Tri unuaktaj komedioj

Part 3

Chapter 3 3,693 words Public domain Markdown

Chu mi nun efektive estas via fianchino?

Gustavo.

Kompreneble, kaj en kelkaj tagoj mia edzino. (Al Petro.) Chu ne?

Petro. (Ridetante.)

Nur paciencon, paciencon! (Oni audas bruon kaj violonon el la flanka chambro.)

SCENO XIV.

Petro.

Kio okazas?

Mustardo.

Ho, sinjoro, la madejro supreniris en la kapojn de la gesinjoroj. Unue ili disputis, nun chio estas ree ghojo kaj ghuego.

Petro.

Ili disputis? Do pro kio?

Mustardo.

Nu, mi ne scias. Unu el ili postulis notojn kaj specialajhojn, la sinjorino kun la vipo tion ne volis permesi, shi ech uzis la vipon. Tion malbone akceptis la sinjoro kiu chiam trinkadis, kaj estus farighinta batalo, se la maljuna sinjorino ne intermiksus sin deklamante frazojn el ia tragedio. Tiam la aliaj ekridis kaj ridante ne povis disputi. Nun denove chiuj estas gajaj kaj la maljuna dancmajstro ludas je danco kiun la dekvarulo aranghas. Jen ili venas.

SCENO XV.

La samaj. Charles Faucon (venas el la flanka chambro ludante violonon, la aliaj sekvas kantante kaj marshante lau muziko je poloneza pasho). Adelgundo kondukita de Hipolito, S-ino Ghojo kun Gotfrido Falk. Akcipitro (notfarante sekvas). Ili rondiras chirkau la scenejo kaj starighas en duonrondo.

Petro.

Gesinjoroj, lau la volo de mia mortinta kuzo neniu el vi povas esti la universala heredonto.

Charles.

Ah mon dieu! Je suis perdu!

Gotfrido.

Abomene! Mia malshanco!

Adelgundo.

Se li vivus ankorau, mi lin -- -- -- (minacas per la vipo).

Hipolito.

Ekstrema dispecigho!

Ghojo.

Kontrau malfelicho ech dioj vane batalas!

Gotfrido (ebrieta).

Kaj vi ech ne estas diino.

Akcipitro.

Jen bonega fino de artikolo por kelkaj eminentaj gazetoj.

Petro.

Sed por iel kompensi viajn vojaghelspezojn kaj parte ankau viajn maltrafajn esperojn mi havas la komision, pagi al chiu el vi mil spesmilojn.

Ghojo.

Tia estis la momento, kiam la markizo Poza ekkriis: "Ho, reghino, tamen la vivo estas bela!"

Gotfrido.

Tio min subtenos almenau dum unu jaro super -- -- -- vino.

Adelgundo.

Mi iros Svisujon, por tie vivadi kiel privatulino.

Akcipitro.

La fino de l' artikolo nur ighos pli bona, pli ekscitanta per tio.

Charles.

Ho, kia ghojo por mia edzino kaj mia bubo! Ni nun povas komenci malgrandan negocon, mi ne bezonos plu dancadi -- -- --

Hipolito.

Ekghoju, Dresdena chefaplaudisto, vi perdas konkuranton, char nun oni jam ne aplaudos lau komando.

Akcipitro.

Haltu, gesinjoroj, nur parlamente! Mi proponas toaston: vivu la kuzo!

Chiuj.

Vivu, li vivu!

Petro.

Mi dankas por via bondeziro, kaj mi ghojas povi diri al vi, ke via deziro jam plenumighis.

Chiuj (mirege kaj scivole).

Kiel do? Kio estas?

Petro.

La klarigo venos poste, nun ni volas kunsidi kaj gaje matenmanghi.

(Kurteno.)

Tie chi oni parolas Esperante

Unuakta komedio de T. Williams (1859)

tradukita kaj aranghita de M. Hankel.

