Tri unuaktaj komedioj

Part 1

Chapter 1 3,743 words Public domain Markdown

Produced by David Maddock, Andrew Sly, David Starner and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This book was produced from scanned images of public domain material from the Google Print project.)

Tri unuaktaj Komedioj

de

A. v. Kotzebue

T. Williams

M. Hankel

Ludataj dum la 4a Internacia Esperantista Kongreso en Dresden, Augusto 1908.

1908

Germanujo: Esperanto Verlag Möller & Borel, Berlin S. Anglujo: British Esperanto Association, London. Danujo: Andr.-Fred. Höst & Sön, Kjöbenhavn. Francujo: Hachette et Cie, Paris. Hispanujo: J. Espasa, Barcelona. Italujo: Raffaello Giusti, Livorno. Polujo: M. Arct, Warszawa. Svedujo: Esperanto Förening, Stockholm.

Presejo de Möller & Borel G. m. b. H. Berlin S., Prinzenstrasse 95.

Enhavo.

Pagho La malfelichuloj. Unuakta komedio de Louis Schneider lau A. v. Kotzebue. Esperantigis Leopold Elb 1 (Eduard Bloch, Teatra korespondado No. 88.)

Tie chi oni parolas Esperante. Unuakta komedio de T. Williams (1859) tradukita kaj aranghita de M. Hankel 55

La Renkonto. Komedieto originale verkita de Marie Hankel 87

La Malfelichuloj

Unuakta komedio de Louis Schneider

lau A. v. Kotzebue

Esperantigis Leopold Elb.

(Eduard Bloch, Teatra Korespondado No. 88.)

PERSONARO:

Petro Falk, plantisto el Ameriko. Sinjorino Ghojo, antaue fraulino Falk, aktorino Adelgunde Falk, cirkorajdistino Charles Faucon, dancinstruisto Johano Falk, vilaghlerneja instruisto Franjo Falk, filino de Johano Gustavo Falk, helparbaristo Hipolito Falk Gotfrido Falk Hieronimus Akcipitro, jhurnalraportisto Mustardo, servisto che Petro Falk

Dresdeno. Nuna tempo.

Simpla chambro kun unu malantaua kaj du flankaj pordoj.

SCENO I.

Petro Falk (simple vestita, sidas apud tablo fumante pipon). Mustardo (eniras).

Petro.

Jen vi Mustardo, tiel rapidema? Chio preta?

Mustardo.

Chio. Mi ordonis al la pordisto, lasi supreniri chiun, kiu demandos pri Minher van der Kapelen. Jen, en la antauchambro dudek seghoj kaj du kanapoj. Jen (montras la flankan chambron), bona matenmangho: kaviaro, shinko, omarsalato -- nur delikatajhoj. Chokoladon por la sinjorinoj, bonegajn vinojn por la sinjoroj, ech cigarojn mi tien metigis -- se iu shatus fumadon.

Petro.

Bonege! Chio estas prizorgita! Chu vi ne estas iom scivola, kial vi faris tiom da preparoj?

Mustardo.

Certe, treege scivolega -- sed kion mi gajnus per demandado? Mi ja konas vin de tridek jaroj kaj mi scias, ke vi neniam parolas pli ol nepre estas necese.

Petro.

Prava vi estas, sed ankau neprava, lau vidpunkto. En miaj amerikaj plantejoj, chirkauita de nigra servistaro, kiel chefo de granda komerca negoco, mi havis motivon por shpari parolojn. Tie vi estis mia servisto, sed de kiam mi revenis Europon, vi estas mia amiko, kaj, lau mia opinio, vi ankorau ne havis okazon por plendi, ke mi ne konfidis al vi.

Mustardo.

Efektive -- tial mi ja ne komprenas, kial vi atendas hodiau tiom da homoj?

Petro.

Miajn heredontojn!

Mustardo.

Dio min gardu! Kiel vi min ektimigis! Chu eble vi intencas morti?

Petro.

Mi jam mortis. Jen (donas al li gazeton) legu la noton kun la rugha substreko.

Mustardo (legante).

"El la Hago, la 15an de Junio." (Parolas.) Tio ja estas malnova gazeto. (Legas.) "Antau kelkaj semajnoj tie chi mortis la richa amerika plantisto Petro Falk." Kio do? Nu, jen, bona ekzemplo kiamaniere la jhurnalistoj mensogas!

