Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua
Part 4
Puŝkin. Ventego tia, ke malcerte reĝo Konservos kronon sur saĝega kapo. Kaj prave estos, ĉar li nin regadas Simile je minaca reĝ' Johano. Ĉu havas vi utilon, ke forestas Por ĉiuj ni videblaj ekzekutoj, Ke nun de sangigita plank' publike Kanonojn ni ne kantas jam al Kristo, Ke oni ne bruligas nin kaj reĝo Per sia sceptro ne subŝovas karbojn? Ĉu havas garantion ni en vivo! Nin ĉiutage malfavor' atendas, Malliberej', kapuĉo, aŭ katenoj, Kaj ankaŭ eĉ malsata mort', aŭ maŝo. Pli eminentaj niaj gentoj kie? Kaj Ŝestunov, kaj Sickij-princoj kie? Romanov, li, espero de patrujo? Forturmentitaj estas en ekzilo.... Tiela sama estos via sorto. Eĉ hejme, kvazaŭ per Litvanoj, estas Ni ĉirkaŭitaj per malfideluloj: De ĉie--langoj, pretaj nin perfidi, Ŝtelistoj, de estrar' subaĉetitaj. Dependas ni de ĉia servutulo, Se lin ni iafoje prave punis. En propraj eĉ bienoj ni ne regas: Maldiligentan sklavon ne forpelu! Lin nutru! Laboriston eĉ ne provu Forvoki de najbar'! alie--puno! Ĉu iam aŭdis vi similan ion Eĉ en reĝado de Minaca reĝo? Ĉu vivas jam pli bone nun popolo? Demandu ĝin. Jen, venos uzurpulo, Al ĝi promesos li diversajn bonojn,-- Kaj estos jam amuz'.
Ŝujskij. Vi estas prava. Sed ĉu vi scias? Pri sciigo tiu Silentu ni ĝis tempo.
Puŝkin. Kompreneble, Por si nur sciu. Estas vi prudenta; Kun vi mi ĉiam amas paroladi, Kaj se min io iam nur tumultas, Mi tion jam de vi ne povas kaŝi; Al tio mielvino kaj biero Al mi malligis langon mian tiel... Adiaŭ princ'!
Ŝujskij. Adiaŭ, ĝis sinvido.
(Akompanas lin.)
Reĝaj ĉambroj.
Reĝido desegnas geografian karton. Reĝidino, Nutristino de reĝidino.
Ksenio (kisas portreton). Ho, mia kara fianĉo, mia plej bela reĝido, ne al mi vi apartenas, ne al via fianĉino, sed al malluma tombeto en fremda landeto: neniam mi min konsolos, eterne mi ploros.
Nutristino. Nu, reĝidino! Fraŭlino, ploras, kvazaŭ roso falas: suno suriros, roson sekigos. Vi havos alian fianĉon--kaj belegan kaj afablan. Vi lin ekamos, mia infano aminda, kaj vi forgesos Johanon-reĝidon.
Ksenio. Ne, nutristineto, al li, eĉ mortinta, mi estos fidela.
(Boriso eniras.)
Reĝo. Ksenio mia! ho, filino kara! Ankoraŭ fianĉino--jam vidvino! Vi ĉiam ploras pri fianĉo via? Infano mia! sorto ne permesis Al mi feliĉon vian eĉ vidadi. Kredeble kolerigis ni ĉielon, Feliĉon vian mi ne povis fari; Sed vi, senkulpa! kial vi suferas? Kaj vi, fileto mia, kion faras?
Teodoro. Mi? Teron Moskvan mi desegnas; vidu: Jen estas tuta nia regn'; jen Moskvo, Jen Novgorod', jen Astraĥan'! Jen maro, Plej densaj estas jen arbaroj Permaj, Kaj jen Sibir'.
Reĝo. Kaj tio kio estas, Jen, tie elkurbiĝas?
Teodoro. Volgo estas.
