Part 4
Sinjoro, vi donos al mi tujan kontentigon. Mi neniam vojaghas sen pistoloj. (Elprenas paron el sia posho, donante unu el ili al Viktor.)
Viktor.
Sinjoro, vi estas efektiva bifsteko.
Raten.
Sinjoro, post du minutoj vi estos mortigita hundo!
SCENO XIX.
Sinjorino Bergwald poste Julieta. Pordo 3.
Sinjorino Bergwald.
Sinjoroj, kion vi faras, kio tio estas?
Raten.
(Rigardas el la fenestro.)
Jen mia edzino kun policano! Ili venas tien chi, kia stranga afero! Mi min kashos post la kurtenoj kaj nun auskultu: kiu el vi perfidos mian cheeston tiu ricevos kuglon en la cerbon.
Sinjoro Bergwald.
Ho, kial mi skribis: Tie chi oni parolas Esperante!
Julieta. (Parolante malantauen.)
Mi dankas vin, sinjoro policano! Sed kion vi havas, kial vi havas tiajn ektimigitajn mienojn? Chu io okazis dum mia foriro? Chu mia edzo estis tie chi? Chu iu el vi lin vidis?
Sinjoro Bergwald.
Ne!
Sinjorino Bergwald.
Ne!
Viktor.
Ne!
Julieta.
Des pli bone (al Viktor) char se li vin trovus sinjoro, mi ne scias kio okazus.
Raten.
Fulmo kaj tondro, shi timas por tiu bubo.
Julieta.
Mia kara edzo estas tiel jhaluza! (Al sinjorino Bergwald.) Se li nur estis vidinta la afablan manpremon de via edzo kiam mi eniris la pordon --
Sinjoro Bergwald (Tremante.)
Tute ne, tute ne, mi ne premis al vi la manon. Mi jam sentas la kuglon inter miaj shultroj!
Julieta. (Iom mirigita al Viktor.)
Mi estas certe, ke vi rimarkis la kolerajn rigardojn de mia edzo en la kupeo, kiam vi hazarde rigardis min. (Viktor forte balancas la kapon.) Mi efektive kredas, ke li estis jhaluza je vi! Je vi, kiu mortas pro amo al juna fraulino, kun kiu vi konatighis en Parizo, sur balo.
Raten.
Balo? Parizo? (Strechas la kapon el la kurtenoj.)
Julieta.
Kaj kiun vi tiel fervore amas, ke vi traveturis tian longan vojon por retrovi shin.
Raten.
Kion shi diras? (Rapidegas antauen, subenshirante la kurtenojn.) Chu tio estas efektive vera, ke vi amas ian alian?
Julieta.
Mia edzo!
Gesinjoroj Bergwald.
La kurtenoj!
Viktor.
Kion vi volas diri, sinjoro?
Sinjoro Bergwald.
Certe, certe, mi ghin scias. La juna fraulino estas mia filino.
Raten.
Via filino? Vi neniam diris, ke vi havas filinon! Montru shin, montru al ni vian filinon! (Elza eniras dum la lastaj vortoj.)
Sinjoro Bergwald.
Jen venas mia filino.
Raten.
Ah, charma fraulino. Tute malsimila al la gepatroj. Junulino, chu tiu chi bela fremdulo enamighis je vi?
Elza.
(Ruzete rigardante Viktoron.)
Almenau li tion diras.
Viktor.
Kaj li estas sincera! (Al la gepatroj.) Miaj karegaj gesinjoroj, mi petas, donu al mi la manon de via charma infano, mia patro estas tre richa: Dubois kaj kompanio, strato San Lazaro en Parizo.
Raten.
Dubois kaj kompanio, strato de Lazaro, bone, mi konas la firmon, ekzistas dua en Afriko. Kia azeno mi estis! (Subite.) Prenu shin, junulo, shi estas la via! Estu benitaj miaj infanoj!
Sinjoro Bergwald.
Pardonu, mi estas la patro. Mi priparolos la aferon kun mia edzino, kaj se chio estas en bona ordo, mi ne scias, kial ni ne akceptu lin kiel bofilon? Nova vorto kiun mi lernis!
Viktor. (Kisas la manon de Elza.)
Kia felichego!
SCENO XX.
(Berta kaj policano eniras. Berta embarasate klinighas.)
Sinjorino Bergwald.
Nu Berta, chu vi revenas? Chu vi nun pensas alie?
Berta.
Jes, sinjorino, mia kuzo la policano diras, ke por Esperanto oni devas ion oferi, Esperanto estas ideala afero!
Raten.
Sinjoro policano, vi estas prava! Per esperanto kaj via helpo mi retrovis mian edzinon!
Viktor.
Per Esperanto mi vin trovis!
Elza.
Vivu Esperanto!
Policano.
Permesu, ankau mi per Esperanto trovis fianchinon!
Sinjoro Bergwald.
Kaj mi akiris bofilon! Chu ne estis bone meti en la fenestron:
Tie chi oni parolas Esperante?
(Kurteno.)