Petro.

Mi ne pretendas, ke ili neniam mensogas, tiun chi fojon tamen ili ne mensogis, sed ili nur tion raportis, kion mi mem al ili sendis.

Mustardo.

Sed vi ja ne estas mortinta!

Petro.

Ech morteginta, absolute mortinta! Tuj vi ekvidos, kial.

Mustardo.

Nu tion iu alia komprenu! (Legas.) "Petro Falk, mortante havis nek edzinon nek infanon, sed nekalkuleblan richajhon, au je kontanta mono au en bone rentumaj plantejoj. Lia patrolando estis Saksujo, kie laudire multnombra parencaro lia ankorau ekzistas." -- Chu tio estas vera?

Petro.

Certe.

Mustardo (legas).

"En lia testamento li faris heredonton de la tuto tiun el la parencoj, kiu pruvos ke li estas la plej malfelicha, kaj la plenumanto de la testamento, Minher van der Kapelen, fiksis templimon je la 18a de Augusto, kiam li estos en Dresdeno kaj persone ekzamenos la pretendojn de chiu el la parencaro de la mortinto." Tio ja estas hodiau!

Petro.

Estas hodiau.

Mustardo.

Ho, nun mi komprenas.

Petro.

Kion?

Mustardo.

Okazos nun kvazau familia festeno. Sed, chu vi konas viajn parencojn?

Petro.

Ne unu el ili. Mi ja iris Amerikon kiel dekkvarjara knabo.

Mustardo.

Chu estas multe da ili?

Petro.

Kredeble, char richulo chiam havas multajn parencojn.

Mustardo.

Nu ili ja larghe malfermos la okulojn, ekvidante la mortintan kuzon, kiu kontente fumas pipon.

Petro.

Provizore ili konatighos kun mi nur, kvazau mi estus Minher van der Kapelen, plenumanto de la testamento.

Mustardo.

Bone.

Petro.

Mallonge: Sola mi ja vivis dum duona jarcento, tio nun komencas farighi iom enuiga. Mi multe klopodis, kaj ofte mi demandis min, por kiu. Tion mi almenau deziras scii, antau mia morto. Mian havon mi volas lasi al la plej inda el miaj parencoj, t. e. al la plej malfelicha. Alie jen alvenus ia sentaugulo, okaze pli proksima, heredus mian havon, kaj mokus min ech kushantan en tombo. Ne, jam nun mi volas elekti tiun el miaj parencoj, kiu iam fermu miajn okulojn.

Mustardo.

Sed, se chiuj estas felichaj?

Petro.

Chiuj felichaj? Chu vi ne scias, ke felichuloj estas tiel same maloftaj, kiel virtuloj?

Mustardo.

Eble unu alighas al la alia.

Petro.

Ne chiam! Sed auskultu! Iu eniris la antauchambron. Se tiu estas unu el miaj parencoj, enlasu lin, kaj se venas ceteraj, parolu kun ili, ghis kiam mi audigos la sonorileton, tiam enlasu alian, sed chiam nur po unu, komprenite?

Mustardo.

Fidu al mi! (Eliras el la malantaua pordo.)

SCENO II.

Petro (sola).

Nun, maljuna Petro Falk, montru kian konon pri homoj vi akiris dum kvindek jaroj. Okazos ja strangaj pretendoj kaj seniluziighoj, sed mi profunde enrigardos en homajn korojn, char ofte hered-aferoj malkashas la veran senton kaj karakteron de la homoj.

SCENO III.

Petro Falk. Gotfrido Falk (eniras el la malantaua pordo, iomete ebria).

Gotfrido.

Sinjoro, la lakeo al mi diris, ke mi trovos matenmanghon en tiu chi au en la apuda chambro.

Petro.

Kun kiu mi havas la honoron paroli?

Gotfrido.

Chi tie mi ne vidas matenmanghon, do mi supozas, ke en tiu chambro -- (montras la apudan chambron).

Petro.

Mi mem kondukos vin tien, kiam mi scios . . ?

Gotfrido.

Kredeble Minher van der Kapelen? Mi supozas tion sekve de via tuta eksterajho. Mi estas la heredanto de la maljuna Falk, de tiu amerika richegulo, lia nepridubebla heredanto.