Reĝo. Tre bone! Dolĉaj fruktoj de scienco! De nubo kvazaŭ, povas tuj ekvidi Vi regnon tutan: urbojn kaj riverojn.... Ho, lernu, fil'; scienco mallongigas Spertadojn de rapidfluanta vivo. Jen iam, eĉ tre baldaŭ, eble, ĉiuj Provincoj tiuj, kiuj vi hodiaŭ Desegnis sur papero tiel bone, Sub via glora potencado estos. Ho, lernu, mia filo, pli facile Laboron regnan tiam vi komprenos.
(Eniras Semiono Godunov.)
Jen iras kun raporto Semiono. (Al Ksenio.) Animo mia, iru vian ĉambron; Adiaŭ, kara; Dio vin konsolu.
(Ksenio kun nutristino foriras.)
Nu, kion diros Semion'?
Semiono Godunov. Hodiaŭ Al mi de Puŝkin kaj de princ' Vasilij Servantoj venis frue kun raporto.
Reĝo. Nu!
Semiono Godunov. Kaj servant' de Puŝkin alraportis, Ke en maten' hieraŭ alveturis Al ili el Krakov' kurjer',--kaj baldaŭ Li sen letero resendita estis.
Reĝo. Tuj kaptu lin.
Sem. Godunov. Mi sendis persekuton.
Reĝo. Kaj Ŝujskij?
Sem. Godunov. Jen hieraŭ li regalis Amikojn siajn: fratoj Miloslavskij, Buturlin estis, Saltikov Miĥajlo, Kaj Puŝkin, kaj ankoraŭ kelkaj homoj; Disiris ili tre malfrue. Puŝkin Kun mastro mem nur en soleco restis, Kaj longe ili interparoladis.
Reĝo. Alvoku tuje princon Ŝujskij.
Sem. Godunov. Reĝo! Li estas tie ĉi.
Reĝo. Al mi lin voku!
(Godunov foriras.)
Reĝo. Kun Litvo interkomuniko! Kio?!... De Puŝkin gento estas abomena, Al Ŝujskij ankaŭ mi ne tre konfidas: Li ruza kaj kuraĝa, evitema....
(Ŝujskij eniras.)
Bezonas mi kun vi interparoli. Sed, ŝajne, vi mem venis pro afero, Kaj tial mi aŭskultos vin unue.
Ŝujskij. Regnestro! devas mi al vi raporti Sciigon gravan.
Reĝo. Mi jam vin aŭskultas.
Ŝujskij (mallaŭte montrante Teodoron). Sed reĝo, jen...
Reĝo. Reĝido povas scii Pri tio, kion scias Ŝujskij. Diru.
Ŝujskij. El Kiev' sciigo venis....
Reĝo. Tiu, kiun Kurjer' al Puŝkin mem alveturigis?
Ŝujskij. (Li ĉion scias!...) Pensis mi, regnestro, Ke vi ne scias tiun ĉi sekreton.
Reĝo. Nenio, princo; volas mi kombini Sciigojn,--ĉar alie ne ekscios Ni veron.
Ŝujskij. Mi nur tion bone scias, Ke en Krakov', aperis uzurpulo, Kaj ke sinjoroj kaj mem reĝ' lin amas.
Reĝo. Sed kiu estas tiu uzurpulo?
Ŝujskij. Ne scias.
Reĝo. Sed... per kio li danĝera?
Ŝujskij. Regnestro! forta estas via regno; Per amo vi kaj per malavareco Aldonitigis korojn de subuloj; Sed mem vi scias, ke popolamaso Perfida estas, forte ribelema, Kaj ne espera, kaj superstiĉema,-- Obea estas al inspir' momenta, Al vero--surda kaj indiferenta, Ĝi nur al fabloj ĉiam konfidadas. Kuraĝo senprudenta al ĝi plaĉas; Kaj, se fripono tiu nesciata Transiros iel nian limon Litvan, Al li popolamason malsaĝegan Altiros nom' reviva de Dimitrij.
Reĝo. Dimitrij!... Kiel? tiu ĉi infano? Dimitrij!... Ha!...--Reĝido, vi foriru.
