Part 2
Sian menson li nun malfidis. Li komencis dubi ĉu li kaj la ĉirkaŭanta mondo ne estas sorĉitaj. Certe tiu-ĉi estas lia denaska vilaĝo kiun li forlasis nur hieraŭ. Jen elstaras Katskila Montaro. Jen mezdistance preterfluas la arĝenta Hudsono. Jen situas ĉiu monteto, ĉiu valeto precize same kiel ĉiam antaŭe. Ripo ege perpleksiĝis. "Tiu hieraŭvespera flakono," li pensis, "malfeliĉe konfuzis mian kompatindan kapon!"
Nur iom malfacile li trovis la vojon alirantan lian propran domon kiun li alproksimiĝis kun silenta miro, atendante ĉiun momenton aŭdi la stridan voĉon de Sinjorino Van-Vinklo. Li ekkonsciis ke la domo ege malkomponiĝis: la tegmento enfalis; la fenestroj disiĝis; la pordoj disĉarniriĝis. Duongrade malsatmortinta hundo aspektanta iom kiel Lupo kaŭraĉis proksime al ĝi. Ripo alvokis la beston laŭnome, sed tiu knaris, vidigis la dentojn kaj foriris. Efektive tio estis malafablega ofendo. "Eĉ mia hundo," suspiris la malbonŝanca Ripo, "min forgesis!"
Li eniris la domon, kiun, verdire, Sinjorino Van-Vinklo ĉiam antaŭe enbonordigis. Ĝi estis malplena, mizera, verŝajne forlasita. Tiu dezerteco venkis ĉiujn geedzajn timojn liajn. Laŭte li alvokis siajn edzinon kaj infanojn. Dummomente lia voĉo sonigis la solecajn ĉambrojn. Tiam denove ĉio silentis.
Haste li eliris la domon kaj ege rapide survojiĝis en la direkto al sia antaŭa distriĝejo, la vilaĝa gastejo. Ankaŭ tiu malestis. Anstataŭis ĝin disfalema ligna konstruaĵego kun gapantaj fenestregoj el kiuj kelkaj estis rompitaj kaj riparitaj per malnovaj ĉapeloj kaj subjupoj. Super la pordo estis pentritaj la vortoj: "Unio-Hotelo, de Jonatono Dolitlo". Anstataŭ la arbego antaŭe ombradinta la antikvan trankvilan Nederlandan gastejeton nun elstaris tie alta nuda stango suprekronita de iu similanta ruĝan dormĉapon kaj malsuprenpendante de kiu flirtadis flago sur kiu estis desegnita malkutima kunigaĵo da steloj kaj strioj. Tio ĉio strangis kaj malkompreneblis.
Sur la signo tamen li rekonis la rubenruĝan vizaĝon de Reĝo Georgo sub kiu li tiel ofte antaŭe fumis trankviligan pipon. Sed eĉ tiu-ĉi kurioze metamorfoziĝintis. La ruĝan mantelon anstataŭis blu- kaj ĉamkoloraĵo. Ne sceptron sed glavon retenis la mano. Deklivangulan ĉapelon portis la kapo. Sube, pentrite en grandaj literoj, aperis la nomo: GENERALO VAŜINGTONO.
Laŭkutime ĉirkaŭ la pordo homamaso kunpremiĝis sed Ripo rekonis nenian vizaĝon. Ŝajne la karaktero mem de la homoj ŝanĝiĝis. Ĝi havis aktivan, okupatan, disputeman kvaliton anstataŭ la kutimaj flegmo kaj dormema trankvilo. Vane li serĉis la saĝan Nikolaon Vederon, kun lia larĝa vizaĝo, duobla mentono kaj bela longa pipo, eligantan ne sencelajn diskursojn sed tabakajn fumnubojn. Vane li serĉis Van-Bumelon, la lernejestron, dise informantan pri la enhavaĵo de malnovega ĵurnalo. Anstataŭe maldika galulo, kun poŝoj plenigitaj je flugfolioj, bombastadis fervore pri civitanrajtoj, elektoj, kongresanoj, libereco, Bunker-Monteto, herooj de sepdek ses kaj aliaj vortoj kiuj konsistigis por la mistifikita Sinjoro Van-Vinklo nepre Babelan ĵargonon.