PERSONOJ:

Majoro Raten Sinjorino Julieta Raten, lia edzino Sinjoro Bergwald Sinjorino Bergwald, lia edzino Elza, ilia filino Viktor Dubois Berta, servistino Policano Komisiisto

Loko: Dresden. Tempo: Hodiau.

Fenestro Pordo 3 _____ . . . _______ . . . _____ / \ . \ Pordo 2 . \ . . / Scenejo . Pordo 4 . . Pordo 1 . \ . \ /_______________________________________________\

SCENO I.

Bele meblita chambro. Elza aranghas florojn, Berta vishas tablojn kaj objektojn.

Elza.

Nun mi aranghas la florojn kaj tiam chio estos preta! La luontoj povas veni! Ke ili nur venu! Certe ili vidos la grandan afishon: Tie chi oni parolas Esperante. (Shi montras la afishon kaj remetas ghin en la fenestron.)

Berta.

Sed estis granda laboro! De la kvina matene hodiau mi penas kaj laboras.

Elza.

Mi ja helpis al vi, kaj nun la chambroj estas en bona ordo kaj tre komfortaj.

Berta.

Certe, la gastoj estos kontentaj! Ni donos al ili la tutan etaghon, kaj ni loghos en la kvara, sub la tegmento. Sub la tegmento en tiu chi varmega semajno de Augusto!

Elza.

Tio estis ja la deziro de miaj gepatroj ludoni la loghejon dum la kongreso. Tial ni chiuj lernis ja Esperanton tiel fervore. Ankau vi, Berta, efektive bone parolas.

Berta (rigardas la florojn).

Fraulino, aldonu tiun chi belan filikon al la rozoj!

Elza.

Filikon? Vi scias la nomon? Mi jhus volis serchi ghin en la vortaro.

Berta.

Ho, fraulino, mia kuzo la policano, donis al mi bukedon de rozoj kaj filiko.

Elza.

Chu via kuzo, la policano ankau donis al vi mirtojn kaj violetojn?

Berta.

Certe, certe, fraulino!

Elza.

Vi estas felicha knabino! Ho ve, mi neniam revidos la charman sinjoron, kiu al mi donacis violetojn en Parizo!

SCENO II.

(Sinjorino Bergwald eniras el pordo 2.)

Sinjorino Bergwald.

Fine la dormochambroj estas pretaj. Nur la "Manolon" oni ne ankorau sendis. (La sonorilo de pordo 3 eksonas.) Eble jen, vidu Berta. (Eniras komisiisto.)

Komisiisto.

Mi alportas la objektojn achetitajn de Sinjoro Bergwald: manol, skribmashinon, . . . . . .

Sinjorino Bergwald.

Bona Dio! Kion do mia edzo pensas? Li deziras ludoni chambrojn pro profito, kaj li elspezis jam multe da mono. La tuta familio vizitis Esperantajn kursojn dum tri monatoj. . . .

SCENO III.

(Eniras Sinjoro Bergwald el pordo 3, alportante jhurnalojn.)

Sinjoro Bergwald.

Estas la chefafero, la jhurnaloj! Niaj gastoj deziros revidi siajn gazetojn. (Chiuj elprenas unu au du el ili kaj elvokas.)

Sinjoro Bergwald.

Jen la Revuo.

Sinjorino Bergwald.

Jen Lingvo Internacia kaj Tra la Mondo.

Elza.

Ho jen, tute nova gazeto!

Sinjoro Bergwald.

Estas "La Bela Mondo". Charma titolo, chu ne?

Berta.

Kaj ghia enhavo! Estas belega! Mia kuzo, la policano, konas presiston, li ricevis unu el la provaj ekzempleroj.

Sinjorino Bergwald.

Chu vi achetis tiujn chi jhurnalojn?

Sinjoro Bergwald.

Jes, mia kara. Donace mi ilin ne ricevis.

Sinjorino Bergwald.

Ghis nun estis nur elspezoj. Nun ni pripensu la enspezojn. Kiom do ni ricevos por niaj chambroj?

Sinjoro Bergwald.

Mi pensas eble dudek Markojn po semajno.

Berta.

