameloj multaj da donaco Portaĵon inter ĝiboj altaj,-- En voja malaperas spaco Ilia vico kun sonantaj Sub koloj multaj sonoriloj-- De tute bona ord' montriloj.... De Sinodalo posedanto Persone estas kondukanto De riĉa karavano. Lia Talio lerta kaj gracia Per zono estas ĉirkaŭita; Pro moro, ankaŭ pro singardo Li estas ĉirkaŭpendigita Per bela, riĉa batalilo: Ĉe zono--glavo kaj ponardo, Post dorso--tego kun pafilo, Tre lukse, arte eltranĉita; De lia ĉuĥo[6] per manikoj Venteto estas amuzita, Ĝi per galon' ĉirkaŭkudrita. Ĉevala brido kun penikoj; Brodita estas lia selo Per multkoloraj riĉaj silkoj; Sub li ĉevalo flama, bela. En Karabaĥo edukita, Je timo ĝi troplenigita, Ronkante, strabas de krutaĵo Saltantan ŝaŭmon de ondaĵo. Danĝera estas vojo bela: Ŝtonegoj--de maldekstra flanko, De dekstra-do--river' ribela. Malfrue. Nur altaĵo blanka Lumiĝas; levis sin nebuloj.... Kaj jam rapidas plu migruloj.

XI. Jen staras preĝejet' sur vojo.... Sub ĝi jam longe kun malĝojo Princ' ia estas enfosita, Per man' venĝema mortigita. De tiu temp' migranto ĉiu, Al fest', aŭ al batal' iranta, Ĉe sankta preĝejeto tiu Haltadis kun teniĝ' preĝanta; Kaj preĝo tiu estis gardo De malamiko kaj ponardo. Sed nun fianĉo juna, brava Ne pensis eĉ pri mor' praava, Ĉar per malica lin revaĵo Demono ruza ekondigis: Nun li sub nokta mallumaĵo Je fianĉino sin ĝojigis.... Kaj jen antaŭe aperetis Du homoj.... pli... jen ekbriletis Ankoraŭ io.... Jen ekpafo.... Kuraĝa princo, kun papaĥo[7] Sur brovojn tute surŝovita, Eĉ unu vorton ne eldiris; Sur piedingoj sin levinte, Pafilon turkan li eltiris,-- Kaj skurĝon supren eksvinginte, Li kun plej granda kuraĝego Antaŭen flugas.... ree pafo,-- Kaj ĝemo forta, kaj kriego: Sendube--pafo ne sen trafo.... Ne longe batalad' daŭriĝis,-- Ĉar gruzoj baldaŭ jam distriĝis.

XII. Mallaŭte estas.... Sin puŝantaj Sen ord' kameloj iafoje Rigardis kun terur' sur vojo Malvivajn korpojn de rajdantoj, Soniloj sonis kun malĝojo. Rabita estas karavano, Kaj sur korparo jam kristana Flugilojn nokta bird' etendas! Ripozo paca de ĉerkujo Kun patroj kune en Gruzujo De nun jam ilin ne atendas; Ne venos tien ĉi patrinoj En ĉadroj[8] longaj, kaj fratinoj, Por kun sopiro, kun plorego, Kun ĝemo forta, kun petego Sin klini antaŭ ĉerk' ilia! Sed tie ĉi sur ŝtono voja Per mano zorga kaj tre pia Farita estos kruc' malĝoja; Hedero nur per branĉo sia Smeralda, en printemp' agrabla, Envolvos ĝin kun vera ĝojo Kaj kun kareso plej afabla; Kaj jen, turninte sin de vojo, Migranto iafoje pia Ripozos en ombraĵo Dia....

XIII. Ĉevalo flugas jen sur valo, Ĝi ronkas, kvazaŭ en batalo; Jen ĝi subite tute haltas, Facilan venton aŭskultante, Jen ree, kvazaŭ tigro, saltas, Per hufoj teron ekbatante Kaj truojn nazajn disŝovante; Jen ĝi, kolharon eksvinginte, Antaŭen flugas, frenezinte. Sur ĝi rajdant' silenta sidas; Balancas li per kapo bela Kaj klinas ĝin al kurbo sela. Nenion li jam sentas, vidas, Ne regas li per kondukilo, En piedingo enŝovita Piedo lia, kaj kovrilo Per sango estas makulita.... Saltulo lerta, vi sinjoron Tuj el batalo liberigis, Sed kuglo lian junan koron En mallumego eĉ mortigis!