La aspekto de Ripo, kun lia longa grizigita barbo, lia rusta pafilo, lia kruda vestaĵaro kaj la armeo da virinoj kaj infanoj lin postsekvantaj ĉekalkane baldaŭ atentigis la tavernajn politikistojn. Ili ĉirkaŭamasiĝis lin, okulkontrolante lin ege scivoleme de kapo al piedo. La oratoro alvenis lin hastacele kaj, iom lin apartigante, demandis "por kiu partio li votis?" Ripo lin fiksrigardis kun senpensa stulteco. Alia malalta sed aktiva uleto altiris lian brakon kaj leviĝinte piedpinten, demandis apudorele "ĉu li estas Federalisto aŭ Demokrato?" Same kiel antaŭe Ripo ne sukcesis kompreni la demandon. Sciŝajna sinadmira maljunulo, surportante deklivangulan ĉapelon, malfermis vojon tra la homamaso, dum la trapasado perkubute situigante apartajn homojn dekstra- kaj maldekstraflanken. Sin ekstariginte antaŭ Van-Vinklo, arkiginte unu brakon, ripoziginte la alian sur sian lambastonon, samtempe dum liaj akravidaj okuloj kaj akrangula ĉapelo kvazaŭ penetris la animon mem de la reveninto, li demandis gravtone "kio lin alvenigis al la elekto kunportantan pafilon surŝultre kaj postsekvatan de kanajlaro kaj ĉu li celas estigi tumulton en la urbo?"
"Ho, ve! Sinjoroj," lamentis Ripo, iom konsternite, "mi estas simpla pacema viro, denaska ĉi-lokano, lojala servanto de la reĝo, Dio benu lin!"
La ĉirkaŭantoj eligis ĝeneralan kriegon. "Lojalisto! Lojalisto! Spiono! Rifuĝinto! Forigu lin! Li haste foriru!" Nur ege malfacile la sinadmiranto surportanta la oblikvangulan ĉapelon repacigis la spektantaron kaj, dekoble plisoleniginte la frunto, denove demandis al la nekonata kulpinto kial li tien alvenis kaj kiun li serĉas? La kompatindulo deklaris humile ke li nepre ne celas estigi malbonon, alveninte nur serĉe de kelkaj najbaroj antaŭe frekventintaj la tavernon.
"Nu, kiuj ili estas? Ilin nomu."
Ripo pensegis momenton, tiam demandis: "Kie estas Nikolao Vedero?"
Estiĝis iomtempa silento. Tiam maljunulo respondis en malpeza fajfsona voĉo. "Nikolao Vedero! Nu, li jam mortis kaj forpasis antaŭ dek ok jaroj! Antaŭe en la preĝeja tombo vidiĝis ligna tombosignaĵo informanta pri li sed poste ankaŭ tiu putris kaj foriris."
"Kie estas Bromo Duĉero?"
"Ho, li soldatiĝis komence de la milito. Iuj diras ke li mortis okaze de la atako ĉe Ŝtona-Kabo. Aliaj diras ke li dronis dum tempesto ekestiĝinta ĉebaze de Antonio-Nazo. Mi ne scias. Li neniam revenis."
"Kie estas Van-Bumelo, la lernejestro?"
"Ankaŭ li soldatiĝis, generaliĝis grandhonore, kaj nun postenulas en Kongreso."
La koro de Ripo mortumis kiam li priaŭdis la malfeliĉigajn ŝanĝojn okazintajn en lia hejmvilaĝo kaj ĉe liaj hejmamikoj. Li sentis sin sola en la mondo. Ankaŭ lin mistifikis ĉiu respondo ĉar temis pri grandegaj tempotruoj kaj malkompreneblaj aferoj: milito, kongreso, Ŝtona Kabo. Mankis al li sufiĉe da kuraĝo por demandi informojn pri ceteraj amikoj kaj malespere li kriegis: "Ĉu neniu konas Ripon Van-Vinklon?"
