Tiel do: Rakontoj por malgrandaj infanoj
Part 1
NUR POR SENPAGA ELEKTONIKA DISTRIBUADO - ALIMANIERA DISTRIBUADO MALPERMESITA ALLEEN VOOR GRATIS ELEKTRONISCHE VERSPREIDING - ANDERE VERSPREIDING VERBODEN SEULEMENT POUR DISTRIBUTION ÉLECTRONIQUE GRATUITE - TOUTE AUTRE EST INTERDITE FOR FREE ELECTRONIC DISTRIBUTION ONLY - ALL OTHER DISTRIBUTION IS FORBIDDEN ....................................................
Versio por Esperanto-bultenejoj. Kursivaj partoj indikitaj per _antaŭ kaj post_. Disponigis, nome de eldonejo Vulpo-Libroj kaj la tradukinto: Wouter F. Pilger.
Ĉi tiu ekzemplero estas ekskluzive celita por via persona privata utiligo. Ĉia alia komerca aŭ nekomerca utiligo de ĉi tiu teksto, tute aŭ parte, ĉu en elektronika aŭ en surpapera aŭ en kia ajn alia formo, sen anticipa skriba permeso de la rajtantoj pri aŭtoraj rajtoj estas kontraŭa al leĝoj kaj konvencioj! Ĉiuokaze ĉia multobligo aŭ publikigo - krom senpagaj alŝuto al bultenejo aŭ ftp-ejo, transŝuto inter bultenejoj aŭ ftp- ejoj, kaj elŝuto el bultenejo / ftp-ejo por persona utiligo - estas malpermesita. Eksplicite ĉia disponigo de surpapera versio al triaj personoj, eĉ se senpage, kaj ĉia disponigo de ajna versio kontraŭ pago, sen anticipa skriba permeso de la rajtantoj pri aŭtoraj rajtoj, estas malpermesitaj.
Se vi ŝatus disponi pri dece presita ekzemplero, kun la bildoj kiujn desegnis la aŭtoro, simple mendu la libron ĉe via kutima libroservo.
TIEL DO --------------
RAKONTOJ
por malgrandaj infanoj
de Rudyard Kipling
ilustris la aŭtoro
1992 Vulpo-Libroj -- Lelystad
El la Angla tradukis kaj adaptis por Esperanto: Wouter F. Pilger. Kun danko al Douglas S. Williams pro liaj klarigoj.
Kipling, [Joseph] Rudyard (1865-1936)
Tiel do. Rakontoj por malgrandaj infanoj / Rudyard Kipling; tradukis [el la Angla al Esperanto] Wouter F. Pilger. - Lelystad: Vulpo-Libroj. - Il. Traduko [parta] de: Just so stories for little children.
ISBN 90-70074-36-2 (la libroforma eldono!)
(C) 1992 Wouter F. Pilger, Lelystad, NL Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Nenion el ĉi tiu eldonaĵo oni rajtas multobligi, kopii, enigi en serĉdokumenton aŭ rikordaron por (tele)konsultado, aŭ publikigi, en ajna formo aŭ per ajna rimedo, sen la anticipa skriba permeso de la tradukinto/adaptinto.
ENHAVO
Kiel la baleno ekhavis sian gorĝon Kiel la kamelo ekhavis sian ĝibon Kiel la rinocero ekhavis sian haŭton Kiel la unua letero estis skribata Kiel la alfabeto estis farata
Kiam niaj infanoj estis malgrandaj, mi kutimis "traduk-legi" al ili rakontojn en la lingvo kiun ili tiumomente deziris. Tiel, ĉi tiuj tradukoj ekestis kiel _parolaj_ tradukoj. Laŭ mi, la rakontoj plej bone efikas kiam vi -- post iom da ekzercado, eble -- laŭtlegas ilin al iu. Se vi pensas ke vi trovis eraron, unue rigardu al paĝo 63.
La tradukinto.
Joseph Rudyard Kipling (1865-1936), Brito, naskiĝis en Bombajo en la tiama Brita Hindujo kaj edukiĝis tie kaj en Britujo. Li laboris kelkajn jarojn kiel ĵurnalisto en Hindujo kaj poste loĝis en Usono kaj Britujo. Li famiĝis per noveloj kaj per patriotismaj, imperiismaj poemoj. Nun li estas ankoraŭ fama pro siaj infanlibroj: "Ĝangalo-libroj", "Kim", "Tiel do-rakontoj". Li ricevis la Nobelpremion por literaturo en 1907.