XIV. En dom' Gudala ploro forta, Amaso da popol' en korto: Ĉevalo kies lacigita Sur ŝtonoj falis ĉe pordego? Kaj kiu estas mortigita Rajdanto tiu ĉi? Timego Konservis sin sur frunto bruna. En sango estas vesto tuta, Kaj sur kolhar' en premo muta Jam malvarmiĝis mano juna. Ne longe vi fianĉon vian, Ho, fianĉino, en gajeco Al fest' atendis de edzeco! Brilante princan vorton sian Kaj tute vere li eltenis: Al fest' li ĝustatempe venis.... Sed nun, ho ve! neniu vidos, Ke ree sur ĉeval' li sidos!...

XV. Je tondr' simila puno Dia Al familio flugis gaja! Falinte, jen sur lito sia Tamaro ploras, plej malgaja; Ĉe ŝi ruliĝas larm' post larmo, Tre alte, ŝarĝe brusto spiras.... Kaj jen ŝi aŭdas, kvazaŭ diras Subite voĉo sorĉa, varma: «--Ne ploru vane, kara mia! Ja malvivulon larmo via Per ros' brilanta ne vivigos; De ĝi rigard' nur klara Dia Nebula estos, ĝi bruligos Koloron de vangetoj belaj-- Jes, larmoj estas nur sencelaj; Li jam ne estos estimanta Plej indan vian sopiradon; Ĉielo estas karesanta Spiritan lian nun rigardon: Amuzas lin jam sankta kanto.... Ĉu estas senc' en sonĝoj teraj, En larmoj de fraŭlin' sinceraj Por gast' de paradiza lando? Ne, ho anĝelo mia tera, Al mi vi kredu, kreitaĵoj De mondo tuta plej malvera Ne indas unu eĉ momenton De viaj karaj sopiraĵoj Kaj vian plej malgajan senton.

«En aera oceano, Sen remiloj kaj sen veloj Naĝas bela karavano Da graciaj lumaj steloj.

Inter kampoj travideblaj En arkaĵ' ĉiela, alte Flugas nuboj nekapteblaj En lanuga ar' senhalte.

Jen disiĝas, jen kuniras-- Ili tute ja ne ĝojas, Kaj estontan ne deziras, Kaj pasintan ne malĝojas.

Vi en tago plej turmenta Rememoru nur pri ili, Estu vi al ter' sensenta Kaj senzorga, kiel ili!

«Apenaŭ per kovrilo sia Kaŭkazajn suprojn nokt' ombrigos; Apenaŭ mondon sorĉo ia Per forto sia silentigos; Apenaŭ vent' ŝtonegon puŝos Kaj flavan velkan herbon tuŝos, Apenaŭ flitos bird', kaŝita En ĝi, per vento timigita; Kaj sub vinbera branĉo bela Apenaŭ flor', pro ros' ĉiela, Foliojn solvos tre avide; Apenaŭ luno malrapide El de montaro sin eklevos Kaj, rigardante vin, ekrevos,-- Al vi mi ĉiam alflugados, Gastados ĝis suriro suna Kaj por anĝelo mia juna Mi sonĝojn orajn alblovados....»

