Tiel do: Rakontoj por malgrandaj infanoj

Part 3

Chapter 3 2,867 words Public domain Markdown

"Ssŝ!" diris ŝia Paĉjo, kaj kuntiris siajn brovojn, sed Tafinjo estis tro incitita por rimarki tion.

"Tio estas tre facila," ŝi diris, gratante sur la arboŝelo.

"E... kio?" diris ŝia Paĉjo. "Mi celis ke mi estas pensanta, kaj ne volas esti ĝenata."

"Tamen estas sono. Estas la sono kiun serpento faras, Paĉjo, kiam ĝi pensas kaj ne volas esti ĝenata. Ni faru por la ssŝ-sono serpenton. Ĉu tio taŭgos?" Kaj ŝi desegnis jenon. (7)

"Jen," ŝi diris. "Jen plia s'prizo-sekreto. Kiam vi desegnos siblan serpenton ĉe la pordo de via malgranda krom-kavo kie vi riparas la sagojn, mi scios ke vi forte pensas; kaj mi eniros tute muse-kviete. Kaj se vi desegnos ĝin sur arbo ĉe la rivero kiam vi estos fiŝanta, mi scios ke vi volas ke mi paŝu _plej_ muse-kviete, por ne skui la bordon."

"Tute tiel," diris Tegumo. "Kaj estas pli en ĉi tiu ludo ol vi pensas. Tafinjo kara, mi havas impreson ke la filino de via Paĉjo trafis je la plej bela afero kiu iam estis post kiam la Tribo de Tegumo ekuzis ŝarkodentojn anstataŭ iuj akraj ŝtonfrapaĵoj kiel pintojn por la sagoj. Mi kredas ke ni trovis _la_ grandan sekreton de la mondo."

"Kial?" diris Tafinjo, kaj ankaŭ ŝiaj okuloj brilis pro incitiĝo.

"Mi montros," diris ŝia Paĉjo. "Kio estas akvo en la Tegumo-lingvo?"

"Kompreneble _ja_, kaj tio signifas ankaŭ 'rivero' -- kiel Vagaj-_ja_ -- rivero Vagajo."

"Kio estas malbona akvo kiu donas al vi febron kiam vi trinkas ĝin -- nigra akvo -- marĉo-akvo?"

"Kompreneble _jo_."

"Nun vidu," diris ŝia Paĉjo. "S'pozu ke vi vidus ĉi tion gratitan flanke de akvo-truo en la kastoro-marĉo?" Kaj li desegnis jenon. (8)

"Fiŝ-hoko kaj ronda ovo. Du sonoj miksitaj! _Jo_, malbona akvo," diris Tafinjo. "'Preneble mi ne trinkus tiun akvon ĉar mi scius ke vi diras ke ĝi estas malbona."

"Sed mi ne bezonus esti ĉe la akvo, tute ne. Mi povus esti mejlojn for, ĉasante, kaj tamen --"

"Kaj _tamen_ estus precize same kvazaŭ vi starus tie kaj dirus: 'For, Tafinjo, aŭ vi havos febron.' Ĉio tio en fiŝ-hoko kaj ronda ovo! Ho Paĉjo, ni devas rakonti tion al Panjo, rapide!" Kaj Tafinjo dancadis ĉirkaŭ li en tuta rondo.

"Ne jam," diris Tegumo; "ne ĝis ni havos pli. Ni vidu. _Jo_ estas malbona akvo, sed _so_ estas manĝo kuirita sur fajro, ĉu ne?" Kaj li desegnis jenon. (9)

"Jes. Serpento kaj ovo," diris Tafinjo. "Do tio signifas ke manĝo estas preta. Se vi vidus tion gratitan sur arbo, vi scius ke estas tempo por veni al la Kavo. Ankaŭ mi."

"Ververe!" diris Tegumo. "Ankaŭ prave. Sed atendu momenton. Mi vidas problemon. _So_ signifas 'venu kaj manĝu', sed _ŝo_ signifas la sekigo-fostojn kie ni pendigas niajn pelto-felojn."

