The Esperantist, Vol. 2, No. 9
Part 4
"Ho, ne!" diris mi. "Kompreneble, ni havas tion kion ni ŝtelas."
"Nu, nu!" diris ŝi, "mi ĉiam aŭdis ke la omnibusistoj rabis la kompaniojn. Kaj kiom estas la tuta sumo?"
"Sumas po 10 livroj ĉiusemajne," diris mi, "sed ne estas por longa tempo. Post malmultaj monatoj, ni fariĝas eluzitaj."
"Eluzitaj?" diris ŝi. "Kiel?"
"Respondante al demandoj de personoj pri aferoj kiuj ne estas iliaj aferoj, sinjorino."
Nu, tio silentigis ŝin iom da tempo, sed, estu benata, si baldaŭ rekomencis! Ŝi estis unu el la naskitaj intervenantinoj, kiuj ne estas facile haltigeblaj. Tamen ŝi forlasis min. Estis sinjoro sidanta kontraŭ si, kiun ŝi poste ekzamenis, kaj mi simpatis je li. Ŝi demandis el kie li elvenis, kien li iras kaj kial li faras tion. Ŝi sciigis lin ke lia kravato ne estas rekta, kaj ke li estas malsaĝa veturante sen ombrelo. Ŝi devigis lin konfesi ke li havas onklinon en lunatikejo, kaj ke li mem portis artefaritajn dentojn. Ŝi devigis lin rakonti al ŝi ĉion kion li precipe ne volis diri al ŝi. Kelkfojojn li klopodis forigi ŝin kaj legi la ĵurnalon, sed ŝi ne ĉesiĝis. Mi vidis ke li pli kaj pli maltrankviliĝis pro ŝi, kaj samtempe estis tro ĝentila doni al ŝi tion kion ŝi meritas. Fine li malespere ekspiris kaj saltis el la omnibuso, kun tri penca bileto, kaj ne eĉ dupenca veturado plenumita. Ĉar ŝi ne havis iun alian por enuigi, ŝi haltigis la omnibuson kaj eliris. Kiam mi laste vidis ŝin, ŝi estis parolanta al la policano ĉe la stratangulo. Kompreneble, ŝi eble estis petanta pri la vojiro, sed pli eble ŝi estis demandanta kion li havis por tagmanĝado, lastan Dimanĉon, kaj deviganta lin sciigi ŝin. Ŝi estis tia speco da virino.
(_Daŭrigota_).
LA MALSANULETO.
De Georges Courteline, tradukita de D-ro Philippet (Francujo).
_La kuracisto, la ĉapelon en mano._--"Sinjorino, ĉu tie ĉi ne estas malsanuleto?"
_La patrino de l' malsanuleto._--"Jes, tie ĉi, doktoro; eniru do. Ĝi estas mia knabeto. Imagu, ke tiu kompatinduleto, mi ne scias kial, de hodiaŭ matene, ĉiumomente falas."
"Li falas?"
"Ĉiumomente, jes, doktoro."
"Teren?"
"Teren."
"Strange estas.... Kian aĝon li havas?"
"Kvar jarojn kaj duonon."
"Eĉ se la diablo enmiksiĝus en tion, je tia aĝo oni staras sur la piedoj! Kaj kiamaniere komencis la afero?"
"Mi nenion komprenas pri tio," mi diras. "Hieraŭ vespere li tre bone fartis kaj trotadis kunikle tra la apartamento. Hodiaŭ matene mi iras por levigi lin, kiel mi kutimas. Mi vestas al li la ŝtrumpojn, mi vestas al li la pantaloneton kaj mi ekstarigas lin sur liaj piedetoj. Puf! li falas!"
"Eble pro falsa paŝo."
"Atendu! Mi eksaltas; mi relevas lin.... Puf! duan fojon li falas. Unuvorte, doktoro (mi ripetas, mi ne scias kial), de hodiaŭ matene, ĉiuminute li falas."
"Tio estas iom mirinda. Ĉu mi povas vidi la malsanuleton?"
"Sendube."
_La patrino eliras, poste reaperas portante la knabeton sur brako. Li vidigas sur la vangoj kolorojn atestantajn pri eksterordinara bonfarto. Li estas vestita per pantaloneto kaj kitelo tro larĝa, kiu estas kvazaŭ amelumita per sekiĝinta konfitaĵo._
_La kuracisto._--"Kia belega knabo! Metu lin teren, mi petas." (_La patrino obeas. La knabo falas_).
_La kuracisto._--"Ankoraŭ unufoje, mi vin petas." (_Sama scenludo kiel antaŭe. La knabo falas_).
_La kuracisto._--"Ankoraŭ." (_Trian fojon la knabeto estas starigata sur la piedoj kaj ree tuj falas_).
_La kuracisto revema._--"Estas neaŭdite...." (_Al la malsanuleto, kiun la patrino subtenas sub la brakoj_).
"Diru al mi, amiĉjo mia, ĉu io vin doloretas ie?"
"Ne, sinjoro."
"La kapo ne doloras vin?"
"Ne, sinjoro."
"La pasintan nokton, vi bone dormis?"
"Jes, sinjoro."
"Kaj vi havas apetiton hodiaŭ matene? Ĉu vi volonte manĝus su-supeton?"
"Jes, sinjoro."
"Tre bone (_kun kompetenta tono_). Ĝi estas paralizo."
_La patrino._--"Para.... Ho! Dio mia!" (_Li levas la brakojn al la ĉielo. La knabo falas_).
_La kuracisto._--"Ho ve! jes, sinjorino. Plena paralizo de la malsupraj membroj. Cetere vi tuj vidos mem, ke la muskoloj de la malsanuleto estas nun absolute sensentaj." (_Dum li tiel paroladas, alpaŝinte al la knabo, li pretiĝas por fari la diritan eksperimenton, kiam subite_): "Ho! ... Ho! ... Ho! ..."
_Poste eksplodante:_ "Per la sankta Dio! Sinjorino, kion vi rakontas al mi pri via paralizo?"
_La patrino_ (_miregigita_).--"Sed, doktoro ..."
_La kuracisto._--"Mi ja nun komprenas, kial li ne povas resti stare sur la piedoj. Vi metis al li la ambaŭ krurojn en la saman kruringon de la pantaloneto!"