Permesu, sinjoro. Diru 10 spesmiloj, tio ne shajnas tiel multe.

Sinjoro Bergwald.

Kion vi scias pri spesmiloj?

Berta.

Mia kuzo, la policano, klarigis al mi la aferon. Li diris, ke dum la kongreso vi donos al mi la salajron en spesmiloj -- 20 spesmiloj monate.

Sinjoro Bergwald.

Kie do estas la tarifo, alportu ghin Elza.

(Elza alportas grandan kartonon.)

Elza.

Jen, pachjo.

Sinjoro Bergwald (post serchado en la tarifo).

Mia bona infano tio ne estas ebla. Mi ja ne ankorau havas la profiton. Ni ja chiuj havos iom da gheno, sed post la kongreso ni chiuj loghos en Weisser Hirsch, tiam aliaj laboros kaj ni havos la plezuron!

Elza.

Tio estas nenio! Mi denove dezirus iri Parizon!

Berta (faras signon de monricevo).

Kaj mi sinjoro? (Eksonas la sonorilo 3.)

Sinjoro Bergwald.

Ho, eble luontoj! Rapide, rapidege chion en ordon. Elza forprenu vian florkorbon, kuru, kuru!

(Elza kun la korbo eliras je pordo 1.)

SCENO IV.

(Berta enkondukas sinjorinon Raten kaj sinjoron Viktor Dubois per pordo 3.)

Berta.

Venis gesinjoroj kiuj deziras loghejon. (Eliras el pordo 3.)

Sinjoro Bergwald.

Kie do estas la vortaro? (Ekprenas ghin.)

Viktor.

Kiajn chambrojn vi ludonos?

Sinjoro Bergwald (en embaraso).

Kion vi deziras? Momenton! Momenton! (Li malfermas la vortaron.)

Viktor (pli laute).

Kiajn chambrojn vi estas ludononta?

Sinjoro Bergwald.

Onta -- inta -- anta -- mi chion forgesis!

Sinjorino Julieta Raten.

Eble mi povas helpi. Chu vi ludonos tiun chi belan chambron?

Sinjoro Bergwald.

Certe, certe mi ludonos, nun mi komprenas, la du chambrojn dekstre, kune kun tiu chi komuna salono, 20 Mark semajne.

Sinjorino Bergwald.

Dek spesmiloj.

Sinjoro Bergwald.

Jes, 10 spesmiloj, jen la tabelo. Estas tre simpla afero, chiam la duono.

Viktor.

Tio estos bona profito por ni, chiam la duono, bonege, mi kalkulos. (Rigardas sur la tarifon.)

Julieta.

Mi prenas la du chambrojn, bonvolu alportigi mian kofron kaj sendi al mi la servistinon. (Sidighas en seghon alshovitan de Viktor, babilas kun li.)

Sinjorino Bergwald (al sia edzo).

Estas iom malfacila afero por mi, esti luigantino, char mi estas el la familio von Blücher. (Al sinjorino Raten, tre majeste.) Mi sendos mian servistinon. (Eliras je pordo 3.)

Sinjoro Bergwald.

Kaj mi skribos la kontrakton. (Eliras pordo 3.)

SCENO V.

Julieta. Viktor.

Julieta.

Kaj nun, sinjoro, mi denove esprimas al vi mian sinceran dankon pro la peno, kiun al vi kauzis mia embaraso.

Viktor.

La plezuro servi tian charman sinjorinon estas sufiche da rekompenco.

Julieta.

Kia malfelicho ke sur la lasta stacio mia edzo kaj mi perdis unu la alian. Mi en la kupeo, li ekstere kun la limonado -- kaj jen la vagonaro forveturis!

Viktor.

La malfelicha edzo! Li kuris, kuris, kuregis, sed la vagonaro forrapidegis. Li nun estos senkonsola!

Julieta.

Tiu kara bonulo! Li havas la plej bonan koron de l' mondo, sed nun certe li estas kolera pro zorgo rilate al mi. Kion fari en tiu chi fremda urbo sen vi?

