li. Poste li serĉadis la necesajn atestontojn meze de najbaraj
bienhavantoj. La unua, al kiu li sin turnis, kvardekjara iama kavaleria subleŭtenanto Dravin, tre volonte konsentis. Tia aventuro -- li diris -- remorigis lin pri pasinta tempo kaj husaraj petolaĵoj. Li konsentigis Vladimir-on resti ĉe li por tagmanĝo kaj certigis lin, ke la du ceteraj atestontoj ne mankos. Efektive, tuj post la tagmanĝo alvenis la termezuristo Schmidt[9], kun lipharoj kaj spronoj, kaj filo de la distrikta policestro, deksesjara knabo, ĵus fariĝinta ulano. Ili ne nur akceptis la proponon de Vladimir, sed eĉ ĵuris, ke ili estas pretaj oferi al li sian vivon. Vladimir ĉirkaŭbrakis ilin kun ravo kaj forveturis hejmen por prepari ĉion bezonan.
Jam de longe vesperiĝis. Li forsendis sian fidindan Terenĉjon en Nenaradovo-n kun ĉevaltrio kaj detala kaj zorge pripensita instrukcio; por si mem li jungigis glitveturileton kun unu ĉevalo kaj sola, sen veturigisto, veturis Ĵadrino-n, kien post du horoj estis alvenonta Maria Gavrilovna. La vojon li bone konis, -- ĝi postulis ne pli ol dudek minutojn.
Sed apenaŭ Vladimir forlasis sian vilaĝon kaj troviĝis meze de kampoj, forte ekventis kaj fariĝis tia neĝblovo, ke li nenion povis