XVI. Ĉesiĝis vortoj, formortante Post sono son' en malproksimo. Rigardas ŝi, de lit' saltante.... Konfuz' aperis en animo Neesprimebla: nek ektimo, Nek flama rav', nek sopirado. En ŝi nun ĉiuj sentoj ŝiaj Samtempe estis en bolado: Animo de katenoj siaj, Ligintaj ĝin, sin liberigis, Kaj koron ia fajr' bruligis, Kaj, ŝajne, tiu voĉ' afabla Ankoraŭ sonis tre agrabla. Nur en mateno sonĝo kara Animon lacan silentigis, Sed ŝian penson ĝi ondigis Per revo eksterordinara: Nebula, muta enmigrinto, Brilanta per belec' netera, Al ŝia kapo sin klininta, Kun tia amo plej sincera Kaj kun malĝojo ŝin rigardis,-- Kompatis kvazaŭ ŝin, aŭ gardis. Ne estis li anĝel' ĉiela, Gardanto ŝia sankta, bela: Kroneto el de sun' radioj Ne kuŝis super bukloj liaj; Kaj ne spirito de infero, Malvirta turmentit' terura,-- Ho, ne! li estis bela, pura, Simila tute je vespero: Nek tago estis li, nek lumo, Nek nokto nigra, nek mallumo!...

Parto dua.

I. «Ho patro! patro! min aŭskultu, Tamaron vian ne insultu! Mi ploras. Vidu mian ploron!... Ĝi forsekigas junan koron.... Nenies estos mi edzino-- Al miaj vi fianĉoj diru: Eterne restos mi knabino Kaj ili ĉiuj nun foriru. Post tempo, kiam, mortigita, Li estis jam enterigita, Per revoj min neforbateblaj Spirito ruza tumultigas; Kaj sonĝoj tre nekompreneblaj En nokto min maltrankviligas; Ne povas preĝi mi anime: Pens' pia estas malproksime, Kaj mi en vejnoj fajron sentas... Sekiĝas, velkas mia koro. Ho patro! io min turmentas.... Ho, cedu, patr', al mia ploro! En sanktan monaĥejon sendu Filinon vian senprudentan; Savinto tie min defendu, Akceptu mian koron pentan. Por mi forestas gajo luma.... Nur sankta monaĥejo restas: Ĝi kaŝos min de viv' malluma, Por mi ĝi ĉerk' agrabla estas.»

II. Kaj monaĥejon tre malluman Kun parencaro ŝi enpaŝis, Kaj tie ĉi ŝi bruston junan Per nigra hara vesto kaŝis. Sed, kiel sub ŝtofaĵ' arĝenta, Sub vesto hara, plej humila, Frapadis koro maltrankvila En brusto per revaĵo tenta. Eĉ ĉe altaro plej brilanta En daŭro de solena kanto, Per kiu oni Dion laŭdis, Konatan ŝi parolon aŭdis. Sub ark' preĝeja duonluma Tre ofte, nur por ŝi vidata, Figuro glitis tre konata; En bonodor' facila fuma, Brilante kiel stelo, tien Li loge vokis ŝin... sed kien?

III. Jen monaĥejo en montaroj, De tuta mond' apartigita, Per vic' de poploj kaj ĉinaro[9] De ĉiuj flankoj ĉirkaŭita. Tra ili, post subiro suna, En ĉambr' briletis izolita Lampet' de monaĥino juna. Sub ombr' de belaj migdalujoj, Ĉe multaj krucoj plej malgajaj-- Gardantoj mutaj de ĉerkujoj,-- Kantadis ĥor' da birdoj gajaj; Sur ŝtonoj malvarmetaj fontoj Trafluis brue kaj saltante, Kaj, sub superpendantaj montoj En intermont' sin kunverŝante, Ruliĝis inter arbetaĵo, Per prujn' kovrita de floraĵo.

IV. En nord' montaro estis bela En bril' de ĉielruĝo hela;-- Fumeto kiam bluiĝante Gajigas koron de gruzinoj, Kaj, orienten sin turnante, Al preĝo vokas muezinoj[10]; Kaj kiam laŭta sonorilo, De monaĥejo vekigilo, Tremadas en aer' matena En horo paca kaj solena; Gruzino kiam bela, juna Deklivas sin de kruta monto Kun longa kruĉ' al brua fonto,-- Montaro en lumado suna Per tuta sia ĉeno bela Tre longe en altaĵ' ĉiela Viola kvazaŭ muro restis. Kaj en vespero ĝi sin vestis Per tuko lume-ruĝa, hela. Plej alta en montar' parenca-- Kazbeko: en eterna neĝo En vest' arĝenta, kvazaŭ reĝo Ĝi staras forta kaj potenca.