Ŝujskij (al si mem). Ruĝiĝis li: ventego estos!...
Teodoro. Reĝo, Permesu, ke....
Reĝo. Ne, mia filo, iru.
(Teodoro foriras.)
Dimitrij!...
Ŝujskij (al si mem). Li nenion tute sciis.
Reĝo. Aŭskultu, princo, ĉion tuj pretigu; De Litv' Rusujo estu debarita Per baroj; ke neniu kreitaĵo Transiru nian limon; ke leporo Eĉ ne alkuru el Poluj'; ke korvo Ne flugu el Krakovo. Nu, rapidu!
Ŝujskij. Tuj.
Reĝo. Haltu. Ĉu ne vere, ke sciigo Tre sprita estas? Ĉu vi iam konis Mortintojn, el ĉerkujoj elirintajn, Por demandadi reĝojn, leĝajn reĝojn, Publike, unuvoĉe elektitajn, De sankta patriarko mem kronitajn? Ridinde? ha? Sed kial vi ne ridas?
Ŝujskij. Regnestro!...
Reĝo. Ne, aŭskultu, princ' Vasilij: Eksciis kiam mi, ke tiun knabon... Ke tiu ĉi knabeto iel mortis, Mi sentis vin por esplorado; nun do Per kruco, kaj per Dio mi vin petas, Laŭ konscienco, vi anoncu veron: Ĉu vi ekkonis mortigitan knabon? Kaj ĉu ne estis ŝanĝo? Nu, respondu.
Ŝujskij. Sed ĵuras mi....
Reĝo. Ne, Ŝujskij, vi ne ĵuru, Respondu: ĉu reĝido estis?
Ŝujskij. Jes.
Reĝo. Pripensu, princ', favoron mi promesas, Mensogon jam pasintan mi ne punos Per malfavoro. Sed se nun vi ankaŭ Deziras ruzi vi--je kap' de mia filo Mi ĵuras vin kruele ekzekuti. Mi tiel ekzekutos, ke Johano Eĉ mem en ĉerko de terur' ektremos.
Ŝujskij. Ne puno,--malfavoro min timigas! Ĉu mi kuraĝos antaŭ vi malici? Kaj ĉu mi povis tiel ekerari, Ke lin mi ne ekkonis? Mi tri fojojn Vizitis en preĝejo malvivulon, Portitan tien per Ugliĉo tuta. Ĉirkaŭis lin ankoraŭ dek tri korpoj, Per man' popola disŝiritaj,--ili Jam rimarkeble tute forputradis, Vizaĝo do reĝida estis klara, Trankvila, freŝa, kvazaŭ li nur dormis; Profunda vund' ankoraŭ ne krustiĝis, Kaj trajtoj liaj tute ne ŝanĝiĝis.-- Ho ne, regnestro, tute mi ne dubas: Dimitrij mortis.
Reĝo. Nu, sufiĉe, iru. (Ŝujskij foriras.) Ha, ŝarĝe estas!... Pensojn mi kolektu!... Mi tentis: sango tuta al vizaĝo Sin ĵetis, poste reen ĝi defluis.... Jen kial dek tri jarojn intersekve Infanon mortigitan mi sonĝadis! Jes, jes--jen kial! nun mi jam komprenas. Sed kiu estas mia kontraŭulo? Kaj kiu kontraŭ mi? Nur nomo, ombro,-- Ĉu povas ombr' de mi forŝiri kronon, De idoj miaj heredaĵon preni? Ho, malsaĝulo! kial mi ektimis? Nur blovu vi fantomon--ĝi forflugos. Jes, estas decidite: mi ne timos-- Malŝati tamen mi nenion devas.... Tre peza vi, ho, ĉapo Monomaĥa!
Krakovo. Domo de Viŝneveckij.
Uzurpulo kaj Pastro Ĉernikova.