TIEL DO RAKONTOJ
_Malnovaj mezuroj:_ mejlo proksimume unu kaj duona kilometro jardo proksimume unu metro futo proksimume tridek centimetroj funto proksimume duona kilogramo unco proksimume tridek gramoj
_Al la plenkreskuloj:_ Antono de Sankta Eksopiro atentigis ke "la grandpersonoj ĉiam bezonas klarigojn". Jen do: En la rakontoj foje troviĝas vortoj kaj frazaĵoj uzataj ne-tute-laŭ-PIV-kaj-PAG. Ekzemple: "incitiĝi" por "ekscitiĝi", "tikli" por "juki", "nek" por "ne". Kaj krome iuj rektaj "prononc-eraroj". Tiel estas en la originalo. Eĉ pli. Tiel estas intencite. Tiel faris la Majstro, tiel faris la Nobel-premiito kaj tiel faras Infanoj -- kaj la lingvo estas ankaŭ ilia propraĵo. Do "grandpersonoj" eventuale atentigu pri la "ĝusta, nuntempa, plenkreskula" lingvo-uzo, sed ne tro ... incitiĝu. Krome, iuj vortoj kaj esprimoj estas "magiaj" -- vi povas serĉi ilin en vortaroj kaj enciklopedioj, sed ĉu tio kion vi trovos, klarigos ion, restas la demando. La "magiajn" runo-tekstojn vi povas provi deĉifri (kaj estos s'prizo, kiel dirus Tafinjo) -- aŭ ne.
La tradukinto.
KIEL LA BALENO EKHAVIS SIAN GORĜON
Iam, en la maro, Ho mia Plej Amata, estis Baleno, kaj ĝi manĝis fiŝojn. Ĝi manĝis la barbofiŝon kaj la kardofiŝon, kaj la marstelon kaj la sardelon, kaj la plateson kaj la fleson, kaj la blikon kaj ties amikon, kaj la soleon kaj la klupeon, kaj la verdire veran lirla-kirlan angilon. Ĉiujn fiŝojn kiujn ĝi povis trovi en tuta la maro ĝi manĝis per sia buŝo -- tiel! Ĝis fine restis en tuta la maro nur unu malgranda fiŝo, kaj ĝi estis eta Ruza Fiŝo, kaj ĝi naĝis iom malantaŭ la dekstra orelo de la Baleno, por esti ekster danĝero. Tiam la Baleno ekstaris sur sia vosto kaj diris: "Mi malsatas." Kaj la eta Ruza Fiŝo diris per eta ruza voĉo: "Nobla kaj larĝanima Cetaco, ĉu vi iam gustumis Homon?"
"Ne," diris la Baleno. "Kia ĝi estas?"
"Plaĉa," diris la eta Ruza Fiŝo. "Plaĉa sed tenaca."
"Tiam havigu al mi iom da," diris la Baleno, kaj ĝi ŝaŭmigis la maron per sia vosto.
"Po unu sufiĉas," diris la Ruza Fiŝo. "Se vi naĝos al latitudo Kvindek Norde, longitudo Kvardek Ŭeste (tio estas Magio), vi trovos, _sur_ floso, _en_ la mezo de la maro, kun nenio vestita krom blua drelika kalsono, paro da ŝelkoj (vi _ne_ forgesu la ŝelkojn, Plej Amata), kaj poŝ-tranĉilo, unu ŝippereintan Mariston, kiu, ja mi honeste diru al vi, estas viro de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco."
Tiel do la Baleno naĝis kaj naĝis al latitudo Kvindek Norde, longitudo Kvardek Ŭeste, tiel rapide kiel ĝi povis naĝi, kaj _sur_ floso, _en_ la mezo de la maro, _kun_ nenio alia por vesti ol blua drelika kalsono, paro da ŝelkoj (vi precipe memoru la ŝelkojn, Plej Amata), _kaj_ poŝ-tranĉilo, ĝi trovis unu solan, solecan ŝippereintan Mariston, kiu trempis siajn piedfingrojn en la akvo. (Li havis permeson de sia Panjo por eniri la akvon, aliokaze li neniam estus farinta, ĉar li estis viro de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco.)
