Part 2
Oh, Monseigneur, dancado estas gaja afero, kaj neniu kredas, ke oni povas havi chagrin saltante en l'air. Kaj mi havas multe da chagrin. Kiam mi farighis ventru, kun un peu de ventre, monsieur le journaliste skribis en sia gazeto: "Estus tempo, ke tiu chi grasa sinjoro Faucon fine liberigu nin de sia dancado." Tio estis malagrabla, sed mi ne volis vidigi mian chagrin. Kiam mi venis domen, mia plej maljuna infano legis la gazeton, ghi iras al panjo, al mia kara edzino kaj diras: "Pachjo estas dika, kaj li devas liberigi de si la publikon!" O Monseigneur, estas maldolcha afero, kiam la propra infano, kiun oni amas kaj bone edukis, legas tion pri sia patro!
Petro.
Vi igis min jheti terurigan rigardon malantau la kulisojn.
Charles.
Ah, Monseigneur, de antaue la arto havas tre beletan mienon, sed kiam oni rigardas derrière les coulisses, jen chagrin, multa chagrin. La gazeto al mi perdigis situacion, jhus kiam mi volis fari kontrakton por la tuta vivo, monsieur le journaliste skribis, ke oni ne plu volas vidi min, kaj la junuloj en la parterre siblis. Nun oni ne volis min engager kaj mi devas prilabori kiel dancinstruisto de malgrandaj knabinoj kaj malsaghaj bubetoj, kiuj min mokridas, kiam mi montras al ili un Chassé, jeté, assemblé. Voyez, Monseigneur, tiel, Chassé, jeté, assemblé. (Dancas.)
Petro.
Mi devas konfesi, sinjoro, estas strangajho, vidi tiel maljunan viron danci.
Charles.
Sed kiam tiel maljuna viro malsatas, tio ja ne estas strangajho. Mi faras un tour de polka kaj scias, ke mi ighas ridinda. Mi montras exercices et grand battement, kaj dume havas chagrin, ke mi ne lernis alian profesion. Mi dancas mazurkon kaj miaj maljunaj piedoj doloras, mi malfacile spiras kaj fininte la leçon, mi estas tiel laca, tiel fatigué, ke mia bona edzino ploras, kiam mi revenas hejmen.
Petro.
Nu, kvankam vi ne estos chefheredonto, tamen vi estos prizorgata. Vi povos edukadi viajn gefilojn kaj ne plu bezonos danci mem.
Charles.
Ah, Monseigneur, vous me rendez la vie! Kiam mi ne plu bezonas doni leçons de danse, mi estos tre felicha viro. Tiam mi ree farighos gaja, kiel mi estis comme jeune homme, tiam mi dancos nur por mia amusement, tiam mi faros un entrechat por mia plezuro.
Petro.
Iru do en tiun chambron kaj amuzighu che matenmangho kun la aliaj sinjoroj. Chiuokaze mi esperas, ke mi povos fari ion por vi.
Charles.
Merci, Monseigneur, merci. Mi rekomendas min al vi kun la plej granda reconnaissance. Voyez le grand compliment d'adieu! (Profunde salutfleksighas.) Voyez le petit compliment! (Klinighas malpli solene) Et voyez le compliment amical et reconnaissant. (Tiel klinighas.) Ah, Monseigneur, mi estas felicha homo. (Eliras en la flankan chambron.)
Petro (sola).
Granda Dio! La maljunulo efektive estas malfelicha! Mi do neniam pensis, vidante komedion au baleton, ke ankau tiuj personoj sentus chagrenon! Hm, hm! Nu, lia edzino ne ploru plu, char li revenas hejmen tro laca.
SCENO VII.
Petro. Hieronimo Akcipitro.
Hieronimo.
Chu mi havas la honoron paroli kun sinjoro van der Kapelen, kiu fiksis la hodiauan templimon por la Falka heredo?
Petro.