Viktor.

Mi havas bonan ideon. Mi legis, ke la policanoj de Dresdeno lernis Esperanton, ili vin helpos. Jen unu el ili! (De l' fenestro.) Ho, sinjoro policano, mi petas. (Al Julieta.) Ankau en Parizo la policanoj nun lernas Esperanton, bona, bonega afero!

Policano.

(Oni vidas momenton Berta malfermantan la pordon.)

Chu vi bezonas mian helpon?

Viktor.

Jes, sinjoro. Tiu chi sinjorino perdis sian edzon dum la vojagho, li eble alvenos per alia vagonaro, bonvolu konduki lin tien chi!

Policano.

Sinjorino priskribu al mi la sinjoron.

Julieta.

Li estas granda, havas longan barbon, grizan chapelon kun granda verda stelo.

Policano.

Chapelon kun stelo? Bonege, mi lin trovos. (Klinighante eliras.)

Julieta.

Nun mi iom shanghos mian vestajhon, mia edzo ja certe baldau venos.

Viktor.

Kaj nun mi komencos serchi mian anghelon. Ho, sinjorino, en tiu chi urbo loghas la plej charma fraulino de la mondo, sed mi ne scias kie, mi serchos shin. Mi renkontis shin sur balo en Parizo, mi nur konas shian antaunomon "Elza"! Mi faris tiun longan vojaghon por trovi shin.

Julieta.

Vi estas enamighinta?

Viktor.

Perfekte! Mi ne lacighos en la serchado!

Julieta.

Mi deziras bonan sukceson. Adiau. (Foriras ridetante.)

Viktor.

Agrabla sinjorineto, sed tute ne komparebla al mia "Elza"!

SCENO VI.

Sinjoro Bergwald (pordo 3).

Pardonu sinjoro, mi forgesis ion. Bonvolu pagi la duonon de la luprezo antaue.

Viktor.

Kial vi tion diras al mi?

Sinjoro Bergwald.

Kial ne? Chu via edzino havas la monujon?

Viktor.

La sinjorino ne estas mia edzino.

Sinjoro Bergwald.

Kio do shi estas?

Viktor.

Estas mia, mia konatino.

Sinjoro Bergwald (rigardas en la vortaron).

Konatino? Kio tio estas? Mi esperas, ke chio estas en bona ordo.

Elza (eniras tra pordo 1).

Viktor kaj Elza rekonas unu la alian.

Viktor.

Chielo!

Elza.

Sinjoro Viktor. (Mallaute.)

Sinjoro Bergwald.

Kion vi deziras?

Elza.

Pachjo, mi nur forgesis mian tranchilon.

Viktor.

Mia anghelo, mia Elza!

Sinjoro Bergwald.

Ne perdu tempon, la aliaj chambroj ne estas preta.

Elza.

Jes pachjo, sed mi tuj revenos.

Viktor.

Mia kara sinjoro, chu vi havas alian chambron haveblan?

Sinjoro Bergwald.

Certe, la malgrandan chambron maldekstre.

Viktor.

Mi ghin luprenos, tuj luprenos. Jen dek spesmiloj, kara estonta bopatro! (Donas monon al Sinjoro Bergwald kaj rapide eniras la pordon 4.)

SCENO VII.

Sinjoro Bergwald (rigardas en la vortaron).

Bopatro? Eble insulto? Ne estas en la vortaro. Sed jen la mono! Bona ideo skribi sur afishon: Tie chi oni parolas Esperante.

(Eniras Sinjorino Bergwald kun Berta, kiu brosas boton.)

SCENO VIII.

Sinjorino Bergwald.

Imagu nur, tiu chi Berta postulas duoblan salajron.

Sinjoro Bergwald.

Ne eble.

Berta.

Tamen eble. Mi havas duoblon da laboro. (Sonorilo eksonas el la chambro de Julieta, pordo 2.)

Sinjoro Bergwald.

Kuru, kuru rapide, nia loghantino sonorigas.

Berta.