Tiam la Baleno malfermis sian buŝon malantaŭen kaj malantaŭen kaj malantaŭen ĝis ĝi preskaŭ tuŝis la voston, kaj ĝi glutis la ŝippereintan Mariston, kaj la floson sur kiu li sidis, kaj lian bluan drelikan kalsonon, kaj la ŝelkojn (kiujn vi _nepre_ ne forgesu), _kaj_ la poŝ-tranĉilon. -- Ĝi glutis ilin en siajn varmajn, mallumajn, internajn ŝrankojn, kaj tiam ĝi lekis siajn lipojn -- tiel, kaj turniĝis trifoje sur sia vosto.
Sed tuj kiam la Maristo, kiu estis viro de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco, trovis sin vere interne de la varmaj, mallumaj, internaj ŝrankoj de la Baleno, li tretis kaj li ĵetis kaj li impetis kaj li baletis, kaj li dancis kaj li prancis, kaj li paŝis kaj li draŝis kaj li ĉardaŝis, kaj li frapis kaj li skrapis, kaj li tuŝis kaj li puŝis, kaj li taktis kaj li baraktis, kaj li spasmis kaj li entuziasmis, kaj li menuetis kaj li piruetis, kaj li popoldancis kie li ne devus, kaj la Baleno sentis sin _tute_ ne komforte. (_Ĉu_ vi forgesis la ŝelkojn?)
Do ĝi diris al la Ruza Fiŝo: "Ĉi tiu homo estas tre tenaca, kaj krome li kaŭzas al mi singulton. Kion mi faru?"
"Diru al li ke li eliru," diris la Ruza Fiŝo.
Do la Baleno vokis en sian propran gorĝon al la ŝippereinta Maristo: "Eliru kaj kondutu bone. Mi havas singulton."
"Ne, ne!" diris la Maristo. "Ne tiel, sed tute alimaniere. Alportu min al mia naskiĝo-bordo kaj la blankaj-klifoj-de-Albiono, kaj tiam mi konsideros." Kaj li komencis danci pli ol iam.
"Vi prefere alportu lin hejmen," diris la Ruza Fiŝo al la Baleno. "Mi estus devinta averti vin ke li estas homo de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco."
Do la Baleno naĝis kaj naĝis kaj naĝis, per ambaŭ siaj naĝiloj kaj sia vosto, tiel rapide kiel ĝi povis, pro la singulto; kaj finfine ĝi vidis la naskiĝo-bordon de la Maristo kaj la blankajn-klifojn-de-Albiono, kaj ĝi rapide glitis duonvoje sur la strandon, kaj ĝi malfermis sian buŝon larĝe kaj larĝe kaj larĝe, kaj ĝi diris: "Ĉi tie ŝanĝi por Vinĉestro, Aŝveloto, Naŝuo, Keno, kaj stacioj je la _Fiĉ_burga Vojo;" kaj precize kiam ĝi diris "Fiĉ", la Maristo promenis el ĝia buŝo eksteren. Sed dum la Baleno estis naĝanta, la Maristo, kiu vere estis persono de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco, estis preninta sian poŝ-tranĉilon kaj tranĉinta el la floso malgrandan kvadratan kradon kun tralioj laŭlarĝe kaj laŭlonge, kaj li estis liginta tiun firme per siaj ŝelkoj (_nun_ vi scias kial vi devis ne forgesi la ŝelkojn!), kaj li trenis tiun kradon bone kaj firme en la gorĝon de la Baleno, kaj tie ĝi fiksiĝis! Tiam li recitis la sekvantan _Slokaon_, kiun mi, ĉar vi ankoraŭ ne aŭdis ĝin, nun deklamos al vi: --
Pere de tiu mia krado Venis halto al via manĝado.
