Estis brukonfuzo en Rora-Kampadejo. Ne temis pri batalo, ĉar en 1850 tiaĵo ne estis sufiĉe malkutima por kunvenigi la tutan setlejon. Ne nur la fosaĵoj kaj pretendejoj estis forlasitaj, sed Tutleo-Nutrovarejo kontribuis siajn vetludistojn, kiuj, ni memoru, daŭrigis trankvile s...
Estis brukonfuzo en Rora-Kampadejo. Ne temis pri batalo, ĉar en 1850 tiaĵo ne estis sufiĉe malkutima por kunvenigi la tutan setlejon. Ne nur la fosaĵoj kaj pretendejoj estis forlasitaj, sed Tutleo-Nutrovarejo kontribuis siajn vetludistojn, kiuj, ni memoru, daŭrigis trankvile sian ludadon en la tago kiam Franca Peĉjo kaj Kanaka Joĉjo sin mortpafis unu la alian trans la vendotablon de la antaŭĉambro. La tuta kampadejo troviĝis en kunveno antaŭ kruda kabano ĉe la ekstera limo de la malplenejo. Interparolado okazis en mallaŭta tono, sed virina nomo ripetiĝis ofte. Estis nomo sufiĉe konata en la kampadejo: "Ĉerokea Sanjo."