"Aĉaj aĝaj sekigo-fostoj!" diris Tafinjo. "Mi tre malŝatas kiam Panjo petas min por pendigi pezajn pluŝajn peltojn sur ilin. Se vi desegnus serpenton kaj ovon, kaj mi pensus ke temas pri manĝo, kaj mi venus el la arbaro kaj rimarkus ke ĝi signifis ke mi helpu al Panjo pendigi la pelto-felojn sur la sekigo-fostojn, kion _tiam_ mi farus?"

"Vi estus kolera. Panjo ankaŭ. Ni devas fari novan bildon por _ŝo_. Ni devas desegni makulitan serpenton kiu faras _ŝ-ŝ_, kaj ni ludos ke la senmakula faras nur _ssss_."

"Mi ne certus kiel meti la makulojn," diris Tafinjo. "Kaj eble kiam _vi_ rapidus vi forgesus meti ilin, kaj mi pensus ke estas _so_ dum estas _ŝo_, kaj tiam Panjo kaptus min tamen. _Ne!_ Mi pensas ke ni aldonu tiujn aĉajn altajn sekigo-fostojn _mem_, por esti _tute_ certaj. Mi metos ilin malantaŭ la siblan serpenton. Rigardu!" Kaj ŝi desegnis jenon. (10)

"Mi pensis ke vi celas malantaŭ kiel _post_," diris ŝia Paĉjo. Kaj li desegnis jenon. (11)

"Ankaŭ eblus," diris Tafinjo. "Sed tiam ni eble pensus ke temas pri _du_ sonoj, dum temas pri _unu_."

"Eble vi pravas. Ĉiuokaze tre similas al niaj sekigo-fostoj," diris ŝia Paĉjo, ridanta. "Nun mi faros novan sonon kun la serpento-kaj-sekigo-fosto-sono en ĝi. Mi diras _ŝi_. Tio estas Teguma por sago, Tafinjo." Kaj li ridis.

"Ne ridu pri mi," diris Tafinjo, pensante pri sia bildo-letero kaj la koto en la haroj de la Fremdulo-viro. "_Vi_ desegnu ĝin, Paĉjo."

"Ni ne aldonos kastorojn aŭ montetojn ĉi-foje, ĉu?" diris ŝia Paĉjo. "Mi desegnos nur rektan linion por mia sago." Kaj li desegnis jenon. (12)

"Eĉ Panjo ne povus erare pensi ke oni mortigas min," li diris.

"Mi _petas_, ne faru, Paĉjo. Mi eksentas malkomforte pro tio. Faru iom pli da sonoj. Ni tiel bele progresas."

"E... h'm!" diris Tegumo, supren rigardante. "Ni diru _ŝu_. Tio signifas 'ĉielo'."

Tafinjo desegnis la serpenton kaj la sekigo-foston. Tiam ŝi haltis. "Ni devas fari novan bildon por tiu fina sono, ĉu ne?"

"_Ŝu-ŝu-u-u-u!_" diris ŝia Paĉjo. "Kial? Ĝi tre similas al tiu ronda-ovo-sono iom maldikigita."

"Do s'pozu ke ni desegnos maldikan rondan ovon, kaj kvazaŭos ke ĝi estas rano kiu dum jaroj nenion manĝis."

"Ne-ne," diris ŝia Paĉjo. "Se ni desegnus tion haste ni povus miskompreni kaj pensi ke temas pri la ronda ovo mem. _Ŝu-ŝu-ŝu!_ _Mi_ diros al vi kion ni faros. Ni faros malgrandan truon je la fino de la ronda ovo por montri ke la o-sono prononciĝas maldike kun malgranda truo de buŝo, _oo-uu-uu_. Tiel." Kaj li desegnis jenon. (13)

"Tre bone kaj bele! Multe pli bone ol maldika rano. Daŭrigu," diris Tafinjo, utiligante sian ŝarko-denton.

Ŝia Paĉjo daŭrigis desegnadon, kaj lia mano skuiĝis pro incitiĝo. Li daŭrigis ĝis li estis desegninta jenon. (14)

"Ne rigardu supren, Tafinjo," li diris. "Provu eltrovi kion tio signifas en Teguma lingvo. Se vi povas, ni ja trovis la Sekreton."