Ĉar la maristo estis ankaŭ Hi-ber-ni-ano. Kaj li ekpaŝis sur la kajobreton, kaj iris hejmen al sia Patrino, kiu estis permesinta al li trempi siajn piedfingrojn en la akvo; kaj li edziĝis kaj vivis feliĉe ĉiam plue. Tiel ankaŭ la Baleno. Sed ekde tiu tago, la krado en ĝia gorĝo, kiun ĝi sukcesis nek eltusi nek engluti, preventis ke ĝi manĝu ion krom tre, tre malgrandaj fiŝetoj; kaj pro tio balenoj nuntempe neniam manĝas virojn aŭ knabojn aŭ knabinetojn.
La eta Ruza Fiŝo foriris kaj kaŝis sin en la koto sub la Sojlo de la Ekvatoro. Ĝi timis, ke la Baleno koleras al ĝi.
La Maristo kunprenis la poŝ-tranĉilon hejmen. Li surhavis la bluan drelikan kalsonon kiam li surpaŝis la kajobreton. La ŝelkojn li estis lasinta ĉar, ĉu ne, li utiligis ilin por ligi la kradon; kaj jen la fino de _tiu_ rakonto.
Jen la bildo de la Baleno kiu glutas la Mariston kun ties senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco, kaj la floson kaj la poŝ-tranĉilon _kaj_ liajn ŝelkojn, kiujn vi devas _ne_ forgesi. La butonecaj aferoj estas la ŝelkoj de la Maristo, kaj vi povas vidi la tranĉilon tuj apud ili. Li sidas sur la floso, sed ĝi turniĝis iom flanken, do vi ne vidas multon de ĝi. La blankeca afero ĉe la maldekstra mano de la Maristo estas peco de ligno per kiu li provis remi la floson kiam la Baleno alvenis. La peco de ligno nomiĝas gafo-beko. La Maristo lasis ĝin ekstere kiam li eniris. La Baleno nomiĝis Ridulo, kaj la Maristo nomiĝis S-ro Henriko Adalberto Bivenso, MJ. La eta Ruza Fiŝo kaŝiĝas sub la ventro de la Baleno, aliokaze mi estus desegninta ĝin. La kialo ke la maro aspektas tiel tuŝe-fuŝe estas ĉar la Baleno estas suĉanta ĝin tutan en sian buŝon por ensuĉi S-ron Henriko Adalberto Bivenso kaj la floson kaj la poŝ-tranĉilon kaj la ŝelkojn. Vi neniam forgesu la ŝelkojn.
[bildo]
Jen la Baleno serĉanta la etan Ruzan Fiŝon, kiu kaŝiĝas sub la Sojlo de la Ekvatoro. La eta Ruza Fiŝo nomiĝis Pinglo. Ĝi kaŝiĝas inter la radikoj de la granda algo kiu kreskas antaŭ la Pordoj de la Ekvatoro. Ili estas fermitaj. Ili estas ĉiam fermitaj, ĉar pordo ĉiam devus esti fermita. La ŝnureca afero transe estas la Ekvatoro mem; kaj la aferoj kiuj aspektas kiel rokoj estas la du gigantoj Moaro kaj Koaro, kiuj tenas la Ekvatoron en ordo. Ili desegnis la siluetojn sur la Pordoj de la Ekvatoro, kaj ili ĉizis ĉiujn tiujn interplektiĝantajn fiŝojn sub la Pordoj. La beko-fiŝoj nomiĝas beko-Delfenoj kaj la aliaj fiŝoj kun la strangaj kapoj nomiĝas Martelo-kapaj Ŝarkoj. La Baleno neniam trovis la etan Ruzan Fiŝon ĝis post kiam ĝi estis retrovinta sian bonhumoron, kaj tiam ili fariĝis denove bonaj amikoj.
[bildo]
KIEL LA KAMELO EKHAVIS SIAN ĜIBON
Nun venas la sekvanta rakonto, kaj ĝi rakontas pri kiel la Kamelo ekhavis sian grandan ĝibon.
En la komenco de la jaroj, kiam la mondo estis tiel-nova-kaj-freŝa, kaj la Bestoj ĵus komencis labori por la Homo, estis Kamelo, kaj ĝi vivis en la mezo de la Hurla Dezerto ĉar ĝi ne volis labori; kaj cetere, ĝi estis mem Hurlanto. Do ĝi manĝis branĉojn kaj dornojn kaj tamarikojn kaj lakto-kaj-silko-planton kaj pikilojn, plej 'strordinare nenionfarante; kaj kiam iu parolis al ĝi, ĝi diris "Ĝif!" Nur "Ĝif!" kaj ne pli.