Mia nomo estas van der Kapelen. Chu ankau vi venas pro tiu celo? Chu vi apartenas al la familio?
Hieronimo.
Permesu al mi kelkajn demandojn, antau plua daurigado. Vi vidas ke mi komprenis nian tempon, mi agas nur parlamente. Mi petas de vi notojn, kompletajn plenajn sciigojn pri la mortinto, pri lia havo kaj pri la eble jam faritaj pretendoj.
Petro.
Chio pri tio dirinda jam estis presita en la gazeto.
Hieronimo.
Bedaure mi ne povas kontentighi je tio, certe ekzistos ankorau detaloj, iaj specialajhoj, iaj cirkonstancoj, kiujn mi povos utiligi, tio estas, kiuj estas necesaj por mia scio.
Petro.
Chu vi do estas nomata Falk?
Hieronimo.
Ghuste dirita, ne! Mia nomo estas Akcipitro, sed Falko kaj Akcipitro interrilatas proksime, kaj tial ne estas sen eblo, ke malproksima parenceco --
Petro.
Sinjoro, tio estas malbona sherco. Mia tempo estas limigita kaj mi petas --
Hieronimo.
Nenia helpo ebla, tre estimata sinjoro van der Kapelen, min forigi estas tre malfacile. Antaue vi devas doni al mi kelkajn detalojn, specialajhojn pri tiu chi heredo.
Petro.
Sed mi tute ne komprenas, sinjoro --
Hieronimo.
Vi certe komprenos, audinte, ke mi estas raportisto por kelke da eminentaj gazetoj, ke mi havas la saman intereson kiel vi, ke la afero estu konvene kaj publike pritraktata, kaj ke mi volonte estas preta klopodi por tio.
Petro.
Mi atentigas vin, ke tiu chi estas familia afero.
Hieronimo.
Familiaj aferoj ne plu ekzistas, hodiau chio estas publika. Kiu ajn uzas publikecon, ech nur per anoncado, sin metas sub la publika jugho, vi do ne faru pluajn malhelpajhojn. De via agmaniero kontrau mi dependos la maniero, kiel mi traktos la aferon en la gazetoj al mi malfermitaj. Skribi pri tio mi nepre devas, mi jam eksciis de personoj en la antauchambro kelkajn detalojn, kiuj jam faros bonetan artikolon. Via heredafero vekis scivolemon, ghi estas priparolata en la kafejoj, do, detaloj, specialajhoj, nomoj, se eble iom da skandalo, tro grandaj pretendoj de la holanda au de ia alia registaro -- tio multe efikos.
Petro.
Pro Dio, chu oni jam ne estas certa en sia propra chambro?
Hieronimo.
Ne, chio nun estas publika. La familiaj procesoj, la parlamento, kongreskunsidoj, chio estas publika. Oni efektive ne plu havas sufiche da tempo por cheesti chiun publikajhon. Je la naua matene kafejo, por legi jhurnalojn, fari eltirajhojn, je la deka kunsido de la Esperanta kongreso, je la dekunua grava proceso che la kriminala kortumo, je tagmezo artekspozicio, je la unua borso, je la dua tagmangho, je la tria kafejo König, je la kvara vet-rajdado, je la kvina intervido che iu famegulo, ekz. la D-ro Zamenhof, je la sesa promenado sur la Altmarkt, je la sepa opero, je la oka centralteatro, je la naua Belvedero, je la deka parko de la ekspozicio, je la dekunua Kaiserkafejo, je noktmezo alporti la notojn en presejon, ktp. ktp. Oni efektive devas sin disshiri: chie notoj, eltirajhoj, novajhoj, versajhoj. Tial ne detenu min tiel longtempe. Nur antauen diru al mi la detalojn. Ankau vi estos nomata, vi estos citata, dece citata.
Petro.
Mi certe nenion sciigos al vi, kaj se mi estus sciinta, kian publikan priparoladon okazus mia anonco en la gazetoj --
Hieronimo.