Uzurpulo. Ne, mia patro, embaras' forestas. Animon molan de popolo mia Mi bone scias: ĉiam sankta estos Por ĝi ekzemplo de regnestro ĝia. Por religio--ĝi indiferenta. Kaj baldaŭ--donas mi eĉ garantion-- Entute religio orienta Ekamos forte Petran vikarion.
Patro. Vin bone gardu sankta Ignatio! Alie jam komencos vi vivadi. Sed nun, reĝido, devas vi ĝis tiam Intencojn viajn en anim' kaŝadi; Ŝajnigi sin kun plej malpia mondo Al ni ordonas ofte sankta devo: Aferojn viajn, vortojn--juĝas homoj, Intencojn do nur sola Dio vidas.
Uzurpulo. Amen! Kiu tie?
(Eniras servanto.)
Diru: ni akceptas.
(Pordo malfermiĝas. Eniras amaso da Rusoj kaj Poloj.)
Kolegoj miaj! morgaŭ jam eliros Ni el Krakovo. Mi deziras, Mniŝek, Al vi Samboron post tri tagoj veni. Mi scias, ke kastel' gastama via Briladas ĉiam per lukseco nobla Kaj estas glora per mastrino juna. Marinon plej belegan mi esperas Ekvidi tie. Vi do, ho amikoj, Rusujo, Litvo, kun kuraĝ' levintaj Standardojn fratajn kontraŭ malamiko Malica ĉiam, mia malbonulo,-- De Slavoj filoj, baldaŭ mi kondukos Por batalado kolegarojn viajn! Sed inter vi mi vidas novajn homojn?
Gavrilo Puŝkin. Alvenis ili al favoro via Pro glavo kaj servado.
Uzurpulo. Mi tre ĝojas. Alvenu. Kiu do, al mi vi diru, Belulo tiu?
Puŝkin. Kurbskij.
Uzurpulo. Glora nomo! Parenc' vi estas de hero' Kazana?
Kurbskij. Mi--filo lia.
Uzurpulo. Vivas li?
Kurbskij. Ne, mortis....
Uzurpulo. Grandega saĝo! Viro de batalo!... De tiu tempo tamen, kiam estis Li sub antikva Olga urb' kun Litvoj, Por venĝi tie siajn ofendantojn,-- Pri li silentas famo.
Kurbskij. Mia patro Pasigis reston de vivado sia En de Batorij donacita tero. En izoleco li trankvile vivis, Serĉante en sciencoj nur konsolon; Sed ne konsolis lin laboro paca: Patrujon de juneco memorante, Pri ĝi li ĉiam forte sopiradis.
Uzurpulo. Ho, estro malfeliĉa! Kiel hele! Tre ĝojas mi, heroo mia nobla, Ke lia ido kun patruj' paciĝas-- De patroj kulpojn mi ne rememoras; Alproksimiĝu, Kurbskij... donu manon! Tre strange! Fil' de Kurbskij mem kondukas Sur tronon--kiun? filon de Johano!... Min helpas ĉio: homoj kaj mem sorto! Kaj vi?
Polo. Sobanskij mi, nobel' libera.
Uzurpulo. Mi vin salutas, id' de libereco! Al li trionon de salajr' elpagu. Sed tiuj ĉi? Sur ili mi ekkonas Patrujan veston. Ili estas niaj.
Ĥrusĉov (salutas). Jes, nia patro-reĝ'. Ni estas viaj Fervoraj, elpetitaj servutuloj. El Moskvo ni de malfavor' forkuris Al vi, regnestr',--pro vi ni estas pretaj Eĉ morti,--estu niaj malvivuloj Por vi ŝtupar' al Moskva reĝa trono.
Uzurpulo. Kuraĝu vi, senkulpaj turmentitoj-- Permesu nur al mi atingi Moskvon, Kaj tie jam Boris elpagos ĉion. Vi kiu?
Karelo. Venis mi de Don' libera. Al vi min sendis niaj kuraĝuloj, Okulojn viajn klarajn reĝajn vidi, Al vi proponi ĉiujn niajn kapojn.