Petro.

Chu vere? Tiam vi devus esti la plej malfelicha el liaj parencoj, kiel vi tion volas pruvi?

Gotfrido.

Minher van der Kapelen, oni estas tre malfelicha kun neniam satigebla soifo, kiel la mia.

Petro.

Nu, shajnas al mi, ke hodiau vi jam iom satigis ghin.

Gotfrido.

Malprave! Mi ja iomete provis, sed la plena satigado de mia soifo estas ekster la limoj de ebleco, kaj jhus pro tio mi deziregas tiun ripete cititan matenmanghon --

Petro.

Tamen mi petas, havu paciencon, nur por kelkaj minutoj, por ke mi antaue eksciu, kiugrade vi estas parenco de la mortinta sinjoro Falk.

Gotfrido.

Mi ne precize scias. -- Lia nomo estas Falk, ankau la mia estas Falk; li posedis monon; mi tian specialajhon nur periode posedas, mi do estas lia nerefutebla heredanto kaj chiuokaze mi estas plensenca.

Petro.

Se vi ne havas alian pruvon de parenceco!

Gotfrido.

Mian grandegan soifon, --

Petro.

Ech tio kredeble ne estos akceptata kiel pruvo. Chu vi do estas el Saksujo?

Gotfrido.

Ne, el Hanovero! -- Sed ni priparolu tion che la jam citita matenmangho.

Petro.

Mi bedauras! Nur tiam, kiam mi konvinkighos, ke ia pruvita rajto pri pretendo --

Gotfrido.

Permesu, sinjoro. Chu mia nomo ne estas Gotfrido Falk, nepridisputeble Falk. -- Mia patro ofte rakontis al mi, ke li havis fraton, chu tiu cirkonstanco ne supozigas, ke mi eble estas la nevo de la Amerikano, tiom pli, ke tiu frato ankau estis nomata Petro, kaj la antikva legendo pri Petro en la fremdlando eble -- -- --

Petro.

Sufichas, sinjoro! Mi ja nun vidas, kun kiu mi havas aferon, kaj, se vi ne povas alporti ian pruvon -- --

Gotfrido.

Ni intertempe transiru al tiu ofte citita matenmangho, char vi ne povas imagi, kiel terure neplezura interparolado pligrandigas mian soifon.

Petro.

Ne estas mia kulpo, ke tiu chi konversacio shajnas al vi neplezura.

Gotfrido.

Mi ja ne riprochas vin, mi konas mian fatalon! -- Heredi? -- Neeble! -- Nekredeble ke mi ia foje faru lotgajnon? Tute nevershajne! Tia estas mia sorto! Mi estus bonega viro, se mi havus monon. -- Kredu ghin, mi petas, mia kara plenumanto de testamento. -- Mi ja ne povas havi monon, char mia soifo estas multe tro granda. -- Chu vi plene komprenas tion? chu vi komencas kompati mian malfelichon? Jen, mi nature estas talentplena viro, mi multon lernis, kaj kion mi ekkaptas, tio al mi sukcesas: muziko, pentrado, literaturo, sed tio, kion oni nomas orda vivo, estas kontrau mia naturo. Chio, kion vi povas diri al mi: "domaghe pro viaj kapablecoj, laboru, tiam vi prosperos" -- tion mi ja ankau diras al mi mem, kiam mi ne havas monon. Sed kiam mi havas monon, chiuj prudentaj frazoj forighas kaj komencighas gaja vivado. -- La maljuna Falk vere nenie povus meti sian monon pli bone ol che mi.

Petro.

Che ni en Holando oni transsendus tian homon, kia vi estas, en la koloniojn, tie oni lernas laboradon.

Gotfrido.

Ankau tiu chi frazo estas konata al mi, sed same tiel senefika kiel la ceteraj. -- Mi ne estas malbonulo, mi ne havas malbonajn emojn, sed mi havas soifon -- mi povas labori, sed tio ne amuzas min. Tiel estas, tia estas la afero!

Petro.

Kiel oni povas paroli tiel prudente, kaj tamen esti ebria jam frumatene?

Gotfrido.

Mi ne estas ebria, sinjoro, nur gaja, nur ekscitita, tion vi ne komprenas. Entute, mi neniam ebriighas -- almenau lau tio, kiel mi komprenas la ebriecon.