Estis nur via kulpo, se vi tiun ne sciis. Neniu sin povas shirmi kontrau la publikeco. Nur ni korespondantoj nin kashas, neniam ni diras nian nomon! Chion kion ni skribas prirespondas la redakcio. Ni estas la solaj nerespondeblaj homoj de la dudeka jarcento.
Petro.
Mi kredas ghin. Sed char mi decidis doni nenian noton al vi, mi pensas --
Hieronimo.
Mi tre bedauras ke vi tiel decidis, tiam mi ne povas citi vin kun rekomendo, char citita vi estos, tute certe citita! Bonan tagon! (Volas eniri la flankan chambron.)
Petro.
Permesu, jen estas la elirejo. (Montras la mezan pordon.)
Hieronimo.
Mi scias, scias. Pro tio mi iras tien, de kie mi audas vivecan interparoladon, kredeble la gesinjoroj el la antauchambro.
Petro.
Certe, sed ili chiuj apartenas al la familio, kaj vi ne estas Falko.
Hieronimo.
Sed Akcipitro, do chiuokaze kuza rilato. Chu ne ankau mi havas pretendojn, mi eble montros poste, ech se mi ne estas malfelicha. Se vi ne volas, mi ne povas devigi vin, sed notojn mi tamen havos, nome tie, en la chambro de la aliaj Falkoj. Forpeli vi min ne povas, char la templimo estas publike fiksata. Adiau, vi legos miajn raportojn. (Eniras la flankan chambron.)
Petro. (Sola.)
Nun, mi devas konfesi, ke mi komencis ja belan aferon. Se tio dauros mi komencos penti, ke mi -- silentu, silentu! Ne tro rapide, maljuna Falk, nenia greno sen ventumajho. (Sonorigas.)
SCENO VIII[A].
Petro. Sinjorino Ghojo. Mustardo.
[A] En tiu chi sceno la aktorino havas la rajton shanghi la citatojn.
Mustardo.
Tiu chi sinjorino nepre ne volas atendi pli longe.
Ghojo.
Ne, mi ne povas atendi pli longe, char mi sopiras ekkoni la viron, kiun mia kara tro frue mortinta onklo faris plenumanto de lia lasta volo. Chu mi havas la plezuron paroli al Sinjoro van der Kapelen? Kredeble speco de holanda nobeleco. Oni tuj ekvidas ghin, tute van, tute holanda nobeleco. Mi kunportis chiujn dokumentojn. Mia onklo, la mortinta Falk havis fratinon, Elisabet Klara Henriette Falk. Shi edzinighis kun certa Frederiko Karlo Hieronimo Werkentin, tiatempe urba muzikisto en Leitmeritz, ties onklino Sofia Wilhelmina Knoenagel estis nevino de la geavoj de mia duononklo -- jen la parenceco klarigita. Jen la baptatestoj chiugradaj, jen mia loghatesto, jen mia hejmatesto! Chio en perfekta ordo. Kiam mi ricevos la monon?
Petro.
Kiun mi havas -- --
Ghojo.
Kiun mi havas la honoron vidi, vi volas diri? Vi vidas, ke mi divenas viajn plej intimajn pensojn. Sinjorino Amalio Ghojo, eksedzino Mollenhauer, vidvino Stechow, naskita Falk, drama artistino. Se vi ne estus Holandano, vi certe estus trovinta mian nomon en diversaj gazetoj kun laudo cititan. Ankorau antau nelonge la teatra kroniko volis aldoni mian portreton, kondiche ke mi pagu por la litografio, la presado, la papero, kaj plie konvenan sumon por la aldonado. Sed mi ne shatas tion, ech mi malamas ghin.
Petro.
Bonege, sed -- -- --
Ghojo.