Uzurpulo. Mi konas Donon: mi ne dubis vidi Standardon Donan inter miaj vicoj. Tre dankas ni militon nian Donan. Ni scias, ke kozakoj nune estas Maljuste alpremataj kaj pelataj; Sed se nin Dio helpos ekposedi De patro tronon, tuj, laŭ antikveco, Favoros ni fidelan nian Donon.
Poeto (alproksimiĝas, malalte salutante kaj kaptante baskon de Griŝko). Plej granda princo kaj reĝid' plej klara!
Uzurpulo. Vi kion volas?
Poeto (donas al li paperon). Prenu kun favoro Mizeran frukton de fervor-laboro.
Uzurpulo. Ho, kion vidas mi? Latinaj versoj! Plej sankta estas lig' de glav' kun liro,-- Ĉar unu laŭr' amike ilin ligos. Sub norda mi ĉielo eĉ naskiĝis, Sed kun latina muzo konatiĝis, Kaj florojn de Parnas' mi kore amas. Mi kredas profetaĵojn de poetoj. Ne vane en ilia flama brusto Ekbolas ravo: faron, kiun gloris Poetoj, jam antaŭe benu, Dio! Alvenu, kara. Pro memoro mia Alprenu. (Donas al li ringon.) Kiam jam kun mi fariĝos Antaŭdifin' de sorto, kiam kronon Prapatran mi surmetos, ree aŭdos Mi voĉon vian kaj inspiran himnon: «Musa gloriam coronat gloriaque musam.» Kaj nun, amikoj, ĝis sinvido morgaŭ!
Ĉiuj. Eliru!... Vivu princ' Dimitrij, vivu! Eterne vivu granda princo Moskva!
Kastelo de vojevodo Mniŝek en Samboro.
_Tualetejo de Marino._
MARINO, RUZJA (ornamas ŝin). Servantinoj.
Marino (antaŭ spegulo). Ĉu baldaŭ? Vi ne povas rapidigi?
Ruzja. Permesu--estas jen malfacilaĵo,-- Per kio vi vin volas ornamigi, Per belaj perloj, aŭ per smeraldaĵo?
Marino. Al mi vi donu kronon diamantan.
Ruzja. Bonege! Vi memoras? vi ĝin vestis Ankoraŭ kiam balon plej brilantan Kortegan vi veturis? Tie estis Vi kvazaŭ suno,--ĉiuj viroj restis De vi en rav', fraŭlinoj for rapidis.... Ĥotkeviĉ juna tiam vin ekvidis Kaj sin mortpafis.... Kiu proksimiĝas Al vi nur, tiu tuj vin enamiĝas!...
Marino. Ĉu baldaŭ?
Ruzja. Tuj, fraŭlino kara mia. Je vi espera forte patro via; Ne vane vidis vin reĝido, eble; Ne povis li eĉ kaŝi ravon sian; Kaj tial povas vi jam koron lian Facile venki nun kredeble. Ĉe ni lin sole amo tenas! Monaton tutan jam, veninte Al ni, militon forgesinte Kaj tronon Moskvan, li festenas Kaj Rusojn, Litvojn kolerigas.... Al tio kio lin devigas? Esperas mi, ke, kiam vin, fraŭlino, Dimitrij faros Moskvan jam reĝinon, Vi ne forlasos vian servantinon?
Marino. Ĉu pensas vi, ke estos mi reĝino?
Ruzja. Sed kiu? La plej bela vi ja estas, Je vi egalaj per belec' forestas! De Mniŝek gento cedis al nenia; Vi estas bela super laŭdo ĉia.... Feliĉa estos tiu, kiun vi ekamos, Al kiu via bona kor' per amo flamos-- Se eĉ li estus reĝo nia Aŭ eĉ de francaj reĝoj ido.... Ne sole tiu ĉi reĝido Mizera, nesciata ia!
Marino. Reĝidon tuta mond' lin opinias.
Ruzja. Sed ja pasintan vintron li estadis Ĉe Viŝneveckij, kaj al li servadis.
Marino. Li kaŝis sin.