Petro.

Dio helpu min.

Gotfrido.

Nu mi pensas, ke ni plej bone iru al mangho. Ech se mi nenion heredus, ne ekzistas ia suficha kauzo por malgastemeco, tiom pli ke mi supozas, ke tiu matenmangho estos pagata el la hereda monsumo. Vi certe ne estos tiel bonkore stulta por pagi vian oficon el via propra monujo. Jen la diferenco, minher, mi estas tia malsaghulo, ke mi pagas festenojn el mia posho tiel longe kiel ghi enhavas ion. Matenmanghoj estas mia malfelicho, precipe se ili iom longe dauradas.

Petro.

Kia strangulo vi estas! Tamen pli agrabla ol vi shajnis al mi komence. Preskau mi volus provi -- -- --

Gotfrido.

Min plibonigi? Min igi prudenta? Jam multaj provis, sed mi povas certigi vin, ke tio estus tute sensukcesa penado, tial mi pensas, ke ni chesu tiun chi dialogon kaj iru manghi -- --

Petro.

Vi estas prava! Vi ja estas ne plibonigebla.

Gotfrido.

Chu vi ne venos kun mi?

Petro.

Mi bedauras, mi atendas ankorau aliajn heredontojn.

Gotfrido.

Domaghe, mi ne amas manghi sola. Kiam mi estas sola, mi farighas pensema kaj chagrena pri mia malorda vivado. En societo mi sentas, ke la aliaj ne estas pli bonaj ol mi, tio redonas al mi moralan forton. Venu baldau! (Kantas.) Ghuu la vivon . . . . .

Petro.

Tiu chi malfelichulo almenau ne intencas trompi min! Jen vanta vivo, neniam li plibonighos. (Sonorigas.)

SCENO IV.

Petro Falk. Hipolito Falk.

Hipolito (tre afable kaj komplezeme).

Sinjoro, mi estas tre malfelicha!

Petro.

Tion vi diras kun tiel gaja mieno, ke vere estas necesa via propra certigo por kredigi ghin.

Hipolito.

La shajno trompas. La ekstera formo estas gaja, la vera aganta forto de mia personeco, la akirajho de mia morala konscienco estas nefortika, neanima, "dispecigita"!

Petro.

Dispecigita? Kompatinde! Kiun mi havas la honoron vidi?

Hipolito.

Hipolito Falk. Ghis antau kelkaj semajnoj la plej felicha viro, la plej senzorga, lokita en la plej alta socia pozicio, nun, kiel mi jam diris --

Petro.

Dispecigita! Bone! Sed kiajn pretendojn chi tiu dispecigiteco donas al vi por la heredo de mia mortinta amiko?

Hipolito.

La malplej dubindajn. Mi estas el Saksujo, nomata Falk kaj malfelicha.

Petro.

Kaj el kio konsistas tiu malfelicho?

Hipolito.

El artikolo de la Berlina jhurnalo de la kvina de Januaro. Por tion komprenigi mi devas fari al vi priskribadon de mia antaua stato. Vi ja scias, en kia embaraso estas chiu familio de kortega au sekreta konsilano pro dauremaj dancantaj gastoj che siaj festoj kaj vesperaj aranghoj. Vi ankau scias, kiel malagrable estas por mastrinoj havi dektri personojn je tablo. -- Vi certe scias, kun kiaj klopodoj la necesaj kantistoj estas akireblaj okaze de jubileo au festa tagmangho. Jen, sinjoro, tia mi estis! Mi estis la "dekkvara", se ie kunmanghis dektri, -- mi dancadis, kaj tie zorgis pri dancistoj, kie edzinigeblaj filinoj estis provizotaj -- mi kantadis kiel dua tenoristo au unua basisto, kie ajn oni festmanghis.

Petro.

Tio ja shajnas al mi tute amuziga vivado kaj tamen vi estas dispecigita?

Hipolito.

Ekstreme! -- Jhurnalartikolo ruinigis min.

Petro.

Tio jam okazis al multaj. Sed mi tamen ne komprenas --

Hipolito.

La jhurnalo enhavis noton, ke iu vivas en Parizo, kiu faras metion kiel "dekkvarulo".

Petro.

Dekkvarulo? Kio tio estas?