"Serpento -- fosto -- rompita-ovo -- fiŝ-hoko kaj karpo-buŝo," diris Tafinjo. "_Ŝu-ja_. Ĉiel-akvo (pluvo)." Ĝuste tiam guto falis sur ŝian manon, ĉar la ĉielo plennubiĝis. "Nu, Paĉjo, pluvas. Ĉu _tion_ vi volis diri al mi?"

"Kompreneble," diris ŝia Paĉjo. "Kaj mi diris tion al vi ne dirante eĉ unu vorton, ĉu ne?"

"Nu, mi _pensas_ ke mi estus eksciinta post minuto, sed tiu pluvoguto certigis. Mi nun por ĉiam memoros. _Ŝu-ja_ signifas 'pluvo', aŭ 'pluvos'. Nu do, Paĉjo!" Ŝi ekstaris kaj dancis ĉirkaŭ li. "S'pozu ke vi elirus antaŭ ol mi vekiĝis, kaj dezegnis _ŝu-ja_ en la fulgo sur la vando, tiam mi scius ke pluvos kaj mi prenus mian kastoro-felan pluvo-ĉapon. Ĉu Panjo ne estus surprizita!"

Tegumo ekstaris kaj dancis. (Paĉjoj ne hontis fari tiajn aferojn en tiuj tempoj.) "Pli ol! Pli ol!" li diris. "S'pozu ke mi volus diri al vi ke ne multe pluvos kaj ke vi venu al la rivero, kion ni desegnus? Diru la vortojn en Tegumo-lingvo unue."

"_Ŝu-ja-las, ja maru_. (Ĉiel-akvo finiĝas. Rivero venu.) _Kiom_ da novaj sonoj! _Mi_ ne scias kiel ni povos desegni ilin."

"Sed mi ja -- sed mi ja!" diris Tegumo. "Nur atendu momenton, Tafinjo, kaj ni ĉesos por hodiaŭ. Ni jam havas _ŝu-ja_, ĉu ne? sed tiu _las_ estas enigma. _La-la-la!_" kaj li svingis sian ŝarkodenton.

"Estas la sibla serpento je la fino kaj la karpo-buŝo antaŭ la serpento -- _as-as-as_. Ni nur bezonas _la-la_," diris Tafinjo.

"Mi scias, sed ni devas fari tiun _la-la_. Kaj ni estas la unuaj homoj en la mondo kiuj iam ajn provis fari tion, Tafimaj!"

"Nu," diris Tafinjo, oscedanta, ĉar ŝi estis sufiĉe laca. "_Las_ indikas krom finon aŭ finiĝon ankaŭ rompon, ĉu ne?"

"Tiel estas," diris Tegumo. "_Ja-las_ signifas ke ne estas akvo en la rezervujo por ke Panjo kuiru kun ĝi -- ankaŭ kiam mi estas ĉasonta."

"Kaj _ŝi-las_ signifas ke via sago estas rompita. Se mi nur estus pripensinta _tion_ anstataŭ desegni stultajn kastoro-bildojn por la Fremdulo-viro!"

"_La! La! La!_" diris Tegumo, svingante sian bastonon kaj kuntirante siajn brovojn. "Ho ĝeno!"

"Mi estus povinta desegni _ŝi_ tute facile," daŭrigis Tafinjo. "Kaj tiam mi estus desegninta vian sagon tute rompita -- tiel!" Kaj ŝi desegnis jenon. (15)

"Tiel do," diris Tegumo. "Tio precize estas _la_. Ĝi krome ne similas al iu el la aliaj signoj." Kaj li desegnis jenon. (16)

"Nun sekvas _ja_. Ho ne, tiun ni jam antaŭe faris. Do sekvas _maru_. _Mum-mum-mum._ Por _mum_ oni devas fermi la buŝon, ĉu ne? Ni desegnos fermitan buŝon kiel ĉi tiu." Kaj li desegnis. (17)

"Tiam la karpo-buŝo malferma. Tiel ekestas _Ma-ma-ma!_ Sed kio pri tiu _rrrrr_-afero, Tafinjo?"

"Ĝi sonas tute krude kaj angule, kiel via ŝarkodenta segilo kiam vi segas breton por la kanuo," diris Tafinjo.