Okazis ke la Ĉevalo venis al ĝi, iun lundon matene, kun selo sur sia dorso kaj bridstango en sia buŝo, kaj diris: "Kamelo, ho Kamelo, elvenu kaj trotu kiel ni ĉiuj aliaj."
"Ĝif!" diris la Kamelo; kaj la Ĉevalo foriris kaj rakontis al la Homo.
Okazis ke la Hundo venis al ĝi, kun bastono en sia buŝo, kaj diris: "Kamelo, ho Kamelo, venu kaj prenu kaj portu kiel ni ĉiuj aliaj."
"Ĝif!" diris la Kamelo; kaj la Hundo foriris kaj rakontis al la Homo.
Okazis ke la Bovo venis al ĝi, kun jugo sur sia nuko, kaj diris: "Kamelo, ho Kamelo, venu kaj plugu kiel ni ĉiuj aliaj."
"Ĝif!" diris la Kamelo; kaj la Bovo foriris kaj rakontis al la Homo.
Je la fino de la tago la Homo kunvokis la Ĉevalon kaj la Hundon kaj la Bovon, kaj diris: "Triopo, ho Triopo, mi tre bedaŭras por vi (en mondo tiel nova-kaj-freŝa); sed tiu Ĝif-afero en la Dezerto ne povas labori, aliokaze ĝi jam estus nun ĉi tie, do mi lasos ĝin tie, kaj vi devos labori duoblan tempon por kompensi."
Tio tre kolerigis la Triopon (en mondo tiel nova-kaj-freŝa), kaj ili faris palavron, kaj _indaba_-on kaj _panĉajet_-on, kaj _paŭ-vaŭ_-on je la rando de la Dezerto; kaj la Kamelo venis maĉante lakto-kaj-silko-planton _plej_ 'strordinare nenionfarante, kaj ridis pri ili. Tiam ĝi diris "Ĝif!" kaj foriris denove.
Okazis ke preterpasis la Ĝino respondeca pri Ĉiuj Dezertoj, ruliĝante en polvo-nubo (Ĝinoj ĉiam vojaĝas tiumaniere ĉar tio estas magio), kaj li haltis por palavri kaj paŭvaŭi kun la Triopo.
"Ĝino de Ĉiuj Dezertoj," diris la Ĉevalo, "_ĉu_ estas ĝuste ke iu ajn estu nenionfaranta en mondo tiel nova-kaj-freŝa?"
"Certe ne," diris la Ĝino.
"Nu," diris la Ĉevalo, "estas afero tie en la mezo de la Hurla Dezerto (kaj ĝi estas mem Hurlanto) kun longa kolo kaj longaj kruroj, kaj ĝi ne faris ian ajn laboron depost lunde matene. Ĝi ne volas troti."
"Feŭ!" diris la Ĝino, fajfante, "tio estas mia Kamelo, je ĉiu oro en Arabujo! Kion ĝi diras pri tio?"
"Ĝi diras 'Ĝif'!" diris la Hundo; "kaj ĝi ne volas preni kaj porti."
"Ĉu ĝi diras ion alian?"
"Nur 'Ĝif'!; kaj ĝi ne volas plugi," diris la Bovo.
"Tre bone," diris la Ĝino. "Mi ĝifos ĝin se vi bonvolos atendi minuton."
La Ĝino volvis sin en sian polvomantelon, kaj prenis biron trans la dezerto, kaj trovis la Kamelon, plej 'strordinare nenionfarantan, rigardantan sian propran bildon en flako da akvo.
"Mia longa kaj bobela amiko," diris la Ĝino, "kion do mi aŭdas pri vi faranta neniun laboron, en ĉi tiu mondo tiel nova-kaj-freŝa?"
"Ĝif!" diris la Kamelo.
La Ĝino eksidis, kun la mentono en sia mano, kaj komencis pensi Grandan Magion, dum la Kamelo rigardis sian propran rebrilon en la akvoflako.
"Vi kaŭzis al la Triopo ekstran laboron depost lunde matene, nur pro via 'strordinara nenionfarado," diris la Ĝino; kaj li daŭrigis pensi Magiaĵojn, kun la mentono en sia mano.