Hipolito.

Tio ankau estas tia viro, kiu ebligas tagmanghojn de dektri personoj, el kiuj neniu deziras morti. Tiu viro do estas mia rivalo, mia konkuranto, nur kun la diferenco, ke li akceptis kontantan pagon. Fi! Mi ghin faras senpage, nur por la manghajho. Oni ridis pri la dekkvarulo en Parizo, sed oni hontis plue inviti min, la dekkvarulon en Dresdeno. Ili preferas shpari la dektrian por eviti la dekkvaran.

Petro.

Nu, nu! Vi do efektive ne plu ekzistas?

Hipolito.

Ne, mi ne ekzistas! Malesperante pro la neokupitaj vesperoj mi farighis aplaudisto. -- Mi ghis nun neniel estis teatroamanto, char tie oni ne vespermanghas kaj la konfitejo ne bezonas dekkvarulon. Nun mi devas chiuvespere iri tien, mi devas aplaudadi ech kiam mi ne amuzighas. Tio estas tre maldolcha, sinjoro! Kaj vi ne povas imagi, kiom tio lacigas pulmon kaj manojn. Kie aliaj amuzighas, tie mi devas labori ghis shvitado.

Petro.

Mi do ne farus ghin.

Hipolito.

Facile dirita! Kie do mi pasigus la vesperojn? En societo mi devas esti. En teatro estas varme; bona lumigado; delikataj manieroj; krom tio oni povas partopreni en la diskutado la sekvantan matenon.

Petro.

Lau chio de vi dirita, mi ekkonis unu el tiuj enigmaj personoj troveblaj nur en urbego.

Hipolito.

La tuta enigmo estas, ke mi ne havas monon, ke mi partoprenas en chiu plezuro, kaj ke chie mi estas afable akceptata.

Petro.

Vi havas nenion kaj partoprenas en chio, bonvolu klarigi.

Hipolito.

Tre simple. Kiel mi plenigas la vesperojn mi jam rakontis. Je tagmangho mi chiam lasas min regali, chiu hotelmastro shatas min, char mi amuzas la gastojn kaj incitas al trinkado. Restas nur la matenmangho, por tiu mi ankau estas chiam preparita. Chiun tagon okazas almenau unu enterigo kun la granda pompo, mi almetas la nigran veshton, la krepon chirkau mian cilindron kaj nigrajn gantojn. (Faras chion, kion li diras.) Jen mi aperas kiel longjara amiko de l' mortinto, trinkas chokoladon kaj madejran vinon, mi enshovas min en kaleshon kiel malnova konato de l' enterigota, faras samtempe novajn rilatojn kaj ghuas agrablan veturadon.

Petro.

Mi auskultas kaj admiras. Feliche ankau mi jam zorgis pri matenmangho.

Hipolito.

Ech se ne, mi instigus vin, tion fari. Estu kompleza, lasu min heredi. Vere mi estas nedanghera homo, kontenta je malmulto, mi vivas tiel kviete kaj simple.

Petro (ridetante).

Vi ja vidos. Bonvolu eniri en tiun chambron. Tie vi trovos kunheredanton kaj matenmanghon.

Hipolito.

Permesu, ke antaue mi aranghas mian tualeton. La krepo restas, char mi funebras pro mortinta parenco. Por la matenmangho blankan kravaton, por la kunheredantoj multkoloran veshton kaj por deca eksterajho helajn gantojn (aranghas sian tualeton lau diro). Jen! Preta! Mi tre ghojas konatighi persone kun viro, kies famo alportis jam tiom da bono.

Petro.

Neeble!

Hipolito.

Tio ne malhelpas; estas ghentila frazo, agrabla al chiu. Gardu min en favora memoro, kaj disponu pri mi che chiu okazontajho, kie oni havas varmajn manghajhojn. (For, en la chambron flanken.)

Petro (sola).

Pli kaj pli amuzige! Mi ja estis preparita por iu ajn strangajho, sed la personoj iom superas miajn atendojn. (Sonorigas.)

SCENO V.

Petro, Franjo Falk (kun timema riverenco envenante).

Petro.

Chu vi ne volas alproksimighi, mia bela infano?

(Franjo faras kelkajn pashojn.)

Petro.

Kia estas via nomo?

Franjo.