"Vi celas ke tute akre ĉe la randoj, kiel ĉi tio?" diris Tegumo. Kaj li desegnis. (18)

"'Zakte," diris Tafinjo. "Sed ni ne bezonas ĉiujn tiujn dentojn: metu nur du."

"Mi metos unu," diris Tegumo. "Se ĉi tiu nia ludo fariĝos tio kion mi pensas ke ĝi fariĝos, tiam ju pli facilaj estos la son-bildoj, des pli bone por ĉiuj." Kaj li desegnis. (19)

"_Jen_ ni sukcesis," diris Tegumo, starante sur unu kruro. "Mi desegnos ilin ĉiujn kune kiel ĉeno da fiŝoj."

"Ĉu ni ne prefere metu peceton da bastono aŭ ion similan inter ĉiu vorto, tiel ke ili ne interfrotiĝu kaj interpuŝiĝu kvazaŭ estus karpoj?"

"Ho, mi lasos spacon por tio," diris ŝia Paĉjo. Kaj tre incitite li desegnis ilin ĉiujn senhalte, sur granda nova peco da betulo-ŝelo. (20)

"_Ŝu-ja-las ja maru_," diris Tafinjo, legante ĝin sonon post sono.

"Tio sufiĉas por hodiaŭ," diris Tegumo. "Cetere, vi laciĝas, Tafinjo. Ne gravas, kara. Ni finos la tuton morgaŭ, kaj tiam ni estos rememorataj dum jaroj kaj jaroj ĝis post kiam la plej grandaj arboj kiujn vi povas vidi estos ĉiuj dehakitaj por brulligno."

Do ili iris hejmen, kaj dum tuta tiu vespero Tegumo sidis je unu flanko de la fajro kaj Tafinjo je la alia flanko, desegnante _ja_-ojn kaj _jo_-ojn kaj _ŝu_-ojn kaj _ŝi_-ojn en la fulgo sur la vando kaj faris ridajn sonetojn kune ĝis ŝia Panjo diris: "Vere, Tegumo, vi estas eĉ pli malbona ol mia Tafinjo."

"Bonvolu ne ĝeniĝi," diris Tafinjo. "Estas nur nia sekreta s'prizo, Panjo kara, kaj ni rakontos al vi pri ĝi en la momento kiam ĝi estos preta; sed mi _petas_, ne demandu nun kio ĝi estas, ĉar aliokaze mi devus diri."

Do ŝia Panjo tute zorge ne demandis; kaj tute frue la sekvantan matenon Tegumo iris al la rivero por pensi pri novaj son-bildoj, kaj kiam Tafinjo ellitiĝis ŝi vidis _Ja-las_ (akvo finiĝas aŭ elĉerpiĝas) kalkita sur la flanko de la granda ŝtona akvo-rezervujo, ekster la Kavo.

"Um," diris Tafinjo. "Ĉi tiuj son-bildoj estas fakte ĝenaj! Paĉjo tute bone estus povinta veni ĉi tien mem por rakonti ke mi prenu pli da akvo por ke Panjo povu kuiri kun ĝi." Ŝi iris al la fonto malantaŭ la domo kaj plenigis la rezervujon per arboŝela sitelo, kaj tiam ŝi kuris al la rivero kaj tiris la maldekstran orelon de sia Paĉjo -- la orelo kiun ŝi rajtis tiri kiam ŝi estis obeema.

"Nun sidu apud mi kaj ni desegnos la restantajn son-bildojn," diris ŝia Paĉjo, kaj ili havis tre incitan tagon da tio, kaj belegan lunĉon en la mezo, kaj ili dufoje petololuktis. Kiam ili alvenis al T, Tafinjo diris ke ĉar ŝia nomo, kaj tiu de ŝia Paĉjo, kaj de ŝia Panjo ĉiuj komenciĝas per tiu sono, ili desegnu ian familian grupon, ilin mem, man-en-mane. Tio estis taŭga por desegni unufoje aŭ dufoje; sed kiam ili devis desegni ĝin sesfoje aŭ sepfoje, Tafinjo kaj Tegumo desegnis ĝin pli kaj pli skize, ĝis finfine la T-sono estis nur iu maldika longa Tegumo kun etenditaj manoj por teni Tafinjon kaj Teŝuman. De ĉi tiuj tri bildoj vi vidos parte, kiel tio okazis. (21, 22, 23)