"Ĝif!" diris la Kamelo.
"Mi ne denove dirus tion se mi estus vi," diris la Ĝino; "vi povus diri tion unufoje tro. Bobelo, mi volas ke vi laboru."
Kaj la Kamelo diris "Ĝif!" denove; sed apenaŭ ĝi estis dirinta tion kiam ĝi vidis ke la dorso, pri kiu ĝi tiel fieris, pufiĝas kaj pufiĝas kaj fariĝas granda ĝeleca ĝifo.
"Ĉu vi vidas tion?" diris la Ĝino. "Tio estas via tute propra ĝifo kiun vi kaŭzis al vi mem per ne-laborado. Hodiaŭ estas ĵaŭdo, kaj vi ne faris ajnan laboron depost lundo, kiam la laboro komenciĝis. Nun vi eklaboros."
"Kiel do mi povas?" diris la Kamelo, "kun ĉi tiu ĝifo sur mia dorso?"
"Estas tiel celite," diris la Ĝino, "ĝuste ĉar vi maltrafis tiujn tri tagojn. Vi nun kapablos labori tri tagojn sen manĝado, ĉar vi povas vivi de via ĝifo; kaj neniam diru ke mi nenion faris por vi. Venu el la Dezerto kaj iru al la Triopo, kaj kondutu bone. Ĝifu vin!"
Kaj la Kamelo ĝifis sin, kune kun sia ĝifo, kaj foriris al la Triopo. Kaj ekde tiu tago ĝis la nuna, la Kamelo ĉiam portas ĝifon (ni nun nomas ĝin "ĝibo", por ne dolorigi ĝiajn sentojn); sed ĝi neniam sukcesis kompensi la tri tagojn kiujn ĝi maltrafis en la komenco de la mondo, kaj ĝi neniam ĝis nun lernis konduti bone.
Jen la bildo de la Ĝino faranta la komencojn de la Magio kiu alportis la Ĝifon al la Kamelo. Unue li desegnis linion en la aero per sia fingro, kaj tiu fariĝis firma; kaj tiam li faris nubon, kaj tiam li faris ovon -- vi povas vidi ilin je la subo de la bildo -- kaj krome estis magia kukurbo kiu ŝanĝiĝis al granda blanka flamo. Tiam la Ĝino prenis sian magian ventumilon kaj ventumis tiun flamon ĝis la flamo ŝanĝiĝis al iu Magio tute per si mem. Estis bona Magio kaj fakte tre amikeca Magio, kvankam ĝi devis doni Ĝifon al la Kamelo ĉar la Kamelo estis mallaborema. La Ĝino respondeca pri Ĉiuj Dezertoj estis la plej amika de ĉiuj Ĝinoj, do li vere neniam farus ion malamikecan.
[bildo]
Jen la bildo de la Ĝino respondeca pri Ĉiuj Dezertoj kondukanta la Magion per sia magia ventumilo. La Kamelo manĝas branĉon de akacio, kaj ĝi ĵus finis diri "ĝif" unu fojon tro (la Ĝino estis dirinta ke ĝi faros), kaj tial la Ĝifo estas alvenanta. La longa sekigtukeca afero kreskanta el la cepo-simila afero estas la Magio, kaj vi povas vidi la Ĝifon sur ĝia ŝultro. La Ĝifo akordiĝas al la plata parto de la dorso de la Kamelo. La Kamelo estas tro okupita per rigardado al sia propra memo en la flako da akvo por rimarki tion kio estas okazonta al ĝi.
Sub la vera bildo estas bildo de la Mondo-tiel-nova-kaj-freŝa. Estas du fumantaj vulkanoj en ĝi, iuj aliaj montoj kaj iuj ŝtonoj kaj lago kaj nigra insulo kaj serpentumanta rivero kaj multe da aliaj aferoj, kaj ankaŭ la Arkeo de Noa. Mi ne povis desegni ĉiujn dezertojn pri kiuj la Ĝino respondecis, do mi desegnis nur unu, sed ĝi estas tre dezerta dezerto.