La Renkonto
Komedieto originale verkita
de Marie Hankel.
PERSONOJ:
Ruso Anglino Francino Italo Germano Kelnero
SCENO:
Restoracio. (Kelnero kun telertuko, aranghas objektojn.)
Vojaghanto (eniras).
(Ruso, Polo au alia fremdulo diras en sia nacia lingvo.)
Shajnas esti la ghusta loko! (Diras la nomon de la tiea restoracio.) Mi skribis al la firmo Cook pri mia vojagho al Norvegujo. Cook al mi respondis, ke mi trovos tie chi kunvojaghontojn je tiu chi horo. Nun mi atendos. (Al kelnero, montrante la karton de la trinkajhoj.) Vinon! (Eltiras el sia posho rusan au polan gazeton, legas.)
Anglino (eniras).
O, I think I am right here. (Nomas la restoracion.) O yes, all right. I wrote to Cook about a voyage to Denmark, Sweden and Norway. The office sent me a letter -- o yes, all right! Here I am to find my fellow travellors. There a gentleman is sitting, perhaps he is one of the company. I'll ask him. (Rimarkante la kelneron.) Some tea, please. Courage now, courage! Sir, o please, I want to ask you, if you are one of the travellors, who are to meet here today?
Ruso (ruse).
Mi tre bedauras, mi ne komprenas.
Anglino.
Seems to me, the gentleman does not understand english? How is it possible? That is a great pity, I hoped so to find good company. I am so sorry. What countryman are you?
Ruso (ruse).
Mi bedauras, mi ne komprenas ian anglan vorton. (Germane, iom shancelighe.) Verstehen Sie vielleicht Deutsch?
Anglino.
What did you say? I did not understand you. O it is horrid! I so hoped to enjoy my journey, now I lose all hope for any pleasure! (La kelnero aportas teon.) I thank you! But o, no, no! Please hot, hot, hot!
Kelnero.
Yes! (Post minuto alportas varmegan lakton.)
Francino (eniras).
C'est juste ici, je pense! (Nomas la restoracion.) C'est ça, c'est juste! J'ecrivais à l'office de Cook à cause d'un voyage à Danemark, la Suede et la Norvège. Je veux voir le monde un peu, je dezire faire des connaissances agréables. C'est pour ça, que j'écrivais a Cook. Il m'écrit que je trouverai ici dans le restaurant (nomo) à cette heure bonne société, des compagnons agréables. (Al la kelnero.) Du chocolat, s'il vous plait. Voilà un monsieur, voici une jeune dame! Ah madame, ai-je l'honneur de voir une des dames partoprenantes au voyage à Danemark?
Anglino.
O I am very sorry, I don't understand you. I can not make out what you mean. It is a great misfortune, that we are speaking different languages. (Kelnero alportas chokoladon. Chiuj sidighas apud apartaj tabloj kun malgajaj mienoj.)
Italo (eniras).
Ecco mi arrivato! Devo trovar qui i miei compagni di viaggio, come dice la lettera di Cook. -- Va bene, vi sono qualque signore e signori. (Alparolas la tri gesinjorojn unu post la alia, chiu el ili skuas la kapon.) Scusi, mi chiamo . . . . ., sono venuti qui per trovar i compagni di viaggio? -- Non capiscono l'italiano? -- Nea anche Lei? -- Peccato! -- (Al kelnero, kiu neas.) Parli italiano? -- Ma che cosa si deve fare? Dami un bicchiere di limonada! (Sidighas malesperante.)
Germano (eniras, esperante).
Chefkelnero! Glason da biero! (La gastoj chiuj ekstarighas.)
Ruso.
Kion mi audas! Esperanto!
Anglino.
Kia surprizo! Nia kara lingvo!
Francino.
O sinjoro, vi parolas Esperante?
Italo.
Fine, fine! Kia felicho!
Ruso.
Nun ni povas paroli pri nia afero!
Anglino.
Chu vi estas kunvojaghonto?
Francino.
Vi estas nia bona anghelo!
Italo. (Al kelnero alportante la bieron.)
Kaj vi estas nia angheleto, nun ni ne estos plu mutaj shafoj, ni estos felichaj homoj. (Al la germano.) Sinjoro, ni dankas vin, ghis nun ni ne povis kompreni unu la alian.
Germano.
Mi tre ghojas, ke mi elparolis la sorchan vorton. Nun ni ja povas sidighi kune. Sed, karaj amikoj kaj samideanoj, permesu al mi demandon. Kial vi ne tuj provis nian lingvon?
Ruso.
Neniu min ghis nun komprenis.
Anglino.
Kiam mi parolis esperante, oni alportis al mi fromaghon.
Francino.
Al mi oni alportis mineralakvon.
Italo.
Kaj mi, gesinjoroj, estis en granda danghero! Mi parolis esperante, la homoj miris, paroletis mallaute, faris signon tiel (tushas la frunton) ili kredis, ke mi estis freneza! Ili volis meti min en sanigejon, en frenezulejon. Tiam mi jhuris ne plu diri unu esperantan vorton, mi jhuris silenti pri Esperanto!