"Ho, Ripo Van-Vinklo!" ekkriis du-tri homoj. "Ho, certe! Jen situas Ripo Van-Vinklo tie for, sin apogante kontraŭarben."
Ripo rigardis kaj vidis akuratan duoblaĵon de si en la epoko kiam li surgrimpis la monton: verŝajne tiel pigran kaj certe tiel malbone vestitan. Nun la kompatindulo entute konsterniĝis. Li pridubis sian propran identecon: ĉu li estas si mem, ĉu li estas aliulo? Meze de tiu konsterniĝo la deklivangul-ĉapelulo demandis kiu li estas kaj kio estas lia nomo?
"Dio scias!" li ekkriis, sen daŭra penskapablo. "Mi ne estas mi. Mi estas iu alia. Jen mi estas tie for. Ne, tiu forulo estas alia homo staranta en miaj ŝuoj. Hieraŭvespere mi estis mi, sed mi ekdormis surmonte kaj oni ŝanĝis mian pafilon kaj ĉio ŝanĝiĝis kaj mi ŝanĝiĝis kaj nun mi ne plu scias kiel mi nomiĝu nek kiu mi estu!
La apudstarantoj nun komencis sin rigardu unu la alian, kapjesi, palpebrumi gravmiene, bateti la fingrojn kontraŭfrunten. Oni proponis flustravoĉe sekurigi la pafilon cele al malhelpi la maljunulon sin malbonfartigi. Aŭdinte tiun proponon la sinadmiranto surportanta la sensimetrian ĉapelon iom haste retiriĝis.
En tiu grava momento freŝvizaĝa belforma virino sin antaŭenŝovumis tra la homamaso, celante ekvidi la grizbarban viron. Ŝi portis en la brakoj diketan infanon kiu, ektiminte pro la aĉa aspekto de la grizbarbulo, ekploregis. "Silentu, Ripo!" ŝi kriordonis. "Silenton, mi petas, stultuleto! La maljunulo ne vin difektos." La nomo de la infano, la maniero de ties patrino, la tono de ŝia voĉo, ĉio aktivigis en lia menso sinsekvon da memoraĵoj. "Kio estas via nomo, estimata bonvirino?" li petis.
"Ĝudito Gardenjero."
"Kaj la nomo de via patro, kio ĝi estis?"
"Ho, la kompatindulo! Ripo Van-Vinklo li nomiĝis sed jam forpasis dudek jaroj ekde kiam li forlasis nian hejmon kun sia pafilo kaj neniam poste reaŭdigis novaĵojn pri si. Lia hundo hejmenrevenis sen li. Ĉu li sin mortpafis, ĉu Indianoj lin forkaptis, pri tio neniu certas. Mi estis tiam nur knabineto."
Restis al Ripo nur unu plua demando por starigi, sed li starigis ĝin kun hezita voĉo.
"Kie estas via patrino?"
"Ho, ŝi mortis antaŭ nur mallonga tempo, rompinte sangoangion okaze de kverelo kun Nov-Anglia kolportisto."
Almenaŭ tiu informero sentigis al Ripo iom da konsolo. La honesto viro ne plu kapablis sin reteni. Li ĉirkaŭbrakis kaptomode sian filinon kaj ŝian infanon. "Mi estas via patro!" li ekkriis. "Antaŭe Ripo Van-Vinklo la juna! Hodiaŭ Ripo Van-Vinklo la maljuna! Ĉu neniu rekonas la kompatindan Ripon Van-Vinklon?"
Ĉiuj staradis mirigite, ĝis kiam maljunulino, elirante ŝancelpaŝe la amason, metis la manon surfrunten kaj dummomente okulkontrolante sub ĝi la vizaĝon de Ripo, proklamis: "Certege! Ripo Vin-Vinklo li estas! Ripo mem! Bonan hejmenrevenon, longtempa najbaro! Nu, kie vi pasigis tiujn dudek longajn jarojn?"