Sed kial mi estas malfelicha, vi volis diri? Vi vidas, ke mi sekvas vian pensadon. Ho, sinjoro, chu ekzistas pli granda malfelicho, ol kiam la baptatesto de aktorino malakordighas kun shia rolaro? Kiam la kruela parohha libro protestas kontrau Ofelio kaj Desdemono? Kiam la malghentila baptoregistro kontrauas la artistajn aranghadojn de l' reghisoro? Ho, sinjoro, baptatesto estas terurajho, senlimajho, ghi estas vera malfelicho.
Petro.
Nu, che -- -- --
Ghojo.
Che heredafero, vi volis diri, ili ankau estas bonajho.
Petro.
Ne, tion mi ne volis diri.
Ghojo.
Nu, tiam vi volis diri ion alian. Sed tio estas negrava. Chiuokaze vi min interrompis kaj mi havas ankorau multajn sciigojn por vi.
Mustardo.
Sed -- --
Ghojo.
Ne interrompu sinjoron van der Kapelen, mia amiko, estas malghentila, forpreni la parolon al iu, precipe che aferoj.
Petro.
Sed rilate al via malfelicho -- --
Mustardo (aparte).
Tiu chi scias paroli.
Ghojo.
Jen ni havas denove la propran temon! (Al Mustardo.) Kiel vi vidas, mia amiko, sinjoro van der Kapelen ne amas interrompighon. Jen, sinjoro (shi montras paperojn) la pruvoj de mia malfelicho. Tri leteroj de teatroagentoj, kvin leteroj de direktoroj kaj diversaj recenzoj, chiuj rilataj al la diferenco inter mia baptatesto kaj mia rolaro. Maljunulinojn mi ne volas ludi, kaj junulinojn ili ne volas ludigi min. Ho, sinjoro, la transiro en la maljunan fakon estas malfacila por tiu, kiu sentas, ke sprite li estas ankorau tute juna. Tial mi ankau neniam longan tempon daurigis la edzecon, char mi spertis, ke ne estas rekomendinde, se Katje de Heilbron havas edzon kaj Anna Lisa kelke da infanoj.
Petro.
Sed vi tamen estis -- --
Ghojo.
Edzino, vi volis diri, mi sekvas vian pensadon -- kvar fojojn.
Petro.
Kaj chiuj kvar edzoj estas --
Ghojo.
Mortintaj? Vi opinias? Tute ne, nur unu! De la dua mi eksedzinighis, la trian mi forlasis kaj la kvara min forlasis. Do tri el ili vivas ankorau. Unu estas teatromajstro en Anspach, la alia kantas baritonon en Temesvar kaj la tria ie estas sufloro. Ni ofte intershanghas ilustritajn poshtkartojn. Cetere, amikega rilato regas inter mi kaj miaj tri eksedzoj. Nenia signo de jhaluzo, chiu malenvias la alian. Ja, se mi povus tiel same bonrilati kun miaj koleginoj, kiel kun miaj kolegoj, sed tio ja ne estas ebla. Chu vi scias, sinjoro, kio estas fakrabistino?
Petro.
Mi devas konfesi -- --
Ghojo.
Ke vi ghin ne scias, vi volis diri. Mi antausentis chi tiun respondon. Fakrabistino estas chiu aktorino, kiu rabas de mia fako, tio estas chiu unua amantino, chu tragedia au komedia. Kiel Holandano vi ne povis vidi min. Mi kompatas vin. Sed volonte mi estas preta, havigi al vi ideon pri mia talenteco.
Petro.
Humilan dankon.
Ghojo.
Pro la komplezemeco de eminenta artistino, por montri al vi shian talentegon? Ne bezonas, ne estas via kulpo, ke vi naskighis en Holando. (Al Mustardo.) Vi estu Romeo, mi estas Julio Kapulet. (Deklamante.) Ho, mia Romeo, jam eksonas la dekdua, la morta horo de nia amo. Kie vi restas tiel longe? Chu vi ne audas la plendadon de la amkantema najtingalo? Venu, venu al mia frapeganta koro!