V. Sed, plena je revaĵo krima, Ne estis de Tamar'animo Al ravoj puraj atingebla. Por ŝi per ombr' nepenetrebla Nun mondo estis ĉirkaŭita, Egale ĉiam kaj per ĉio Ŝi estis multe turmentita: Matene per de sun' radio Kaj nokte per mallum' terura. Apenaŭ nokto superpendas, Tre ofte ŝi ĉe sanktfiguro En frenezeco sin etendas-- Kaj ploras; kaj en nokt' silenta Migranto ia kun atento Aŭskultas, kiel ŝi ploregas, Kaj pensas li: «spirit' malpenta Punita en kavern' ĝemegas!»-- Kaj li tre akran aŭdon streĉas, Ĉevalon pelas, savon serĉas.

VI. Tre ofte en revaĵ' tremante, Ĉe mem fenestro en silento Tamaro sidas meditante; Ŝi malproksimon kun atento Rigardas longe kaj sopiras.... Al ŝi do ia voĉo diras: «Li nepre venos! Sonĝoj viaj Ne vane ja vin karesadis, Kaj li kun vortoj flamaj siaj Kaj kun rigardo plej brilanta Al vi ne vane aperadis.» Ŝi longe estas sopiranta, Pro kio--tute ne komprenas; Ŝi Dion sanktan preĝi penas, Sed preĝas lin obstina koro; De batalado lacigita, Sur lito kuŝas ŝi kun ploro-- Kusen' bruligas, sufokita Kaj timigita, ŝi eksaltas, Sin levas brusto tre rapide Kaj flamas ŝultroj, kaj ekhaltas Spirado ŝia, kaj, avide Serĉante brakojn plej pasiajn, Ŝi strange diras vortojn iajn.... * * * * * * *

VII. Gruzujo tuta per kovriloj De nokto estas jam vestita. Demon', per amo forlogita, Rapidas gaje sur flugiloj Humilan sanktan monaĥejon. Sed ne kuraĝis li tuŝeti Tre longe pacan rifuĝejon. Kaj unu fojon eĉ forĵeti Li tute, ŝajne, preta estis Intencon de animo sia. Enpensa, jam tre longe restis Ĉe alta mur' spirit' malpia; Li vagas, kaj de paŝoj liaj Sen vento tremas eĉ folioj. Antaŭen li rigardon sendas: Fenestro estas lumigita,-- Jam longe iun ŝi atendas. Kaj jen en valo izolita Eksonis de ĉinhar'[11] tintado Kaj belaj sonoj de kantado; Kaj fluis tiuj sonoj ĉarmaj Mezure unu post alia, Simile je agrablaj larmoj; Kaj estis tiu kanto dia Tre delikata kaj tre bela,-- Ĝi kvazaŭ estis kunmetita Por tero peka en ĉielo. Ekvolis, eble, mem anĝelo Sinvidi kun amiko tera, Kaj al anim' de suferanto, Kun amo sankta kaj sincera, Ekkantis pri estinta, vera, Por per belega sia kanto Forigi lian suferadon?... Nun amon, ĝian sopiradon, Kaj ekscitiĝon, kaj malĝojon Demono nur unuan fojon Komprenis.... Li en maltrankvilo Forflugi volas,--sed flugilo Ne movas sin, ne ŝanceliĝas! Kaj,--kia mirindaĵ' senfina!-- Sur vangoj ŝarĝa larm' ruliĝas.... Ĉe tiu ĉambro monaĥina Ĝis nun ankoraŭ estas ŝtono, Trabruligita per plej varma, Je fajr' simila flama larmo, Per ŝarĝa larmo de Demono!...