Sian aventuron Ripo rapide rakontis ĉar la dudek jarojn li pasigis same kiel unu nokton. La najbaroj fiksrigardis, aŭskultante la rakonton. Iuj palpebrumis unu al la alia kaj envangenigis la langon. La sin admiranto kun la deklivangula ĉapelo, alreveninte la scenejon nur fine de ĉiu danĝero, malgajigis la buŝon kaj ŝancelis la kapon, responde al kio okazis ĝenerala kapŝanceliĝo tra la tuta kunvenintaro.
Tiuj kunkonsentis tamen agi laŭ la opinio de Petro Vanderdonko kiun ili vidis ĵus tiam antaŭenveni malrapide laŭ la vojo. Li estis posteulo de la samnoma historiisto kiu verkis unu el la plej fruaj raportoj pri la provinco. Petro, la plej aĝa loĝanto de la vilaĝo, estis bone informita pri ĉiuj mirindaj okazintaĵoj kaj tradicioj de la regiono. Tuj li memoris Ripon kaj konfirmis en ege kontentiga maniero la raporton de tiu. Li certigis al la vilaĝanoj tion ke, laŭ informo transdonita al li fare de lia historiista antaŭulo, ekde ĉiam strangaj estaĵoj hantis Katskilajn Montojn. Ekzemple, la multfama Hendriko Hudsono, unua malkovrinto de la rivero kaj la regiono, rendevuas en tiu loko ĉiujn dudek jarojn kun la ŝipanaro de Duon-Luno, tiel sukcesante reviziti la agadejon de sia antaŭa entreprenado kaj prizorgi la riveron kaj la urbon portantajn lian nomon. Aldonekzemple, la patro de Petro vidis ilin foje, vestitajn laŭ antikva Nederlanda modo kaj ludkuglantajn en la montovaleto. Petro aŭdis proprapersone iun someran posttagmezon iliajn forajn tondrokraksonajn kuglopilkojn.
Por mallongigi longan historion, la kuniĝintaro diskuniĝis, preferante okupiĝi denove pri la pli gravaj aferoj de la elekto. La filino de Ripo lin hejmenkondukis ĉe si. Ŝi pridisponis komfortan bonmeblitan dometon kaj dikan gajan kultivistan edzon kiun Ripo rekonis kiel unu el la buboj antaŭe surgrimpadintaj lian dorson. Rilate al la filo kaj heredonto de Ripo, kiu estis la duoblulo de la patro kaj kiu vidiĝis antaŭe sin apogante kontraŭarben, tiu dungiĝis kiel laboristo sur la familia bieno. Li elmontris tamen heredan preferon okupiĝi pri ĉio ajn krom siaj proprabienaj devoj.
Ripo nun reaktivigis siajn antaŭajn promenadojn kaj kutimojn. Baldaŭ li rerenkontis multajn antaŭajn kunulojn, kvankam ili iomege suferis pro uzdifektado kaj tempoerodado, kaj li komencis preferi amikiĝi kun la noveminentiĝanta generacio ĉe kiu li baldaŭ sin ege estimigis.
Havante nenion farotan ĉehejme, atinginte tiun feliĉan aĝon kiam viro rajtas senokupiĝi senriproĉe, li reprenis denove sian surbenkan sidlokon ĉe la gasteja pordo kaj eminentiĝis kiel unu el la patriarkoj de la vilaĝo kaj kronikistoj pri la forpasintaj "antaŭmilitaj" jaroj. Necesis al li iom da tempo antaŭ ol povi sin ĝisdatigi pri aktualaj klaĉaĵoj aŭ ekkompreni la strangajn eventojn okazintajn dum lia dormado: ekzemple, tion ke okazis sendependeca milito; ke la lando maljungiĝis disde malnova Anglio; ke, anstataŭ esti servanto de Lia Reĝa Moŝto Georgo la Tria li nun estis libera civitano de Unuiĝintaj Ŝtatoj.