Mustardo.
I, Dio gardu min!
Ghojo.
Au chu vi volas Eulalion en "Hommalamo kaj Pento"? (Deklamante.) Jen la pentoplena krimulino che viaj piedoj. Vi donis al shi loketon por vivadi, vi ankau ne malpermesos al shi la loketon por tie morti.
Petro. (Ridetante.)
Nu, bone, sed -- -- --
Ghojo.
Levighu, vi volas diri? Tiu estas ankau la vorto de Meinau en la ludo. Au chu vi deziras kokoton? (Deklamas.) Maljuna Holandano, chu vi volas edzighi kun kokoto?
Mustardo.
Tondron, kiel malrespekta!
Ghojo.
La samon opinias la reghisoroj. Au tragedian heroinon? (Al Mustardo.) Hontinda tirano! Honoru la virton de virino! Tremu je mia vengho! Vi mortiginto de mia edzo!
Petro.
Nun mi petegas vin, min ankau lasu paroli. Trankvile mi ghis nun atendis, esperante, ke fine vi estos elcherpita.
Ghojo.
Elcherpita? Ho, tute ne, mi nur volis -- --
Petro.
Permesu, momente mi scias sufiche por taksi viajn heredpretendojn. Bonvolu eniri tiun chambron. Tie vi trovos kelkajn sinjorojn, eble unu el ili -- -- --
Ghojo.
Povos farighi mia kvina? Adiau, sinjoro van der Kapelen, mi tre ghojis, persone konatighi kun vi. Mi nur petas ne fordonu la baptatestojn el via mano, alie vi liverus al la malamiko armilojn kontrau malfelichega suferulino. (Enirante la chambron enparolas.) Sinjoroj, mi tre ghojas, konatighi kun vi. (Oni shin audas parolantan ghis la komenco de la sekvonta sceno.)
Mustardo.
Tre rimarkinda sinjorino!
Petro.
Kaj tre parolema. Sed antauen. La afero certe ne estas finita.
Mustardo.
Chielo scias -- -- (eliras).
Petro.
Mi komencas nun kompreni, ke estas eble, ankau vivi sen parencaro.
SCENO IX.
Petro. Gustavo Falk (en arbarista vesto).
Gustavo (bonkore).
Bonan tagon!
Petro (same).
Koran dankon!
Gustavo.
Mi venas pro la heredajho, kiun mi devas ricevi.
Petro.
Chu vi do estas la plej malfelicha el viaj konkurantoj?
Gustavo.
Nu tion vi ja povas vidi!
Petro.
Ne, kontraue, vi shajnas esti juna kaj sana.
Gustavo.
Juna? Certe, sana? Ne, sinjoro, malsana, jam de unu jaro tre malsana.
Petro.
Pri kio vi do plendas?
Gustavo.
Pri chio. Preskau chio mankas al mi. Mi ne povas edzighi kun la amata knabino, kaj de kiam shi estas for de che ni, mi shajnas al mi mem kvazau birdoforigilo, kiu forpelas la paserojn de la cherizujo. Nun vi ja vidas, ke al mi apartenas la heredo, chu ne?
Petro.
Nu, nu, ne tiel rapide! Antau chio mi eksciu, kiu vi estas.
Gustavo.
Chu vi tion ne scias? Gustavo Falk mi estas.
Petro.
Kaj lau via vesto arbaristo. Ho, nun mi bone scias.
Gustavo.
Vi ankau devas scii, char Petro Falk kaj mia patro estis veraj kuzoj.
Petro.
Tio jam estas grava, sed mi devas sciigi vin, ke dua kondicho estas plenumota, antau ol vi estas allasebla al la heredo.
Gustavo.
Chu vere? Ankorau unu? Se la maljuna sinjoro estus sciinta, kiel felicha li povus fari unu el siaj malrichaj parencoj per kelkmiloj da markoj, li ne estus farinta tiom da kondichoj. Kredeble li estis maljuna strangulo?
