Part 4
Dum la silento-intervalo li ŝteliris antaŭen ĝis kiam la lumo brilegis plenforte sur liajn okulojn. Ĉe ekstremaĵo de malplenejo, cirkaŭlimigita de la malhela arbarmuro, elstaris rokego havanta krudan naturan similecon al altaro aŭ predikejo. Ĝin ĉirkaŭis kvar brilegaj pinarboj kies supraĵoj bruladis dum iliaj trunkoj restis sendifekte, same kiel kandeloj okaze de vespera kunveno. La foliaramaso superkreskinta la supron de la roko entute brulegis, flamegante alte en la nokto kaj lumigante maltrankvile la tutan kampon. Ĉiu pendanta branĉeto kaj folia festono brulis. Dum la ruĝa lumo leviĝis kaj falis, multhoma kunvenintaro alterne aperis el la ombro, tiam malaperis en ĝin, tiam renaskiĝis, por tiel diri, el la malhelo, tuj ekpopolante la centron de la soleca arbaro.
"Seriozmiena kaj malhelvestaĵa kompanio," citis Bonulo Braŭno.
Tiaj ili estis, verdire. Inter translokiĝante flagramove tien kaj reen, inter brilo kaj malbrilo, ensceniĝis kelkaj vizaĝoj vidotaj la sekvontan tagon ĉe la provinca konsilikunveno kaj ceteraj kiuj, el la plej sanktaj predikejoj de la lando, dimanĉon post dimanĉo, rigardis piapoze ĉieldirekten kaj benigne spektadis la plenegajn sidbenkojn. Kelkaj asertas ke la edzino de la provincestro ĉeestis. Almenaŭ ĉeestis altrangulinoj konataj de ŝi, kaj edzinoj de estimataj edzoj, kaj amasego da vidvinoj, kaj belaj junulinoj timantaj ke iliaj patrinoj ilin ekvidu. Aŭ blindumis Bonulon Braŭnon la subitaj eklumoj superflagrantaj la malhelan kampon aŭ li rekonis du dekojn el la vilaĝ-Salemaj preĝejanoj famaj pro ilia aparta sankteco. Estimata maljuna Diakono Gukino jam alvenis kaj atendis ĉekalkane de tiu respektinda sanktulo, sia adorata pastoro. Tamen, apud tiuj seriozaj bonreputaciaj piuloj, tiuj preĝejaj presbiteroj, tiuj ĉastvivaj sinjorinoj kaj rosvangaj fraŭlinoj, malpie asociiĝis diboĉemaj viroj kaj depraviciaj virinoj, gemizeruloj adeptiĝintaj al malboncela kaj malpura misfarado kaj eĉ suspektataj kiel krimuloj. Strange estis konscii ke la bonaj ne apartiĝis disde la malbonaj, ke la sanktajn ne timigis la pekintoj. Ankaŭ disiĝintaj inter siaj palvizaĝaj malamikoj estis la Indianaj ŝamanoj, aŭ "paŭvaŭoj", kiuj jam ofte timigis sian indiĝenlandan arbaron per pli da teruraj sorĉkantoj ol iuj ajn konataj en Brita sorĉarto.
"Tamen kie estas Fidulino?" pensis Bonulo Braŭno kaj, dum espero eniris lian koron, li tremis.
Cetera himnoverso ekaŭdiĝis, malrapida kaj malĝoja sonaro, tia kia plaĉas al la piuloj, tamen kunligite al teksto esprimanta ĉion kion nia karaktero kapablas koncepti pri pekado kaj malhele sugestante eĉ pli. Malkompreneblaj al nuraj homoj estas la diablaj artoj. Verso post verso kantiĝis. Tamen inter la versoj elŝvelis sovaĝeja refreno sonanta kiel la plej profunda tono de granda orgeno. Kaj post la fina noto de tiu terura himno ekaŭdiĝis sonarego pensiganta ke la hurlanta vento, la hastantaj riveretoj, la muĝantaj bestoj kaj ĉiu cetera voĉo de la kakofonia sovaĝejo intermiksiĝis kaj akordiĝis kun la voĉo de la kulpa homaro honoranta la princon de ĉio. La kvar brulantaj pinarboj suprenĵetis pli altan flamon kaj malklare siluetigis aĉegajn formojn kaj vizaĝojn sur la fumkronoj ŝvebantaj super la malpia kunvenintaro. En la sama momento la surroka fajro lanĉiĝis ruĝe supren, formante brilan arkon super sia bazo kie figuro nun aperis. Estu dirite respektege ke la figuro multe aspektis, kaj vestaĵe kaj kondute, kiel iu serioza religiulo de la Nov-Angliaj preĝejoj.
"Elkonduku la konvertitojn!" ekkriis voĉo kiu eĥadis tra la kampo kaj forruliĝis en la arbaron.