Efektive, Ripo neniel estis politikisto. Ŝtataj kaj imperiaj ŝanĝoj neniel lin afekciis. Restis tamen unu specio de despotismo sub kiu li longe suferis: virinjupa regado. Feliĉe, tio nun finiĝis. Li forigis la kolon el la jugo de la geedza vivo. Li rajtis forlasi kaj reveni la hejmon laŭvole sen timi la tiranecon de Sinjorino Van-Vinklo. Tamen kiam ajn oni menciis ŝian nomon, li ŝancelis la kapon, levis la ŝultrojn, rigardis ĉieldirekten: konduto kiu interpreteblis kiel aŭ rezignacio pri lia sorto aŭ ĝojo pri lia savo.
Li kutimis rakonti sian historion al ĉiu fremdulo alveninta la gastejon de S-ro Dolitlo. Komencaetape, laŭ onia observo, li iom ŝanĝis diversajn detalojn okaze de ĉiu nova rakontado, pro tio sendube ke li nur tre lastatempe vekiĝis. Finfine tamen la evento konkretiĝis en la rakonton kiun mi ĵus raportis kaj ĉiuj viroj, virinoj kaj infanoj de la regiono ĝin parkerigis. Iuj ĉiam pretendis dubi ties veron, deklarante ke Ripo freneziĝis kaj ke raportante pri la afero li ĉiam malkonstantas. La maljunaj Nederlandaj loĝantoj tamen, preskaŭ senescepte, bonvolis ĝin kredi. Eĉ hodiaŭ, kiam ajn ili aŭdas somerposttagmezan fulmotondron en Katskilaj Montoj, ili diras ke Hendriko Hudsono kaj lia ŝipanaro ludkuglas. Komuna deziro de ĉiuj virinregataj edzoj de la regiono estas, kiam la vivo tro monotoniĝas, ekpovi trinki trankviligan ĉerpon el la flakono de Ripo Van-Vinklo.
AL LA LEGANTO
Estimata kaj Kara Leganto! Ĉu iam perfida malsano vin embuskis meze de agrabla ekskurso? Ĉu ĝi stumbligis viajn kalkanojn kaj izoligis vin en la soleco de gasteja ĉambro, nombrantan la lacigajn horojn dum tiuj preterpasis? Se jes, vi scipovos min kompati. Jen mi estas, interrompite dum la evoluo de mia ekskurso sur la belaj bordoj de Rejno-Rivero kaj enlitigite pro malbonfarto en tiu-ĉi malnova landlima urbo Majenco. Mi elĉerpis ĉiun distriĝrimedon. Mi konas la voĉon de ĉiu horloĝo kiu anoncas kaj la sonon de ĉiu sonorilo kiu sonoras en la loko. Mi scias precize en kiu sekundo aŭskulti la unuan ekbaton de la Prusa tamburo kiu alvokas la garnizonon al la paradejo, aŭ je kiu horo atendi la foran muzikon de la Aŭstria militbando. Ĉiuj tiuj finestiĝis lacigaj por mi. Eĉ la bone konata promenpaŝaro de mia kuracisto dum li laŭiras malrapide la koridoron, efektivigante kuracadon en la grincado mem de siaj ŝuoj, ne plu estigas plaĉan interrompon al la monotonio de mia apartamento.
Dum iom da tempo mi entreprenis ĉarmi la lacigajn horojn lernante la Germanan lingvon sub la estrado de Katarino, la bela filineto de mia gastiganto. Baldaŭ tamen mi konsciis ke eĉ la Germana ne havas sufiĉan forton por kontentigi malviglajn orelojn kaj la konjugado de la verbo _ich liebe_ povus senpotenciĝi, kiel ajn rozkoloraj estu la ĝin eldirantaj lipoj.