Franjo Falk.

Petro.

Chu vi estas malfelicha?

Franjo.

Mi estas filino de brava vilagha instruisto. Mia patro, Johano Falk estas tre malricha, mia patrino jam de longe mortis.

Petro.

Chu via patro sendis vin?

Franjo.

Ho ne, li nenion scias pri mia veno. Vidinte lian troan penadon por subteni lian multnombran familion, mi serchis oficon tie chi en Dresdeno, kie mi trovis lokon kiel guvernistino.

Petro.

Nu, tio estas malfelicho por via patro, sed ne por vi.

Franjo.

Vere, sed mi --

Petro.

Sed vi? Kian kauzon havas via malfelicho?

Franjo.

Pli ol unu! Tio estas, mi havas kuzon -- kiu --

Petro.

Kuzo, kiu estas malfelicha?

Franjo.

Ho, bedaurinde li estas malfelicha, char li amas min, amas min tiel kore.

Petro.

Nu, en tio mi ankau ne vidas malfelichon, kaj se vi lin amas same, tio lin ne kvalifikus kiel heredonton.

Franjo.

Chu vi opinias? Ho, vi estas tre afabla. Mi lin ja amas, char li estas tiel honesta kaj brava knabo!

Petro.

Nu, kunedzighu do, en la nomo de Dio. Tio estos pli bone ol heredi.

Franjo.

Certe estas pli bone. Sed ambau ni estas malrichaj, li estas juna, sen ofico, per kio ni gajnos nian porvivon?

Petro.

Vi devas labori, kiel la maljuna Falk ankau laboradis dum sia tuta vivo.

Franjo.

Volontege, kara sinjoro, sed kiel fari sen okazo? Li ellernis la chasmetion. Ho, se vi havigus al li oficon kiel arbaristo! Por mi vi ne bezonus zorgi. Mi konas perfekte la terkulturadon.

Petro.

Tio estas meditinda. Sed, chu vi ne povas shpari iom da via salajro?

Franjo.

Ne, mi ne povas. Mia patro ja estas malricha, tial mia devo estas, sendi al li chiun shparitan groshon.

Petro.

Chu vere, via devo? Nu, knabino, tio alportos benon al vi.

Franjo.

Tio jam alportis benon al mi, char la amo de mia patro kaj de mia Gustavo estas miaj solaj richajhoj.

Petro.

Lia nomo do estas Gustavo? -- Beleta nomo por arbaristo.

Franjo.

Ho, ankau por supera arbaristo, char tio li certe iam farighos.

Petro.

Eble, se la supera arbarista estraro havas prudenton! -- Vi certe ofte intershanghas leteretojn?

Franjo.

Leteretojn? Kion vi volas diri?

Petro.

Nu, karesemajn amleteretojn.

Franjo.

Fi, tio ne estus deca! Ni ne bezonas amjhuradojn.

Petro.

Nu, nu! Ne ekkoleru pro tio! Chu vi estas tiel certaj unu pri la alia?

Franjo.

Kompreneble. Estas nun unu jaro, du monatoj kaj dekunu tagoj, de kiam mi ne vidis lin.

Petro (ridetante).

Kaj kiom da horoj?

Franjo (serioze kaj fervore).

Sep. Sed tamen mi scias, ke mia Gustavo restos fidela ghis morto. Kiam mi foriris de mia hejmo, ni kune ploris meze de la fabopalisoj en la ghardeno kaj tiam (kun okuloj mallevitaj) mi ech donis al li kison.

Petro.

Tute prave. Nun, mia infano, iru intertempe en tiun chi chambron. (Montras sian kabineton.) Poste ni daurigu nian babiladon.

Franjo (afable).

Pri mia Gustavo?

Petro.

Kompreneble! Pri la estonta supera arbaristo! Por la tiea societo, (montras la flankan chambron) vi do shajnas tro delikata.

Franjo.

Kiom da tempo la afero pri la titolo "superarbaristo" kredeble dauros?

Petro.

Nu, eble nur tridek mallongajn jarojn.

Franjo (ektimante).

Ho, Dio mia!

Petro.

Tio estas, en la plej favoraj cirkonstancoj. Sed kiu scias? La maljuna Falk posedis ankau vastajn arbarojn, tial mi eble havigos al Gustavo ion similan jam en tri jaroj.