Aŭdinte tiun alvokon, Bonulo Braŭno antaŭenpaŝis el la arbarombro kaj alproksimiĝis la kultanaron kun kiu li sentis abomenan fratecon pro la simpation kiu spertis pri ili ĉiu malicaĵo de lia koro. Preskaŭ li povintus ĵuri ke invitis lin antaŭenveni la formo de lia mortinta patro mem, rigardante malsupren ekde fumkrono, dum virino havanta malklarajn trajtojn de senespero etendis ĵetgeste la brakon por lin averti ne antaŭenveni. Ĉu estis lia patrino? Sed nepre mankis al li la povo retiriĝi ununuran paŝon aŭ rezisti, eĉ pensade, kiam la pastoro kaj bona maljuna diakono Gukino mankaptis liajn brakojn kaj lin kondukis al la flambrila rokaltaro. Tien alvenis ankaŭ la magra formo de vualita virino, kondukita inter Gudino Klojso, tiu pia instruistino pri la katekismo, kaj Martino Karjero, kiu antaŭe ricevis la promeson de la diablo ke ŝi fariĝu Reĝino de Infero. Nebridita virinaĉo estis ŝi. Kaj jen staris la prozelitoj sub la fajra baldakeno.
"Bonvenon, miaj infanoj!" diris la malhela figuro, "al la komunio de via raso. Vi finrekonis, jam tiel junaĝe, vian naturon kaj vian destinon. Karaj infanoj miaj, rigardu malantaŭ vi!"
Ili turniĝis kaj, kvazaŭ vidate flagrante en tavolo da flamoj, ekmontriĝis la diablokultanoj, portante survizaĝe malhele brilantajn bonvenridetojn.
"Jen," daŭrigis la zibelkolora formo, "ĉiuj tiuj respektataj de vi ekde via junaĝo. Vi juĝis ilin pli sanktaj ol vi mem kaj kaŭris antaŭ propra pekado, ĝin komparante kun iliaj vivoj de bonfarado kaj preĝemaj ĉieldirektaj aspiradoj. Tamen jen ili staras ĉiuj partoprenante en mia adoranta asembleo. Ĉi-nokte vi ekrajtos ekscii iliajn sekretajn farojn: kiel grizbarbaj presbiteroj de la preĝejo flustris diboĉajn vortojn al la junaj servistinoj de siaj domoj; kiel multaj virinoj, sopirante surporti vidvinajn lamentovestaĵojn, havigis trinkaĵon al siaj edzoj je la enlitiĝhoro, tiumaniere ebligante tiujn sperti siajn lastajn dormadojn sur iliaj senoj; kiel senbarbaj junuloj hastis heredi la riĉecon de siaj patroj; kaj kiel belaj fraŭlinoj--ne ruĝiĝu, karulinoj miaj--elfosis etajn tombojn en la ĝardeno kaj invitis min, kiel ununuran gaston, ĉeesti la enterigon de la bebo. Pere de la kompato kiun viaj homaj koroj sentas pri pekado, vi spurtrovos ĉiujn ejojn--ĉu preĝejajn, dormĉambrajn, stratajn, kampajn aŭ arbarajn--kie krimo okazis kaj vi ekĝojos prikonsciante ke la tuta tero estas ununura pekomakulo, ununura sangejo. Eĉ pli ol tio. Okazos al vi penetri, en ĉiu sino, la profundan misteron de pekado, la fonton de ĉiuj malicaj artoj, kaj kiu senelĉerpiĝe provizas homojn per pli da malbonaj instigoj ol kapablas okazigi en konkreta farado la kunigita homara povaro, la tuta nepra potenco mia. Kaj nun, miaj infanoj, rigardu vin unu la alian."
Kiam ili plenumis la peton, laŭ la fajrbrilo de la inferdevenaj torĉoj la mizerulo ekvidis sian Fidulinon, kaj la edzino sian edzon, tremantajn ambaŭ antaŭ tiu malsankta altaro.
"Jen, ĉi-tie vi staras, miaj infanoj," diris la figuro en profundaj kaj solenaj tonoj, preskaŭ malĝojaj pro ilia senespera aĉeco, kvazaŭ lia iama anĝela naturo povus daŭre prilamenti nian mizeran rason. Dependante unu de la koro de la alia, vi jam ankoraŭ esperis ke virto estas pli ol nura revo. Nun vi estas sentrompigitaj. Malico estas la naturo de la homaro. Necesas ke malico estu via sola feliĉo. Bonvenon denove, miaj infanoj, al la komunio de via raso."
"Bonvenon!" ripetis la diabloadorantoj en unu kriego de senespero kaj triumfo.