Mi deziris legi sed mia menso malkonsentis koncentriĝi. Mi kontrolis volumon post volumo sed ilin forĵetis kun malplezuro. "Nu, tial," diris mi tempofine, senesperigite, "se mi ne kapablas legi libron, mi verku unu." Neniam ekkonceptiĝis pli bonŝanca ideo. Tuj ĝi havigis al mi okupiĝon kaj distriĝon. Verki libron konsideriĝis en malnovaj tempoj kiel labora kaj malfacila entrepreno, ĉar oni nomis "verko" la plej sengravecan elpensaĵaĉon kaj la mondo parolis kun miro kaj pietato pri "la laboro de la saĝemuloj". Tiujn aferojn oni pli bone komprenas hodiaŭ.
Danke al la plibonigoj okazigitaj en ĉiuj specoj de fabrikado, la librofara arto jam sin konigis eĉ en siaj plej malaltnivelaj detaletoj. Ĉiu estas aŭtoro. La senokupuloj skribaĉas foliantojn por pasigi la tempon. Junaj ĝentlemanoj ĵetverkas paron da dozavoj dum la paŭzintervaloj de la sportsezono. La junulino estigas sian volumaron kun la sama facilo kun kiu ŝia avino fabrikis aron da seĝmalsupraĵoj.
Tial ankaŭ mi eksentis la deziron verki libron kaj la legonto konscios facile ke kontentigi la deziron ne estis malfacila afero. Mi serĉfosis mian tekon kaj serĉkontrolis inter miaj memoraĵoj tiujn ŝvebantajn materialojn kiujn homo kutime kolektas vojaĝante, kaj mi ilin aranĝis en ĉi-tiu verketo.
Ĉar mi konscias ke ni vivas en rakontdira kaj rakontlega epoko kaj ke la mondo ŝatas instruiĝi pere de apologio, mi kunresumas en kelkajn rakontojn la lecionojn kiujn plaĉus al mi transdoni. Povas esti ke ili ne havas distripovon, malsame kiel la rakontoj kiujn raportas multaj el miaj samepokuloj. Tamen mi alttaksas ilin pro la solida moralaĵo kiun enhavas ĉiu el ili. Eblas ke tio ne videblas en la unuaj legmomentoj sed la leganto certe konscios pri tio ilin finleginta. Mi preferas sanigi la mondon per mildaj aliigaĵoj, ne per perfortaj dozoj. Efektive, necesas ke la malsanulo neniam konsciu pri tio ke li prenas dozon. Mi lernis almenaŭ tion rezulte de miaj spertoj submane de la estimata Hipokrato de Majenco.
Mi ne favoras tial tiujn nudvizaĝajn rakontojn portantajn siajn moralaĵojn sursurface, fiksrigardantajn senpere la vizaĝon de la leganto. Ili sufiĉas por forturni la ofendiĝeman leganton. Tute kontraŭe, mi ofte kaŝis mian moralaĵon, kamuflante ĝin laŭeble plej multe per sukeraĵoj kaj spicaĵoj por ke, dum la ordinara leganto aŭskultas kun malfermita buŝo fantom- aŭ amrakonton, li ricevu en la gorĝon solidan moralecboluson tien ruzenŝovitan sen iam konscii pri la ruzo.
Pro tio ke la publiko emas scivoli pri la fontoj el kiuj aŭtoro ĉerpas siajn rakontojn, ne certante ĉu ĝi rajtas nek ĝis kiu punkto ilin fidi, mi informu ke Aventuro de la Germana Studento, aŭ la lasta parto de ĝi, baziĝas sur anekdoto transdisponigita al mi el, laŭraporte, Franclingva fonto. Efektive, oni diris al mi, post kiam mi jam verkis ĝin, ke Angla aŭtoro estigis genian samfonte bazitan rakonton. Mi neniam vidis tamen presitan ekzempleron aŭ de la unua aŭ de la dua. Kelkaj cirkonstancoj de Aventuro de la Mistera Pentraĵo kaj de Rakonto de la Juna Italo estas svagaj memoraĵoj pri anekdotoj rakontitaj al mi antaŭ kelkaj jaroj sed mi ne scias el kiuj fontoj mi ilin akiris. Aventuro de la Juna Pentristo inter la banditoj pruntepreniĝis preskaŭ entute de aŭtenta manuskripta rakontaĵo.