Franjo.

Ho, sinjoro -- mi volonte -- kiun aghon vi havas?

Petro.

Mi estas sesdekulo.

Franjo.

Bone, mi volonte kisus vin pro tio.

Petro.

Nu tion mi povas honeste akcepti (kisas shin).

Franjo.

Vi ghin do ne malbone akceptis?

Petro.

Tute ne! Mi jam antauvidas, la sinjoro arbaristo rapide progresos.

Franjo.

Sed nun mi ja ne plu estas malfelicha, havante la esperon geedzighi?

Petro.

St, st! Tion ne audu la plenumanto de l' testamento! Iru tien! (Franjo for.)

Petro (sola).

Lau mia opinio, shi resignus la tutan heredajhon, kondiche, ke shi povu paroli la tutan tagon pri sia Gustavo. -- Nun la afero komencas plibonighi, tian karulinon mi volonte havus en mia proksimeco. (Sonorigas.)

SCENO VI.

Petro. Charles Faucon.

Charles.

Ai-je l'honneur de parler à Monsieur van der Kapelle, plénipotentiaire -- de --

Petro.

Mia nomo estas van der Kapelen. Kian deziron vi havas, sinjoro?

Charles.

Le grand héritage, Monseigneur, de feu Monsieur Falk.

Petro.

Lau mia kono la parencaro de la mortinto vivis nur en Germanujo, kaj vi shajnas esti Franco.

Charles.

C'est à dire, non! Monseigneur! Mi estas de germana "origine" kaj tio ja estis la komenco de mia malfelicho.

Petro.

Kial do?

Charles.

Je vous le dirai. Mia patro, Karlo Falk el Zwickau mortis, kiam mi ankorau estis tute malgranda infaneto. Mia zorganto lokis min en la danclernejon de granda opero, char mi estis tre beleta, véritable amour. Mi montris grand talent por mia profesio, kaj oni sendis min à Paris, kiam mi nur estis dekunujara, char mi havis grand talent kaj mi estis véritable amour. Tio estis très bien! La directeur de spectacles estis sagha viro, li al mi diris: Monsieur, se vi volas havi engagement kiel premier danseur, vi ne povas nomighi Karlo Falk. Via nomo estu francigata, char oni ne kredos en granda opero, ke Germano povas esti premier danseur. Iru domen kaj pripensu, kiun nomon vi alprenos sur la afisho. J'y pense, kaj mi trovas, ke monsieur le directeur estas viro extrêmement sagha, mi diras, mi nomighos Faucon, Charles Faucon, kaj mi diros al neniu, ke mi estas Germano.

Petro.

Nu, bone. Eble vi estis prava! Profeto malmulte valoras en sia patrujo.

Charles.

N'est ce pas! Ah, monsieur, estas malfelicha afero, kiam oni amas sian patrujon kaj estas bona patrioto, kaj oni devas paroli france por ke oni ricevu pagon. O Monsieur, certe tio estas granda malfelicho. Mi tian longan tempon shajnigis malbonan germanan parolmanieron, ke nun jam mi ne povas paroli alie. Estas alia afero, de kiam ni havas Esperanton, nian neutralan lingvon.

Petro.

Kaj pluan malfelichon vi ne havas, pri kiu vi plendas?

Charles.

Ah, Monseigneur! Dancado estas gaja afero, kaj neniu kredas, ke oni povas havi chagrin. Ah, Monseigneur! Se mi ne havus pluan malfelichon! Sed rigardu mian kapon, mi havas grizan kapon, rigardu mian talion, mi estas iomete grasa, quelque peu ventru, preskau dikulo. Grasa dancmajstro kun griza kapo estas tre malfelicha viro, se li havas 9 malgrandajn gefilojn, kiuj volas manghi kaj se li havas ambition kaj amon al sia arto. Ah, Monseigneur, estas tre malfelicha afero, kiam oni devas forlasi sian arton kaj ne ghustatempe faris kontrakton por la tuta vivo. Infaneto volas manger kaj por maljunulo leçon de danse farighas tre teda. Mi devas montri la danse de polka kaj mi pensas en mia koro, kiel hejme atendas min kara infano, char ghi estas tre malsata.

Petro.

Certe, tio estas tre maldolcha.

Charles.