Ruzja. Nu, tion ĉi mi scias. Sed ĉu jam estas vi sciinta, Pri li popolo kion diras? Ke estas li el Moskvo forkurinta Fripono, kiu nur pro krimo iras.
Marino. Ho, kia sensencaĵo!
Ruzja. Tute vere! Je tio ĉi ne kredas mi, fraŭlino; Sed danka devas esti li sen fino, Ke lin el multaj amas vi sincere....
Servantino (enkuras). Alvenis gastoj!
Marino. Kiel, kara mia, Vi tiel babilema estas Kaj kiel longe vi min vestas!
Ruzja. Tuj, tuj!... (servantinoj kuradas kaj rekuradas).
Marino (al si mem). Ekscios mi pri sort' pasinta lia....
Vico da lumigitaj ĉambroj. Muziko.
VIŜNEVECKIJ kaj MNIŜEK
Mniŝek. Kun mia nur Marino li parolas, Pri unu nur Marino ankaŭ pensas... Afero al edziĝo proksimiĝas; Ĉu pensis vi--konfesu, Viŝneveckij, Ke iam ŝi, Marin'--reĝino estos?
Viŝneveckij. Mirinde estas!... Sed ĉu pensis Mniŝek, Servanto mia prenos tronon Moskvan?
Mniŝek. Sed kia ja Marino mia estas? Al ŝi mi sole diris: nu, rigardu! Reĝidon ne forlasu!... kaj subite Finiĝis ĉio, li--en ŝiaj retoj!
(Muziko ludas polkon, Uzurpulo kun Marino iras en unua paro.)
Marino (al Uzurpulo). Jes, morgaŭ, jes en dekunua horo, Aleo de tilioj, ĉe fontano....
(Ili foriras. Dua paro.)
Sinjoro. Sed kion trovis en Marin' Dimitrij?
Sinjorino. Ŝi estas belulino.
Sinjoro. Ŝtona nimfo: Okuloj, buŝo--sen ridet' sen vivo....
(Nova paro.)
Sinjorino. Ne bela estas li, sed tre agrabla; En li vidata estas reĝa sango.
(Nova paro.)
Sinjorino. Eliro kiam?
Sinjoro. Kiam li ordonos. Ni pretaj estas; sed kun li Marino Videble, longe nin en kapto tenos.
Sinjorino. Agrabla estas kapto.
Sinjoro. Jes, se ankaŭ...
(Ili foriras; ĉambroj fariĝas malplenaj.)
Mniŝek. Ni, maljunuloj, nune jam ne dancas, Muziko nin jam tute ne alvokas, Manetojn ni ne premas kaj ne kisas.... Mi tamen ne forgesis petolaĵojn!... Nun jam ne tio, kio estis iam! Junar' ne tiel estas jam kuraĝa, Beleco ankaŭ jam ne tiel ĝoja; Konfesu: ĉio jam malgaja estas. Forlasu ilin; iru ni, kolego, Ordonu ni malŝtopi boteleton Da vin' hungara ĉirkaŭherbigitan, En anguleto ni duope trinku Plej densan bonodoran fluidaĵon, Kaj poste paroladu ni pri io. Nu, iru, frato.
Viŝneveckij. Kaj afero iros.
Nokto, Ĝardeno, Fontano.
Uzurpulo (eniras). Kaj jen fontan'; ŝi tien ĉi alvenos. Naskiĝis, ŝajne, mi ne tre timema, Mi antaŭ mi proksime vidis morton: Animo antaŭ morto ne tremadis. Al mi minacis eĉ mallibereco, Min oni persekutis--mi ne timis Kaj per arogantec' libera restis. Sed kio nun animon mian premas? Pro kio nun mi tiel forte tremas? Ĉu estas tio ĉi pasia tremo? Ne, tio estas timo. Tutan tagon Atendis mi sinvidon kun Marino, Pripensis tion, kion mi eldiros, Ensorĉos kiel mi fieran saĝon, Kaj kiel nomos ŝin reĝinon Moskvan; Sed venis hor',--nenion mi memoras, Ne trovas mi parolojn ellernitajn; Imagon mian tute am' konfuzas... Sed io jen ekbrilis... jen brueto... Ne, tio--lumo de malica luno, Ventet' ekbruis tie ĉi....