[bildo]
KIEL LA RINOCERO EKHAVIS SIAN HAŬTON
Origine, iam antaŭ longe, sur neloĝata insulo ĉe la bordo de la Ruĝa Maro, vivis Parsio de kies ĉapelo la sunradioj rebrilis en pli-ol-orienta pompo. Kaj la Parsio vivis ĉe la Ruĝa Maro kun nenio krom sia ĉapelo kaj sia tranĉilo kaj kuir-forno de la tipo kiun vi precipe neniam tuŝu. Kaj en iu tago li prenis farunon kaj akvon kaj rosinojn kaj prunojn kaj sukeron kaj aferojn, kaj faris por si unu kukon kiu mezuris du futojn transe kaj tri futojn dika. Ĝi ververe estis Supera Komestiblo (_tio_ estas Magio), kaj li metis ĝin sur la fornon ĉar al _li_ estis permesate kuiri sur tiu forno, kaj li bakis ĝin kaj bakis ĝin ĝis ĝi estis tute brune bakita kaj odoris plej sentimentale. Sed ĝuste kiam li estis manĝonta ĝin, venis sur la strandon el la Komplete Neloĝata Interno unu Rinocero kun korno sur sia nazo, du porko-okuloj, kaj malbona konduto. En tiuj tagoj la haŭto de la Rinocero sufiĉe glate akordiĝis al ĝia korpo. Ĝi ekzakte aspektis kiel Rinocero el la Arkeo de Noa, sed kompreneble multe pli granda. Tamen, ĝi ne bone kondutis tiam, kaj ĝi ne bone kondutas nun, kaj ĝi neniam bone kondutos. Ĝi diris: "Haŭ!" kaj la Parsio lasis tiun kukon kaj grimpis al la supro de palmo-arbo kun nenio vestita krom sia ĉapelo, de kiu la sunradioj rebrilis en pli-ol-orienta pompo. Kaj la Rinocero renversis la oleo-fornon per sia nazo, kaj la kuko ruliĝis en la sablon, kaj ĝi pikis tiun kukon sur la kornon de sia nazo, kaj ĝi manĝis ĝin, kaj ĝi foriris, svingante sian voston, al la forlasita kaj Ekskluzive Neloĝata Interno kiu oftas sur la insuloj Mazanderano, Sokotro, kaj la Promontoroj de la Plilarĝa Ekvinokso. Tiam la Parsio deiris de sia palmo-arbo kaj metis la fornon sur ĝiajn piedojn kaj recitis la sekvantan _Slokaon_, kiun mi, ĉar vi ankoraŭ ne aŭdis ĝin, nun deklamos al vi: --
Kiu la kukojn atakas Kiujn la Parsio-viro bakas Tiu la malfeliĉon elpakas.
Kaj estis multe pli da signifo en tio ol vi pensus.
_Ĉar_, kvin semajnojn poste, okazis varmo-ondo ĉe la Ruĝa Maro, kaj ĉiuj malvestis ĉiujn vestaĵojn kiujn ili surhavis. La Parsio formetis sian ĉapelon; sed la Rinocero demetis sian haŭton kaj portis ĝin sur la ŝultro kiam ĝi venis al la strando por baniĝi. En tiu tempo la haŭto butoniĝis malsupre per tri butonoj kaj aspektis kiel pluvmantelo. La Rinocero diris tute nenion pri la kuko de la Parsio, ĉar ĝi estis manĝinta ĝin tute; kaj ĝi neniam bone kondutis, nek tiam, nek poste, nek estonte. Ĝi vadis rekte en la akvon kaj blovis bobelojn tra sia nazo, lasinte sian haŭton sur la strando.
Okazis ke la Parsio preteriris kaj trovis la haŭton, kaj li ridis unu ridon kiu dufoje ĉirkaŭis lian vizaĝon. Tiam li dancis trifoje ĉirkaŭ la haŭto kaj frotis siajn manojn. Tiam li iris al sia kampadejo kaj plenigis sian ĉapelon per kukeroj, ĉar la Parsio manĝis neniam ion krom kukojn, kaj neniam balais sian kampadejon. Li prenis tiun haŭton, kaj li trenis tiun haŭton, kaj li trotis tiun haŭton, kaj li frotis tiun haŭton kaj plenigis ĝin per malnovaj, malfreŝaj, sekaj, tiklaj kukeroj kaj kelkaj bruligitaj rosinoj, tiom kiom ĝi _entute_ povis enhavi. Tiam li grimpis al la supro de sia palmo-arbo kaj atendis ĝis la Rinocero venos el la akvo kaj surmetos ĝin.