Petro.
Strangulo? Ha, ha, juna viro, vi parolas diable senghene pri mia mortinta amiko.
Gustavo.
Mi sufiche ametas lin, kvankam nur antau kvin semajnoj mi audis pri li la unuan fojon. Sed strangulo li restas, char se li estus havinta iom da koreco kaj bonanimeco, tiam li estus demandinta pli frue pri siaj malrichaj parencoj en la patrujo, char ankau mia patro estas malrichega.
Petro (aparte).
Li estas la unua, kiu diras al mi la veron. Tio min chagrenas, sed mi ne povas mallaudi lin.
Gustavo.
Almenau, se li nur estus doninta pri si kelkajn sciigojn, tiam mi ja estus povinta vojaghi che li au skribi al li leteron tian: Tiel mi fartas, vi estas richa. Pruntedonu al mi kelkmilojn da markoj, por ke mi povu edzighi kun mia Franjo! Se nun mi heredas de li, la maljunulo ech ne havas la ghojon senti, ke li felichigis dankeman paron. Ekzistas do strangaj homoj en la mondo.
Petro.
Vi estas prava. Kaj kion vi diros, audinte la duan kondichon, kiun mi ja ne povis meti en la gazeton.
Gustavo.
Eldiru! Se honesta viro kaj ellerninta chasisto povas ghin plenumi, mi ne mankos.
Petro.
Li havis malproksiman parencinon, kun kiu vi devas edzighi.
Gustavo.
Kiu? Mi?
Petro.
Jes, certe, vi. Se ne, vi devas rezigni la heredajhon.
Gustavo. (Volas iri.)
Adiau.
Petro.
Oho! Kien tiel rapide?
Gustavo.
Hejmen, che mian patron.
Petro.
Chu antaue vi ne volas vidi la knabinon, kiu scias, chu shi ne plachos al vi?
Gustavo.
Se shi estas beleta, shi eble al mi plachos, sed mi ne edzighos kun shi, ech se shi sidus en richajhoj ghis super la oreloj.
Petro.
Pripensu bone, kion vi faros, junulo, tute subite vi ighos richa, povos vivadi senzorge, ne bezonos plu laboradi.
Gustavo.
Diablo! Mi volas labori, laboradi kaj edzighi kun mia Franjo. Nur kelkmiloj da markoj farus min kontenta.
Petro.
Ech tiom vi ne ricevos, se vi estas tiel obstina kaj malafabla.
Gustavo.
Ni chasistoj ne estas alie. Do, adiau.
Petro.
Kiu ne akceptas konsilon, ne havos helpon. Vi do ne foriros sen matenmangho?
Gustavo.
Mia matenmangho estas glaso da fresha akvo, au, diboche, glaso da biero.
Petro.
Tion mi ne permesas. Vi ja devas konatighi kun la aliaj parencoj. En tiu chambro vi trovos societon. Eble poste vi pensos alie pri la edzigho.
Gustavo.
Maltrafe! Cent futojn preter la celtavolo. Mian Franjon mi deziras, mi edzighos kun shi kiel eble plej baldau! Se vi povas helpi min al tio, maljuna sinjoro, faru ghin. Vi certe ne pentos. Primeditu! Vi havos koran ghojon pri ni ambau. Do, ghis revido. (Iras en la flankan chambron.)
Petro (sola).
Li estas bonega junulo! Gratulon, maljuna Falk, la sorto shajnas bonvoli. Kvankam vi ne povis trovi edzinon lau via korgusto, tamen en via maljuneco al vi ne mankos gefiloj. (Sonorigas.)
SCENO X.
Petro. Adelgundo Falk (en rajdvesto, kun vipo aperas en la pordo). Mustardo.
Adelgundo (che la pordo).
Silentu, maljuna talpo! La atendado tedas min!
Mustardo (che la pordo).
Sed unu post la alia.