Multaj el la aliaj bildoj estis multe tro belaj en la komenco, precipe antaŭ la lunĉo; sed kiam ili estis desegnataj denove kaj denove sur betulo-ŝelo, ili fariĝis pli krudaj kaj pli facilaj, ĝis fine eĉ Tegumo diris ke li ne trovas eraron en ili. Ili turnis la siblan serpenton por la Z-sono, por montri ke ĝi siblas malantaŭen en malforta kaj milda maniero (24); kaj ili faris nur iun kirlon por E, ĉar ĝi tiom ofte aperis en la bildoj (25); kaj ili desegnis bildojn de _Biba_, la sankta Kastoro de la Tegumoj por la B-sono (26, 27, 28, 29); kaj ĉar temis pri naza sono, ili nur desegnis nazojn por la N-sono, ĝis ili laciĝis (30); kaj ili desegnis bildon de la buŝo de la granda laga ezoko por la graka G-sono (31); kaj ili desegnis la ezokan buŝon denove kun sago ĉe ĝi por la kraka K-sono (32); kaj ili desegnis pecon de Vagajo-rivero por la V-sono (33, 34); kaj tiel plu kaj tiel pli kaj tiel ankoraŭ ĝis ili faris kaj desegnis ĉiujn son-bildojn kiujn ili volis, kaj jen la Alfabeto, kompleta kaj preta.

Kaj post miloj kaj miloj da jaroj, post la Hieroglifaj, kaj Demotaj, kaj Nilotaj, kaj Kriptaj, kaj Kufaj, kaj Runaj, kaj Doriaj, kaj Ioniaj, kaj Ĉiaj Aliaj skribaĵoj kaj signoj (ĉar la Vunoj, kaj la Negusoj, kaj la Aĥundoj, kaj la Gardantoj de la Tradicio neniam lasis ion bonan senŝanĝa kiam ili rimarkis ĝin), la bona malnova simpla, komprenebla Alfabeto -- A, B, C, kaj ĉiuj aliaj literoj -- ekhavis denove siajn ĝustajn formojn por ke ĉiuj Plej Amataj lernu ilin kiam ili estas sufiĉe aĝaj.

Sed _mi_ memoras pri Tegumaj Bopsulaj, kaj Tafimaj Metalumaj kaj Teŝumaj Tevindraŭ, ŝia kara Panjo, kaj ĉiuj forpasintaj tagoj. Kaj tiel estis -- tiel do -- antaŭ longa tempo -- sur la bordo de la granda Vagajo!

Unu el la unuaj aferoj kiujn Tegumaj Bopsulaj faris post kiam Tafinjo kaj li estis produktintaj la Alfabeton, estis farado de magia Alfabeto-kolĉeno de ĉiuj literoj, tiel ke ĝi povis esti metita en la Templon de Tegumo por esti konservata por ĉiam kaj eterne. La tuta Tribo de Tegumo alportis siajn plej valorajn bidojn kaj belaĵojn, kaj Tafinjo kaj Tegumo dediĉis kvin tutajn jarojn por pretigi la kolĉenon. Jen bildo de la magia Alfabeto-kolĉeno. La ŝnuro estas farita el la plej bonkvalita kaj fortika rangifero-tendeno, ĉirkaŭvindita per maldika kuprofadeno.

Komence ĉe la supro, la unua bido estas iu malnova kaj arĝenta kiu apartenis al la Ĉefa Pastro de la Tribo de Tegumo; tiam venas tri mitulo-perloj; poste argila bido (blua kaj griza); poste bula ora bido sendita de tribo kiu ĝin ricevis el Afriko (sed ĝi devis esti veninta el Hindujo origine); la sekvanta estas longa, platflanka vitra bido el Afriko (la Tribo de Tegumo akiris ĝin per batalo); tiam venas du argilaj bidoj (blanka kaj verda), kun punktoj sur unu, kaj punktoj kaj strekoj sur la alia; poste tri sufiĉe defrapitaj sukcenaj bidoj; tiam tri argilaj bidoj (ruĝa kaj blanka), du kun punktoj, kaj la granda en la mezo kun dento-motivo. Tiam la literoj komenciĝas, kaj inter la literoj estas ĉiufoje malgranda blankeca argila bido kun la litero ripetita malgrande. Jen la literoj: --