Pri la ceteraj rakontoj enhavataj en ĉi-tiu verko, kaj efektive pri miaj rakontoj ĝenerale, mi povas starigi nur unu komenton. Mi estas maljuna vojaĝanto. Mi iom legis, aŭdis kaj vidis pli, kaj pleje revadis. Mia cerbo tial plenas je multegaj diversaĵoj. Kiam mi vojaĝas, tiuj heterogenaj temoj miksiĝas en mia menso, same kiel vestaĵoj miksiĝas en malbone pakita ekskursokofro. Tial kiam mi entreprenas eltiri fakton mi ne certas ĉu mi legis, aŭdis aŭ revis ĝin. Kaj mi ĉiam dubas pri kiom el miaj propraj rakontoj mi rajtas kredi.
Atentinte tiujn informojn, vi nun eklegu, estimata legonto, kun bona deziro, kaj preter ĉio, kun bona humoro, la kolektaĵon kiu ĉi-tie prezentiĝas. Se finestiĝas malbonaj la rakontoj per kiuj mi vin provizas, almenaŭ ili finestiĝas mallongaj. Tial neniu laciĝos dum longa tempo legante ununuran rakonton. "Malsameco ĉarmas," deklaras iu poeto.
Ŝanĝo trankviligas, eĉ se la ŝanĝo iras de malbono al plimalbono. Kiel mi multofte konsciis vojaĝante en diliĝenco, eblas al la sidanto iom sin komfortigi ŝanĝante sidpozon kaj kontuziĝante en nova parto de la korpo.
Ĉiam via, Ĝofredo Krajono
Datigita ĉe Hotel-Darmŝtato kontraŭvide de Hotel-Parizo Majnco, alie nomiĝanta Majenco
AVENTURO DE LA GERMANA STUDENTO
En ŝtorma nokto, en la tempesta epoko de Franca Revolucio, juna Germano revenis al sia loĝejo je malfrua horo trans la malnovan parton de Parizo. La fulmo brilis kaj la laŭtaj tondrokrakoj klakadis laŭ la altaj mallarĝaj stratoj. Sed unue mi iom parolu al vi pri tiu juna Germano.
Gotfredo Volfgango estis juna viro de bona familio. Li studis dum kelke da tempo en Gotingeno, sed havante vizian kaj entuziasman karakteron, li vagrenkontis tiujn senbridajn kaj spekulativajn doktrinojn tiel ofte mistifikintajn Germanajn studentojn. Lia izolita vivmaniero, lia intensa diligenteco kaj la aparta naturo de liaj studobjektoj efikis sur lin ne nur mense sed ankaŭ korpe. Lia sano estis difektita; lia imago, malsanigita. Li sin indulgis farante fantaziajn konjektojn pri spiritaj esencoj ĝis kiam, kiel Svedenborgo, li konsistigis ĉirkaŭ si idealan mondon sian. Li konceptis la ideon, fontintan el mi ne scias kiu kaŭzo, ke lin superpendas malbona influo: malica genio aŭ spirito celanta lin malliberigi kaj certigi lian damnon. Tia ideo trudis al lia melankolia temperamento, estigis la plej malĝojajn efikojn. Li marasmiĝis kaj deprimitiĝis. Liaj amikoj ekkonsciis pri la lin ĝenanta mensa malsano kaj opiniis ke la plej bona sanigo estos translokiĝo. Tial oni sendis lin al Parizo por finplenumi sian lernadon inter la tieaj pompoj kaj distraĵoj.
Volfgango atingis Parizon je la ekkomenco de la revolucio. Unue la popola deliro kaptis lian entuziasman menson kaj lin ravis la tiamaj politikaj kaj filozofiaj teorioj. Tamen la sekvintaj sangaj scenoj ŝokis lian tuŝiĝeman naturon, naŭzigis lin pri la socio kaj la mondo kaj des pli hermitigis lin. Li sin izoligis en soleca apartamento de Latin-Lando, la kvartalo de la studentoj. Tie, en morna strato proksime al la monaĥecaj muroj de Sorbono, li entreprenis siajn plej ŝatatajn spekulativadojn. Foje li pasigis sinsekvajn horojn en la grandaj bibliotekoj de Parizo, tiuj katakomboj de forpasintaj aŭtoroj, serĉfosante iliajn amasojn da polvaj kaj arkaikaj verkoj esperante malkovri nutraĵon por sia malsana apetito. Li estis, por tiel diri, literatura nekrofiliulo, bankedante en la ostejo de putrinta literaturo.