Ruso.
Mi faris la saman.
Anglino.
Ankau mi jhuris.
Francino.
Mi same.
Germano.
Bone, bone, bonege! Kia malsagha jhuro! Kaj tamen tre kompreneble. Kiom da malbono ni chiam devis audi pri nia lingvo! Ghi estas utopio, sensencajho, miksajho, neebleco, morte naskita infano! Nu, feliche la infano vivas kaj ridas, ghis nun ghi nur ludis, baldau ghi estos matura homo, kiu laboros kaj plenumos gravajn taskojn. Sed karaj amikoj, permesu alian demandon. Vi diras, ke vi ne komprenis unu la alian, vi shajnas al mi kleraj, instruitaj personoj, vi vojaghas en Germanujo, kial do mi petas, vi ne lernis la germanan lingvon?
Ruso.
Por diri la veron, mi ja komprenas kaj parolas la germanan lingvon sufiche bone. Sed oni min plej ofte ne komprenas, tial mi parolas germane nevolonte.
Germano.
Nu bone! (Al la anglino.) Sed vi sinjorino? Via nacio estas parenca al la nia, vi estas niaj kuzoj, niaj karaj gekuzoj, vi do amas nian germanan lingvon?
Anglino.
Ho, sinjoro, mi ne scias. Ho jes, mi ghin ne malamas, sed mi tute ne havis la eblecon lerni ghin. En mia urbeto ne ekzistis germana instruisto; Esperanton mi lernis el "The whole of Esperanto" de Chefech, sen instruisto.
Germano.
Mi tion komprenas. (Al la Francino.) Sed vi sinjorino, kial vi ne lernis germanan?
Francino.
O, sinjoro, pardonu, mi ne volas ofendi vin, sed germana lingvo --
Germano.
Nu, parolu nur, mi petas.
Francino.
La germana lingvo estas terure malfacila. Mi provis lerni ghin. Sed nek mi nek mia bona instruistino povis elparoli la dikajn vortojn. Kontraue Esperanto, kiel bele ghi sonas. Sed germanan, pardonu mi ne povis lerni tiun teruran lingvon!
Germano.
Ho ve, kion mi devas audi! (Al la Italo.) Sed vi sinjoro, kian motivon vi havis por ne lerni la germanan, anglan au francan lingvon?
Italo.
Mi ilin lernis, mi lernis kvin lingvojn en mia lernejo.
Germano.
Des pli bone! Vi do havis la eblecon de interparolado kun tiuj chi sinjorinoj?
Italo.
Tute ne sinjoro, mi lernis la lingvojn, sed mi ilin ne scias paroli. Mi forgesis la malmulton kiun mi lernis, mi ne povas diri unu solan frazon en ia lingvo krom mia patra lingvo.
Germano.
Chiam la sama: oni lernas kaj lernas, kaj poste oni ne povas paroli! Tute alia afero en nia neutrala lingvo. Ni povas paroli, babili, lau korghojo, vi certe nun havos tre plezuran vojaghon.
Ruso.
Mi esperas trovi belajn vidindajhojn por fotografio, (al la Anglino) vi ankau estas fotografistino, chu ni laboros kune?
Anglino.
Certe, certe! Mi vin helpos. Ni suprenrampos la montojn, tramigradas la valojn, kaj vespere ni rivelos niajn bildojn.
Francino (al la Italo).
Chu vi estas artisto, sinjoro? Vi havas kajerujon kaj kolorigilojn, mi ankau desegnas, mi deziras lerni pentri, mi tre deziras perfektigi min.
Italo.
O sinjorino. Mi estas felicha instrui vin! Jes, certe, mi estas pentristo. Mi sopiras je nordaj pejzaghoj, la shtonegoj, la fjordoj estos miaj modeloj.
Francino.
Ni desegnos kaj pentros kune!
Germano.
Mi antaudiras al vi multegan plezuron. Sed ne forgesu min, mi petas, sendu al mi poshtkartojn.
Chiuj.
Jes, certe, nia bonfaranto!
Germano.
Via vera bonfaranto estas la Esperanto, estas D-ro Zamenhof.
Vivu Esperanto, vivu Zamenhof!
(Kurteno.)
Notoj de la tekstpreparinto:
Sube estas listo de preseraroj, kiun mi shanghis:
Originale Korekte viro extremement sagha viro extrêmement sagha montras exercises et grand montras exercices et grand heredanto kaj chiuokazo heredanto kaj chiuokaze havas la ghojon havas la ghojon devas resigni la heredajhon devas rezigni la heredajhon bruon kaj violinon bruon kaj violonon ludante violinon ludante violonon muziko je polonesa pasho muziko je poloneza pasho O jes, all right O yes, all right vojage to Denmark voyage to Denmark good kompany good company I loose all hope I lose all hope cause d'un vojage cause d'un voyage Du chokolat Du chocolat partoprenantes au vojage partoprenantes au voyage