VIII. Jen rifuĝejon li eniras, Por amo preta, li deziras Jam bonon fari, li komprenis, Ke nova viv' por li alvenis. Ne klara trem' de atendado, De necerteco muta timo, Malĝojo ama, sopirado,-- Unue venis al animo Fiera, peka de Demono; Ĝi estis antaŭdir' malbona.... Eniras de neig' spirito Kaj vidas: antaŭ li kerubo, El sankta paradiz' sendito, Gardant' de pekulino bela, En vest' facila, kiel nubo,-- Li staras kun rideto hela, Kaj per flugilo blanka sia De malamiko ŝin ombrigis.... Kaj jen radi' de lumo Dia Rigardon lian ekblindigis, Kaj ne saluton li afablan,-- Riproĉon aŭdas malagrablan:

IX. «Spirit' malvirta, maltrankvila, Vi kial tien ĉi eniris? En rifuĝejo plej humila Ĝis nun malbon' ankoraŭ spiris Neniam; via adoranto Forestas tie ĉi! Kun krimo, Kun tento lerta en animo, Malbonon sole dezirante, Ne tuŝu sanktan amon mian! Vin kiu vokis?» Respondante, Spirit' malica plej malpian Vizaĝon faris kaj ekridis; Ĵaluze brilis, kiel flamo, Rigardo lia, kaj revidis En si antaŭan li malamon. «Ŝi--mia! li ekkriis brue: Forlasu ŝin! ŝi estas mia! Aperis vi jam tro malfrue, Ho, sankta de ĉiel' gardanto,-- Por mi kaj ŝi, sendito Dia, Vi nun ne estas jam juĝanto. Kaj ŝia koro, kaj beleco Sendube tute miaj estas; Kaj via virto, kaj sankteco Jam tute tie ĉi forestas; Vi vane gardi ŝin intencas, Ĉar mi ŝin amas, mi potencas!» Kaj jen malgaje rigardinte Oferon de malpia tero, Kaj, per flugiloj eksvinginte, Anĝelo dronis en aero.... * * * * * * *

X. Tamaro. Ho, kiu estas vi? Danĝera Parolo via! Vi ĉiela Sendito estas, aŭ infera? Vi kion volas?

Demono. Vi plej bela!

Tamaro. Sed diru--do, vi estas kiu?... Respondu tuj....

Demono. Mi estas tiu, Je kies voĉo vi atentis En nokto nigra kaj trankvila, Malĝojon kies vi eksentis, Kaj kies penso plej facila Al via saĝo iam venis.-- En sonĝo kiun vi divenis; Mi--tiu kies eĉ rigardo Pli mortigema, ol ponardo, Esperon tutan pereigas, Apenaŭ hom' kun ĝi sin ligas; Neniu min kun am' alprenas Kaj ĉio viva min malbenas. Eterno, spac'--por mi nenio; Mi estas vip' de sklavoj miaj, Mi--reĝo de libera scio, Mi--malamiko de mem Dio, Kaj vidu: ĉe piedoj viaj Mi klinas min, mi, mi--teruro, Malbono, puno de naturo! Al vi mi nun en kortuŝeco Alportis preĝon diligentan De amo kaj de amikeco, Pasion mian teran varman, Malĝojon teran plej turmentan, Unuan mian veran senton, Unuan ankaŭ mian larmon. Kompatu--do pri mia sorto! Vi min returnus al ĉielo, Al bono nur per unu vorto; Per am' vestita, mi anĝelo Fariĝus ree, kaj ankoraŭ Pli bela estus, pli brilanta. Aŭskultu nur, mi petas kore,-- Mi--via sklavo suferanta, Senfine forte vin amanta! Apenaŭ nur mi vin ekvidis, Subite en anim' jeridis, Malamis forton mi inferan, Kaj senmortecon, kaj potencon, En kiuj mi ne vidis sencon,-- Kaj mi enviis ĝojon teran: Ne vivi, kiel vi,--ne povas, Mi tute, kaj mi eĉ ne provas De vi aparte vivi. Mia Sensanga, forta kor' malpia Eksentis jam sur sia fundo Radion de agrabla sento, Kaj ree en malnova vundo Sin movas de malĝoj' serpento.... Sen vi--pro kio miaj fortoj? Potenco mia? Senmorteco? Ĝi estas nur bonsonaj vortoj, Preĝejo granda sen dieco!