Kaj jen ili staris, la sola paro, laŭŝajne, ankoraŭ hezitanta sur la rando de malbonfarado en ĉi-tiu malhela mondo. Natura baseno kuŝis en la roko. Ĉu ĝi enhavis akvon ruĝigitan per la nebularda luno? Ĉu temis pri sango? Ĉu pri likvaĵa flamo? Ĉi-ene la formo de la malico mergis la manon kaj sin pretigis kuŝigi la baptosignon sur iliajn fruntojn por ke ili partoprenu en la mistero de la pekado, pli konsciante pri la sekreta pekado de aliaj, kaj fara kaj pensa, ol ili povus nun prikonscii propran pekadon. La edzo direktis solan rigardon al sia palvizaĝa edzino kaj Fidulino al li. Kiujn malpurajn mizerulojn la sekvonta rigardo elmontrus unu al la alia dum ili tremaĉas samtempe pri tio kion ili vidas kaj tio kion ili vidigas?
"Fidulino! Fidulino!" ekkriis la edzo. "Suprenrigardu, ĉieldirekten, kaj kontraŭstaru la maliculon!"
Ĉu Fidulino obeis li ne sciis. Apenaŭ finparolinte, li konsciis troviĝi meze de trankvila nokto kaj soleco, aŭskultante ventomuĝadon forkvietiĝi pezmove tra la arbaro. Li ŝanceliĝis kontraŭ la rokon, sentis ties malvarmon kaj malsekon. Dume, pendanta arbobranĉeto, antaŭe entute flamanta, aspergis lian vangon per ege malvarma roso.
La sekvintan matenon juna Bonulo Braŭno eniris malrapide la straton de vilaĝo Salemo, ĉirkaŭrigardante fikse kiel mistifikito. La bona maljuna pastoro, piedpromenante laŭlonge de la tombejo por naskigi matenmanĝan apetiton kaj primediti sian predikon, aljuĝis benon al Bonulo Braŭno, preterpasante. La junulo fortiriĝis disde la respektata sanktulo kvazaŭ dezirante eviti anatemon. Maljuna Diakono Gukino preĝis ĉehejme kaj la sanktaj vortoj de lia preĝo aŭdiĝis tra la malfermata fenestro. "Al kiu Dio la sorĉisto povas preĝi?" diris Bonulo Braŭno. Gudino Klojso, tiu bonega altaĝa Kristanino, staris en la fruhora sunlumo de sia fenestrolataĵo, katekizante knabineton alportintan al ŝi pindon da novmatena lakto. Bonulo Braŭno forkaptis la infanon kvazaŭ el la alpreno de la diablo mem. Ĉirkaŭirante la stratangulon apud la kunvendomo, li ekvidis la kapon de Fidulino kun ties rozkoloraj rubandoj, kiu elspektadis anksie, kaj kiu tiel ĝojiĝis ekvidinte lin ke ŝi kuris saltpaŝe laŭ la strato kaj preskaŭ kisis la edzon antaŭ la tuta vilaĝo. Tamen Bonulo Braŭno enrigardis severe kaj malfeliĉe ŝian vizaĝon kaj preterpasis sensalute.
Ĉu Bonulo Braŭno ekdormis en la arbaro kaj nur prisonĝis sovaĝan sorĉistinkunvenon?
Tiel estu, se vi deziras. Tamen estis sonĝo, ho, ve!, enhavanta malican aŭguron por Bonulo Braŭno. Severa, malĝoja, malhelmiene meditema, malfidema, eĉ senespera viro li fariĝis ekde la nokto de tiu timiga sonĝo. En dimanĉo, kiam la preĝejanaro kantis sanktan psalmon, li ne povis aŭskulti ĉar konkuranta himno pri pekado atingis en laŭta hasto liajn orelojn, superbruante la karan melodion. Kiam la pastoro parolis el la predikejo kun forto kaj arda elokvenco, kun lia mano sur la malfermita Biblio, pri la sanktaj veroj de nia religio, kaj pri sanktulecaj vivoj kaj triumfaj mortoj kaj pri estonta feliĉego aŭ nedirebla mizero, tiam Bonulo Braŭno paliĝis, timante ke la tegmento falu tondrobrue sur la grizan blasfemanton kaj la aŭskultantojn. Ofte, vekiĝinte subite je noktomezo, li fortiriĝis disde la sino de Fidulino. Matene kaj vespere, kiam la familio surgenuiĝis por preĝi, li kuntiris la brovojn grimacamiene kaj rigardis severe sian edzinon kaj forturniĝis. Kaj kiam li finvivis post longa tempo kaj transportiĝis al sia tombo kiel aĝogriza kadavro, akompanate de Fidulino, nun maljunulino, kaj gefiloj kaj genepoj, en bona procesio, kaj ne malmultaj najbaroj, nenian esperplenan verson oni ĉizis sur lian tomboŝtonon ĉar lia mortohoro estis Malĝojo.