Nova sinjorino servota, tion mi ne povas. (Iras en la chambron de Julieta.)

Sinjoro Bergwald.

Mi ludonis la malgrandan chambron al la juna sinjoro por 10 spesmiloj. Bonege, chu ne?

Sinjorino Bergwald.

Mi havos novan silkveston?

Sinjoro Bergwald.

Ni vidos, vidos, eble!

Berta (revenas kun la shuoj de Julieta).

Nun mi devas purigi alian paron da shuoj! Chu vi donos al mi duoblan salajron?

Sinjoro Bergwald.

Kial vi povas esti tiel malmodesta?

Berta.

Mi ne estas malmodesta. Mia kuzo, la policano diras, duobla laboro meritas duoblan salajron. Chu vi volas ghin doni au ne?

Sinjoro kaj Sinjorino Bergwald.

Certe ne!

Berta.

Tiam, gesinjoroj, brosu mem la botojn de viaj luantoj, mi ghin ne faros. Jen la antautuko kaj la broso, mi prenas mian liberecon! Adiau! (Forkuras.)

SCENO IX.

Sinjorino Bergwald.

Kion fari nun? Idino de la familio von Blücher ne povas brosi shuojn!

Sinjoro Bergwald.

Sed ni ghin devas fari, ni ludonis la chambrojn kun servado. (La sonorilo de Julieta audighas.)

Sinjorino Bergwald (demandas che la pordo).

Kion vi deziras? Kompreneble la sinjorino deziras la shuojn, helpon je la vestigado poste teon kaj tiel plu! Estas neaudite!

Sinjoro Bergwald.

Se vi ne volas helpi la sinjorinon, mi ghin faros.

Sinjorino Bergwald.

Ne, ne, vi certe ne devas, mi ghin faros. Ho, miaj praavoj! Se vi scius, ke idino de la familio von Blücher devas purigi shuojn! (Eniras la chambron de Julieta.)

(Sonorigado de la alia flanko.)

Sinjoro Bergwald (frapas al la pordo de Viktor).

Li ankau postulas la botojn. Tie ne estas helpo, mi devas, devas fari ghin. (Prenas la antautukon.) Mi ne estas el la familio von Blücher, sed tio estas tute kontraua al mia inklino. Tamen -- -- (la sonorilo de la pordo 3 eksonas). Diablo, jen la sonorilo de la loghejo. Mi devas malfermi.

SCENO X.

(En tiu chi momento Viktor kaj Elza malfermas la du pordojn 1 kaj 4.)

Elza.

Se mi nur scius, chu sinjoro Viktor venis pro mi!

Viktor.

Servisto! Servanto! -- Ho chielo, la objekto de mia amo, ne estis fantomo!

Elza.

Vi sinjoro, vi loghas en nia domo?

Viktor.

Felicha hazardo kondukis min tien chi!

Elza.

Mi kredis, ke vi forgesis min!

Viktor.

Vin forgesi, neniam, neniam, ho fraulino Elza.

Elza.

Kial do vi venis Dresdenon?

Viktor.

Por trovi vin, mia adorata!

SCENO XI.

(Revenas Bergwald, la du pordoj brue estas fermataj.)

Bergwald.

Diablo! Kia terura trablovo! (Eniras sinjoro Raten. Kolonia uniformo, tre malghentile.)

Raten.

Kial vi forkuris sinjoro? Vi lasis min sur la shtuparo?

Sinjoro Bergwald. (Brosante boton.)

Pardonu, mi audis ion tie chi.

Raten.

Chu vi estas la shupurigisto de tiu chi gastejo?

Sinjoro Bergwald.

Shupurigisto?

Raten.

Servisto, lakeo, se vi tion preferas.

Sinjoro Bergwald.

Tute ne sinjoro, mi nur faras tion pro komplezemo je miaj loghantoj. (Frapas al la pordo de Viktor.) Sinjoro, jen viaj botoj. (Viktor iom malfermas kaj prenas ilin.) Ne sinjoro, mi estas la posedanto de tiu chi domo.