Marino (eniras). Reĝido!
Uzurpulo. Ŝi!... Tuta sang' en vejnoj malvarmiĝis.
Marino. Dimitrij! vi?
Uzurpulo. Ho, sorĉa, dolĉa voĉo! (Iras al ŝi.) Ĉu estas vi? Ĉu vin mi, fine, vidas Kun mi sub nokta ombro en soleco? Ho, kiel malrapide iris tago Kaj malrapide suno estingiĝis! Kaj kiel longe vin mi atendadis!
Marino. Forkuras horoj, mi ne havas tempon-- Mi tie ĉi kun vi kunveni volis Ne por aŭskulti delikatajn vortojn De amo. Vortoj estas malnecesaj. Mi kredas, ke vi amas; sed aŭskultu: Decidis mi kun via sorto brua Kunigi mian sorton; sekve povas De vi, Dimitrij, mi postuli solan: Postulas mi, ke vi al mi malkovru Esperojn ĉiujn de animo via, Intencojn ĉiujn kaj eĉ ĉiujn timojn; Ke mi kun vi kuraĝe povu kune Eniri vivon--kaj ne kiel blinda Sklavino de deziroj ĉiuj edzaj, Silenta kromvirino sole via, Sed kiel via inda leĝ-edzino Kaj helpantino de regnestro Moskva.
Uzurpulo. Almenaŭ nun permesu, ke forgesu Mi tute zorgojn kaj tumultojn miajn! Forgesu mem, ke antaŭ vi vi vidas Reĝidon. Ho, Marino, nun vi vidu En mi de vi amanton elektitan, Feliĉan eĉ de sola vido via. Aŭskultu kore vi petegojn amajn! Permesu koron vi plifaciligi!
Marino. Ne estas tempo, princ'; vi malrapidas, Kaj amo de kolegoj viaj ĉiuj Jam malvarmiĝas; kaj jam nun danĝeroj, Laboroj viaj multe pligrandiĝas; Jam min atingis malagrabla famo, Kaj nova jam novaĵ' novaĵon ŝanĝas; Kaj Godunov rapide pretiĝadas....
Uzurpulo. Ĉu estas en potenco Godunova Feliĉo sola mia, via amo? Ne, ne! Rigardas nun indiferente Mi tronon lian kaj potencon reĝan. Sed via am'... sen ĝi por kio estas Kaj mia viv', kaj gloro, kaj potenco? Vi en dezerto eĉ, en terdometo Por mi anstataŭigos reĝan kronon. Jes, amo via....
Marino. Hontu! Ne forgesu Plej altan kaj plej sanktan vi difinon: Ja via rang' pli kara devas esti Por vi, ol ĉiuj ĝojoj, ravoj vivaj,-- Ĉar kun nenio povas ĝi egali. Vi devas scii, ke ne al junulo, Ravita tute per beleco mia, Mi kun soleno donas manon mian, Sed nur al heredist' de Moskva trono, Nur al reĝido, kiun sorto savis.
Uzurpulo. Marino bela, vi min ne turmentu, Ne diru, ke ne min, sed mian rangon Elektis vi. Marino, vi ne scias, Ke vi al mi per tio koron pikas. Ĉu vere, se... ho, dubo plej terura! Eldiru: se al mi ne reĝan naskon Antaŭdifinus mia blinda sorto, Se mi ne estus filo de Johano, Ne tiu ĉi infano forgesita,-- Ĉu tiam... tiam vi min ankaŭ amus?
Marino. Dimitrij, vi ali' ne povas esti; Alian mi ne amus.