Kaj la Rinocero surmetis sian haŭton. Ĝi butonis ĝin per la tri butonoj, kaj ĉio tiklis kiel kukeroj en lito. Tiam ĝi volis grati sin, sed tio nur malbonigis la aferon; kaj tiam ĝi ekkuŝis sur la sablojn kaj ruliĝis kaj ruliĝis kaj ruliĝis, kaj ĉiufoje kiam ĝi ruliĝis la kukeroj tiklis ĝin pli kaj pli kaj pli. Tiam ĝi kuris al la palmo-arbo kaj frotis kaj frotis kaj frotis sin kontraŭ tiu. Ĝi frotis sin tiel multe kaj tiel forte ke pro la frotado ekestis granda faldo en la haŭto super la ŝultroj, kaj alia faldo malsupre, kie la butonoj antaŭe estis (sed la butonoj estis forfrotitaj), kaj pro la frotado ekestis pliaj faldoj sur ĝiaj kruroj. Kaj tio fuŝis ĝian humoron, sed ne faris ajnan diferencon al la kukeroj. Ili estis interne de ĝia haŭto kaj ili tiklis. Do ĝi iris hejmen, vere tre kolera kaj terure gratema; kaj ekde tiu tago ĝis la nuna ĉiu rinocero havas grandajn faldojn en sia haŭto kaj tre malbonan humoron, ĉio pro la kukeroj interne.
Sed la Parsio deiris de sia palmo-arbo, surhavante sian ĉapelon, de kiu la sunradioj rebrilis en pli-ol-orienta pompo, prenis sian kuir-fornon, kaj foriris en la direkto de Orotavo, Amigdalo, la Supraj Paŝtejoj de Anantarivo, kaj la Sonaputaj Marĉoj.
Jen la bildo de la Parsio kiu komencas manĝi sian kukon sur la Neloĝata Insulo en la Ruĝa Maro en vere varmega tago; kaj de la Rinocero kiu venas el la Komplete Neloĝata Interno, kiu, kiel vi laŭvere povas vidi, estas tute roka. La haŭto de la Rinocero estas tute glata, kaj la tri butonoj per kiu oni butonas ĝin estas malsupre, do vi ne povas vidi ilin. La kirlaĵoj sur la ĉapelo de la Parsio estas la sunradioj rebrilantaj en pli-ol-orienta pompo, ĉar se mi estus desegninta verajn radiojn ili estus plenigintaj la tutan bildon. En la kuko estas rosinoj; kaj la rado-afero kiu kuŝas sur la sablo en la antaŭo apartenis al unu el la batalĉaroj de la Faraono kiam tiu provis transiri la Ruĝan Maron. La Parsio trovis ĝin, kaj konservis ĝin por ludi. La nomo de la Parsio estis Pestalĝi' Pugalĝi', kaj la Rinocero nomiĝis Strorkso, ĉar ĝi spiris tra sia buŝo anstataŭ tra sia nazo. Mi ne demandus ion pri la kuir-forno, se _mi_ estus vi.
[bildo]
Jen la Parsio Pestalĝi' Pugalĝi' sidanta en sia palmo-arbo kaj rigardanta la Rinoceron Strorkso kiu baniĝas apud la strando de la Komplete Neloĝata Insulo post kiam Strorkso estis forpreninta sian haŭton. La Parsio jam frotis la kukerojn en la haŭton, kaj li ridas pensante pri kiel ili tiklos Strorkson kiam Strorkso denove surmetos ĝin. La haŭto estas tuj sub la rokoj sub la palmo-arbo en malplivarma loko; tial vi ne povas vidi ĝin. La Parsio surhavas novan pli-ol-oriente-pompan ĉapelon de la speco kiun Parsioj surhavas; kaj li havas tranĉilon en sia mano por tranĉi sian nomon en palmo-arbojn. La nigraj aferoj sur la insuloj en la maro estas pecoj de ŝipoj kiuj pereis ŝipante laŭ la Ruĝa Maro; sed ĉiuj pasaĝeroj estis savitaj kaj iris hejmen.