A estas gratita en denton -- eono-dento, mi kredas. B estas la Sankta Kastoro de Tegumo sur peco de malnova eburo. C estas perleca ostro-konko -- interno antaŭe. D devas esti iuspeca mitulo-konko -- ekstero antaŭe. E estas kirlaĵo el arĝento-fadeno. F estas rompita, sed kio restas estas peco de cervo-korno. G estas pentrita nigre sur peco da ligno. (La bido post G estas malgranda konketo, kaj ne argila bido. Mi ne scias kial.) H estas iuspeca bruna kaŭrio-konko, ankaŭ nomata monkonko. I estas la interno de longa konko permane ŝlifita. (Tegumo bezonis tri monatojn por ŝlifi ĝin.) J estas fiŝ-hoko el perlamoto. L estas la rompita sago, el arĝento. (K devus sekvi al J, kompreneble; sed la kolĉeno iam rompiĝis kaj oni neĝuste riparis ĝin.) K estas maldika tranĉaĵo de osto, gratita kaj per nigra vakso enfrotita. M estas sur pale-griza konko. N estas peco de io kion oni nomas porfiro kun nazo gratita sur ĝi.(Tegumo bezonis kvin monatojn por poluri ĉi tiun ŝtonon.) O estas peco de ostro-konko kun truo en la mezo. P mankas. Ĝi perdiĝis antaŭ longa tempo en granda milito, kaj la Tribo riparis la kolĉenon per sekigitaj knariloj de knaroserpento; pri la perdo kaj serĉado de la P ili faradis kantojn kaj versaĵojn, kiujn ili nomis _po-emoj_. R estas, kompreneble, simple ŝarko-dento. S estas malgranda arĝenta serpento. T estas la fino de malgranda osto, bruna kaj brile polurita. U estas denove peco de ostro-konko. Ŭ estas du pecoj de perlamoto kiujn ili trovis en granda perlamoto-konko, kaj elsegis per fadeno trempita en sablo-kun-akvo. Tafinjo bezonis unu kaj duonan monaton por poluri ilin kaj bori la truojn. ^ estas du kunligitaj arĝentaj fadenoj kiuj rememorigu la super-signajn sekigo-fostojn, kiuj jam ne plu similis al H. Kial ĝi troviĝas en tiu loko, mi ne scias. V estas desegnita sur peco de eburo. Z estas sonoril-forma peco de agato kiu surhavas Z-formajn striojn. Ili faris la Z-serpenton el unu el la strekoj forpikante la pli molan ŝtonon kaj enfrotante ruĝan sablon kaj abelvakson. En la buŝo de la sonorilo vi vidas la argilan bidon kun ripeto de la litero Z.

Jen ĉiuj literoj. La sekvanta bido estas malgranda verdeca bulo da kupro-erco; poste bulo da kruda turkiso; poste kruda peco da oro (kion oni nomas akvo-oro); poste melonforma argila bido (blanka kun verdaj punktoj). Tiam venas kvar plataj eburaj pecoj, kun punktoj sur ili kvazaŭ domeno-brikoj; tiam venas tri ŝtonaj bidoj, tre foruziĝintaj; tiam du bidoj el mola fero kun rusto-truetoj ĉe la anguloj (ili devis esti magiaj, ĉar ili aspektas tre nespecialaj); kaj fine estas tre tre malnova Afrika bido, kvazaŭ vitra -- blua, ruĝa, blanka, nigra, kaj flava. Tiam venas maŝo por ligi tiun finon al la granda arĝenta butono je la alia flanko, kaj jen ĉio.

Mi kopiis la kolĉenon tre zorgeme. Ĝi pezas unu funton kaj sep uncojn kaj duonon. La nigra makulaĵo malantaŭ ĝi estas metita nur por ke la bidoj kaj aliaj aĵoj pli bone aspektu.

[bildo]