Volfgango, kvankam soleca kaj ermitema, havis ardan temperamenton, sed dum kelke da tempo ĝi influis nur lian imagon. Li estis tro timida kaj malmondeca por amindumi belulinojn sed li admiris entuziasme la virinan belecon kaj en sia soleca ĉambro ofte sin perdis revante pri viditaj formoj kaj vizaĝoj kaj lia fantazio ornamis bildojn pri beleco multe superantajn tiujn de la reala mondo.
Dum lia menso enestis tiun ekscititan kaj sublimitan staton, sonĝo estigis eksterordinaran efekton ĉe li. Ĝi estis virina vizaĝo de transcenda beleco. Tiel forta estis la efekto ke li prisonĝis ĝin foje kaj refoje. Ĝi hantis liajn dumtagajn pensadojn, liajn dumnoktajn dormadojn. Finfine li arde enamiĝis al tiu sonĝombro. Ĝi daŭris tiel longe ke ĝi fariĝis unu el tiuj fiksitaj ideoj kiuj hantas la mensojn de melankoliaj viroj kaj ofte misidentiĝas kun frenezio.
Tia estis Gotfredo Volfgango kaj tia lia stato en la tempo kiun mi menciis. Li hejmenrevenis malfruhore iun ŝtorman nokton laŭ kelkaj malnovaj kaj malhelaj stratoj de Marĉo-Kvartalo, la antikva parto de Parizo. La laŭtaj tondrokrakoj klakadis inter la altaj domoj de la mallarĝaj stratoj. Li atingis Grevo-Placon, la lokon kie ekzekutoj efektiviĝis. La fulmo tremetis inter la altaĵoj de la antikva Urbodomo kaj faligis flagretantajn briletojn sur la malplenejon antaŭ ĝi. Dum li transiris la placon, Volfgango kaŭre retiriĝis pro hororo sin trovinte apud la gilotino. Estis la kulmino de la terorregno kiam tiu timigega mortilo staris ĉiam en preteco kaj ĝian eŝafodon konstante malsekigis la sango de honestaj kaj kuraĝaj homoj. Tiun tagon mem ĝi jam vigle ludrolis en buĉoentrepreno kaj tie ĝi staris, makabre armite, meze de silenta kaj dormanta urbo, atendante freŝajn viktimojn.
La koro de Volfgango malsaniĝis en li kaj li forturniĝis tremaĉante disde la horora aparato kiam li ekvidis ombran formon kvazaŭ kaŭrantan ĉebaze de la ŝtuparo supreniranta al la gilotino. Sinsekvo da brilegaj fulmoflagraĵoj malkovris ĝin pli klare. Ĝi estis virina figuro vestita nigrakolore. Ŝi sidis sur unu el la malsupraj ŝtupoj de la eŝafodo, antaŭenkliniĝante, kaŝante sian vizaĝon sur la genuoj. Ŝiaj longaj taŭzitaj harbukloj pendis ĝistere malsupren funelante la pluvon kiu falis torente.
Volfgango paŭzis. Tiu soleca vemonumento kamuflis ion teruran. La virino aspektis kiel malkomunrangulino. Li sciis ke la epoko plenas je sortoŝanĝoj kaj multaj belaj kapoj antaŭe dormintaj sur lanugo nun vagnomadas senhejme. Eble ĉi-tiu kompatinda lamentanto malĝojigita far la timiga hakilo sidis surrande de la ekzisto disde kie estis jam lanĉita en foran eternecon ĉio kion ŝi altvalorigis.