Raten.

Vi do ludonas loghejojn?

Sinjoro Bergwald.

Certe, sed mi nun chiujn fordonis.

Raten.

Diablo! Kial vi ne forprenis la anoncon: loghejojn! tie chi oni parolas Esperante? Chu vi opinias, ke mi nur eniris por vidi vian malinteresan vizaghon? Cetere, kiuj estas viaj luantoj?

Sinjoro Bergwald.

Sinjorino kaj sinjoro.

Raten.

Kiel? Kia sinjorino kaj sinjoro?

Sinjoro Bergwald.

Pardonu, mi estas Dresdena domposedanto, mi ne bezonas respondi viajn demandojn. Krom tio vi shajnas tre ekscitita!

Raten.

Ekscitita, ata, ota! Chielo, malbenite, ate, ote! Mi do devas esti ekscitita. Mi alvenis per automobilo, char lokomotivo ne estis havebla! Miaj okuloj estas plenaj de polvo. Donu al mi akvon!

Sinjoro Bergwald.

Akvon?

Raten.

Certe! Por ellavi la polvon el miaj okuloj. (Vidas la florojn.) Jen, tio sufichos. (Eljhetas la florojn, lavas al si la okulojn.)

Sinjoro Bergwald.

Sinjoro! Vi difektas mian tapishon.

Raten (sekigante la manojn per la kurteno).

Tio ne difektos ghin.

Sinjoro Bergwald.

Miaj kurtenoj! Ho ve! Mi alportas mantukon.

Raten.

Ne necese! (Alshovas seghon.) Sidighu!

Sinjoro Bergwald.

Dankon! Mi ne estas laca!

Raten (ordonema).

Sidighu!

Sinjoro Bergwald (mallaute).

Chu mi alvoku policanon?

Raten (ankau sidighas, multe pli afable).

Chu vi estas fraulo au edzo?

Sinjoro Bergwald.

Edzo.

Raten.

Mi estas kontenta. Vi havos kompaton kun malfelicha edzo kiel mi.

Sinjoro Bergwald.

Dio mia!

Raten.

Mi vivis dudek jarojn en la kolonioj, fine la hotentotoj min tedis, mi revenis Europon kaj edzighis kun juna bela hispanino . . . . kaj nun . . .

Sinjoro Bergwald.

Kion li diros al mi?

Raten.

Ni estis tiel felichaj! Per Esperanto ni trovis unu la alian, Esperanto estis la lingvo de nia amo. Mi deziris ghojigi mian edzinon per la vizito de la kvara kongreso. Kaj nun, kiam en la lasta stacio mi alportis al shi bulkojn, shi ankau petis limonadon. Mi iras alporti ghin ne rimarkante, ke la dek minutoj pasis -- jen la vagonaro forveturas kun mia edzino kaj juna bela danghera Franco.

Sinjoro Bergwald.

Danghera Franco?

Raten.

Jes, li estis kun ni en la sama kupeo! Ili ne parolis unu vorton kune, dum la vojagho, sed nun mi vidas la ruzon, ili volis forkuri -- la limonado nur estis preteksto. Sed mi ilin trovos! Mi ilin mortigos! Mi ilin polverigos, mi ilin disrompos kiel -- (li ekkaptas la florvazon).

Sinjoro Bergwald.

Sinjoro! Estas Saksa porcelano!

Raten (residighas).

Sinjoro, al mi diris policano, ke tiaj personoj eniris tiun chi domon, montru ilin al mi, montru al mi viajn loghantinojn. (Ekstaras kaj pushas la seghon kontrau la planko.)

Sinjoro Bergwald.

Trankvilighu, sinjoro! Vi detruas la domon!

Raten.

Montru viajn loghantinojn!

Sinjoro Bergwald (al si mem).

Dio mia! Se la juna sinjorino estas la forkurinta edzino! Ni chiuj estus perditaj!

Raten (ekstarante kaj renversante sian seghon).

Vi rifuzas montri al mi vian loghantinon?