Adelgundo.
Mutighu, sklavo! La rigardo de miaj okuloj eksplode malfermas shlosojn kaj riglilojn.
Mustardo.
Nu, bone, eksplodigu! (Eliras el la malantaua pordo.)
Adelgundo (al Falk, tre alproksimighinte).
Mi estas Adelgundo Falk, rajd-artistino, fame konata tra la mondo sub la nomo Sinjorino Falkonini.
Petro (levighas kaj salutas shin ironie kaj ceremonie).
Mia nomo estas van der Kapelen, kion vi deziras?
Adelgundo.
Mi volas heredi.
Petro (sidighas).
Tion volas multaj.
Adelgundo.
Sed tuj, antauen! (Krakigas la vipon.)
Petro.
Chu via tempo estas tiom okupita? Vi ja algalopegas al la heredo, antau chio vi devas diri, kiaj pretendoj --
Adelgundo.
Pretendoj? Absurde! Mi neniam parolas per vortoj: unu el miaj rigardoj sufichas, unu rideto mutigas chiun proteston. Mi nomighas Falk -- el Saksujo -- neniam konis mian patron.
Petro.
Hm, hm, chu vi ne volas ek --
Adelgundo.
Mi jam sidas.
Petro.
Pardonu mi petas, ne malbone akceptu --
Adelgundo.
Malbone akcepti? Absurda frazo! Neniam mi malbone akceptas ion, plivole mi preferas tute ne akcepti. Permesu -- (elprenas cigaron el ujo).
Petro.
Senceremonie --
Adelgundo.
Alumeton, mi petas.
Petro (prezentas alumeton ekbruligitan).
Jen.
Adelgundo (prezentas cigarojn).
Vi ankau?
Petro.
Dankon. Mi estas Holandano -- fumas nur pipon, argilan pipon.
Adelgundo.
Ankau virinoj?
Petro.
Che ni ili tute ne fumas.
Adelgundo.
Malsagho! Fumado ghis nun nur aroganteco de l' forta sekso. Pro kio virino ne fumu?
Petro.
Estimata virino, mi nun permesas al mi demandi, kiel kaj kiamaniere vi plenumas la kondichojn de la heredo. Chu vi ne bonvolas havigi al mi la pruvon, kial vi estas malfelicha?
Adelgundo.
Mi povas diri al vi mian malfelichon.
Petro.
Diru do, ekrakontu.
Adelgundo.
Mi havis oficon en cirko Sidoli kaj oni postulis, ke mi rajdu postmorgau sur elefanto kaj ke mi samtempe portu sur mia brako Tom Puc, la malgrandegulon.
Petro.
Tio meritas ribelon.
Adelgundo.
Tial mi eksighis, pensu do, mi sur elefanta dorso? Neniam!!!
Petro.
Certe, via doloro estas rajta, tiu estas granda malfelicho. Nu, bonvolu nur eniri en tiun chambron, ghis la decida jughado, tie vi trovos kolegojn kaj ech cigarojn, se la viaj ne sufichos.
Adelgundo.
Sed rapide! Mi ne shatas longdaurajhojn, entute ne volonte restadas longtempe en unu urbo. Tujeco estas chefa afero. Veni, plachi, eksciti furoron, iom da skandalo, poste malaperi. Ien alien, ofte libervole, kelkfoje iom devigite. Se mi heredos, mi farigos novan fotografajhon, vi ankau ricevos ekzempleron.
Petro.
Kun la vipo?
Adelgundo.
Certe, neniam sen vipo! (Eliras.)
SCENO XI.
Petro. Mustardo (poste Johano Falk).
Mustardo.
Jen venis ankorau maljuna viro.
Petro.
Bone, enkonduku lin.
Mustardo (malfermas la pordon).
Eniru do, sinjoro Falk.
Johano (eniras).
Mi petas pardonon, se mi malhelpas. Mia nomo estas Johano Falk, mi estas vilagha instruisto.