Uzurpulo. Ne! sufiĉe-- Ne volas mi dividi kun mortinto Al li apartenantan amantinon; Sufiĉe sin ŝajnigi! mi eldiros Jam tutan veron; sciu, ke Dimitrij Pereis, mortis--kaj ne reviviĝos; Ĉu volas scii vi, mi kiu estas? Al vi mi diros: estas mi monaĥo; Ekenuinte de mallibereco, Mi sub kapuĉo mia grandan planon Pripensis; mi al mondo mirindaĵon Preparis, kaj el monaĥej' forkuris Mi al kozakoj bruaj kaj kuraĝaj; Ellernis rajdi mi kaj glavon uzi, Al vi mi venis, nomis min «Dimitrij» Kaj polojn mi sencerbajn tute trompis. Nu, kion diros, vi, Marin' fiera? Ĉu vi kontentas per konfeso mia? Silentas vi?
Marino. Ho, honto, ho, malĝojo! (Silento.)
Uzurpulo (mallaŭte). Ho, kien do entiris min ĉagreno! Feliĉon, malfacile konstruitan, Mi por eterne, eble, pereigis. Mi estas malsaĝul'! (Laŭte.) Mi vidas, vidas; Vi forte hontas je ne princa amo; Eldiru do al mi fatalan vorton, En via man' vi havas mian sorton; Atendas mi. (Stariĝas sur genuojn.)
Marino. Vin levu, uzurpulo! Ĉu pensas vi en mi, per genuflekso, En konfidema kvazaŭ knabineto, Vantegan mian koron favorigi? Eraris vi: mi ĉe piedoj miaj Eĉ grafojn noblajn, kavalirojn vidis; Sed ilin malvarmege mi forĵetis,-- Kaj ne por vi, monaĥo forkurinta....
Uzurpulo (sin levas). Ne malestimu junan uzurpulon; En li sin kaŝas, eble, grandaj ecoj, Je Moskva reĝa trono tute indaj Kaj indaj je plej kara mano via....
Marino. Je maŝo indaj, ho arogantulo!
Uzurpulo. Mi estas kulpa: dank' al fiereco Mi Dion trompis, trompis ankaŭ reĝojn,-- Mensogis mi; sed vi min ekzekuti Ne povas; antaŭ vi mi estas prava. Ne, mi ne povis trompi vin, Marino. Por mi vi estis sola nur sanktaĵo, Kun ĝi ŝajnigi min mi ne kuraĝis: Nur amo, amo nur ĵaluza, blinda, Nur sola amo mia min devigis Eldiri....
Marino. Ho, per kio vi vin laŭdas! Konfeson vian ĉu postulis iu? Se vi, vagist' sennoma, nesciata, Mirinde du popolojn jam blindigis,-- Almenaŭ nun vi nepre devas esti Je via sukcesego tute inda Kaj kuraĝegan trompon garantii Nun per sekret' profunda kaj eterna. Nu, diru, ĉu mi povas min aldoni Al vi kaj, forgesinte mian genton Kaj honton virgan, mian bonan sorton Kunigi kun mizera via sorto, Se mem vi ĉiam tiel flirtanime Kaj simple malhonoron vian montras? Vi nur pro amo ĉion elbabilis! Mi miras, kial antaŭ mia patro Vi ne malkovris sin pro amikeco, Aŭ ankaŭ antaŭ nia reĝ' pro ĝojo, Aŭ antaŭ eĉ sinjoro Viŝneveckij Pro fervorego de fidela sklavo.
Uzurpulo. Al vi mi ĵuras, ke el koro mia Nur vi konfeson povis elturmenti; Mi ĵuras, ke neniam kaj nenie, Nek en festeno ĉe pokal' da vino, Nek en amika kora parolado, Nek sub tranĉilo, nek en turmentado-- Sekreton tiun ĉi mi elbabilos.
Marino. Al mi vi ĵuras, kaj mi devas kredi. Mi kredas! Sed, ĉu povas mi ekscii, Per kio ĵuras vi? Per nom' de Dio, Vi, pia kvazaŭfil' de jezuitoj? Aŭ per honor', kiel heroo nobla? Aŭ, eble, kiel vera reĝa filo, Per sola reĝa vort'? Ĉu tiel? Diru.