SCENO XI.

(Sinjorino Bergwald eniras, pordo 3.)

Sinjoro Bergwald.

Jen mia edzino, dank' al Dio, luma ideo! Sinjoro, mia loghantino.

Raten.

Kiel, tiu maljunulino?

Sinjorino Bergwald.

Maljunulino? Mi?

Sinjoro Bergwald.

Diru jes, au ni chiuj estas perditaj!

Raten.

Chu vi estas la loghantino de tiuj chi chambroj?

Sinjoro Bergwald.

Jes, diru jes!

Sinjorino Bergwald.

Je-e-e-e-es.

Raten.

Ekvidinte vin, sinjorino, miaj suspektoj koncerne tiu chi domo tute malaperis. Mi serchos alie, kaj poste mi revenos en la Centralhotelon. Trovonte ilin mi -- mi -- (kun bruo eliras).

SCENO XII.

Sinjorino Bergwald.

Ho, kiu estis tiu chi persono?

Sinjoro Bergwald.

Kiu li estas? Certe iu sovaghulo, regho de la kanibaloj au iu chefrabisto. Sed ni ne devas perdi tempon (frapas al la pordo 2). Ho, sinjorino, havu la bonecon, mi devas tuj paroli kun vi!

SCENO XIII.

(Eniras Julieta.)

Julieta.

Kun mi sinjoro?

Sinjoro Bergwald.

Certe sinjorino. Vi estas kulpa de granda embaraso, en kiun vi jhetis honorindan viron kiel min per via terura edzo.

Julieta.

Mia edzo!

(Elza aperas en la pordo 1 kaj auskultas.)

Sinjoro Bergwald.

Certe, sinjorino. Via edzo, de kiu vi forkuris sub preteksto de bulko kaj limonado.

Julieta.

Mia edzo estis tie chi? Ho, kial vi tion ne al mi diris?

Sinjoro Bergwald.

Char li volis mortigi vin kaj la junan francon, la partoprenanton de via forkurado.

Elza.

Kion mi audas! La partoprenanto de shia forkuro! Terure! (Rapide malaperas.)

Julieta.

Forkuro, sinjoro! Kiel vi tion riskas diri! Chielo, en kia terura situacio mi min trovas! Mia edzo estas tiel jhaluza, li faros ion malbonan en sia erara opinio! Mi chion al li klarigos, kie li estas?

Sinjoro Bergwald.

Li parolis pri la Centralhotelo, la plej proksima angulo.

Julieta.

Mi tien iros. Mi nur prenos mian chapelon. (Eniras shian chambron pordo 2.)

SCENO XIV.

Sinjorino Bergwald.

Ho, kial ni do elmetis la anoncon: Tie chi oni parolas Esperante. El tio la tuta malfelicho rezultis!

Sinjoro Bergwald.

Trankvilighu mia kara, bonvolu nur pretigi kafon kaj teon por niaj gastoj.

Sinjorino Bergwald.

Fantomoj de miaj praavoj! Ne vidu la malhonoron de via malfelicha idino! (Eliras.)

SCENO XV.

Julieta (revenas el sia chambro kun chapelo).

La hotelo je la angulo, vi diris sinjoro?

Sinjoro Bergwald.

Jes sinjorino, mi ghin al vi montros. (Mallaute.) Estus mortigo se li shin trovus tie chi! (Laute.) Mi montros, mi montros! --

(Bergwald kaj Julieta eliras el pordo 3.)

SCENO XVI.

(Elza el pordo 1, iom poste Viktor el pordo 4.)

Elza (falinte en apogseghon).

Chu tio estas ebla! Sinjoro Viktor forkuris kun edzinighita virino! (Eltiras naztukon.) Terure!

Viktor.

Fine ili chiuj foriris! Ho la objekto de mia adorado! Mia kara fraulino --

Elza.

Forlasu min! Foriru de mi, via agado estas malhonesta, perfida.

Viktor.

Chielo! Kion do mi faris?

Elza.