Petro.
Vi nomighas Falk kaj estas instruisto? Chu vi eble havas filinon en Dresdeno?
Johano.
Jes, sinjoro, kaj mi estas fiera pri mia Franjo.
Petro.
Mi scias, ke shi sendas al vi chiujn shparajhojn.
Johano.
Ne por mi, por siaj gefratoj. Pripensu do la sentadon de patro, devigata akcepti tian donacon, kaj konsentu, ke ankau tio chi igas min tre malfelicha.
Petro.
Vi estas prava. Tio devige malfelichigas honestan viron. (Al Mustardo.) Alvoku do la junulon, kiu estis tiel senceremonia. Vi jam scias, tiun kun la verda vesto.
Mustardo.
Aha! Mi antausentas ion! (Malfermas la flankan pordon.) Sinjoro Gustavo Falk!
Johano.
Kion mi audas -- Gustavo tie chi?
(Mustardo eliras.)
SCENO XII.
Gustavo.
Jen mi estas! (Al Johano.) Bona Dio, kion mi vidas? Vi chi tie, Sinjoro Falk?
Johano.
Vi ja vidas! Koran manpremon! Kiel fartas via patro?
Gustavo.
Dank' al Dio, bonege! Chu vi ne havas vian Franjon kun vi?
Johano.
Kiel vi vidas, ne. Shi ja estas --
Petro.
Ankorau momenton. Nu junulo, chu vi decidis edzighi kun la knabino, de kiu dependas la heredo?
Gustavo.
Chu tio estas chio, kion vi volas diri al mi?
Petro.
Momente chio.
Gustavo (al Johano).
Nu auskultu, pachjo Falk. Tiu chi sinjoro volas, ke mi edzighu kun alia ol via Franjo. Ne eble. Diru vi mem. Chu ne? Neeble!
Petro.
Chu vi ne volas almenau vidi la knabinon, per kiu vi povas farighi richa kaj felicha?
Gustavo.
Richa, eble, sed felicha mi ighos nur kun mia Franjo! Nu, tute egale! Vidita ne estas edzigita. Sed vidinte shin, mi tuj foriros.
Petro.
Ni atendu! (Malfermas la pordon de la kabineto.) Alproksimighu do, kara infano.
SCENO XIII.
Samaj. Franjo.
Franjo (rapidas en la brakojn de l' patro).
Mia patro, kara patro!
Gustavo (staras mirante).
Johano.
Franjo, vi tie chi? Estas tial, ke mi vin ne trovis dome?
Franjo.
Bona Dio! Jen ankau la kuzo Gustavo!
Gustavo (ekkrias laute).
Sinjoro Holandano, tiun chi mi volas havi!
Petro.
Ja, nun estas tro malfrue.
Gustavo.
Ho, ne shercu! Kial do nun subite tro malfrue? -- Sciu do: tiun chi mi akceptas ech sen heredo.
Petro.
Geinfanoj, mi klarigos chion. Petro Falk tute ne mortis.
Gustavo.
Des pli bone! Kie li estas? Senprokraste mi volas paroli kun li.
Petro.
La maljuna strangulo, kiel bonvole diris la estonta sinjoro superarbaristo, estas mi mem. Kiel knabo mi iris Amerikon. Richa je trezoroj, sed malricha je ghojo mi revenis. Maljuneco ekfrapas, la morto ekstaras malantau mi, mi ne havas infanojn, kaj tial mi demandas vin ambau: Franjo kaj Gustavo, chu vi volas esti miaj infanoj?
Ambau.
Tutkore.
Johano.
Tia richa beno de Dio en mia maljuneco!
Petro.
Vi eksighos el via ofico, vi loghos en mia domo kune kun viaj geinfanoj, kaj mi prizorgos pri la cetero.
Gustavo (kiu dume parolis kun Franjo).
Nun mi povas kisi vin tute malkashe.
Franjo.