Mi chion audis, sinjoro. Chu vi povas nei, ke vi alvenis tien chi kun sinjorino, kun edzinighita sinjorino -- kun kiu vi forkuris?

Viktor.

Charma fraulino, mia vorto de honoro: mi shin vidis la unuan fojon hodiau matene en la vagonaro. (Metas la manon al sia koro.) Je la honoro de Franco, fraulino, mi amas nur unu sinjorinon en la vasta mondo kaj tiu estas via charma persono. Mi tion jhuras je tiu chi maneto!

(Genufleksas antau Elza. Eniras sinjoro Bergwald kun kafopledo.)

SCENO XVII.

Sinjoro Bergwald.

Hallo! Kio tio estas?

Elza.

Chielo, mia patro!

Viktor.

La estonta bopatro!

Sinjoro Bergwald (starigas la pledon sur tablon).

Klarigu al mi la aferon, sinjoro, kial mi vin trovas en la sintenado de shuisto je la piedoj de mia filino?

Viktor.

Sinjoro, la senmorta Shekspir diras: "Mallongeco estas la animo de l' sprito". Mi havas la honoron peti la manon de via infano por edzigho.

Sinjoro Bergwald.

Chu vi estas freneza?

Viktor.

Jes, certe. Mi amas shin kaj shi amas min.

Sinjoro Bergwald.

Kiel, post kvin minutoj? Tion mi chesigos! Mi postulas ke vi tuj forlasu mian domon.

Viktor.

Tute ne, sinjoro, mi pagis por unu semajno kaj mi restos. Unue mi havos mian kafon. (Sidighas apud la tablo.)

Sinjoro Bergwald.

Mi -- mi sufokighos pro kolero! Kaj chion kauzis la infera anonco: Tie chi oni parolas Esperante!

SCENO XVIII.

Raten (pordo 3, kolerege).

Mi do estis prava! Policano diris al mi ke mia edzino loghas en tiu chi domo. Mi estas bonkora, trankvila viro, ghis nun mi estis dolcha kiel shafido, sed nun mia kolero eksplodos -- donu al mi mian edzinon! (Kaptas Bergwald je la brusto.)

Sinjoro Bergwald.

Lasu min, vi krispas mian chemizeton!

Raten.

Vi ne volas? Mi mem shin trovos. (Eniras la chambron de Julieta, pordo 2.)

Sinjoro Bergwald.

Tio estas tro multe. Mi alvokos policanon! Kial do ili chiuj lernis Esperanton, se ili nun ne al ni helpos!

Viktor.

Bonege, kunvoku la tutan policanaron.

Raten. (Revenas.)

Strange, mi rigardis en la shrankon, sub la liton, sed nenie ia sinjorino Raten. Tamen mi vidis shiajn vestojn kaj chapelojn. (Lautege.) Sinjoro, kie estas mia edzino?

Sinjoro Bergwald.

Shi -- shi -- shi eliris.

Raten.

Eliris? Shi do estis tie chi?

Sinjoro Bergwald.

Nu jes, shi estis. Shi jhus iris al la Centralhotelo por trovi vin.

Raten.

Mensogulo! Vi denove trompas min. Jen alia chambro, mi supozas, ke shi sin kashas tie. (Volas eniri la chambron de Viktor.)

Viktor.

(Levighas kaj ekstarighas inter Raten kaj pordo 4.)

Diablo! Neniu eniru en mian propran chambron.

Raten.

Fulmo kaj tondro! La malbenita juna fripono. (Kriegante.) Kie estas mia edzino?

Viktor.

Mi ne scias.

Raten.

Vi mensogas, vi pagis la kondukiston de la fervojo por ke li forveturu sen mi.

Viktor.

Kia neebla ideo!

Raten.

Fripono! Donu al mi mian edzinon.

Viktor.

Gardu vin, sinjoro. (Alprenas atakan sintenadon.)

Sinjoro Bergwald.

Bona Dio! Se vi volas rompi al vi la kapojn, ne faru ghin super mia nova tapisho.

Raten.